Dennis Keefe elektita Esperantisto de la jaro 2011
La gazeto La Ondo de Esperanto iniciatis en 1998 proklamon de la Esperantisto de la Jaro. La unua elektito en 1998 iĝis William Auld. En 1999 lin sekvis Kep Enderby. En 2000 estis distingitaj tri personoj: Hans Bakker, Mauro La Torre kaj Jouko Lindstedt.
Poste la honoran titolon ricevis Osmo Buller (2001), Michel Duc Goninaz (2002), Dafydd ap Fergus (2003), Helmar Frank (2004), Povilas Jegorovas (2005), Bertilo Wennergren (2006), Peter Zilvar (2007), Ilona Koutny (2008), Aleksander Korĵenkov (2009), Katalin Kováts (2010)
En la 2011a jaro 16 kandidatigantoj proponis 19 kandidatojn, al kiuj 15 elektantoj jene donis la voĉojn:
Dennis Keefe 12 voĉoj; Hori Yasuo 4 voĉoj; Peter Baláž 3 voĉoj; Stefan MacGill, Perla Martinelli, Floréal Martorell po 2 voĉoj. Tri pliaj kandidatoj ricevis po 1 voĉon
Dennis Keefe, 60-jara usona instruisto, nun en la universitato en Nankino (Ĉinio), internacie konata iniciatinto de Lingvaj Festivaloj, estas proklamita la Esperantisto de la Jaro 2011 pro la universitat-nivela disvastigo de Esperanto en Ĉinio kaj pro la evoluigo de la projekto “Esperanto-Insulo” en Hajnano.
Pluajn suksesoj en privata kaj poresperanta agado, precipe en la projekto "Esperanto-Insulo", via amiko Stanislavo