Akademio Internacia de la Sciencoj rande de pereo
Akademio Internacia de la Sciencoj estis fondita komence de la 1980-aj jaroj, kaj poste oficiale registrita en la ŝtateto San-Marino. Inter ĝiaj membroj estas la Nobel-premiitoj Reinhard Selten kaj Miĥail Gorbaĉov.
Ĝia ĉefa fondinto estas Helmar Frank, kiu en Kopenhago estis honorigita de UEA per diplomo pri elstara agado. Jam en la jaro 2004 la gazeto La Ondo de Esperanto elektis lin "la esperantisto de la jaro", kvankam li mem ne kutimas nomi sin Esperantisto, kaj preferas nomi Esperanton "ILo" - mallongigo de Internacia Lingvo.
En la sama jaro 2004 li kaj aliaj gvidantoj de Akademio Internacia de la Sciencoj aktivis ĉirkaŭ la fondo de "Libera Eŭropia Universitato Kelemantia de AIS" en Komárno, Slovakio. La projekto tamen fiaskis pro manko de la atendita ŝtata subteno. Plej laste ekde la kolapso de tiu utopia projekto kaj la flankeniĝo de Helmar Frank oni eble povas ekkalkuli la subeniron de la tuta Akademio Internacia de la Sciencoj.
Multaj aktivuloj de AIS maljuniĝis aŭ forpasis, novaj fortoj mankas, kaj la financoj estas en malordo. Ankaŭ la San-Marina ŝtato ne plu interesiĝas pri AIS, aktivuloj konstatis en lastatempaj diskutoj.
Delonga problemo por AIS estas ĝia apero en iu nepublika listo de "fikciaj universitatoj", kiuj disdonas diplomojn kontraŭ pago, sen kontrolo de studado. Tio rezultis el erara informo donita de la ŝtato San-Marino al eŭropaj instancoj pri la jama malfondo de AIS.
Por konvinki la oficialajn instancojn de San-Marino, ke AIS ja ekzistas, necesus ke reprezentanto de AIS persone vizitu la koncernan oficejon. Tion AIS dum multaj jaroj ne sukcesis aranĝi.
Ĝuste la oficiala rekono en San-Marino kaj kunlaboro kun UEA kadre de la Internacia Kongresa Universitato (IKU) donis al AIS la eblon formale ekzameni studentojn pri iuj studobjektoj, sed la diplomoj de AIS neniam ekhavis efektivan signifon. La komplika organiza strukturo kun "kolegioj", "klerigejoj" kaj "sektoroj" ĉiam pli ekaspektis malplena ŝelo, pensiganta pri la solenaj roboj kaj balteoj uzataj en la ceremonioj de AIS.
Fine de septembro, dum la "Sanmarineca Universitata Sesio" en Sibiu, Rumanio, AIS devos elekti novan gvidantaron por la sekva trijara periodo.
Prepare al tiu elekto Reinhard Fössmeier nome de AIS dissendis oficialan komunikon, en kiu li konstatis, ke AIS dum kvarona jarcento sukcese kunlaboris kun universitatoj kaj ŝtataj instancoj en pluraj landoj, sed tamen ne sukcesis interesi novan generacion de esperantlingvaj sciencistoj, kiuj povus daŭrigi ĝian laboron. Tial li konstatas, ke la agado de AIS kredeble ne povos daŭri en la ĝisnuna formo.
- Eble eĉ tiu ĉi senato estos la lasta de AIS, kaj ĝia precipa tasko estos konduki la akademian laboron al bonorda fino. Tio signifas precipe, ke jamaj studentoj de AIS havu la eblon studi ĝis sia fina ekzameno, skribas Reinhard Fössmeier en la AIS-komuniko.
Por malhelpi la kolapson de AIS, Amri Wandel, la estrarano de UEA pri scienca kaj faka agado, iniciatis kampanjon por savi la saveblajn partojn de la agado. La situacio de AIS estis pritraktita en kunsidoj dum la Universala Kongreso en Kopenhago, kaj poste dum la Itala Kongreso de Esperanto, kie ĉeestis kelkaj el la aktivuloj de AIS.
