Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2010 / Orellana Rojas dementas asertojn pri fraŭdo

Orellana Rojas dementas asertojn pri fraŭdo

de Redakcio Laste modifita: 2010-03-28 20:20
En decembro 2009 Libera Folio publikigis artikolon pri malapero de miloj da eŭroj el konto de Internacia Esperanto-Instituto kaj pri la subita maldungo de Atilio Orellana Rojas, la direktoro de IEI. Antaŭ la publikigo de la artikolo Libera Folio plurfoje petis Atilio Orellana Rojas komenti la temon, sed neniu respondo alvenis. Nun, pli ol tri monatojn post la apero de la artikolo, li sendis al Libera Folio leteron, en kiu li asertas, ke pri eventuala monomanko en kontoj de IEI kulpas ne li, sed probable "nepotismo, investo en privataj projektoj kaj la kutimo senkvitance en- kaj elspezi por eviti la pagon de impostoj". Lia propra monŝuldo al IEI laŭ li temas pri nepagitaj luoj, kiujn li pretas sed ne kapablas pagi. Libera Folio aperigas la leteron de Atilio Orellana Rojas senŝanĝe, laŭ lia peto.

Letero de Atilio Orellana Rojas:

Mi ne tuj reagis al invitoj komentarii vian artikolon, ĉar ne estas en mia karaktero enmiksiĝi en disputoj aŭ reagi al kiu atakas aŭ ofendas. Pluraj geamikoj kaj proksimuloj konsilis, tamen, iel esprimi min.

Mi konstatas, ke via teksto unue ne konigas la identecon de viaj informantoj kaj due kondukas la leganton al malicaj suspektoj. Bv diri la nomojn de viaj fontoj. De kiam mi forlasis mian laborejon, mi ricevadas anonimajn mesaĝojn eĉ minacantajn mian vivon. Ĉu eble viaj ‘informantoj’ estas la samaj personoj, kiuj konscias pri la farita krimo kaj bezonas maskon por ataki?

En mia laborejo al mi gravis la ekzisto de strategia laborplano kaj kalendaro por povi plenumi ĝin, ĉar tiel la organizo gvideblus al atingo de la statutaj celoj kaj mi ĉesos iradi sencele ĉiudirekten sen scii, kial farendas tio aŭ jeno. Diversaj provoj tra la jaroj atingi tian klarecon ne donis rezulton. De 2008 la sento pri frustriĝo pro tiu situacio kreskadis kaj fine mi komprenis, ke mia ciklo tie alvenis al la fino. Tiutage mi ekserĉis laboron.

Nur malgranda interesaĵo: dum UK en Pollando, nederlanda Esperantisto al mi diris, ke persono proksima al la estrara cirklo al li diris, ke ili baldaŭ forigos min de la organizo. Mi respondis, ke mi ne estis informita rekte de ili pri tiaj planoj. Klare, do, longe antaŭ oktobro 2009 la estraro volis seniĝi de mi. Nenia subiteco, do, en la foriro.

Kio pri la loĝejo? Eklaboronte en Nederlando, miaj dungontoj proponis al mi senpagan loĝejon. Jaroj poste venis la devo pagi modestprezan luon. En 2006 estis interkonsentite, ke la apartamento estos "laborloĝejo", do, mi rajtos okupi ĝin dum mi tie laboros. Kutima aranĝo plurloke en la mondo kaj kiam la laboro finiĝas, la luanto forlasas la loĝejon en periodo indikita en la lukontrakto. Ĉar mi ĉesis labori, mi forlasis la apartamenton.

La luprezo estis ‘favora’, sed ne por mi. En 2006 ĝi kreskis plurfoje kompare al tiu en antaŭaj jaroj kaj estis aldonita la devo pagi kostojn antaŭe ne kalkulitaj al la luantoj. Atentigoj pri la troa alteco ne donis rezulton. Mi invitis reprezentanton de la lukomisiono por viziti la loĝejon. Tiu instanco en Nederlando povas taksi la valoron de la lupago petebla de ludonanto. Mia ago kaŭzis, ke miaj estroj ekmalkontentis pri mi.

En Nederlando ĉiu esenca modifo en la dominterno estas komunikenda al la urbaj instancoj, ĉar tio influas la altecon de impostoj kaj servoj. La estraro ne anoncis, ke 2 etaĝoj estis transformitaj en 2 sendependaj apartamentoj. Tio efikis ĉe mia poŝo: pro la alteco de fakturoj mi petis klarigojn al la urbaj instancoj kaj tiam evidentiĝis, ke la sumo postulata estis por familio. En la urbodomaj registroj estis indikoj pri 2 samdomaj loĝantoj kaj ĉar ili ne sciis pri la ekzisto de 2 apartamentoj kun po 1 loĝanto, oni konsideris nin familio. Tiam ankaŭ klariĝis kial aliaj fakturoj venis por loĝejo 122 m2 dum mia apartamento estis nur 47 m2. Mi estis paginta dum jaroj por 2-etaĝa spaco! La kontakto kun urbaj instancoj kaj la postulo sendi kontroliston por konstati, ke efektive mi loĝis en sendependa apartamento kaŭzis pliajn konfrontiĝojn kun la estraro.

