Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2010 / Probal Dasgupta reelektita en Kubo

Probal Dasgupta reelektita en Kubo

de Redakcio Laste modifita: 2010-08-16 21:28
La Universala Kongreso en Havano komenciĝis sabate per kunsido de la komitato de UEA, dum kiu estis elektita la nova estraro de la asocio. La elekto okazis laŭ la propono de la elekta komisiono, kaj nomoj de alternativaj kandidatoj ne troviĝis en la voĉdonilo. Plej multajn voĉojn el la kandidatoj proponitaj de la elekta komisiono ricevis Loes Demmendaal, plej malmultajn la nova estrarano Amri Wandel, kiu prenis la lokon de José Antonio Vergara.

La ĉi-jara kongresejo en la humide varma ĉefurbo de Kubo malfermis siajn pordojn sabate, kaj samtage la ĉefa gazeto de Kubo, la organo de la Kuba komunisma partio Granma, raportis pri la komenco de la kongreso. Ekfunkcis la libroservo, okazis kelkaj preparkunsidoj, sed la ĉefa programero de sabato sendube estis la unua kunsido de la komitato de UEA, dum kiu estis elektita la nova estraro de UEA por la venontaj tri jaroj.

La konsisto de la nova estraro precize sekvas la proponon de la elekta komisiono, pri kiu Libera Folio raportis jam en majo. Kiel prezidanto estis reelektita Probal Dasgupta. Por li en la fermita balotado voĉdonis 27 komitatanoj, kontraŭ li du, kaj kvar komitatanoj sindetenis. Claude Nourmont estis reelektita kiel vicprezidanto kun 26 voĉoj por, kvar kontraŭ, kaj du sindetenoj.

Plej multajn voĉojn ricevis Loes Demmendaal, kiu en la estraro plu respondecos pri la financoj de la asocio (por 28, kontraŭ 2, sindetenoj 2). Barbara Pietrzak ricevis 27 subtenajn voĉojn (2 kontraŭ, 1 sindeteno), Maritza Gutierrez 26 subtenajn voĉojn (3 kontraŭ, 3 sindetenoj), la tute nova estrarano Stefano Keller 24 voĉojn (3 kontraŭ, 5 sindetenoj). Sur lasta loko laŭ populareco en la komitato estis Amri Wandel kun 23 subtenaj voĉoj, 5 kontraŭaj voĉoj kaj 4 sindetenoj. 

Teorie eblus, ke la komitato malakceptus iun el la kandidatoj, sed eĉ la plej malsukcesa el ili efektive ricevis la subtenon de du trionoj el la voĉdonintaj komitatoj. En la elekto partoprenis 35 komitatanoj, sed tri voĉdoniloj estis malvalidaj.

La nomoj de kelkaj validaj kandidatoj, inter ili tiu de la ĝisnuna estrarano Jose Antonio Vergara, ne estis prenitaj en la listo de kandidatoj surbaze de kiu la komitatanoj voĉdonis. Sekve la kvanto de la fine elektitaj estaranoj estis la sama kiel la nombro de kandidatoj prezentitaj al la komitato, kaj la elekto okazis senalternative.

Komitatano Michaela Lipari, kiu estis voĉkalkulanto, kritikis la proceson, dirante ke ŝi esperus ke estontece la komitato uzu sian rajton elekti, kaj "ne nur plenigi slipojn, kiel okazis nun".

Mankis diskuto pri strategia laborplano dum la kunsido. Kiam la komitato devis komenci la diskuton regis plena silento. La ne reelektita estrarano José Antonio Vergara tiam diris, ke preskaŭ necesus devige diskutigi komitatanojn pri tiom grava afero kiel strategia laborplano. Poste sekvis iom da diskuto, sed plejparte nur inter estraranoj. Krome dum la diskuto Halina Komar el Pollando plu kritikis la elektoproceson, kiu rememorigis ŝin pri la elektoj en Pollando dum la socialisma epoko.

