La ferma parolado de Probal Dasgupta en Kopenhago
Sinjorinoj kaj sinjoroj,
En mia profesia vivo mi laboras por la Barata Statistika Instituto. El la statistika vidpunkto, Kopenhago estas tre interesa kongresurbo. Vi vidos tuj.
Kiom el vi en ĉi tiu salono ĉeestis la kopenhagan Universalan Kongreson en 1956? Bonvolu stariĝi.
Dankon. Bonvolu residiĝi. Nun mi petas tiujn, kiuj ĉeestis la kopenhagan kongreson de 1962, bonvolu ekstari.
Koran dankon. Sidiĝu, mi petas. Nun venas la vico de tiuj, kiuj partoprenis en 1975. Mi petas –
Dankon denove. Vi do vidas, ke nun jam kvarafoje ni kongresas en tiu ĉi mirinda urbo. Jen rekordo en niaj kongresoj.
Ankoraŭ alia statistika fakto ligas al la nuna kongreso la ciferon kvar. Ĝuste antaŭ kvar jaroj ni kongresis en Jokohamo, kie la gastiganta lando regalis nin per ĵuse aperinta aktuala Esperanta-japana vortaro. Kaj, kiel vi certe rimarkis, ni estas denove en kongreslando, kiu ĵus reaktualigis sian Esperantan vortaron. Mi kiel lingvisto aparte kore gratulas Jens Larsen kaj lian skipon pro tiu atingo.
Gratuli Jens Larsen pro leksikografiado pri la dana lingvo estas tamen riska entrepreno. Jens nepre diros al ĉiu gratulinto, “Dankon, sed mi ne scias, pri kio vi parolas. Ja ne ekzistas iu ‘dana lingvo’. La homaro parolas nur unu lingvon, la homan, kun science sensignifaj variaĵoj. Vi eble parolas pri la dana dialekto de la homa lingvo?”
Delonge Jens esprimas tiun opinion, kaj eble li donas al multaj el ni la impreson de strangeco. Tamen, fakte li nur esprimas la sciencan vidpunkton de la lingvistika skolo nomata genera gramatiko kaj fondita de Noam Chomsky. Tiu skolo estas aparte influa inter tiuj lingvistoj, kiuj okupiĝas pri la frazkonstruo – ili nomiĝas sintaksistoj. Eble vi aŭdis pri la sintakso? Nur post konatiĝo kun la sintakso vi povos bone aprezi la kontribuon de nia brava dano Jens Larsen.
Unu tre efika teksto, kiu popularscience prezentas la generan sintakson al la laika publiko – la libro Lingvo kaj menso verkita de Noam Chomsky mem – estis esperantigita de Edmund Grimley Evans kaj eldonita de UEA en 2010. En mia antaŭparolo al tiu Esperanta eldono mi faris komparon inter la lingvo-struktura universalismo de Chomsky kaj la tre malsame konceptita lingvo-elekta universalismo de Zamenhof. Noam Chomsky mem, leginte angligon de mia antaŭparolo, reagis pozitive. Li diris, ke nun li unuafoje ekvidas la moralan kaj intelektan paralelecon inter sia scienca esplormetodo kaj la socikultura entrepreno de la esperantistoj.
La ponto, kiun Jens Larsen en siaj intervenoj klopodas konstrui inter la genera kaj la Esperanta entreprenoj, estas do intelekte atentinda, kaj ne nur atentinda pro tio, ke ni vojaĝis al lia lando por kongresi. Tamen, Larsen ne estas la sola atentinda dana lingvisto el nia vidpunkto. Iam la svisa pioniro Ferdinand de Saussure lanĉis la modernan lingvosciencon, emfaze asertante, ke la homa fenomeno lingvo havas pure kaj nure parolan fundamenton. Sed la dano Louis Hjelmslev, lanĉante la kopenhagan skolon de la lingvistiko, proponis tipan por Kopenhago ekvilibran solvon. Nome, la skriba kaj parola substancoj de la lingva formo egale meritas esti science studataj. Ĉar nia lingvo Esperanto havas skriban fundamenton, ni esperantistoj devas atenti la hjelmslevan teorion, kaj la fakton, ke ĝin bonvenigis ankaŭ tiu korifeo de la literatura teorio, Jacques Derrida.
Ankaŭ en la mondo ekster Esperantujo antaŭeniras diversaj entreprenoj, kiuj ekvilibre kaj universaleme atentas pri la bezonoj kaj postuloj de ĉiuj kulturoj. Ni devas senĉese pontofari kun tiuj entreprenoj por resti fidelaj al niaj idealoj kaj por ne fali en la iluzion, ke ni devus senĉese batali kontraŭ neaŭskultema mondo. Foje estas ni, kiuj forgesas aŭskulti aliajn, kiuj reagordas la mondon per projektoj treege parencaj al la niaj.
Por iom ripari la breĉon, mi lastatempe verkis libron, kiu pontofaras inter la lingvistiko kaj la literatura teorio, kaj prezentas tiun ponton en eksplicite esperantisma vesto. Tiu mia libro Loĝi en homaj lingvoj: la substancisma perspektivo per sia titolo mem agnoskas ŝuldon al la dana pioniro Louis Hjelmslev, kiu reliefigis la ideon de substancoj. Mia libro pluiras surbaze de iuj rezultoj de la genera gramatiko de Chomsky kaj espereble pro tio plaĉos al nia brava dano Jens Larsen. En tiu ĉi libro, kiu estas mia esperantisma manifesto, mi interalie provas religi nian komprenon pri la lingvo aŭ la lingvoj al niaj ideoj pri la literaturo aŭ la literaturoj. La publiko ĉiam kredis kaj plue kredas, ke la lingvoj kaj la literaturoj estas nedisigeble interligitaj. Sed la fakaj teorioj en la lingvistiko kaj la literatura teorio jam delonge diverĝis. Mia libro faras klopodon rekunigi ilin, kaj tiamaniere plifaciligi la vivon por la publiko. Ĉi tion mi volis raporti precipe ĉar vi estas konvinkitaj, ke mi verkas malfacile por malfaciligi vian vivon. Ĉu vi legos mian libron kaj konvinkiĝos pri la malo? Mi dubas.
Sinjorinoj kaj sinjoroj, estis granda plezuro por ni alilandanoj esti jam kvaran fojon inter la danoj kaj lerni, ke ankaŭ alilan-danoj estas iaspecaj danoj. Danlando estas modela gastiganto. Kopenhago fariĝis monda simbolo de la ekologia strebado atingi ekvilibrajn solvojn sur ĉiu tereno. Ni reportas hejmen tiun ekvilibremon. Se iu el vi dume konvinkos Jens Larsen, ke kvankam estas nur unu homa lingvo tamen estas vere diversaj homaj literaturoj, ne forgesu informi nin, kaj ni revenos por repreni la dialogan fadenon sur alia ebeno.
Koran dankon pro via atento.
Noto de la redakcio: Probal Dasgupta atentigas, ke estas miseto en la parolado - krom Kopenhago, ankaŭ Vieno gastigis kvar Universalajn kongresojn, do la rekordo estas dividita.
Certe nun chiuj jam baldauh venos la kvinan fojon kaj tiam estos akceptitaj per bonvena saluto de la urbestrino en Esperanto, la chicheroj chiuj porolos nian lingvon kaj ne estos bezonaj reklamafishoj, char chiuj uzos nian lingvon!
La rezulto ne eston miriga, char ni tiel ofte tie estis.
Dum la fvina fojo ni estos vershajne salutitaj en la china lingvo!