Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2011 / Retaj bibliotekoj - konkuro aŭ kompletigo?

Retaj bibliotekoj - konkuro aŭ kompletigo?

de Redakcio Laste modifita: 2011-08-29 10:38
Dum la 124-jara historio de Esperanto aperis dekmiloj da libroj, gazetoj kaj aliaj presaĵoj. La plej multaj el tiuj historiaj dokumentoj ĝis nun estas konsulteblaj nur surloke - unuavice en Biblioteko Hector Hodler en Roterdamo kaj Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno. Lastatempe tamen aperis tri diversaj retaj projektoj, kiuj celas disponigi gravajn erojn el la bibliotekoj por la ĝenerala publiko. Sed ĉu necesas tiom da projektoj, kaj ĉu ili ne vane konkuras unu kun la alia?

La plej granda kaj plej progresinta retbiblioteka projekto en Esperantujo sendube estas la laboro de Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno, kiu jam antaŭ kvar jaroj komencis sisteme skani elektitajn erojn el sia enorma kolekto.

En 2007 estis enretigitaj cent skanaĵoj de la tiel nomataj inkunabloj de Esperanto. Temas pri la tute unuaj libroj kaj broŝuroj en Esperanto, aperintaj inter 1887 kaj 1900. Antaŭ iom pli ol du jaroj la unuaj numeroj de revuoj aperis en la reto, kaj lastatempe instaliĝis ampleksigita hejmpaĝo de Internacia Esperanto-Muzeo, kie la kvanto de havebla materialo daŭre kreskas.

Laŭ Herbert Mayer, la ĉefrespondeculo de Internacia Esperanto-Muzeo, la enretigotaj materialoj estas elektitaj interalie laŭ la ofteco de la konsultado, fizika stato kaj ĝenerala haveblo de la materialo, kun konsidero de la kopirajtaj limigoj. Dum la sekva jaro oni planas skani kaj enretigi proksimume tri bretajn metrojn da materialo.

Libera Folio: Ĉu oni povas certi, ke tiuj skanaĵoj restos atingeblaj, aŭ ĉu indus fari kopiojn de ili? Ĉu oni entute rajtas fari kopiojn kaj deponi en alia retejo? 

Herbert MayerHerbert Mayer: Ĉio estas financata, prizorgata kaj prezentata de la Aŭstria Nacia Biblioteko (ANB). Do, estas kvazaŭ centprocenta certeco, ke tiuj materialoj restos "por ĉiam" en la interreto. La skanprojekto antaŭvidas transformon en tekston traserĉeblan en iu posta fazo de la realigo. Aliflanke, ĉiu forsuĉo de vizitoj de sur nia hejmpaĝo pere de prezentado en aliaj hejmpaĝoj malrapidigus la ritmon de la skanprojekto eĉ sen eventuala lezo de kopirajtoj. Aperigado de dokumento kreas novan kopirajton por 20 jaroj favore al la aperiganto. Sed pri tio devus okupiĝi juraj specialistoj.

Dua, ankoraŭ ne tre progresinta projekto de reta biblioteko estas la retejo bretaro.net, kreita de la temo de E@I. Ĝi enhavas multajn elektronikajn librojn, interalie el la kolekto siatempe kreita de Franko Luin, sed la teamo ne aktive skanas malnovajn verkojn. Anstataŭe la retejo proponas al ĉiuj dezirantoj la eblon alŝuti enhavon.

Avertoj pri la graveco de kopirajto troviĝas en la retejo, sed ne klaras, ĉu iu efektive kontrolas, ĉu la alŝutitaj verkoj estas protektataj de kopirajto.

Dum la Universala Kongreso en Kopenhago Jevgenij Gaus, teamano de E@I, mallonge prezentis la projekton.

- Ni ne volas kontraŭlabori nunajn organizaĵojn, ni volas kunlabori, li klarigis.

Tria, pli ambicia projekto estas la Bitoteko de Hispana Esperanto-Federacio, prezentita dum la Hispana Esperanto-Kongreso en julio. Pri ĝi Ana Manero rakontas en ampleksa artikolo, aperinta en Libera Folio.

Libera Folio: Ĉu vi havis kontakton kun Herbert Mayer ĉe Internacia Esperanto-Muzeo? Ĉu ne ekzistas la risko, ke vi faros paralele similajn laborojn? Ĉu eblas iel kunlabori, tiel ke viaj projektoj kompletigus unu la alian?

Ana ManeroAna Manero: Ne, ĝis nun ni ne havis kontakton kun Herbert Mayer. Sed ni scias, ke li komencis bitigi la, ni diru, inkunablojn de nia lingvo, kaj ni komencis per la materialo plej proksima al ni, hispanoj: niaj bultenoj kaj prabultenoj, unuaj libroj eldonitaj en Hispanio, ktp. La diskonigo de la projekto estas, ni esperas, la bazo de estonta  kunlaboro aŭ, almenaŭ, de kunordigo, tiel ke ĉiuj laborantaj en similaj projektoj interkonsentu pri tio, kiu bitigu kion. Cetere, vi pravas, ke kunlaboro nepras, ĉar ni estas tre malmultaj kaj la laboro abundas.

Herbert Mayer ĉe Internacia Esperanto-Muzeo opinias la projekton de Hispana Esperanto-Federacio tre interesa, kaj deziras al ĝi sukceson. Se la projekto progresos laŭplane, komuna kunordigo de la skanotaĵoj laŭ li povus esti ebla. Tamen oficiala kunlaboro pro diversaj kialoj ne estas aranĝebla, li diras. Unuavice temas pri tio, ke Internacia Esperanto-Muzeo estas parto de la Aŭstria Nacia Biblioteko (ANB). 

- Nia Kolekto de Planlingvoj ĝuas ĉiujn avantaĝojn de granda profesia biblioteko. Tio estas ligita al kostoj, kiujn neniu asocio aŭ privatulo en Esperantujo povas disponigi dum longa tempodaŭro. Sed tiu unika avantaĝo havas ankaŭ kelkajn aliajn konsekvencojn: Ni devas konformi al la procedmanieroj de ANB. Ne eblas mem decidi pri projektoj, sed la projektoj devas esti prezentataj kaj priargumentataj kaj nur post rigora analizo sekvas realigo. Alivorte, ni ne estas komplete liberaj en niaj decidoj, sed dependas en ĉio de ANB, sed ĝuste tiu dependo garantias la konstantan antaŭeniron de nia laboro.

Jam antaŭe esperantistaj aktivuloj kaj asocioj proponis al Internacia Esperanto-Muzeo diversspecajn kunlabor-projektojn, sed tuj sekvis amaso da problemoj teknikaj, juraj, monaj, rakontas Herbert Mayer.

- La amara vero estis, ke neniu el tiuj projektoj realiĝis, ĉar ili estis - rilate al la fortoj de la fervoruloj kaj koncernaj organizoj - tro utopiaj. Mi konscias, ke koncerne al Bitoteko la situacio ŝajnas esti pli bona, antaŭ ĉio pro la progreso de la tekniko. Kaj se ĝi realiĝas ni povas kunordigi la elekton de la skanotaĵoj, se la tuta entrepreno evidentiĝos sufiĉe forta.

arkivita en:
edmundo
edmundo diras:
2011-08-16 13:28
Mi ne vidas grandan danĝeron, ke diversaj projektoj "vane konkuras unu kun la alia". Antaŭ ol bitigi libron oni simple kontrolas, ĉu iu alia jam faris. Se jes, oni elektas alian libron. Sed gravan libron oni eble volus dufoje bitigi, ĉar eble unu el la ekzempleroj montriĝos esti difektita, aŭ ne tute sama. Kunordigado de ĉiuj agadoj ĉiuokaze ne eblas, ĉar kelkajn esperantaĵojn bitigas kaj enretigas organizaĵoj, kiuj havas nenian kontakton kun la Esperanto-movado. Ekzemple, Bernardo raportis pri Guglo kaj New York Public Library: http://www.ipernity.com/blog/bernardo/332545

Herbert Mayer aludis "novan kopirajton por 20 jaroj". Mi supozas, ke temas pri la datenbanka direktivo de EU ("96/9/EC"), do ne vere pri "kopirajto", kvankam temas pri ekskluziva rajto simila al kopirajto. Diversaj fontoj en la reto mencias "10" aŭ "15" jarojn, ne "20". Ĉiuokaze, tio estas afero nur por EU, ĝis nun. En kelkaj landoj oni povas krei novan "veran" kopirajton per nura kopiado, sed en aliaj ne. "Vera" kopirajto daŭras minimume 50 jarojn preskaŭ ĉie. Evidente, kiel Herbert Mayer jam komentis, "pri tio devus okupiĝi juraj specialistoj". Kompreni la koncernajn leĝojn de nur unu lando estas sufiĉe malfacila.

Laŭ la mallonga prezento ĉi tie, ne estas facile vidi grandan valoron en bretaro.net. Ĝi "proponas al ĉiuj dezirantoj la eblon alŝuti enhavon". Kiel mil aliaj senpagaj retejoj. Kaj por trovi aferojn ekzistas Guglo kaj Vikipedio. Ĉu bretaro.net estas almenaŭ bazita en lando kun pli liberaj leĝoj ol EU kaj Usono? Ekzemple, jen senpaga alŝutejo en Kanado, kie oni ĝis nun rezistis premadon plilongigi kopirajton preter la 50 jaroj preskribitaj de la Konvencio de Berno: ompldr.org

Kvankam estas preskaŭ nenio kompare kun plano "skani kaj enretigi proksimume tri bretajn metrojn da materialo" en unu jaro (impone!), ankaŭ Biblioteko Butler kaj mi persone laboras iomete en la sama kampo. Ekzemple, ni nun okupiĝas pri "La Brita Esperantisto" kaj pri verkoj de Claude Piron (kun permeso). Mi ĵus korektis transskribon de "Ĉu ni kunvenis vane?". Kie ĝi aperos en la reto? Ne multe gravas: ĝi estos facile trovebla.

Cetere, mi enretigis kelkajn notojn pri bitigado: http://rano.org/bitigado.html
HMayer
HMayer diras:
2011-08-16 14:01
"British Esperantist" jam estas skanita inter 1905 - 1939. Vidu:

http://www.onb.ac.at/eo/planlingvoj/index.htm

En la listo de skanitaj libroj aperas cxiu-monate inter 5 - 10 novaj titoloj.
esperanto
esperanto diras:
2011-08-16 14:23
La enretigo de Eo-gazetoj far Vieno estas tre aprezinda, pri tio mi verkis artikolon en Esperanto (UEA), 12/2010. Tio estas konkreta utila agado kaj shparas multekostan vojaghon al Vieno. Tiel, la enretigo de Pola E-isto permesis al mi fari ampleksan raporton pri la historio de la pola movado. Grandparto de la postmilitaj eldonoj de Pola E-isto trovighas en CDELI, tiel ke eblis kompletigi tiun raporton. Do, mi konsideras min vere bonshanca. Sed la intermilita PE estas multe pli interesa kaj valora (kvankam iom tro naciema) ol la postmilita PE, kiu konsistas preskau nur el komunisma propagando - do grandparte fatraso.

Treege interese estos konsulti Germanan E-iston de la 30aj jaroj por povi novtaksi la politikan ligitecon.

Ankau la enretigo de Kataluna E-isto en la retujo de esperanto.cat estas en si mem tre bonvena agado, sed pri tio mi jam esprimis opinion antaue.

Lau mia pritakso, bedaurinde grandparto de la bultenoj de Eo-asocioj estas seninteresaj. Sed se ili ne ekzistus ankau ne eblus certagrade rekonstrui la historion de tiuj movadoj. Chi-rilate tiuj bultenoj estas utilaj. La cetera enhavo estas grandparte senvalora, char chu tro ideologieca, chu tro propagandeca, chu tro naciisma, chu tro indiferenta au ignorema al ne-esperantistaj temoj.

Multaj Eo-revuoj ech ne estas konataj al la e-istoj. Char ili ne konas kaj ne konsultas tiujn revuojn, al ili mankas multaj konoj pri la Eo-movado (kaj pro tio ofte ili venas al nekompetentaj konkludoj akj asertoj). Do, la enretigo de Eo-revuoj estas ankau tauga okazo por pliklerighi. Anstatau okupighi pri diversaj bagatelajhoj, formalajhoj kaj sensencajhoj, studentoj pri interlingvistiko povus analizi la enhavon de tiuj periodajhoj. Ili ne nur utile kontribuus al la historiografio, sed mem ankau lernus amason da aferoj, pri kiuj antaue ili ech ne revis.

