Ĉu teksto en la angla aŭtomate estas internacia?
Se mi volus sukcesi kiel esploristo, mi verkus sciencajn artikolojn en la angla kaj sendus ilin al la plej prestiĝaj eksterlandaj periodaĵoj de mia fako. Unue mi atente esplorus, kiajn tekstojn publikigas la koncernaj eldonaĵoj. Kian strukturon ili havas? Al kiaj diskutoj ili ligiĝas? Kiujn ili citas? Kia estas la nivelo de abstrakteco en la tekstoj? Kiel la esploristo prezentas en la teksto siajn proprajn elektojn kiel aŭtoro de la esploro? Aparte profunde mi legus la gvidliniojn por verkado de la periodaĵo. Poste mi ekverkus tekston taŭgan por la elektita periodaĵo.
La aferon oni povus kompreneble koncepti ankaŭ tiel, ke la koncerna periodaĵo per ĉiuj siaj gvidlinioj pri verkado kaj redaktado ekverkus min kaj mian esploron.
Mian sukceson baras tuta aro da praktikaj, se ne diri animaj malhelpoj. Mi nun klopodas cerbumi, kial mi ne sukcesas verki tiel nomatan internacian artikolon. Mi esperas, ke ĉi tiu persona (aŭ tiel kamuflita) repliko povos veki diskuton pri tio, kiel sencohave estas mezuri la kapablojn kaj lertojn de esploristo per ĝustamezure kompilita bloko en la angla.
Al mi ne prosperas pensi per fremda lingvo. Pensado estas la plej grava tasko de esploristo, kaj ĉar verkado por mi estas konkretigita formo de pensado, fremdlingva verkado igas miajn pensojn stumbli. La limoj de fremda lingvo estas pli striktaj ol tiuj de la gepatra.
Analizado estas (almenaŭ en humanismaj sciencoj) lingva agado. Ĉar la uzo de fremda lingvo neeviteble devigas al ia proksimumado, la precizeco de esplorado suferas. Nur kiam mi uzas mian gepatran lingvon mi kapablas precize senti la guston kaj flankajn signifojn de esprimoj. Mi estas multe pli bona sciencisto en mia gepatra lingvo ol kiam mi stumble uzas fremdan lingvon.
Scienca artikolo estas kaj laŭ sia amplekso kaj laŭ sia strukturo sentaŭga tekstospeco. Dudeko da paĝoj kutime estas tro multe por bone konservi la tutecon de la pensofadeno de unu problemo. Se la idealo estas, ke en unu artikolo oni pritraktu unu problemon, plej laste sur la dektria paĝo oni tentiĝas iom ektuŝi ankaŭ alian temon. Tamen dudekpaĝa artikolo en la praktiko estas tro mallonga, por ke oni en ĝi povu diri ion ĝisfundan, des malpli ion profundan. La rezulto estas misforma supraĵa grateto.
La strukturo de scienca artikolo estas la sama kiel tiu de la esploro. Unue oni starigas demandon, faras trarigardon de pli frua esplorado ĉirkaŭ la temo, poste oni entreprenas la veran esploragon, post kiu oni faras finajn konkludojn kaj mencias iujn eblajn temojn por plua esplorado. Kvankam oni konstatis la strukturon taŭga por monografioj, en artikoloj ĝi devigas al tiel kunpremita esprimado, ke la teksto ne plu komunikas, des malpli inspiras la leganton pensi. La postulo detale prezenti la materialon ofte lasas neproporcie malmulte da spaco por analizo.
En multaj sciencaj periodaĵoj oni postulas, ke la artikoloj estu strukture ortodoksaj; la komentoj de kontrollegantaj kunsciencistoj devige igas la tekstojn senvaria varo, vendebla laŭ mezuro. Ĉar la kontrolantoj ne vere atentas la originalecon de la pensoj aŭ la aktualecon de la demando, sed ĉefe la postulojn de la formala strukturo, manuskriptoj kun novspecaj perspektivoj kaj temomalfermoj ne atingas la publikon. La sistemo de referantoj cirkuligas kaj la rezultojn kaj la metodojn.
