Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2012 / Du eksprezidentoj en Esperanta konferenco

Du eksprezidentoj en Esperanta konferenco

de Redakcio Laste modifita: 2012-05-30 11:51
Du eksaj ŝtatestroj, unu eksministro kaj anoj de la itala kaj de la Eŭropa parlamento partoprenis inter la 9-a kaj la 11-a de majo en konferenco organizita de Eŭropa Esperanto-Unio en Triesto, kun financa subteno de Eŭropa Unio. La konferenco havis la temon "Kia estus Eŭropo nun, sen EU?" kaj havis tri laborlingvojn kun samtempa interpretado: krom Esperanto oni uzis la italan kaj la anglan.
Du eksprezidentoj en Esperanta konferenco

Stjepan Mesić kun konferencanoj

Pli ol 140 personoj el 12 eŭropaj landoj ĉeestis la aranĝon. En la programo partoprenis interalie Stjepan Mesić, eksprezidento de Kroatio, Milan Kučan, eksprezidento de Slovenio, kaj Gianni de Michelis, eksa ministro pri eksterlandaj aferoj de Italio. La konferencon aŭspiciis la ministro por Eŭropaj Aferoj de Italio, Enzo Moavero Milanesi.

Triesta Esperanto-Asocio ricevis pro la aranĝo premion de la Prezidanto de la Itala Respubliko Giorgio Napolitano. Krom EU, finance subtenis la konferencon ankaŭ la regionaj aŭtoritatoj. Diversmaniere helpis kaj subtenis la Komunumo de Triesto, Universitato por Studoj de Triesto kaj la Unesko-Centro de Triesto.

Triesto, precize ĉe la limo inter Italio kaj Slovenio, estis transdonita al Italio en 1918, sed ĉiam havis grandan slovenan minoritaton. Evidente la malgraviĝo de la landlimo kun la aliĝo de Slovenio al Eŭropa Unio multe influis la urbon. Dum la konferenco amaskomunikiloj ambaŭflanke de la limo amplekse raportis pri la aranĝo, kun sume deko da gazetaj artikoloj kaj multaj televidaj intervjuoj.

Laŭ Zlatko Tišljar, unu el la aranĝintoj, la konferenco estis granda sukceso:

— Dum la konferenco okazis prelegoj de politikistoj kaj fakuloj kiuj el diversaj perspektivoj prilumis diversajn demandojn pri EU kiuj sendube montras ke la nuna Eŭropo ne havas alternativon: ĝi devas plu plibonigadi kaj disvastigadi Eŭropan Union.

Libera Folio: Ĉu ili iel komentis la rolon de Esperanto?

- Ĉiuj prelegantoj – kvankam tio ne estis la temo – laŭdis diversmaniere ankaŭ esperantistojn kaj Esperanton. Eksa ŝtatprezidanto de Kroatio diras en la komenco de sia prelego: "Mi ne estas esperantisto, sed mi alparolas vin kiel geamikojn, ĉar tio kio estis ĉiam en mia koro: paco kaj interkompreniĝo inter  homoj kaj popoloj, troviĝas ankaŭ en la fundamento de la ideo de universala lingvo Esperanto." Kaj li finas per la jenaj vortoj: "Mi ne dubas pri la valoro de EU, kaj mi ŝatus ke ankaŭ Esperanto trovu sian lokon en ties institucioj."

La ideo pri la konferenco venis de Zlatko Tišljar, kiu antaŭenigis ĝin tra Eŭropa Esperanto-Unio. Kiam estis ellaborita subvenciebla projekto por la EU-programo "Eŭropo por civitanoj", EEU kontaktis Hamburgan Esperanto-Societon, por ke ĝi estu loka partnero, postulata laŭ la EU-reguloj. Tamen je la unua provo la EU-fondaĵo ne akceptis la projekton, kaj la hamburgaj esperantistoj ne plu pretis okupiĝi pri la afero, rakontas Tišljar.

- Tiam ni trovis  partneron en Triesta Esperanto-Asocio.  Ni ankaŭ priskribis pli detale kaj pli konvinke la projekton kaj reproponis ĝin al la sama EU-fondaĵo por Eŭropaj Civitanoj. Kaj ĉi-foje ĝi estis akceptita, kun subvencio de 45.000 eŭroj. La tuta projekto (preparo de la konferenco, okazigo kaj postaj raportoj, aperigo de libro kaj pritaksokunvenoj) daŭras de la 1-a de septembro 2011 ĝis la 1-a de marto 2013. 

Jam dekomence oni esperis je la partopreno de la du eksaj ŝtatestroj - pro la  Universala Kongreso en Zagrebo en 2001 Stjepan Mesić jam havis rilaton al Esperanto, kaj ankaŭ kun Milan Kučan oni havis favorajn kontaktojn, klarigas Tišljar.

