Vikipedio en Esperanto - baldaŭ dekjara
In English: Finding the Esperanto Wikipedia
Nuntempe en Esperantujo oni ĉefe konas min kiel fondinton de la Esperanta Vikipedio. Sed kiel tio okazis? Nu, iun tagon mi parolis kun kara amiko, Scott Moonen, kiu klopodegis konvinki min pri tio, ke vikioj estos la sekva granda furoraĵo. Estis iel tiel:
Scott: Vikioj estas retejoj, kiujn ĉiuj povas redakti, kaj eblas ligi al alia paĝo en tiu vikio, simple tajpante paĝonomon kun du majuskloj, aspektas ĉi tiel: CamelCase.
Chuck: Nu ja, sed kiu volos fari tion? Kaj la paĝo estas malbela, eĉ ne estas bildoj!
Scott: Ĝuste en tio estas la ĉarmo. Estas nur pura teksto. Estas multe pli facile kunlabori tiel.
Chuck: Baf, ŝajnas tede, sed mi rigardos.
Scott: Aŭdu, ulo, ĉi tiu estas la sekva furoraĵo, vi devus eki pri ĝi nun!
Chuck: Certe, certe...
Do tiel okazis, mi partoprenis en universitata kurso pri komputado, kiu ĉefe temis pri la tiam-en-2001 furora temo Peer-to-Peer (P2P). Tio baze signifas kion ajn, en kio la ĉefa enhavo estas kreata de la uzantoj, anstataŭ la malnovmoda hierarkia sistemo, kun redaktoro, kiu elektas la enhavon por la sistemo. Tiun lastan jaron en la universitato mi decidis fari mian studprojekton pri vikioj. Dum mi esploris la temon, en aprilo 2001, mi trovis ion nomatan WikiPedia, fonditan en januaro 2001. Ha, kia ŝerco tio estis. Iu provas uzi vikion por krei enciklopedion. Kiel dolĉe... Hm, jen la ŝtatoj de Usono, kaj mi vidas ke mankas artikolo pri Pensilvanio. Nu, tio estas facila, mi povas malfermi ĝin, kaj mi tajpis: "Pensilvanio estas granda, teda, ortangula ŝtato". Tiu estis mia unua redakto en Vikipedio.
Post tio mi ne vere multe pensis pri la afero. Sed iel en septembro mi denove aŭdis pri ĝi. Nu, jen, ni vidu, kiel la ŝerco progresas... Klak. Klak, klak. Klak, klak, klaketi klak klak... Vi konas ja la Vikipedian sindromon. Simple ne eblas ĉesi legi, saltante de unu temo al alia... tio eksplodigis mian cerbon! Kiel eblas, ke ĉi tiu ridinda retejo kiun mi vidis en aprilo efektive funkcias?! Eĉ en septembro estis tre malmulte da vandalismo, kaj homoj vere serioze sintenis al la projekto.
Post kiam mi serioze kontribuadis dum monato, mi rimarkis, ke ekzistas alilingvaj projektoj en Vikipedio. La popularaj estis la hispana, pola, germana... hm, japanaj kaj rusaj verkantoj eĉ ne povas tajpi en siaj propraj lingvoj, sed devas uzi kodojn, ĉar la programaro ne subtenas iliajn skribosistemojn. Aĉ. Ho jen, vidu, estas ankaŭ Esperanto, tiu mojosa internacia lingvo, kiun mi eklernis en februaro. Klak. Tio cxi Wikipedio estas en Esperanto. Eĉ en tiu teksteto, du eraroj.
Do, mi komencis pensi... estus amuze havi enciklopedion komplete en lingvo kiu estas nenies denaska! Tiam mi nenion sciis pri denaskuloj. Ajnakaze, antaŭ la reto, apenaŭ ekzistis maniero fari tutan enciklopedion en Esperanto. Eĉ se eblus iel kunordigi la laboron kiu necesas por krei tian mastodonton, ne eblus vendi ĝin, ĉar necesus sendi pli ol dudek pezajn libregojn ĉien en la mondo. Sed nun eblas verki historion kune, en maniero neniam antaŭe spertita, en lingvo apartenanta el neniu lando... la ebloj estas senfinaj!
