Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2012 / Estraro respondis sen klara strategio

Estraro respondis sen klara strategio

de Redakcio Laste modifita: 2012-08-13 00:51
La Hanoja estas la plej malgranda Universala Kongreso dum multaj jaroj. Tial estas kompreneble, ke la unua demando en la programero Estraro respondas marde matene temis pri tio, kion faras la estraro de UEA por haltigi la ŝrumpadon de la kongresoj - kaj de la tuta asocio. Hori Yasuo, nova honora membro, scivolis kial UEA ne havas planon por sia agado. Klaran respondon li ne ricevis. Marde en la kongresa programo estis ankaŭ la Tago de la lernejo.

La ĉiujara programero Estraro respondas jam preskaŭ tradicie okazis en salono nomita laŭ Ivo Lapenna. Ne multis akraj demandoj, kaj la kritikoj kiuj aperis pli temis pri la kongresejo kaj similaj praktikaj aferoj, pri kiuj la estraro ne rekte respondecas. Pli ol dialogo inter la estraro kaj la publiko, multfoje pli temis pri diskuto inter anoj de la publiko dum la estraro silentis.

La programero komenciĝis iom post la naŭa matene, kaj kiel kutime daŭris proksimume unu horon kaj duonon. Komence ĉeestis prezidanto Probal Dasgupta kaj la estraranoj Loes Demmendaal, Maritza Gutierrez, Barbara Pietrzak, Claude Nourmont kaj Amri Wandel.

Probal Dasgupta komence sugestis al la ĉeestantoj, ke estas taŭga jaro por fari strategiajn demandojn, ĉar daŭras la preparado de la strategia plano por UEA.

La unua demandon faris Johannes Mueller el Germanio:

- Ĉu la estraro planas fari ion por haltigi la ŝrumpadon de la Universalaj Kongresoj kaj de la membraro de UEA? Kiaj estas viaj planoj.

Respondis generala sekretario Barbara Pietrzak, laŭ kiu la grandeco de unuopaj Universalaj Kongresoj multe dependas de la loko, kie ili okazas.

- Tial ĉi tiu kongreso ne estas granda. Ĉiam pli ekzistas aliaj aranĝoj ol tiuj ĉirkaŭ la kongreso. Krome estas granda interesiĝo pri Rejkaviko, pro kiu multaj preterlasas la ĉi-jaran kongreson por anstataŭe ĉeesti tie.

Pietrzak ne povis prezenti klaran strategion por haltigi la ĝeneralan tendencon al malkresko de la membraro de UEA, sed sugestis, ke landaj asocioj povus fari pli por varbi membrojn:

- Ili devus pli konscie labori por prezenti la agadon de UEA al siaj membroj, ŝi opiniis.

Maritza GutiérrezEstrarano Maritza Gutierrez aldonis, ke la skizo pri strategia vizio de UEA, kiu laŭplane iĝos la bazo de la strategia plano, priskribas kelkajn manierojn por fortikigi la asocion.

- Ni planas plifortigi la regionan agadon. Regionaj kongresoj devas fariĝi pli gravaj, homoj povas pli facile iri al tiaj aranĝoj. UK ja estas la evento de la jaro, sed por multaj ĝi ne estas alirebla. Mi invitas vin daŭre tralegi tiun dokumenton, ŝi instigis, montrante la skizon de strategia vizio.

Amri Wandel, estrarano pri faka agado, respondis al la kritiko de Johannes Mueller, laŭ kiu la Universalaj Kongresoj estas tro elitaj kaj fake direktitaj por allogi ordinarajn esperantistojn kiuj volas simple praktiki la lingvon.

- Fakaj kunsidoj neniel estas la tuta Universala Kongreso, estas kunvenoj por unuafojaj kongresanoj, lecionoj por komencentoj. UK devus esti kunveno por ĉiuj esperantistoj, kaj certe la plej granda kunveno. Ke la kongreso ĉi-jare estas malgranda estas pro nia volo fariĝi tutmonmda asocio.

Ankaŭ prezidanto Probal Dasgupta memorigis, ke UEA ne nur aranĝas Universalan Kongreson, sed ankaŭ estas kunaranĝanto de kontinentaj kongresoj.

- Alia faktoro kiu influas en la nuna epoko de interreto estas, ke nun la reto faras tion kion antaŭe faris UK, nun kontaktoj okazas dum la tuta jaro. Tia necesas krei novigojn, novajn motivojn partopreni en la kongreso, opiniis Probal Dasgupta.

Hori YasuoHori Yasuo, freŝbakita honora membro de UEA, demandis kial la asocio ne havas klaran jaran planon, laŭ kiu oni sciu, kiaj estas la celoj de la agado dum la koncerna jaro, kaj kiugrade ili estis atingitaj:

- En la junia numero de la revuo aperas jarraporto, sed tio estas simpla raporto. Sen laborplano ni agadas, post unu jaro ni taksas nian agadon, sed se ne ekzistas jarplano, kiamaniere ni povas taksi nian agadon? Estas dekjara plano, sed ĝin oni preskaŭ neniam vidas…

Barbara Pietrzak konsentis, ke mankas jarplano, kaj ke ankaŭ la dekjara plano 2001-2010 jam malaktualiĝis. La ĉefan respondecon ŝi tamen transmetis al la komitato.