Scienca verkado estas komunikado, kaj tial la leganto jam enskribis sin en la tekstojn. Kiam mi verkas, mi verkas por iu. Mi eble ne imagas en mia menso konkretan leganton, sed mi partoprenas iun diskuton, kaj mi havas ian komprenon pri tio, kiaj homoj estas la aliaj diskutantoj. Mi povas prijuĝi, kion ili jam scias, kaj kiajn aferojn necesas klarigi en la teksto. Mi supozas, ke la legantoj scias iom pri la idehistorio de mia propra fako, konas la kernajn verkojn kaj la teoriojn prezentitajn en tiuj. Mi prijuĝas la bezonon de fonaj informoj surbaze de tio, ke la legantoj havu proksimume similan instruitecon pri mia fako kaj mia temo kiel mi mem havas. Ĉiu mia decido pri fonaj informoj do difinas la aron de miaj supozataj legantoj.
Kiam mi verkas por internacia scienca periodaĵo, mi ne kapablas imagi publikon por miaj tekstoj. Kiam la legantoj principe povas esti kiuj ajn kaj kie ajn, mi ne scias kiel difini la kuntekston de mia temo kaj la aliron al ĝi. Mi havas nenian ideon pri tio, kial ili legas mian artikolon, kion ili anticipe scias pri ĝi aŭ por kio ili uzos la informojn ricevitajn el ĝi. Mi ne povas difini la mankon de informoj kiun riparu mia artikolo, aŭ tiun informan vakuon, kiun ĝi plenigu. Verkado por sentrajtaj vizaĝoj ne inspiras.
Esploradon oni entreprenas en komunumo. La interna diskuto de la scienca komunumo estas centra mekanismo en la kontrolado de scienca kvalito; ĝi igas sciencon scienca. Esploro entreprenita de solulo en izolujo estas scienco nur ekde tiam, kiam ĝi estas liverita al aliaj esploristoj por prijuĝo. Se mi verkas por internacia publiko, mi ne nepre ricevas - krom la prijuĝoj de la kontrolantoj - ajnan reagon al miaj faritaĵoj. Mia repliko en la diskuto estas kondamnita esti senimpeta krieto, kiun aliaj eĉ ne aŭdas.
Kaj ĉu jen mi do sidu en mia laborĉambro kaj dispafadu "paperojn" en la mondon?
La koncepto de internacieco bezonus iom da skuado. Kial periodaĵo iĝas internacia, se ĝi aperas eksterlande aŭ en alia lingvo ol la finna? Ĉu periodaĵo aperanta en Anglio en la angla lingvo ial estas ĝuste internacia? Ĉu mi povas fidi, ke la kontrolantoj de scienca periodaĵo, aperanta en Anglio, estas kapablaj prijuĝi la meritojn de mia manuskripto kiu temas pri la finna socio aŭ kulturo?
Se mi volus sukcesi kiel esploristo, mi ne petegus batadon, verkante por scienca periodaĵo debatartikolon, en kiu mi provoke misfamigas internacian publikigadon. Se mi ne komprenos, ke mi ne sendu ĉi tiun tekston al la periodaĵo Kasvatus [Edukado], kaj se tiu periodaĵo pro iu kialo ne komprenas, ke ĝi ne publikigu ĉi tion sur siaj paĝoj, mi forte esperas, ke la teksto estos interpretita kiel stumbla provo veki diskuton pri la angoriga premo kiun sentas multaj esploristoj konataj al mi: ke ili direktu sian ĉefan energion al produktado de internaciaj artikoloj.
Olli Löytty
La teksto aperis en la finna en la scienca periodaĵo Kasvatus 4/2011 sur paĝoj 376-377, kaj en la retejo de la Instituto de enlandaj lingvoj en Finnlando la 15-an de februaro 2012. La esperantlingva traduko aperas en Libera Folio kun la permeso de Olli Löytty. Publikigo aliloke eblas nur kun permeso de la aŭtoro. Traduko el la finna: Kalle Kniivilä.
Mi faris demandon pri la funkcio de angla lingva komputila programo. Bedaŭrinde mi uzis la vorton "lecture" (lektion = lesson) anstataŭ "information", kiam mi respondis al iu "kleriga" mesaĝo ;-)
La rezulto estis, ke la persono kiu, supozeble libertempe agas por la progamliveranto, ekkolerigis kaj konstatis, ke li ne volas foruzi sian tempon je persono, kiu uzas "ian tipon de angla lingvo" (some sort of English), Mi ŝerce uzas tiun esprimon por indiki, ke al mi mankas precizaj konoj pri la angla lingvo.