Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2011 / Forpasis Vida Jerman

Forpasis Vida Jerman

de Redakcio Laste modifita: 2011-12-14 20:07
La kroata aktorino kaj esperantistino Vida Jerman mortis en la aĝo de 72 jaroj, post malsano mallonga, la 10-an de decembro 2011 en Zagreb. Ŝi jam estis siaspeca „institucio“ en la kroata teatra kaj filma arto kiam aktoro Mladen Šerment malkovris al ŝi Esperanton kaj enkondukis la faman aktorinon al la Studenta Esperanto-Klubo. Tie ŝi komencis aktori en Esperanto en 1973, premiere aperis dum la Internacia Junulara Kongreso en Sarajevo, kaj ne ĉesis ĝis la morto.
Forpasis Vida Jerman

Foto: esperanto.hr

Kiel profesia filmaktorino ŝi estis partnerino al Meryl Streep, Yul Brynner, James Coburn, Omar Sharif kaj al impona listo de siaj kolegoj el la jugoslavia kaj kroata filmmedio. Poligloto, ŝi aktoris plurlingve. Esperanto estis ŝia pasio, en sia profesia vivo ŝi aktoris ne nur kroate sed ankaǔ angle, hispane, slovene.

En la kroata filma arto ŝi kreis neforgeseblan rolon de Fraǔlino Marijana  en la filmo de Krešimir Golik Kiu kantas ne malicas. Tiu filmo apartenas al la pintoj de la kroata filmarto. Ŝi estis gardistino en koncentrejo en La elekto de Sophie, Ljerka en Oficiro kun rozo, la edzino en Sokol ne ŝatis lin, Ĉaruga... En sia lasta rolo ŝi estis kelnerino en la filmo de Rajko Grlić Tio restu inter ni. Ŝi rolis ankaŭ en multaj kroataj televidserioj.

En la lastaj kelkaj jardekoj ŝi kreis serion da infanaj kaj porjunulaj teatraĵoj en la hejma teatro Trešnja-Ĉerizo. Ŝi ofte aperis en diversaj teatraĵoj ekster sia teatro, ekzemple en Muskaptilo de Agathe Christie.

En Esperantujo, post la teatra agado kadre de Studenta Esperanto-Klubo, Vida Jerman aliris karieron de teatra solisto, prezentante monodramojn.

Ŝi kontribuis per teatra programo al la Universalaj Kongresoj de  Havano,  Seulo, Tampereo, Adelajdo, Montpeliero, Berlino, Tel-Avivo, Pekino, Varsovio, Fortalezo, Florenco. 

En Pekino 1986  ŝi rolis Verdan Majon en Virino kiu flustris en uragano de Spomenka Štimec. Por la teatraĵo ŝi havigis afiŝon de la kroata pentristo Nenad Dogan. La afiŝo estis en la jaro 1987 elektita por la 100 plej bonaj afiŝoj de la mondo, en elekto de UNESKO, kaj ekspozicita en Parizo. La saman teatraĵon ŝi ripetis en la jubilea kongreso de Varsovio.

Al Havano ŝi portis la programon Amo per proverboj, kiun ŝi ludis kun Saša Pilipović. En Seulo 1994  ŝi havis vesperon de kroata poezio Izolulo kaj teatraĵon Inventante ke mi sonĝas. En Tampereo 1995 ŝia teatraĵo nomiĝis Virino mi estas.

Kiam la Universala Kongreso de Esperanto estis en Prago, ŝi preparis recitalon el la poezio de la ĉeha Nobelpremiito Jaroslav Seifert. Por Adelajdo 1997 ŝi preparis la teatraĵon Inventante ke mi sonĝas. En Montpeliero en 1998 ŝi rolis La rompitan virinon de Simone de Beauvoir.

En  Tel-Avivo ŝi prezentis La poto de Ŝalom Alejhem. Al la judaj temoj ŝi revenis en la jaro 2004 - por ŝia dua kongreso en Pekino, ŝi rolis Juditan. Ĉu tio estis ŝia lasta apero antaǔ la internacia publiko?

Partoprenintoj de la Universala Kongreso de Esperanto en Zagrebo 2001 memoras ŝin kiel la neforgeseblan reĝinon Maria Teresia de Miro Gavran en La plej mallonga tago de Maria Teresia, kiam Vida por sia multlanda esperantlingva publiko plenigis la plej luksan Zagreban teatron.

En la jaro 2002 en Fortalezo Vida Jerman ludis Amon per proverboj kaj Amo kaj paco.

Por sia teatra laboro ŝi estis honorita en 1997 per la ordeno de la prezidanto de respubliko Kroatio.

La teatrajn gastadojn ŝi post la jaro 1997 plenumis kiel arta direktorino de la propra teatro nomita Ponto. 

