Estraro respondis sen klara strategio
La ĉiujara programero Estraro respondas jam preskaŭ tradicie okazis en salono nomita laŭ Ivo Lapenna. Ne multis akraj demandoj, kaj la kritikoj kiuj aperis pli temis pri la kongresejo kaj similaj praktikaj aferoj, pri kiuj la estraro ne rekte respondecas. Pli ol dialogo inter la estraro kaj la publiko, multfoje pli temis pri diskuto inter anoj de la publiko dum la estraro silentis.
La programero komenciĝis iom post la naŭa matene, kaj kiel kutime daŭris proksimume unu horon kaj duonon. Komence ĉeestis prezidanto Probal Dasgupta kaj la estraranoj Loes Demmendaal, Maritza Gutierrez, Barbara Pietrzak, Claude Nourmont kaj Amri Wandel.
Probal Dasgupta komence sugestis al la ĉeestantoj, ke estas taŭga jaro por fari strategiajn demandojn, ĉar daŭras la preparado de la strategia plano por UEA.
La unua demandon faris Johannes Mueller el Germanio:
- Ĉu la estraro planas fari ion por haltigi la ŝrumpadon de la Universalaj Kongresoj kaj de la membraro de UEA? Kiaj estas viaj planoj.
Respondis generala sekretario Barbara Pietrzak, laŭ kiu la grandeco de unuopaj Universalaj Kongresoj multe dependas de la loko, kie ili okazas.
- Tial ĉi tiu kongreso ne estas granda. Ĉiam pli ekzistas aliaj aranĝoj ol tiuj ĉirkaŭ la kongreso. Krome estas granda interesiĝo pri Rejkaviko, pro kiu multaj preterlasas la ĉi-jaran kongreson por anstataŭe ĉeesti tie.
Pietrzak ne povis prezenti klaran strategion por haltigi la ĝeneralan tendencon al malkresko de la membraro de UEA, sed sugestis, ke landaj asocioj povus fari pli por varbi membrojn:
- Ili devus pli konscie labori por prezenti la agadon de UEA al siaj membroj, ŝi opiniis.
Estrarano Maritza Gutierrez aldonis, ke la skizo pri strategia vizio de UEA, kiu laŭplane iĝos la bazo de la strategia plano, priskribas kelkajn manierojn por fortikigi la asocion.
- Ni planas plifortigi la regionan agadon. Regionaj kongresoj devas fariĝi pli gravaj, homoj povas pli facile iri al tiaj aranĝoj. UK ja estas la evento de la jaro, sed por multaj ĝi ne estas alirebla. Mi invitas vin daŭre tralegi tiun dokumenton, ŝi instigis, montrante la skizon de strategia vizio.
Amri Wandel, estrarano pri faka agado, respondis al la kritiko de Johannes Mueller, laŭ kiu la Universalaj Kongresoj estas tro elitaj kaj fake direktitaj por allogi ordinarajn esperantistojn kiuj volas simple praktiki la lingvon.
- Fakaj kunsidoj neniel estas la tuta Universala Kongreso, estas kunvenoj por unuafojaj kongresanoj, lecionoj por komencentoj. UK devus esti kunveno por ĉiuj esperantistoj, kaj certe la plej granda kunveno. Ke la kongreso ĉi-jare estas malgranda estas pro nia volo fariĝi tutmonmda asocio.
Ankaŭ prezidanto Probal Dasgupta memorigis, ke UEA ne nur aranĝas Universalan Kongreson, sed ankaŭ estas kunaranĝanto de kontinentaj kongresoj.
- Alia faktoro kiu influas en la nuna epoko de interreto estas, ke nun la reto faras tion kion antaŭe faris UK, nun kontaktoj okazas dum la tuta jaro. Tia necesas krei novigojn, novajn motivojn partopreni en la kongreso, opiniis Probal Dasgupta.
Hori Yasuo, freŝbakita honora membro de UEA, demandis kial la asocio ne havas klaran jaran planon, laŭ kiu oni sciu, kiaj estas la celoj de la agado dum la koncerna jaro, kaj kiugrade ili estis atingitaj:
- En la junia numero de la revuo aperas jarraporto, sed tio estas simpla raporto. Sen laborplano ni agadas, post unu jaro ni taksas nian agadon, sed se ne ekzistas jarplano, kiamaniere ni povas taksi nian agadon? Estas dekjara plano, sed ĝin oni preskaŭ neniam vidas…
Barbara Pietrzak konsentis, ke mankas jarplano, kaj ke ankaŭ la dekjara plano 2001-2010 jam malaktualiĝis. La ĉefan respondecon ŝi tamen transmetis al la komitato.
- Ni ne havas novan dekjaran planon. En marto oni prezentis vizion, sed tiu ne estas plano. La jara laboro de la estraro estas difinata per la decidoj de la komitato. Ĉiuj estraranoj realigas tiujn taskojn, kiuj estas deciditaj de la komitato. Eble ni ne sufiĉe informas pri nia laboro baze de la granda plano kaj baze de la komitataj decidoj.
Prezidanto Probal Dasgupta atentigis, ke dum la kongreso okazas kunsidoj de subkomitatoj, kiuj povas doni al la komitato rekomendojn kaj tiel influi la laboron dum la sekva jaro. Hori Yasuo opiniis, ke la al la agado mankos direkto se nur tiel estos kunmetata la strategio de la asocio.
- Hazardaj partoprenantoj en la subkomitataj kunsidoj donos hazardajn rekomendojn. Oni devas fari pli fiksan planon, li insistis.
Estrarano Claude Nourmont atentigis, ke la kunsidoj ne estas hazardaj, sed havas tagordon. Ankaŭ ŝi volis transmeti la respondecon pri manko de klara plano al la komitato.
