Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2010 / UEA ne ŝrumpis en 2009

UEA ne ŝrumpis en 2009

de Redakcio Laste modifita: 2010-03-24 22:52
En la jaro 2009 Universala Esperanto-Asocio havis 5713 individuajn membrojn (IM), dum en 2008 ilia nombro estis 5702. La pluso de 11 signifas, ke pasintjare la ofta "kongresa efiko" apenaŭ influis la totalan nombron, kio ne mirigas, ĉar la UK-oj en 2008 kaj 2009 estis praktike same grandaj (resp. 1845 kaj 1860 aliĝintoj). La gastiganto en 2008, Nederlando, pli-malpli konservis la membraron de 2008. En la gastiganta lando de 2009, Pollando, la nombro pli ol duobliĝis. La polan kreskon kontraŭpezis tamen malkresko en kelkaj najbaraj landoj, kiujn Bjalistoko ial ne altiris tiom kiom la pli multekosta Roterdamo. La plej granda la falo estis en Rusio.

Ankaŭ en 2009 plej multe da individuaj membroj estis en Francio (611; +28), dum Germanio estis la dua (539; +5), tiel ke 20,1% de la membroj loĝis en tiuj du landoj. Sekvis Japanio (402; ±0), Brazilo (381; +44), Usono (302; -12), Nederlando (248; -6), Pollando (245; +125), Italio (195; -13), Rusio (165; -44), Belgio (155, -4), Britio (146; -7), Svedio (141; -13), Hispanio (138; -9), Finnlando (131; -5), Ĉinio (115; -12), Ĉeĥio (101; +19), Hungario (98; -15), Danio (97; ±0), Svislando (86; +1), Kanado (72; -3), kaj Israelo (65; -1).

La nombro de aligitaj membroj (AM), t.e. tiuj membroj de la landaj asocioj de UEA, kiuj ne estas IM de UEA, kreskis al 12605 (+113). Plej multe da aligitaj membroj estis en Hungario 1570 (+222), Ĉinio 1051 (±0), Japanio 948 (+271), Germanio 806 (-26), Italio 741 (-36), Pollando 700 (+200), Usono 504 (+163), Belgio 443 (-37), Francio 418 (-135), Britio 350 (-15), Svedio 320 (+25), Kroatio 295 (+2), Korea Resp. 219 (+33), Nederlando 219 (+7), Brazilo 204 (-114), kaj Finnlando 203 (+1).

La tuta membraro de UEA, t.e. aligitaj kaj individuaj membroj kune, nombris 18318 (+124). En la statistiko de ĉiuj membroj en 2009 suverene regis Hungario (1668; +207), sekvata de Japanio (1350; +271), Germanio (1345; -21), Ĉinio (1166; -14), kaj Francio (1029; -107). La nombro de landoj kun membroj de UEA kreskis de 121 al 124.

436 IM (7,6%) estis malpli ol 30-jaraj kaj sekve ili samtempe estis IM de TEJO. Kompare kun la antaŭa jaro temis pri malkresko de 32. El ĉiuj IM junaj estis 7,6%. (Dek jarojn pli frue, en 1999, la proporcio estis 9,7%.) El ĉiuj AM, junaj estis 1905 (-21). La junaj IM kaj AM sume nombris 2341. En 2008 tiu nombro estis 2394, tiel ke la malkresko de la tuta TEJO-membraro estis 53.
 La revuo "Esperanto" havis 3765 pagitajn abonojn (-95) kaj la junulara revuo "Kontakto" 735 (-110).

Laŭlanda membrostatistiko de UEA aperas en la aprila numero de "Esperanto".


