Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2011 / La ferma parolado de Probal Dasgupta en Kopenhago

La ferma parolado de Probal Dasgupta en Kopenhago

de Redakcio Laste modifita: 2011-07-30 21:21

Sinjorinoj kaj sinjoroj,

En mia profesia vivo mi laboras por la Barata Statistika Instituto. El la statistika vidpunkto, Kopenhago estas tre interesa kongresurbo. Vi vidos tuj.

Kiom el vi en ĉi tiu salono ĉeestis la kopenhagan Universalan Kongreson en 1956? Bonvolu stariĝi.

Dankon. Bonvolu residiĝi. Nun mi petas tiujn, kiuj ĉeestis la kopenhagan kongreson de 1962, bonvolu ekstari.

Koran dankon. Sidiĝu, mi petas. Nun venas la vico de tiuj, kiuj partoprenis en 1975. Mi petas –

Dankon denove. Vi do vidas, ke nun jam kvarafoje ni kongresas en tiu ĉi mirinda urbo. Jen rekordo en niaj kongresoj.

Ankoraŭ alia statistika fakto ligas al la nuna kongreso la ciferon kvar. Ĝuste antaŭ kvar jaroj ni kongresis en Jokohamo, kie la gastiganta lando regalis nin per ĵuse aperinta aktuala Esperanta-japana vortaro. Kaj, kiel vi certe rimarkis, ni estas denove en kongreslando, kiu ĵus reaktualigis sian Esperantan vortaron. Mi kiel lingvisto aparte kore gratulas Jens Larsen kaj lian skipon pro tiu atingo.

Gratuli Jens Larsen pro leksikografiado pri la dana lingvo estas tamen riska entrepreno. Jens nepre diros al ĉiu gratulinto, “Dankon, sed mi ne scias, pri kio vi parolas. Ja ne ekzistas iu ‘dana lingvo’. La homaro parolas nur unu lingvon, la homan, kun science sensignifaj variaĵoj. Vi eble parolas pri la dana dialekto de la homa lingvo?”

Delonge Jens esprimas tiun opinion, kaj eble li donas al multaj el ni la impreson de strangeco. Tamen, fakte li nur esprimas la sciencan vidpunkton de la lingvistika skolo nomata genera gramatiko kaj fondita de Noam Chomsky. Tiu skolo estas aparte influa inter tiuj lingvistoj, kiuj okupiĝas pri la frazkonstruo – ili nomiĝas sintaksistoj. Eble vi aŭdis pri la sintakso? Nur post konatiĝo kun la sintakso vi povos bone aprezi la kontribuon de nia brava dano Jens Larsen.

Unu tre efika teksto, kiu popularscience prezentas la generan sintakson al la laika publiko – la libro Lingvo kaj menso verkita de Noam Chomsky mem – estis esperantigita de Edmund Grimley Evans kaj eldonita de UEA en 2010. En mia antaŭparolo al tiu Esperanta eldono mi faris komparon inter la lingvo-struktura universalismo de Chomsky kaj la tre malsame konceptita lingvo-elekta universalismo de Zamenhof. Noam Chomsky mem, leginte angligon de mia antaŭparolo, reagis pozitive. Li diris, ke nun li unuafoje ekvidas la moralan kaj intelektan paralelecon inter sia scienca esplormetodo kaj la socikultura entrepreno de la esperantistoj.

La ponto, kiun Jens Larsen en siaj intervenoj klopodas konstrui inter la genera kaj la Esperanta entreprenoj, estas do intelekte atentinda, kaj ne nur atentinda pro tio, ke ni vojaĝis al lia lando por kongresi. Tamen, Larsen ne estas la sola atentinda dana lingvisto el nia vidpunkto. Iam la svisa pioniro Ferdinand de Saussure lanĉis la modernan lingvosciencon, emfaze asertante, ke la homa fenomeno lingvo havas pure kaj nure parolan fundamenton. Sed la dano Louis Hjelmslev, lanĉante la kopenhagan skolon de la lingvistiko, proponis tipan por Kopenhago ekvilibran solvon. Nome, la skriba kaj parola substancoj de la lingva formo egale meritas esti science studataj. Ĉar nia lingvo Esperanto havas skriban fundamenton, ni esperantistoj devas atenti la hjelmslevan teorion, kaj la fakton, ke ĝin bonvenigis ankaŭ tiu korifeo de la literatura teorio, Jacques Derrida.