- Por redakti tagordon mi antaŭe vokas por ricevi demandojn, kiujn vi volas trakti en tiu aŭ alia subkomitato. La tagordo estas larĝe malfermita al la komitato rilate la demandojn kiujn oni traktu en subkomitatoj. Sed ne venis multaj sugestoj, do oni devas mem fari la tagordon. Kaj jes, venas hazardaj homoj, sed ne estas tiom da malordo. Oni faras proponojn al la komitato, kaj la komitatanoj povas ilin malakcepti se ili ne estas akcepteblaj.
Mireille Grosjean, komitatano A por Svislando, ne konsentis pri la aserto ke la subkomitatajn kunsidojn partoprenas "hazardaj homoj".
- Okazas tie diskuto inter la publiko kaj komitatanoj, tie estas serioza laboro, kun orelo al la nemoŝtuloj de la asocioj. Ideoj venu de la bazo al la supro rapide kaj efike. Per subkomitatoj ni povas pli bone labori.
Renato Corsetti, komitatano A por Italio, opiniis ke UEA perdis la direkton.
- Mi pretas ke vi ŝtonumu min pro tio kion mi diros, sed la estraro laboras sen laborplano. Formale estas laborplano, sed la vera problemo estas ke UEA ne havas celon, UEA ne okupiĝas pri esperanto. Se oni havas celon, oni ne bezonas planon. La celo de la Centra Oficejo kaj de la estraro iusence estas zorgi pri la komunumo, pri la kongreso, la Jarlibro, la libroservo, ĉiuj bonaj aferoj. Sed ne estas ilia celo disvastigi Esperanton. Se oni ne havas tiun celon, kial oni havu planon? La nunaj planoj, kiel la vizio, estas ĝenerala vortofoiro, sed mi dubas ĉu fakte estas iu celo…
Por tiu paroladeto, la ĉeestantoj donis al Renato Corsetti la unuajn aplaŭdojn de la kunsido.
Poste kongresano el Tajvano plendis, ke UEA ne rekonas Tajvanon kiel plenrajtan landon, kaj asertis ke multaj tajvananoj ne volas veni al la Universala Kongreso, ĉar iliaj nomoj estas listigitaj sub Ĉinio. Kongresano el Svisio siavice plendis, ke Eŭropa Esperanto-Unio ne rekonas Svision kiel eŭropan landon, kaj ne volas aranĝi tie sian Eŭropan Kongreson, ĉar Svisio ne apartenas al Eŭropa Unio.
Post pluraj praktikaj demandoj pri kongresaj detaloj, la vorton prenis Johan Derks, kiu proponis, ke la kongresanoj devus povi fari demandojn ankaŭ al la komitato, kiu finfine estas la plej supera organo de UEA.
- La estraro respondas ĉiujare, sed la estraro ne estas rekte elektata. Al la komitato apartenas ĉiuj povoj. Se la membroj volas kontroli la iradon de la asocio, ni devas respondecigi la komitatanojn. Devus esti la programero "komitato respondas". Ne ĉiuj komitatanoj povas ĉeesti, sed ĉefaj komitatanoj devas respondi. Malmultaj el ni partoprenis komitatan kunsidon. Kaj aldone, pluraj deziroj de la komitato restas neplenumitaj. Ili renoviĝas ĉiujare sed ne estas plenumitaj.
Al tio ĝenerala sekretario Barbara Pietrzak respondis, ke fakte ankaŭ la estraranoj estas komitatanoj, kiujn la komitato elektis por fari specifajn taskojn. Poste la diskuto denove transiris al rabatoj de flugbiletoj kaj aliaj temoj, pri kiuj la estraro ne rekte respondecas.
Marde en la kongresa programo estis ankaŭ la Tago de la lernejo, kiu komenciĝis je la deka horo. Ĉar la kongreso estas negranda, la tago de la lernejo ne iĝis amasa aranĝo. En la plej bona momento kunestis kvardeko da partoprenantoj, post la paŭzo proksimume dek kvin. La temo de la tago estis La arto instrui pri artoj, sekvante la temon de la ĵusa ILEI-konferenco en Ĉinio.
Aldone, marde publike kunsidis la Akademio de Esperanto, kaj okazis kunsidoj de diversaj subkomitatoj, iuj pli hazardaj, aliaj malpli. En la vespera programo estis akcepto por la membroj de societo Zamenhof kaj teatraĵo.
Laŭ informoj de Jukka Pietiläinen kaj Stefan MacGill
povis diri; "Ni scias, ke ni nenion scias!".
Estas konate, ke estraro laboras senplane kaj sencele. Sugestoj, proponoj kaj kritikoj de la "popolo" ne interesas ilin. Simple mankas kompetentaj personoj, kiuj laborus por Esperanto, kaj ne nur eluzu Esperanton.
La plej malfektiva persono estas la ghenerala sekretario. Shi estas la plej bona ekzemplo de malkompenteco. Sxi diras; "...landaj asocioj povus pli fari por varbi membrojn"... Shi estas ano de PEA kaj kion sxi faris? Pro sxi
forlasis la asocion prezidanto kaj vicprezidantino la estraron kaj nun fakte PEA malfukcias. Tio estis shia kontribuo al 125-a jubileo! Sxi ne komprenis, ke la tempoj sxangxigxis, ke ne eblas dikti kiel en komunismo, en kiu sxi pli bone povis Esperanton eluzi.
En la estraro de UEA, sxia rolo estas ne informi, sed kontraubatali chiun kritikon, proponon, sugeston kaj laboron shovi al aliaj! Ghuste pro shi jam multaj forlasis anecon de UEA kaj se ne foriros sekvos venontaj. Ghis tiam nenio shangxighos!