Raporto de la komisiono pri strategiaj demandoj de UEA
Al la Estraro kaj Komitato de UEA
Raporto de la Komisiono pri Strategiaj Demandoj, aprilo 2011
Konsisto de la Komisiono
Mark Fettes, kunordiganto, komitatano B (Kanado)
Renato Corsetti, komitatano A (Italio)
Ileana Schroder, komitatano A (Danio)
Peter Baláž, komitatano A (Slovakio)
José Antonio Vergara, komitatano B (Ĉilio)
Loes Demmendaal, komitatano C (Nederlando) - reprezentas la Estraron de UEA
Stefan MacGill, komitatano A (Hungario) - reprezentas ILEI
Michael Boris Mandirola (Italio) - reprezentas TEJOn
Sonja Petrovic-Lundberg (Svedio)
Osmo Buller, Ĝenerala Direktoro de UEA (Nederlando)
Enkonduko
La Komisiono estis kreita per Komitata decido en en havana UK, kaj ekfunkciis la 4an de septembro 2010. Laŭ tiu decido, ĝi havas la taskon “gvidi diskutojn kaj planadon por renovigo de la Asocio, inkluzive de eventualaj Statutaj ŝanĝoj.”
Interalie, la Komitato petis la Komisionon transpreni kaj eventuale redakti la proponitan strategian laborplanon por la periodo 2011-2020, tamen akceptante ĝin kiel provizoran labordokumenton ĝis la UK en Kopenhago.
La Komisiono laboras virtuale, per privata Google-listo. Preskaŭ ĉiuj anoj aktive kontribuis. Plej malofte respondis MacGill (ĉefe por respondi al konkretaj demandoj). Buller ne partoprenis en la diskutoj.
Bazaj premisoj
La Komisiono ĝenerale dividas la kredon, ke necesas radikalaj ŝanĝoj en la agadoj, kunordigaj metodoj, strukturoj kaj konsisto de UEA, por ke ĝi restu la efektiva tegmenta tutmonda asocio de esperantistoj. Ni same konsentas, ke por entrepreni tiujn ŝanĝojn necesas koheraj analizo kaj vizio, ĉar unuopaj ŝanĝetoj malmulte influos la situacion. Esence temas pri redesegnado de UEA konforme al la postuloj kaj ebloj de la nuntempo kaj, laŭeble, la venontaj kvindek jaroj.
La proponita strategia laborplano 2011-2020 ne tuŝas tian redesegnadon. Ni do provizore lasis ĝin flanke kaj turnis nin al la demando: kio estas la misio de UEA en la nuna mondo? Kia vizio kuŝas malantaŭ ĝi kaj povus inspiri homojn el ĉiuj mondopartoj aliĝi al ĝi kaj partopreni en ĝiaj agadoj? Kaj kiuj estas la ĉefaj agadkampoj, sur kiuj ĝi provu realigi tiun vizion?
Nia ideo estas tio, ke klareco pri tiu fundamento helpos nin pensi pli klare pri strategiaj prioritatoj, ĉu longperspektivaj (ni diru, por la venontaj 50 jaroj), ĉu pli tujaj (ekzemple, kion oni provu ŝanĝi en la venontaj kvin jaroj). Ĝi ankaŭ helpos nin pensi pri pli specifaj demandoj, ekzemple pri eksteraj rilatoj, membrovarbado, aŭ eldonpolitiko.
Rigardante al la retpaĝoj de pluraj konataj internaciaj neregistaraj organizoj kiel Greenpeace, Amnesty, Monda Fonduso por la Naturo, kaj simile, ni vidis ke ili plej ofte formulas sian fundamentan celaron kaj principaron kiel "vizion" aŭ "mision," en maniero klara kaj komprenebla por ekstera publiko. Ni do sekvis similan strategion por UEA. Ni ne ekiris de la nuna Statuto, sed de niaj propraj spertoj kaj imagoj pri la signifo de Esperanto en la nuntempa mondo. Kompreneble pri tio ĉiam estos diversaj opinioj, kaj nia vizio ne celas nei la ekziston aŭ valoron de aliaj sintenoj. Sed ni demandis nin, kio estos komprenebla kaj alloga por homoj, kiuj malmulte aŭ nenion scias pri Esperanto mem, sed kies valoroj kaj esperoj kongruas kun la niaj.
Nian respondon vi trovos ĉi-sube. Ĝia kerna koncepto estas "lingva justeco." Evidente tiuj du vortoj ne evidentigas ĉiujn aspektojn de la fenomeno Esperanto, sed tiel estas pri ĉiuj eblaj formuloj. Ni opinias ke "lingva justeco" estas pli ampleksa kaj alloga koncepto ol "lingva demokratio," "lingvaj rajtoj" kaj aliaj konceptoj iom uzataj en la lastaj jaroj. Laŭ nia propono, ĝi fariĝus kvazaŭ standardo de UEA: ĝi prezentus sin kiel "la organizo kiu laboras por lingva justeco" en vasta senco, kiun ni klarigis per aparta teksto.
