Du eksprezidentoj en Esperanta konferenco
Pli ol 140 personoj el 12 eŭropaj landoj ĉeestis la aranĝon. En la programo partoprenis interalie Stjepan Mesić, eksprezidento de Kroatio, Milan Kučan, eksprezidento de Slovenio, kaj Gianni de Michelis, eksa ministro pri eksterlandaj aferoj de Italio. La konferencon aŭspiciis la ministro por Eŭropaj Aferoj de Italio, Enzo Moavero Milanesi.
Triesta Esperanto-Asocio ricevis pro la aranĝo premion de la Prezidanto de la Itala Respubliko Giorgio Napolitano. Krom EU, finance subtenis la konferencon ankaŭ la regionaj aŭtoritatoj. Diversmaniere helpis kaj subtenis la Komunumo de Triesto, Universitato por Studoj de Triesto kaj la Unesko-Centro de Triesto.
Triesto, precize ĉe la limo inter Italio kaj Slovenio, estis transdonita al Italio en 1918, sed ĉiam havis grandan slovenan minoritaton. Evidente la malgraviĝo de la landlimo kun la aliĝo de Slovenio al Eŭropa Unio multe influis la urbon. Dum la konferenco amaskomunikiloj ambaŭflanke de la limo amplekse raportis pri la aranĝo, kun sume deko da gazetaj artikoloj kaj multaj televidaj intervjuoj.
Laŭ Zlatko Tišljar, unu el la aranĝintoj, la konferenco estis granda sukceso:
— Dum la konferenco okazis prelegoj de politikistoj kaj fakuloj kiuj el diversaj perspektivoj prilumis diversajn demandojn pri EU kiuj sendube montras ke la nuna Eŭropo ne havas alternativon: ĝi devas plu plibonigadi kaj disvastigadi Eŭropan Union.
Libera Folio: Ĉu ili iel komentis la rolon de Esperanto?
- Ĉiuj prelegantoj – kvankam tio ne estis la temo – laŭdis diversmaniere ankaŭ esperantistojn kaj Esperanton. Eksa ŝtatprezidanto de Kroatio diras en la komenco de sia prelego: "Mi ne estas esperantisto, sed mi alparolas vin kiel geamikojn, ĉar tio kio estis ĉiam en mia koro: paco kaj interkompreniĝo inter homoj kaj popoloj, troviĝas ankaŭ en la fundamento de la ideo de universala lingvo Esperanto." Kaj li finas per la jenaj vortoj: "Mi ne dubas pri la valoro de EU, kaj mi ŝatus ke ankaŭ Esperanto trovu sian lokon en ties institucioj."
La ideo pri la konferenco venis de Zlatko Tišljar, kiu antaŭenigis ĝin tra Eŭropa Esperanto-Unio. Kiam estis ellaborita subvenciebla projekto por la EU-programo "Eŭropo por civitanoj", EEU kontaktis Hamburgan Esperanto-Societon, por ke ĝi estu loka partnero, postulata laŭ la EU-reguloj. Tamen je la unua provo la EU-fondaĵo ne akceptis la projekton, kaj la hamburgaj esperantistoj ne plu pretis okupiĝi pri la afero, rakontas Tišljar.
- Tiam ni trovis partneron en Triesta Esperanto-Asocio. Ni ankaŭ priskribis pli detale kaj pli konvinke la projekton kaj reproponis ĝin al la sama EU-fondaĵo por Eŭropaj Civitanoj. Kaj ĉi-foje ĝi estis akceptita, kun subvencio de 45.000 eŭroj. La tuta projekto (preparo de la konferenco, okazigo kaj postaj raportoj, aperigo de libro kaj pritaksokunvenoj) daŭras de la 1-a de septembro 2011 ĝis la 1-a de marto 2013.
Jam dekomence oni esperis je la partopreno de la du eksaj ŝtatestroj - pro la Universala Kongreso en Zagrebo en 2001 Stjepan Mesić jam havis rilaton al Esperanto, kaj ankaŭ kun Milan Kučan oni havis favorajn kontaktojn, klarigas Tišljar.
- Pravas nia EEU-prezidanto, Seán Ó Riain, kiu deklaris post la konferenco: "La brila sukceso de la triesta konferenco estas pruvo, ke ne-esperantistoj ekinteresiĝas pri Esperanto kiam ni faras ion por kunlabori kun ili kaj, antaŭ ĉio, por helpi antaŭenigi iliajn celojn, kiel paco en Eŭropo tra la eŭropa integriĝo, kiuj fakte tute kongruas kun la celoj de Esperanto. Ni lernu el tio."
Laŭ Zlatko Tišljar, kvar ĉefaj faktoroj kontribuis al la sukceso de la konferenco:
- Unue, ni disponis pri kapabla teamo kiu baze de sperto kaj profesia laboro sciis inventi la ĝustan kaj allogan projekton, kiun EU-instancoj pretis financi. Due, la Esperanto-movado evoluis sufiĉe, ke tiaj eminentuloj konis ĝin kaj pretis akcepti nian inviton partopreni, sciante ke tio ne damaĝos ilin. Trie, la Esperanto-movado havas kvalitajn interpretistojn, kiuj kapablas kvalite plenumi la samtempan interpretadon inter Esperanto kaj pluraj aliaj lingvoj, kaj kvare, EEU havas malpli formalan kaj tre flekseblan, sekve tre efikan strukturon de funkciado de organoj, kiun ne sufokas tro da propra burokratado.
Foto: Peter Baláž