La kopirajto estas grava problemo. Multaj autoroj volas fari monan profiton el la kopirajto. Mi mem estas membro de unu el la svisaj kopirajtaj asocioj kaj iom sekvas kaj konas la emocian diskuton pri tiu temo.
edmundo
edmundo diras:
2011-08-16 15:05
Escepte la jaron 1918 (numeroj 157-168) kaj numeron 396 (aprilo 1938), supozeble ĉar tiuj numeroj mankas en la papera kolekto en Vieno. Tiujn mankantajn numerojn ni skanis, sed ankoraŭ ne enretigis. Estas malfacile trovi tempon por netigi la bildojn ...
edmundo
edmundo diras:
2011-08-16 15:11
Ĉu IEM aplikas regulon de 70 jaroj, kaj la skanado okazis en 2010, kaj vi povus nun aldoni la jaron 1940? Aŭ ĉu estas alia motivo por la elekto de 1939 kiel lasta jaro?
esperanto
esperanto diras:
2011-08-16 16:01
Herbert Mayer klarigis al mi, ke pro kopirajtaj kialoj povas esti skanitaj kaj enretigitaj nur la kolektoj de antau la 2a mm.
edmundo
edmundo diras:
2011-08-16 17:02
Tamen, jam estas skanita kaj enretigita la numero de "The British Esperantist" de decembro 1939. La milito komenciĝis en septembro, se mi ne eraras. Mi suspektas, ke temas pri regulo de 70 jaroj. Tamen, eble temas pri absoluta dato. Ĉiuokaze, ĉu Esperanto-Asocio de Britio posedas la koncernan kopirajton kaj povus helpi per permeso? Ĝenerale oni supozas, ke asocio rajtas enretigi malnovajn numerojn de sia propra revuo, same kiel ĝi enretigas la novajn numerojn, kvankam eĉ tio, same kiel preskaŭ ĉio rilate kopirajton, ne estas tute klara.
vmel
vmel diras:
2011-08-17 10:43
Tamen, en http://gazetejo.org/ troviĝas k libere elŝuteblas multaj revuoj de lastaj jaroj...
Sten
Sten diras:
2011-08-17 19:09
Bedaŭrinde, ĉe gazetejo.org troviĝas de la plej multaj gazetoj nur malmultaj numeroj, kvazaŭ specimenekspone, iukaze eĉ nur unu.
dennis
dennis diras:
2011-08-17 11:57
Tio kio okazas en Vieno, en Hispanio, che E@I, kaj aliloke estas tre tre kuraghiga. Dankon al Herbert Mayer, Ana Manero kaj Peter Balasz.

Kompreneble, kunlaborado ege helpos al la afero, kaj antau chio, kune kun la energio de nefakaj Esperantistoj, ege gravas la vidpunktoj de profesiaj bibliotekistoj, ene kaj ekstere de la mondo de Esperanto.

Sed tamen, tiel grava kiel la bitigado de esperantaj verkoj estas la kapablo vere utiligi la verkojn. Bezonatas homoj, kun scioj, kun koroj, kun helpema sinteno, kiuj respondos al la demandoj de instruistoj, de movadestroj, de historistoj, de esploristoj, sed ankau al la petoj de novaj esperantsitoj kaj eksteruloj.

Bonan venton al la profesigo, kompleteco, utiligeco de unu el la plej gravaj trezoroj de Esperanto por chiuj epokoj: nia komuna BIBLIOTEKO utiligebla de chiuj por chiam.

Dennis Keefe
miklenn
miklenn diras:
2011-08-19 19:28
Antaŭ kelkaj tagoj mi akiris jarkolekton de “Germana Esperantisto” 1925. Mi skanis la unuan (januaran) numeron de la gazeto kaj enretigis ĝin.

La rezulton vi povas rigardi ĉi tie: http://libroj.byethost14.com/wb/apps/rv_buchlesen.php

Iru al la lasta libro (n-ro 217) kaj alklaku la maldekstran simboleton (“Anzeigen”). Malfermiĝas detala vido. Vi trovas diversajn detalojn pri la gazeto, superrigardon de aŭtoroj kaj enhavtabelon.

En la rubriko “Referenzen” troviĝas ligiloj al la kompleta (!) teksto de la numero, krome al ĉiu unuopa paĝo kiel skanaĵo. La skanaĵoj estas bone legeblaj pro rastrumado de 300 dpi. PDF-dosieron mi havas, sed mi ne povas alŝuti ĝin. Retserviloj kutime ne permesas alŝuton de 20MByte-dosieroj. Mi kredas, ke tio, kion vi vidos, parolas por si mem. Kompreneble ĝi ne estas perfekta nek senerara, krome tiu servilo estas senpaga kaj tial havas certajn limigojn.

Betty
Betty diras:
2011-08-19 21:44
@miklenn. Dankon pro la ligilo. La skanita dokumento i.a.inkludas nekrologon kaj ege interesan artikolon pri la lastaj tagoj de Klara Zamenhof.
esperanto
esperanto diras:
2011-08-19 23:05
Vieno jam enskanis la Germanan E-iston ghis 1935 - do ne necesas denove fari ghin sur retpagho ekzotika kaj nekonata.
http://anno.onb.ac.at/cgi-c[…]a&datum=1925&zoom=2
miklenn
miklenn diras:
2011-08-20 16:08
Mi scias.

- La indikita de paĝo ne estas "ekzotika", sed simple ludejo. Tie mi prezentas diversajn ideojn parte maturajn, parte nematurajn. La servilo estas senpaga, malrapida kaj kelkfoje ne respondas. Sed ĝi estas la sola metodo, kiun mi konas, por prezenti "Funktionsmuster" al la esperantistoj, kiuj kutime ne okupiĝas pri datumbazoj, nek scias, kion fari per ili.

- La retpaĝo prezentas librokatalogon (fakte iama propono por la germana E-biblioteko), kiun oni krom tio povas uzi por superrigardo pri gazetoj. Ĝi ne nur prezentas librojn, sed ebligas ampleksajn serĉojn ekz. pri la verkado de personoj je libroj kaj gazetaj artikoloj, enhavo, analizo de eldona agado (vd.: http://www.ipernity.com/blog/41683/334149) ktp. Bedaŭrinde ĝuste la parto pri agado de personoj devige bezonas portempajn tabelojn de MySQL, kiujn la retejo ne permesas. Por mia laboro mi uzas hejman servilan komputilon.

- Pri la salutinda kaj grava laboro de ÖNB mi ne volas diskuti.

- Miaj skanoj havas rastrumon de 300 dpi, kaj ili *ne* estas heligitaj, do vi vidas la paĝojn ĝuste tiajn, kiaj ili estas, kaj se vi volas, vi povas laŭplaĉe postlabori ilin. (Kaj serioze, komparu la bildojn de Klara Zamenhof)..

- La baza ideo malantaŭ la projekto: interligi katalogon pri libroj kaj gazetoj kun enreta trarigardo, elŝuto de e-libroj ktp., do eble tio, kion Dennis Keefe imagas.

esperanto
esperanto diras:
2011-08-20 16:32
en ordo, en ordo, mi havas nenion kontrau via "ludejo", kaj via librolisto sendube povas esti utila (se ghi trovighus sub pli praktika retadreso, char la via estas ekstreme "ekzotika", kiel oni diras inter retfakuloj :-)
Mi celis nur averti, ke oni ne duobligu aferojn, kiuj estas jam faritaj kiel ekzemple la skanado kaj enretigo de GE.
Mi sugestu ke oni komencu historiografie ekspluati tiujn materialojn. Ne havas sencon rete disponigi tiujn materialojn kaj la esperantistoj ne uzas ilin (krom eble por persona konsumado -kio ankau ne helpas al aliaj).
dennis
dennis diras:
2011-08-20 13:20

Che la komenco de chi tiu jaro, mi verkis iom longan komenton en la retdiskutejo de UEA, dirante, ke virtuala biblioteko meritas esti tre alta priortiato de la Esperantistaro (UEA Retdiskutoj, la 3an de januaro, 2011 mesagho 19709). Interalie mi menciis, 1 ke virtuala projekto indas je subvencioj, interne kaj ekstere de la Esperanto-Movado 2 ke ghi meritas esti reprezentita je estrara nivelo de UEA kaj 3 ke ghi povas utiligi profesiulojn ene kaj ekstere de Esperantujo.

Nun pli ol duonjaron poste, mi aldonus al tiu listo, ke eble nun estas la momento pripensi iom pri la linuksigado de la projekto kune kun la fondo de speciala asocio por antauenigi ghin. Legante la komentojn de Herbert Mayer, Andreas Kuenzli, Ana Manero, Edmund Grimley Evans kaj aliaj, videblas, ke ekzistas homoj kiuj kapablas antauenigi tian projekton. Speciale konstateblas la baza nocio de kunlaborado skizita en la artikolo de Ana Manero kaj Miguel Angel Sancho pri Bitoteko de la Hispana Esperanto-Federacio HEF.

Unu el la chefaj demandoj de ia nova asocio estas kiamaniere kunlaborigi la tradiciajn instituciojn kiaj la bibliteko de Esperanto de Vieno, kaj samtempe kunlaborigi la eble grandan amason de Esperantistoj kiuj estas pretaj kunlabori iel linuksige. Tio estas, kiel doni lokon al dekoj au centoj da kunlaboremaj Esperantistoj armitaj per skaniloj kaj fotokopiiloj, iel helpate kaj gvidate de niaj fakuloj pri bibliotekoj ?

Alia demando estos kiamaniere vere utiligi la venontajn, grandajn datumbankojn ? Tie bezonatas la ideoj de homoj kiel Geoffrey King, kaj ankau la vochoj de nebibliotek-fakaj Esperantistoj kiuj volas vere utiligi la bibliotekon por trovi librojn por lerni, por plezurlegi, por auskulti, por esplori, por verki artikoleton por loka asocio, au por verki doktoran disertacion, por vidi esperantan filmon, por instrui kaj tiel plu. Parenteze, mi dirus, ke venontece, mi esperas, ke kiel subprodukto de iu ghenerala datumbanko, ni povas starigi subbibliotekoj : Biblioteko de Sondosieroj, Biblioteko pri Zamenhof, Biblioteko Claude Piron, Biblioteko por Infanoj, Bildo-Biblioteko, ktp. Ktp.

Datumbanko sen bonkoraj, helpemaj homoj NE estas biblioteko. Biblioteko estas FACILE kaj PRAKTIKE utiligebla. Biblioteko bezonas homojn, do bone informitaj homoj kiuj povas respondi al praktikaj demandoj de uzantoj : de studentoj kiuj verkas disertaciojn, de gepatroj kiuj serchas legolibron por infanoj, de verkistoj de esperantaj artikoloj por esperanta gazeto, de shatantoj de Esperanto-radio kiuj serchas tiun au alian programon, instruistoj kiuj bezonas legomaterialon au auskultmaterialon kian trovighas en www.edukado.net, de homoj kiuj serchas ion por montri al loka urbestro ke Esperanto vivas, kaj ech imponas, de homoj kiuj volas bibliotekumi.

Chiaokaze, chu ni komencu, nun, Asocion por starigi Virtualan Bibliotekon de Esperanto ? Mi estas preta pagi jaran kotizon, au ech prefere, ighi dumviva membro. Tia asocio estus la ilo por internacia kunlaborado, vere celstreba kunlaborado. Mi rediras kaj rediros, mi firme kredas, ke Biblioteko, virtuala, de Esperanto indas je la titolo Jardeka Prioritato, kaj subvencioj de ESF, Etsujo Miyoshi kaj ech George Soros, kaj . . . eble, vi !

Amike,

Dennis Keefe

esperanto
esperanto diras:
2011-08-20 16:50
Mi ne volas detrui vian revon, sed mi timas, ke 1e. neniu deziras tian (chu "virtualan") Asocion, char starigi Asocion signifas administri ghin, 2e. ke tiu Asocio riskos esti senviva himerajho kiel multaj aliaj tiuspecaj dubindaj Eo-asocioj kiel de "Instituto Zamenhof" ghis "Instituto Lapenna", de "Internacia Asocio de Interlingvistoj" ghis "Akademio de diablo scias kio"...

Trie mi persone ne konsilas kalkuli je la menciitaj sponsoroj, char oni nur dependighus de ili, due ili chiukaze faros nur kion ili volas, difinas mem siajn Jardekajn, Jarcentajn kaj Jarmilajn Prioritatojn, kaj unu foje enirinte la kachon, oni apenau plu eskapos ghin. Do, mi konsilas lasi la manon de tio ekde la komenco, char pli malpli frue oni seniluziighos.