- Ni ne havas novan dekjaran planon. En marto oni prezentis vizion, sed tiu ne estas plano. La jara laboro de la estraro estas difinata per la decidoj de la komitato. Ĉiuj estraranoj realigas tiujn taskojn, kiuj estas deciditaj de la komitato. Eble ni ne sufiĉe informas pri nia laboro baze de la granda plano kaj baze de la komitataj decidoj.

Prezidanto Probal Dasgupta atentigis, ke dum la kongreso okazas kunsidoj de subkomitatoj, kiuj povas doni al la komitato rekomendojn kaj tiel influi la laboron dum la sekva jaro. Hori Yasuo opiniis, ke la al la agado mankos direkto se nur tiel estos kunmetata la strategio de la asocio.

- Hazardaj partoprenantoj en la subkomitataj kunsidoj donos hazardajn rekomendojn. Oni devas fari pli fiksan planon, li insistis.

Claude NourmontEstrarano Claude Nourmont atentigis, ke la kunsidoj ne estas hazardaj, sed havas tagordon. Ankaŭ ŝi volis transmeti la respondecon pri manko de klara plano al la komitato.

- Por redakti tagordon mi antaŭe vokas por ricevi demandojn, kiujn vi volas trakti en tiu aŭ alia subkomitato. La tagordo estas larĝe malfermita al la komitato rilate la demandojn kiujn oni traktu en subkomitatoj. Sed ne venis multaj sugestoj, do oni devas mem fari la tagordon. Kaj jes, venas hazardaj homoj, sed ne estas tiom da malordo. Oni faras proponojn al la komitato, kaj la komitatanoj povas ilin malakcepti se ili ne estas akcepteblaj.

Mireille Grosjean, komitatano A por Svislando, ne konsentis pri la aserto ke la subkomitatajn kunsidojn partoprenas "hazardaj homoj".

- Okazas tie diskuto inter la publiko kaj komitatanoj, tie estas serioza laboro, kun orelo al la nemoŝtuloj de la asocioj. Ideoj venu de la bazo al la supro rapide kaj efike. Per subkomitatoj ni povas pli bone labori.

Renato Corsetti, komitatano A por Italio, opiniis ke UEA perdis la direkton.

Renato Corsetti

- Mi pretas ke vi ŝtonumu min pro tio kion mi diros, sed la estraro laboras sen laborplano. Formale estas laborplano, sed la vera problemo estas ke UEA ne havas celon, UEA ne okupiĝas pri esperanto. Se oni havas celon, oni ne bezonas planon. La celo de la Centra Oficejo kaj de la estraro iusence estas zorgi pri la komunumo, pri la kongreso, la Jarlibro, la libroservo, ĉiuj bonaj aferoj. Sed ne estas ilia celo disvastigi Esperanton. Se oni ne havas tiun celon, kial oni havu planon? La nunaj planoj, kiel la vizio, estas ĝenerala vortofoiro, sed mi dubas ĉu fakte estas iu celo…

Por tiu paroladeto, la ĉeestantoj donis al Renato Corsetti la unuajn aplaŭdojn de la kunsido.

Poste kongresano el Tajvano plendis, ke UEA ne rekonas Tajvanon kiel plenrajtan landon, kaj asertis ke multaj tajvananoj ne volas veni al la Universala Kongreso, ĉar iliaj nomoj estas listigitaj sub Ĉinio. Kongresano el Svisio siavice plendis, ke Eŭropa Esperanto-Unio ne rekonas Svision kiel eŭropan landon, kaj ne volas aranĝi tie sian Eŭropan Kongreson, ĉar Svisio ne apartenas al Eŭropa Unio.

Post pluraj praktikaj demandoj pri kongresaj detaloj, la vorton prenis Johan Derks, kiu proponis, ke la kongresanoj devus povi fari demandojn ankaŭ al la komitato, kiu finfine estas la plej supera organo de UEA.

Johan Derks

- La estraro respondas ĉiujare, sed la estraro ne estas rekte elektata. Al la komitato apartenas ĉiuj povoj. Se la membroj volas kontroli la iradon de la asocio, ni devas respondecigi la komitatanojn. Devus esti la programero "komitato respondas". Ne ĉiuj komitatanoj povas ĉeesti, sed ĉefaj komitatanoj devas respondi. Malmultaj el ni partoprenis komitatan kunsidon. Kaj aldone, pluraj deziroj de la komitato restas neplenumitaj. Ili renoviĝas ĉiujare sed ne estas plenumitaj.

