Retejo en facila Esperanto volas rekapti lernintojn
Libera Folio: Por kio utilas retejo kun facilaj tekstoj? Ĉu ordinara Esperanto ne estas sufiĉe facila?
Emilio Cid: Kvankam Esperanto estas pli facila ol aliaj lingvoj, tamen ĝi estas tre riĉa kaj fleksebla, kaj tio invitas nin verki tre altnivelajn tekstojn. Sed se ni tradukus tiajn altnivelajn tekstojn al iu nacia lingvo, plejverŝajne eĉ ne ĉiuj denaskaj parolantoj de tiu lingvo kapablus facile kompreni ilin, ĉar la nivelo estas tre alta. Estas tre grave havi tiujn altnivelajn tekstojn en Esperanto, sed bedaŭrinde grandega parto el la esperantistaro ne kapablas kompreni tiun lingvostilon, kaj tio seniluziigas ilin pri la lingvo. Ni konsideras ke tio estas atentinda problemo en nia movado.
Kiel diferencas la tekstoj en via retejo de ordinaraj artikoloj?
Multaj instru-metodoj baziĝas sur la Baza Radikaro Oficiala, do en nia retejo ni volas uzi nur tiujn radikojn, precize ĝis la grupo BRO-5. Ni akceptas radikojn ĝis la grupo BRO-9, sed kun aldono de difinoj en Esperanto. Ni eksperimentos ankaŭ pri aliaj listoj da radikoj, kiel ekzemple tiu de la revuo Kontakto. Tiel, ni esperas, la lernantoj kapablos kompreni niajn tekstojn sen helpo de vortaro. Se lernanto kapablas legi tekston sen granda klopodo, lia mem-fido plialtiĝas kaj tio certe helpos por plua lernado.
Kiajn informojn vi volas peri al viaj legantoj? Ĉu unuavice gravas interesa enhavo aŭ simpla lingvaĵo?
Nepre gravas la simpla lingvostilo, sed per la reagoj de la legantoj ni povos fokusi nian enhavon al iliaj interesoj. Estas ege malfacile verki facilajn tekstojn, pro tio estas malmultaj facilaj tekstoj disponeblaj. Do ni kalkulas je la kreemo de niaj kunlaborantoj.
Kiujn vi volas atingi, kaj kiel vi disvastigas la informon pri la nova servo?
Spertaj instruistoj konsentas ke ĝis 90% el la lernantoj forlasas la lernadon. Ni volas funde esplori tiun problemon, atingi tiujn forlasontojn antaŭ ilia forlaso, kaj motivi ilin plu lerni kaj uzi Esperanton. Nia ĉefa celo estas instigi la utiligadon de la lingvo inter legantoj de malsamaj landoj, do ni kalkulas je la komunikado inter sociaj retoj por viruse disvastigi la retejon.
Kiom da legantoj vi ĝis nun atingis?
Ekde ĝia lanĉiĝo, antaŭ 3 tagoj, ni ricevis 961 unuopajn vizitantojn, el 58 landoj, ĉefe laŭvice: Brazilo, Hungario, Rusio, Francio, Hispanio, Usono, Italio, Germanio, Pollando, Argentino, ktp.
Ĉu vi pripensis kunlaboron kun aliaj retaj projektoj kiuj celas instrui Esperanton, ekzemple lernu.net?
Lernu.net, edukado.net, kaj kurso.com.br estas gravegaj instru-rimedoj, kaj ni ĝojus se ni povus iel kunlabori kun tiuj grandegaj iniciatoj. Sed nia ĉefa celo estas la utiligado de la lingvo, ne la instruado. Do ni celas kunlaboron kun sociaj retoj kiel esperanto.com, klaku.net, e-komunumoj en Facebook, Ipernity, Twitter, Orkut. Ni celas kunlaboron ankaŭ kun informiloj kiel Juna Amiko, Kontakto, Libera Folio, Revuo Esperanto, Monato, La Ondo, ktp. Ni simpligos tekstojn el tiuj informiloj, invitos niajn legantojn legi ankaŭ la originalojn, kaj komenti pri ili en la sociaj retoj.
Estas tre grave, ke tekstoj por lernantoj ne enhavas erarojn. Kiajn rutinojn vi havas por elsarki ĉiujn erarojn el la artikoloj?
Tiu estas gravega punkto, kiun ni ankoraŭ ne kontentige solvis. Por kontroli ĉu vortoj estas ene de nia listo, ni uzas la programon Esperantilo, kreita de la polo Artur Trzewik, kiu ankaŭ helpas eviti mistajpadon. Sed la programo ne malhelpas ke oni uzu ĝustan vorton en malĝusta senco aŭ loko. Kelkaj tekstoj estis jam kontrolitaj de kompetetaj esperantistoj, aliaj nur de la aŭtoro kaj de la paĝestro. Ni ankoraŭ serĉas ĉefan kontrolonton por la tuta paĝaro, espereble kompetenta esperantisto respondos al nia alvoko.
La problemo estas ke Esperantistoj emas "kapti" ĉiujn ajn kaj preskaŭ perforte ŝovi ilin en iun kurson. La el tiu ĉi strategio rezultantaj kursanoj jam de la komenco ne vere havas emon lerni Esperanton, aŭ eĉ emon lerni ion ajn.
Iel ne sukcesas elfiltri la homojn de la granda amaso, kiuj vere deziras - aŭ almenaŭ deziros - lerni la lingvon. Kiuj volas, tiuj sukcesos - egale kiel grade malbonas la lernolibro, la kursestro, la lingvaĵo en la klubo, la nombro da krokodiloj, la kvalito de lernu.net, ktp., ktp.
Per senpripense disaspergita propagando kaj per posta sendiskriminacia elekto de instruotoj, la ĉi-epoke kutima instruado ne povas ne fiaski. Kompreneble, la terminoj "instruoto" kaj "lernonto" ne aŭtomate kongruas. Oni ne konfuziĝu.
Tre evidente, nur veran sencon havas instrui "lernontojn". Al tiuj plej ofte ne apartenos iuj de ni morale devigataj geedzoj, geamikoj, gelaborkolegoj, gekonatoj, aŭ homoj varbitaj rekte de la strato, ktp.
Novulino