- Necesas kapti la malmultan potencialon kaj forton kiu restas je la dispono de AIS por savi kaj evoluigi la relative bonfartajn partojn de ĝia agado, kaj (almenaŭ momente) cedi la partojn kiuj ĉiukaze vegetas aŭ estas kolapsantaj, konstatis Amri Wandel poste en reta diskuto.
Libera Folio: Por kiuj konkretaj celoj laŭ vi necesas, ke AIS plu ekzistu?
Amri Wandel: AIS estas unika ĉar ĝi efektivigas sciencan instruadon en Esperanto. Ĝi ankaŭ estas la sola institucio en kiu membras centoj (la oficiala nombro estas 700) da Esperanto-parolantaj sciencistoj kaj universitatanoj, kelkaj el ili sufiĉe renomaj en siaj landoj.
Libera Folio: Kion eblas fari por ke AIS plu vivu kaj prosperu, kaj kiu tion faru?
Amri Wandel: La originala vizio de Frank, de internacia universitato sen muroj kaj sen limoj, kun studprogramoj en ĉiuj fakoj kaj multaj studentoj internacie, evidente estas tro ambicia por la nuna monda situacio kaj por la restinta, finance kaj nombre malforta AIS. La praktika solvo estas investi la fortojn kaj la varbadon de novaj, junaj personoj al la prosperaj kaj kreskantaj partoj de AIS: la komunaj IKU-AIS-sesioj kaj retaj kursoj, al kio povas helpi UEA kaj ILEI, respektive.
Libera Folio: Ĉu vi kredas, ke tio sukcesos?
Amri Wandel: La respondo dependas de la celo. Se, kiel verŝajne dezirus kelkaj el la nunaj gvidantoj de AIS, oni celas internacian institucion kun studentoj en ĉiuj fakoj kaj niveloj laŭ la originala vizio de Frank, la ŝancoj laŭ mi ne estas bonaj. Sed se oni pretos kompromisi por pli realisma modesta plano kaj unue koncentriĝi pri la plifortigo de la "esperantisma" parto de Akademio Internacia de la Sciencoj - IKU-AIS kaj Internacia Vintra Universitato, kiuj daŭre prosperas; kunlaboro kun Esperanto-organizaĵoj kiel ILEI kaj edukado.net por konstrui retajn studprogramojn - tiam estas bona ŝanco progresi. Post financa kaj persona kresko kaj refortiĝo de AIS oni povos provi realigi malpli ambiciajn projektojn, en la direkto de universitataj studprogramoj limigitaj al malmultaj fakoj kaj niveloj.
La provizore nomata Universitato de Esperanto nun ekestighas, kaj ghi realighos en Chinujo dum la periodo inter la 11a de januaro kaj la 12a de februaro. Chu la projekto poste ripetighos au ne dependos de la intereso de niaj nuntempaj esperanto-parolantaj profesoroj de la fakkursoj, kaj de la nombro da Esperantistoj kiuj volos cheesti tiajn kursojn. La enhavoj de la kursoj libere povas esti utiligataj de AIS, se ili volas uzi tiajn kursojn. La Universitato de Esperanto ighos CHIES proprajho.
Por multaj Esperantistoj, tiuj kursoj je universitata nivelo estas novajho, do mi povas eble klarigi iomete chi tie pri kio tiuj lecionaroj pritraktas.
Unue, la kursoj en Chinujo estas kursoj kiuj JAM instruighis en universitatoj en Usono au en Europo. La profesoroj estas fakuloj, kompreneble, pri siaj temoj.
Due, la kursoj estas kompletaj; ili ne estas mallongitaj versioj de iu studfako. Do, lau la plano, chiu kurso enlecione dauros 40 horojn, je la ritmo de 2 horoj chiutage, de lundo ghis vendredo, en periodo de unu monato.