Al tio ĝenerala sekretario Barbara Pietrzak respondis, ke fakte ankaŭ la estraranoj estas komitatanoj, kiujn la komitato elektis por fari specifajn taskojn. Poste la diskuto denove transiris al rabatoj de flugbiletoj kaj aliaj temoj, pri kiuj la estraro ne rekte respondecas.

Marde en la kongresa programo estis ankaŭ la Tago de la lernejo, kiu komenciĝis je la deka horo. Ĉar la kongreso estas negranda, la tago de la lernejo ne iĝis amasa aranĝo. En la plej bona momento kunestis kvardeko da partoprenantoj, post la paŭzo proksimume dek kvin. La temo de la tago estis La arto instrui pri artoj, sekvante la temon de la ĵusa ILEI-konferenco en Ĉinio.

Aldone, marde publike kunsidis la Akademio de Esperanto, kaj okazis kunsidoj de diversaj subkomitatoj, iuj pli hazardaj, aliaj malpli. En la vespera programo estis akcepto por la membroj de societo Zamenhof kaj teatraĵo.


Laŭ informoj de Jukka Pietiläinen kaj Stefan MacGill

arkivita en: ,
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2012-08-01 08:30
Lau germana lingvo oni dirus; "Nenio nova en shtato Danujo". Alie dirite, post la arangho la kunvenintoj
povis diri; "Ni scias, ke ni nenion scias!".
Estas konate, ke estraro laboras senplane kaj sencele. Sugestoj, proponoj kaj kritikoj de la "popolo" ne interesas ilin. Simple mankas kompetentaj personoj, kiuj laborus por Esperanto, kaj ne nur eluzu Esperanton.

 La plej malfektiva persono estas la ghenerala sekretario. Shi estas la plej bona ekzemplo de malkompenteco. Sxi diras; "...landaj asocioj povus pli fari por varbi membrojn"... Shi estas ano de PEA kaj kion sxi faris? Pro sxi
forlasis la asocion prezidanto kaj vicprezidantino la estraron kaj nun fakte PEA malfukcias. Tio estis shia kontribuo al 125-a jubileo! Sxi ne komprenis, ke la tempoj sxangxigxis, ke ne eblas dikti kiel en komunismo, en kiu sxi pli bone povis Esperanton eluzi.
 En la estraro de UEA, sxia rolo estas ne informi, sed kontraubatali chiun kritikon, proponon, sugeston kaj laboron shovi al aliaj! Ghuste pro shi jam multaj forlasis anecon de UEA kaj se ne foriros sekvos venontaj. Ghis tiam nenio shangxighos!
Johan_Derks
Johan_Derks diras:
2012-08-01 14:42
"La plej malfektiva persono estas la ghenerala sekretario.................. En la estraro de UEA, shia rolo estas ne informi, sed kontraubatali chiun kritikon, proponon, sugeston kaj laboron shovi al aliaj! "
Tion mi opinias jam dum du jaroj, Stanislaw.
Anstatau malesperi, mi klopodas plufari la batalon. Post la komentita de vi kunveno mi alparolis shin pri mia punkto: ke estu ankau programero "La Komitato respondas" kaj je mia surprizo shi finis dirante, ke shi pledos por tio ! Tasko por psikologoj kompreni, kial shi unuareage sekvis sian kutiman rebatemon: "Ni jam faras tion (sed en maniero, kiu evidente tute ne konformas al la propono de la kritikinto)" Dume la prezidanto savas la ghenan por la sekretario situacion, anoncante novan punkton.
Du estrarnoj tiel povas fakte paralizi la demokratn procezon.
En "normala" internacia asocio la Komitato eksigus la du estraranojn. Tio ankau eblas ene de UEA. Se ok komitatanoj kunvokas eksterordinaran komtatkunsidon, tiu povas fri preparan decidon por eksigi ne kontentige funkcintajn estraranojn.
Mi ne havas taugan eksplikon pri tio, ke neniam en la historio de UEA la Komitato efektivigis sian rolon de plej potenca organo de la asocio kaj eksigis estrarano(j)n.
Tiu konscio de potenco KAJ respondeco mankas che la plimulto de komitatanoj. Se en Rejkjaviko ni havos programeron "La Komitato respondas", tio ovas kontribui al la konsciigho de la komitatanoj, mi esperas.
Kaj ne nur pri Barbara, sed nkau pri la prezidanto
jukkap
jukkap diras:
2012-08-01 16:37
Mi subtenas la ideon pri kunsido komitato aŭ komitatanoj respondas. Al ĝi povus veni ekzemple komitatanoj B, ja rekte elektitaj de la membroj, kaj ankaŭ komitatanoj C. Tio ne estus aparte multaj. Komitatanoj A ja respondas unuavice al siaj landaj asocioj.
KaraGu
KaraGu diras:
2012-08-01 10:50
Bedaŭrinde mi kredas, ke temas pli pri ekonomio kaj sinteno ol strategio, ke la membraro malkreskas mondskale.

