Kaskontrolo ĉe UEA en 1934
Multe pli frapa ol politikaj diferencoj estis la financa situacio. La Asocio havis negativan saldon en preskaŭ ĉiuj jaroj de la epoko de Stettler, Privat kaj Jakob. Kiel jam dum la unua mondmilito, la Asocio ankoraŭ perdis monon per kurzoŝanĝoj, kaj ankaŭ la amasa senlaboreco kontribuis certe al la problemoj, Jakob skribis jam en 1926 en Esperanto. UEA elspezis trionon de la enspezoj por salajroj kaj plian trionon por gazeto kaj Jarlibro. Pli ŝpari ĉe tiuj eldonaĵoj ne eblas sen riski la perdon de membroj kaj sekve de enspezoj. Jakob fiksis la buĝeton en tiuj jaroj por dekmil membroj kaj maltrafis tiun nombron fine ĉiam je ĉirkaŭ mil.
Kvankam Jakob ĉiam emfazis la propran ŝparemon, li permesis al si finance dubindajn eksperimentojn, ekzemple la Esperantiajn Respondkuponojn el la jaro 1927. Ili estis kopio de la Internaciaj Respondkuponoj de la Universala Poŝta Unio. Cetere Jakob donis premiojn al membroj, se ili pagis la kotizon frue, kaj li eldonis reklamfoliojn pri UEA en naciaj lingvoj.
En sia lasta raporto al la Estraro, por la paska kunsido de 1934, Jakob konfesis ke la Asocio ekzistas nur danke al la kapitalo postlasita de Hodler. Oni devos kolorigi la situacion al la esperantista publiko pli bela ol ĝi estas, li skribis. Se oni ne sukcesos starigi por la venontaj jaroj rekonstruan programon, tiam oni povos "fermi la butikon".
Dum tiu paska kunsido de 1934 la Estraro estis jam pligrandigita per Bastien kaj Kamarýt de la naciaj societoj, provizore. La nova Estraro en Stokholmo do devus esti ne tro surprizita pri la financa situacio; tamen, Jakob ja malkaŝis al la novuloj la problemon, petante sian amikon, vicprezidanton Karsch, ne rakonti al Bastien pri la vera situacio. Sed la Komitato kaj la esperantista publiko en la sveda parlamentejo estis konsternitaj aŭdi ke ankoraŭ por 1933 la buĝeto havas negativan saldon de dudek mil frankoj, ke en 1934 ĝi estos ankoraŭ dekkvin mil frankoj. La Hodlera kapitalo de iam 175.000 frankoj ŝrumpis al tridek mil, kaj oni povos fari likvida proksimume nur la duonon. Restis krome nur la netuŝebla garantia kapitalo, tridek mil frankoj; de ĝiaj interezoj oni devos pagi la elspezojn por dumvivaj membroj.
Direktoro Kreuz informis tri semajnojn post Stokholmo prezidanton Bastien ke li kontrolas la tutan poŝton kiu eliras el la oficejo, kaj ke li forprenis de la sekretariino la plenrajton pri la bankokonto. La malnovaj gvidantoj laŭ li kreis la impreson ke la Asocio malgraŭ ĉiuj problemoj estas ankoraŭ sufiĉe stabila, sed Kreuz intertempe konatiĝis kun la realo. Post pago de la salajroj por aŭgusto 1934 la bankokonto estis pli-malpli malplena; li esperis ke por la venontaj du monatoj sufiĉos la licenc-enspezoj de la stokholma kongreso kaj ke poste jam venos la kotizoj por la venonta jaro (la administra jaro tiutempe komenciĝis la 1-an de novembro).
Plej granda tasko en la momento estis la ankoraŭ mankanta konstato de la kasenhavo, por scii en kiu stato oni transprenis la Asocion. La sekretariino montriĝis ne kapabla por tiu tasko, kaj jen Kreuz postulis ke Jakob faru tion. Sed Kreuz devis konstati ke la sekretariino ellaboris novajn fakturojn por malnovaj monpostuloj, instigite de Jakob, kaj ke Jakob forprenis dokumentojn el la oficejo de Kreuz. Tial Kreuz maldungis la sekretariinon kaj volis havi de Jakob ties ŝlosilon al la ejo.
Fine de septembro en Ĝenevo kunvenis la estraranoj Bastien, Vogt kaj Orengo, por kune kun Kreuz diskuti pri la plibonigo de la financoj. Notinde, ili proponis plialtigi la kotizon por la aligitaj membroj, same kiel Stettler jam dum la diskutoj pri novorganizo trovis tiun kotizon tro malalta. Kreuz konfirmis ke senteble multaj individuaj membroj formigris en la malpli kostan kategorion de aligitaj membroj – plia timo de Stettler. Jakob senkulpigis sian foreston per malsano, kaj Stettler devis veni al la kunsido kaj helpi kompreni la bilancon verkitan de Jakob.