La internacia Esperantujo ne havis multajn similkapablajn aktorojn kiuj havis tiom da energio por Esperanto: dum preskaǔ du jardekoj ŝi tenis la torĉon de nia teatra vivo. Kroataj esperantistoj havis la plezuron ĝui ŝian senmankan elparolon dum la 10-a kongreso de kroataj esperantistoj en Bjelovar en majo 2011.

Decembre jam la kandeloj de memoroj por ŝi brulas en Nederlando, Danlando kaj Argentino, en Irano kaj Italio, en Armenio kaj Finnlando, en Ruslando kaj  Serbio.

Kaj en ŝia Kroatio. Kroata Esperanto-Ligo en kiu ŝi estis estrarano, aparte sentos ŝian mankon.

Dankon al Vida kies intensan vivon  ni kunĝuis. Ŝi instruis al ni ŝati belon, ŝi havis altajn estetikajn kriteriojn kaj ŝatis vitalecon, kiun ŝi elradiis.

Spomenka Štimec

(Artikolo originale verkita por la revuo Tempo kaj por la retejo esperanto.hr)

arkivita en:
fsoghomonian
fsoghomonian diras:
2011-12-12 23:39
Mi ne konis ŝin persone sed mi plurfoje renkontis ŝin en la kulisoj de la Internaciaj Artaj Vesperoj kiujn mi partoprenis kaj mi surpriziĝis ke eĉ talenta kaj sperta aktorino kia ŝi povis esti kaptita de kulistimo aŭ de sceneja febro.
Esperantujo ĵus perdis unu el siaj elstaraj artistoj.
Miaj kondolencoj iru al ŝia familio, al ŝiaj geamikoj kaj al ĉiuj kroatoj, ĉu esperantistoj aŭ ne, ĉar ŝi estis fama ankaŭ ekster Esperantujo.
esperanto
esperanto diras:
2011-12-18 13:16
Hodiau bedaurinde forpasis en Prago Václav Havel (1936-2011), la granda verkisto kaj senkompromisa batalanto kontrau komunismo, totalismo kaj subpremado en sia lando. Temas pri grava samtempano, kiun la komunisma Esperanto-gazetaro sisteme ignoris kaj abomenis.

Iom da informoj oni trovas en Vikipedio
http://eo.wikipedia.org/wiki/Václav_Havel

Mi intencas verki ampleksan biografion en Esperanto (sed kiam kaj por kio?).

Antau kelkaj tagoj mi vidis intervjuon kun li en la sovetia televido, tie li aspektis tre malbone.

En oktobro montris jam Jiří Gruša, alia grava verkisto kaj cxecha disidento. Ankau pri li oni trovias artikolon en la Eo-Vikipedio
http://eo.wikipedia.org/wiki/Jiří_Gruša

Do, la cxecha literaturo kaj la cxecha nacio perdis du de siaj plej eminentaj nacianoj.

En Trovanto mi vidis nur unu titolon de esperantigo de verko de Havel, nome:
Aǔdienco : unuaktaĵo
Havel, Václav Vondroušek, Josef [Übers.]
Dobřichovice : Kava-Pech 1996

Jiří Gruša mi foje renkontis dum la Lepsika Foiro kaj verkis iun recenzon:
http://www.osteuropa.ch/[…]/Rez_Hohenheim_Gluecklichheimatlos_Grusa.pdf

Lau mi, la Eo-movado en sia mizerega mediokra unuflankeco atribuis malmultan atenton al tiuj chi du elstaraj intelektuloj kun monda signifo.
simono
simono diras:
2011-12-18 15:38
Tre bedaŭrinde, ke Havel nun forpasis.

Sed oni ne povas diri, ke "la Eo-movado ignoris lin". Almenaŭ en Vikipedio tio ne estas tiel. Jen sufiĉe ampleksa kaj - almenaŭ unuavide - profesinivela artikolo pri li. Aldone, nun okaze de lia morto pluraj Vikiistoj tuj okupiĝis pri la enmeto de lia mortdato.

Ankaŭ pri Gruŝa estas artikolo, ne tre ampleksa, sed almenaŭ esta.

Evidente, la praveco de via iomete acida eldiro dependas de la preciza signifo celita de vi per "Eo-movado". Se vi celis la sektanojn inter ni - do tiujn for de ĉiu ajn realo - vi plene pravus. Nedisputeble, ankaŭ ege mankas tradukoj.

Sed ĉu vere oni ĉe ni plene "ignoris" tiujn du aŭtorojn?
esperanto
esperanto diras:
2011-12-18 16:09
La preskau plena ignoro fare de la e-istoj koncernas chefe la mankon de tradukoj de la verkoj de Havel k.a. Kompreneble, dum la komunisma tempo ili estis malpermeistaj kaj ne estis oportune ilin traduki. Kaj shajnas ke ankau en la Okcidento iel ne ekzistis granda intereso traduki ilin en Eon, kvankam nacilingve tiuj autoroj estis tre popularaj. Do, granda honto por la Eo-movado, kiu konsideras sin (intelekta ktp.) avangardo de la mondo. La e-istoj preferis traduki en Eon la altgradan merdon de iu Karl Marx au Mau Zedong kaj de aliaj komunismaj kanajloj kaj amasmurdistoj.

Vi ankorau forgesis mencii, ke Havel estis alta protektanto de la 81a UK en Prago en 1996 (kie lau mia scio li ne persone aperis). Tiu indiko mankas en la Eo-versio de la Vikipedia artikolo. La vikipedia artikolo esence estas blinda esperantigo de nacilingva artikolo, kun abunda dedicho al la virinaj skandaloj kaj al la malsano de Havel. Mi ne povas scii, kiu kashighas malantau la redaktoroj de la artikolo. La forgeso de la mencio de lia rolo por la UK en 1996 certe estas nepardonebla kaj montras, ke la Eo-Vikipedio ech ne interesighas pri tio.

jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2011-12-19 16:53
Kio diable okazas en Ĉeĥio nuntempe?

Se la Esperanta Vikipedia artikolo estas blinda traduko de la Ĉeĥa, kion tio diras pri la ĝenerala stato de la nuntempa Ĉeĥa kulturo?

Mi ne scias la Ĉeĥan, sed per la ilustraĵoj kaj mia koneto de la Rusa, mi povas ĵuri ke ankaŭ la Ĉeĥa Vikipedia artikolo pri "homaj rasoj" estas treege maladekvata:

https://cs.wikipedia.org/wiki/Lidsk%C3%A1_rasa
esperanto
esperanto diras:
2011-12-19 23:00
Mi ne komprenas viajn strangajn demandojn (cxu vi celis diri: kio okazas en la cxecha Esperantio?), kiuj havas nenion komunan kun la cxecha kulturo kaj la Eo-vikipedia artikolo pri Vaclav Havel. Kun la "cxecha kulturo" cxio estas en ordo.

La problemo estas tute simple tia:

1. La autoroj de la Eo-vikipedia artikolo pri Vaclav Havel, sen konsideri la Eo-specifajhojn, estas estas videblaj chi tie:
http://eo.wikipedia.org/w/i[…]av_Havel&action=history
sed oni ne komprenas pri kiuj personoj temas, char ili estas indikitaj per la specife vikipediaj mallongigoj.

2. Interese estas konstati, ke lau la chapitra strukturo la Esperanta versio similas nek al la cxecha nek al la angla nek al la germana nek al la franca nek al la rusa (aliajn kaj la tekston mem mi ne komparis).

Prefere demandu: kio okazas en Norda Koreio?

jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2011-12-20 12:08
La Esperanto-kulturo en la unuopaj landoj havas multege da komunaĵoj kun la tieaj naciaj kulturoj -- _precipe_ en lando kiel Ĉeĥo(slovak)io, kie la Esperantomovado siatempe estis aparte multe disvastiĝinta; alia ekzemplo estas Nederlando. Mi havas la impreson, ne nur per Esperanto, ke la Ĉeĥa kultura evoluo (kontraste al la politika) frostiĝis en 1968 kaj ne vere ekdegelis ankoraŭ.

Ne ĉiuj kontribuantoj en Vikipedio estas same anonimaj. El la historio evidentiĝas ke la unua versio de la artikolo pri Havel estas verkita de Miroslav Malovec la 24-an de aprilo 2002 (li nuntempe uzas la uzantonomon Mirmal). Malgraŭ multaj ŝanĝoj, la nuna artikolo ŝajnas resti ĝenerale rekonebla el la unua.

Kiam vi diris ke la artikolo "esence estas blinda esperantigo de nacilingva artikolo", mi kredis ke vi celis tradukon el la Ĉeĥa Vikipedio. Estas neverŝajne ke M. Malovec skribis ion krom sian sufiĉe subjektivan opinion; la enhavo ŝajnas prenita ĉefe el klaĉmagazinoj, sed tiuj normale ne havas tiel longajn artikolojn.

Pri Norda Koreio ni fajfu en tiu ĉi kunteksto. Tie ne ekzistas Esperanto-movado kaj la izoliĝemo de la reĝimo apenaŭ permesas ĝin ekesti. Tio estas bedaŭrinda, sed normala. Multe pli interese estus diskuti kial la Esperantomovado estas tiel malforta en iuj malizoliĝemaj landoj -- Svislando kaj Danio, ekzemple. Tio ne devus esti normala.
otbuller
otbuller diras:
2011-12-20 12:47
Eble neniu vikipediisto sekvas tiun ĉi diskuton, ĉar malgraŭ la prava atentigo de Andy Kuenzli, en la artikolo pri Havel ankoraŭ mankas mencio, ke li estis Alta Protektanto de la 81-a UK en Prago en 1996. Espereble iu vikipediisto povos kontroli, ĉe kiuj aliaj gravuloj mankas simila mencio. En artikoloj pri unuopaj UK-oj tiu mencio kutime troviĝas, sed ne ĉiam en la artikolo pri la koncerna persono.
esperanto
esperanto diras:
2011-12-20 15:13
Ne nur tio.
Eduard Kozyra dissendis iun mesaghon kun jena enhavo (kun bildo)

Vaclav HAVEL kaj Esperanto.
Vaclav Havel ne nur estis Alta Protektanto de la UK de Esperanto en Prago, sed ankau interisighis pri Esperanto. Dum la Ekonomia Forumo en Krynica (Pollando) vizitis la E-standon de EEU kaj Andreo Sochacki faris la komunan foton de Vaclav Havel kun esperantistoj: d-ro Sean Ó RIAIN (la Irlanda Diplomato, Prezidanto de EEU), Etsuo Miyoshi (Mecenato de Esperanto, Prezidanto de Kompanio SWANY), Eduardo Kozyra (Vicprezidanto de Pola Societo Europo-Demokratio-Esperanto), Peter Balaz ( E@I , el Slovakio), Łukasz Żebrowski (Prezidanto de TEJO), Tobiasz Kaźmierski (volontulo en CO de UEA)

(Fake mi memoras tiun eventon, pri kiu oni raportis antau jaroj)-

Vikipediistoj povas tion aldoni en la artikolo pri Havel.

Cetere, lau mi indas en Eo-medioj sincere omaghi pri Vaclav Havel, malgrau sia formala alta protaktanteco de la Praga kongreso. Sed mi atendas, ke oni faras tion sincere kaj ne stulte au sekteme.
La redaktoro de la revuo Esperanto estas slovako, do lau mi Havel koncernas ankau lin.
simono
simono diras:
2011-12-20 15:55
Farite.
esperanto
esperanto diras:
2011-12-20 17:26
Kaj nun, chu vi fieras?
Se oni estus sincera, oni devus konsekvence aldoni, ke dum la komunisma tempo la e-istoj ne interesighis pri Vaclav Havel, kaj ke apenau iu signifa verko de Havel estis tradukita al Eo, kvankam lia vekaro apartenas al la monda literaturo. Sed char la e-istoj ne estas sinceraj, ili sufokas tian informon. Oni devus ankau aldoni, ke la Alta protekanto ne persone aperis en la kongreso.
La Eo-vikipedio estas grandparte propagandisma agado de iuj tendencismaj e-istoj, en kiu la virinaj skandaloj de Havel estas shajne ech pli grava afero ol lia verka kaj disidenta aktivecoj, kaj por kiuj la kvalito de Vikipedio tute ne gravas.
simono
simono diras:
2011-12-20 20:57
Ne, mi ne fieras. Mi simple faris. Kaj honeste mi ne konsideras meti duliniaĵon en iun Vikiaĵon pinta persona atingaĵo.

Fakte estus miaopine pli simple mem enmeti modestan aldonaĵon en la Vikion anstataŭ plendi pri ties Vikia malĉeesto tie ĉi. :)
otbuller
otbuller diras:
2011-12-20 17:37
Dankon al la agema Simono, sed indas revortumi la strangan frazon de Kozyra, laŭ kiu "Havel estis ne nur Alta Protektanto de la 81a UK de Esperanto en Prago, sed ankaŭ interesiĝis pri Esperanto". Certe multaj protektantoj de UK indiferentis pri Esperanto, sed Havel ne. Okazis tiel, ke al la invito de LKK fariĝi Alta Protektanto la prezidenta oficejo respondis negative. Kiam esperantista konato de Havel plende miris pri tio al li mem, tiu ĉi estis surprizita, ĉar li sciis nenion pri la afero. Havel petis sendi novan inviton, ĉi-foje de UEA, promesante persone zorgi, ke ĝi atingos lin. Tiel do li fariĝis Alta Protektanto kaj ankaŭ sendis mesaĝon al la UK.
esperanto
esperanto diras:
2011-12-20 17:51
Tiun ci mesaghon oni povus aperigi en Vikipedio au almenau meti ligon al iu pagho, sur kiu tiu mesagho aperas.

Montri Kozyra, Balasz, Etsuo ktp. apud Havel estas iom ridinda bildo. La intelekta nivelo inter tiu grupo kaj Havel kaj ankau koncerne chion alian distancas je lumjaroj.

Mi estas konsternita pri tiu tuta diskuto kaj konduto, kiu ne nur disradias altgradan malsincerecon kaj malhonestecon flanke de la e-istoj, sed ankau embarasan malkompetentencon kaj malscion.

Kie estas niaj "eminentaj" "chefhistoriistoj" kiel Lins ktp., kiuj povus reguligi, glatigi kaj purigi tiujn aferojn? Anstatau tio ili perdas sian tempon por verki reakciajn recenzojn kontrau libroj pri Zamenhof ktp., kiuj aperas en gazetoj kiel Esperanto (UEA), LPLP ktp., char ili malshatas ties autorojn. Kaj la samaj tipoj trovighas en plej diversaj komisionoj, por eviti, ke aliaj povu transpreni la gvidon au povon.