Mi certas, ke ĉiu persono, kiu alprenis al si taskon agi en la nomo de UEA, havas bonajn intencojn.

Samtempe troviĝas esperantouzantoj, kiuj per siaj agoj kaj eldiroj indikas, ke estas pli prefere kritiki ol akcepti, ke fakte eblas atingi la celon diversvoje.

Estas ĝuste tiaj personoj kiuj iam fortimigis min je membreco en iu ajn esperanta organizo krom la loka klubo. Do laŭ mi la ŝumpado de membroj kaj partoprenantoj mondskale probable estas la efiko de multjara malkonsento inter la uzantoj de Esperanto.
jakvo
jakvo diras:
2012-08-01 14:46
Estas facile kritiki estraron. Estas facile diri ke UEA ne havas laborplanon. Estas facile kritiki kaj stari ĉe kajo por vidi kiel la kapitano direktas la ŝipon tra ŝtormoj.

La vera laboro devas veni de la membroj kaj ne de la estraro kiu fakte nur povas helpi la membrojn kiuj estas entreprenema kaj laborema.
Ofte esperantistoj (kaj mi certe ne generaligas) postulas tro de homoj kiuj pretas doni sian laborforton por la asocio. Oni de tempo pensu pri la tempo kaj energio kiun la membroj de estraro donacas al la asocio.

Kiu el la kritikantoj jam pensi: kion mi povas fari por helpi kaj subteni la estraron?
Ĉu vere la estraro de UEA havas tiel altan salajron ke ili meritas la kritikojn kiuj abundas en ĉi tiu forumo?
Apro
Apro diras:
2012-08-01 22:00
Gratulojn Jakvo pro viaj saghaj paroloj. Mi tute samopinias.
Ghenerale la plej kritikemaj ne estas la plej laboremaj !!!
Sebastiano
Sebastiano diras:
2012-08-02 11:36
Jes, estas vere, ke kritiki pli facilas ol mem stiri. Tamen tio ne signifas, ke kritikado estas nenecesa au ne-utila.

Jakvo, vi demandis, chu la kritikantoj jam pensis, kion _ili_ povas fari por helpi kaj subteni la estraron. Mi supozas, ke almenau parto de la kritikantoj jam pripensis tion kaj jam provis tion (kaj plu provas fari tion). Almenau tio estas miaj spertoj dum multaj jaroj en Esperantujo.

Unu tasko de estraro estas, esti kritikata kaj pripensi, chu la kritiko estas ghusta kaj chu la estraro povas solvi la kauzon de la kritiko. Al la taskoj de estraro ne apartenas, riprochi al kritikantoj. Se kritiko estas malghusta, ghi refuti ghin per konkretaj argumentoj.
jakvo
jakvo diras:
2012-08-04 17:03
Dum tempo ke mi estis prezidanto en SAT, plaĉis al mi havi kritikon kiu konstruas. Tio estas sitemo kiu helpas en agado. Tamen tiu kritiko en la reto ĝenerale ne alportis multe da avantaĝo krom frustrigoj. Kiam oni respondecas, estas nur avantaĝo kiam la membroj kunpensas kaj komunikas la ideojn. Tamen - mi ne parkeras kiom da mmebroj UEA havas, diru 5000.- Kiam 5000 personoj donas sian opinion, oni kiel "gvidanto" estrarano devas filtri tiujn ideojn por krei iun koheran unuon.
Nur hieraŭ en La Verda Stelo, la Antverpena klubo, mi eniris diskuton pri la feblaj flankoj de demokratio. 50,5 % diras A kaj 49,5 % diras ne. Kion fari per tio?
Estas facile diri ke oni devas agadi "favore al la asocio". Dum 9 jaroj mi laboregis favore al la asocio sed sciu ke mi ricevis lavangon da kritikoj.
Ĉiam estas iu kiu havas alian opinion, ĉiam estas iu kiu pensas ke li havas la absolutan veron. La tasko de estrarano, kiam oni serioze laboras estas ege peza kaj postulas dikan haŭton por ke oni rezistu al kritikoj. Certe Dasgupto faris siajn erarojn same kiel ĉiu estrarano. Sed la membroj ne pensu ke nur ili estas senerare, ke ili ne povas havi malĝustan opinion.
Mi ne konas la salajron de prezidanto de UEA. Mi konas la mian en SAT siatempe . Estis nulo komo nulo eŭro. Pli, la tuta afero kostis al mi mono kaj tio por ĉiun tagon manĝi la teleron da fekaĵo kiun la membroj sendis denove kaj denove.
Mi klinas la kapon por Dasgupto kaj aplaŭdas ke li dum tiom da jaroj pretis gvidi mondan asocion. Kiam mi volas kritiki lin mi faras tion dece kaj per privata mesaĝo al li, kun espero ke mi helpas lin.