- Pravas nia EEU-prezidanto, Seán Ó Riain, kiu deklaris post la konferenco: "La brila sukceso de la triesta konferenco estas pruvo, ke ne-esperantistoj ekinteresiĝas pri Esperanto kiam ni faras ion por kunlabori kun ili kaj, antaŭ ĉio, por helpi antaŭenigi iliajn celojn, kiel  paco en Eŭropo tra la eŭropa integriĝo, kiuj fakte tute kongruas kun la celoj de Esperanto.  Ni lernu el tio."

Laŭ Zlatko Tišljar, kvar ĉefaj faktoroj kontribuis al la sukceso de la konferenco:

- Unue, ni disponis pri kapabla teamo kiu baze de sperto kaj profesia laboro sciis inventi la ĝustan kaj allogan projekton, kiun EU-instancoj pretis financi. Due, la Esperanto-movado evoluis sufiĉe, ke tiaj eminentuloj konis ĝin kaj pretis akcepti nian inviton partopreni, sciante ke tio ne damaĝos ilin. Trie, la Esperanto-movado havas kvalitajn interpretistojn, kiuj kapablas kvalite plenumi la samtempan interpretadon inter Esperanto kaj pluraj aliaj lingvoj, kaj kvare, EEU havas malpli formalan kaj tre flekseblan, sekve tre efikan strukturon de funkciado de organoj, kiun ne sufokas tro da propra burokratado.

 

Foto: Peter Baláž

Pliaj fotoj

arkivita en:
franmau
franmau diras:
2012-05-14 22:19
Mi sincere gratulas pro sukcesega aranĝo! Kaj mi aparte dankas Sean pro la incitaj vortoj malfermiĝi al la ekstera mondo :-)
ztisljar
ztisljar diras:
2012-05-14 22:39
Nepre necesas mencii ke por la sukceso estas meritaj multaj homoj kaj mi menciu kelkajn: La estraro de EEU: Sean O Riain, Nikola Rašić, Petro Balaž, poste Maja Tišljar, Jozefo Heinvart. Samgravas pluraj Triestanoj inter kiuj unualoke Edvige Tantin kaj Elda Doerfler, interpretistoj Michaela Lipari, Cristina de Giorgi, Marek Blahus, Istvan Ertl kaj Nikola Rašić. Prelegis eŭropa parlamentano Antonio Cancian, eksa eŭropa parlamentano Giorgo Rossetti, eksa ĝenerala sekreatrio de Eŭropa Popola Partio Thomas Jansen, profesoroj Paolo Alessi, Francois Grin, Božo Repe, Mladen Staničić kaj fakuloj kiel Sean O Riain kaj mi.
Krom esperantistoj (chirkau duono de la publiko) partoprenis neesperantistaj studentoj de ĵurnalismo el 6 universitatoj de 5 landoj kaj okazigis 4 laborejojn kiujn gvidis universitataj profesoroj el Kroatio Stjepan Malović, Gordana Vilović kaj Vlado Sušac. Okazis ankaŭ Ronda tablo kiun gvidis Giorgio Rossetti kaj partoprenis Mesić, Kučan, De Michelis kaj Jansen.
Aparte gravas du vespermanĝoj en kiuj la organizantoj povis multe babili malstreĉe kun la gravuloj kaj interalie en privataj interdiskutoj klarigi kion la esperantistoj celas.
Gerrit
Gerrit diras:
2012-05-15 11:01
Estas bone ke tio okazis. Kio sekvos nun? Mi scivolas kaj deziras pluan sukceson.
ztisljar
ztisljar diras:
2012-05-15 14:09
La tasko de la organizanto EEU estas ĝis marto 2013 organizi tri pliajn malgrandajn aranĝojn en Maribor, Zagreb kaj Bratislavo kiuj disvastigos la rezultojn. Samtempe ni faros libron kun la referaĵoj, resumo de diskutoj kaj protokoloj de studentaj laborejoj kaj fina konkludo: Kion mesaĝis la konferenco al civitanoj de EU? La libro estos en la angla kaj Esperanto. Ni klopodos almenaŭ la konkludojn disvastigi tra la instancoj de EU kaj alamenaŭ en la landoj de partneroj laŭeble vaste inter la fakuloj pri ĵurnalismo.
En aprilo/majo 2013 ni devos finfari finraporton por la Eŭropo por Civitanoj (Europe for Citizens) kiu financis la tuton. Se tiu raporto estos pozitive taksita, ni ricevos duan duonon de la mono (ĝis tiam ni devos iel travivi pagante la kostojn sen havi tiun duoan duonon). Se ĝi taksos la aferon tre bona, tiam ĝi povas meti ĝin kiel ekzemplan projekton inter kelkdeko de la plej bonaj projektoj kaj mem diskonigi ĝin. Tio ĉiukaze havus pozitivan reeĥon por povi pli facile ricevi novajn projektojn.
Kontaktojn akiritajn kun politikaj gravuloj ni plu uzos en konvenaj okazoj. Nun ni povas sen speciala peno turni nin al la du eksaj prezidantoj kaj peti ilin pri io au peti konsilon ktp.
kossey
kossey diras:
2012-05-15 22:36
Gratulojn al ciuj organizintoj kaj partoprenintoj kaj mi deziras pluajn similajn sukcesojn!
Ĉu oni parolis pri ebla enkonduko de Esperanto kiel plenrajta fremdlingvo en lernejojn, almenaŭ eksperimente?
Memkompreneble ne temas pri iu deviga instruado, sed nur al volontuloj.
ztisljar
ztisljar diras:
2012-05-16 09:03
Ni ne parolis pri enkonduko de Esperanto en lernejojn. La senco de tiaspeca laboro kiun certagrade praktikas EEU estas montri al gravaj influpovaj homoj ke Esperanto normale funkcias kiel chiuj aliaj lingvoj kaj tiel forigi antaujughojn. Se ni metus tian temon en la laborprogramon, vershajne pluraj gravuloj jam anticipe rezignus, char ili rekonus nin kiel fanatikulojn.
Sed dum la privataj interparoloj, dum la tagmanghoj kaj vespermanghoj ni havis la okazon respondi iliajn demandojn pri tio. Ni neniam mem iniciatis la diskuttemon kiu rilatis al E, sed simple chiam en tiaj lokoj estis ankau kelkaj esperantistoj kiuj inter si parolis E-on kaj tio per si mem kauzis ke la kunsidantaj gravuloj fojfoje interesighis ankau pri diversaj aspektoj rilate E-on. Tiusence ankau helpis, ke mi mem edukis miajn filinojn denaske en E kaj povis persone atesti ke ekzistas homoj kiuj parolas E-on tute nature kiel unu el siaj gepatraj lingvoj.
Apro
Apro diras:
2012-05-16 21:58
Pravege ! En tiaj cirkonstancoj neniel E-o ighu celo, sed nur komunikilo apud alia(j) lingvo(j).
Ni ne tedegu ne-e-istajn partoprenantojn per senchesa "fanatika propagando"!
Gratulegojn al la organizantoj !!!
kossey
kossey diras:
2012-05-17 01:36
Eble Vi pritaksas la situon ĝuste. Sed kie kaj kiam esperantistoj povus proponi E-on en lernejojn kaj ne esti fanatikuloj?
Ekzistas ja multegaj konataj kaj konvinkaj argumentoj, kiujn bonvolaj interparolantoj komprenas kaj akceptas.