Ni lasu fari la profesie kompetentajn instituciojn kiel Vieno produkti tiujn servojn kaj ne superflue konkurencu au "patronu" ilin (char la konkurenco riskos esti diletanta kaj amtora).

Entute pri internacia kunlaboro en la Eo-movado mi ne tro kalkulus. Mi diras tion el 30-jara sperto. En la Eo-movado bone funkcias diversaj koterioj, sed strukturoj ekster au inter tiuj koterioj ne funkcias, char tiuj koterioj faras nur kio plachas al ili kaj kutime komplete ignoras aferojn, kiun ili konsideras ke tio ne interesas au koncernas ilin. (Koteriigho en la Eo-movado estus interesa disertacia temo por sociologoj).

Krome oni prefere konsultu la opinion de bibliotekaj fakuloj kiel ekzemple Janez Jug en Ljubljana, kiu estas unu el la plej kompetentaj sur tiu chi kampo, kiun la movado posedas, antau ol entrepreni ion ajn novan tiurilate.

Viaj ja scerte ofte bone intencitaj sugestoj montras, ke vi shajne estas iom naiva rilate al kelkaj aferoj, se vi permesas al mi tian kritikon. Sed kiel dirite, mi ne celas detrui viajn revojn.
dennis
dennis diras:
2011-08-21 13:40
Andreas, mi akceptas viajn kritikojn rilate la starigon de speciala asocio por virtuala biblioteko de Esperanto, kaj mi ankau bone komprenas, ke eble sponsoroj ne rapide venos por mone helpi al tia projekto. Chu koterioj, kiel vi nomas ilin, partoprenu au ne partoprenu, ne tiom gravas, ghuste kiel ne gravas se la Enciklopedio Britannica, kiu bankrotighis, partoprenas au ne partoprenas en Vikipedio.

Mi ankau vidas la gravan rolon de Esperanto-Biblioteko en Vieno, kaj mi esperas, ke ni chiuj subtenos ghin pli kaj pli celstrebe. Pri la eventuala kontribuo de Janez Jug en Ljubljana, mi konsentas, kaj ege bonvenigus vin en la konversacion. La ideoj de la aliaj homoj kiuj laboras kun bibliotekoj au skanado au informadiko (Geoffrey King, Edmund Grimley Evans, Michael Lennartz, Miroslav Malovec) ankau bonvenegas.

Aldone al tio, tamen, mi volas substreki, ke ankau la rolo de ideoj klare videblaj en BRETARO (allogeco, simpleco, linuksigeco) , kaj tiuj de Ana Manero kaj Miguel Angel Sancho de Hispanujo pri Bitoteko (datumbazeco, lokaligo, laushtupeco, linuksigeco) estas gravaj kaj utilaj.

Biblioteko de Esperanto, lau mi, estas unu el la plej gravaj projektoj en la historio de Esperanto. Mi parolas pri la VIRTUALA biblioteko, kiu, se bone starigita, povas entuziasmigi multajn novajn kunlaborantojn, kaj kiu povas servi al niaj instruistoj, kaj kiu povas (tion mi scias pro miaj studoj pri merkatiko) ludi fundamentan rolon en nia reklamado, varbado kaj publikaj rilatoj. Pri la rolo por esploristoj kaj historiistoj, vi mem, Adreas, bone scias.

Virtuala Biblioteko estas grava nun kaj restos grava por chiam. Bezonatas, ke niaj movadestroj komencu paroli pri ghi, char ghi estas priortitata kaj strategia kaj necesas la kunlaboradon de chiuj. Nia biblioteko, certagrade, estas ni Esperantistoj mem. Chio kion ni skribis, sonregistris, kantis, filmis, vikiis, blogis, podkastis povas, finfine, trovighi en unu, PUBLIKA loko kun senpaga aliro por chiuj chiam.

Amike, Dennis Keefe


HMayer
HMayer diras:
2011-08-22 10:08
Aldona:

La Austria Nacia Biblioteko disponigas la skanajhojn kun 300 dpi.
dennis
dennis diras:
2011-08-24 14:25

Reagoj al la komentoj de Evans, Bernardo, Mayer, Kuenzli, Melnikov, Johannson, Vase, Lennartz, kaj Malovec. Aldona komento mia pri graveco solvi la « 1939a » kopirajta problemo.

La artikolo pri virtualaj Esperanto-Bibliotekoj estas valora, kaj la komentoj ech pli. Videblas en la reago-komentoj, ke en Esperantujo jam ekzistas sufiche da bonaj, seriozaj homoj kiuj au kerne laboras biblioteke au rande posedas la ideojn kaj tekniko-mastrumadon por efektivigi grandan antauenpashon por nia plej kara posedajho : la skriba, parola kaj bilda historio de nia lingvo.

Ni komencu per la komento de Edmund Grimly Evans. Li malkovrigas al ni la problemon de la guglo-skanado de esperantaj verkoj de la biblioteko de Novjorko. Tia skanado estas mankohava. Edmund nomas tion kopifraudo. Relegu la komentojn de ili supre, kaj starigu al vi la demandon: kiel ni povas solvi tiun problemon de kopifraudo por, ke niaj retaj esperantaj bibliotekoj estu pli plenaj kaj, do, pli utiligeblaj.

Sed, Edmund Grimley Evans donas al ni ankau juvelon por antauenigi la internacian kunlaboradon de la skanado de esperantajhoj. Li verkis tre praktikan manlibreton pri la skanado de libroj. Post la legado de tiu libreto, multaj el ni scios precize kion fari por pli bone skani kaj konservi nian verkan heredajhon. Vidu lian blogon per supra ligilo.

Mi firme opinios, ke la sukcesa virtualigo de esperantajhoj dependas de la profesia kaj talenta gvidado de granda grupo de volontuloj. Jam klare vidighas, ke jam en Hispanujo estas multaj entuziasmuloj kiuj pretas kunlabori en tia projekto. Mi kredas, ke ekaperos dekoj da homoj tra la mondo se la profesiuloj povas pli bone organizi la laboron inter fakuloj kaj nefakuloj.

La postaj komentoj de Herbert Mayer espereble venos en septembro post la feria periodo, kaj ankau tiuj de Ana Manero. Ege gravas, lau mi, ke ankau movedestroj komencu komenti pri la temo Virtualaj Bibliotekoj. Tamen, la komentoj de Mayer pri la skanoritmo, eble inter 5 kaj 10 libroj monate komencas doni al ni mezurilon per tio oni povas konstati progreson au neprogreson en la laboro. En la artikolo supre, parolatas pri TRI METROJ da materialo jare. Tamen, estus bone komenci pensi pri KOMUNAJ MEZURUNUOJ por la projektoj (metrojn, paghojn, titolojn, ekzemple). En la fako Organizado, oni bone scias, ke klara, verohava, tempoghusta sistemo de mezurado povas ghis multobligi efikajn rezultojn. Pensu tiurilate pri la mezuro-sistemo de Vikipedio.

La komentoj de Kuenzli kovras vastan temareton, kaj indas je pensado kaj komentado. Unue, kiel mi jam skribis antaue, Andreas vidas la valoron de la virtualaj bibliotekoj por esplorado, li mem verkante artikolon utiligante rete disponeblaj skanajhoj. Li ankau substrekas la valoron de profesieco kia trovighas en Vieno, kaj memorigas nin, ke bonvola laboro ofte estas duoblajho de io jam farita. Andreas ankau parolas pri kopirajto, kaj pri tio mi komentos poste.

Valentin Melnikov informas nin pri la projetko www.gazetaro.org , prokekto komentata de Sten Johannson. Estas bone, ke Valentin menciu tiun projekton, kaj same estas bone ke Sten rimarkigu al ni, ke Gazetaro havas mankojn, char estas tie malmulte da gazetoj, kaj por chiu gazeto ofte ne estas multe da numeroj. Tio starigas la demandon pri mezurilo de la farota tasko ; ekzemple, kiom da gazetoj esperantaj ekzistas ? Kiom el chiu gazeto estas jam skanita kaj disponebla ?

Jerome Vase, en eble tro mallonga komenteto, donas al ni tri el la plej bonaj fontoj : Projekto Guttenberg.org, la projekto Literaturo.dk kaj la fonto videbla che Vikipedio. Mi uzis eble unu horon chi matene por ghoje trarigardi tiujn tre bonajn fontojn. Chu vi scias, ke Esperanto listighas inter la 14 plej grandaj skanajharoj de Gutenberg ? Chu vi scias, ke Literaturo havas eble 800 skanitajn literaturajhojn ? Nun vi povas imagi, ke la listigo de Vikipedio estas impona, kaj tia ghi estas, SED mi kontrolis eble 10 retligojn kaj videblas ke la listo bezonas esti ghisdatigita, kaj ke ghi povas esti pli bone prikomentita. Mi trovis, ekzemple, librovendejon enmiksitan kun biblioteko.

Meritas nian plejan atenton la Das Librarium-Proketo ekzemplo de Michael Lennartz. Lia skizo, lau mi, povas eble utili kiel ia Biblioteko-X, tio estas, la baza datenbazo, kiun chiuj aliaj utiligos, en Vieno au aliloke, por kontroli se tiu au tiu alia verko estas JAM skanita, kaj ghuste kie trovighas tiu skantita dokumento. Granda avantagho de la sistemo de Linnartz estas ghia okulfrapa klareco, kaj ghia utiligebleco lau pluraj vidpunktoj. Ekzemple, vi povas rapide kaj tutklare reordigi la liston lau nomo, lau autoro, lau genro, lau eldonistoj, ktp. Vere utila, ech de nefakuloj. Tia facile uzebla ilo estos bezonata por kunordigi la labaron de kaj fakuloj kaj volontuloj.

En alia subparto de Libera Folio, trovighas tre tre utila komento de Miroslav Malovec. Chiuj kiuj laboros en Virtuala Projetko pri la katologado kaj listigado de Esperantajhoj devas minimume kompreni la gravecon de komuma sistemo de unika identigilo de la verkoj. Sekvante la konsilojn de Miroslav, ni povas pliprofesiigi la laboron, eviti duoblan laboron, ne perdighi, ktp.

Nun, iomete pri KOPIRAJTO. Permesu al mi enkonduki, lau mi, gravan subtemon: ni bezonas NOVAJN ESPERANTAJHOJN en la virtualaj bibliotekoj, do skanajhojn kiuj ankorau estas sub kopirajto. Diri, ke la skanado de la Brita Esperantisto devas halti en la jaro 1939, au ke ni ne povas utiligi filmon de prelego de Movadestro X au Profesoro Y farita en la jaro 2005, shajnas al mi mankohava pensomaniero. Mankohavaj aliroj ne helpos al ni fari bonan laboron. Kiel havigi al ni NOVAJN GAZETARAJHOJN, NOVAJN SONDOSIEROJN, NOVAJN FILMOJN.

Mayer mencias kopirajton, Evans prikomentas tion. Kuenzli similvojas. Bone, bone, bone, sed Youtube havas novajhojn, MIT kaj Berkeley en Usono metas siajn nuntempajn kursojn sur publikan retejon, kaj Harvard antau nelonge komencis fari tion. Kaj NI EN ESPERANTUJO KASHOS NIAJN ATINGOJN ? Ne kaj duoble NE !! Kiel solvi tiun problemon kaj kiel fiere kaj rapide elpashi sur la vojo de montrado de Esperantajhoj post la jaro 1939.

Amike,

Dennis Keefe
dennis
dennis diras:
2011-08-27 22:33

En nia diskutado pri la rapide starighantaj projektoj de virtualaj bibliotekoj (Bitoteko, Bretaro, Vieno kaj aliaj) mankas ghis nun la perspektivo de chiutaga, nuntempa UZANTO, la homo kiu aliros tiujn retejojn por praktike utiligi la gazetojn, librojn, sondosierojn kaj filmojn kiuj surbretas tie.

Ni jam scias, ke dokumentoj antau la jaro 1939 estas valoraj lau esplorista kaj historia vidpunktoj, SED, bezonatas la vidpunktoj de niaj chiutagaj utiligantoj de Esperanto, tio estas, de ni mem, de niaj gelernantoj, de niaj infanoj kaj ech de niaj varbantoj. Modernaj bibliotekoj estas tiaj. Ili servas tre vastajn tavolojn de la loghantaro.

Gelernantoj estas uzantoj kiuj bezonas legajhojn kaj auskultajhojn por profunde kaj nature alproprigi lingvon. Lerni lingvon estas ne nur kompreni regulojn; lerni lingvojn estas praktiki kaj bona parto de tiu praktidado devenas de natura legado kaj auskultado. Tamen, se tiuj lega kaj auskulta materialoj elvenas el la jaro 1925, malfacile tiaj bibliotekajhoj povas motivigi kaj kontentigi iun meznombran lernanton. Legajharo kaj sondosierajhoj pri nia NUNTEMPA mondo estas pli bonvenaj en niaj kursoj de Esperanto. Aktualajhoj gravas por bona lingvolernado lau vortara, stila kaj tema enhavoj. Bezonatos legajhoj el la lastaj jaroj kaj ech monatoj, ne nur el la epoko de Zamenhof kaj Grabowski.