Ankaŭ en la mondo ekster Esperantujo antaŭeniras diversaj entreprenoj, kiuj ekvilibre kaj universaleme atentas pri la bezonoj kaj postuloj de ĉiuj kulturoj. Ni devas senĉese pontofari kun tiuj entreprenoj por resti fidelaj al niaj idealoj kaj por ne fali en la iluzion, ke ni devus senĉese batali kontraŭ neaŭskultema mondo. Foje estas ni, kiuj forgesas aŭskulti aliajn, kiuj reagordas la mondon per projektoj treege parencaj al la niaj.

Por iom ripari la breĉon, mi lastatempe verkis libron, kiu pontofaras inter la lingvistiko kaj la literatura teorio, kaj prezentas tiun ponton en eksplicite esperantisma vesto. Tiu mia libro Loĝi en homaj lingvoj: la substancisma perspektivo per sia titolo mem agnoskas ŝuldon al la dana pioniro Louis Hjelmslev, kiu reliefigis la ideon de substancoj. Mia libro pluiras surbaze de iuj rezultoj de la genera gramatiko de Chomsky kaj espereble pro tio plaĉos al nia brava dano Jens Larsen. En tiu ĉi libro, kiu estas mia esperantisma manifesto, mi interalie provas religi nian komprenon pri la lingvo aŭ la lingvoj al niaj ideoj pri la literaturo aŭ la literaturoj. La publiko ĉiam kredis kaj plue kredas, ke la lingvoj kaj la literaturoj estas nedisigeble interligitaj. Sed la fakaj teorioj en la lingvistiko kaj la literatura teorio jam delonge diverĝis. Mia libro faras klopodon rekunigi ilin, kaj tiamaniere plifaciligi la vivon por la publiko. Ĉi tion mi volis raporti precipe ĉar vi estas konvinkitaj, ke mi verkas malfacile por malfaciligi vian vivon. Ĉu vi legos mian libron kaj konvinkiĝos pri la malo? Mi dubas.

Sinjorinoj kaj sinjoroj, estis granda plezuro por ni alilandanoj esti jam kvaran fojon inter la danoj kaj lerni, ke ankaŭ alilan-danoj estas iaspecaj danoj. Danlando estas modela gastiganto. Kopenhago fariĝis monda simbolo de la ekologia strebado atingi ekvilibrajn solvojn sur ĉiu tereno. Ni reportas hejmen tiun ekvilibremon. Se iu el vi dume konvinkos Jens Larsen, ke kvankam estas nur unu homa lingvo tamen estas vere diversaj homaj literaturoj, ne forgesu informi nin, kaj ni revenos por repreni la dialogan fadenon sur alia ebeno.

Koran dankon pro via atento.

Noto de la redakcio: Probal Dasgupta atentigas, ke estas miseto en la parolado - krom Kopenhago, ankaŭ Vieno gastigis kvar Universalajn kongresojn, do la rekordo estas dividita.

arkivita en: ,
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2011-07-30 21:15
Vere tre sukcesa resumo de la sukcesoj en la kongreso.
Certe nun chiuj jam baldauh venos la kvinan fojon kaj tiam estos akceptitaj per bonvena saluto de la urbestrino en Esperanto, la chicheroj chiuj porolos nian lingvon kaj ne estos bezonaj reklamafishoj, char chiuj uzos nian lingvon!
La rezulto ne eston miriga, char ni tiel ofte tie estis.
Dum la fvina fojo ni estos vershajne salutitaj en la china lingvo!
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2011-07-31 09:50
Se la rekordo gastigi UK-ojn devas esti dividita inter Kopenhago kaj Vieno, mi demandas min ĉu iu vive ĉeestanta persono ricevis la honoron esti nomita ne malpli ol okfoje en la ferma parolado de la UEA-prezidanto. Espereble rezultos ke homoj lernos ke mia voknomo estas nek Sten nek Lars, sed Jens.

