PIV en reto kostos 10.000 eŭrojn
La unua eldono de Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto, redaktita de Gaston Waringhien, aperis en la jaro 1970 ĉe Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT). De tiam PIV estis unu el la ĉefaj enspezofontoj de SAT. Dum la lastaj jaroj, helpe de granda redaktora teamoj, aperis du plibonigitaj, aktualigitaj kaj ampleksigitaj versioj de la vortaro.
La presita versio de PIV tamen restas tro kosta por multaj esperantistoj, kaj ajnakaze ne eblas ĉien kunporti la pezan libregon. Tial ĉiam pli grandan popularecon ĝuas la libere alirebla kaj elŝutebla Reta Vortaro. ReVo estas volontula projekto, kiu dekomence baziĝis sur la Plena Vortaro, eldonita de SAT en la 1930-aj jaroj, kaj kiu estas estas daŭre plibonigata de aktivula teamo.
Longe la respondeculoj de SAT ne volis aperigi komputilan aŭ retan version de PIV, timante detrui la merkaton por la presita libro. Laŭ Peter Baláž, la organizaĵo E@I, kies estrarano li estas, dum pluraj jaroj provis konvinki la rajtohavantojn de PIV pri la nepra bezono de reta eldono.
- Kaj finfine tiuj ĉi provoj ĉi-jare sukcesis. SAT konsentis senpage disponigi la vortaron, se E@I plene transprenas zorgojn pri ties enretigo, ĝojas Peter Baláž.
Por la reta versio de PIV oni planas uzi la jam rezervitan retadreson vortaro.net, kie jam aperas bazaj informoj pri la projekto. Laŭ tiuj informoj, la programo en kiu ĝis nun estis redaktata PIV, estas jam komplete eksmoda, kaj transformo de la enhavo al moderna, facile prilaborebla formato postulos multan laboron. Por realigi la aferon, E@I kalkulas, ke estos bezonata investo de almenaŭ 10.000 eŭroj.
- Ne ĉiuj laboroj ene de la E-movado povas esti poreterne farataj senpage - tio ĉi estas iom malsana opinio, kiu sufiĉe malhelpas la movadon, diras Peter Baláž. Ni ankaŭ faras ene de la Esperanto-mondo multon senpage kaj investas proprajn energion, tempon, monon por realigi diversajn aferojn, kiujn ni opinias utilaj kaj bonaj. Sed simple ekzistas limoj, ankaŭ esperantistoj pagas loĝejon, manĝojn, ktp. Estas ja diferenco, ĉu oni faras etajn taskojn dum sia libera tempo, aŭ tamen devas plentempe okupiĝi pri konkretaj taskoj.
Laŭ Jevgenij Gaus, komputila spertulo de E@I, la projekto konsistos el du grandaj partoj.
- Unue necesos transmeti ĉiujn datumojn en datumbazon, kaj tio estas sufiĉe komplika. Paralele kun transprenado kaj rearanĝado de datumoj okazos laboroj pri kreado de la reta sistemo. Unu parto de tiu sistemo estos videbla por la uzantoj kaj la dua, administra, estos por interna uzo. La tuta PIV translokiĝos en la reton. Speciale por ĝi estos kreita potenca administra sistemo, pere de kiu la administrantoj povos labori pri la vortaro.
Libera Folio: Tamen 10.000 eŭroj estas tre multe da mono, ĉu vere necesas tiom?
Jevgenij Gaus: Ni antaŭvidas, ke la projekto postulos kelkmonatan laboron de 3-4 personoj, kaj surbaze de tio estas kreita la buĝeto. Efektive la projekto povas bezoni eĉ pli da mono – la nuna buĝeto estas por funkciigi PIV laŭ la interkonsento kun SAT. Por la estonto ni antaŭvidas proponi pli da funkcioj. Ekzemple unu tia utila sekva paŝo estus kreo de PIV kiel instalebla programo, por povi uzi ĝin sen reta konekto. Sed por tio necesus kroma interkonsento kun SAT. Unue estas nia celo kolekti sufiĉe da financoj por realigi la unuan paŝon de la projekto.
Libera Folio: Kion SAT gajnos per la projekto?
Jevgenij Gaus: Laŭ la ideo la tuta administrado de PIV iĝos reta. Per tiu ĉi sistemo eblos generi ankaŭ paperan version de la vortaro laŭ diversaj kriterioj. La rajtoj pri la enhavo daŭre apartenos al SAT, pro tio ili decidos pri la redaktoj kaj aldonoj. Sed en la vortaro estos eblo komenti kaj pridiskuti diversajn vortojn, tiamaniere uzantoj povos iom influi la finajn decidojn, proponadi novajn (aŭ pli taŭgajn, uzindajn) terminojn por konkretaj fakoj, kaj aldone ili povos atentigi la administrantojn pri iuj eraroj, mistajpoj kaj simile.
Libera Folio: Ĉu nenio el la kolektita mono do iros al SAT?
Jevgenij Gaus: La kolektita mono estos uzata nur por enretigo de la vortaro kaj por konstruo de la bezonata reta sistemo. Ankaŭ la plua subteno de la projekto okazos pere de donacoj, sed jam ekster la nun aranĝata kampanjo. Post kiam la retejo aperos, ekzistos daŭre eblo subteni la projekton – kaj tiu mono estos dividata inter SAT kaj E@I. Por simplaj uzantoj la reta versio de PIV estos tute senpaga.
Libera Folio: Kiel vi sintenas al Reta Vortaro, kiu iasence estas konkuranta projekto?
Peter Baláž: Ni neniun devigas subteni la projekton - tiuj, kiuj ne povas aŭ volas finance helpi, uzu plu ReVo-n, tiuj, kiuj ŝatus vidi PIV rete, povas decidi, ĉu ĝi valoras la subtenon. Nun fine estas ŝanco ke aperu ankaŭ PIV rete - ni ne vidas problemon kial ne povus en la reto loĝi ambaŭ projektoj. Oni ŝajne ankaŭ ne kontraŭus, se oni decidus eldoni papere du vortarojn por sama lingvo. Tio ja signifas eblon elekti, kompari, riĉigi la merkaton kaj la lingvon. Ni estas malfermitaj al ajna fruktodona kunlaboro kaj certe en proksima tempo kontaktiĝos kun la ReVo-kreantoj. Kunlaboro inter la du projektoj certe estus bonvena, sed ĝi multe dependas de administrantoj de ambaŭ vortaroj. E@I volonte estus peranto, kiu provus starigi tiun ponton, kaj en la proksima estonto ni planas fari tion.
Libera Folio: Kiajn pliajn planojn havas E@I?
Peter Baláž: Planata estas ankaŭ komputil-lingvistika kunsido dum la novembra aranĝo KAEST, kie ni pli detale parolos pri diversaj vortaroj, tradukiloj, estonto de faka terminaro - kun celo pli proksimigi unuopajn iniciatojn. Ni mem ja lanĉis projekton Komputeko, kiu ekde septembro ankaŭ estos rekonstruata. Tamen unue estas nia celo lanĉi la donac-kampanjon, por vidi, ĉu esperantistoj pretas helpi realigi retan PIV. Kiam ni ĉi-somere prezentis la ideon dum diversaj aranĝoj, ni vidis grandan interesiĝon pri ĝi kaj aŭdis ofte "finfine do PIV aperos rete".
Longe la respondeculoj de SAT ne volis aperigi komputilan aŭ retan version de PIV, timante detrui la merkaton por la presita libro.
Jam en la jaro 2001 la SAT Kongreso diskutis pri alia formo de PIV ol ĝi ĝis nun havas. Teknikaj kialoj decidis ke tio ne jam estis oportuna.
En la jaro 2003 mi iĝis ano de Plenum-Komitato de SAT. Certe jam tiel longe SAT strebas aperigi PIV-on en la reto. Financa malfavora tempo devigis anojn de Plenum-Komitato de SAT pensi pri aliaj aferoj ol PIV en la reto. Kiam la financo re estis laŭ deziro, la kontrakto inter E@I kaj SAT estas subskribita, se mi bone memoras komence de aprilo 2010.