Bezonatas ankau abunda kaj bunta materialo pri multaj temoj. Se estas materialo pri muziko, ne sufichas, ke trovighas 5-pagha artikolo pri Mozarto, kaj 1-pagha mencio pri Betoveno. Bezonatas plena, diverseca bretaro. Tiun problemon mi jam spertis en Chinujo kiam mi volis prepari lecionon pri muziko. Nenio pri Brahms, nenio pri Stravinsky, nenio pri la ghenerala historio de muziko. Pri muzikiloj, orkestroj, genroj. Multvidpunkteco bezonas tre larghan kaj multkoloran breton.

Ech se tiu materialo ekzistus en iu deponejo, lertaj homoj devas aranghi ghin por, ke ghi estu trovebla, alloga kaj facile utiligebla. Bone informitaj kaj bonkoraj homoj devas konsili al ni, kiujn vojojn ni povas sekvi por trovi pli da aldona, informo pri tiu au tiu temo en ia vasta biblioteko.

Tiuj homoj estas bibliotekistoj, kaj feliche en Esperantujo jam estas multaj. Geoffrey King el Britujo estas unu el ili. Herbert Mayer el Austrio estas alia. Ana Manero el Hispanujo estas alia. Sinjoro Ma el Koreujo estas alia. Kaj estas multaj aliaj che diversspecaj bibliotekoj. Antau nelonge kiam mi serchadis materialon pri firmaoj kaj iliaj produkto-markoj en Esperanto, kvankam ke mi mem bone konas la temon en la angla lingvo, estis esperanta BIBLIOTEKISTO en Germanujo kiu plenkore gvidis min al fontoj por informo pri tiu temo en Esperanto.

Bibliotekistoj ankau bonvenas por doni konsilojn al gepatroj kaj iliaj infanoj. Se esperanta familio kun infanoj je la aghoj de kvin, dek kaj dekkvar jaroj povas ricevi konsilojn de bibliotekisto pri legaghoj bone adaptitaj por tiuj tri malsamaghaj gefiloj, tio estus tre bona servo de la virtuala biblioteko.

Estas multe da kategorioj de uzantoj de biblioteko, kaj unu el la tre speciale utilaj kategorioj povas estas tiu de niaj varbistoj, reklamistoj kaj publik-rilatistoj. Oni ofte parolas pri miloj kaj dekmiloj da esperantaj verkoj, TAMEN tia parolado estas ghuste tio: parolado el vortoj kaj vortoj kaj vortoj. Vortoj el la busho de ghisosta Esperantisto, fakte, preskau neniam allogas au konvinkas ne-esperantiston. Sed kiel montri, ech, mi diru, pruvi al la skeptikuloj, ke vere vere estas amaso da esperantaj verkajhoj? La varba uzanto de Esperanto, eble vi mem, estus tre kontenta se tio vere videblas interrete per moderne utiligebla virtuala biblioteko. Aldone al tio, permesu al mi diri, ke se vi montras 20,000 antau la jaro 1939, vi sukcese montris, ke esperanto vivis. Sekve, se vi ne kapablas montri multon post tiu tempo, nu, chu vi memoras la vortojn de iu prezidanto de iu lando en Europo, kiu deklaris, ESPERANTO ESTAS MORTA?

Sed la post-1939 epoko estas iom problemeca. Krei tian bibliotekon, kiu plenumas la dezirojn de la gheneralaj, interretaj uzantoj bezonas transiri tiun kopirajtan muron kiu nun staras antau ni. Kaj kvankam ke nuntempe ne multaj komentistoj proponis metodon por doni tiun transsalton, jam videblas multe da indikiloj kiuj estas kuraghigaj.

Jam ekzistas Vikipedio kiu jhus preterpasis 150 mil artikolojn. La gramatiko de Bertilo Wennegren, PMEG, jam elshuteblas interrete. Ekzistas la vortaro REVO kaj baldau venos PIV interrete. Novaj autoroj de Esperanto kia Tim Westover jam lasas siajn verkojn sur la interreto. ILEI havas grandan kolekton de la Internacia Pedagogia Revuo sur la interreto. Radio Verda havas vastan radio-arkivon. Mi audis ke kolektaro de verkoj de Claude Piron kaj Ivo Lapenna ankau ekzistas. Chio chi tio estas sufiche aktuala por motivigi novajn, nuntempajn Esperantistojn; nur mankas PLI da revuoj aktualaj kaj PLI da libroj modernaj. Kiel transsalti la kopirajtan muron?

Aliaj uzantoj de virtuala biblioteko havos siajn kialojn por uzi nian bitan bretaron. Bonvenas komentoj tiurilate de fakuloj, sed ankau, chi foje, bonvenas chefe la opinioj kaj deziroj de la chiutagaj uzantoj de eventualaj, virtualaj bibliotekoj de Esperanto: la gelernantoj, la instruistoj, la gepatroj kun siaj infanoj, la varbistoj kaj varbantoj, la plezuro-leganto, la kolektantoj, la filmo-amantoj, la radio-auskutantoj, la studentoj, la doktorighantoj, kaj ankau, kompreneble, la historistoj kaj aliaj esploristoj.

Amike,

Dennis Keefe
robbkvasnak
robbkvasnak diras:
2011-08-28 04:14
Dennis, mi ŝatus konversacii kun vi pri la instruado en Ĉinio. Mi ekde multaj jaroj studas la ĉinan lingvon kun mezeska sukceso. Oni ofertis ofte al mi poziciojn en Ĉinio. Mi havas multajn studentojn el Ĉinio kaj ili rekomendas min al siaj universitatoj. Ĝis ĉijaro mi neis, ĉar miaj gepatroj vivis kaj necesis mian helpon. Sed nun - bedaŭrinde - ambaŭ formortis. Min fascinas la ĉina kulturo. Mi estas budhano. Mi lernis kuiri ĉine - eĉ yü xiang quieze. Sed maltrankvilas min la blokado de la reto pere de la ĉina registaro kaj la manko de libereco. Se vi preferas, ni povas konversacii private. Mia retadreso estas robbkvasnak@hotmail.com. Mi fakte ŝatus instrui tie dum 2 jaroj por lerni legi la ĉinan lingvon. Mi nuntempe povas legi ĉirkaŭ 1000 skribsignojn kaj eble skribi 500 facile. Mi devas kreskigi mian rekonon de skribosignoj ĉar mi konscias ke nur pere de la legado mi pligrandigos mian vortprovizoron. Mi bezonas helpon. (Temas ankaŭ, bedaŭrinde, pri politika sinteno. Ĉitie en Usono kelkaj lernejoj preferas la tajvanan version de ĉio tiel ke oni instruas la malnovajn skribsignojn. Mi bezonas la novajn por legi fakliteraturon en mia fako: Dualingva Akirado. La ĉefteraj ĉinoj aktive studas tion kaj ofte publikigas artikolojn en sia lingvo kun kurtaj abstraktoj en la angla, la franca kaj ofte la germana.)
Dankon por via lerta atento,
Robb
Igorj
Igorj diras:
2011-09-07 13:43
Kopirajto estas pesto de nia tempo, “la obstina baro” sur la vojo de progreso kaj homa libereco. Mem spirito de esperanto estas kontrauxkopirajta.
Esperantistoj en tiu cxi mondo estas malmultaj, esperantistoj legantaj librojn estas ridinde malmultaj. Sed jen, ankaux ili okupigxas pri kopirajtumacxo.
En Rusio prosperas la "pirataj" elektronaj bibliotekoj kaj tio estas bonege.
Aparte, ekzistas flibusta.net . La ttt-ejo estas ruslingva, sed libroj estas tie ne nur ruslingvaj. Librojn en esperanto tie ankaux eblas trovi - http://flibusta.net/booksearch?ask=esperanto
esperanto
esperanto diras:
2011-09-07 14:11
Nur ruso, kiu vivas en lando, en kiu la homoj respektas neniujn leghojn kaj rajtojn, nur la rajton je anarkio, shtelado kaj trompado, kaj en lando, en kiu dum jarcentoj oni pirate kopias patentojn el la Okcidento por eksterleghe enkonduki ilin en sia propra lando.

En la civilizitaj okcidentaj landoj la kopirajto estis unuavice enkondukita por protekti la intelektan laboron de autoroj. Oni amase komencis kopii iliajn verkojn, sed tiuj autoroj ricevis neniun (financan) rekompencon.

Precipe rusoj, chinoj k.s. sisteme kaj longdaure shteladis patentojn de la Okcidento por mem produkti la koncernajn produktojn en sia lando (kaj ech revendi ilin al landoj, en kiuj ili shtelis la patentojn). Ekzemple grandparto de la ekzistado de la ruslanda ekonomio bazighas sur la shtelado de patentoj kaj produktoj el aliaj landoj. Grandparte ankau en la kazo de Chinio kaj aliaj (kanajlaj) shtatoj. Neniu protestas.

Pro tio mi ne povas akcepti viajn asertojn, kiuj estas komplete stultaj. Nenio pirata estas bonega kaj akceptebla. Nur ruso povas tion aserti. Kopirajto havas nenion komunan kun malhelpo de la vojo de progreso kaj homa libereco. Mi konsilas al vi unue purigi antau la pordo de la rusa domo, koncerne homajn rajtojn k.s.
Se vi opinias, ke la "spirito" de Esperanto permesas libere fari kion ajn sur tiu chi tero, sur kiu la civilizitaj socioj kunvivas pere de reguloj, vi plene eraris. Ankau en la Eo-movado devus validi la ghenerale akceptitaj reguloj pri kopi- kaj autorrajtoj.
Se vi volas konatighi kun la esenco de la kopirajto legu la aktojn, kiujn disponigas internaciaj kaj naciaj kopirajtaj asocioj, au mem alighu al ili.

Lau mia sperto - mi mem de 25 jaroj estas membro de unu el la chefaj svisaj autorrajtaj asocioj - mi gajnis la impreson, ke iuj autorrajtaj asocioj komencis iom troigi en sia laboro defendi la kopirajton (char tio farighis bizneso) kaj ke la tuta agado komencis degeneri al ekscesa jura kaj financa premado, minacado kaj persekutado de la homoj, kiuj ne respektas autorratjojn. Bedaurinde la mono farighis la sola kriterio por chio - kaj tian evoluon kaj perceptadon de la aferoj "ech" mi kontraustaras.

Cetere mi volas chi tie ankau esprimi mian principan bedauron kaj maltrankvilon, ke pli kaj pli ene de la Eo-movado oftighas publikaj vochoj reflektantaj diversajn ekstremismajn vidpunktojn, kiuj komencighas che la defendado de la GDR-reghimo kaj antisemitismo ghis primokado kaj pridubado de universalaj homaj rajtoj, holokaust-neado kaj defendado de kopirajt-pirado ktp. Precipe inter ruslandaj kaj germanlandaj e-istoj mi konstatas tiajn tendencojn, sed mi esperas, ke ili dume estas unuopaj. Tio estas honto por esperantistoj kaj Esperanto. Mi kontraubatalas tiajn vidpunktojn per chiuj eblecoj, chefe retorikaj, kiuj estas je mia dispono.
Gerrit
Gerrit diras:
2011-09-07 14:31
Mi konsentas kun s-ro / s-ino "esperanto": Mi same ne komprenas, kial eblas kontraui simplan kopirajton.
Verki librojn estas ja tempo- kaj energioraba afero. "Verkado ete enspezigas" (1a verso de Mezepoka BEATRIJS).
Esperantistoj oftege pagas por libroj ridinde malaltajn sumojn - esperanto-libroj ja kostas mezume minimumajn sumojn. Oni simple povas konstati tion en kiu ajn librovendejo ekster Esperantujo. Sed ech tiaj prezetoj por multaj esperantistoj estas "tro altaj".

Baghy jam prave versis:

Gramatikon mi ne konas
kaj gazeton ne abonas...
Librojn legu la verkisto ;
estas mi esperantisto.

