Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2012 / Etsuo Miyoshi esperas je fina venko en EU

Etsuo Miyoshi esperas je fina venko en EU

de Redakcio Laste modifita: 2012-01-16 09:28
Ŝanco por fina venko de Esperanto ekzistas nur en Eŭropa Unio, kredas la konata mecenato Etsuo Miyoshi. Pro tio li decidis nuligi la subvencion Cigno, kaj anstataŭe krei novan premion, kiu instigu landajn Esperanto-asociojn en EU pli vigle informadi. Aldone li plu esperas, ke Universala Esperanto-Asocio uzos sian kapitalon por aperigi anoncojn pri Esperanto en eŭropaj gazetoj. Asocioj, kiuj volas konkuri pri lia nova premio, kiu valoras proksimume 2.000 eŭrojn, devas sendi gazetarajn artikolojn kaj aliajn dokumentojn pri sia informa agado al la nove kreita japana fondaĵo Cigno ene de du monatoj.

Ĉiuj landaj Esperanto-asocioj en Eŭropa Unio jam ĉi-jare havas la ŝancon gajni la premion Cigno, kiu estos aljuĝita al la asocio kun plej inda informa agado dum la jaro 2011. La premio konsistos el 200.000 japanaj enoj (proksimume 2.000 eŭroj) kaj diplomo. Ambaŭ estos transdonitaj dum la Universala Kongreso de Esperanto, sciigas la nove kreita japana fondaĵo Cigno en gazetara komuniko.

La asocioj, kiuj deziras partopreni la konkurson, devas ĝis la 15-a de marto sendi al la fondaĵo raporton pri sia agado, kune kun kopioj de gazetaraj artikoloj, sonregistraĵoj kaj filmoj kiuj dokumentas la informan agadon.

Libera Folio turnis sin al Etsuo Miyoshi por ricevi pliajn informojn. Li rakontis, ke li decidis direkti la fortojn al agado en Eŭropa Unio, ĉar nur tie laŭ li povas komenciĝi sukceso de Esperanto.

- Elekto kaj koncentriĝo estas la vojo al sukceso de ĉia agado. Mi kredas, ke ŝanco de Fina Venko estas nur en EU, ĉar ĝi influos poste al la mondo. 

Partopreni la konkurson povas nur landaj asocioj, ne individuoj aŭ alispecaj organizaĵoj. La decidon pri la gajnanto faros juĝkomisiono, sed Etsuo Miyoshi ne volas anticipe rakonti, laŭ kiuj kriterioj ĝi faros sian prijuĝon.

Dum antaŭaj jaroj Etsuo Miyoshi elspezis grandajn monsumojn por publikigi gazetarajn anoncojn pri Esperanto en eŭropaj landoj. Nun li esperas, kiel li jam skribis en revuo Esperanto, ke Universala Esperanto-Asocio transprenos tiun agadon, kaj elspezos sian kapitalon por gazetaraj anoncoj:

- Mi sugestis al UEA aperigi tutpaĝe en la plej famaj ĵurnaloj en la 27 landoj de EU po unu fojon monate dum unu jaro - tiom da mono oni ja heredigis al UEA.  Mi sentas, ke sekve de tiu senprecedenca agado, io okazos.

La ideo estas nerealigebla, ĉar la kapitalo de UEA unue ne estas tiel granda, kiel kredas Etsuo Miyoshi, kaj due, ĉar ĝi laŭ la statuto estas netuŝebla, en intervjuo de Libera Folio klarigis la ĝenerala direktoro de Osmo Buller.

Libera Folio: La ĝenerala direktoro de UEA, Osmo Buller, bedaŭras ke vi samtempe kun la starigo de la nova premio nuligis la gravan subvencion Cigno. Ĉu vi komprenas la bedaŭron? Kion vi respondus al li?

Etsuo Miyoshi: Jes, mi komprenas, sed mi kredas en la centrigo de mia agado en EU.


La kandidatiĝoj por la premio Cigno estu senditaj al: Ayako Kawakita, Swany Corp., 981 Matsubara, Higashikagawa 769-2795, Japanio. Retpoŝta adreso: yaasaa-k4691[ĉe]md.pikara.ne.jp.

 
arkivita en:
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2012-01-13 08:32
Mi forte esperas, ke en chi jaro okazos multaj aranghoj kaj aktivecoj de grupoj, asocioj, individuaj personoj.