Tamen, personaĵojn flanken. Tio kio gravas, estas kompreni, unuflanke, ke lingvistiko estas subevoluinta, ege malunueca scienco, kaj aliflanke ke nur la Esperantomovado havas objektivan intereson en ĝia evoluigo al unueco. Pro la malunueco de la lingvistiko oni ne povas preni lingvojn serioze; ĉiuj lingvoj suferas de tio, ne sole Esperanto. Ĝis nun oni plej ofte kompensas tion per naciismo: se oni estas sufiĉe fanatika, oni povas preni ĉion nacian serioze, do ankaŭ la nacian lingvon. Estas tendenco transpreni aŭ enlasi tion en Esperanton, sed kiel internaciistoj ni devas esti multe pli ambiciaj kaj bazi niajn klopodojn por seriozeco sur la klopodoj por _scienca_ unueco.
esperanto
esperanto diras:
2011-08-01 14:54
Chio tio estas la sama imago, fikcio, fantazio kiel chiuj ceteraj ellasajhoj de e-istoj kiujn mi menciis en mia antaue detala komento. La mondo vershajne plej laste atendas de iu Esperanto-movado, ke ghi konduku la sciencon al unueco. Mi tute ne parolu pri tio, ke la Eo-movado, pro la enorma heterogeneco kiu regas en tiu movado, estus totale malkapabla fari tion.

Kiel esperantisto mi fakte havas nur unu deziron: Ke la esperantistoj finfine farighu raciaj kaj normalaj. Ili rajtas esti idealismaj kaj naivaj, sed bonvolu ne stultaj kaj idiotaj.

Al Dasgupta oni povas rekomendi, ke en sia venonta inaugura au ferma parolado li revenu tamen al la klasikuloj.
esperanto
esperanto diras:
2011-08-01 15:51
Se Larsen estas konsiderata de Dasgupta kiel granda lingvisto, mi shatus foje legi detalojn pri "lingvistiko lau J.S. Larsen".
Ghis nun li obsede nur komentadis, ke oni ne scias kio estas lingvo, ke lingvistiko estas subevoluinta, ke lingvojn oni ne povas preni serioze. Oni ne komprenas pri kio temas.

Sed tiu chi sinteno estas karakteriza por la Eo-movado: chiam granda nebulo kaj konfuzo. Tio estas unu el kauzoj, kial la Eo-movado NE ESTAS SERIOZE KONSIDEARATA de la "ekstera mondo". Chu vi kredas, ke homoj en EU, Unesko, en UN, en la landoj ktp. ne legas kian fatrason skribas kaj diras e-istoj? Despli post la incidentoj en Kopenhago. Supozeble en la venontaj 50 jaroj la autoritatoj de Kopenhago ne plu volas revidi esperantistojn.
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2011-08-01 16:23
Se oni legas la Danan, oni jam nun povas havi ian ideon pri miaj lingvistikaj vidpunktoj ĉe http://sprogmuseet.dk/author/jens-stengaard-larsen/ . Kromprodukto de tiu agado estis mia prelego ĉe la ĉi-jara Esperantologia Konferenco, kies aktoj estos eldonitaj venontjare. Traduko, adapto kaj publikigo de miaj kontribuoj al Sprogmuseet estas diskutataj. (Cetere mi memoru baldaŭ alŝuti mian recenzon de “Lingvo kaj menso” al la retkatalogo de UEA).

Esperanto estas lingvo, do por ke Esperanto povu esti konsiderata serioze, necesas ke oni povu konsideri lingvon serioze.