Dum libroj kaj artikoloj de Lins ktp. automate aperas en chiuj bibliografioj, pli novaj studoj estas ignorataj kaj disshirataj de tiuj postlapennismaj reakciuloj, kiuj daure tiras la fadenojn en la movado malantau la kulisoj. Kompare kun tiuj "gvidantoj", Havel estis persono, kiu reprezentis altgradan politikan moralon, sen fari iun ajn kompromison kun diktatoraj reghimoj, kiujn pretis fari UEA sub Tonkin, Corsetti kaj Dasgupta.

esperanto
esperanto diras:
2011-12-20 17:54
Mi forgesis aldoni, ke la tuta afero faras la impreson de neimageble altgrada HIPOKRITECO. Tiu estas la konvena vorto por esprimi la ghustan senton.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2011-12-20 18:17
Onidire ankaux regxoj iris al Betlehemo! Kial ne foti sin kun regxo?
Versxajne esperantistoj ne estas tiel lepriga popolo! Ili havis honoron sin kunfotografi, kaj Havel honorigis Esperantonper sia persono. Nun estas agrable lin rememori, cxar li estis nekutima persono.
esperanto
esperanto diras:
2011-12-20 18:55
pura oportunismo lau mi. Antau 1989 en UEA neniu interesighis pri Vaclav Havel kaj mencii lin politike ne estis oportune (oportune estis mencii Tito, Chandra, M'Bow). Nur Vondrousek tradukis iun pecon (lau Trovanto), sed ankau tio aperis nur en 1996.

Chu e-istoj interesighis pri Havel, kiam li estis en la prizono? (povas esti, mi ne konas kaj legis chiujn Eo-revuojn, kaj mi ne dubas, ke en CS e-istoj sciis pri tio, sed povis fari nenion kaj devis silenti). Sed mi devas demandi min mem: kial MI ne prelegis en Eo-medioj pri Havel? Vershajne char mi ne venis al tiu ideo, char mi prelegis pri aliaj temoj. Sed iujn liajn librojn mi almenau legis en la 80aj jaroj. Do, mi estis multe tro malkuragha. En la 80aj jaroj mi cheestis iun MEM-kunvenon en Prago, kie mi menciis la sovetiajn raketojn direktitojn kontrau la Okcidento - tio estis preskau skandalo (sed iu hungara pastro venis al mi kaj flustre laudis mian elpashon). Do, imagu, se mi estus proponinta prelegon pri la CS-disidentoj...
Se la UK ne estus okazinta en Prago, tiukaze vershajne ech tiu historio kun la Alta protektanto kaj Krynica ne ekzistus.
Havel akceptis sennombrajn delegaciojn de plej diversaj neregistaraj organizajhoj, kiuj lasis sin ornami kun Havel sur la foto.
Se estintus la okazo kun Michael Jackson, oni estus metinta sin apud li, ktp.
Por multaj homoj Havel estis ne pli ol Superstar, kiel Lech Walesa kaj la aliaj disidentoj, kiujn la komunistoj subpremis dum jardekoj. Kaj nur pro tio la pleba publikeco interesighis. Lia verkaro estas malfacile legebla, perceptebla kaj digestebla, parte iom tro filozofia au persona kaj eble ankau iom malfacile tradukebla al Eo. Sed mi tute ne dubas, ke ankau lian verkaron eblas traduki al Eo. Sed kiu havas la intereson traduki la verkaron de Havel al Eo, se merkato por tio ne ekzistas? En Chexhio Eo ludas nulan rolon, vershajne apenau plu signife ekzistas, do kion vi volas?

Se Havel vere estus interesighinta pri Eo, oni povus supozi, ke li estus aperinta en la UK (sed li ja eble estis malhelpita en tiu semajno). Sed oni ankau ne forgesu, ke tiom gravaj politikistoj fojfoje decidas ne aperi en la kongreso de iu interesogrupo, char tio povus esti misinterpritita ekzemple de liaj malamikoj. Se lia oficejo unue rifuzis la invito, tio signifas, ke eble ekzistis ankau iuj malamikoj de Eo.

Mi ne scias, chu en Chexhio okazis iuj kontaktoj kun Havel inter 1990 kaj 1996. Lau mi oni devintus kontakti lin tiam. Supozeble CEA kaj iuj privatuloj sendis iujn ajhojn (informojn, petojn ktp.) al lia oficejo. Do, pri chiuj tiuj eventualaj okazajhoj oni shatus ekscii pli.

Eble Petro Chrdle povas informi kio okazis en diversaj tempoj.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2011-12-20 19:30
ääääkara Andreo,
kiel cxiam, vi parte cxiam pravas.
Vi pravas, ke estus dinge fari seriozan artikolon ecx en kalumnia Libera Folio de mem redaktoro aux de iu UEA-cxefo respondeca pri informo. Tion oni ne sukcesis, same kiel ne sukcesis pri aliaj gravaj personoj.