Bedaurinde mia alvoko de augusto 2010, por festi la Jubilean Jaron restis preskau senehha.

EDE-PL provis kunigi agadon en Pollando, sed nur PEA-Bydgoszcz kaj Esperantotur komune en pasinta decembro inauguris la Jubilean Jaron. Venonta festo okazos en marto kaj chefa omagho okazos somero dum GES-3 en Wagrowiec kun inauguro de memorshtono kun honorigo de esperantistoj, simpozio kun ministeria partopreno de edukacio kaj kultura programo.
Same estas klopodoj de nia arganizo starigi novajn shtonojn en Parko de la Mondo en Malbork.

Mi esperas, ke alvoko de Etsuo kaj chi komento inspiros multaj por aktivi post la vintra dormo.
emerito
emerito diras:
2012-01-15 11:49
Se viaj alvokoj estas senehhaj tio ne signifas, ke homoj ne agas, ne laboras, ankau en Pollando. Kiel kutime okazas diversaj aranghoj kaj ne estas vero, ke esperantistoj ne kunlaboras. Eble ne volas kunlabori kun vi kaj via grupo. Do ne plendu pri tio sed pripensu - kial.
Kaj mi ankau dubas, ke multaj e-organizoj en Pollando tuj elspezos sian monon por reklamartikoloj.
Eble povas fari tion Esperantotur, kiu organizante diversajn kursojn, ekskursojn, vojaghojn (kiel vojaghoficejo) gajnas ankau per esperanto monon.
Do vershajne ehho de alvoko de S-ro Miyoshi ne estos granda.
Krome, kion verdire ni devus festi chijare ? La ciferon 125 ? Estas jaro kiel aliaj jaroj, kun normala pli au alpli efektiva agado - ne nur via.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2012-01-15 13:06
Mi tute ne miras, ke vi ne havas ion por festi.

En komunisma reghimo
aganta profitdone,
kuraghas elpashi nur anonime.
Kiel talpo frustrita,
por kunlaboro ne dezirita.
Neniam mi devis
anonime sin kashi,
chiam mi povis
honore elpashi.
Por Esperanto mi estis motoro,
ankau hodiau mi agas kun koro.
Tial chijare mi povos festi
kaj manekenoj ne devos esti.

Kun patriotaj salutoj Stanislavo















emerito
emerito diras:
2012-01-15 15:51
Ho, ho, kia nova verseto por dimancha, vintra tago.
Mi nur ne komprenas kial por vi chio kunighas kun "komunisma reghimo" ? Kiamaniere oni povas kunigi tion kun la supra artikolo. Mi ghenerale havas impreson, ke en la verseto vi volis nur elvershi ian malbonan humoron.
Do, ech iu ne pensas kiel vi, oni ne valoras koleri. Tio estas malsane.
 
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2012-01-15 19:50
ESTIS IAM EMERITO

Estis iam Emerito,
kiu ploris kun ekscito.
Estis iam populara,
la ekzemplo senkompara.
Nuna vivo tre amara,
ankoraux sxi nur "libera".
Devis kasxi sin cxiame,
kiel talpo agas same.
La probablan iam nomon,
devas kasxi en prizonon.
Kaj de tie kun perfido,
sxprucxas, venenigas kun avido.
La vizagxo jam vipura,
la animo "senmakula".
La okuloj de la rato,
ili timigas ecx katon.
La vizagxo jam suligxis;
"Miaj tagoj jam finigxis.
Ne plu estas mi ekzempla
ne plu bela nek kontempla".

La Libera Emerito
kun la la granda deficito,
en la kapo kaj en en koro,
portu faktojn kun honoro!

Okaze de Jubilea Jaro, donace al Emerito Stanislavo


emerito
emerito diras:
2012-01-16 01:28
Kara Emerito Stanislavo.
Vere plachas al mi via respondo. Kial ? Antau nelonge, che alia artikolo iu skribis, ke vi skribas "banalajhojn". Alia homo respondis al vi:
">>Mi agis nur amikece kaj konvinkis kelkajn personojn
>Kaj timigis dekojn da tiuj, kiuj bedaŭrinde observis aŭ estis enplektitaj en intrigojn de via elstara grupo."

Kara Stanislavo, vi ne timigis min. