Anglaj aligatoroj agacis aktivulojn
Post suna kaj somerece varma ekskursa tago en merkredo, la nuba kaj venta vetero revenis al Kopenhago en ĵaŭdo, tamen ĉefe sen la persista pluvo kiu plagis la unuajn tagojn de la kongreso.
La ĵaŭdan matenon malfermis la programero Centra Oficejo respondas en la salonego Lapenna, kie kolektiĝis kvindeko da kongresanoj. Sur la podio sidis la ĝenerala direktoro de UEA, Osmo Buller, la konstanta kongresa sekretario Clay Magalhães, la kongresa asistanto Tobiasz Kaźmierski kaj la kasisto Stanka Starčević.
- Ŝi ankaŭ nun dum la kongreso tre volonte akceptos viajn kotizojn kaj aliajn pagojn, reklamis Osmo Buller.
Iom post la komenciĝo aliĝis plia oficisto, Roy McCoy, kiu respondecas interalie pri la Jarlibro, kaj kiu laboris grandan parton de la nokto por prepari la kongresan kurieron.
Osmo Buller enkondukis la demandohoron klarigante, ke ne okazis iuj drastaj ŝanĝoj en la laboro kaj stabo de la Centra Oficejo post la pasintjara kongreso en Havano.
- Ni pluiris laŭ la jam elprovitaj vojoj. La plej granda afero dum la pasinta periodo estis eble tio ke mi subite malsaniĝis en februaro kaj dum longa tempo estis tute senutila al UEA. Tio ankaŭ kaŭzis multajn problemojn al la funkciado de la Centra Oficejo, sed dank' al la sperto kaj aktiveco de miaj gekolegoj en la oficejo vi apenaŭ rimarkis la aferon.
Laŭ Osmo Buller la efikoj de lia malsano al la taskoj kaj laborstreĉo de la aliaj oficistoj plian fojon montras, ke la oficejo bezonus pliajn laborfortojn.
- Tiuj movadaj politikistoj, kiuj parolas pri tio, ke por tiuj aŭ aliaj gravaj movadpolitikaj agadoj informado ktp ke ne estas sufiĉe da rimedoj por tio, kaj ke la oficistaro prenas tro grandan parton de la rimedoj, ili tamen devus konscii ke la Centra Oficejo estas la vera nervocentro de UEA, kaj multaj el ĝiaj agadoj tuj komencas lami aŭ eĉ komplete interrompiĝas, se iu tie malsaniĝas aŭ forfalas el la sistemo.
Pluraj el la demandantoj kiel kutime plendis pri mankoj en la organizado de la kongreso aŭ demandis pri rutinaĵoj. Interalie estis plendoj pri tio, ke ekster la kongresejo neniel videblas ke tie okazas Esperanto-kongreso. Iu en la publiko proponis, ke la Esperanto-banderoloj, kiuj pli frue dum la kongresa semajno pendis en la centro de Kopenhago, estu retrovitaj kaj pendigitaj ekster la kongresejo.
Osmo Buller ne certis pri la efikeco de tia paŝo, eĉ kaze ke ĝi estus praktike realigebla:
- Tiu ĉi kongresejo estas for de la urbocentro, kaj se oni metas banderolon antaŭ la kongresejo, oni tamen ne vidas ĝin de la strato, krom se ĝi estas ege granda. Tial la afero ne havas grandan praktikan signifon, kaj se oni devas pagi, tio estas perdo de mono. Laŭ mi tial tiuj banderoloj en la urbo estis tre bona ideo, eĉ se ili restis nur ĝis la duono de la kongreso. Kaj ĉiuj kongresanoj estas moviĝantaj reklamiloj se ili portas la kongresan sakon kun la vorto Esperanto. Ĉiam iel ĉio rilatas al mono, kiu ne estas tro abunda, kaj oni devas ĉiam pesi la plusojn kaj la minusojn.
La abunda uzo de la angla lingvo fare de lokanoj en ĉirkaŭkongresaj aranĝoj jam kelkfoje vekis la iriton de kongresanoj. Dum la marda solena akcepto de esperantista delegacio en la urbodomo, la vicurbestro faris sian paroladon en la angla. Tio kaŭzis laŭtajn protestkriojn, kies kulpulo poste proteste forlasis la ejon por ne aŭdi la anglan.
En la demandohoro de la Centra Oficejo pri trudado de la angla dum la ekskursa tago plendis kongresano Sonia Amariglio:
- La afiŝo sur la buso estis en la angla. La ĉiĉerono estis dana, sed parolis angle, kaj la esperantista interpretisto, kiu estis dana, ne bone povis traduki sen la helpo de kelkaj angleparolantoj. Mi petas, ke ĉiĉeronado estu en la loka lingvo. Kaj ĉiuj rimarkis, ke dum la malfermo iu sinjorino parolis sufiĉe longtempe sen traduko. Mi petas, ke oni faru interpretadon post kelkaj frazoj, por ne tro lacigi la ĉeestantojn.
Konstanta kongresa sekretario Clay Magalhães klarigis, ke ne sufiĉas lertaj danaj interpretistoj al Esperanto, kaj tial oni petis, ke la ĉiĉerono laŭbezone povu gvidi la ekskurson en la angla:
- Se montriĝus, ke la koncerna dana esperantisto ne kapablus ĉion interpreti, tiam iu alia povus eventuale helpi. La profesiaj danaj gvidantoj estas tre ĵaluzaj pri sia laboro, kaj ili ne volis doni al niaj interpretistoj anticipe preparitan tekston. Tial la bezono havi alian lingvon krom la dana - aŭ ni devus preĝi, ke iu plia en la grupo sciu la danan por helpi la interpretiston. La celo estas, ke oni ricevu klarigon en Esperanto. Se oni uzas iun alian lingvon krom la dana, tio estas detalo, kiu laŭ mi ne devus esti granda problemo.
Brian Moon ne opiniis la klarigon sufiĉa:
- La esenco de la plendo estis, ke dana ĉiĉerono parolis angle, kaj dana esperantisto devis traduki el la angla al Esperanto. Fakte mi miras ke la dana akompananta esperantisto akceptis. Se mi estus en tia pozicio, mi insistus, ke okazu alimaniere. Sed ŝajnas al mi ke mankas iom da atento flanke de la kongresaj organizantoj. Rilate la banderolon, mi miras ke ĉi tiu kongresejo disponas tiom malmulte da rimedoj anonci eksteren, kio okazas interne - tio estas komerca stultaĵo.
Malmultaj demandoj temis konkrete pri la funkciado de la Centra Oficejo. Otto Prytz laŭdis la laboron de la oficistoj, kiuj voĉlegas ĉiun numeron de la revuo Esperanto por blinduloj, sed plendis, ke ĉi-jare oni ne povis ricevi la kongresan libron en brajla formo. Montriĝis ke la brajla versio ne estis produktita, ĉar malsanis la volontula organizanto de la tasko, la freŝbakita honora membro Rob Moerbeek.
Fine de la demandohoro Osmo Buller dankis la ĉeestintojn pro ĉiuj demandoj kaj konsiloj pri plibonigoj.
- Ni estas viaj servistoj, kaj mi estas ĝoja, eĉ fiera, ke mi kaj miaj gekolegoj povas labori en asocio kie ni povas helpi en plej diversaj manieroj al tiel nekredeble brilaj fantaziaj homoj kiaj estas vi!
Fotoj: Peter Hauser
Lauh Osmo, ne estis bezonas iu ajn shangho en la agado, char; "Ni plu iris lauh la jam elprobita vojo..." Denove estas signo, ke oni ne deziras iun ajn shanghon.
Ili ja chion ghis nun faris ghuste!
Plej grava okazintajho en CO estis malsano de Osmo!
Unue Osmo asertas, ke la gekolegoj chion majstris, ke oni apenauh de ekstere tion rimarkis, due, asertas, ke estas bezo
naj novaj laborfortoj? (Cu antauhigi iun? Chu aldone?)
Ne novaj laborfortoj estas bezonaj nur novaj laborsistemoj. Hodiauh gusta uzado de komputilo shparas ech kelkajn personojn.
Pri uzado de la angla lingvo mi ne miras, ili volas substreki la konon de la lingvo kaj vershajne uzante la anglan estos pli bone pagataj ol uzi sian gepatran. Estas vere kuriozajho. Alian fojon kongresu en la ghangalo, tie simioj parolas propran lingvon!
Oni nenion bonan por Esperanto faras kongresante en grandaj urboj, en kiu apenauh iu rimarkas.
Estas ankauh interesaj rimarkoj pri kostoj kaj prezoj, sed interese, ke por fari estraran kunsidon, en kiu nenio estis decidita(kiel oni informis en Libera Folio) oni pagis ech flugojn, bone manghis, agrable babilis kaj multan monon neniigis.
Estus interese demandi la partoprenantojn, chu la kunsido estis por ili fruktodona.