Pli frue diskuto pri la temo okazis laŭ iniciato de Mark Fettes en komitata listo, sed ankaŭ tie ĝi ne estis aparte aktiva. Dum la kongreso la laborplanon plu preparos laborgrupo kies kunsidoj ne estas publikaj. Tamen laŭ Osmo Buller kaj José Antonio Vergara ne temas pri sekreta laborgrupo, sed membroj kaj komitatanoj rajtas prezenti siajn ideojn al membroj de la komisiono, kiuj estas Renato Corsetti, José Antonio Vergara, Probal Dasgupta, Barbara Pietrzak kaj Stefan McGill.

La komitato elektis unuanime kaj kun nur unu malvalida voĉdonilo la germanan ambasadoron en Moskvo (kaj denaskan esperantiston) Ulrich Brandenburg al la honora patrona komitato de UEA. Novaj honoraj membroj ne estis elektitaj. Aperis ankaŭ nova kategorio de honorigoj: diplomo pri elstara kultura agado, apud la diplomo pri elstara agado. La nomoj de honorigitoj estos publikigitaj nur en la fermo de la kongreso.

Dum la komitata kunsido la nov-malnova vicprezidanto de UEA, Claude Nourmont, forte kritikis la turismajn organizojn de Kubo pro neprofesieco, kiam en komitata kunsido okazis diskuto pri la raporto de la prezidanto de LKK. Laŭ Nourmont, LKK laboras profesie kaj bone en malfacilaj kondiĉoj kie turismaj organizoj ne laboras profesie.

Temas pri tio ke deko da kongresanoj ne ricevis hotelĉambron vendrere vespere en la kongresa hotelo Palco, kaj devis almenaŭ dum du noktoj tranokti en alia hotelo. La prezidanto de LKK Julián Hernández persone helpis ilin trovi alian hotelon.

La nova estraro nun elektita komencos ofici marde matene, kiam okazos la programero "Nova estraro sin prezentas". La plej grava tasko de la estraro dum la kongreso estas refari aŭ nuligi la kontrakton pri redaktado de revuo Esperanto. Decido pri la UK en 2013 verŝajne okazos nur aŭtune.

La sabato en Havano finiĝis per la jam tradicia movada foiro. En dimanĉo okazos la solena inaŭguro.

El Kubo raportis Jukka Pietiläinen

arkivita en: ,
esperantogo
esperantogo diras:
2010-07-18 09:35
Chiam nur vortoj, nemiam konkretaj agoj por savi la asocion. Kion kritikas Michela LIPARI kaj Halina Komar? Kial ne pli frue ol nun ili parolas. Ili estus devintaj ion fari jam en Roterdamo 2008 kiam elektighis la elekta komisiono. Tiam oni devus paroli pri nova elektoregularo. Oni silentis ghis chio estas FARITA kaj nun oni parolas. Tio estas komplicigho en la sistemo, kiun starigis la koterio UEAn gvidianta por malpopularigi UEA-n. Tamen ne jam estas malfrue. Michela kaj Halina povas ion fari.

Certe ne cheestis Johan DERKS, kiu estis eliminita eble pro la shanghoproponoj siaj. Chu tamen oni povus ion diri pri liaj proponoj dum la komitatkunsidoj de la kongreso ? Michela kaj Halina nun ekklopodu ke profunda revizio okazu en la gviddokumentoj de UEA. La nunaj statutoj jam eksmodighis. Necesas vera revizio. Jen la nova laboro, kiun ekfaru Michela kaj Halina, kaj ili ne forgesu la proponojn de Johan DERKS. Kiam ili vere komencos tiun laboron, certe ili trovos kjunlaborantojn tra la mondo.
edmundo
edmundo diras:
2010-07-18 10:26
Ĉu ĝi estas elŝutebla?
pistike65
pistike65 diras:
2010-07-18 11:28
"La plej grava tasko de la estraro dum la kongreso estas refari aŭ nuligi la kontrakton pri redaktado de revuo Esperanto."
Mi ghojas ke nia estraro do alfrontas tre trankvilan agendon, sur kiu mankas taskoj pli gravaj. Ili do povas trankvile dedichi sin al sorbado de Cuba Libre-kokteloj, kaj parkerigo de poemoj el Beletra Almanako.
amike/amoke
Istvan Ertl
esperanto
esperanto diras:
2010-07-18 12:24
Grandan dankon kaj agnoskon al Kalle Kniivilä, kiu denove estis pli rapida en la informado ol UEA mem, sur kies retpaghoj komplete mankas ajna informo pri tiuj "reelektoj" (lau kuba komunista maniero).

