Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2012 / Akademiano pereis en incendio

Akademiano pereis en incendio

de Redakcio Laste modifita: 2012-11-23 11:23
François (Francisko) Simonnet, membro de la Akademio de Esperanto, denaska esperantisto, pereis en incendio en sia hejmo merkrede la 21-an de novembro 2012.

Laŭ informoj de lia filo Victor Simonnet, la fajro ŝajne komenciĝis en la kuirejo en la unua etaĝo de lia loĝdomo en la urbo Sens, cent kilometrojn sudoriente de Pariozo. La korpo de François Simonnet, kiu supozeble sufokiĝis pro la fumo, estis trovita en la unua etaĝo, ne en la dormoĉambro.

François Simonnet mortis en la aĝo de 72 jaroj. Li ekloĝis en Sens iom antaŭ sia emeritiĝo, kaj gvidis tie kursojn en la junulara domo. Pli frue li instruis en diverslandaj universitatoj, plej longe kiel instruisto pri franca gramatiko en la universitato de Sajgono en Vjetnamio en 1971-76.

Li estis denaska esperantisto, kaj studis Esperanton kaj interlingvistikon ĉe la Budapeŝta universitato ELTE. Li estis elektita kiel membro de la Akademio de Esperanto en septembro 2004.

arkivita en:
verdeca1
verdeca1 diras:
2012-11-23 09:55
La informo surprizas min forte.Kial oni donis al li neniom da helpo en la incendio?Cxu neniu ne rimarkis lin en la komenco de la incendio?La rezulto farigxas granda bedauxro por cxiuj esperantistoj.Lia forpaso estas ankaux granda perdo por mia esperanto-movado certe tutmonda.Mi elkore esprimas miajn kondolencon al cxiuj liaj familianoj pere de cxi tiu retpagxo.
yves_bellefeuille
yves_bellefeuille diras:
2012-11-24 04:03
Se oni grandigas la franc-lingvan artikolon kiu aperas en la bildo, ĝi estas bone legebla. Tie estas skribite, ke la fajro-alarmo okazis je 6:20, ke la fajro-brigado tuj supozis ke estis iu en la domo kaj eniris "kun grandaj rimedoj", sed ke kiam ili trovis François Simonnet, je la unua etaĝo, li jam estis morta.

Ankaŭ estas skribite, ke la fajro-brigado malrapide progresis en la domo, ĉar ĝi estas plena je objektoj, kiuj krome nutris la fajron. Unu najbaro diris, ke oni ofte vidis s-ron Simonnet promenante en la strato kun amaso da aĵoj en liaj brakoj.

Mi dankas al Kalle kiu aranĝis la bildon tiel, ke la franc-lingva artikolo estas bone legebla.
viktoro
viktoro diras:
2012-11-25 02:06
Mi skribis ke la kuirejo estas teretaĝe sed tio estas nur detalo.
redakcio
redakcio diras:
2012-11-25 20:55
En la nordeŭropa variaĵo de Esperanto, teretaĝo kaj unua etaĝo estas la sama afero...
cyrille
cyrille diras:
2012-11-25 22:45
Ĝuste Francisko ŝatis diskuti pri tiaj aferoj. Mi dankas al li pro pli bona kompreno de la gramatiko kaj la esenco de nia lingvo. Tiajn trajton mi nun provas transdoni al miaj denaskuloj. Tiel lia precizemo iom plu vivos...

Li ofte diris al mi "Jes, tio estas korekta, sed en lingvo tre proksima al Esperanto".
Cyrille
pistike65
pistike65 diras:
2012-11-26 06:46
ĉu li uzis "ĝusta" aŭ "korekta"?

amike, memorante Franciskon
Istvan Ertl
edmundo
edmundo diras:
2012-11-26 15:28
Estas du parencaj demandoj:

* Ĉu "teretaĝo" egalas al "unua etaĝo", aŭ al "nula etaĝo"?

* Se ternivelo troviĝas proksimume meze inter la plankoj de du etaĝoj, kiu el la du etaĝoj estas la teretaĝo, se entute estas teretaĝo? (Jen ne tro bona ekzemplo: http://www.urban75.org/photos/cambridge/images/cam18.jpg . Cetere, la malsanulejo en Kembriĝo estas tiel granda, ke, kvankam la grundo havas apenaŭ rimarkindan deklivon, la teretaĝo en unu loko estas longe for de la tero en alia parto de la sama konstruaĵo. Do la esprimo "teretaĝo" tute ne konvenas, kaj oni ne uzas ĝin.)
kallekn
kallekn diras:
2012-11-26 16:29
Teretaĝo egalas al tiu etaĝo, kiu estas stratnivela, pli-malpli, ĉu ne? En iuj landoj oni nomas tion unua etaĝo, en aliaj landoj ne. Same en iuj landoj la etaĝo super la teretaĝo nomiĝas la 1-a etaĝo (tiam oni ŝajne rezonas, ke la teretaĝo ne estas vere etaĝo...), en aliaj landoj la etaĝo super la teretaĝo nomiĝas la 2-a etaĝo, ĉar la unua etaĝo ja estas... la teretaĝo.

