Vjetnamio iĝas la unua haltejo de reta kultura vojaĝo
La kursmaterialo temas pri la historio de Vjetnamio kaj pri la nuntempa socio. Estos pluraj ĉapitroj pri kulturaj temoj kiel muziko, arto, literaturo kaj la lingvo mem, kaj prezento de la vjetnamiaj tradicioj, kutimoj kaj festoj. La 20 lecionoj havas po 3-10 paĝojn da materialoj, kiujn unu post la alia la kursanoj povas elŝuti el la retejo, kondiĉe ke pri la antaŭa leciono ili sukcese trapasis la 10-demandan teston, rakontas la administrantoj.
Por tiuj, kiuj vere partoprenos la kongreson, surloke oni aldone planas renkontiĝon kaj komunan programon kun la vjetnama kurskompilinto kaj kelkaj lokaj esperantistoj. La kurso troviĝas en la sekcio Klerigejo de la retejo Edukado.net.
Ni petis Katalin Kováts rakonti pli.
Libera Folio: Kiom da partoprenantoj necesas, por ke la kurso efektive okazu?
Katalin Kováts: La kvanto en si mem ne plu havas rolon. Ni pretigos la materialon, enretigos ĝin kaj oni povos ekuzi ĝin kiam ajn dum ĝi restos en la programo. Eble eĉ post jaroj. Fakte ke la kurso estas reta, forprenas la premon kaj la dependon de la kvanto de la kursanoj. Teorie eĉ kun unu persono ni povus starti. Kompreneble ni ŝatus rehavi almenaŭ la investitajn elspezojn kaj laŭ la sukceso eĉ doni honorarion al la kunlaborantoj. Kompilado kaj enpaĝigo de tia materialo kostas centojn da laborhoroj.
Libera Folio: Kiom da partoprenantoj vi havas?
Katalin Kováts: Momente ni jam havas 6 pagintajn kursanojn, sed la varbado komenciĝas nur nun, do, estas espero je pliaj kunvojaĝontoj. La unuaj lecionoj aperos en la reto la 15an de decembro.
Libera Folio: La kurso ne estas senpaga - ĉu ĝi tamen estas parto de Edukado.net?
Katalin Kováts: La Klerigejo nestas en www.edukado.net sed konstruigis kaj funkciigas ĝin E-duKati, mia privata entrepreno. Necesis apartigi la du aferojn, ĉefe pro tio ĉar la Fondaĵo edukado.net ne rajtas fari monhavigajn aktivaĵojn. La konstruigo de relative multekosta kaj komplika sistemo, havigo de kursomaterialoj, laborigo de kelkaj kunlaborantoj estis ekster la ebloj de la fondaĵo. El ties buĝeto ne eblis prizorgi senpagan disponigon de tiom kompleksaj materialoj, do necesis trovi alian laborformon. Tamen la funkciigo de la klerigejo riĉigos la membrojn de la paĝaro, ekzemple la studantoj de RITE disponigas siajn metodikajn materialojn por la uzantoj de edukado.net kaj E-duKati ankaŭ reciklas monon al la retejo.
Libera Folio: Ĉu efektive vi sukcesas gajni almenaŭ iom da mono, farante retan kurson en Esperanto?
Katalin Kováts: En la unua periodo certe ne. La baza programa fono kostis ĝis nun pli ol kvin mil eŭrojn, kaj tiam ni ankoraŭ ne parolis pri la enmetitaj laborohoroj, administraj taskoj, dezajno, enpaĝigo ktp. Se ni tamen havos profiton, parto iros por pliperfektigo de la testsistemo de la kursoj, kaj ekzemple la profito de la vjetnama kurso iros por librodonacoj al vjetnamaj esperantistoj. En la Klerigejo de Edukado.net, la kulturvojaĝa kurso ne estas la sola studeblo. Tie funkcias jam de preskaŭ unu jaro RITE (Reta Instruista Trejnado ĉe edukado.net), kiun sekvas dudeko da instruantoj el 16 landoj. Samloke havas kompletigajn studeblojn la studentoj de la Interlingvistikaj Studoj de Poznań. Kaj espereble iom post iom aperos aliaj novaj studebloj.
Libera Folio: Kiajn sukcesojn havas tiu instruista kurso?
Katalin Kováts: RITE estas la ĉefa de niaj retaj kursoj, por kaj pro ĝi kreiĝis la tuta sistemo. Mi deziras disponigi trejnadon kaj helpon ankaŭ al tiuj kolegoj, kiuj ne povas partopreni ĉeestajn kursojn kaj bezonas sisteman kaj ampleksan helpon, aŭ volas spertiĝi ne nur pri metodiko, sed ankaŭ pri aliaj kompletigaj temoj de nia kulturo.
Ni jam havas 21 kursanojn el 16 landoj kaj la plimulto tre-tre diligente studas, eĉ se kelkfoje kun peno, tamen sukcese solvas la testojn kaj produktas tre belajn materialojn.
Ni kreis pli intiman retan laborkomunumon por la RITE-anoj ol estas tiu de la komunumo de la tuta paĝaro. Sed pro la diversaj karakteroj de la celgrupoj tio estas memkomprenebla.
Libera Folio: Ĉu vi pensis pri la ebleco de kursoj pri esperantaj temoj, ekzemple esperanta literaturo? Aŭ ĉu tio jam okazas?
Katalin Kováts: Certe, tiu vastigo de la repertuaro estas grava celo nia. Kurso pri literaturo, movadhistorio interlingvistiko kaj aliaj funkcias jam kiel partoj de RITE. Laŭ niaj planoj ekz. la 20-leciona kurso pri literaturo estos pliampleksigita kaj aparte sekvebla eble post unu jaro.
Ni post kelkaj monatoj en la sama sistemo kaj senpage disponigos plurajn materialojn, kies bazo estas prelegoj de konataj esperantistoj. Ankaŭ per ili ni celas ĝeneralan klerigan agadon per retaj rimedoj kaj en amuza formo de lernado.
Krome, la Kultura vojaĝo al Vjetnamio estas la unua ero de serio. Ni planas ĉiujare sammaniere ebligi kulturvojaĝon al la kongreslando. Por la jaro 2013, kun la helpo de Baldur Ragnarsson, ni jam traktas pri la sekva vojaĝo.
Libera Folio: Ĉu laŭ vi havas perspektivon aranĝi en simila maniero esperantlingvajn kursojn pri tute neesperantaj temoj? Pri kiaj temoj?
Katalin Kováts: Mi opinias tre grava ke esperantistoj lernu la lingvon ne nur por la lingvo mem, sed ke ili uzu ĝin kiel rimedon, ankaŭ por lerni aliajn aferojn. Tiucele ni planas jam kelkajn konkretajn kursojn, kiel kurson pri bazaj konoj de komputiluzado, kurson pri sorobano, pri la vivo kaj arto de Vincent van Gogh, kurson pri tekstokompilado kaj ĵurnalismo, por menciu nur kelkajn. Sed ni bonvenigas ankaŭ aliajn temojn, serĉas kunlaborantojn kiuj volas diskonigi siajn konojn en formo de kurso pagenda aŭ senpaga.