El tio sekvis longa germanlingva letero de Stettler al Jakob. Tiu letero prilumas la Jakob-epokon tiel, ke la plej malbonvolema malamiko ne povus fari pli efike. Stettler nomis la bilancon verkitan de Jakob "ŝmiraĵo"; komune kun la Estraro Stettler devis korekti la mankantan sumon de ĉ. tridek mil al pli ol 42.000 frankoj. Cetere:
Mi bedaŭrinde ne povas kaŝi al vi ke estis poste via persona konto, kiu eksplodigis la tuton. Donis eksterordinare malbonan impreson ke vi, por savi vian propran bonhavon, en la lasta momento prenis la lastan haveblan monon de la bankoj, sume 3.410 frankoj. [...] Ne pardonebla estas [...] la senordo en via persona konto. Mi vidis tie kelkajn "slipojn" kun via nomo, kun pluso kaj minuso, sen vera teksto kaj kun por mi nekomprenebla klarigo, pri kiu la generalo kaj Kreuz sincere klopodis.
Stettler koncedis ke principe estas honorinda afero disponigi al la Asocio privatan monon kaj monon de la neplenaĝa filino de Jakob, sed la Estraro turnis la perspektivon kaj interpretis tion kiel neadekvatan intermikson de personaj kontoj kun la librotenado de la organizaĵo.
Mi hontis ĝis en la tergrundon por vi kaj UEA. [...] Mi bedaŭras por ni ĉiuj ke vi kolapsis en tiel grava momento kaj pasivis anstataŭ agadis. Estante ja kelkajn fojojn en la oficejo kaj kunmetante la malfeliĉan provobilancon, vi estu konsiderinta ke oni postulos klaran raporton kaj ke almenaŭ viaj personaj fakturoj aperu senmakulaj, kiel spegulo de via honoro. Anstataŭ tio tia "ordo" kiu kaŭzis la maldungiĝon de fraŭlino Dammont [la sekretariino, ZvD] pasintan sabatmatenon kaj ĵetis priplorindan lumon sur nian Komisionon.
Se Jakob estus almenaŭ postlasinta laŭordajn aktojn, Stettler estus povinta defendi certagrade la eksdirektoron kaj la tutan malnovan UEA. Komence la nova Estraro volis akcepti la korektitan bilancon nur sub rezervo, sed danke al persona financa ofero de Stettler la Estraro cedis. Stettler trovis la generalon eĉ tute deca; Kreuz ne malprave defendis sin kontraŭ eventualaj surprizoj, kaj "lia komento kongruis al lia karaktero. Ne necesis ke vi donis al via kontraŭulo tiel facilan kaj malmultekostan triumfon."
Iun tagon en tiu oktobro 1934, verŝajne ankoraŭ en la semajno post kiam li ricevis la leteron, Jakob provis mortigi sin. La informoj estas svagaj, sed evidente temis pri serioza provo. Li estis savita de la edzino kiu revenis hejmen pli frue ol planite, kaj poste li troviĝis minimume du semajnojn en malsanulejo pri nervaj malsanoj.
Stettler ankoraŭ kunlaboris kun la nova Estraro, pluadministris la restintan kapitalon kaj helpis likvidi parton de la posedaĵoj por pagi al la kreditoroj. Li rifuzas gvidi internan opozicion kontraŭ la naciista spirito, li skribis al Jakob. Estante honora prezidanto li ne volas preni la torĉon de revolucio kaj sopiri reakiri la potencon. Li intencas meti Esperanton dum ia tempo al la memoroj kaj, post digestado, revivigos la malnovajn amikecojn. "Kun vi mi komencos [...]."
La malsana Jakob – krom ia nerva malsano, estis korproblemo kaj doloroj en la piedo – devis alkutimiĝi al senlaboreco. Stettler subtenis lin per libervolaj mondonacoj, dum iom da tempo Jakob laboris ĉe la polico. Jakob estus povinta labori ĉe UEA ankoraŭ ĝis la fino de la jaro 1934: la Komitato en Stokholmo proponis al li, ke li povos dum la restantaj monatoj de la jaro ordigi la asocian arkivon kaj helpi al Kreuz per konsiloj.
Ĉar Jakob ne bonfartis kaj bezonis trankvilon, li decidu mem dum tiuj monatoj kiom da tempo eblas labori kaj kiom longe li devos ripozi. Bastien letere petis ke Jakob konfirmu skribe sian buŝan akcepton, sed dum pli ol tri semajnoj Jakob ne respondis kaj fine respondis nur malklare, tendence negative. Ankaŭ tiu ĉi malavara, eble ne tute altruisma, oferto ne kongruas al la bildo, kiun pentris la svisaj gvidantoj pri la "faŝistoj en Parizo".
Ĉapitro el "Historio de UEA", baldaŭ aperonta verko de Ziko van Dijk