Rimarkinda prezidanto
Inter la plej interesaj kontribuoj estas tiu de la prezidanto de UEA Probal Dasgupta. Tial mi konsilas legi ĝin atente. Ĝi estas interesa pro sia enhavo, sed ankaŭ pro tio ke temas pri – almenaŭ formale – la plej potenca homo ene de UEA, homo kiu krome diras ke li volas resti en tiu pozicio dum la sekva elektoperiodo.
Ni vivas ĝenerale en surfaca mondo, kie la mesaĝo tro ofte estas ke ĉio aĉeteblas, ke pripenso ne necesas aŭ ne eblas, kaj ke ĉio kio gravas, aŭ eĉ ekzistas, estas tio kio videblas. Foje oni povas ekhavi la impreson ke la tuta vivo finfine estas unu granda Vizaĝlibro. Manko de pripenso, de profundeco kaj seriozeco estas malsano de nia tempo.
Foje tamen, aŭ eble ĝuste tial, oni povas ekhavi la malcertan senton ke oni renkontas senvestan imperiestron. Tiaj okazoj aperas kelkfoje kiam oni legas tekstojn de Probal Dasgupta. Mi konsideras min normale inteligenta, kun relative granda kutimo al tekstlegado kaj mi studis literaturon en universitato. Krome mi pensas ke mi apartenas al la celgrupo de la mesaĝoj de la prezidanto de UEA, mi nome estas membro.
Do kial necesas tiom ofte diveni kion la prezidanto celas? Kiel povas esti ke eblas havi tiom da opinioj pri la senco de liaj tekstoj? Ĝenerale estas ja kompreneble tiel, ke iuj fenomenoj postulas plurtavolan, komplikan veston por adekvate respeguli sian kompleksecon, sed foje, sendube, la lingva vesto estas simpla ornamaĵo, kiu prefere misgvidas ol ebligas komprenon.
Eble tio estas ĝuste la celo? Kiam mi legas la respondojn de Dasgupta al miaj demandoj pri respektive la celo kaj plenumo de Revuo Esperanto kaj pri kongresumado en nedemokratiaj ŝtatoj – ili kvazaŭ glitas kiel sapo el la manoj. Ne eblas kapti kion la prezidanto opinias, sed ja kapteblas iritita tono. Kaj tion mi opinias serioza, ĉar grava tasko de ajna prezidanto estas kuraĝi tuŝi diplomatie sed honeste ankaŭ delikatajn temojn.
Probal Dasgupta ne volas respondi mian demandon pri Revuo Esperanto, sed li volonte vidus “pliboniĝon de la konversacio pri ĝi“. Kaj antaŭ ol diri ion ajn pri kongresumado en nedemokratiaj ŝtatoj li volas ke mi (“la farinto de tiu demando“) dediĉu tempon por serioze diskuti “la senkomentan pluan ĉeeston de rasismo kaj en Esperantujo kaj en la eksteresperantaj rondoj en la eŭrop(id)aj socioj“. Probal Dasgupta diras: “Mi estas serioza pensulo, kiun la farantoj de tiu demando rifuzas serioze legi kaj prikomenti; mia pacienco havas limojn.” Notu, karaj legantoj, la arogantan tonon en tiu frazo.
Se la antaŭa prezidanto de UEA – Renato Corsetti – laŭ sia stilo kaj apero estis prefere homo de konstanta farado sen multe da intelekta reflektado, la nuna estas la malo: antaŭ ol fari ion, ekzemple opinii, oni devas, laŭ li, unue diskuti, sed antaŭ ol diskuti oni devas plibonigi la diskuton, kaj finfine la rezulto ŝajnas plej ofte esti ke nenion eblas opinii aŭ almenaŭ ne fari. Ja tiel rezonas anoj de la postmodernisma skolo: ĉio estas relativa, nenio estas konstanta, nenio esenca.