Ĉu la hodiaŭa lingvoscienco estas tiel unueca ke oni povas preni ĝin serioze?

Se oni ne deziras progreson de Esperanto, kian motivon oni povas havi por preni lingvistikon serioze?

Eble tiuj demandoj estas malfacilaj, sed ili estas kristale klaraj.
esperanto
esperanto diras:
2011-08-01 16:48
Do, mi scivoleme atendas viajn doktajhojn lingvistikajn.
Sed ghis kiam la aktoj de la esperantologia konferenco aperos, pasos unu jaro, kiel kutime, kaj ankau mia intereso tiam probable jam pasis (estos pasinta), char ne plu aktuala afero. (La esperantistoj ne komprenis, ke tiajn prelegojn oni devus publikigi tuj, sed en sia vana espero, ke oni povus vendi - tute mallaloge faritajn - kajerojn kun tiaj prelegoj, ili perdas la tutan valoran tempon, en kiu oni povus konsideri kaj diskuti tiun materialon).

La solaj al mi konataj kaj KOMPRENEBLAJ kaj INTERESAJ konsideroj pri Esperanto kiel "alternativa lingvo" (au simile) kaj ke lingvistoj povus ion "lerni" el la sperto de la lingvo Esperanto, devenas lau mia memoro Sergej Kuznecov, kiun mi konsideras la plej inteligenta lingvosciencisto de la Eo-movado, char li argumentas senideologie, sed bedaurinde post 1990 li malmulte kontribuis.

Mi imagas proksimume kion vi celas diri, sed bedaurinde vi ne kapablas "kristale klare" klarigi kion vi celas diri. Do viaj demandoj estas kristale klaraj eble por vi, sed ne por mi. Char vi nur asertas ion ajn, sen doni substancajn klarigojn.

Resumu en Libera Folio vian teorion, kiel enkondukon en vian pensadon, kaj tiel vi utilos al la publiko, kiu eble malkovros ion originalan en via pensaro.
esperanto
esperanto diras:
2011-08-01 17:13
Cetere mi forgesis:

Revoj pri unuecigo de la aferoj estas vanaj. La marksistoj-komunistoj revis pri tio, kaj vi scias, kie ili finighis: en la rubajhujo de la historio.

La celo(j) de la Eo-movado ne devus esti unuecigi la aferojn, char ili ne estas unuecigeblaj (lau viaj imagoj), sed redukti la movadan heterogenecon, elimini la ideologian balaston, rezigni pri la diversaj agadaj kaj kredaj sensencajhoj kaj altigi la nivelon de la unuopaj (individuaj) aferoj, kaj multaj aliaj. Chiujn tiajn temojn devus trakti la strategia komisiono, sed lau tio kion mi legis ili ech ne havas ideon kio estas farenda.

jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2011-08-03 21:59
Strebi unuecon estas la esenca celo de scienco, dum esenca kondiĉo de politiko estas diverseco. Heterogeneco de la Movado estas neevitebla, ĉar Esperanto estas por ĉiuj -- UEA ne estas la tuta movado, sed kiel la plej grava Esperanto-organizo ĝi vole-nevole estos tre heterogena ĉiuokaze. Kontraste la prestiĝaj sciencoj, kiel fiziko, biologio ktp., estas tre unuecaj. Estas tre malfacile diri ion originalan en ili, ĉar la tuta kolegaro povas baldaŭ testi ĉu estas iaj perspektivoj en tio kion oni diris.