Apro
Apro diras:
2012-05-17 10:10

Plurfoje mi devis konstati ke la plej grava malamiko de Esperanto estas la sektismo. Jen mallonge ekzemploj, kiujn mi spertis en la jaroj 1970 kadre de la Eŭropa Asocio de Instruistoj (EAI) :

Eŭropa Semajno de Eŭropa Asocio de Instruistoj - Dank’ al Patro Busse, lernejestro en Hannut, kiun mi ekkonis dum eŭropa renkontiĝo, Esperanto iĝis laborlingvo apud la franca, la germana kaj la nederlanda dum ĉiujara Eŭropa Semajno; tio okazis en Hannut (Belgio) kaj en Freiburg (Germanio). Bedaŭrinde, kaj malgraŭ antaŭavertoj, samideanoj kondutis sekte kaj tedegis aliajn partoprenantojn per senĉesaj klopodoj por esperantigi ilin. - Konkludo: la Eŭropa Semajno pluiris sen Esperanto !

Tradukreto - S-ro Kech, ataŝeo ĉe la franclingva Ministerio pri Edukado kaj eŭropa prezidanto de EAI, petis de mi starigon de tradukreto pere de Esperanto por EAI. Sed la tiama ĝen. sekr. de ILEI, d-ro Dazzini, rifuzis kunlabori pro strangaj kialoj! Kiel EAI-ano mi funkciigis tian reton, al kiu kunlaboris esperantistaj kolegoj el kelkaj landoj, i.a. Germanio, Grekio kaj Italio.

Tiam, ILEI petis kunlabori kun EAI kaj tiurilate mi partoprenis 3-tagan kunvenon en Parizo, kie mi reprezentis ILEI-n kun s-roj James Fairbank (Francio), Grahame Leon-Smith (Britio) kaj Claude Piron (Svisio). Ni trafis kontentigan rezulton, sed, tiam, la estraro de ILEI (d-ro Mario Dazzini kaj s-ro Helmut Sonnabend) aldonis nepran kondiĉon, ke Esperanto estu LA ununura laborlingvo por ĉiuj rilatoj.

Konkludo: la tuto fiaskis! Ni restu tre atentemaj kiam ni parolas pri E-o kun ne-e-istaj. Plurfoje mi konstatis ke estas ili kiuj, finfine, diras ke E-o devus esti enkondukita en lernejojn.
kossey
kossey diras:
2012-05-17 17:40
Jes, bedaŭrinde ni havas multegajn negativajn ekzemplojn. Tiuj devas instigi, ke ni estu atentemaj.
Sed ekzistas ankaŭ pozitivaj ekzemploj. La iama prezidanto de la hungara Esperanta Asociacio S-ro Oskar Princz estis tiom pacienca kaj taktoplena, ke konvinkis la Ministerion de Klerigado akcepti fremdlingvajn ekzamenojn por diplomo ankaŭ en Esperanto. La rezulto estas ĝis nun tre fruktodona: miloj da studantoj ĉiujare lernas kaj ekzamenas en Esperanto.
 
esperanto
esperanto diras:
2012-05-17 18:06
Ruslando, Ukrainio, Italio, Kroatio kaj Albanio apartenas al tiuj landoj en Europo kun la plej altnivela korupcio. Estas interese, kaj karakterize, kaj ne mirige, ke ghuste el tiuj landoj devenas kelkaj "elstaraj" aktivuloj de la Eo-movado, kies agadoj estas konsiderataj kiel problemkazoj rilate monaferojn.

Al la internacia e-istaro oni simple povas nur rekomendi eviti kaj forlasi chiujn rilatojn kaj log-proponojn de Eo-komercistoj el tiuj landoj, char 100% oni faros malbonajn spertojn kun ili.
Mi konsideras la taskon de UEA publike atentigi al siaj membroj pri tiuj riskoj, problemoj kaj dangheroj, kiuj tiurilate ekzistas en la Eo-movado, kaj ne heziti nomi konkretajn ekzemplojn.

Bedaurinde, la Eo-movado farighis senespera kaj sufiche stulta kaj senutila afero, en kiu chiam la samaj aktivuloj turnighas chirkau la cirklo, por mem farighi absurda cirko. Anstatau senlime mediokraj diskutoj pri dubindaj Eo-temoj, kiel tio okazas nuntempe en Libera Folio kaj en aliaj Eo-mediajhoj kiel tiuj de la UEA-organoj, mi sugestas, ke la Eo-movado transiru al la traktado de internacie esencaj temoj kiel:
- Proceso kontrau la akuzita au supozebla militkrimulo Mladic en Hago
- Milito en Sirio
- Europaj financaj krizoj, Grekio, Hispanio, kaj chirilata protestmovado
- Lezado de homaj rajtoj en la mondo
- Situacio en Vjetnamio antau la UK en Hanojo
- Balotoj en Germanio
- Ruslando post la intershangho de la shtatestraj oficoj
- Francio kun nova registaro
- Disidentoj en Chinio
- Militoj en Afriko
- Europa kaj monda literatura sceno
- Obama
- Ekologiaj proböemoj, nukleaj katastrofoj, akvomanko
- La katolika eklezio sub Benedikto XVI.
k.m.a.
esperanto
esperanto diras:
2012-05-17 18:38
Laŭ mi, en tiuspecaj konferencoj (duonkomerce) organizitaj de Z. Tiŝjlar renkontiĝas du diversaj "moraloj": la mona kaj la politika. Ambaŭ dimensioj riskas plene diskrediti la Eo-movadon en tiaj okazoj. Min malpli ĝenas la mona "dimensio", ĉar sen certa monsumo ne plu eblas okazigi tiuspecajn "plene sukcesajn" konferencojn (laŭ propra pritakso de la organizantoj), ol multe pli la politika, nome:

Se oni invitas politikistojn kiel Stipe Mesic, oni devas konscii pri la sekvaj cirkonstancoj:

Memore pri kelkaj tiklaj eldiroj, kiujn la kroata ekskomunisto (?) kaj "naciisto" (?) Stjepan "Stipe" Mesic permesis al si fari antaŭ kelkaj jaroj pri la dua mondmilito, Ustaŝo, NHD kaj Jasenovac, kaj ĉefe konsidere al lia aparteneco al politika partio (HDZ) kaj la kroata parlamento, kiu kunrespondecis kaj sankciis la agreseman militpolitikon kontraŭ Bosnio-Hercegovino (de kiu Mesic distanciĝis nur en 1994), inkluzive de etnaj purigoj kaj diversaj kontestataj militoperacioj de la Kroata Armeo, inter kiuj la ICTY kelkajn kvalifikis kiel militkrimojn (precipe en Medak), lia laŭdado de Esperanto sonas kiel pura oportunismo, hipokritado kaj ciniko. Sed ja temas pri diversaj aferoj. Ke tiuspecaj politikistoj fanfaronas pri Eo, ĉiu honesta e-isto tamen devas konsideri kiel aparte embarasa, se ne kiel naŭza kaj hontinda afero.
Al tiuj senskrupulaj politikistoj verŝajne mankas nur la posedo de la "alternativa" nobelprenio pri paco, donita de la Eo-movado kaj ĉio estus perfekta!