Sonas bone. Sed ni rigardu la situacion. Ni havas malplenan paĝon. Kie komenci? Memoru ke mi eklernis la lingvon pli frue en tiu jaro! Mi apenaŭ povis komenci verki tian seriozan projekton en tiu lingvo! Poste mi memoris, ke antaŭ iom da tempo mi trafis ulon, kiu verkadis sian propran Esperantan enciklopedion en la reto. Ekde 1995 Stefano Kalb verkadis sian enciklopedion, kiun li nomis La Enciklopedio Kalblanda, ja dolĉa titolo, ĉu ne... En ses jaroj li sukcesis amasigi kolekton de 139 artikoloj, kiuj ĉefe estis verkitaj de li mem. Jen kion signifas sindediĉo!
Certe li volus donaci siajn artikolojn al Vikipedio, por ke plenumiĝu lia revo pri vere internacia enciklopedio. Mi kontaktis lin, klarigis pri ĉi tiu freneza umo, Vikipedio, kaj aŭdinte la ordinarajn kritikojn, mi provis konvinki lin, ke la afero vere funkcias. Li ŝajnis skeptika kaj diris, ke li pripensos kaj poste kontaktos min. Post semajno, li konsentis, ke Vikipedio ŝajnas tre promesa, kaj probable estas la plej bona maniero atingi lian revon pri vera Esperanta enciklopedio.
La 15-an de novembro 2001 ni konvertis lian artikolon pri modernismo al html al vikia formato. La Esperanta Vikipedio estis naskita! Poste ni uzis tri semajnojn por konverti ĉiujn liajn artikolojn al Vikipedio. Fine de la dua semajno ni rimarkis, ke ni havas strangan beston en niaj manoj: multaj artikoloj, nenia strukturo. En tiu momento mi decidis traduki la anglalingvan frontpaĝon al Esperanto. Post ankoraŭ semajno, ni havis ĉiujn 139 artikolojn de Enciklopedio Kalblanda, kaj bonvenigan enirpaĝon, por ke homoj komencu kontribui.
Restis nur unu problemo... la retejo ne subtenis la ĉapelitajn literojn! La tajpilo de Zamenhof en 1887 senprobleme produktis la ĉapelitajn literojn. Kiel li povus scii, ke iam usonanoj "progresigos" la teknologion per komputiloj, kiuj igos tajpadon de tiuj literoj malfacila? Ajnakaze, Zamenhof decidis, ke se ne eblas uzi la ĉapelitajn literojn, ĉiam eblas skribi per la h-sistemo, same kiel en la germana oni povas skribi ae anstataŭ ä kaj ss anstataŭ ß.
Iuj malŝatis la fakton, ke tian tekston ne eblas aŭtomate konverti al "vera Esperanto", do oni komencis uzi la senambiguan sed malpli belan iksosistemon. La h-sistemo povas esti problema por vortoj kiel flughaveno, chashundo aŭ traumata. Ĉu traŭmata, aŭ tra-umata? Tiaj kazoj maloftas, sed efektive estus konfuze vidi la skribajn formojn fluĝaveno aŭ ĉaŝundo. Ajnakaze, en Vikipedio ni volis havi nenian ambiguecon, do ni restis ĉe la iksosistemo, kio kondukis al kritiko de iuj puristoj akceptantaj nur la fundamentan h-sistemon.
Brion Vibber komencis esplori la kodon de Vikipedio kun la sola celo, ke ni povus redakti en la iksosistemo, sed ke la montrado aŭtomate okazu en vera unikodo. La 10-an de januaro 2002 li sukcesis konverti la tutan Esperantan Vikipedion al unikodo... Esperanto estis la unua lingvo en Vikipedio en ĉi tiu supermoderna signokodo (unikodo 2.0 ricevis sian finan formon nur en 1996). Mi provis konvinki lin, ke la teksto kaj la paĝotitoloj en la adresoj uzu iksokodon, kaj simple estu montrataj unikode, sed lia kapablo antaŭvidi la evoluon multe superis la mian. Bone, Brion, mi nun konfesas, vi pravis!
Li poste pluiris, konvertante ĉiujn aliajn lingvoversiojn de Vikipedio al Unikodo, kio fine solvis la problemojn pri la japana kaj la rusa, kaj samtempe ebligis verkadon en multaj aliaj pli frue neglektitaj lingvoj. Kun lia scio pri la detaloj de la kodo, li iĝis la unua plentempa dungito de la vikipedia projekto, kiel ĝia ĉefa evoluiganto. Multaj homoj devus esti dankaj pro la enorma programara subteno, kiun Brion donis al la multlingva Vikipedio. Jam nun marku la unuan de junio en via kalendaro kiel la Tagon de Brion Vibber!