De misio al strategio
Interkonsentinte pri la misio, ni turnis nin al difinado de la ĉefaj agadkampoj de UEA. Kvankam en la komenco ni pritraktis la tradician dividon de informado-instruado-utiligo, ni fine venis al alia triopo, pli ampleksa kaj malpli lingvocentra: konsciigo, kapabligo, kaj kunlaborado-kunordigo. Ni proponas ke tiuj estu la bazo por nia strategia planado.
Konsciigo respondas al la bezono komprenigi al vasta publiko (inkluzive de la uzantoj de la lingvo), kial la lingvoj estas tiom gravaj kiel kerna trajto de nia homeco, kaj kial Esperanto entute havas valoron en mondo regata de naciaj lingvoj kaj kie la angla ŝajne kaperis la rolon de tutmonda komunikilo. Ĝi inkluzivas la tradician informadon, sed ankaŭ diversspecajn esplorajn kaj klerigajn agadojn.
Kapabligo ampleksas ne nur lernadon de la lingvo, sed ĝian uzadon por ĉiuspecaj celoj, do la Esperanto-kulturon en vasta senco, kaj ankaŭ aplikadon de Esperanto en ekstermovadaj medioj.
Kunlaborado-kunordigo enfokusigas la mondampleksecon de UEA, ĝian demokratian kaj solidaran funkciadon, kaj ĝian esencan rolon en reprezentado de la esperantistaro ĉe internaciaj instancoj kaj forumoj.
En la strategia laboro, do, ni demandus ekzemple, "kiaj organizaj strukturoj plej efike subtenos konsciigon, kapabligon, kaj kunlaboradon-kunordigon," aŭ "kiel la retpaĝaro de UEA plej trafe antaŭenigos agadon sur tiuj terenoj" aŭ "kiel UEA, kiel organizo laboranta por lingva justeco, plej bone prezentu sin al la neesperantista mondo sur tiuj tri kampoj".
Tiuj ĉi agadkampoj estas aliaj ol tiuj en la proponita strategia laborplano. Se resumi tiun proponitan ŝanĝon de direkto, temas pri provo rigardi al UEA deekstere, kvazaŭ ĝi estus medi-protekta organizo kiu okupiĝas chefe pri la lingva aspekto de la homa ekologio.
Sekvaj paŝoj
Dum la diskutoj de la Komisiono, laŭ nia impreso plivastiĝis la sento de krizo en UEA, kion ilustras lastatempaj diskutoj pri membronombro kaj buĝeto en la komitata listo. Kompreneble regas diversaj opinioj, kiel plej bone respondi al tiuj evoluoj. Ni ripetas ĉi tie nian konvinkon, ke prudenta planado devas baziĝi sur kohera vizio, kaj ke la ĝisnuna tradicia bildo pri UEA ne estas adekvata por tiu celo. Necesas ne nur unuopaj shanghetoj, kiel la proponoj (en si mem atentindaj) aldoni membrokategoriojn, enkonduki retan voĉdonadon, au modifi la redaktopolitikon de la revuo, sed pli funda relanĉo de la entrepreno, kvazaŭ nova versio de populara softvaro: UEA 2.0.
Ni sekve rekomendas al la Estraro, ke ĝi publike agnosku la bezonon de tiaj ŝanĝoj, kaj kune kun la Komisiono pri Strategiaj Demandoj tuj ekplanu kaj anoncu procezon de diskutado kaj planado de la "nova UEA" kiu enplektas ne nur komitatanojn sed ankaŭ diversajn aliajn aktivulojn. En tia procezo la Centra Oficejo devas ankaŭ nepre roli, ne nur pro tio, ke la oficistoj estos rekte tuŝitaj de eventualaj ŝanĝoj en la taskaro kaj buĝeto, sed ankaŭ pro la vasta kaj detala kono, kiun ili posedas pri la membraro kaj agadoj de UEA. Kvankam la Ĝenerala Direktoro ne aktive partoprenis ĝis nun en la diskutoj de la Komisiono, ni forte esprimas nian esperon ke li pretos ludi aktivan, eĉ gvidan rolon en tiu relanĉa procezo.
En la restantaj monatoj ĝis la UK en Kopenhago, la Komisiono plulaboros surbaze de la ideoj prezentitaj ĉi tie, prenante en konsideron eventualajn reagojn kaj konsilojn flanke de la Estraro kaj Komitato. Ĉar Probal Dasgupta jam petis nin prioritate okupiĝi pri la komunika politiko de UEA, tio estos verŝajne la unua konkreta strategia kampo kiun ni detale pritraktos. Ni restas malfermitaj al pliaj demandoj, petoj, kaj proponoj, kaj esperas ke oni trovos iom da intereso kaj utilo en niaj ĝisnunaj konkludoj.
Nome de la Komisiono, kunlaboreme,
Mark Fettes
kunordiganto
-----------
Vizio, misio, kaj ĉefaj agadkampoj de UEA
NIA VIZIO
Ni laboras por lingva justeco tutmonde. Nia celo estas mondo de multaj florantaj lingvoj kaj kulturoj, kie ĉies lingvoj rajtoj estas respektataj, kaj ĉiuj homoj povas komuniki kaj kunlabori libere, efike, kaj pace.