Post forlasi SAT kajl ataskon de prezidanto, mi plene resaniĝis. La sangopremo estas normala la kolersterolo bona, la vivo bela. Mi ne plu devas gluti la kritikojn de la stalinistoj. Bedaŭrinde estas tion kion mi memoras pri mia laboro por SAT, la stalinistoj kun iliaj sloganoj kaj flagoj. Tamen mi estis bona prezidanto ĉar vidu ke Sinjoro Silfer de la grava asocio La Civito ornamis min per diro ke; mi estis la plej malbona prezidanto iam ! Kaj ĉu vere tio ne estas la plej bela laŭdo kiun homo povas ricevis
Sebastiano
Sebastiano diras:
2012-08-04 19:12
Jakvo, jes, estraro devas filtri la kritikon. Granda parto de la kritiko estas evidente netrafa. Granda parto de la kritiko estas iel trafa, sed proponas malĝustajn aŭ neefektivigeblajn aŭ kontraŭdirajn solvojn. Granda parto de la kritiko estas nekonkreta grumblado. Mi mem tro ofte estas unu el tiuj grumblantoj.

Jes, vi pravas, la proporcio inter negativa kritiko kaj pozitiva rekono estas ĉiam nejusta.

Tamen mi legis ĉi tie kelkajn konkretajn kritikpunktojn, kiuj ŝajnis al mi pravaj. Ekz-e (en la artikolo pri "CO respondas": Kial oni ne starigas planon por la renovigo de la UEA-retpĝo kun kelkaj konkretaj limdatoj? Tio ne signifas, ke oni neprenepre devas sklavece sekvi ĝin, sed ĝi helpus difini la unuopajn subtaskojn kaj la ordon, en kiu oni paŝo post paŝo devas realigi ilin. Tiel oni povus ankaŭ montri al la kritikantoj, kiuj kritikas ke "ankoraŭ nenio estas farita", kiujn paŝojn oni jam faris kaj kiujn oni ankoraŭ faros.

Jes, mi scias, ke tiam venos la kritiko "kial vi ne sukcesis fari jam ĉiujn paŝojn?" Sed tiam la respondo, ke la laboron faris volontuloj, estas pli akceptebla por multaj, ĉar oni vidas, ke la afero almenaŭ moviĝas, eĉ se malpli rapide ol dezirate.
fjmoleon
fjmoleon diras:
2012-08-02 12:00
> kritiko facilas

Mi ne plene konsentas. Kritiki ne chiam estas facile: oni devas pravigi siajn kritikojn, kaj tio ofte estas peniga (ech se vi certas pri la pravo de viaj kritikoj, alia afero estas bele argumenti ilin, prefere per konkretaj ekzemploj).

Krome la kritikinto mem - ofte bonvolema naivulo vere altruisme deziranta plibonigi situacion - elmetas sin al la en Esperantujo tre bone konata fenomeno de kontraukritik(eg)oj. Ne esperu, ke esperantistoj senreage akceptos pravan kritikon: kion ajn vi kritikos, kiom ajn vi evidente pravos, chiam vi trovos kontraustaron. Ne gravas, ke vi volos shanghi evidente katastrofan situacion: vi senescepte trovos iun, kiu shatas tian situacion kaj kiu defendos ghin ghis la lasta sangoguto.

Mi do ripetas: kritiko ne chiam facilas. Ofte (chiam?) multe pli facilas fari kaj diri nenion.
iafantomo
iafantomo diras:
2012-09-17 17:28
"Estas facile kritiki estraron. Estas facile diri ke UEA ne havas laborplanon." - jakvo.

Pozitiva kaj informita kritiko ofte ne facilas. Renato ekzemple laboregis por plibonigi la situacion en UEA, kaj malantaŭ liaj vortoj trovigxas multege da sxvito kaj penado. Johano Derks faris vere seriozajn kaj utilajn studojn pri la nefunkciado de UEA, kiujn la membroj ne suficxe atentas. Tion fari, speciale kiam oni estas komence en minoritato de unu, bezonas kuragxon.

Jakvo inversis la veran situacion. Estas facile por la superuloj kritiki la subulojn. Post la decido de la Estraro cxesigi la servojn de la redaktoro de Revuo Esperanto mi demandis en uea-membroj pri la kialo malantaux tiu decido. La prezidanto dumlonge evitis respondi, la gxenerala sekretaro fine intervenis per parolado de 'kalumnio', kaj la Direktoro fine insistis ke la demando estas respondita kiam gxi ne estis respondita - almenaux ne en la sama medio en kiu gxi estis metita. Mi provis averti, ke kun tiaj reagoj oni havas suficxon por supozi, ke iuj el la gvidantoj de la asocio havas proprajn planojn kiujn ili ne volas sciigi al ni ordinaruloj. La rimedo estas simpla: trovu aliajn.