Kopirajto miaopinie estas unu el la bazaj homoj rajtoj. Se tion vi ne shatas respekti, vi do same povas senpage preni automobilojn, chu ne? Kial respekti rajtojn de laboristoj, chu ne? Estas en la sama kategorio.
Ankau en Esperantujo bedaurinde estas vera plago, tiu shtelado. Ekzemple eldonejo FONTO aperigis minimume unu furoran libreton - "Gerda malaperis!" Sed chu FONTO el tio profitis au la autoro, Claude Piron? Ne - pirataj eldonistoj pleje profitis!
Honto.
Gerrit
Gerrit diras:
2011-09-07 14:34
Pardonon. Iel enshtelighis indiko "s-ro / s-ino esperanto". Devus esti: mi konsentas kun s-ro Andreas Kuenzli.
Pardonon.
esperanto
esperanto diras:
2011-09-07 14:49
Kiel uzul-nomon mi siatempe elektis esperanto - char ofte mi elektas tiun chi uzulnomon en kombino kun alia facile memorebla pasvorto, sole pro praktikaj kauzoj.
Pro tio la vorto esperanto" aperas en la "header" (kapo) de la teksto, kiam oni premas la respondbutonon en Lib. Folio por verki novan mesaghon. Kompreneble mi neniel pretendas, ke per tio mi estas au volas esti "Mr. Esperanto". Tio estas pure teknika afero. La samo do estas kun "filarete", kvankam tiu uzul-nomo aperas ankau kiel "autentika" nomo. Cetere, estus bone, se "filarete" malkashus sian identecon, char oni ne shatas respondi al anonimaj personoj. Krom tio, tiu chi nomo strange ligas mian imagon al iuj nacilingvaj nomoj - albanaj virinoj au simile. Do, la danghero de certaj anaujughoj povas aperi :-))))
Gerrit
Gerrit diras:
2011-09-07 14:55
Dankon.
Filarete por mi memorigas pri du Grekaj vortoj kiuj kune signifas "amika al virto" - estus lau mi iom pretenda kashnomo.
esperanto
esperanto diras:
2011-09-07 15:12
Kompreneble, multaj vortoj kaj nomoj en la albana lingvo originas el la greka lingvo :-))))
La ortografio estas albaneca.
Sed "filarete" eble celis ion tute alian, tute alian signifon, kiun ni malfacile povas imagi au nur spekulacie konjekti. Ekzemple: Fi- / (fil-) - ar - ete eble ech kongruus kun Esperanta vortfarado :-))))
bkolker
bkolker diras:
2011-09-08 21:24
Nu, Filareto estas pure Esperanta nomo (Fila reto).
edmundo
edmundo diras:
2011-09-07 15:32
Ĝenerale oni kontraŭas ne la ekziston de kopirajto, sed ĝian tro longan daŭron, kaj ĝian konstantan plilongiĝadon.

Eblus tamen kontraŭi eĉ la ekziston de kopirajto. Ĝi neniel estas "baza homa rajto". La socio povus funkcii sen kopirajto, kaj iam ĝi ja funkciis sen ĝi. La komparo kun ŝtelado de aŭto tute mistrafas. Se oni kopias ion, la posedanto de la originalo perdas nenion. Ne ekzistas ĝenerala rajto profiti el sia laboro; kopirajto ĉiuokaze aplikiĝas nur al certaj produktoj de intelekta laboro, ne al ĉiuj.

Verŝajne tre malmultaj homoj kontraŭus kopirajton, kiu daŭrus 30 jarojn post la publikigo. Sed 70 jarojn post la morto de la aŭtoro estas freneza daŭro, kvankam eĉ tio ne sufiĉas por Disney, ktp.
esperanto
esperanto diras:
2011-09-07 16:21
Autorrajto ne estas unuavice homa rajto, sed apartenas al la OBJEKTIVA au INTERNACIA JURO. Sed kompreneble ankau tiu estas ligita kun homaj rajtoj.*

Mi uzas la koncernajn fontojn en nacilingva Vikipedio:

http://de.wikipedia.org/wik[…]ken_der_Literatur_und_Kunst

http://en.wikipedia.org/wik[…]Literary_and_Artistic_Works

http://en.wikipedia.org/wiki/Copyright

* En pli largha senco la kopirajto apartenas al la homaj rajtoj en la kategorio de rajtoj de libereco.

http://de.wikipedia.org/wik[…]e_.28grundlegende_Rechte.29

Ankau mi opinias, ke 70 jaroj estas tro longa atendoperiodo.

Igorj
Igorj diras:
2011-09-07 15:43
Mi konsideris la nocion “kopirajto’ lige la konkreta temo de la artikolo – retaj bibliotekoj. Mi ne opinias, ke la ago de eldonejo FONTO (ne paginta al la auxtoro, sed ricevinta la profiton) estas bona. Sed “elektronaj» libroj devas esti en ttt senpagaj. Komparo kun senpaga “preno” de automobilo estas, al mi sxajnas, demagogia. Se mi tiel “prenus” automobilon, tio rezultus, ke alia ulo la auton jam ne povas preni, uzi . Post mia “preno” automobilo por aliaj homoj jam ne ekzistas. Sed se mi elsxutis libron en “elektrona” formo de flibusta.net, la libro dauxre ekzistas por cxiuj. Flibusta.net ne estas librovendejo, gxi estas biblioteko. Jes, multaj entreprenemaj homoj deziras, ke cxiuj retaj bibliotekoj transformigxu je librobendejoj. Ek ili deziru plue.
Gerrit
Gerrit diras:
2011-09-07 16:05
Mi revenas al FONTO: oni mistraktis al Fonto kaj al Claude Piron, per kaperaj reeldonoj, sxajne ecx per senpaga filmigo. Fonto faris malbonon al neniu. Vi mislegis supozeble.

Bitlibroj (elektronikaj libroj) lau vi devas esti senpagaj.
Tio lau mi dependu de la jaro de verkigho, char certe vivanta autoro meritas ricevi rekompencon pro sia laboro. Simple senpage preni libron, chu papere chu elektronike estas ja nur shtelado.
Se temas pri libroj de antau jarcento(j), jes - kompreneble devus esti senpage haveblaj. Au kontrau pago de la produktokosto elektronika. Ech tio ja kostas iom.

Lau mi heredado de grandaj proprietajhoj estas en si mem problemo. Chu kopirajto chu domposedajxo chu kio ajn -- La homoj prefere mem laboru por sia vivteno.
Same pri autorrajtoj. Ke nuntempe kelkaj homoj "achetis" kopirajtojn de aliaj homoj, - ke, se mi bone memoras, Michael Jackson ekzemple achetis kopirajton pri muziko de Beatles, - tio estas nur eksceso de stulta havemo.

Mia komparo kun automobilo estis intencita por per ridiga (ridinda?) komparo pliklarigi ke shtelo simple restas shtelo.
Igorj
Igorj diras:
2011-09-07 17:02
Jes, pri FONTO mi mislegis neatenteme.

Vi skribis: "Simple senpage preni libron, chu papere chu elektronike estas ja nur shtelado". Mi denove diras la sxlosilan vorton: BIBLIOTEKO. Cxu senpaga tralego de libroj estas sxtelado (se ulo libron tralegis, sed al auxtoro kaj al eldonejo ne ajn grosxon pagis)? Se mi prenis libron paperan en biblioteko, kopiis gxin, revenigis la originalon en bibliotekon kaj uzas faritan kopion - cxu la sxtelo ankaux? Cxu mem ekzisto de senpagaj paperaj bibliotekoj estas sxtelado? Kaj la elektron(ik)aj?
Gerrit
Gerrit diras:
2011-09-07 19:32
Mia demando estus: Kie do?
Cxar bibliotekoj kostas multe da mono: unue acxeti la librojn - mono; due la homoj kiuj tie laboras - mono; trie - la konstruajxoj, hejtado, lumigado, asekuroj ktp - mono.
Senkostaj bibliotekoj ne ekzistas. En idealaj landoj (sed chu ekzistas da tiaj? mi ege dubas) eble biblioteko estus senpaga - por la publiko. Sed pagi devas almenau iu / iuj.
En biblioteko vi POVAS legi libron senpage. Jes, eksidu tie, prenu libron - au inverse -, kaj legu ghis la fino. Kutime tion oni faras pri gazetoj.
Fari kopion de libro oni povas lau mia scio nur por propra uzado. Sed kutime ne havas sencon, prunti libron el biblioteko, legi ghin kaj kopii.
Sed se hazarde - pro kiu ajn regulo au fakto (kiel lernejano au char la gepatroj por vi pagas au ... ktp) - VI ne bezonos pagi por uzado de la biblioteko, ghi tasmen ne estas senkosta. Ja senpaga por vi tiuokaze.
yves_bellefeuille
yves_bellefeuille diras:
2011-09-07 21:48
Vi povos mem respondi al viaj demandoj se vi memoras, ke temas pri KOPI-rajto. Se vi legas libron, vi ne kopias ĝin, do vi ne malrespektas kopirajton. Eĉ se vi ŝtelas libron vi ne malrespektas kopirajton, kvankam tio kompreneble tamen estas (normala) ŝtelo.

Yves Bellefeuille
edmundo
edmundo diras:
2011-09-07 22:28
Tamen, Claude Piron volis, ke oni kopiu liajn verkojn, kaj ne postulis pagon. Vidu la lastan parton de jena paĝo:
http://esperanto.org/gerda/lec/
Mi esperas, ke aliaj verkoj de Claude Piron baldaŭ aperos en la reto. Mi ricevis permeson, kaj mi jam prilaboras la tekstojn. Se iu volas helpi, bonvolu kontakti min!
esperanto
esperanto diras:
2011-09-07 23:30
Chi tiu respondo montras kiom naiva vi estas.

Se la autorrajto estis ekzemple che Claude Piron persone, li rajtis mem doni la kopirajton kaj republikigi siajn tekstojn.
Se temis pri eldonejo, ekzemple L'Harmattan, kiu posedas la kopirajton de la libro Defi des langues, oni ne rajtas republikigi la verkon sen la permeso de tiu eldonejo, almenau lau mia kompreno.

Mi ne scias, kiu posedis la autorrajton por Gerda malaperis au por La bona lingvo au por aliaj verkoj. Eble la eldonejo, kiu unue eldonis ghin. Aliaj eldonejoj povas licence ricevi la autorrajton. Liaj libroj aperis en Vieno, Budapesto, Chapeco kaj aliaj lokoj. Au en iuj kazoj la kopirajto apartenis al li mem. Tio dependas de la unuopa kazo.

Kiel ajn vi ricevis permeson, vi devas posedi la kopirajton. Char Piron ne plu vivas, Piron ne plu povas plendi tra autorrajta asocio. Eble li transdonis la autorrajtojn. Ekzemple la autorrajtoj de la verkoj de Dürrenmatt estas (au estis) che lia vidvino Kerr. Tiu vidvino rigore kontrolis, kiu reproduktas verkojn de Dürrenmatt kaj plendis en chiu kazo, kie shi malkovris, ke iu reproduktis sen permeso. Punitoj devis pagi sufiche grandan sumon.

Vi skribas, ke Piron ne postulis pagon. Povas esti. Tamen, vi devas havi certecon en chiu kazo, por ne havi seriozajn problemojn, precipe en kazoj de verkoj aperintaj ekster la Eo-movado.

Ankorau unu afero: Se vi volas reeldoni la verkojn de Piron, tio estas via libera decido. Sed mi demandas min, chu ne pli utilus investi la energion kaj monon al novaj tekstoprojektoj, por eviti la eternan remachadon de malnovaj tekstoj, kiuj eble jam estas iomete eksmodaj kaj eble ne plu tiom allogas novajn publikojn.
edmundo
edmundo diras:
2011-09-08 00:00
Nu, la demandosigno montras, ke mia lasta frazo estis nur ŝerco. Kompreneble mi ne vere estas tiel naiva por kredi, ke iu volos helpi min! Evidente mi vere atendis nur pliajn plendojn de konata kontribuanto ...

Ĉe libroj en Esperanto ĝenerale ne ekzistas, kaj certe ne retroveblas, formala interkonsento inter aŭtoro kaj eldonejo, do oni povas/devas supozi, ke la aŭtoro retenis la kopirajton. Bedaŭrinde, ĉar kopirajtojn oni ne registras ĉe iu centra instanco, simple ne eblas scii certe, kiaj skribaj interkonsentoj eble troviĝas kaŝitaj en ies tirkesto aŭ subtegmento. Komercaj nacilingvaj eldonejoj estas pli bone organizitaj, kompreneble, sed eĉ ĉe tre famaj nacilingvaj verkoj ofte estas malfacile ekscii, kiujn rajtojn posedas kiuj personoj (kaj en kiuj landoj).