Unu tamen vi devas kompreni, ke por fari politikan politikon ni havas naciajn lingvojn. Esperantistoj precipe estas interesitaj, laste mi jam komencas dubi, pri disvastigxo de Esperanto. Jam por politike agi por Esperanto mi devis jam miltajn batalojn venki. Felicxe malrapide oni akceptas niajn metodojn, vidante, ke oni opiniante nin seriozaj personoj.

Ankaux nun, kiam EU staras cxe abismo, ni esperantistoj ne devus esti indiferentaj.Ni devus provi helpi kaj gxuste montri al politikistoj, ke Esperanto povus ne nur helpi al integrigxo, sed ankaux sxpari financkostojn cxe lingvoinstruado.
simono
simono diras:
2011-12-20 18:42
Teksto laŭe ŝanĝita. Jen:

http://eo.wikipedia.org/[…]/V%C3%A1clav_Havel#Rilato_al_Esperanto

Pri la cetera enhavo de la artikolo mi ne kompetentas, do mi ne ŝanĝos ion.
esperanto
esperanto diras:
2011-12-20 19:10
Cxar en iuj alineoj de tiu "cetera parto" forestas la difinita artikolo en multaj kazoj, kie mi mem lau mia (germana) lingvosento estus metinta ghin, mi deduktas, ke iu slavlingva autoro verkis tiun tekston.

Sed kelkfoje la difinta artikolo estas metita, kelkfoje ne. Se oni rigardas la redaktan historion, oni vidas, ke pluraj autoroj verkis tiun tekston. Char mi ne kontrolis ghian enhavon (kion mi ankau ne faros), mi ne povas diri, chu ghi entute estas ghusta au fusha.

Estas klare, en Eo devus ekzisti solida biografio de Vaclav Havel. Sed tion oni devintus fari iam longe antau lia morto. Evidente mankas intereso, merkato, ktp. Sed la sama principo validas por centoj da aliaj eminentuloj de la monda kulturo. Chio tio simple mankas en Eo. Do, kion vi volas? Chu konvinki Europan Union enkonduki tian lingvon?

Se iu e-isto tamen tradukis ion el la verkaro de Havel, pri kio oni ne scias, li/shi anoncu sin.
otbuller
otbuller diras:
2011-12-20 20:00
Pri verkoj de Havel en Eo: Por la UK en 1996 Kava-Pech eldonis la teatraĵon "La aŭdienco" (tr. J. Vondroušek). En 1991 Tomasz Chmielik aperigis la paroladon de Havel okaze de la akcepto de la Nobel-premio en la serio "La epoko", n-ro 14. Ambaŭ estas plu haveblaj ĉe UEA.

Interesa hazardo estas, ke Havel kaj Esperanto estis temoj, sen interligo, en la pola revuo "Literatura na Świecie" (Literaturo en la mondo), 1989:8-9. Laŭ "Esperanto" 1990:3 aperis en ĝi tradukoj el Auld, Ragnarsson k.a., kaj eseoj de Benczik, Usakiewicz kaj Long. Mi ne memoras esti vidinta tiun volumon, sed ĝi devus esti tre dika, ĉar kvankam Havel estis la ĉefa temo, la parto pri Esperanto estis centpaĝa.
pistike65
pistike65 diras:
2011-12-20 21:59
Mi havas tiun numeron... nu, ie. Ghia amplekso estas simila al Beletra Almanako. Wojtek Usakiewicz povus rakonti pli, li multon tradukis por tiu nro.

amike
Istvan Ertl
esperanto
esperanto diras:
2011-12-20 23:55
Oni povus ankau mencii la tradukon de "Parolado antau Havel" de F. Dürrenmatt antau Havel en Kontakto komence de la 90aj jaroj. Sed kompreneble kion Künzli tradukis kaj publikigis estas nek konata nek menciinda.
simono
simono diras:
2011-12-20 20:32
Sed Andreo, kiel dudeko da Esperantistoj skribu po biografion por ĉiu el dumilo da nespaj eminentuloj? Vi postulas tro.

Ankaŭ mi same kiel vi opinias, ke Esperanto restos porĉiame sensignifa sen signifaĵoj en Esperanto. Sed iun brilan kaj genian solvon fulmfrape ŝanĝontan tion ankaŭ mi ne havas.
esperanto
esperanto diras:
2011-12-21 00:09
Esperanto akiros signifon, nur se estos pli ol dudeko kaj se la kondicho de la unua parto de via mesagho estos plenumita. Tiam mi reale reinteresighos pri Esperanto. Kaj tiam reinteresighos chiuj vere eminentaj iamaj e-istoj, kiuj montris la dorson al la Eo-movado (de Tazio Carlevaro ghis Jerzy Leyk).

La plenan respondecon pri la fiasko de Esperanto devas plenamplekse transpreni UEA - konkrete: Tonkin, Corsetti, Blanke, Lins, Dasgupto, Wandel (kun la koncernaj estraroj, kiujn ili gvidis).