Gazetara komuniko de UEA

arkivita en:
Esperantst
Esperantst diras:
2010-03-24 23:18
Se mi bone analizas, ja ekzistas "kongresa efiko" kaj ĝi helpis ke la membronombro restis stabila aŭ iomete kreskis. En Roterdamo (Kongreso: 2008) multaj kongresanoj venis el Nederlando mem kaj el la najbaraj landoj Germanio, Francio, Belgio. En tiuj landoj tamen jam multaj homoj estas membro de UEA kaj ne nur pro la kongreso aliĝis al ĝi (Statistiko pri Nederlando: Membroj 2007: 249 / Membroj 2008: 254 = +5 / Membroj 2009: 248 = -6). En Pollando estis alia situacio (granda kresko de +125, Statistiko pri Pollando: Membroj 2007: 100 / Membroj 2008: 120 / Membroj 2009: 245). Tio helpis ke la membronombro restis stabila. La "kongresa efiko" do helpis kaj sen ĝi bedaŭrinde denove estus faleto. Se mi bone komprenas la statistikon de la membronombro ĝi krome montras la nombron de individuaj membroj de 2009 kune kun la aligitaj membroj de la Landaj Asocioj de 2008 (la Landaj Asocioj ja nur nun informas al UEA pri la kvanto de membroj en 2009).
Lu
Lu diras:
2010-03-26 05:30
Jam oftege mi legis, ke UEA bezonas pliajn membrojn. Ankaŭ Martin tion asertas, sed li ne liveras motivigon.

Aliaj kelkfoje faras. Unu argumento por pli da membroj estas, ke la membronombro montras, kiom forta estas la Esperanto-komunumo. Nu. Se oni demandas, kiom da homoj parolas la anglan en la mondo - ĉu oni tiam volas scii, kiom da homoj membras en asocioj por la angla lingvo? Neniam mi aŭdis ion tian... Laŭ mia impreso, ekzemple la grandeco de la Esperanto-vikipedio kompare kun aliaj versioj estas pli forta argumento por Esperanto ol la membronombroj, kiujn oni preskaŭ neniam citas publike; oni ankaŭ ne citus, se nun UEA subite kreskus je 10 %. Alia statistike valida montrilo por la grandeco de la Esperanto-komunumo estas kompreneble la censoj en Litovio kaj en Hungario. Ktp.

Alia argumento estas, ke ju pli da membroj UEA havas, des pli multe ĝi povas fari. Eble vera - sed se oni volas ekzemple subteni la amerikan agadon de UEA, ĉu tiam ne estas pli simpla solvo, ke oni rekte donacas la monon al la koncerna fonduso? Kaj se oni ne volas decidi pri unuopa agadkampo, tiam elekteblas la ĝenerala kaso.
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2010-03-26 10:05
Se oni demandas, kiom da homoj parolas la Anglan en la mondo - tiam oni interalie volas scii, en kiom da landoj la Angla estas oficiala (jure aŭ fakte). Simile, pri Esperanto oni volas scii en kiom da landoj ĝi havas organizitajn parolantojn. Tiusence gravas la nombro de aliĝintoj de UEA, ĉu individuaj, ĉu land-asociaj, ĉu fak-asociaj. Same gravas la multeco kaj diverseco de Esperantoasocioj entute, kun la konsisto kaj nombro de _iliaj_ membroj.

UEA estas necesa pro multaj kaŭzoj, sed la du plej gravaj estas la organizado de la ĉiujara UK kaj nia bezono de unu komuna reprezentanto antaŭ interŝtataj instancoj. UK estas iom riska, sed kutime profita entrepreno por UEA, do la plua ekzisto de UK praktike estas garantiita, kiel ajn ĝi estonte evoluos. Sed precize kion celu nia reprezentiĝo antaŭ UN?

Dum la estraraneco de Lapenna tio estis klara: la solvon de "La Monda Lingvoproblemo", kiel nomiĝis la revuo de CED (centro de esploro kaj dokumentado de UEA). Tiu revuo nuntempe nomiĝas "Lingvoproblemoj kaj lingvoplanado" -- en la Angla! Ĝi plu estas science respektinda, sed la fokuso perdiĝis. Lingvaj problemoj povas esti ĉiaj ajn, kaj povas fali tute ekster la intereso de UEA. Se oni volas ion fari por la celaro de UEA, oni devas mem difini sian taskon. Ne sufiĉas esti helpema, kvankam ĝuste tio estas la celo de asocio: iom garantii ke el helpemo efektive rezultos helpado.