En lingvistiko, male, mankas komunaj metodoj por distingi polvon disde pulvo. Se la lingvo esence estas inventaĵo, tio estas akceptenda kondiĉo, sed se la lingvo estas natura fenomeno, la lingvistiko restas neserioza se ĝi ne celas tute senkompromise la unuecon.
Niko
Niko diras:
2011-08-01 06:00
Ĉu Noam Chomsky vere reagis pozitive al angligo de la antaŭparolo verkita de Dasgupta? Ĉu ie legeblas pri ĉi tio, aŭ ĉu temas pri privata interkomunikado? Kiel genera sintaksisto kaj esperantisto mi tre interesiĝas.
pistike65
pistike65 diras:
2011-08-01 06:19
Chomsky kaj Dasgupta estas delongaj personaj konatoj. Nur Probal povus diri chu la pozitiva reago de Chomsky estas publik(igebl)a.

amike
Istvan Ertl
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2011-08-01 13:57
Dorsflanka citaĵo: "Just started to read the first chapter, and it's clear that it will not only be illuminating, but also great fun."
Ĉu tio estas pli ol ĝentilaĵo, mi ne certas. Sed Chomsky ĉiuokaze ne estas ĵaluza pri citaĵoj de si.
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2011-08-01 16:28
Pardonu, mi miskomprenis - tiu dorsflanko estas de "Loĝi en homaj lingvoj" de Probal Dasgupta.
Niko
Niko diras:
2011-08-01 22:40
Mojosege. Mi dankas vin ambaŭ pro la informoj.
redakcio
redakcio diras:
2011-08-05 10:08
Niko Kalivuda reagis al reagoj al mia ferma parolado -- kaj petis
aŭtentaĵon ĉi-prie. mi jam havas la permeson de Chomsky
publike dismontri tiun ĉi lian komenton.

Probal Dasgupta


----- Original Message ----
From: Noam Chomsky
To: probal dasgupta
Sent: Sun, May 9, 2010 11:45:34 PM
Subject: Re: probal's foreword to the esperanto translation of Language and Mind

Very well done, and glad to see it. I'd never thought of this convergence in both the intellectual and moral dimensions.

Noam
esperanto
esperanto diras:
2012-07-18 16:04
Chu estas io nova koncerne la sintenon de CHomsky rilate al Esperanto?

Chi tie oni povas legi
http://eo.wikipedia.org/[…]/Esperanto_ne_estas_lingvo

ke Chomsky shajne diris aus skribis, en 2003, ke Eo ne estas lingvo.

Aliloke (sed mi ne memoras kie) mi legis, ke Chomsky diris au skribis, ke Eo konformas al la kriterioj de natura lingvo.

Mi shatus koni la precizajn fontojn de tiuj eldiroj, kiuj shajnis farighi vere legendaj.

Do, almenau Dasgupta, la gradna amiko de Chomsky, au Larsen, devus scii tion.

Se Chomsky vere "diris": "leginte angligon de mia antaŭparolo, reagis pozitive. Li diris, ke nun li unuafoje ekvidas la moralan kaj intelektan paralelecon inter sia scienca esplormetodo kaj la socikultura entrepreno de la esperantistoj." Do, kie kiam kaj al kiu li diris tion - chu al Dasgupta persone? Chu Dasgupta povas pruvi tion, publikigante la koncernan fonton? Au chu tio estas nur blufo kaj troa interpretado?

Kaze ke validas la negativa eldiro de Chomsky, mi ne komprenas, kial Dasgupta tiom ofte menciis lin en sia kopenhaga parolado.

Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2012-07-18 16:38
Chu Esperanto estas lingvo?
Tion certe ne dubas ech plej granda lingvisto, des pli mirinda estas eldiro de Chomsky, sed ankau li estas nur homo kiu eraras. Se Esperanto ne estus lingvo, char ghi estas planita, do kion oni povus diri pri ekzemple indonezia, kiun Sukarno lasis krei per linvistoj de pli ol 700 insularaj tiamaj linvoj, oni lasis 10 jaroj instrui kaj hodian 240 milionoj uzas tiun planitan lingvon tute sukcese. Kaj kie estas kun norvega chu hebrea?
giuseppe
giuseppe diras:
2012-07-19 12:01
Eble "Esperanto ne estas lingvo" signifas "Ne ekzistas komunumo en kiu la infanoj akiras Esperanton kiel unuan lingvon".