De la esperantistaro mi atendas konsekvencojn por solvi tiun problemon. Vi, Pejno Simono, kaj chiuj aliaj Liberafolianoj, povas partopreni en tiu procezo. Bedaurinde, ghis nun mi vidis nenion chirilate, kaj tio estos la kauzo, kial mi chesos kontribui chi tie en 2012.
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2011-12-21 09:24
Tio estas unu el tiaj asertoj kies bombasto proporcias kun ĝia malpleno.

Se Tonkin, Corsetti, Blanke, Lins, Dasgupto, Wandel kaj kunestraranoj kulpas pri la fiasko de Esperanto, kiu do kulpas pri la fiasko de lingvistiko? Kio entute estus pli bona en mondo kun sukcesinta Esperanto – krom la persona prestiĝo de la Esperantistoj, kompreneble? Kaj, fine, kial atendi ĝis post Kristnasko?
simono
simono diras:
2011-12-21 10:56
Kial vi ĉesos ĝuste en la jaro 2012 kaj ne en iu alia jaro? Ĉu temas pri la fino de la Majaa Kalendaro aŭ io? :)
esperanto
esperanto diras:
2011-12-21 13:22
Nu, se vi volas mi povos chesi ankau nur en la jaro 2024, samtempe kiam Putin post du plenumitaj mandatoj ne plu povos rekandidatighi :-))

Tiaj estas la perspektivoj...
Chu Eo (au UEA) en 2024 ankorau ekzistos?
Eble ghi venkis... en Andoro au San Marino kaj farighos oficiala lingvo de EU (lau Ertl).

blahma
blahma diras:
2011-12-23 01:55
Mi estas vikipediisto kaj jxus ektrovis tiun cxi diskuton, pro ligilo en la vikipedia artikolo pri Havel (ja mi iom observis ankaux en Libera Folio, sed tute ne antauxvidus ke diskuto pri Havel okazas sub artikolo titolita "Forpasis Vida Jerman").

Laux la historio de redaktoj (jam alligita cxi tie) klare eblas vidi, ke bazon por la hodiauxa artikolo donis la 14-an de majo 2005 Petr Tomašovský - cxehxa esperantisto, tre aktiva vikipedie, sed tre malmulte en la fizika movado, kiu verkis jam multege da artikoloj, precipe pri temoj rilataj al Cxehxio. Laux lia nuna agado, liaj lingvaj scioj estas gxenerale bonaj, sed versxajnas ke tiam antaux 6 jaroj li ankoraux ne tiom bone regis la lingvon, cxar tiu lia teksto ja estas plena de lingvaj riprocxindajxoj. Kiel eblas vidi en la sama historio, mi (sub la nomo "Blahma") jam la 18-an de decembro cxi-jare forigis almenaux tiujn kiuj min plej gxenis, dum mi tralegis la artikolon, kiun ja ankaux mi konsideras iom tro klacxema, sed tamen interesa kaj leginda. Se ankaux aliuloj inter vi pretus kunlabori sammaniere, estus tre bone, cxar malfacilas al unu persono plene revizii tutan tian cxi artikolon.

Cetere, la kontribuantoj al vikipediaj artikoloj tute ne cxiam estas "kasxitaj malantaux kromnomoj" - ofte suficxas nur alklaki la koncernan kromnomon (ekz. en tiu menciita historio de versioj) kaj aperas aparta "vikipediista pagxo" en kiu la koncerna vikipediisto kutime verkis ion pri si por prezenti sin al la aliaj kontribuantoj, membroj de la vikipediista komunumo. Tie multaj mencias siajn plenajn nomojn, aux almenaux iujn aldonajn detalojn pri si; la rajto de iu ajn persono kontribui al la projekto ecx sen registrigxi tamen restas ne tusxita (sed kompreneble tiaj redaktoj sekve ricevas pli altan atenton fare de la aktivaj registrigxintaj vikipediistoj).
simono
simono diras:
2011-12-23 12:24
La problemo pri tiu ĉi artikolo (Václav Havel) estas tio, ke la lingvaĵo estas tiel malbona, ke oni ne ĉiam povas ekkoni, kion la aŭtoro precize celis. Aldone, enhave, almenaŭ mi ne scias, kio estas vera kaj kio ne. Do mi ne emas korekti ion ajn en la artikolo.

Menciindas, ke ankaŭ mi demandas min, kial ĝi rajtas aparteni al la "elstaraj artikoloj" fronte al la aĉa lingvaĵo. Enhave eble tamen, sed lingvaĵe definitive ne - ege ne!
esperanto
esperanto diras:
2011-12-20 15:24
Ghuste mi NE skribis, ke temas pri traduko el la cxecha vikipedio, sed el iu el la nacilingvaj. Pro tio mi rapide komparis kelkajn nacilingvajn versiojn, por konstati, ke la Eo-versio similas, strukture, al neniu de tiuj versioj. Tion mi ja skribis en unu el la supraj mesaghoj.