La fokuso perdiĝis ĉar oni daŭre babilas pri problemoj kaj ne sukcesas alproprigi la ideon de lingvo kiel _resurso_. Se estas problemo, tio estas la malagnosko kaj malestimo de lingvoj kaj dialektoj aliaj ol la propra, ne la diverseco de la homa lingvo. Se UEA regajnos la fokuson kiun ĝi iam havis, tio speguliĝos en nova nomŝanĝo de la revuo de CED, kiu ne plu portos la vorton "problemo" en sia titolo.
esperanto
esperanto diras:
2010-08-04 21:33
Dankon pro tiu same brila kiel harhirtiga analizo

http://groups.yahoo.com/group/komitato-de-uea/message/5823

Oni povas prognozi, ke la evoluo tiel analoge dauros en la venontaj jaroj.
Do, la finvenkistoj povas komenci fosi sian tombon (shajne en la cxauxdefona panteono restis loko apud la civitanoj).

Prefere oni enketu la membrojn kaj delegitojn, kial ili NE respondas...
esperanto
esperanto diras:
2010-08-04 22:06
Se oni observas la membroevoluon lau
http://eo.wikipedia.org/wiki/Membronombroj_de_UEA
oni konstatas inter alie:

Ke en la jaroj de UK ekster Europo la membronombro de UEA estis malpli alta, sed ne nepre
ekzemple:
1997 Adelaide - 7113 kompare kun 1996 Praha 7284 kaj 1998 Montpellier 7360
Sed tiun hipotezon kontraudirus 1999 Berlin 7074.
plue:
2002 Fortaleza - 5713 kompare kun 2001 6428 kaj 2003 Göteborg 5714 (preskau same kiel 2002)
2004 Beijing 5854 pli multe ol 2003
2007 Yokohama 6011, 2008 Rotterdam 5701 (drasta falo)

Kelkaj ekzemploj en tiu chi analizeto montras, ke nedevige en jaro kun ekstereuropa UK aperas pli malmultaj UEA-membroj. Do la kauzoj devas trovighi aliloke. Plej vershajne tendence la membronombro malkreskos i.a. por sensignifeco de Eo kaj de UEA kaj pli ofte mortado de membroj. Chu la formortado de membroj povas esti ekvilibrita per novaj membroj - tion necesus ekscii pere de statistikado kaj enketado. Povas esti, ke iuj manipuloj en la statistika sistemo (kiel retaj abonoj) povas provizore pli ekvilibrigi la situacion au (trompe) shanghi la statistikon, sed la tendenco plej vershajne estos negativa en la venontaj jaroj. Ni vidos. Lau mi ne havas sencon fari grandan bruon pro du-tricent membroj pli au malpli. Asocio kiel UEA devus havi minimume cent mil membrojn, au prefere unu milionon - chio alia ne havas sencon, char de la "ekstera mondo" kun tiom malmultaj membroj oni ne estas serioze konsiderata kiel grava socia premgrupo favore al planlingvo (chia lautega propagando kaj vershajne ankau investo de multe da mono ne helpus en tiu kazo). Chiu pli grava nacia asocio en Svislando - kaj certe en aliaj landoj - havas kelkmil membrojn.
Chi tie temas nur pri individuaj membroj. La membronombro de aligitaj membroj povas esti arteficiale manipulata de Landaj Asocioj, kiuj deklaras centon da membroj pli au malpli, lau pagipoveco de tiuj Landaj Asocioj. Se mi bone komprenis.
pistike65
pistike65 diras:
2010-12-01 06:29
Legindas la artikolo "Subeniro kaj falo de UEA" de Renato Coretti en la fresha La Ondo de Esperanto:
http://esperanto.org/Ondo/Novaj/Nov10-36.htm