LA MISIO
Por realigi tiun vizion, ni laboras por:
- konsciigi la mondan publikon pri demandoj de lingva justeco, kaj ilia rilato al aliaj gravaj sociaj kaj ekologiaj demandoj;
- kontribui al la ellaboro de sistemoj kaj al la disvastigo de rimedoj kaj metodoj por lingve justa komunikado;
- kreskigi interkulturan konscion, komprenon, kaj kunlaboron tutmonde.
En tiuj agadoj, ĉiuj lingvoj estas gravaj kaj valoraj. Por faciligi egalecan kaj inkluzivan komunikadon inter malsamlingvanoj, ni subtenas la disvastigon kaj utiligon de la internacia lingvo Esperanto. Estante kreita por tiu difinita celo, kaj same atingebla kaj lernenda por ĉiuj, ĝi estas laŭ nia sperto plej justa kaj efika lingva rimedo por kunlaboro kaj interkompreniĝo inter homoj de malsamaj kulturoj.
LA AGADO
Konsciigo
- Ni sekvas kaj dokumentas demandojn de lingva justeco en la mondo, kaj peras informojn pri problemoj kaj solvoj.
- Ni instigas, iniciatas kaj subtenas esplorojn, diskutojn kaj debatojn pri lingva justeco kaj ĝia rilato al aliaj gravaj sociaj celoj.
- Ni disvastigas informojn pri la internacia lingvo Esperanto, pri ĝia uzado en interkultura komunikado kaj kunlaboro, kaj pri ĝia rolo en la streboj al lingve pli justa mondo.
Kapabligo
- Ni edukas homojn al pli bona kompreno de kultura kaj lingva diverseco kaj al pli altnivela interkultura komunik-kapablo.
- Ni helpas homojn akiri la kapablon flue uzi Esperanton por ĉiuspecaj celoj, partoprenante kaj disvolvante ĝiajn kulturajn tradiciojn.
- Ni kontribuas per niaj scioj kaj spertoj al klopodoj realigi lingvan justecon en organizoj kaj socioj.
Kunlaborado kaj kunordigo
- Ni faciligas kontaktojn, kunlaboron, kaj reciprokan subtenon inter la uzantoj kaj simpatiantoj de Esperanto.
- Ni kultivas rilatojn kun aliaj organizaĵoj tutmonde, laborantaj por paco kaj justeco, interkultura edukado kaj komunikado, daŭripova socia evoluo kaj simile, cele al pli efika komuna agado.
- Ni strebas plivastigi nian agadon por lingva justeco al ĉiuj socitavoloj kaj mondopartoj.
PRI LINGVA JUSTECO
La koncepto de lingva justeco estas plurflanka. Ĉiuj aspektoj gravas
por kompreni la plenan koncepton kiu troviĝas en la kerna vizio de
UEA.
EGALECO
En lingve justa mondo, plurlingveco de homoj kaj socioj estas traktata pozitive. Unuflanke, ĉiu homo havas la rajton uzi kaj transdoni iun ajn lingvon en la propra familio, kaj en memelektitaj grupoj kaj komunumoj ekster ĝi. Aliiflanke, homoj havas kolektivan respondecon lerni kaj uzi komuna(j)n lingvo(j)n de la publika vivo, kaj zorgi, ke tiuj lingvoj estu efektive lerneblaj kaj uzeblaj por ĉiuj socianoj. Homoj kiuj spertas gravajn lingvajn malhelpojn havas aliron al lingvaj servoj. Juraj kaj politikaj sistemoj difinas kaj protektas tiujn rajton.
RIĈECO
En lingve justa mondo, ekzistas komuna volo konservi kaj pluevoluigi la riĉan lingvan kaj kulturan heredaĵon de la homaro. Indiĝenaj lingvoj, minoritataj lingvoj, surdulaj gestolingvoj kaj aliaj estas rekonataj kiel valoraj esprimiloj de la homa spirito. Ĵurnalistoj, edukistoj, sciencistoj, kaj aliaj informas kaj klerigas la mondan
publikon pri lingvaj temoj. Lernejaj sistemoj edukas infanojn pri la valoroj kaj funkciado de plurlingvaj socioj.
INTERNACIECO
En lingve justa mondo, homoj estas traktataj same kaj havas samajn eblojn kaj rajtojn en la internacia komunumo, sendepende de la lingvo(j) kiu(j)n ili lernis denaske. Por kontribui al la realigo de tiu idealo, multaj homoj memvole lernas kaj uzas la internacian lingvon Esperanto, kiu pro sia relativa neŭtraleco kaj facileco provizas plej taŭgan bazon por egaleca komunikado, kaj krome portas pozitivajn valorojn kaj tradiciojn de interkultura kunlaborado kaj kreado.
INTEGRECO
En lingve justa mondo, gravaj sociaj kaj ekologiaj demandoj estas traktataj kun atento al ilia lingva flanko. Tio validas same por partopreno en la esploroj kaj diskutoj pri tiaj demandoj, kunlaboro pri trovado de solvoj, disvastigo de informoj, kaj mobiizado de sociaj fortoj.