Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2010 / Stano Marček trovis novan laboron

Stano Marček trovis novan laboron

de Redakcio Laste modifita: 2010-11-20 21:15
Ekde la jarŝango la redaktoro de la revuo de UEA, Stano Marček, havos novan laboron. Li redaktos la revuon de Germana Esperanto-Asocio, Esperanto Aktuell. La novan taskon li akceptis sen anticipa interkonsiliĝo kun la estraro de UEA, kaj ne klaras, kiel ĝi influos la redaktadon de la revuo Esperanto.

Multajn surprizis la informo, ke la redaktoro de la revuo Esperanto ekde la jarŝanĝo redaktos ankaŭ la dumonatan revuon de Germana Esperanto-Asocio. Eĉ la ĝenerala direktoro de UEA eksciis pri la afero nur pro tio, ke la informo aperis en la retejo de Germana Esperanto-Asocio. Evidente nek li, nek la estraro de UEA estis anticipe konsultitaj.

Libera Folio turnis sin al la estraro de UEA kaj al la Centra Oficejo por pliaj klarigoj. La estraranoj preferis silenti pri la okazaĵo, kaj taskis al la ĝenerala direktoro respondi.

Libera Folio: La redaktoro de la revuo Esperanto ekde la jarŝanĝo redaktos ankaŭ la revuon de Germana Esperanto-Asocio, Esperanto aktuell. Ĉu la estraro aŭ la ĝenerala direktoro donis sian konsenton pri tia dua tasko?

Osmo Buller: Mi eksciis tion el la komento de Andy Künzli en Libera Folio kaj poste el la retejo de Germana Esperanto-Asocio. Min kiel direktoron la afero aparte koncernus, se temus pri dungito de UEA, sed laŭ la nuna aranĝo la redaktoro ne estas dungito.

Verdire ja surprizis min, ke unu el la plej grandaj landaj asocioj de UEA ne povis trovi redaktoron en la propra lando, sed mi tamen ne konas la fonon de la decido.

Libera Folio: Se la estraro pritraktis la aferon, mi ŝatus scii, kiel oni rezonis. Ĉu oni ne konsideras problemo eventualajn interesokonfliktojn aŭ mankon de tempo por la ĉefa labortasko, la redaktado de la revuo de UEA?

Osmo Buller: Kompreneble mi esperas, ke tiaj problemoj ne okazos.

Libera Folio: Se do la estraro ankoraŭ ne pritraktis la aferon, ĉu oni planas ĝin diskuti? Ĉu la fakto, ke la redaktoro jam trovis novan labortaskon povas influi la laboron de la estraro rilate la novan redaktopolitikon kaj labordividon ĉe la redaktado de la revuo kaj planataj retaj servoj?

Osmo Buller: La estraro certe konsideros la aferon, sed unue ĝi bezonos informiĝi pli detale antaŭ ol povi fari konkludojn rilate la menciitajn aferojn, kiam oni reformulos redaktopolitikajn gvidliniojn kaj preparos novan kontrakton kun la redaktoro.

Libera Folio turnis sin ankaŭ al Stano Marček, por ekscii, ĉu li ne plu intencas plentempe okupiĝi pri la redaktado de la revuo de UEA, kaj ĉu lia nova posteno influos la labordividon ĉe la redaktado de la revuo Esperanto.

Anstataŭ respondi al la demandoj, Stano Marček aludis, ke Libera Folio havas iujn kaŝitajn celojn por interesiĝi pri la afero:

- Verŝajne mi devos diri al la mondo kial vi faras tion...