En la listo uea-membroj oni jam ekdiskutas pri ghi.

amike
Istvan Ertl
pistike65
pistike65 diras:
2010-12-01 10:05
pistike65
pistike65 diras:
2010-12-01 16:58
Lau la citita Heko-ero, Osmo Buller jenis pri Corsetti:

"en 2001 difinis lin 'kreteno, eĉ forgesanta kion li diras inter nazo kaj buŝo' (parkere citite)."

Reale la Bonzo el Roterdamo diris:

"Min ĝenas ankaŭ la malbonega memorkapablo de Renato Corsetti. Tiun homan econ kompensus konsultado de protokoloj, regularoj ktp, kiuj registras faritajn decidojn aŭ validan praktikon, sed tio fremdas al Corsetti."

Ad fontes!

amike
István Ertl
esperanto
esperanto diras:
2010-12-01 17:41
Plori, lamenti kaj bedauri ne helpas. Necesus fari ampleksan analizon pri la aktuala situacio de UEA kaj de la Eo-movado. Sed char neniu faras ghin (krom iomete Spegulo), oni ne povas farighi pli sagha. Sed ech se tia (sagha) analizo ekzistus, vershajne neniu tirus el ghi en la praktiko la necesajn kaj ghustajn konkludojn, kiel montras la praktikaj spertoj kun UEA kaj aliaj Eo-organizajhoj. Sed povas esti, ke tia analizo ja ekzistas kaj estas tenata kiel sekreto (mi tamen dubas), au ghi datas de 1990 kaj estis neniam publikigita (au trovighas en la Stasi-, KGB- kaj CIA-arkivo).

Se mi observas chion tion, mi ech venis al la konkludo, ke nek la Estraro (germane: erstarro), nek la Komitato, nek la CO de UEA pretas fari tian analizon favore al la prefero de status quo, char tio estas pli simpla kaj facila. Oni havas siajn kutimajn postenojn, estas senprobleme reelektita, povas iomete vojaghi, ofte koste de la asocio, kaj ludi la rolon de la iomete adorata (pseudo-)gravulo (sed nur sine de la tradicia koterio, dum eksteraj homoj kaj opinioj ne estas dezirataj, sed ja parte atentataj, depende de tio kiu eldiras ilin. Ekzempo: Vergara), chu en Roterdamo, chu en Sarajevo, chu en Havano, Hanojo au Havajo (nenia diferenco).

Shajnas, ke post 1989 la Eo-movado trankvile alvenas je sia fino. Mankas grandaj figuroj, kiuj povus tiri la shipon kaj inde kaj sur certa nivelo reprezenti la movadon che la "ekstera movado" (la aktuala estraro de UEA konsistas nur el kolbasetoj - la heredajho de d-ro Kolbaseti). Due, la energio de la e-istoj elvaporighis, char mankas la bazo por elspezi kaj apliki ghin, kaj korifeoj forpasas kaj ne estas anstatauitaj, trie la interesigho kaj flatado far la ekstera mondo che la Eo-movado, kiel tio estis la kazo antau 1989, ghenerale finighis. Ech la tradiciaj bastonoj Pollando, Litovio, Hungario, Bulgario kaj la "tria mondo" ne plu apogas Esperanton. Do la bazo por apliki Eon ghenerale mankas, kaj la tuta agado estas limigita al pli malpli sensenaj kongresoj kun turisma kaj pseudointelekta (-scienca, -kleriga) karaktero, kie la Eo-"plebo" povas kontentigi siajn libertempajn bezonojn, se oni havas la necesan kaj superfluan monon por tio. Ech la Civito havas nenion novan por diri sub la cxaudefona negho, ne rimarkante, ke en siaj same superfluaj retaj kaj printaj paroltuboj oni daure ripetas sin mem.