Do, la editorialo de Spegulo tute ne devos esti shanghita. Ech la plej eta espero, ke en Kubo io povus iri ekster la plano de la Erekta Komisiono, estis iluziego.

La malmultaj kontrauaj kaj sindetenaj vochoj klare montras la senesperan situacion.

Do, ni plu ghoju pri la daura stagnado en UEA ankau en la venontaj tri jaroj.

Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2010-07-18 21:12
"Sankta Verda Familio, kiu regos en Roterdamo, verda estu via nomo gxis pereo.
Kiel estis tiel estu, amen"
esperanto
esperanto diras:
2010-07-18 21:50
Interesa estas ankau chi tiu frazo en la UEA-komuniko:

"Ĉeestis komence 26 komitatanoj; fine de la kunsido la nombro estis jam 36".

Tio montras, ke la komitatanoj ne akurate aperis por la komenco de la komitatkunsidoj, sed iom post iom ghis kiam je la fino estis atingita la nombro de 36. Kaj shajne iam dume la kvorumo estis atingita, tiel ke eblis lanchis la baloton.
Tio faras la impreson, kiun en la germana lingvo oni nomas "Schlamperei".
Kial ne chiuj komitatanoj aperis komence de la kunsido? Se jam estis "granda unuanimeco", kie do restas la disciplino ?


esperanto
esperanto diras:
2010-07-18 21:55
http://www.esperantio.net/index.php?id=1371

La diferenco inter UEA kaj la Civito estas la jena:

UEA reelektas siajn komitatanojn kaj estraranojn lau sovetia maniero, dum Silfer nomumas kaj elektas rekte sin mem. Tiel ambau shparas tempon kaj en ambau kazoj diskutoj ighas superfluaj.

(Sherc-matura eldirajho)
pistike65
pistike65 diras:
2010-07-24 09:16
Johan_Derks
Johan_Derks diras:
2010-07-24 16:47
Oni raportas pri la elektigho de la nova Estareo, sed nenion pri la enpostenigho de novaj komitatanoj. Chu ili havas altajn atendojn de sia funkcio. De kiuj asocioj venis novaj reprezentantoj ?
Chu ili estis aparte bonvenigitaj ?
Evidente ne okaza jhurnalanto kiel Jukka povas raporti pri tio.
Antau tri jaroj, kiam MI ankorau havis altajn atendojn de komitataneco, mi prempetis la tiaman estraron prizorgi simultanan perretan elsendadon de la Komitataj kunsidoj. Retrorigarde la respondo estis komprenebla: tro multekosta kaj ne-interesa por ordinara esperantisto. Sed la stato de informado pri la demokrataj organoj de UEA en la reta epoko estas prihontinda.
Ekzemple mi shatus scii chu la Estraro/Direktoro plenumis sian aserton ke mia propono por ghisdatigi la Komitatan regularon al la 21a jarcento estis distribuita dum la unua kunsido de la Komitato ?
Mi konkludas ke ne. Jes, tio estas lau la Komitata Regularo, artikolo 8:
"(1) Nur komitatano rajtas prezenti proponon en komitata kunsido."
Tio signifas, ke la decidpovo de komitatano etendighas nur du jarojn ! Dum la lasta jaro de sia dejhorado en la Komitato shli povas proponi en la Komitata listo au agiti kiom shli volas, en la alvenanta UK la kompatinda komitatano ne plu partoprenas en la Komitato. Tiu retdiskutlisto formale ech ne ekzistas ! Do chiu aprobo au promeso de estrarano au Direktoro estas jure ne-valida, ech se ghi estus konfirmita de la kompleta Estraro.
Kiel UEA liberigu sin de la katenoj, per kiuj ghiaj regularoj ligas ghin ?
Ne pafu al Estraro au Dirfektoro, se ili uzas sian legitiman povon !
esperanto
esperanto diras:
2010-07-24 21:34
La festparolado de Probal Dasgupta, kiu estis publikigita en la Kongresa Kuriero de la havana UK, ech ne tiom malplachas al mi (au: ech sufiche plachas al mi) - kvankam mi estus farinta tute alian paroladon, se mi estus la prezidanto de UEA.

