32 membroj voĉdonis en TEJO-elektoj
Post dekjara paŭzo, la individuaj membroj de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) denove rajtis rekte influi la direkton de sia asocio, voĉdonante en la elekto de komitatanoj B, kiuj reprezentas la individuajn membrojn de TEJO. Pasintfoje la elekto okazis en la jaro 2002.
En la jaroj 2004, 2006, 2008 kaj 2010 mankis interesiĝo - ne estis pli da kandidatoj ol lokoj, do ĉiuj estis aŭtomate elektitaj. Ĉi-foje aperis sep kandidatoj por kvar postenoj, do devis okazi balotado. Laŭ la regularo, la baloto devas okazi paperpoŝte, do la Centra Oficejo dissendis 253 leterojn kun balotilo kaj informoj pri la kandidatoj al la individuaj membroj, kiuj ĝis la fino de la balota proceduro estis pagintaj sian kotizon.
Ĉiu membro rajtis voĉdoni por maksimume kvar el la sep proponitaj kandidatoj. Revenis 32 validaj voĉdoniloj. Per tiuj voĉoj estis elektitaj Paweł Fischer-Kotowski el Pollando (21 voĉoj), Wang Shanshan el Ĉinio (20 voĉoj), Ronald Baby González el Kubo/Hispanio (18 voĉoj) kaj Magnus Henoch el Svedio/Britio (16 voĉoj). Ili do estas novaj Komitatanoj, kaj oficos de junio 2012 ĝis majo 2014.
Libera Folio petis la prezidanton de TEJO, Łukasz Żebrowski, komenti la rezulton.
Libera Folio: Voĉdonis 13% el la publiko. Kion tio laŭ vi diras pri la engaĝiĝo de la membraro? Ĉu TEJO-anoj ne interesiĝas pri la direkto de la organizo? Ĉu vi kredas ke pli da homoj voĉdonus, se eblus rete?
Łukasz Żebrowski: — Evidente la plej ĉefa kialo, ke venis nur tiom da voĉoj, estas la paperpoŝta proceduro de la baloto. Ĝi estas tre longdaŭra kaj sufiĉe ĝena. Ja leteroj devas iri de Roterdamo al ĉiuj eĉ foraj mondpartoj, ĉiu voĉdonanto devas ekhavi kovertojn, iri al poŝtoficejo, nemalverŝajne perdi tempon en vico, aĉeti poŝtmarkojn kaj sendi la balotilojn, kiuj ankoraŭ devas ĝustatempe atingi Roterdamon. Tiu pena kaj kosta proceduro estas freneza perdo de energio kompare kun kelkaj klakoj, kiuj necesus kaze de reta voĉdono. Ĝuste pri tio TEJO-membroj ĉefe malkontentis kaj kelkfoje ankaŭ ege miris. Kompreneble estas ankaŭ aliaj kialoj.
Libera Folio: Kiaj aliaj kialoj?
Łukasz Żebrowski: — Pluraj interesiĝantoj pri la baloto tro malfrue "vekiĝis", ke ili devas rekotizi por 2012 por havi rajton voĉdoni kaj malgraŭ ke iliaj balotiloj estis senditaj de la Centra Oficejo, ili ne havis sufiĉe da tempo por voĉdoni. Kelkaj plendis pri tro longdaŭra traktado de membriĝoj en la CO. Plie tia baloto okazis por la unua fojo post dekjara paŭzo, do kaze de TEJO tio signifas, ke apenaŭ iu membro povis de propra sperto kompreni pri kio temas. Finfine certe estas ankaŭ signifa parto de membroj, kiuj ne sentas bezonon voĉdoni, ĉar ne estas aparte engaĝitaj kaj membras pro iuj aliaj kialoj - tiel estas en ĉiu asocio. Tamen evidente la paperpoŝta voĉdonsistemo estas la ĉefa problemo.
Libera Folio: Ĉu estas planoj pri ia maniero por la membroj rete influi estonte?