La koncernaj problemoj ĉirkaŭ Mesic estas priskribitaj en la sekvantaj (germanlingvaj) artikoloj:
http://derstandard.at/2690408?seite=2
http://www.heise.de/tp/artikel/24/24206/1.html
http://www.icty.org/[…]/got-coramdjoind080312e.pdf
http://www.spiegel.de/spiegel/print/d-9207970.html
http://www.spiegel.de/spiegel/print/d-25396504.html (En la ICTY, kie Mesic eldiris, la kontraŭuloj riprochis al li, ke li mensogis, tiel ke eĉ Milosevic eluzis la situacon mirante, kial Mesic ne estis akuzita kiel militkrimulo, ĉar li ja estis estro de la kroata parlamento dum la kroatia kaj bosnia militoj kaj kiel tia do rekte envolvita en la HDZ-politiko, kaj riproĉis al li, ke li inventas historiojn. Sed Mesic ŝovis la tutan respondecon al sia granda "amiko" Tudjman, kun kiu li rompis en 1994). Malgraŭ progresoj sur la kampoj de la demokratio kaj ekonomio, ankaŭ sub Mesic multaj problemoj de la juro, justico, organizita krimo (mafio) kaj korupcio kaj digesto de la historia pasinteco ne estis solvitaj. Kio kondukis al nova ondo de malkontenteco kaj frustracio en Kroatio. Al la ĉefministro Sanader, kiu oficis en la jardeko de Mesic, estis riproĉita grandstila korupcio (li sukcesis fuĝi el Kroatio kaj povis esti arestita nur en Austrio!). Kaj Gotovina povis esti arestita nur en 2005! Do, amaso da pli malpli grandaj skandaloj skuis Kroation en la tempo de Mesic, kiu en iu momento kaj en mirakla metamorfozo eĉ proklamis sin "liberaldemokrato". Nun li aperas en internaciaj konferencoj por prezenti sin kiel apostolon de la demokratio, libereco, eŭropeco kaj paco, kaj eĉ la e-istoj (inter kiuj kelkaj, precipe kroatoj, bone scias pri kia tipo temas) mem "kolportas" tiun kolportiston. Sed la e-istoj, kiujn tiuj menciitaj historiaj faktoj kaj problemoj ŝajne tute ne koncernas nek interesas (aŭ ili prisilentas ilin, ĉar kelkaj el ili bone konas ilin), volonte kunludas tiun groteskan ludon de la reciproka flata ritualo, hipokritado kaj pugolekado, en la (erara) kredo, ke tio povus helpi Esperanton.

Pliaj priaj artikoloj: http://www.spiegel.de/thema/stjepan_stipe_mesic/
Krom tio, Mesic defendis la irakan reĝimon kontraŭ atakado far Usono (kio estis lia rajto, sed ĉu la plimulto de la kroata popolo samopiniis?) kaj vigle interŝanĝis vizitojn kun la libia gvidanto Ghaddafi (kio estis, kiel ni scias hodiaŭ definitive, "etike" malpli taŭga). Ŝajnas ankaŭ, ke kun Putin ekzistis "koraj" rilatoj (sed multaj ŝtatoj celas flegi bonajn rilatojn kun Ruslando, ĉar oni dependas de ĝia gaso). Nelaste, Mesic estis akuzita de la Kroatia Helsinki-Komitato, ke li obstrukcis la esplorojn pri militkrimoj plenumitaj de la Jugoslaviaj Partizanoj dum la 2a mondmilito. Kaj en 2009 li postulis ankaŭ la forigon de ĉiuj krucoj el ŝtataj oficejoj de Kroatio, kio nature kaŭzis negativan reagon de la katolika eklezio. Ŝajnas, ke la internacia komunumo ne multe aprezis Mesic-on kiel politikiston, kiel ilustras la magra listo de honorigoj kaj ordenoj, kiajn li ricevis precipe de samtipaj landoj kiel Slovakio, Latvia kaj Albanio (ĉu tie oni demandis la popolojn, ĉu oni doni ordenon al Mesic?). Mesic akceptis ankau la honoran civitanecon de Montenegro, ŝtato kiu estis aparte fifama pro kontrabando de drogoj, armiloj kaj virinoj. Ktp.