Tamen, unu vera strangajho en tiu festparolado estas okulfrapa, nome dirita per la frazo pri "La nordo povas lerni de tiu ĉi ikona suda lando i.a. novajn metodojn de mastrumado de organika agrikultura sistemo."

Oni tute ne povas kompreni, kion Dasgupta celis diri kaj kion la nordo lernu de la kuba agrikulturo. Malgrau iagrada resanigho de la kuba agrikulturo (kaj ekonomio entute) post la kolapso de la sovetia komunismo, kiu inkluzivas pli fortan signifon de la privata sektoro, la kuba ekonomio estas ghenerale konsiderata kiel ruinigita kaj fiaskinta (krom la turismo).

Lau la Indekso de la Ekonomia Libereco, en la jaro 2006 Kubo listighis sur la 150a loko de 157 esploritaj landoj, do preskau che la fino de la vico.

Krom tio, la kuba ekonomio estas konsiderata liel mallibera, vd. la mapon sur http://www.democracyweb.org/
(kompreneble vi diros, ke temas pri fia usona propagando). Lau tiu mapo ech la akonomio de Hindio (pardonu: Barato) estas konsiderata kiel libera, do bv. klarigi pri kio vi pensis, kiam vi diris, ke oni povas lerni de la kuba agrikulturo.

Krom tio, se oni volas esti pedanta, oni devus riprochi al la prezidanto, ke per similaj frazoj li forlasis la politikan neutralecon de sia organizo. Sed char mi apogas ioman elastigon de la tro strikta politika neutraleco de UEA, mi bonvenigas, se en esperantokongresaj festparoladoj oni tushas politikajn temojn. La samo koncernas ankau la mencion de Nelson Mandela en festparolado de neutrala Universala Kongreso de Esperanto.

 
edmundo
edmundo diras:
2010-07-24 22:04
1. Mi supozas, ke per "organika" Dasgupta celis "biologia" (rilata al agrikulturo, kiu evitas artefaritajn sterkaĵojn, pesticidojn kaj aliajn kemiaĵojn). Laŭ mia kompreno, Kubo ne plu povas importi la koncernajn kemiaĵojn, do devis spertiĝi pri tio. Ni ĉiuj bezonos tiun spertecon, kiam la petrolo elĉerpiĝos.

2. Ŝajne vi kredas, ke "ju pli libera la ekonomia, des pli bona". Malmultaj homoj konsentas pri tio. Eble estas pli da fanatikuloj pri libera ekonomio en Svislando ol en EU. En EU agrikulturo estas tute ne "libera". Ĝenerale, malriĉaj landoj eĉ malpli povas funkcii kun tute "libera" ekonomio ol riĉaj landoj. En Britio dum la dua mondmilito la registaro diversmaniere intervenis, por ke agrikulturo funkciu pli efike. Oni tute ne lasis ĉion al merkataj fortoj.

3. Mi ne komprenas, kial vi pensas, ke komento pri biologia agrikulturo estas tiel politika. Biologia agrikulturo ŝajnas al mi pli teknologia afero ol politika, speciale en kuba kunteksto.
esperanto
esperanto diras:
2010-07-25 16:57
En tiu kazo do estus pli racie skribi, ke Kubo povas lerni de la Nordo, kaj ne inverse.

Cetere ankorau antau nelonge Kubo utiligis pli da pesticidoj ol tuta Usono. La sekvojn vi povas mem imagi.