Tion fari ne estis facile; estus multe pli facile kuniri la fluon, sxajnigante ke cxio estas en ordo, kaj ke la sola problemo estas, ke ni devas pli multe fari kion ni jam faras. Tiu insisto, ke la prezidanto kaj la gxenerala sekretario ne tauxgas por ofico tute ne popularigis min, sed necesis, ke iu tion diru.

Kiel multaj jam scias, mi mem estis suspendita de la Estraro de Esperanto-Asocio de Britio cxar mi estis "kritikema de la komitato", laux la prezidanto. Tiu estis triobla malvero. Unue, kion signifas esti kritikema de la komitato kiam oni mem estas en la komitato? Ili alivortumis, ke mi estis tro ofte en minoritato de unu en la vocxdonado! Krimo! Due, la plendo kontraux mi rilatis nur al la fakto, ke la kasisto ne sxatis la tonon de demando, kiun sxi evitis respondi. Mi ne estis kritikema; mi faris por ili malgxustajn demandojn! Kaj trie, ili ecx ne suspendis min de la komitato, cxar ili sciis, ke ili jure ne rajtis.Anstatauxe, ili faris sensignifan rezolucion kaj poste cxesigis kontaktojn kun mi kaj diris al la membroj ke mi rifuzas rilati kun ili. Kia korupteco!

Mi provis averti en uea-membroj, ke mi vidas deekstere similajn signojn de korupteco inter la gvidantaro de UEA kiel mi vidis en mia landa asocio en pli frua stadio. Sed ecx Renato ne volis atenti pri la averto.

Pasintjare la kasisto de mia landa asocio finfine agnoskis, ke miaj financaj ciferoj, kalkulitaj de la cxiujaraj kontoj de la asocio, estas gxustaj. Ili montris - kaj spektakle demonstris - ke dum la tuta periodo en kiu la kasisto informis la Estraron kaj la membraron, ke la kapitalo estas formangxata, gxi fakte spektakle kreskadis. Tiuj ciferoj estis obskurigitaj en la kontoj kiujn oni prezentis al la membroj. Sxi diris malveron al la membroj, kaj tio estis signifa parto de la kauxzo de la membrokolapso kaj la neniigo de la Esperanto-domo en Londono kun cxefstrata vendejo kaj elmontrejo.

Sed tio ne estis kritiko mia. Mia krimo estis tutsimple eltrovi la faktojn kaj almeti ilin al la prezidanto. Nenian akuzon mi faris. Nenian konkludon mi atingis, cxar en tiu stadio la ciferoj ankoraux ne estis kontrolitaj. Nur kvin jarojn pli poste, kiam la kasisto akceptis ke tiuj ciferoj estas gxustaj mi povis diri, ke sxi diris malveron al la membroj.

Kiam mi metas tiajn faktojn al amikoj ekster la Esperanto-movado estas al ili facile veni al la evidenta ideo, ke iuj homoj kiuj transprenis regon de la movado eble provas neuxtraligi la movadon, same kiel okazas en aliaj movadoj en mia lando, kaj versxajne ankaux en viaj. Kaj se mi montrus al ili la suprajn dirojn de Renato ili plejparte pensus same.

Vekigxu, homoj! Ne necesas pruvi ke la sekretaj servoj enfiltris la asocion por diri, ke tiuj homoj maltauxgas por ofico, kaj ke oni devas lauxeble plej rapide anstatauxigi ilin.

Nuntempe ecx fari inteligentajn demandojn farigxas pensokrimo. Mi mem perdis multajn amikojn pro tio ke mi pretis stari firma kontraux la akuzoj de 'konduto' kaj kontraux la mensogoj kiuj je mia miro venis de mia supozata amiko kaj kolego de 40 jaroj, la prezidanto de la landa asocio. Tio ne estis facila.

Sed tio kio ja estas facila estas kondamni homojn kiuj ne kuniras la fluon de la ortodokso, kaj ne akceptas cxiun vorton kiun diras la prezidanto al la membraro. Tion tute bone scias jakvo, cxar li mem per siaj pli fruaj kondamnoj estas unu el la cxefaj kulpuloj.
edmundo
edmundo diras:
2012-08-02 11:22
Laŭ mia kompreno, komenciĝos post ok minutoj la kunveno en Hanojo, dum kiu oni anoncos la rezultojn de la Belartaj Konkursoj. Tamen, la vera konkurso okazos inter Libera Folio kaj la TTT-administrantoj de UEA por vidi, kiu povos la unua diskonigi la rezultojn. Kiu gajnos ĉi-jare? :-)
Dirk
Dirk diras:
2012-08-02 11:35
Mi dubas, ke la "TTT-administrantoj de UEA" havas tian strangan ĵurnalistecan ambicion.
Jorge
Jorge diras:
2012-08-02 20:25
redakcio
redakcio diras:
2012-08-02 21:20
UEA gajnis ĉi-jare, ĉefe ĉar mi ne persone ĉeestas en Hanojo. Sed okazis ja en aliaj jaroj, ke Libera Folio gajnegis en (ankaŭ) tiu konkurso. Kaj okazis, ke la respondeculo de UEA, Michela Lipari, en kongreso post la voĉa diskonigo de la rezultoj, rifuzis montri al mi la paperon por ke mi ĝuste kopiu la nomojn de la premiitoj, asertante ke la ĵus diskonigitaj rezultoj estas sekretaj ĝis ili aperos en la retejo de UEA, de kie mi poste kopiu ilin. :-)