Li ne respondis al pluaj demandoj pri tio, kion li celas per sia reago.

arkivita en:
umatthias
umatthias diras:
2010-11-21 18:05
La redaktoraj konceptoj de la du revuoj "Esperanto" kaj "Esperanto aktuell" estis komplete malsamaj, kaj versxajne iliaj redaktoroj ricevis kritikon pro tute malaj kialoj. Dum la revuo de Stano Marcek estas cxefe asocia komunikilo, kiu direktigxas nelaste al homoj, kiuj rigardas Esperanton simple kiel hobion, cxe Alfred Schubert cxiam videblis lia engagxigxo por Esperanto kiel parto de pli ampleksa idealo. (Li ja dauxre estas ankaux estrarano de la germanaj sekcioj kaj de EDE kaj UNU MONDO.) Eble oni simple intersxangxu la du redaktorojn...
esperanto
esperanto diras:
2010-11-21 19:12
Por mi (kaj eble ne nur por mi) nova estas la informo, ke SM ne estas dungita de UEA lau la nuna arangho (la distibuitaj informoj pri tiu temo estis tiom konfuzaj kaj nekompletaj, ke oni ne vere komprenis kio okazis). Sed kies dungito SM estas ? Chu de la Estraro kaj ne de la CO ? Sed chu la estraro rajtas dungi tiajn "oficistojn"? ktp.

Nu, en la tempo de la globaligho iu ajn tera civtano povas fari iun ajn laboron ech de iu ajn punkto de la tero, sendepende de la shtataneco. En Svislando ekzistas centmiloj da eksterlandanoj, kiuj transprenis la laborojn "de svisoj". Kial en Europo slovako ne faru la laboron, kiun germanoj "devus" fari, se la slovako ofertas pli bonajn kondichojn ol la germanoj ? En EU ili vivas kvazau en komuna shtato, kiel ghenevanoj kaj bernanoj en Svislando. Oni daure pensas nacishtatisme, ech en la Eo-movado. Sed ne temas pri tio: temas pri tio, ke la novajho pri SM kiel nova redaktoro de Eo aktuell estis granda shoko kaj ke oni jhaluzas kaj envias lin nun. Ech HeKo jam urghis komenti la novajhon.

La plusoj kaj averaghoj de SM estas vershajne, ke li sufiche profesiece plenumas sian laboron kaj ne emas enmiksighi en privatajn kverelerojn. Pro tio por Eo-organizajho tia "neutrala" redaktoro eble estas la ideala solvo, ech se iuj (shajne minoritato) ne shatas SM-n persone au dezirus havi iom alian redaktoron.

Kiel ajn, grandparto de la Eo-periodajhoj estas esence nur asociaj organoj. Lau mi necesus produkti Eo-revuojn lau la normoj de la nacilingva publicistiko kaj forlasi la stilon de idealismaj organizajhoj, kiuj nur fanfaronas kaj propagandas. Jen mi ripetis mian vidpunkton lige kun la diskuto pri la redaktado de la revuo Eo de UEA.

Rudolf_Fischer
Rudolf_Fischer diras:
2010-11-22 19:08
Ulrich Matthias atentigis Germanan Esperanto-Asocion pri la intervjuo. Se Libera Folio antaŭe demandus min, la intervjuo estus superflua. GEA ŝovis ja la redaktofinojn de "Esperanto aktuell" tiel, ke ili ne konfliktos kun tiuj de "esperanto". Kaj kiuj "interesokonfliktoj" ekiĝu? "Esperanto aktuell" direktas sin ĉefe al Germanoj kaj Aŭstroj, kun multaj regionaj informoj, parte en la Germana, dum ni la vere skuajn aferojn cedas al la UEA-revuo. Mi ĝojas, ke ni trovis redaktiston en nia "propra lando", tio estas ja Esperantujo. Pliajn detalojn mi jam komunikis al Osmo Buller rekte.

En "Esperanto aktuell" 2010/6 aperos krome deklaro de la GEA-estraro, kial necesis tiu ŝanĝo: simple estis financaj kaŭzoj. Diskutoj pri la sorto de "Esperanto aktuell" okazis jam de 2007, do neniu surprizo, neniu sensacio, neniu skandalo, mi bedaŭras.
esperanto
esperanto diras:
2010-11-22 19:40
Lau mia kompreno Libera Folio aplikas, au klopodas apliki la normojn de la nacilingva gazetaro kaj publicistiko. En tiu senco neniu intervjuo estas superflua, se ghi kontribuas al la heligo de iom sensaciaj au nebulaj aferoj. Chu ni estas en Kubo au Norda Koreujo ?