Alia cetero: Multaj evolu- kaj helpprojektoj en Kubo estas realigitaj krom far chiuspecaj internaciaj helporganizoj ankau far la t.n. Monda Kontrau-Malsata Helpo. Tiajn helpojn oni interalie faradas, ne nur al Kubo, sed al chiuj triamondaj landoj, ankau por ke la tieaj homoj ne amase fughu al la Nordo sed restu en siaj propraj landoj (sed kion fari, se neniu volas au povas labori en tiuj landoj, kie la laboro kaj la mono neniom valoras ?).

Do, bv. esti iom pli objektiva kaj ekvilibrita en via argumentado kaj komentado.

Mi volonte helpas al vi klarigi la problemojn de la svisa ekonomia liberalismo, sed ne sur la paghoj de tiuj chi forumo. Sed char mi dubas, ke vi komprenos ion ajn lige kun tiu temo, mi prefere rezignu.
esperanto
esperanto diras:
2012-04-19 12:58
Se prezidanto Dasgupta volus fari ion konkretan por la paco, li eble protestu kontrau la lancho de nova mezdistanca raketo far Bharato, kiu lau unuaj reagoj de najbaroj riskas minaci la "ekvilibron" en la regiono.

http://en.wikipedia.org/wiki/Agni-II
(eble traduku tion al Eo, ghis nun ekzistas nur rusa traduko)
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2012-04-20 09:01
Persone mi kredas ke atomarmiloj garantias la pacon. Nur imagu se Afganio havus atomraketojn en 1979 -- tiam Sovetio ne kuraĝus invadi, kaj ne okazus la sekvaj invadoj fare de Pakistano kaj NATO. La mondo aspektus tute alimaniere, kaj kredeble multe pli bone; ĉar kie, finfine, iu Usama bin Laden siatempe lernis ke militado utilas?

Alia ekzemplo estas Jugoslavio. Ankaŭ ĝi ne havis atomarmilojn, kaj ni ĉiuj scias kian bedaŭrindan finon havis tiu lando.

Politikistoj estas senfine stultegaj. Kaj ili mem kaj iliaj malamikoj devas havi armilojn tiel terurajn kiel atombombojn por kompreni ke milito ne utilas. Tial ni akcelu la disvastigon de atomarmiloj al laŭeble plej multe da landoj. Oni povas fari escepton por landoj kiuj jam intime aliancas kun atompotencoj, ekzemple en NATO. Do oni povas diskuti ĉu vere necesas Britaj kaj Francaj atomarmiloj (eble Svislando kaj Aŭstrio estus interesitaj aĉeti kelkajn el ili?), sed ilian disvastigon al landoj kiel Paragvajo kaj Gambio oni devas nur kuraĝigi.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2012-04-20 12:52
Certe ghi ne estas bezona.
Problemo nur estas, ke la fortaj ghin havi rajtas kaj al malfortaj oni malpermesas.
Estas certe, ke Izraelo estas atomara potenco kaj neniu protestas, sed se Irano provas, tuj estas kulpata pro invazio! Kia logiko. Au chiuj au neniu!

Chu ne estus utile por nia mondo detrui kaj malpermesi produkti atomarsenalon? Chu ghi utilas al popoloj? Kiu profitas? Kiu timas ion perdi? Certe ne simpla mondcivitano, char li ne posedas milionojn, jahhtojn, aviadilojn, insulojn....

Chu do, evidente richajhoj kulpas la mondan malfelichon? Kial ne imposti la richulojn kiel tio funcias en Svedujo, kie praktike ne ekzistas malrichuloj?
esperanto
esperanto diras:
2012-04-20 14:07
Iom tro radikale cinika komento, ech se eventuale kun humura intenco. Sed la humuro devus finighi chi tie, lau mi.
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2012-04-20 16:57
Ho ne, mi estis tute serioza. Ne ne havos mondpacon ĝis ĉiuj memstaraj landoj, eĉ tiel malgrandaj kiel Liĥtenŝtejno, havos sian propran atom-armilaron.

Sed ĉu tiam ni havos ankaŭ mondliberecon -- tio estas tute alia afero.
esperanto
esperanto diras:
2012-04-20 17:54
Kvankam mi komprenas la logikon de via teorio, mi konsideras ankau, ke bedaurinde vi ne finpensis vian teorion, nome ke la Malvarma Milito povus transformighi al Varmega Milito, se unu el tiuj kanajloj premos la nuklean butonon. Tian scenaron la homaro atendas (timas) jam de longe.