Certe ekzistas aliaj interesaj projektoj krom reeldoni verkojn de Piron, kaj mi mem okupiĝas pri kelkaj tiaj projektoj, sed ĉi tie ni reagas al artikolo pri "retaj bibliotekoj" ... Se "remaĉado de malnovaj tekstoj" ne interesas vin, eble vi foriru al alia artikolo.
yves_bellefeuille
yves_bellefeuille diras:
2011-09-08 00:44
Mi ja pensis, ke Piron permesis ke oni libere kopiu Gerda malaperis. Dankon ke vi konfirmis tion (kaj strange, ke Gerrit ŝajne ne sciis).

Yves Bellefeuille
esperanto
esperanto diras:
2011-09-08 15:00
Nur skriba konfirmo estas akceptebla. Chu ghi ekzistas?

TIAN respondon oni atendus de juristo kiel Y.B. (Young Boys).

Mi unue konsultus la eldoniston.
Gerda malaperis! Claude Piron. Legolibroj. Fonto. Chapecó. 1983. 48 paĝoj. Prezo: 6.60 €
Gerda malaperis! Claude Piron. KD-oj. Esperanto 3000. Leuven. 2005. Prezo: 8.40 €

Ionel Onet tradukis ghin en la rumanan
Gerda malaperis! - vortlisto / vocabular. Claude Piron. Tradukis I. Oneţ. Lerniloj, vortaroj / rumana.
Do, eble li havas kompetentan klarigon pri autorrajto koncerne tiun verkon.
edmundo
edmundo diras:
2011-09-08 16:00
Kiam mi enretigis la tekston de "Gerda malaperis!", mi korespondis kun Claude Piron. Ni diskutis la rajtigilon, kaj li sendis al mi la tekston sur disketo. Ŝajne li unue donis permeson en letero kun la dato 1992-03-19. Verŝajne mi ankoraŭ havas ĝin ie. Eble mi devus retrovi ĝin kaj deponi kopiojn diversloke, sed la fakto, ke en preskaŭ 20 jaroj neniu plendis krom Andreas Kuenzli signifas ion.

Mi aŭdis, ke en Usono oni bezonas paperan dokumenton por transdoni kopirajton, sed oni ne bezonas paperan dokumenton por doni permeson. En la mondo de libera programaro oni ofte kontentiĝas per reta komunikado eĉ rilate gravajn kontribuojn.
esperanto
esperanto diras:
2011-09-08 17:38
Tio povus esti valida privata interkonsento, sed ghi vershajne ne sufichus, se necesus pruvi la donon de kopirajto. Tamen, se au tiom longe ke neniu plendas, kiu pretendas la koncernan autorrajton, vi povas libere shtopi la tutan interreton senlime per Gerda malaperis.

Kiel ajn. Mi dubas, chu indas lanchi proceson pro Gerda malaperis, kvankam temas pri autorrajte protektinda verko, despli, ke mi ne dubas, ke Piron eventuale permesis republikigi ghin. Sed la problemo ne estas Piron kiel autoro, sed eventualaj aliaj posedantoj de la koprajto. Comprendes?
Ekzemple la tuta teksto de mia Zamenhof-biografio apartenas al la eldonejo Harrassowitz. Ekzemple chiuj artikoloj publikigitaj en la svisa tagjhunralo Tages-Anzeiger apartenas al la eldonejo de Tages-Anzeiger. Tiel funkcias la reguloj en la "ekstera mondo".

Se mi ne plendis jam antau au dum 20 jaroj - tio povus havi diversajn kauzojn. Chu vi sciis kaj rimarkis chion antau 20 jaroj? Hodiau mi estas iom pli sagha ol antau 20 jaroj (kredas mi almenau), kaj mia sinteno rilate al kelkaj temoj, ne nur esperantistaj, ankau farighis iom pli rigora. ;-))
edmundo
edmundo diras:
2011-09-08 18:06
Jes, kiam temas pri komercaj eldonejoj, ofte (sed ne ĉiam) la aŭtoro transdonas la kopirajton al la eldonejo. Sed ĉe libroj en Esperanto tio kutime ne okazas, pro diversaj bonaj kialoj.

En multaj juraj sistemoj ne eblas transdoni kopirajton sen ia rekompenco, kaj tial oni vendas la kopirajton por unu dolaro, ekzemple, se oni ne volas doni al la aŭtoro veran rekompencon.
fjmoleon
fjmoleon diras:
2011-09-07 20:43
> Esperantistoj oftege pagas por libroj ridinde malaltajn sumojn - esperanto-libroj ja kostas mezume minimumajn sumojn.

Mia impreso estas ĝuste la malo, precipe ĉe prezkomparo kun nacilingvaj libroj.

Pri kvalito mi prefere ne parolu: mi bedaŭris ĉiun eŭron, kiun mi lastatempe elspezis por E-libroj.
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2011-09-07 21:56
La libroprezoj de diversaj landoj ekstreme varias, ĉar oni ne povas vendi la librojn en landoj kie la lingvo estas alia. Ĉiu merkato estas izolita kaj la legemo ankaŭ treege varias. La libroj en malgrandaj merkatoj estas la plej kostaj, sed la Islandanoj estas monde la plej libroleganta popolo. En iuj landoj la libroj estas esceptitaj el aldonvalora imposto por stimuli la literaturon.
edmundo
edmundo diras:
2011-09-08 00:14
En Barato oni faras specialajn eldonojn, nur por Barato, de anglalingvaj universitataj lernolibroj. Mi renkontis kelkajn tiajn brokante en Britio, sed verŝajne ne tro multaj sukcesas transmigri de Barato al Britio. La izolecon de la merkatoj helpas la granda kosto de transporto. Iam ni en Britio pripensis donaci Esperantajn librojn al Barato, sed montriĝis, ke estus malpli multekoste represi ilin en Barato ol transporti ilin tien.

Krom la lingvaj diferencoj, alia ne tro grava, sed eble tamen atentinda diferenco helpas apartigi la britan kaj usonan libromerkatojn: oni uzas malsamajn normajn formatojn en la du landoj. Ĉe romanoj oni ĝenerale faras apartajn eldonojn por Britio kaj Usono. Universitatajn lernolibrojn oni eble ne eldonas aparte, sed eble tamen presas aparte, pro la menciitaj transportokostoj.
pistike65
pistike65 diras:
2011-09-08 11:50
Al la temo mi povas kontribui per propra missperto, nome shtelo de traduko mia fare de "Esperanto Radikala Asocio" (Giorgio Pagano). Vidu la artikolon
"Esplorvojagxo - kiu gxin tradukis?":
http://www.eventoj.hu/arkivo/eve-198.htm
Mi skribis tie: "mi ja postulas ke ERA min sendamagxigu: per publika agnosko ke gxi senpermese aperigis mian tradukon, sen mencio de mia nomo."
Nu, tio neniam okazis.

amike
István Ertl
edmundo
edmundo diras:
2011-09-08 12:18
Jes, mi memoras tiun aferon. Sed la hontindeco devenas pli de la plagiato ol de la kopirajtomalobeo. Eblas ankaŭ plagiati en maniero, kiu ne kontraŭas leĝojn pri kopirajto.

En la komenco de multaj modernaj libroj oni legas frazon similan al: "X asertas sian moralan rajton esti identigita kiel la aŭtoro de ĉi tiu libro." Jure, tiaj moralaj rajtoj estas malpli universalaj ol normala kopirajto. Tamen etike ili eble estas pli universalaj. Eĉ se oni kredas je universala rajto kopii aferojn, verŝajne oni ne kredas je rajto kvazaŭ mensogi pri la origino.
pistike65
pistike65 diras:
2011-09-08 16:16
Do, mi devintus aserti mian moralan rajton esti identigita kiel la tradukinto de tiu verko...

amike
István Ertl
esperanto
esperanto diras:
2011-09-08 15:03
Se vi estus membro de landa autorrajta asocio kaj via verko estas tie anoncita, vi povas plendi kontrau la shtelisto kaj via autorrajta asocio sendos fakturon al la shtelisto. Tiel simple funkcias la proceduro.
pistike65
pistike65 diras:
2011-09-08 16:18
Internacie tamen la afero eble ne tiom simplas.
Cetere, Silfer tiam telefonis min (la sola tia okazo en mia vivo) por proponi Civitan helpon, imagu!
Prefere suferi Pagane ol helpati civite :-)

amike
István Ertl
edmundo
edmundo diras:
2011-09-08 16:19
Oni povas ankaŭ mem sendi fakturon. La problemo estas: kion oni faru, kiam neniu respondos?

Ĝenerale oni faras nenion, ĉar procesi estas multekoste.

En Britio iu juristo havis la ruzan ideon sendi al miloj da senkulpaj homoj leterojn, akuzante la adresitojn, ke ili pirate kopiis gejan pornofilmon. La espero estis, ke kelkaj homoj pro timo sendos monon por eviti publikan proceson, kaj la aliajn oni simple ignoru, tiel evitante tribunalajn kostojn. Fine la plano ne tiel bone funkciis por la ruza juristo, ĉar oni kontraŭprocesis, sed eble oni povus provi ion similan en alia lando. Günter Freiherr von Gravenreuth faris similajn trukojn en Germanio. Verŝajne multaj homoj ĝojis, kiam li mortigis sin en februaro 2010.

Istvan agis ĝuste, publike atentigante pri la plagiato. Procesi, kiam oni ne suferis veran financan perdon, ne estas konsilinde. Tiel oni aspektas kiel fiulo.
esperanto
esperanto diras:
2011-09-08 17:00
Se oni estas membro de oficiala autorrajta asocio, ekzemple Pro Litteris en Svislando, kiu havas vastan reton en Europo, ekzistas alta shanco por ricevi la monon, char tiuj asocioj havas la shtate leghan povon trapushi sian povon kaj atingi la celon. La nepagantoj kauzas al la asocio chiujare gigantan monsumon shulditan kaj altan administran laboron. Sed pli kaj pli da "pekantoj" komprenas sian moralan shuldon rekompenci autorrajtojn. Shajne nur en la Eo-vomado, en Ruslamdo kaj Chinio oni ankorau ne komprenis tion. Personoj, kiuj ricevis la fakturon, sed ne pegas, estas same traktitaj, kiel chiu ajn persono, kiu ricevis fakturon kaj ne pagas, ekzemple por luado de loghejo au pagado de mendita produkto. Se vi ne pagis la luprezon por via loghejo, vi riskas esti eljhetita. Kompreneble, en la kazo de Pro Litteris, estas malpli facile eljheti iun rigoran nepaganton. Do, rilate la autorrajtojn temas grandparte pri MORALA AFERO. Ech en Svislando ankorau ne chiuj komprenis la sencon de autorrajtoj, char antau jaroj oni kredis, ke oni rajtas liberi kopii ion ajn, sed la situacio tamen intertempe iom plibonighis. Cetere la pagomoralo en Svislando ne estas aparte alta - oni chefe ghenerale ege prokrastas la pagadon. La interreto pliakrigis la situacion de la kopirajto kaj autorrajtoj, pro tio tiuj autorrajtaj asocioj nun pli ofte devas dedichi sin al interreta kopirajto.

Alvoki kiel Istvan faris supozeble havas neniun sencon nek konsekvencon, char la koncernaj "shtelistoj" supozeble nur ridos kaj mokos.
pistike65
pistike65 diras:
2011-09-08 23:00
"Alvoki kiel Istvan faris supozeble havas neniun sencon nek konsekvencon, char la koncernaj "shtelistoj" supozeble nur ridos kaj mokos. "

Almenau malkreskos la probablo ke ili povos fari la saman, au aliajn, misagojn al tiuj kiuj legis mian alvokon.
Pro simila logiko, indas kaj endas denuncadi la diversgradajn misagojn de la civitaj bonzoj kaj de Orellana Rojas.

amike
Istvan Ertl
esperanto
esperanto diras:
2011-09-08 17:54
Mi rapide superflugis tiujn komentojn en tiama Eventoj

1. Pri la ricevo de autorrajtoj oni legas che Ertl jenon:
"Ne estas tasko de tradukisto zorgi pri akiro de rajtoj, kaj des malpli
havigi pruvojn pri akiro de rajtoj. Tamen, mi kompleze sciigas ke, pri la
eldono de "Esplorvojagxo" en 1994 en la revuo Franca Esperantisto, cxi
ties redaktoro, Herve Gonin, informis min jene:
"Kiam mi publikigis en aprilo 1994 en F.E. vian tradukon de
"Esplorvojagxo", permeso estis petita de la franca eldonisto "Le cherche
midi editeur", kiu vendis al ni la auxtorrajton por ununura eldono."
El tiu chi lasta frazo ne ighas klare, chu la permeso estis petita antau ol post la publikigo de tiu traduko. Due: chu ekzistis kontrakto inter Gonin, Franca E-isto au UFA, kiu lau mia scio eldonis tiun bultenon, kaj Ertl ? Sed mi ne volas esti pedanto, krom tio ankau tio tute ne interesas min, char mi ne estas juristo (feliche).