Kalle Kniivilä
redaktoro de Libera Folio
redakcio
redakcio diras:
2012-08-02 21:21
mirmal
mirmal diras:
2012-08-02 22:29
- Esperantistoj ofte vidas en estraraj funkcioj ne laboron, sed honorigon, tial ili voĉdonas ne laŭ plenumotaj taskoj kaj celoj, sed laŭ meritoj de unuopaj famuloj. Tiamaniere la estrarojn eniras maljunuloj, kiuj multon faris en la pasinteco, sendepende, ĉu ili taŭgas por gvidado.
- Kiam mi ankoraŭ ne laboris en nia landa estraro, mi opiniis, ke la asocia komitato dum siaj kunvenoj okupiĝas pri propagando de Esperanto, instruado, eldonado de libroj, fondado de lokaj grupoj, organizado de kursoj kaj pri similaj aferoj por disvastigi la lingvon. Kiam oni faris min komitatano, mi konstatis, ke la komitato planas nur eldoni la asocian gazeton kaj aranĝi la ĉiujaran asocian konferencon, tial la komitataj kunvenoj solvas ekonomiajn problemojn pri tiuj du aferoj (fakturojn, kontraktojn pri salonoj, manĝoj, tranoktado, devigajn raportojn al ministerioj k.s.), sed tute ne havas tempon okupiĝi pri problemoj lingvaj, literaturaj, krei ian koncepton aŭ strategion aŭ entute celon de la asocio. La komitatanoj eĉ ne interesiĝas pri tiaj aferoj, ili estas nek literaturistoj, nek lingvistoj, nek pedagogoj, sed administrantoj, ekonomoj, librotenistoj. Kaj eĉ tiuj, kiuj havas intereson, plenumas ĝin ekster sia komitata funkcio kiel privatan iniciaton.
- Per propagando ni povas akiri sole tiujn, kiuj mem sopiras fariĝi movadanoj kaj apostoloj de nia ideo. La ceteraj lernas fremdajn lingvojn por komuniki pri problemoj de sia profesio kaj ĉefe por akirado de informoj, ĉu el fakaj gazetoj aŭ interreto. Tiuj homoj interesiĝos pri Esperanto, kiam en la reto estos riĉa esperantlingva sistemo de informoj turismaj kaj enciklopediaj kaj virtualaj bibliotekoj kun dekmiloj da literaturaĵoj beletraj kaj fakaj. Unuopuloj jam faris multon en la reto, sed nur kiel privatuloj, sen tegmento de UEA.
esperanto
esperanto diras:
2012-08-02 23:54
Viaj rimarkoj estas en principo pravaj, sed ili venas tro malfrue.

Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2012-08-03 07:23
Kun viaj kelkaj rimarkoj mi tute konsentas, precipe kun la unua frazo. Tion ni rimarkis en pasintaj jarcentojoj en nia UEA -estraro. Plej bona ekzemplo estas la ghenerala sekretario, kiu famigxis pro la elsendoj en Pola Radio, sed estis tute maltauga por elektita posteno. (provis eluzi Esperanton por propraj celoj kaj kontraubatali proponintojn, sugestantojn, ktitikojn ech anonime, se estis bezona)
 Chi tie ech senkona esperantisto, sed elktronika specialisto -informadiko atingus pli bonajn rezultojn kaj servoj al Esperanto.

Mem prezidanto ne devus esti nepre esperantisto, se havus gvidan talento kaj kompetentan estraron.