Eble estus utile anonci vin che la Shtata Sekureco au Konstitucia Protekto, por ke oni daure observu vin, char diablo scias, chu vi estas iu dua Breivik. Mi atendas jam delonge, ke vi publike malkashos, al kiu ideologia tendenco vi vere apartenas.
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2012-04-22 11:51
Al mi mem ne estas tute klare al kiu ideologia tendenco mi apartenas. Kial devus esti? La mondo restas kia ĝi estas, sendepende de niaj ideologiaj kapricoj. Se ne estus tiel, kiamaniere eblus permesi liberan pensadon, eĉ fari el ĝi virton?
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2012-04-22 12:24
Kiel ano de iu nacio, chu ech monda familio, homo, kiel pensema estasjho devas havi propran pensmanieron kaj ech, se ne aktivas, tamen havas , au almenau devus havi ideologian konvikon.
Ni ja ne estas simioj, al kiuj egale estas sur kiu arbo chu brancho saltas.

Kompreneble ankau inter homoj ekzistas ekzemploj, kiuj ne scias sur kiu flanko havas koron, estas egale de kiu ricevas panon, al kiu sinjoro servas, chu lia "amiko" malsatas, chu iu estas persekutata..... plej grave, ke al li/shi sukcesas bone. Por tiuj homoj plej grava estas propra persono kaj rimedoj ofte estas egalaj. Ili vidas maljustajhon nur se ilin tio rilatas.(plej parte tiuj persone, havante ne tro puran veshton, aperas anonime por chiu kazo nenion perdi, nenion riski).
emerito
emerito diras:
2012-04-21 14:38
Lau via pensmaniero, disvastigo de atomarmiloj al laueble plej multaj landoj devus funkcii kiel chantagho: ne uzu tion kontrau mi, char mi tuj uzos tion ankau kontrau vi. Tio eble povus funkcii tamen nur tiam, kiam supre de chiu lando sidas kaj decidas sufiche prudenta homo.
Se tamen al iu prezidento, diktatoro ktp, autokratio komencos forglitighi el liaj manoj li povos diri: se mi devas perdi do pli bone perdu chiuj kaj - (kiel skribis Andreas) ekpremos la butonon, eble ech kredante, ke en iu rifughejo li travivos. Homoj povas esti neantauvideblaj.
Eduardo
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2012-04-21 15:57
Bravo Emeritulino, chifoje vi ech komprenis pri kio temas kaj ech preskau bone respondis. Se vi scios fine kiu vi estas estos ankorau espero por normala ech eble honorplena esperantisto.

Je via pesmaniero ektzistas nur unu solvo, pri kiu mi skribis, ke chiu neniigi atomarsenalon, tiam neniu povas timigi la alian, char vi prave skribis, ke homo estas nekalkulebla. Ekzistas homoj, kiuj murdas proprajn infanojn au fermigas ilin en klostroj por neniam ilin vidi...
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2012-04-21 15:59
Bravo Emeritulino, chifoje vi ech komprenis pri kio temas kaj ech preskau bone respondis. Se vi scios fine kiu vi estas estos ankorau espero por normala ech eble honorplena esperantisto.

Je via pesmaniero ektzistas nur unu solvo, pri kiu mi skribis, ke chiu neniigu atomarsenalon, tiam neniu povas timigi la alian, char vi prave skribis, ke homo estas nekalkulebla. Ekzistas homoj, kiuj murdas proprajn infanojn au fermigas ilin en klostroj por neniam ilin vidi...
emerito
emerito diras:
2012-04-21 16:41
JE MIA pensmaniero neniam ekzistas nur unu solvo char homoj havas tro diversajn opiniojn, konvinkojn kaj chiam estas bezona kompromiso.
Ankau pri egaleco de homoj en la mondo ni devas nur revi. Certe neniam estos en la sama nivelo homoj laboremaj, edukitaj kaj pigruloj kiuj pri nenio interesighas kaj preskau nenion faras.
Eduardo