2.Berveling: "Nun estas unu el la taskoj de Esperantlingva Verkista Asocio, EVA defendi
la rajtojn de niaj E-auxtoroj." Chu EVA ion ajn faris en tiu chi direkto? Lau mi EVA ne plu ekzistas kaj metamorfozighis al iu stranga "Akademio de literaturo", kies nomon mi ech ne vere memoras (al kiu Tonkin unue rifuzis aparteni, sed li tamen estas trovebla en la listo de membroj).


Brrrrrr.

esperanto
esperanto diras:
2011-09-08 17:55
antau AU post la publiko
Mi pardonpetas
edmundo
edmundo diras:
2011-09-08 18:33
Se la afero "tute ne interesas" vin, kial vi skribadas kaj skribadas pri ĝi?

Eble vi iru nun kontroli, ĉu iuj plantoj en via ĉirkaŭaĵo bezonas akvumon, aŭ faru ion alian iomete utilan kaj mense sanigan.
esperanto
esperanto diras:
2011-09-08 21:43
Vi povos ankorau longe oscedi, ghis la lasta esperantisto mortis...

Ghuste inter alie via karakteriza penso- kaj sintenomodelo (kiun mi renkontis ofte inter e-istoj kaj en Eo-kluboj) estas kulpa - au respondeca, pro la fiasko kaj falo de Esperanto.

Se la gvidaj e-istoj, sur internacia, nacia kaj loka niveloj, estus pli serioze atentintaj la (avertajn) vochojn de la seriozaj, raciaj, inteligentaj kaj malekstremismaj samideanoj, la Eo-movado hodiau eble ne trovighus tie, kie ghi estas: che la nulo. Mi timas, ke estas tro malfrue por rekomenci, char la shancoj, se tiaj entute ekzistis, estis maltrafitaj.
fjmoleon
fjmoleon diras:
2011-09-08 18:50
> metamorfozighis al iu stranga "Akademio de literaturo", kies nomon mi ech ne vere memoras

Por interesiĝantoj jen la retpaĝo de tiu stranga Akademio de Literaturo, veranome Akademio Literatura de Esperanto, ALE: http://www.everk.it
esperanto
esperanto diras:
2011-09-08 23:11
La persona konsisteco montras ankau en la kazo de tiu t.n. "Akademio", ke temas pri iu virtuala klubo, ligita kun la UEA-koterio, kiu formas ne pli ol himeron, kiu estas aldone ridindigita per la fakto, ke ech Nobel-kandidato estas prezentita (cetere en konkurenco kun la Nobelkandidato de la Civito).

Diversaj gravaj intelektuloj de la Eo-movado simple mankas en tiu akademio.

Iu ajn povas fondi tian akademion kaj aldoni kelkajn nomojn de bonvolaj homoj, kiuj shatas nomi sin akademianoj. Do, oni ne povas serioze konsideri tiun chi "akademion". Se mi bone komprenis, temas pri la restajho de EVA. Sed nomi la novan organizajhon akademio, estas lau mi, troigo, blufo.

Ekzemple mi neniam estis demandita, chu mi estus interesita aparteni al tiu akademio, kvankam mi publikigis librojn kaj verkis amason da artikoloj, estis redaktoro ktp. ktp. Nu, bone, mi neniam estis membro de EVA kaj mi ne estas beletristo. Sed chu Becker, Casini, Duc Goninaz, Leja, Mayer, Pietrzak k.a. estas beletristoj, mi ne scias.

pistike65
pistike65 diras:
2011-09-08 23:05
Por itisto, eble ankau por atisto, estas klare ke en la frazo
"Kiam mi publikigis en aprilo 1994 en F.E. vian tradukon de
"Esplorvojagxo", permeso estis petita de la franca eldonisto "Le cherche
midi editeur", kiu vendis al ni la auxtorrajton por ununura eldono"
la petado okazis antau la publikigo.

amike
Istvan Ertl
fjmoleon
fjmoleon diras:
2011-09-08 23:15
Mi, kiel principa atisto (sed praktikanta itisto), konfirmas, ke ankaŭ por atisto tiu frazo montras nemiskompreneblan antaŭtempecon (permespeto -> publikigo).
esperanto
esperanto diras:
2011-09-08 23:24
Kiu deklaras sin nur itisto au atisto, signalas, ke li estas idea ekstremisto au fundamentalisto kaj nenion komprenis pri la verbsistemo de Esperanto, kiun Zamenhof kreis sufiche proksime al la principaj ideoj de la verba aspektsistemo en la slavaj lingvoj.

fjmoleon
fjmoleon diras:
2011-09-08 23:54
Mi estas principa atisto sed praktikanta itisto. Ĉu mi do atingis la oran mezon?

> kiun Zamenhof kreis sufiche proksime al la principaj ideoj de la verba aspektsistemo en la slavaj lingvoj.

Kion signifas "sufiĉe proksime"? Ke ili proksimas, sed ne tute (do la verbsistemo ne estas tute aspektisma)? K se ĝi ne estas tute aspektisma (ja la sistemo estas "sufiĉe proksima", sed ŝajne ne tute), kiom da procentaĵoj ĝi estas aspektisma k kiom da alispeca?

K se mi nenion komprenis pri la verbsistemo de Esperanto, kiel eblas, ke mi parolas k skribas k oni tamen komprenas min, se miaj E-verboj estas ĉiuj malĝustaj (mi ja nenion komprenis pri la verbsistemo)?? Aŭ eble mi estos malĉeestonta la lecionon, kiam antaŭ tridek jaroj la instruisto klarigus havinta klarigonte la verban sistemon de Esperanto, kiu laŭdire estis estinta havanta pruvinta tre simpla.

Bv. ne reagi: akceptu la sarkasmojn, kiaj ili estas, k ŝparu al vi lecionojn; ni intertempe komprenis, ke vi posedas la Absolutan Veron pri ĈIO.
esperanto
esperanto diras:
2011-09-09 01:05
Mi tamen volas reagi kaj dirus iom pli precize por forigi dubon pri "sufiche proksime", kio ne plachis al vi:
...kreis la Eo-verbsistemon surbaze de influo de la rusa kaj pola lingvoj (slava verbsistemo).
Cetere tio estas nur spekulacio, char LLZ neniam eksplicite diris tion. Tamen, multaj ekzemploj en LLZ-tekstoj kaj la ghenerala teoria kaj praktika funkciado de la Eo-verbsistemo sufichas kiel indikoj por supozi, au ech aserti tion. Interkrampe, oni supozis, ke eble la angla verbsistemo ludis ian rolon en la kreado de la Eo-verbsistemo, sed mi ne kredas je tiu teorio.

Do, tio estis la serioza parto, kaj nun la malserioza: Espereble vi sukcesos krei la oran mezon inter atismo kaj itismo. Se vi havos ekzemplon, sciigu ghin al mi. La ekzemplo, kiun vi donis, estas nur karikaturo de la Ea-verbaspektsistemo, do vi ne konvinkis min, ke vi komprenis ghin.

Cetere, se Wells au Janton au Gold (ne Golden) au eble Blanke skribus tiajn klarigojn, vi vershajne ne sarkasmus, sed flate respondus en altaj sonoj tiel: ho jes, Wells, Janton, Gold, Blanke tute pravas, ho kiaj genioj, estas ekzakte ghuste, kion vi diras, brave, prave, adore, ktp. ktp.
fjmoleon
fjmoleon diras:
2011-09-09 10:40
> La ekzemplo, kiun vi donis, estas nur karikaturo de la Ea-verbaspektsistemo,

Ĉu vi devis longe pripensi por atingi tiun konkludon?
yves_bellefeuille
yves_bellefeuille diras:
2011-09-09 05:07
Jules Verne mortis en 1905, kaj do en 1994 li estis morta jam 89 jarojn. Kial vi opiniis ke vi bezonis permeson?

Yves Bellefeuille


pistike65
pistike65 diras:
2011-09-09 06:36
Char la koncerna teksto estis publikigita en la franca originalo unuafoje, postmorte, maljam en 1993.

amike
Istvan Ertl
edmundo
edmundo diras:
2011-09-09 10:29
Laŭ mia kompreno la reguloj pri tiaj verkoj varias laŭlande eĉ en EU. Laŭ diversaj informoj en la reto, en Francio kaj Germanio estas 25 jaroj post la publikigo, kaj en Britio estas komplikaj transiraj reguloj, tiel ke multaj aferoj elkopirajtiĝos en la fino de 2039. (En ĉiuj EU-landoj estas ankaŭ 70 jaroj post la morto de la aŭtoro, sed tiu periodo forpasis ĉe Verne.)
akueck
akueck diras:
2011-09-09 16:20
Chu vere ankau por itisto? Mi dubas, char "permeso estis petita" povas signifi au a) antautempecon ("oni estis petinta permeson") au b) samtempecon ("oni petis permeson"). Mi koncedas, ke la kunteksto pli vershajnigas a). Sed por definitive ekskluzivi ne-celatan komprenon lau b), estas eble pli bone aldoni "antaue": "Kiam mi publikigis en aprilo 1994 en F.E. vian tradukon de 'Esplorvojagho', permeso antaue estis petita de la franca eldonisto 'Le cherche midi editeur'."

Pri-enhavaj demandoj: Chu de la dirita franca eldonisto oni petis permeson? Au chu la dirita franca eldonisto petis permeson?
pistike65
pistike65 diras:
2011-09-09 16:47
"Chu vere ankau por itisto?"
Mi ne scias, mi neniam bone komprenis itismon kaj atismon, kaj trovas ke la lingvo bone funkcias sen tiu atavisma (itavisma?) distingado.
Aldoni "antaue" certe helpas por plia senambiguigo, tamen "estis petita" jam klare montras ke la afero okazis pli frue, alie mi skribus "estis petata". (Eble mi estas atisto?)
Kompreneble, la permeso estis petita disde la eldonisto, se Vi insistas pri senambiguigo ankau tiupunkte.
amike
István Ertl
akueck
akueck diras:
2011-09-09 17:23
István Ertl: "'estis petita' jam klare montras ke la afero okazis pli frue, alie mi skribus 'estis petata'. (Eble mi estas atisto?)"

Kredeble jes. Chu vi diras: "Mi estis naskita en 1965."? Au chu vi diras: "Mi estis naskata en 1965."?

István Ertl: "Kompreneble, la permeso estis petita disde la eldonisto ..."

Dankon por la klarigo. Mi do vortigus jene: "Kiam mi publikigis en Aprilo 1994 en F. E. vian tradukon de 'Esplorvojagho', la franca eldonisto 'Le cherche midi editeur' antaue estis petita pri permeso."
pistike65
pistike65 diras:
2011-09-10 04:15
- Chu vi diras: "Mi estis naskita en 1965."? Au chu vi diras: "Mi estis naskata en 1965."?
Nek nek. "Mi naskighis en 1965." Uzi pasivon emfazus la naskadon, dum por la parolanto evidente pli gravas la naskigho. Psikologoj povus komenti...
amike
Istvan Ertl
edmundo
edmundo diras:
2011-09-07 15:15
Eĉ laŭ la normoj de ĝia aŭtoro, jena aserto estas nekredeble stulta: "dum jarcentoj oni pirate kopias patentojn el la Okcidento por eksterleghe enkonduki ilin en sia propra lando".

Diversaj landoj havas diversajn leĝojn. Vi ne povas nomi rusojn "piratoj" kaj "ŝtelistoj", ĉar ili aplikis aliajn (kaj en multaj rilatoj pli bonajn) leĝojn ol Svislando.