La luprezo estis ne rekonsiderebla kaj oni nur akceptis, ke mi pagu kio eblis kun la sekvo, ke mi komencis ŝuldi parton ĉiun monaton. Mono ne ‘likis’, sed ne atingis konton, ĉar mi ne havis la kapablon pagi. Preteco miaflanke kovri tiun ŝuldatan parton ja estas.

Se eventuale la Internacia Esperanto-Instituto asertus pri malapero de mono de donacintoj, bv enketi ĉe ili, kiel tio povus okazi. Mi ne kompetentas respondi ilianome kaj ĉiukaze mi ne scias ion ajn pri tio, ĉar dum mia deĵorperiodo io tia neniam okazis.

Verŝajne nepotismo, investo en privataj projektoj kaj la kutimo senkvitance en- kaj elspezi por eviti la pagon de impostoj povus helpi vin trovi pliajn klarigojn.   

Mi petas, do, ke vi konigu mian tekston kaj ke vi ne modifu ĝin.

Atilio Orellana Rojas


Noto de la redakcio: Libera Folio evidente neniam kaj al neniu diskonigas la nomojn de informfontoj kiuj deziras resti anonimaj, sekvante la normalajn ĵurnalismajn principojn kaj la Konstitucian Leĝon pri Esprimlibereco de Svedio. Internacia Esperanto-Instituto ĝis nun neniel respondis al demandoj pri la foriro de Atilio Orellana Rojas, sed Libera Folio denove kontaktis IEI-n por peti komentojn pri la novaj asertoj de Atilio Orellana Rojas.

arkivita en:
guslecomte
guslecomte diras:
2010-03-25 20:42
Pri la supozata fraŭdado, oni devus serioze enketi, ĉar - evidente - mono estas valora, des pli tiu de nia mizereta komunumo. Cetere, mi riskas konjekton: se mono vere malaperis, ĝi eble trafis iun konton ĉe Rabobank (ne temas pri privata esperantista banko!). Nun serioze. La karakteron de la suspektito mi sufiĉe bone konas, sed mi ne parolu prie: televidnovaĵoj tra la mondo ĉiutage liveras al ni galerion de diversspecaj krimuloj (kelkaj el ili estas eĉ kleraj poliglotoj, mielvoĉaj instruistoj sensuspektaj, retorikemaj elokventuloj) kaj tiu ĉiutaga dozo da fiaĵoj devas sufiĉi al ni. Kio farendas, tio estas enketi pri la sorto de tiu mono, se IEI entute interesiĝas pri ĝi. Cetere, se ĝi ne interesiĝas pri tio, oni devus demandi sin kial...
Ĉu kroma intrigo por venonta satira romano de I. Ertl?
pistike65
pistike65 diras:
2010-03-25 22:55
Amoke saltas Vin
Erwin Tastl
guslecomte
guslecomte diras:
2010-03-26 13:53
Ĝis nun, la estraro de IEI ne esprimis sin pri la afero. Mi povas do dedukti la jenon:

1) La monsumo fraŭdita estas tiel malgranda, ke ne indas postspuri ĝin. Ĉi-kaze, temus nur pri poŝmono.
2) IEI-estraro faris gravajn administrajn erarojn aŭ malhonestaĵojn. Sentante sin iel damaĝita, la paragvajano alproprigis al si kelkajn groŝojn. Per ia kontrakto aŭ interkonsento, li kaj IEI sepultis la fuŝaĵojn ambaŭflankajn, por la bono de ambaŭ partioj.


Ni memoru, ke poŝmono en eŭroj konvertitaj al valutoj de Latin-Amerikaj respubliketoj povas fariĝi granda sumo. :-)

Verŝajne, la ĉen-metoda instruisto jam vere faras klopodojn por pagi parton de sia ŝuldo:
http://www.esperanto.org.ar/novedades/novedad.php?id=325



 


 


pistike65
pistike65 diras:
2010-03-26 16:58
Nun la demando restas: kie situas la monpoŝo?
ampike slutas
Kip Kangoorby
guslecomte
guslecomte diras:
2010-03-28 14:10
Via Ekscelenco,

Vi formulis gravan demandon, sed estas domaĝe, ke en tiu krim-afero ni povas kalkuli eĉ ne je la sagaco de diletanta enketisto.

Amike,

La grafikema Fernando Virtej

P.S.: La epiteton "grafikema" mi ĉerpis el la romano de I. Ertl. Vi bone distingu ĝin disde la malica vortludo "gra-fikema".
Bobfelby
Bobfelby diras:
2010-03-27 05:20
Estas al mi ech tre malfacile kredi, ke Atilio fraûdis iu(j)n ajn. Laû mia scio li ne estas tia homo !