Łukasz Żebrowski: — Jes, ni nepre devas ion fari kun tio. La problemo estas fakte nova. Unue pro tio, ke tiu proceduro dum 10 jaroj tute ne estis uzata, do ĝi neniun ĝenis. Due, kiam okazis pli fruaj balotoj, interreto ankoraŭ ne estis tiomege vaste atingebla kiel nun, do la paperpoŝta metodo estis pli natura elekto. Nun ni estas en alia epoko, kaj ni devas konformigi niajn strukturojn al ĝi. Dum la lasta, eksterordinara kunsido de TEJO-komitato okazinta en Gdańsk dum Junulara E-Semajno 2011 estis findeciditaj ŝanĝoj en niaj regularo kaj reglamentoj, kiuj interalie enkondukis retan voĉdonon anstataŭ poŝtan voĉdonon en preskaŭ ĉiuj lokoj. Tiuj modernigitaj dokumentoj ekfunkcios post aprobo de la ŝanĝproponoj fare de la UEA-komitato, kiu traktos ilin en Hanojo. Bedaŭrinde voĉdonado pri Komitatanoj B estas afero pli komplika, kaj ĝi ne estas enkadre de tiuj faritaj ŝanĝproponoj.
Libera Folio: Kial ne?
Łukasz Żebrowski: — La problemo, kiun ni devas aparte atente pristudi kune kun la CO estas la leĝaj kondiĉoj en Nederlando por tia reta baloto. Se leĝe tio evidentiĝos ebla, tiam necesos enkonduki ŝanĝojn al la koncerna reglamento de TEJO kaj prepari konvenajn retajn rimedojn. Tiuj du paŝoj devus esti signife pli facilaj, interalie pro tio ke TEJO jam havas retan voĉdonsistemon kiun de kelkaj jaroj uzas la komitato kaj estraro. Necesos do esplori, ĉu ĝi estas iel kunmetebla kun la datumbazo pri membroj de UEA aŭ necesos apliki ion novan.
Libera Folio: Kaj se ne temus pri elekto de komitatanoj?
Łukasz Żebrowski: — Lastatempe la TEJO-komitato kaj sekve ankaŭ -estraro diskutis pri sistemo de likva demokratio, kiun uzas aŭ elprovas diversaj asocioj. Nun mi estas kunlaboranta kun Joop Kiefte pri tio, ke ni ene de kelkaj semajnoj komencu elprovi ĝin kiel konsultan sistemon por TEJO-membroj. Do temas pri sistemo en kiu oni ne alprenos decidojn, ĉar tion faras la komitato, sed oni povos esprimi sian opinion, kiun sekve la komitato konsideru alprenante decidojn. Ĉu tiu sistemo akceptiĝos en TEJO, kaj niaj membroj pli volonte partoprenos en diskutoj pri temoj kernaj por la organizo - nun malfacilas diri, sed evidente valoras provi. Do mi esperas ke ene de unu jaro ni havos respondon je tiu demando. Por la elekto de komitatanoj B ni havas pli da tempo, ĉar la sekva povos okazi nur post du jaroj. Mi esperas, ke se tio nur eblas laŭ la nederlanda leĝaro, balotoj por komitatanoj B en 2014 okazos rete.
Oni ankoraŭ provu retan voĉdonadon, sed mi dubas, ĉu oni atingos multe pli bonan rezulton, ĉar la problemo ne konsistas en la papera aŭ elektronika voĉdono, sed en tute aliaj faktoroj kiel allogo kaj graveco de TEJO, utiligeblo kaj signifo de Eo k.s.
Poste oni tiru la konkludojn. Verŝajne venis la tempo por malfondi tiun "fakan" organizaĵon nomatan TEJO. Ĝi krizas jam de jaroj, aŭ jardekoj, praktike ekde la komenco de 90aj jaroj; la administrado de TEJO kaŭzas nur superfluan laboron al la Centra Oficejo, kiu povus investi sian tempon kaj monon por aliaj, pli utilaj taskoj. Povas esti, ke UEA aŭ iuj individuoj ankoraŭ mone profitas el TEJO-kongresoj (mi tute ne scias), sed krom tio la programo de TEJO jam delonge elĉerpiĝis.