Libera Folio jam delonge estus devinta ricevi premiojn el plej diversaj flankoj pro la modela kaj kuragha informpolitiko. Sed la konservativaj-reakciaj fortoj de la Eo-movado, kiuj kondutas kiel la sekretistoj de Vatikano kaj Teherano, chiam denove sukcesas eviti tiajn distingojn.

Ke SM farighis redaktoro de Esperanto-aktuell, estas konsiderebla fakto kaj objektive iom sensacia novajho kaj estas komparebla ekzemple kun tio, se nia Blocher farighis konsultanto de Basler Zeitung (kun enorma kontraustaro flanke de la redakcio), au se sveda eldonisto transprenas estoniajn gazetojn (kion estonoj pli malpli indiferente akceptas), au se rusa oligarko farighas chefa posedanto de okcidenta firmao, au se internacia bierfarejo glutas nacian, kvankam en tiuj kazoj la dimensioj estas iom diversaj. Kaj pri tio raportindas. Nur la e-istoj kaj diversaj religiaj sektoj kashas siajn "skandalojn" (char novaj homoj timus alighi al iliaj movadoj au simile). Shajnas al mi, ke Libera Folio estas rara ekzemplo de publika medio en Esperantujo, kiu honeste kondutas. Bedaurinde la funkciado de Lib. Folio daure dependas esence de unu persono, kiu okupighas pri ghi apudprofesie. Tio ne estas normala situacio. Lib. Folio devus esti prizorgata de tuta teamo de PROFESIAJ PLENTEMPAJ KAJ PAGATAJ REDAKTOROJ. Mi kredas, ke ech la estimata d-ro Fischer konsentus pri tio.


fjmoleon
fjmoleon diras:
2010-11-22 23:02
> do neniu surprizo

Ni havas malsaman koncepton pri surprizoj.

Mi jam foje atentigis, ke revuo Esperanto bezonas plentempan, tutmonatan redaktoron - se oni volas havi kiel eble plej bonkvalitan au almenau -kiel mi foje same atentigis- ne "hazardan" revuon.

Redakti revuon Esperanto postulas tempon, ne plej malgrave pripenso- k plantempon: teorie, redaktoro ne nur atendas la alvenon de bonaj au brilaj kontribuajhoj (ankau tiuj neatendite, k ghojige, alvenas), sed devas krei al si planon pri la celo/direkto de chiu numero kaj/au de la tuta jarkolekto, mem serchi artikolantojn, provi krei atentokaptajn rubrikojn, provi altigi la interesighon de legantoj... kaj plu simile.

Redakti ghin kvazau kromlabore, kiun impreson mi pli k pli ricevas, signifas, ke revuo Esperanto ne povas atingi bonan kvaliton k estas cetere same traktata kiel la plej eta el niaj bultenoj, redaktataj de libervoluloj en ilia libera tempo. Chi tio estas, se milde paroli, miriga k ne tre komprenebla politiko. Sendube la estraro havas bonajn kialojn. Nur pro scivolemo oni foje shatus audi pri ili.

Memevidente, kunmeti revuon estas multe malpli temporabe.
Sebastiano
Sebastiano diras:
2010-11-27 12:05
> Mi ĝojas, ke ni trovis redaktiston en nia
> "propra lando", tio estas ja Esperantujo.

Kia stranga provo de blufado.

> simple estis financaj kaŭzoj.

Kial vi ne dungis Hindon au Chinon? Tio certe estus finance ech pli favora. Ja trovighas en tiuj landoj (se oni kredas la E-propagandaon) amaso da E-istoj.
Esperantst
Esperantst diras:
2010-11-28 18:51
Sebastian; vi certe havas argumentojn! Kial vi opinias ke temas pri blufado? En kiu senco?
iafantomo
iafantomo diras:
2010-11-23 19:07
Ni tutsimple esprimu nian gratulon al Stano, kaj deziru al li bonŝancon en tiu laboro.

Post la necerteco kaŭzita de la decido de la malnova Estraro de UEA en siaj lastaj momentoj, kaj la daŭra evito fare de la Prezidanto klarigi la motivojn malantaŭ tio, certe oni povas simpatii kun la situacio de Stano.