Lau bona marksisma maniero oni do povas konkludi: De la senklasa prasocio tra la mezepoka feudismo kaj tra la klasa kapitalismo kaj duone survoje al la komunismo (kio montrighis sakstrato), la homaro pashas al nova sociordo, kies formo ankorau ne estas tute klara, kaj kun ghi ankau la senhelpaj e-istoj, egale chu svisaj au kubaj, polaj au chinaj. :-)
 
Eble tiu chi frazo povus esti la preamblo al tia analizo.
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2010-12-01 20:30
La radiko de la problemo estas simpla: Ni ne scias kio estas lingvo, kaj ni ne deziras scii, ĉar tio estas malfacila, kaj Esperanto ekzistas por esti facila.

Mi tamen ne garantias ke tiu ekkono helpos al UEA.
esperanto
esperanto diras:
2010-12-01 23:58
Ech se la esperantistoj scias (au scius) kio estas lingvo, kaj se ili legus la fakan literaturon ili scius tion, ili kondutus same (stulte).

La esperantistojn tute ne interesas kio estas lingvo, sed ilin interesighas nur unu afero: la enkonduko de Esperanto desupre fare de registaroj (kaj eble interesas ilin ankorau kiel turismi pere de Eo). Char tiu enkonduko fiaskis kaj char en la nuna mondo neniu registaro plu parolas nek interesighas pri Eo, ili estas frustritaj kaj kulpigas nun la "anglan lingvon" (kion ili cetere jam faris en la tempo de E. Privat), kaj per tio Usonon, Brition, la Okcidenton, la kapitalismon, ktp.

Do via temo estas "irrelevant" (malesenca) kaj superflua. Forgesu ghin, sseble tuj.
fjmoleon
fjmoleon diras:
2010-12-02 00:17
> La radiko de la problemo estas simpla: Ni ne scias kio estas lingvo

Tio estas la "radiko de la problemo" de la E-movado - ke ni ne scias, kio estas lingvo? Se ni scius, kio estas lingvo, tiam Esperanto universale disvastighus, UEA reflorus, la esperantistoj estus felichaj...?

La angle-parolantoj scias do, kio estas lingvo, k tial ilia lingvo disvastighis tra la mondo? Ili do (tipe por angle-parolantoj) malice kashas al la cetero de la mondo sian sekreton por plu sklavigi nin? La samon sendube faris k faras parolantoj de aliaj lingvoj, kiuj (trahistorie) disvastighis almenau tra mondopartoj: latina, hispana, araba, rusa, franca, portugala...

Tiuj fiuloj konas la sekreton k ne volas malkashi ghin al ni...
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2010-12-02 18:38
Ne la Angla estas nia malamiko, sed nia propra nescio -- kaj la "ni" inkluzivas la Anglalingvulojn.

La Angla disvastiĝas pro la imperia potenco de la Anglalingvaj landoj, kaj imperiismo ne povas funkcii sen minimuma grado da mistikismo. Male, internaciismo por prosperi bezonas minimuman gradon da racieco.

Imperia mistikismo normale konsistas el fanatika laŭdado de ĉio radianta el la imperia centro, do inkluzive la lingvon. Pro la kresko de civilizeco en la mondo, ne eblas fari tion tiel rekte pri la Angla kiel oni faris pri la Franca, Latino ktp. en la pasinteco. La lingvistoj ne povas rekte diri ke la Angla lingvo estas supera; unu el la strategioj por praktike trakti ĝin kiel supera ne dirante tion teorie, estas bagateligi lingvistikon.
esperanto
esperanto diras:
2010-12-02 22:52
Releginte tiun artikolon, mi estis shokita pri la senlima primitiveco kaj nesuficheco de la nivelo de tiu artikolo kompare kun la analizo, kiun necesus fari pri la aktuala situacio de la Eo-movado.