Lastatempe Rusio estis devigita ŝanĝi kelkajn tiajn leĝojn. Estas kompreneble, ke rusoj ne sentas fortan respekton al leĝoj truditaj al ili de eksterlandaj firmaoj kun la ĉefa celo favori tiujn eksterlandajn firmaojn.
esperanto
esperanto diras:
2011-09-07 16:07
Ho mia dio, kion vi komprenas pri Ruslando kaj rusaj leghoj? Sed mi ne emas eniri diskuton pri chi tiu temo. La ekzistantaj faktoj kaj spertoj, kiujn la mondo faris kun Ruslando (ne nur en la 21a jc.), parolas por si mem. Mi havas la impreson, ke rusoj entute "ne sentas fortan respekton" al iu au io ajn, por ripeti viajn vortojn. Tio estas tre malbona. Almenau la kontinentaj europanoj, ne nur germanoj kaj francoj, sed ech estonoj, poloj kaj aliaj chefmalamikoj de Ruslando, sufiche klopodis por starigi kun Ruslando normalajn rilatojn surbaze de egalrajteco kaj "paca kun-ekzistado", por uzi terminon el la Malvarma Milito. Ruslando restos chiam malfacila partnero, pro la drasta (kaj kontrasta) karaktero de la (rapide ofendebla) "slava animo". :-))
Bedaurinde dum IKU oni ne traktas tiajn temojn...
esperanto
esperanto diras:
2011-09-07 17:06
Se rusoj "sentus pli da respekto" antau sekurecaj reguloj (de kiu ajn), chi tiu katastrofo, kiu hodiau okazis en Ruslando, vershajne ne estus okazinta

http://www.derbund.ch/[…]/17417208
Igorj
Igorj diras:
2011-09-07 17:13
Vera monstrego estas tiu Ruslando...Kaj "slava animo" ankaux maltauxgas.
esperanto
esperanto diras:
2011-09-07 17:33
jes, mi neniam komprenis, kial (au ke) tia delikata slava animo povas aparteni al tia timiga monstro. Sed eble ghuste tial. :-))

En mia laborchambro pendas granda mapo de Europo (de Atlantiko ghis Uralo), kie Ruslando aperas kiel giganta spaco kun granda fauko (eble triono de la tuta mapo), kiu kvazau volus gluti kaj vori chiujn landetojn de tiu povra Europo.

Cetere, inter slavistoj mi apartenas al tiu "skolo", kiu asertas, ke Ruslando estas parto de Europo, sed nur lau ghia teritorio... (Siberio estas Siberio...). Krom tio mi kredas la malnovan francan dirajhon (kiu shajnas esti iom rasisma, sed tamen tre trafas): "Gratu la ruson kaj vi malkovras la tataron" (sed mi devas honeste diri, ke inter Cheboksary kaj Kazano mi konatighis kun pluraj ege charmaj tataroj - chefe tatarinoj...., kiuj shajne ne originis de la sovagha legenda princo Batu..., sed kiuj lau sia animo pli similas al dolchaj francinoj...)
Igorj
Igorj diras:
2011-09-07 17:44
Mi, estante ruso el Rusio, ecx ne scias kiamaniere mi povas al vi helpi.
skirlet
skirlet diras:
2011-09-10 17:07
Vi ne povas, Igorj. Neniu povas. Tio ne kuraceblas...
Mi eĉ ne respondos al tiuj kliŝaĉoj, ĉar mi ne volas malŝpari mian tempon, pli utile uzeblan alie. Nur kelkaj ligiloj...
Ankaŭ loĝantoj de "civilizitaj" landoj ŝtelas, jen ekzemplo: http://www.youtube.com/watch?v=0xoqIIq068U , kaj jen originalo: http://www.youtube.com/watch?v=R9U6aKZ5t5g .
Ne nur ruso povas esti kontraŭ hodiaŭa kopirajto : jen kion diras "civilizita" usonano: http://www.gnu.org/philosophy/right-to-read.html .
Kaj jen estas mia esperanta traduko de rusa teksto: http://www.russievirtuelle.com/textes/libro.htm
Mi certe posedas aŭtorrajtojn kiel tradukinto. Sed mi ne estas "civilizita" kaj mi rezignas pri ili - ĉar mi pensas, same kiel multaj aliaj, ke tute ne endas ĉion vendi.
dennis
dennis diras:
2011-09-10 06:49

En la longa listo de interesaj komentoj pri la fenomeno retaj bibliotekoj, ne estas multaj kiuj tushas la temon kiel praktike komenci plenigi la bretarojn por, ke chiutagaj Esperantistoj povu utiligi tiajn bibliotekojn.

Mi tutsimple volas starigi la demandon, kiamaniere meti kiel eble plej multajn librojn, legajhojn, sondosierojn, filmojn, kaj similajn en la manojn de niaj gelernantoj kaj de niaj spertaj Esperantistoj.

Edmund GRIMLEY EVANS, lau mi, faris utilajn komentojn tiurilate, kaj li en siaj aldonajhoj respektas la temon de la originala artikolo pri virtualaj bibliotekoj en Libera Folio. (Parenteze, estus bone, se ni pensu iom pri la temo de la artikoloj antau ol verki komentojn kiuj eltemighas. Chiam bonvenas spontanaj, ekstertemaj komentoj, sed ke ili estu malpli oftaj ol komentoj kiuj pli rekte tushas la temon, chu ne?)

Se nur Claude Piron volis, ke liaj libroj estu libere utiligeblaj de chiuj, ke tiel estu. Ke tiuj verkoj de la autoro de Gerda Malaperas (dankon, Edmund) trovighu en la retaj bibliotekoj tuj kiam eblos. Kompreneble, chi tie mi parolas pri verkoj kiuj bezonas la permeson de la kopirajtulo.

Kiuj autoroj de esperantaj libroj volas ke iliaj verkoj NE estu rete senpage disponeblaj? Kiuj esperantaj eldonejoj ne volas, ke iliaj eldonajhoj NE estu en senpaga, esperanta biblioteko? Tiuj kiuj NE volas libere doni siajn verkojn por enmetighu sur la virtualaj bretaroj, levu la manon, ni respektos vian decidon.

Mi pensas, ke la ideoj de Claude Piron, Bertilo Wennergren (Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko), Tim Westover (Marvirinstrato) meritas pli da inko en niaj diskutoj. Estas verkistoj kiuj jam pretas kontribui al la konstruado de virtuale disponeblaj verkoj. Ke ni sekvu ilian vojojn kaj diskutu pri ghi, por antauenigi la nocion Virtuala Biblioteko.

Resume, kiel plenigi per mondernaj verkoj niajn novajn virtualajn bibliotekojn?

Dennis Keefe
Gerrit
Gerrit diras:
2011-09-10 14:43
Ankau en jena ligo oni trovas kelkajn tekstojn, i.a. tradukon mian pri literatura perlo el Mezepoka Nederlanda "Beatrijs" sub la indiko "Trezorejo": http://fontoj.net/
Do - kiel daurigi? simple aperigi...
skirlet
skirlet diras:
2011-09-10 17:31
Estus bone krei la bibliotekon, kiu donas al vizitantoj la eblon alŝuti la librojn...
gking
gking diras:
2011-10-01 19:47
La diskuto pri tiu ĉi temo estas jam longa, kaj mi komencas dubi, ke iu nun legos ĝis la fino; sed ĉar mia nomo aperis kelkfoje en la komentoj, mi devas aldoni kelkajn vortojn.
Unue, pri skanado de britaj esperanto-eldonaĵoj, mi devas emfazi, ke la tuta laŭdo iru al Edmund Grimley Evans, ĉar mi kontribuis nenion al tiu laboro. Mi havas nek la ekipaĵon nek la teknikajn sciojn necesajn por tio.
Due, kvankam Dennis Keefe tute prave menciis, ke ni bezonas novajn, aktualajn materialojn en nia virtuala biblioteko, mi prezentas iom grandiozan penson: Interreto iom post iom abolas tempopason. Dokumentojn de antaŭ 100 jaroj oni trovas same facile kiel dokumentojn de hieraŭ. Tio estas pozitiva afero; estas tre sanige vidi Esperanton de antaŭ 100 jaroj, kaj estas neniel malbona afero se tio influas la Esperanton de hodiaŭ. Oni povas konsideri tion stabiliga influo al la lingvo, precipe kiam multaj interretaj lernantoj ne konas la historian fonon de la lingvo.
Trie, ĉu vere nenion ni kapablas diskuti sen fini tion per lingvaj aŭ interpersonaj komentoj?

Geoffrey King
edmundo
edmundo diras:
2011-10-25 10:59
Finfine mi ĉesis cerbumi pri la ĝusta maniero prezenti la aferon kaj simple alŝutis:

http://rano.org/piron/

Ĝuu!

"Ĉu vi kuiras ĉine?" mankas, evidente, kaj mi ŝatus aldoni ĝin iam. Pri tiu teksto estas eta mistero: nenie mi trovis informojn pri la dua eldono, kiu supozeble aperis inter la unua eldono (1976) kaj la tria (1996). Ĉu iu havas informojn?
otbuller
otbuller diras:
2011-10-25 11:32
La "dua eldono" aperis ĉe Dansk Esperanto-Forlaĝ en 1983. Ne vere temas pri la dua eldono sed fotorepreso de la unua eldono. La vorto "eldono" estas tre konfuze uzata en Esperantujo. Strikte dirite pri nova eldono temas, kiam libro estas iel ŝanĝita enhave aŭ fizike.
edmundo
edmundo diras:
2012-06-13 15:29
Mi plibeligis la menciitan retpaĝon (http://rano.org/piron/), kaj tie legeblas nun ankaŭ "La bona lingvo".

Ankaŭ "Ĉu vi kuiras ĉine?" estas tie, do tiuj, kiuj atendis ĝin por povi legi ĉiujn Ĉu-romanojn en la ĝusta ordo, tiuj povas nun eklegi.
esperanto
esperanto diras:
2012-06-13 15:35
Dankinde. Tio donas la okazon foje relegi la Bonan Lingvon de Piron (kiun mi legis lastfoje kiam ghi aperis kaj kiun mia menso intertempe forgesis) kaj eble lanchi novan diskuton, chefe KUN NOVAJ E-ISTOJ.
fjmoleon
fjmoleon diras:
2012-06-13 18:36
Ĉi tio estas multege pli interesa kaj utila, por E-parolantoj kaj eĉ por E-o, ol la mesaĝegoj de AK (kiujn mi jam delonge ne plu legas) kun ŝajnprofundaj analizoj pri liaopinie plej diversaj blufoj, troigoj kaj mispaŝoj (inter kiuj ĉefrolas la E-vikipedio) de tiu fia kaj senkapabla esperantistaro, precipa kaŭzo de la "fiasko" de Esperanto (ĉu Esperanto fiaskis? Al mi tiu fiaskaĵo tre utilas jam de jardekoj).

Mi cetere insistas: kritiki ĉion kaj ĉiun kaj tiel foje trafi ion kritikindan montras malmulte da analizkapablo.
esperanto
esperanto diras:
2012-06-13 23:01
Shajnas, ke ni devenas de diversaj planedoj kaj pledas por diversaj perspektivoj: Vi por la senespera stagnado, marasmo kaj degenero de Eo, mi por la rapida refreshigho kaj progreso de Eo (kiu plej vershajne ne okazos, tiom longe kiel la Moleonoj dominas la Eo-movadon).


Lu
Lu diras:
2012-06-14 01:18
Vi, Andy, parolas pri iuj homoj, kiuj "dominas la E-movadon". Laŭ mi estas tre malfacile domini ion ajn en Esperantujo. Kiu volus domini ekzemple la esperantlingvan Facebook-on kaj kiel? Kiel domini ĉe Tatoeba? Rilate al unuopaj retejoj estas unuopaj estroj - ĉe Libera Folio, Balta Ondo ktp. Sed domini la tutan Esperantujon - tro malfrue, ne plu eblas. Eĉ mi dubas, ke la UEA-prezidanto aŭ la UEA-direktoro povas multon "domini"...

Cetere: Mi ne vidas movadon en la Movado. Mi preferas la nocion "Esperantujo" aŭ "Esperanto-komunumo".
fjmoleon
fjmoleon diras:
2012-06-14 10:36
> pledas por diversaj perspektivoj: Vi por la senespera stagnado, marasmo kaj degenero de Eo

Ghoji pri la ebleco legi librojn rete egalas pledadon por senespera stagnado, marasmo kaj degenero de E-o? Kion dirus Piron pri tia egaligo...

Vi cetere forgesis kunmencii mian pledadon por blufo kaj fatraso.

> Shajnas, ke ni devenas de diversaj planedoj

Pri tio havu neniun dubon.
esperanto
esperanto diras:
2012-06-14 13:11
La teksto de Piron estas malnovajho kaj jam teda legajho, despli ke tiu fanatika e-isto estis obsedita de la "facila lingvo" kaj en iu momento komplete perdis la objektivecon. Estus tempo krei ion novan ol remachi konstante la saman fatrason.

Mi donis kelkajn stimuljn lau kiu maniero oni povus verki novtipajn tekstojn. Se neniu volas imiti tiun ekzemplon, mi bedauras, sed mi rilatas al tio totale indiferente, same kiel mi TOTALE indiferente rilatas al la sorto de UEA, SES, Civito, la Eo-movado entute, kiu konsistas el amaso da idiotoj, kiuj nenion komprenis kaj flegas Esperanton kiel sian belan hobion anstatu levi ghin sur iom pli altan nivelon.