Oni povas ankaŭ komenci kompreni kial Stano Marček opinias, ke Libera Folio havas iujn kaŝitajn celojn por interesiĝi pri la afero. Kial ekzemple peti komentojn ĉe la Centra Oficejo anstataŭ ĉe tiuj kiuj devus respondeci: la Estraro?

Nur unu aferon mi bedaŭras pri la decido de Stano: ke li redaktos gazeton por la germanoj anstataŭ por la britoj. La germanoj jam havis bonan gazeton, sed la britoj suferas de stalinisma propagando kaj cenzurado. Tie estas la vera skandalo.
msandelin
msandelin diras:
2010-11-23 19:43
Ian Fantom diras: "Oni povas ankaŭ komenci kompreni kial Stano Marček opinias, ke Libera Folio havas iujn kaŝitajn celojn por interesiĝi pri la afero. Kial ekzemple peti komentojn ĉe la Centra Oficejo anstataŭ ĉe tiuj kiuj devus respondeci: la Estraro?"

Mi diras: atenta leganto rimarkas jenan alineon en la artikolo:

"Libera Folio turnis sin al la estraro de UEA kaj al la Centra Oficejo por pliaj klarigoj. La estraranoj preferis silenti pri la okazaĵo, kaj taskis al la ĝenerala direktoro respondi."
redakcio
redakcio diras:
2010-11-23 19:59
Mi insiste petis, ke la estraro respondu, ne nur la ĝenerala direktoro. Jen estas ĉio, kion mi ricevis de la estraro:

---

kara kalle,

la estraro havas esence saman opinion kiel la gxenerala direktoro en tiu cxi
afero, tial gxi ne faris apartan respondon. Kiel mi jam diris, la estraro
zorgas ne nur pri redakto-politiko, kiel izolita afero, sed pri repripenso
de la tuta informpolitiko, kaj gxi certe klopodos konsideri cxiujn
konsiderindajn elementojn.

Claude Nourmont
vicprezidanto
Peter
Peter diras:
2010-11-25 02:22
"Osmo Buller: Mi eksciis tion el la komento de Andy Künzli en Libera Folio kaj poste el la retejo de Germana Esperanto-Asocio. Min kiel direktoron la afero aparte koncernus, se temus pri dungito de UEA, sed laŭ la nuna aranĝo la redaktoro ne estas dungito."

***************************
Oni ja povus supozi, ke la redakta taĉmento de "Libera Folio" konsciu pri la esenca diferenco inter la rilatoj bazitaj sur dungado kaj sur kontrakta taskigo:

Dungito devas (almenaŭ en Germanio) informi la dunginton pri laborkontrakto kun cetera dunginto. Sed entrepreno, kiu taskigas metiiston pri servo, ne havas la rajton postuli, ke tiu metiisto rifuzu dume ajnajn taskojn de ceteraj klientoj.

Stano Marĉek havas ĉiun rajton, distri sin per kio ajn. Li rajtas laŭ propra plezuro kolekti poŝtmarkojn, bredi kuniklojn aŭ redakti "Esperanto aktuell" - ĉio ajn sen peti apartan permeson flanke de la estraro de UEA aŭ flanke de la direktoro de ties Centra Oficejo. Despli, ĉar la redaktoro de "Esperanto aktuell" rikoltis dum multaj jaroj nur grumbladon de nekontentaj legantoj, sed ne monon.
fjmoleon
fjmoleon diras:
2010-11-25 12:04
> Sed entrepreno, kiu taskigas metiiston pri servo, ne havas la rajton postuli, ke tiu metiisto rifuzu dume ajnajn taskojn de ceteraj klientoj.

Sendube la metiisto rajtas alpreni aliajn taskojn, ech sen antaudemandi la taskinton.

