Reta mondo kaj kleriĝo ŝvitigis la kongresanojn
En lundo la vetero en la ĉefurbo de Danio iom malsovaĝiĝis, ne plu hurlis la vento en la mallarĝa pasejo inter la du turoj de la apudkongreseja lukshotelo, kaj la densaj nuboj almenaŭ portempe ĉesis elverŝi sian internon sur la kongresanojn.
La kleriga lundo proponis multajn paralelajn programerojn kaj devigis la kongresanojn prijuĝi siajn prioritatojn. Samtempe eblis aŭdi pri Esperanto en la reto, diskuton pri la graveco de la Fundamento de Esperanto inter Renato Corsetti kaj Gerrit Berveling, prelegon pri Unuiĝintaj Nacioj kaj prezenton de la Interkultura centro en la Esperanto-urbo Herzberg. En aparte okulfrapa, verda vestaĵo, kun plasta nazo, Hori Jasuo parolis pri la ebloj de la delegita reto de UEA kaj koncertis per muzikiloj, kolektitaj per la delegita reto.
Cento da homoj enpremiĝis en la sufokan salonon Canuto por aŭdi Peter Baláž, Marek Blahuš kaj Jevgenij Gaus prezenti la ĉefajn retajn projektojn de la teamo de E@I, kaj rakontis pri kelkaj ankoraŭ ne tre konataj, kiel bretaro.net, beta versio de enreta biblioteko, kie oni planas kolekti elektronikajn librojn, liberajn de kopirajto.
Iom similan projekton estas stariganta Hispana Esperanto-Asocio, kaj ankaŭ la Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno jam de iom da tempo skanas kaj enretigas librojn el sia kolekto.
- Ni ne volas kontraŭlabori nunajn organizaĵojn, ni volas kunlabori, klarigis Jevgenij Gaus.
La titolo de la prezentado estis "Kiel disvastigi Esperanton elektronike", kaj kelkaj el la prezentitaj projektoj havas unuavice neesperantistajn celgrupojn. La ĉefa inter tiuj estas la paĝaro aktuale.info, projekto, kiu estis lanĉita jam antaŭ kelkaj jaroj, sed kiu poste ekstagnis pro manko de financado. Nun la aktivuloj de E@I esperas ekvigiligi la retejon.
- En Esperantujo ni kutime informas nin mem pri ni mem. Se ni provas informi la eksteran publikon, ni ofte faras tion fuŝe aŭ en malĝusta momento. Ekzemple nun oni apenaŭ povas trovi nacilingvajn informojn pri ĉi tiu kongreso. Ni volas krei unu paĝaron, kien oni povas direkti homojn por vidi, ke io nova okazas, ke Esperanto vivas, klarigis Peter Baláž.
Poste en la sama senaera ejo eĉ pli grandan publikon amasigis Jacob Nordfalk, kiu rakontis, kiel oni povas uzi Esperanton en poŝtelefonoj kaj tabulkomputiloj kun la operacia sistemo Android, kaj kiel oni ne povas fari tion en iPhone kaj iPad. Lia demonstro de Esperanta klavaro en Android-a telefono igis la publikon ĝoje muĝi, kaj la spontanaj ĝojoesprimoj fortiĝis, kiam li aŭdigis Esperantan voĉsintezilon, kiu voĉlegis al la publiko liajn lastajn tekstmesaĝojn.
En la apuda ĉambro grandan publikon kolektis Marek Blahuš, kiu prelegis pri la Esperanta Vikipedio kaj respondis al demandoj de la publiko. Plej specifan demandon prezentis Anna Löwenstein, kiu volis trovi la fonton de dubinda aserto en la angla Vikipedio pri la naskiĝdato de romia konsulo mortinta antaŭ preskaŭ du mil jaroj. Post esploro Marek Blahuš povis konstati, ke la dato estis enmetita de anonimulo antaŭ kvar jaroj. La dato senprokraste ricevis la indikon "fonto mankas".
Pri tradukado en multlingvaj medioj parolis Brian Moon, kiu poste igis la proksimume kvindek ĉeestantojn kunlabori pri la traduko de gazetara komuniko de Eŭropa Unio al Esperanto. La ĉeestantoj havis dekon da diversaj gepatraj lingvoj, kaj ĉiu ricevis version de la teksto en sia lingvo por ekzerciĝi pri tradukado. En la fino Brian Moon sintezis el la diversaj versioj modelan tradukon, kiu nun legeblas ĉi tie.
La ĉefredaktoro de Monato, Paul Gubbins, donis konsilojn pri verkado de interesaj raportoj pri Esperanto-aranĝoj, dum Steven Brewer en la apuda prelegejo kapte rakontis pri uzo de speciala teknika rimedo por interagado kun grandaj studentaj grupoj, uzata en multaj usonaj universitatoj. Per speciala sendrata butonaro, simila al distanca manipulilo de televidilo, la studentoj povas respondi al pluralternativaj demandoj prezentitaj de la preleganto. Poste la respondoj estas grafike prezentitaj sur ekrano por plua diskuto.
Post la klarigoj pri la ebloj de la sistemo, kaj pri principoj, laŭ kiu oni povas krei efikajn demandarojn, kiuj postulas rezonadon kaj kreas diskuton, la ĉeestantoj ricevis la taskon grupe krei proprajn demandojn. Fine la proksimume tridek partoprenantoj povis respondi al demando starigita de unu grupo.
La demando premisis, ke Universala Esperanto-Asocio daŭre perdas membrojn, dum en la reto estas ĉiam pli da esperantistoj, sed ĉiam malpli da homoj pretas pagi kotizon por io ajn. Elirante el tio, la ĉeestantoj devis konsili, kion UEA devas fari por prosperi. Ili povis elekti inter kvin alternativoj:
1. UEA altigu la kotizon.
2. UEA igu sian retejon pagenda.
3. UEA enkonduku senpagan retan membrecon.
4. UEA plibonigu siajn retajn servojn.
5. UEA estu nuligita.
Neniu el la ĉeestintoj elektis la alternativojn unuan aŭ la duan. Ankaŭ la alternativo malfondi la asocion ricevis nul subtenon. Anstataŭe la voĉoj distribuiĝis egale inter la alternativoj 3 kaj 4. En la publiko troviĝis Humphrey Tonkin, kiu konstatis, ke "ne eblas tri sen kvar". Li promesis reveni al la temo en posta parolado.
Ne restis tempo solvi per pliaj demandoj la dilemon, kiel pli bonaj retaj servoj estu financataj, se ĉiam pli da membroj nenion pagos, sed Humphrey Tonkin konstatis, ke en specifaj cirkonstancoj ankaŭ la unua alternativo povus esti uzata.
- Tio estus, se ni ekzemple havus unu membron, sed kvinmilobligus la kotizon. Tio povus funkcii. Necesus nur trovi la membron.