Post kiam la ĉefaj teknikaj problemoj estis solvitaj, ni opiniis ke la projekto estas preta por vasta diskonigo. Mi memoras ke Erik Zachte (nederlanda vikipediisto) iam diris al mi, ke li envias nian Vikipedion, ĉar esperantistoj jam estas tutmonda komunumo, kio multe faciligas la disvastigon de informoj al ĉiuj parolantoj de la lingvo, spite la grandajn geografiajn distancojn inter ni. la 15-an de januaro 2002 (en la unua datreveno de la anglalingva Vikipedio) ni publikigis mallongajn artikolojn en du retaj novaĵservoj, kiuj ne plu ekzistas: Eventoj kaj NUN. Post unu semajno ni estis listigitaj en la katalogo de Yahoo.
Poste ni ekuzis la pezan artilerion. La 1-an de marto aperis artikolo en la revuo Esperanto. La 28-an de aprilo, mia unua intervjuo estis disaŭdigita en Radio Polonia. Por ankoraŭ pli antaŭenigi la aferojn, meze de julio mi decidis iom veturi por vidi la mondon kaj fari prelegojn pri Vikipedio en Esperanto.
Post semajno mi faris mian unuan prelegon ĉe la Internacia Junulara Kongreso en Pato Branco, Brazilo. Mi memoras, ke al mi mankis sperto paroli Esperanton, tiugrade ke mi foje devis peti la helpon de la publiko, kiam temis pri nekutimaj vortoj. Tamen la aŭskultantoj ŝajnis vere interesitaj pri la revolucia projekto, kaj estis tre paciencaj, aŭskultante ĉi tiun komencantan parolanton de Esperanto. Mi anticipe preparis flugfoliojn por disdoni, por ke la projekto ne estu forgesita, kiam la kongresanoj revenos al siaj hejmlandoj.
Mi volis fari prelegon pri Vikipedio en la Universala Kongreso en Fortalezo post unu semajno, sed oni diris al mi, ke nur membroorganizoj de UEA rajtas aranĝi prelegojn. Mi neniam forgesos la sperton vidi la grupon de katamantoj renkontiĝi, dum mi ne rajtis fari formalan prezenton pri Vikipedio. Ege frustre! Tamen mi nun komprenas, ke UEA supozeble ricevas enorman kvanton da petoj de homoj, kiuj volas rakonti pri siaj amataj projektoj, kaj bezonas taŭgan manieron rifuzi afable. La Esperanta Vikipedio en tiu tempo verŝajne havis nur proksimume 3.500 artikolojn, do ĝi efektive ne estis ege ampleksa projekto.
Poste mi parolis ĉe KAEST (Konferenco pri Apliko de Esperanto en Scienco kaj Tekniko). Mi ne povas forgesi, ke la unua demando de la publiko temis pri gramatika eraro en mia prezento. Mi supozas, ke iuj aferoj neniam ŝanĝiĝas. La dua demando komenciĝis: "Nun mi havas demandon pri la enhavo..." Bele. Ajnakaze, la pli aĝaj partoprenantoj estis ĉefe skeptikaj pri ĉi tiu juna komencanto, kiu klopodas krei enciklopedion.
Kiam mi verkas ĉi tion, la Esperanta Vikipedio havas pli ol 140.000 artikolojn. Mi apenaŭ povas kredi, kiom la afero progresis. Kaj ĉu vi sciis, ke hodiaŭ, la 15-an de januaro 2011, estas la deka datreveno de la tuta vikipedia projekto? Solenu ĝin kun amikoj, legante kaj redaktante ion en Vikipedio, se vi ne povis partopreni vikipedian naskiĝfeston en via urbo!
Chuck Smith
La unua fizika internacia renkontiĝo de kontribuantoj al esperanta Vikipedio, omaĝe al ĝia dekjariĝo, okazos de la 26-a ĝis la 30-a de oktobro 2011 en Svitavy en Ĉeĥio, kie parte ĝin gastigos tiea Esperanto-Muzeo. Okazos prelegoj, seminarioj, laborgrupoj, instruado por komencantoj, urbotrarigardo, ekskurso al ĉarma renesanca urbo Litomyšl, kultura programo.
La aranĝon kunorganizas E@I kaj Pavla Dvořáková (ĈEA), ankaŭ Chuck Smith jam estas invitita kaj antaŭvideblas partopreno de kelkdek esperantistoj el pluraj landoj, simile kiel en 2010 dum la sciencteknika konferenco KAEST en Slovakio. Retpaĝaro de Vikimanio 2011 nun prepariĝas, sed vi jam nun povas ekplani vian partoprenon kaj sekvi la retejon http://www.vikipedio.net kie ĝustatempe aperos pliaj informoj.