Sed same sendube la taskiganta entrepreno rajtas maldungi la metiiston, au ne plu uzi liajn servojn, se la entrepreno estas malkontenta pri la rezulto de la plenumita tasko. Imagu: vi posedas etan hotelon, havas problemon che la banchambraj tuboj k vokas plumbiston. Tiu misriparas la tubon (la akvo miselshprucas el la banejo anstatau el la lavaba krano), la misriparo kostis al vi amason da mono k krome vi plu perdadas monon, char klientoj ne plu gastas che via stranga hotelo, kie la akvo elshprucas el plej nekonvenaj lokoj.

Vi volas memevidente ne plu uzi la servojn de la plumbisto (kiu racia homo ne atingus tiun konkludon) k provas, kiom eble plej ghentile, fordanki lin - k nun subite chiuj liaj amikoj manifestacias antau via hotelo kriante, ke vi ne rajtas maldungi la simpatian plumbiston, ke vi chikanas la homon k ke vi devos plu uzi liajn servojn tiom longe, kiom li deziros. K se vi provos defendi vin argumentante pri la kosta misriparo, kiu igis k igas vin perdi klientojn, la amikoj au la plumbisto kontrauargumentos, ke certe vi havas kashajn kialojn por agi tiel (chiam implicante subaludon/minacon de la speco "mi ne rajtas paroli, sed kiam mi rajtos…").

Absurda, neimagebla situacio, inda je superrealisma teatro, chu?

Mem trovu la paralelajhojn.
esperanto
esperanto diras:
2010-11-25 17:28
Dependas de la konkreta dungo-kontrakto, kiun ni en la kazo de SM ne konas.

Se ekzemple SM estas memstara entreprenisto kaj plenumas kontrakton - au mandaton - por UEA (sed kadre de kiu li ne estas devigita 100% fizike cheesti en oficejo), li rajtas, lau mi, "kolekti" aliajn kontraktojn. Estus nur demando de afableco, sincereco kaj honesteco informi iun alian chefdungiton, ke oni transprenas alian mandaton, kaj transpreni la redaktadon de la germana bulteno ne estas la sama, kiel se oni transprenus la informilon de la loka Eo-klubo de Sveti Martin au simile.

En tiu kazo temus nur pri tio, ke la chefdunganto devus esti certigita fare de tiu mandatportanto, chu li kapablas plenumi sian taskon ankau estonte, se li transprenas aliajn mandatojn, kiuj aldone laborsharghas lin.

Sed char ni legis el la intervjuo kun la ghen. dir. de UEA, ke SM estas nun dunigita ekster UEA au simile, ni ne konas la oficialan statuson de tiu dungo, nek la statusojn de aliaj dungoj. Kaj lau mi tio ankau ne tro interesu nin.

La chefa kritiko al la adreso de la redaktoro de Eo estis, lau mia kompreno, kaj mi estis unu el la lanchintoj de tiu kritiko, kiun mi apogas ghis nun, ke mankas serioza redaktado de la revuo. Ertl prave aldonis, ke la revuo estas pli kompilata ol redaktata. Sed eble ekzistas diversaj komprenoj kaj konceptoj pri redaktado. Nun la estraro de UEA estas allaboranta gvidiliniojn pri informpolitiko. Oni povas timi, ke tiu klopodo estos vana, despli ke oni povas ankau timi, ke la UEA-estraro apenau kapablos elverki tian taugan gvidilinaron, kiun oni poste en la praktiko ankau rigore sekvos. Se la plej aktualaj gvidlinioj datas el 1994 au simile, oni povas proksimume imagi kiom da tempo kaj intereso la estraro de UEA dedichis al tiu demando en la pasintaj 15 jaroj, dum oni traktas amason da malpli gravaj aferoj, kiel oni povas konstati en la komitata listo.

Kiel dirite, SM posedas kelkajn plusojn kaj avantaghojn, ekzemple ke la revuo Eo aperas akurate. Kaj tio jam dum jaroj. Do SM estas fidinda chirilate, kompare kun antauaj redaktoroj, kiuj nune estas laudataj ghis la chielo, sed neniu rememoras ankau iliajn deficitojn (ekzemple prokrastado de iuj numeroj ktp.).

