Rezultoj de la Belartaj Konkursoj 2010
de Redakcio
—
Laste modifita:
2010-07-29 14:08
En la branĉoj "poezio" kaj "teatro" unua premio ne estis aljuĝita. La rezultoj estis diskonigitaj en la 5-a numero de la kongresa kuriero, aperinta en la retejo de UEA la 24-an de julio.
POEZIO
- Dua premio: por “Antaŭ via foriro” al Josip Pleadin, Kroatio.
- Tria premio: por “Ekzistas ie kaŝita loko” al Josip Pleadin, Kroatio.
PROZO
- Unua premio: por “En katedralo” al Edmund Grimley Evans, Britio.
- Dua premio: por “Verda ondado” al Sten Johanson, Svedio.
- Tria premio: por “La deturniĝo” al Luiza Carol, Israelo.
- Honora mencio: por “Rulseĝo” al Paulo Sergio Viana, Brazilo.
- TEATRAĴO
- Tria premio: por “Kiu kaĉon aranĝas, tiu ĝin manĝas” al Lena Karpunina, Rusio.
- Honora mencio: por “Kroka paradizo” al Stefan MacGill, Hungario.
- Honora mencio: por “Princino Seka Dizabeti” al Adrienne Pásztor, Hungario.
ESEO
- Unua premio: por “Vortfarado kaj radikfarado” al Christian Rivière, Francio.
- Dua premio: por “L’espero, l’obstino kaj la pacienco” al Doron Modan, Israelo.
- Tria premio: por “La literatura vivigo de Esperanto” al Paulo Sergio Viana, Brazilo.
INFANLIBRO DE LA JARO
- “Reĝo Maĉjo la Unua” eldonita de Tomasz Chmielik, Pollando.
KANTO
- Unua premio: por “Senlimiĝis” al Duoble Unu.
- Dua premio: por “Surplacen venu vi” al Kaj Tiel Plu.
FILMO
- Unua premio: ne aljuĝita;
- Dua premio: Edukado@Interreto pro "Esperanto estas...";
- Honora mencio: Gian Piero Savio (Israelo) pro "Ne simple poeto; intervjuo kun Mikaelo Giŝpling".
(Partoprenis 2 filmoj el 2 landoj.)
amike
Istvan Ertl, red. de Beletra Almanako