Kvankam pri li regas ĝenerale pli pozitiva bildo, ankaŭ la slovena ekskomunisto M. Kuĉan estis ne malkontestata politikisto en Slovenio, lige kun diversaj dubindaj agadoj. En junio/julio 1991 li apartenis al tiuj, kiuj provokis kaj riskis militon kun la YU-armeo (kiun li ne estus povinta gajni). Sed feliĉe la facilanima aventuro finiĝis sen tro granda tragedio (malgraŭ kelkdek mortintoj, kiu estis tro). Aliaj riproĉis al Kuĉan, ke li apartenis al tiuj, kiuj detruis Jugoslavion (sed tio estas alia temo). Mi do ne scias, ĉu tiuj politikistoj reale transprenis la respondecon por la katastrofoj, kiujn ili siatempe kaŭzis al milionoj da homoj dum la YU-krizoj, ĉar finfine ili ja apartenis al la ŝtataj kaj partiaj aparatoj, en kiuj ili okupis gravajn poziciojn kaj funkciojn. Poste, Kuĉan okupiĝis pri homaj rajtoj kaj restarigis, krom sian propran, almenau ĝis certa grado, ankaŭ la honoron de sia lando kaj popolo.

Se la e-istoj volas "kvalite kontribi" al "aliaj temoj", ili eble foje ankaŭ ne forgesu trakti tiuspecajn temojn en tiaj internaicja konferencoj, kie partoprenas chi-koncernaj politikistoj.

Cetere, lau tio
http://eo.wikipedia.org/wiki/Zlatko_Tišljar
En 2012 Pajo festas sian 50-jaran Eo-jubileon, kio povus esti taŭga okazo por kritike analizi la tutan Eo-agadon de tiu elstara aktivulo. Sed kiu faru, aŭ volus fari tion?
ztisljar
ztisljar diras:
2012-05-21 22:37
Mi dedichis mian vivon al laboro por antauenigi E-on. Jes, chi-jare mi ighis kvindekjarulo rilate la aktivadon en Esperantujo. Vidu en mia blogo che ipernitio pri tio: http://www.ipernity.com/blog/pajo.zlatko/373473
Frue mi komprenis ke nur amatora agado por E havas gravajn limigojn kaj neniel povas konduki la movadon al iu ajn serioza agnosko ekster la E-a mondo. Kaj la nura maniero por gajni monon por povi uzi ghin por utilo de E estas oferti servojn kiujn la monposedantoj volas pagi. Neniu normala homo pagos ion kion li ne volas havi. Kaj baze de tiu logiko mi sukcesis atingi mian emeritighon. Europa Unio proponas multajn eblojn financi agadojn kiuj kontribuas al ghiaj celoj. Same kiel mi chiam opiniis ke mia esperantista konscio ne kolizias kun la deziroj de iama komunisma ideologio pri internaciismo kaj neceso ke la popoloj (komence la laboristaj klasoj) kunlaboru, tiel mi neniel opinias ke mia esperantista konscio kolizias kun la deziroj de Europa Unio fortigadi sian projekton de daura pliampleksigado de la Europunia integrighado baze de propravolaj alighoj de chiam pli granda kvanto da landoj kaj popoloj. Mi sincere volas kontribui al la firmigo de Europa Unio, chefe pro tio char ghi estas la esenca faktoro de la paco en Europo kaj sekve ankau en la mondo. Kaj se EU volas pagi agadojn kiuj kontribuas al fortigo de EU, al konsciigo pri la graveco kaj valoro de EU, mi pretas organizi tiajn agadojn kvalite kaj profesie kaj esti por ili pagita kaj tiel kontribui ke EEU konstruu teamon kapablan agi profesie kaj altkvalite por tiu celo.
Mia celo ne estas paroli pri politiko, sed ne eblas eviti politikistojn se oni volas fari iun ajn seriozan antauenigon de E. Do, mi tute ne reagos al la klopodo de Kuenzli malfamigi politikistojn kiuj subtenas E-on. Tiuj politikistoj kiuj havis gravajn funkciojn en la tempoj de militoj ne povis resti puraj kaj senriprochaj, sed politikistoj kiuj partoprenis en Triesto ne trovighis sur la malghusta flanko.
Mi vivis en shtatoj kiujn ili gvidis kaj mi mem povas diri ke Kučan estis la nura klarvida povulo de antaumilita Jugoslavio, kiu klare komprenis ke Milošević kondukas Jugoslavion al neakceptebla diktatoreco kaj saghe trovis manieron forshirighi el ties manoj sen viktimoj. Mi persone dankas al li ke li savis mian vivon kaj la vivojn de multegaj slovenoj kiuj ne pereis, kio okazus se li agus same kiel agis la tiama gvidanto de Kroatio Tuđman kaj enplektighis en miltan konflikton. Mesić ja apartenis al naciisma HDZ en la komenco sed jam en 1993, kiam Tuđman ekkonfliktis kun la Bosnoj en BhH, distancighis de HDZ kaj volis fondi la propran partion. De tiam li ne plu estis en HDZ. Poste li farighis shtatprezidanto kiun proponis Liberaluloj kaj li estis efektive la nura ebla solvo por lando ankorau sub forta naciisma tensio. Dum sia mandato en kiu chefe regis plu la Tuđman-partio li estis bona neutraliganto de HDZ-ekstremismo kaj mi ne chiam konsentis kun li, sed mi trovis lian prezidantperiodon la plej eble bona solvo, la transiro de nacishovinismo al pli normala civitana demokratio.
Mi nur devas protesti pro la asertoj de Kuenzli ke esperantistoj ne rajtus kunlabori kun landoj kiel Rusio, Italio, Kroatio...pro ilia korupteco. Se Kuenzli neniam audis pri la principo ke oni ne povas kondamni tutajn popolojn sed nur krimajn unuopulojn, mi atentigas lin pri tio. Se mi ion shtelis, li bonvolu min akuzi al tribunalo, sed ne asertu ke chiuj Kroatoj estas koruptaj kaj krimaj. Mi estas sekretario de Europa E-Unio kiu havas sian konton en banko en Belgio kaj sian belgcivitanan kasistinon kaj irlandan prezidanton. Nia financa agado estas plene malfermita kaj je dispono de reviziantoj kaj nia asembleo. La konferencon en Triesto organizis EEU kiu ricevis monon por la proponita projekto kaj ne organizis ghin iu korupta popolo.
esperanto
esperanto diras:
2012-05-22 15:35
Sen fari longan kontraupredikon, mi diru nur tion: Se la e-istoj estus politike iom pli honestaj, ili estus pli kredindaj kaj kion ili faras estus eventuale pli akceptata kaj pli signifa.