Jen foto de kelkaj el la butonoj en la lifto en mia laborejo.

http://www.ipernity.com/doc/kallekn/13866656

Notu, ke 1-a etaĝo mankas. Estas B, kiu signifas "bottenvåning", baza etaĝo aŭ teretaĝo. Oni tamen ofte nomas ĝin ankaŭ 1-a etaĝo. Krome estas KV, aŭ källarvåning, kela etaĝo. Oni povus nomi ĝin etaĝo -1, kaj foje oni tiel faras ekzemple en subteraj parkejoj, kie estas pli ol unu subtera etaĝo. Sed etaĝo 0 maloftas en Svedio, laŭ mi.
esperanto
esperanto diras:
2012-11-26 17:40
Bizara mediokra diskuto!

Kion en Svislando (kaj eble ankau alilande) oni nomas "Parterre", en Ruslando kaj orienta Europo oni nomas "unua etagho".

Lau tiu logiko, la unua etagho en Svislando estas en Ruslando jam la dua etagho.

Sed estas ech pli komplike: En Svislando ekzistas iu shtupo (au nivelo) inter "Parterre" kaj 1a unua etagho, nome la t.n. "Hochparterre". ...

edmundo
edmundo diras:
2012-11-26 18:03
Hodiaŭ, kiam eĉ infanoj komprenas pri nul kaj negativaj nombroj, la evidente plej facila maniero etikedi la etaĝojn estas per sinsekvaj entjeroj. Tiam estas klare, ke la teretaĝo estu "0", se estas teretaĝo kaj ankaŭ subteraj etaĝoj.

Tamen, se du partoj de la konstruaĵo havas komunan teretaĝon, sed la kvara etaĝo de unu parto estas samnivela kiel la tria etaĝo de la alia parto, kaj unu lifto servas por ambaŭ, tiam la afero estas malfacile tuj klarigebla eĉ per grafikaĵo al eksterlandano, kiu ĵus paŝis en la lifton. Mi iam estis en hotelo kun tia aranĝo. Nu, estas sanige uzi la ŝtuparon, ĉu ne?
Sten
Sten diras:
2012-11-27 09:25
La plej multaj domoj estas konstruitaj tiel, ke kiam oni eniras en la domon, oni nature venas unue en specifan etaĝon, la teretaĝon. Troviĝas iom da simpla logiko en la ideo, nomi ĝin la unua etaĝo, ĉar ĝi estas la unua, en kiun oni venas. Nomi ĝin nula ŝajnas matematike logika, tamen ne tre oportuna. Mi tre dubas, ĉu eĉ francoj sukcesas elbuŝigi "mi loĝas en la nula etaĝo". Tamen, ĉar uziĝas du sistemoj, necesas kompreni ilin ambaŭ, negrave kiun lingvon oni parolas.
Cetere, kelkaj domoj strangas. Mi iam loĝis en domego kun du ĉefaj pordoj, unu en la etaĝo numero du, alia en la etaĝo numero tri. Enirante tra tiu lasta, franco konstatus ke la "unua etaĝo" (laŭ li) nomiĝas numero kvar!

jxeromo
jxeromo diras:
2012-11-26 18:15
en francio teretaĝo estas nula etaĝo, kaj ĝi ricevas tiun numeron en liftoj. konsekvence oni povas paroli pri "senetaĝa" aŭ "etaĝhava" domo. tiu sistemo ŝajne ne estas vaste uzata en la mondo, kaj mi lernis, kiel mi traduku la numeron de mia etaĝo por fremdaj vizitantoj en domo, kie lifto mankas kaj numeroj ne estas indikitaj.

cetere duonentera etaĝo povas kaŭzi heziton en ĉiu sistemo: en la sen-teretaĝa sistemo oni ankaŭ povas heziti, ĉu ĝi estas 1a aŭ -1a.

la franclingva artikolo pri francisko simonnet diras, ke oni trovis korpon en la domo "en la unua etaĝo", do ĉi-supre oni tradukus pli ĝuste per "dua etaĝo".
edmundo
edmundo diras:
2012-11-26 18:35
Oni aplikis unu sistemon por priskribi la etaĝon, en kiu oni trovis la kadavron, kaj alian sistemon por priskribi la etaĝon de la kuirejo, kun la eleganta rezulto, ke ambaŭ troviĝis en "la unua etaĝo". Tiel senĝene oni interkompreniĝas per la internacia lingvo!
Sten
Sten diras:
2012-11-27 09:26
Mi bedaŭras la forpason de Francisko Simonnet. Mi havas du memorojn de li. En Stokholmo 1969 mi ĝentile akceptis porti lian valizon inter buso kaj metroo, survoje al la IJK de Tyresö, ne sciante ke ĝi enhavas plenan kaj pezegan libroservon. Tre laciga promeno! Kaj en Graz 1970, kiam IJK-anoj manifestaciis surtsrate, portante tabulojn kun diraĵoj de famuloj pri Esperanto, ekzemple de la papo. Sed kiam Simonnet ekvidis ies tabulon kun diraĵo de Maŭ Zedong, li furioziĝis, atakis ĝin, disrompis kaj surtretis ĝin. Ripozu li en paco same kiel prezidanto Maŭ!
Ranieri
Ranieri diras:
2012-11-30 01:19
Kiom bizare tragikas, kelkfoje, la homa destino! Ankaŭ unu el la du (?) maŭistoj kontraŭ kies politika manifestacio dum la Ijk de Graz eksplodis (laŭ rememoro de Sten Sten Johansson) la reago de Francisko Simonnet pereis pro hejmo-bruliĝo: Ermanno Mello (http://tinyurl.com/bqb4onq).