Nu jes, la chefa kultura komunajho en Cxechio estas, ke cxechaj e-istoj prononcas Esperanton kiel la cxechan lingvon kaj en Nederlando, ke nederlandaj e-istoj prononcas Eon kiel la nederlandan lingvon. Alian kulturan komunajhon mi ne vidas. Ambau kazojn miaj oreloj ne eltenas.

Ke ni fajfu pri Norda Koreio estas tipa sinteno de e-istoj. Kie ne estas e-istoj, tio ne interesas nin. Eraro.
Pri la Eo-movado ni diskutas jam 125 jarojn sen iu ajn rezulto, lau mi. Do, ni eble diskutu foje pri io alia - ekzempe pri Suda Koreio. :-)))))

Sed sincere, mi perdis mian paciencon klarigi chiam la samajn aferojn. Fakte nur en la Eo-movado homoj nenion komprenas au skribas amason da stultajhoj. En la "ekstera mondo" mi tion ne konstatas.

Mi intencas chesigi mian kontribuadon en 2012 - vershajne je la granda ghojo de Moleon et consortes.
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2011-12-20 17:07
Min persone la evoluo en Koreio fakte tre interesas, almenaŭ pro la kuriozaj aspektoj. Tion ekzempligas la ĉi-suba teksto, kiun mi ĵus afiŝis en Facebook. Sed se mi proprainiciate aperigus ion tian ĉi tie en Libera Folio, kion tio signifus krom "vidu min, vidu min"?

----------------------------------------------

La jenan anoncon mi prenis el "At Tænke Sig" ("Ke Oni Imagu", mallonge ATS), la satira kolumno de la dana gazeto Politiken (kiun ATS kutimas priparoli kiel "Nia Honorinda Aldonaĵo"):

FORPASO

La granda gvidanto de Morda Koreio dum 17 jaroj, Kim Jong Very-Ill, mortis 69-jara, kio venis kiel ŝoko al pluraj, ĉar li tiel malfrue kiel Februare ĉi-jare 70-jariĝis.

Kim Jong Very-Ill dum la jaroj senlace batalis por sia popolo kaj grave kontribuis en la batalo kontraŭ la sialandaj malsatproblemoj, pri kiuj respondecas la imperiisma agresanto Usono. Tiel plurfoje okazis ke la granda gvidanto fordonacis al la loĝantaro tiujn tagmanĝajn pladojn kiujn malakceptis lia persona verŝisto, kaj ankaŭ Kim Jong Very-Ill estis tiu kiu permesis al la malsatantoj manĝi same teron kiel ankaŭ arboŝelojn senpage.

Sammaniere estis merito de Kim Jong Very-Ill, ke Morda Koreio de multaj jaroj estas avangarda en la klimata kampo kiel la plej izolita lando de la mondo.

Krom modele gvidi sian landon dum la jaroj, li sukcesis fari plurajn mondajn rekordojn interalie en vetmarŝado, saltado per stango kaj 100-metra vetkuro por diktatoroj, same kiel li verkis plurajn operojn kaj konstruis la tutan landan vojreton per siaj nudaj manoj.

Laŭ la deziro de Kim Jong Very-Ill mem la entombiga ceremonio okazos kviete, kun partopreno nur de la 450.000 plej proksimaj en la armeaj paradoj kiuj okazos dum la tagoj ĝis la sepulto.
esperanto
esperanto diras:
2011-12-20 17:37
Kompreneble, ni en la Okcidento povas permesi al ni tiajn idiotajn duon-satirojn, same kiel en la kazo de la islama mondo, kiu sentis sin ofendita pro tiuj merdaj karikaturoj el Danlando. Sed la 24 milionoj da nordkoreoj vershajne havas nenion por ridi, minimume dek procentoj de ili malsatas kaj malsanas, kaj probable centmiloj da ili trovighas en koncentrejoj, same kiel siatempe sub la stalinismo. Svisaj kaj aliaj helporganizajhoj devas alkuri en Nordkoreion por alporti manghajhojn, dum Putin amike chirkaubrakas la Vere-Malsanan Kimon, pri kies forpaso milionoj da homoj devas plori.

Kelkaj seriozaj artikoloj aperis en la svisa gazetaro
http://www.derbund.ch/Ausland/dossier2.html?dossier_id=1182

Sed kiel che chiuj aliaj temoj, la e-istoj devus skribi ankau serioze pri Norda Koreio. Sed kelkaj miaj Eo-korespondantoj ankau signalis, ke ili tute ne estas interesataj verki pri tio en Eo, char pri chio tio oni verkas jam nacilingve. Bone, por kio servu Esperanto? Chu por skribi stultajhojn?
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2011-12-20 19:52
Ĉu por skribi stultaĵojn? Jes, tio estas la ĉefa celo de la lingvo en landoj kie ne ekzistas cenzuro. Nur en diktaturoj oni povas malhelpi la skribadon de stultaĵoj.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2011-12-20 07:00
esperanto
esperanto diras:
2011-12-20 15:27
do jen.