Bedaurinde, la naciismo ankorau ne mortis, kaj tio ne nur rilatas al Kroatio, Serbio, sed bedaurinde ankau al aliaj landoj ech en okcidenta Europo, kie daure aperas iuj dubindaj politikistoj kaj partioj, kiuj havas la ambicion gvidi la landojn kaj popolojn.

Kion unuopaj e-istoj politike au komerce faras, tio estu ilia propra problemo. Mi kredas nur, ke estas la tasko de chiu honesta persono atentigi pri certaj problemoj kaj faroj, kiuj ekzistas en la Eo-movado, por eviti ke iuj naivuloj povus farighi viktimoj de iuj ruzaj tipoj, kiuj estas lertaj kaj komercemaj propagandistoj kaj kiuj rakonts amason da kontesteblaj aferoj.
esperanto
esperanto diras:
2012-05-22 16:23
Alia kazo de supozata malhonesteco:

http://www.esperantio.net/index.php?id=1940
k.s.

Sendepende de miaj kelkfoje intence iom provokaj kaj polemikaj intervenoj, oni ĉiam miras pri la maniero kiel la civitanoj sin pravigas pere de mirindaj "oficialaj" skribaj komunikoj (kiujn mi povas konsideri nur kiel ridindaj).

Ekstere, fasade ĉio sonas kaj aspektas bone kaj "jure", sed kio okazas malantaŭ la kulisoj kutime la publiko ne ekscias. Ankaŭ se oni demandas iujn oficialajn reprezentantojn de la Civito (LF, KCE, PEN - fakte ĉio estas unu sama poto) oni kutime ricevas la respondon: "Mi ne scias, demandu aliajn". Al s-ro Silfer persone mem mi preferas ne skribi por ion demandi, ĉar la respondoj, kiujn oni ricevas de li, estas pro sia altgrada bizareco kaj groteskeco fakte neutiligeblaj.

Ŝajnas, ke ciferoj pri la voĉdonrezulto ne estis publikigitaj (eble en LF aŭ printa HdE, kiujn mi ne abonas).
Aliflanke, por ilustri kiel strikte demokratiaj la civitanoj estas, oni publikigis jenan komunikon:
http://www.esperantio.net/index.php?id=1942

Sendepende de la iom pompa kaj dubinda titolo "Verko de la jaro", pri kiu laŭdire voĉdonis la abonantoj de LF (kiuj laŭdire estas 700), mi kompreneble sincere ĝojas, ke s-ino Maĝarova gajnis la unuan lokon kaj esperas, ke ŝia verko estas vaste legata de la e-istaro.

Mi ne konas ŝian verkon, sed trovis ĝin en la librokatalogo de UEA:
http://katalogo.uea.org/kat[…]u=Trovu+en+la+reta+katalogo)*
(kio signifas, ke LF ja vendas siajn librojn al kaj tra UEA!)
Tie oni ekscias inter alie, ke la premiita verko aperis en la jaro 2010, ampleksas 64 paĝojn kaj kostas (ĉe UEA!) tri (jes nur tri) eŭrojn (do la originala prezo devas esti eĉ pli malalta).
Pli honeste estus, se en la koncerna komuniko de HeKo oni farus aŭ ligon al tiu katalogo, aŭ almenaŭ sciigus la legantojn, kie la koncerna verko estas aĉetebla. (Prefere oni aĉetu librojn ĉe la libroservo de UEA, kiu estas fidinda). Tiun ĉi rimarkigon mi aldonas kiel bonintenca konsilo.