Pluraj el la kandidatoj respondis al mia demando pri kongresumado en nedemokratiaj ŝtatoj ke ili ne kontraŭas tion, sed male opinias grave ke la homoj de tiuj landoj pere de UK ricevu subtenon kaj kuraĝigon kaj – kiel diras José Antonio Vergara – “fenestron al la mondo”. Mi tute samopinias, kaj tio ne estas la afero. La interesa afero estas kiel UEA interagas kun nedemokratiaj ŝtatoj, kiun oni elektas Alta Protektanto ktp.
Dum la pasinta UK en Kubo en 1990 Fidel Castro, kune kun unu el siaj ministroj, partoprenis la Solenan Inaŭguron. La Alta Protektanto de la kongreso tiam estis d-ro Carlos Rafael Rodriguez, vicprezidanto de la Ŝtata Ministra Konsilio. En Pekino en 2004 la Alta Protektanto same estis persono proksime ligita al la nedemokratia reĝimo – la Prezidanto de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso de la Ĉina Popola Respubliko, Wu Bangguo. Mi ne nur bonvenigus, sed opinius memklare, ke la prezidanto de UEA havu opinion pri tiu temo.
En 2004, lige al la UK en Pekino, mi verkis opiniartikolon. Probal Dasgupta tiam opiniis ke mia elekto verki pri la nedemokratieco de Ĉinio, sed ne verki pri la sendube ekzistantaj mankoj en la demokratio de mia propra lando – Svedujo – estis signo de ia blindeco kaj rasisme kolorigita ignorado. Mi opiniis, kaj plu opinias, ke en tiu lia rezonado mankas proporcioj. Kaj mi ne emus mencii la temon denove, se ne la prezidanto levus ĝin per sia aludo.
Mi nome ne konsentas ke ĉiuj politikaj sistemoj estus same bonaj aŭ malbonaj, nek ke ĉiuj kulturaj esprimoj estus same defendeblaj. Kaj malofte la defendantoj mem de kulturrelativismaj vidpunktoj estas objektoj de subpremado, sed kutime sidas komforte ĉe skribtablo, antaŭ komputilo.
Kaj se paroli pri rasismo – kion la prezidanto petas – mi same ne konsentas pri la akre simpliga sed ja tre vastigita vidpunkto laŭ kiu rasismaj estas iuj – blankuloj, “eŭropidoj” (cetere – ĉu ne Kubo estas eŭropida lando?!), dum objekto de rasismo estas iuj aliaj, same specife difinitaj. Se mi, kiel apartenanto al iu grupo, ekzemple “blankuloj”, pro tiu aparteno estas konsiderata rasisto, almenaŭ ĝis mi prezentos kontraŭrasisman vidpunkton, mi opinias tiun kolektivisman kulpigon ĝuste – rasisma.
Post ĉi tiu ampleksa sed grava parentezo mi volas fini dirante ke la nuna prezidanto de UEA impresas kiel solludisto kiu sidas apud la orkestro kaj ludas sian propran muzikon, ne kiel ĝia kondukisto. Plurfoje en mia intervjuo li asertas ke oni ne aŭskultas lin, nek komprenas lin. Kaj li diras: “La problemo ne estas mia proza stilo (kiun mi traktas iom same kiel Marjorie Boulton sian katemon, por doni al la podioj pajacan figuron), sed la enhavo de tio, kion mi volas diri.”
La diraĵo en la parentezo ja povas je la unua rigardo aspekti simpatie: la prezidanto rezignas pri sia prestiĝo kaj permesas al la homoj priridi lin, kvazaŭ li estus pajaco. Se oni iom pripensas, la sinteno tamen estas malestima, nome ke finfine ne tiom gravas komuniki.
La teksto unue aperis en la blogo de Maria Sandelin, kie ankaŭ legeblas ĉiuj ses intervjuoj de kandidatoj.
UEA membroj rekte kaj senpere elektu sian reprezentanton.
Krome UEA membroj kaj SAT membroj havu la rajton je iniciativo aux referendumo.
Neeviteebla ankau estas la informoj pri la politika vidpunkto kaj sinteno de nia prezidanto al monda politiko.
Anstataux elekti altan protektanton por la UK-oj el la politikaj rondoj eblus elekti kultur-aganton.