Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2011 / 80-jariĝo de Claude Gacond solenita en La Chaux-de-Fonds

80-jariĝo de Claude Gacond solenita en La Chaux-de-Fonds

de Redakcio Laste modifita: 2011-09-04 21:46
Claude Gacond estas svisa pedagogo kaj arkivisto. Li esperantistiĝis en 1952 kaj aktivas en Svislando. Li evoluigis propran rektan metodon. Li fondis Centron de Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia (CDELI) kaj Kulturan Centron Esperantistan en La Chaux-de-Fonds. Ekde jardekoj li kutimas regule donaci la duonon de sia labortempo al Esperanto volontule. Plie li estis dum jardekoj parolisto ĉe Svisa Radio Internacia en la Esperanto-fako. Li estas honora membro de UEA, de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj kaj de Svisa Esperanto-Societo (SES). Okaze de lia 80-jariĝo SES organizis festotagon honore al li.

Pli ol 100 personoj el 10 landoj ĉeestis la ceremonion, kiu okazis en la Urba Biblioteko de La Chaux-de-Fonds, kie CDELI funkcias. La ĉeestantoj povis sekvi tre interesajn kaj pozitivajn paroladojn de la prezidanto de la urba ekzekutiva konsilio, Pierre-André Monnard, kaj de la direktoro de la biblioteko, Jacques-André Humair, kiu elstarigis la plurjardekan sindediĉan laboron de Claude Gacond por CDELI. Elstare interpretis al esperanto Brian Moon kaj István Ertl.

Substrekante la ligon inter Barato kaj Svislando parolis Probal Dasgupta, prezidanto de UEA; konkludante li menciis la unikan personecon de Gacond kaj lian "ekumenian" prezentmanieron de dokumentoj pri diversaj planlingvoj. Reinhard Haupenthal, redaktinto, transdonis al Claude Gacond publike festolibron, kiu entenas pli ol dudek kontribuojn de fakuloj.

Pluraj personoj dankis Andrée Gacond, la edzinon de Claude, pro ŝia tutviva subteno; ŝi ricevis grandan bukedon.

Katalin Kováts, Ilona Koutny kaj Tomasz Chmielik kortuŝe prezentis la profundan signifon de sia kunlaboro kun Claude Gacond, kiu originas en la antaŭreĝimŝanĝa periodo. La staĝoj en KCE montris novajn horizontojn por orienteŭropanoj.

Ni povis aŭdi belegajn muzikpecojn danke al la Svisa Esperanto Koruso kaj al aliaj muzikistoj. Fine de la festo okazis spontana koncerto post la 17a horo.

La salono de CDELI zumis kiel abelujo pro la vigla interparolo de gastoj. Tagmeze okazis akcepto kun aperitivo kaj bongustaj manĝaĵoj proponitaj de la Urba Biblioteko. Claude Gacond estis intervjuita de loka radio. Lunde la 29an de aŭgusto en la loka gazeto L'Impartial aperis pozitiva artikolo kun foto, kun anonco sur la titolpaĝo.

Postfesta programo organizita de Claude Gacond en La Sagne estis tre agrabla kaj sukcesa (kun fonduo kaj teatra prezento de Georgo Handzlik).

Pluraj gastoj diris, ke de jaroj aŭ eĉ jardekoj ne okazis tiel sukcesa solenaĵo en Svislando.

Por mendi la festolibron, kies titolo estas Instrui, Dokumenti, Organizi, oni rilatu kun la eldonejo Iltis per jena adreso: editioniltis ĉe aol.com.

Raportis Mireille Grosjean

arkivita en:
dennis
dennis diras:
2011-09-30 11:16
En mia libro kaj ekzercaro por instrui la afiksaron de Esperanto, mi komentis en la antauparolo, ke mi enparte dedichas la libron al « Claude Gacond kaj al Stefan Kellar, kiuj montris al mi novajn metodojn por instrui la ig- kaj igh- sistemon de Esperanto. »

Mi paroladis kun Claude Gacond pri liaj ideoj pri la instruado de Esperanto dum multaj tagoj kaj dum multaj longhoraj sesioj someron 1983, en la centro de La Chaux de Fonds. Tie mi vidis la aplikon de liaj nocioj en la apuda kurso de Stefan Kellar, kiun mi silente observadas dum pluraj sesioj. Mi celis ensorbi chion kion mi povis pri la aliro de Gacond.

Antau chio ekvideblis al mi, ke la kutima instruado de ig kaj igh per kelkaj, lertaj ekzemploj, ekzemple kiel okazas en la Cseh Metodo, tute ne sufichas por alproprigi tiun fundamentan parton de la esperanta gramatiko. Gacond kaj Keller plene pravis en siaj aliroj al la prezentado, kaj antau chio, en la praktikigado de la ig- kaj igh- sistemo.

Bedaurinde, kvankam ke kelkaj el niaj plej lertaj instruistoj de Esperanto kiel Stefan MacGill substrekas la bazan rolon de la Esperanto verbo-sistemo en kiu ig- kaj igh- lokighas, tra la tuta didiktika mondo de Esperanto tro ofte restas nur suprajha instuado, kaj manka praktikigado de la aliverbigado de esperantaj vortoj.

Hodiau, kiam mi instruas Esperanton en Chinujo, mi daure uzas la ideojn kiujn mi lernis de Claude Gacond kaj Stefan Keller. Kvankam ke mi NE uzas grandan kolekton da bildoj kiel ili, mi chiam dedichas grandan onon de mia kursaro al tiu temo ig- kaj igh-, neniam tradukante, chiam utiligante la internan sistemo de Esperanto mem por instrui kaj nuancigi. La temo tiom bonas en Azio kiom en Europo.

Valorus la penon se oni kolektos chion kion Gacond diris pri tiu grava temo de la instruado de Esperanto. En la konstruado de la venonta 125-leciona kurso de Esperanto, estus bone, unue, revidi la ideojn de tiuj kiuj bone kaj profesie kaj eduke instruis Esperanton. Demandu al Claude.

Dennis Keefe