Trie, estos laueble faklibroj por la kursoj, originale verkitaj por naciaj universitatoj, sed poste refaritaj tute en Esperanto.
Kvare, lauplane, espereble, la kursoj, kiel tiuj publikaj retkursoj de MIT, Berkeley kaj Yale, estos filmitaj kaj poste metitaj sur la Interreto por chies uzo.
Do, por konkretigi, en januaro estos du kursoj kaj du profesoroj. Unu el la instruistoj estas Profesoro Ron Glossup el Usono, kun sia kurso nomata ALFRONTI MILITON (Angle, CONFRONTING WAR). Lia libro estas la cheflibro por similaj, universitataj kursoj en diversaj universitatoj en Usono, lau mia kompreno de la retejo de Amazon.com. Vidu lian priskribon de la kurso en Esperanto che www.esperanto-insulo.info/kursoj/kurso-glossop.htm
La alia instruisto por la universitat-nivelaj kursoj estas Profesoro Federico Gobbo el Italujo, kun sia kurso nomata FILOZOFIO KAJ HISTORIO DE LA INFORMADIKO. Li jam instruis tiun kurson che universitato en Italujo, kaj nun preparas la esperantan version por Chinujo. Vidu lian priskribon de la kurso che www.esperanto-insulo.info/kursoj/kurso-gobbo.htm.
AIS kaj la Universitato de Esperanto eble ne devas komparighi. Nuntempe, pensu prefere pri la diferenco inter la UK Internacia Somera Universitato de antaue, kaj la nuna Internacia Kongresa Universitato. Che UK ne estas multe da tempo por profunde studi, ne estas legolibroj, nek hejmtaskoj, nek subekzamenoj kaj nek fina ekzameno. En Chinujo, jes ja estos chio tio.
Do se Amri, ekzemple, en la postvenonta jaro povus veni al Chinujo kaj, en Esperanto al Esperantistoj, instrui kurson nomatan ENKONDUKO al ASTRONOMIO, ghi estus eble kvaroble pli longa ol tiu kurso lia de Bialistoko (kiu estis tre tre bona kaj interesa, kiel mi mem cheeste konstatis!). Aldonaj diferencoj estus ke la studentoj en Chinujo multe pli priatentus; ili skribus notojn abunde; ili chiumomente strebus kompreni kaj memori, kaj ili antaupreparus lecionojn chiuvespere, char estas granda ekzameno che la fino de la kurso, kaj ili devas sukcese trapasi tiun ekzamenon! La kurso de Chinujo de Amri simulus lian kurson por Usonanoj che UCLA (Universitato de Kalifornio de Los Angheleso).
Eble menciindas, ke ILEI Chinujo partoprenos la aranghon, kaj jam estas pluraj ilei-anoj kiuj planas cheesti la kursojn.
Katalin Kovats paralele kun la Universitato de Esperanto en Chinujo instruos ankau tre interesan kaj profundan kurson pri Pedagogio kaj Metodiko de Esperanto. Fakte, multe da homoj kiuj cheestos shian kurson ankau cheestos tiujn de la Universitato de Esperanto.
Tiuj universtitataj kursoj celas chefe chinajn studentojn, (kaj veteranajn Chinojn kaj Azianojn), kiuj jam lernis Esperanton en antauaj jaroj, kaj ankau celas alikontentanojn, speciale spertajn Esperantististojn kiuj libertempas en tiu vintra periodo.
Antau chio, ni memoru ke la provizore nomata Universitato de Esperanto estas komenco; ghi ne estas matura, altakademia institucio. Tute ne! Sed la enhavo de la kursoj estos, lau mi, bonega kaj profesia, kaj finfine la Esperantistoj havos pli da aktivaj agadeblecoj por uzi la Internacian Lingvon por lerni ion utilan EKSTER Esperantujo mem, temo pri kiu Germain Pirlot kaj multe aliaj Esperantistoj ofte parolas.
. . . Kaj por tiuj kiuj poste volas resti iom pli en Chinujo . . . .
Amike,
Dennis Keefe