Komreneble al via "kelkaj rimarkoj" oni devus nombri multajn teknikaj problemojn, kiuj kushas de jarcentoj interne kaj ne estas pritraktaj lau diro; "Ne tushu merdon, char malodoros..."
mirmal
mirmal diras:
2012-08-05 10:44
Se ni volas, ke la publiko lernu Esperanton, ni devas doni al homoj motivojn por tiu lernado. Laŭdoj pri genieco de Zamenhof, pri perfekteco de Esperanto, pri neŭtraleco, justeco kaj paco, informoj pri niaj kongresoj kaj similaj aranĝoj ne estas motivoj por lerni la lingvon. Ankaŭ strategio pri informado, konsciigo, kapabligo ne liveros la bezonatajn motivojn. Internacian lingvon ĝenerale la publiko bezonas ĉefe kiel fonton de informoj, sed ne pri internacia lingvo mem. Uzantoj de la angla nur escepte serĉas informojn pri la propagandado de la angla lingvo, multe pli ofte ilin interesas informoj pri famaj artistoj, sportistoj, pri vetero, pri diversaj fakaj, turismaj kaj enciklopediaj aferoj. Ankaŭ multaj esperantistoj klopodas liveri similajn informojn per Esperanto kaj krei retajn esperantlingvajn bibliotekojn, sed nur private, ĉar estraranojn de UEA tio ne interesas, nek estraranojn de landaj asocioj. Kutime ili planas nur eldonadon de la asocia gazeto kaj okazigon de la kongreso, iam tiam ankaŭ iun propagandilon laŭdantan perfektecon de Esperanto, geniecon de Zamenhof, neŭtralecon, justecon kaj pacon. Mi jam diris, kiamaniere oni elektas la estraranojn kaj kiamaniere ili poste laboras. Imagu abelbredistan asocion, kiu varbus novajn membrojn, sed ne por bredi abelojn kaj produkti mielon, sed por pagi asocian kotizon, aboni asocian gazeton, viziti prelegojn pri abelbredado, partopreni en asocia kongreso, aranĝi asociajn balojn kaj koncertojn, kaj se iu tamen komencos bredi abelojn kaj produkti mielon, oni riproĉos lin, ke li zorgas pri insektoj anstataŭ zorgi pri homoj. Sur tia principo estas bazitaj niaj esperantistaj organizoj, tial ili ne kapablas vortumi konkretan celon (krom varbado por akiri pli multajn kotizojn kaj abonantojn).
Eduardo
Eduardo diras:
2012-08-05 11:08
Gratulon ! Vi faris tre trafajn rimarkojn.
punktor
punktor diras:
2012-08-06 16:04
Mi tiel amas Vian kontribuon, ke mi elpresos kaj konservos ghin, precipe la parton kun la abelbredista asocio - koran dankon! Mi mem forte opinias, ke 1-e la plej necesa parto de E-agado estas, krei ian praktikan valoron kaj 2-e ke multaj forgesas E-on simple pro tio, ke mankas praktika avantagho. Tamen mi devas diri: asocio kiu prizorgas la "unuan informejon" (respondoj al interesitoj, informiloj, retejo, lingva helpo, . . . ) faras necesan laboron. Aldonaj praktikaj aferoj ofte ne estas faritaj, char simple mankas kunlaborantoj kaj estrarano havas ankau aliajn devigojn en sia vivo. Tiu manko estas konsekvenco de punkto 2. Do kion fari?
giuseppe
giuseppe diras:
2012-08-06 17:31
Hmm, mi tute malkonsentas. Por trovi praktikajn informojn pri la vetero kaj simile, jam bone taŭgas la angla. Kial E-o provu konkurenci al ĝi sur jam akaparita kampo? Ĝi prefere trovu propran niĉon, malgrandan sed ankoraŭ relative liberan: egaleca komunikado, sento de internacia hejmeco, interesa kaj alternativa kulturo, ktp.
Kirill
Kirill diras:
2012-08-06 20:07
Supra komparo estas tre bona, tamen mi volas precizigi ĝin. Ĉi-kaze temas pri abelbredista asocio, kiu ne povas okupiĝi pri bredado de abeloj, ĉar praktike dum la tuta historio de Esperanto ĝia origina celo - ĉiea disvastiĝo kiel ilo por internacia komunikado - estis nerealigebla, pro multaj objektivaj kialoj.

Rezulte Esperantistoj devis proklami sian celon, kosciante samtempe, ke ili ne scias, kiel atingi ĝin. En ĉi tiu situacio nature estis agi laŭ jam konataj, aprobitaj metodoj, ĉar malantaŭ ili estas almenaŭ sperto kaj tradicio. Kaj la Esperanto-movado montriĝis konservema, formoj de ĝia agado fakte ne aliiĝis ekde la komenco de la 20-a jarcento.

Tamen dum la lasta jardeko situacio ŝanĝiĝis draste, kaj disvastiĝo de Esperanto unuafoje estiĝis ebla. Pri tio mi skribas en mia retejo (http://strategio.jimdo.com/[…]/). Tie mi ankaŭ skribas pri optimumaj celgrupoj por praktika enkonduko de Esperanto: ili estu internaciaj, kaj iliaj membroj havu motivojn por reciproka interŝanĝo de informo.
mirmal
mirmal diras:
2012-08-05 11:01
Venos novaj kongresoj, novaj balotoj, novaj estraroj, do malfrue ne estas.
Problemo estas cxefe en tio, ke esperantistoj sxatas disdoni taskojn al registaroj, lingvistoj, al UNo, Unesko kaj similaj organizoj (Praga Manifesto, kongresaj rezolucioj), tion cxiuj entuziasme aplauxdas, sed skribu, kion devus fari esperantistoj mem, invitu ilin al la jam okazantaj projektoj - sekvos silento, cxiuj sxajnigos nenion rimarki.