Krom la aserto, ke la revuo Eo ne estas redaktata, sed nur kompilata, mia chefa kritiko koncernis la tro fortan fanfaronan kaj propagandan karakteron de la revuo Eo. Persone tio ghenas min, char tiu maniero sin "vendi" kondukos nin nur pli rapide en la sakstraton, char kiel UEA au Eo-movado ni perdas nian kredindecon, se ni nur fanfaronas kaj propagandas, senkritike.

Estas tre interese: Se iu persono en la Eo-movado foje akiris iun "image", li apenau plu liberighas de ghi, chu en pozitiva, chu negativa senco. Plej ofte oni faras el li specon de idolo, ikono, sanktulo, au inverse diabligas lin, ech se li posedas ankorau aliajn facetojn. Ekzemple dum jardekoj oni automate citas librojn kaj verkajhojn de certaj autoroj sen konscii, ke tiuj estas jam malnovaj, eble eksaj kaj dubindaj kaj ghia enhavo reviziinda, dum oni ignoras verkajhojn de pli novaj autoroj, por kiuj estas ege malfacile establighi en tiu movado kiel agnoskitaj autoroj, char antau ili jam estis tiaj autoroj, kiuj estas konsiderataj kiel sanktaj kaj netusheblaj. Ekzemple oni multe laudas la lernolibrojn de SM. Sed chu iu fakulo-kompetentulo en la Eo-movado prenis la tempon kritike recenzi ilin ? Au en La danghera lingvo aperas ekzemple la cifero de 30000 viktimoj de la stalinisma persekutado, char Rytkov diris tiun ciferon kaj Lins senkritike ghin transprenis. Tia cifero eniris la konscion de la e-istoj, char chio, kion Lins skribis kaj skribas, estas sankta kaj netushebla, kvankam ghi ja estis kontestata en iu artikolo. Ktp. Au oni laudas ghis la chielo la romanojn de certaj verkistoj, char ili estas verkitaj en Eo, sen kritike konsideri ilin (nu kelkaj ja kritikis, sed tiu kritiko ne sufiche eniris la konscion de la mensoj de la homoj). Per tiuj ekzemploj mi volas nur montri, ke per tiu maniero de perceptado la Eo-movado eterne stagnos sur la sama nivelo, char mankas iu ajn progreso de la debato kaj reviziita konscio.

dennis
dennis diras:
2010-11-25 13:33

Traleginte la komentojn de Istvan, Mark kaj Geoffrey, mi rapide konkludas, ke multaj elementoj de la revuo Esperanto povas esti plibonigataj. Sed tamen, tiuj plibonigajhoj povas ankau okazi kun Stano kiel redaktoro, kaj kun aldonaj helpantoj. Istvan iel tiurilate parolas pri la rolo de Boris Kolker che la revuo Monato, chu ne?

Plibonigitaj recenzoj? Ke venu subredaktoro. Plibonigataj novajhoj? Ke Esperantujo kreu pli da interesaj, utilaj, publikrilataj eventoj. Pli da bonaj ideoj en la kunmetado de la revuo? Ke la kulturo de Esperantujo iom movighi for de la hierarkia, elita modelo al pli malferma, auskultema, eksperimentema kulturo. Kiel aludas Stansilaw en alia LF komento, estas malfacile plibonigi la revuon se la Asocio mem ne plibonighas.

Stano havas bonajn kvalitojn, kaj ili estas ege valoraj por la Esperanto-Movado. Istvan ankau havas bonajn, aliajn kvalitojn kaj li certe estus ege elstara redaktoro, sed kiel multaj el ni, li devas labori ekster la Esperanto-Movado por sia vivtenado.

La bonaj kvalitoj de Stano povas, nuntempe, mi pensas, esti utiligataj por alia tre urgha afero, la plibonigado de la hejmpagho de la retejo UEA. Retejo ne nur estas afero de komputilistoj kaj interretistoj, ghi estas afero de homoj kiuj scias kiel komuniki per allogaj bildoj kaj belaspekta enkadrigo de retpaghoj.