Kiel ajn. La konkludo de Nilsson estas falsa. Mia sinteno al la civitanoj ktp. ne konsistas en tio, ke mi persone malŝatus ilin (krom 1 certa persono mi fakte malŝatas neniun alian personon el ili, eble nur iomete kompatas ilin), sed mi nur kritikas la SISTEMAN MALTRANSPARENTECON kaj MANIPULATAN KOMUNIKADON unuflanke, kaj FANFARONADON/TROIGADON/BLUFADON aliflanke, kiujn mi observas en la silfera imperieto de jardekoj. Kaj mi kredas, ke mi ne estas la sola, kiu tion observas kaj konstatas. Jen, tio estas la sola problemo, kiun mi havas kun tiu Eo-organizaĵo. Kaj ĉi tie ni alvenis ĉe la alia temo: Kiel konate, la estroj de la silfera imperieto estas denaskaj italoj (la valida ŝtataneco estas alia afero). Se ili estus denaskaj svisoj, la stilo verŝajne estus iom alia, eble pli honesta, eĉ se ne malpli stranga, kiel montras la ekzemploj de la ceteraj Eo-organizaĵoj en Svislando.

Sed ĉar oni amike konsilis al mi ne enmiksiĝi en la civitajn diskutojn, mi finas la diskuton.

 
dennis
dennis diras:
2012-05-20 12:15

Estas plache legi pri chi tiu arangho organizita de EEU en Triesto, Zlatko Tisljar kaj la multaj laborantoj kaj kunlaborantoj esperantistaj. Kiel aranghi ion kio servas la necesojn de europaj landoj, kaj kio samtempe ne-altrude montras iom pri la vivo de Esperanto kaj Esperantistoj estas certe la frukto da longa sperto, kapablo kunlabori kun homoj, kaj iom da entreprenika spirito. Gratulon al Zlatko.

Germain Pirlot bone montras, supre, ke Esperantistoj ne chiam scias kiel interrilati kun decidistoj kaj politikistoj. Lerni fari tian interrilaton multe helpos al la Esperanto-Movadoj. Kiel ghuste faru tion, ni petu la helpon de Zlatko.

Ni chiam povas lerni, kaj tio kion Zlatko faris pasintece ankorau povas helpi al ni hodiau. Zlatko, mi kredas, starigis la Internacian Pupteatron en Zagrebo. Tio estas tre interesa projekto char ghi estas, en merkatikaj terminoj, tre nicha, tre celtrafa. Unu el la shlosiloj de venonta sukceso eble estas lerni kiel kunlabori kun malgrandaj, limigitaj grupoj. Iel, kiel Francesco Maurelli kaj TEVA faris kun la vegetaranoj.

Kaj el la entreprenika posho de Zlatko elvenis multaj aliaj utilaj ideoj, nichaj ideoj, celtrafaj ideoj.. Ekzemple, lia laboro provi trovi la plej oftajn, parolatajn vortojn en Esperantujo. Por tion fari, li iris al Kongreso de Esperanto, eble en Svisio, kaj surbendigis multajn, multajn spontanajn konversaciojn de Esperantistoj. Post prilaborado per komputilo, li publikigis la “Frekvencmorfemaro de Parolata Esperanto.” Tiun libron mi trastudis, kaj mi uzis parton por la kreado de la BEK-Kurso. Hodiau, ni havas la TEKSTARO-n de Bertilo Wennergren, sed valoros la penon repreni la studon de Zlatko kaj daurigu ghin.

Entreprenistoj kiel Zlatko Tisljar, Francesco Maurelli, Peter Balaz, Lu Wunsch-Rolshoven, Katalin Kovats, Humphrey Tonkin, Anton Oberndorfer, Martin Schaeffer, Chuck Smith kaj multaj aliaj tiaj homoj, eble estas la shlosilaj homoj por venontaj sukcesoj. Kiel klasikaj entreprenistoj, ili ofte eraras char ili aliras novajn vojojn, sed estas probable, ke estas tiaj homoj kiuj trovos vojojn de nia futuro.

Au chu vi pensas, ke se ni atendas sufiche longe, la Vojo trovos nin?

Dennis Keefe
Krizipo
Krizipo diras:
2012-05-20 13:59
Oho! Jen historia evento! La "Esperantisto de la Jaro" sukcesis verki sian kutiman edifaĵon sen lia plej ofta radiko strategi'.
robbkvasnak
robbkvasnak diras:
2012-05-21 02:24
Mi legas iom da envio en via mesaĝo, Krizipo.