Dmitrij Sxevcxenko, kiu lanchas www.esperanto.com (kompletigota) donis bonajn komentojn en la UEA diskutlisto pri la uzo de la retpagharo-aranghilo DRUPAL. Esperanto-USA www.esperanto-usa.org , kiun Dmitriij ankau mencias, estas ekzemplo de sukcesa uzo de tiu teknologio. Tio estas la teknika parto de retpagharo, sed por la alloga arangho de paghoj kiuj estos vidataj de ekstera publiko, Stano certe havas talenton kiun ni ne devas subtaksi. Kun niaj interretistoj, mi kredas, ke Stano povas produkti alian tre belan retpagharon kiel tiun de la Hispana Esperanto-Federacio www.esperanto.es

Jam de jaroj urghas, ke la UEA retpagharo plibonighi por la ekrigardoj de ne-esperantaj jhuralistoj kaj de la ekstera ghenerala publiko. La 15-a de decembro rapide alproksimighas. Kiom da jhurnalistaj okuloj trafos la dormigan hejmpaghon de www.uea.org ? Se iam estighos rekta ligilo inter la serchilo Guglo kaj la UEA retejo. . . ? Stano certe, mi esperas, havos rekomendojn kiel pli-allogigi tiun hejmpaghon antau ol estos tro malfrue.

Dennis Keefe
Universitato de Nankino, Chinio


fjmoleon
fjmoleon diras:
2010-11-26 12:58
Dennis diris:
> Sed tamen, tiuj plibonigajhoj povas ankau okazi kun Stano kiel redaktoro,
> kaj kun aldonaj helpantoj.

Ni analizu: la redaktoro bezonas aldonajn helpantojn (jes, pluralo) por redakti la revuon. Do, li au malkapablas plenumi chiujn taskojn au malhavas tempon.

Malhavo de tempo? Esperanto aktuell-redaktorigho, k eble aliaj taskoj, klare montras, ke manko de tempo ne estas problemo. Tiu shajne abundas.

Malkapablo plenumi chiujn taskojn? Ja povas okazi, neniu el ni estas superhomo. Sed nur nun oni rimarkas? K la solvo estas doni helpantojn? Che mia laboro, se mi ne kapablas fari ion, neniu venas al la ideo doni al mi helpantojn: mi lernu fari la taskojn au, en ekstrema kazo, la taskoj redisdividighu inter la laborantoj. Venigi helpantojn shajnas provo ripari frakasitan glason per glubendado, anstatau acheti novan glason.


Mi vere komencis chi tutan opiniesprimadon sen ajna antaujugho au malshato al la persono de la redaktoro - kiun, mi ripetas, mi ech ne konas. Sed mi pli k pli konstatas, ke li, pro kialoj al mi nekonataj, havas tutan amason da shategantoj pretaj defendi lin per propra sango, sendepende de la rezulto de la laboro. Li evidente havas iajn ecojn, kiuj igas lin tiom aminda por multaj. Dennis skribis: "Stano havas bonajn kvalitojn, kaj ili estas ege valoraj por la Esperanto-Movado". Mi havas nenian kauzon pridubi tion; bedaurinde tiuj supozeblaj bonaj kvalitoj ne shajnas esti valoraj por revuo Esperanto. Kio, aliflanke, estas la temo nun, ne gheneralaj kvalitoj.

Cetere: mi ne mallaudas la nunan RE kompare kun antauaj epokoj (mi scias, ke ekzistis brilaj epokoj de tiu revuo, sed tio estas marghenajho): mi trovas la nunan RE maltauga lau siaj propraj meritoj.
fjmoleon
fjmoleon diras:
2010-11-26 14:33
Mi ne povas teni min:

> Plibonigitaj recenzoj? Ke venu subredaktoro.
> Plibonigataj novajhoj? Ke Esperantujo kreu pli da interesaj, utilaj...
> Pli da bonaj ideoj en la kunmetado de la revuo? Ke la kulturo de Esperantujo iom movighi for de la hierarkia, elita modelo...

Alivorte:

La redaktoro nek kulpas nek respondecas pri la enhavo de la revuo. Se estas problemoj, pri tiuj kulpas la E-movado k tiujn solvu subredaktoroj k helpantoj.

La opereteco komencas farighi tro evidenta.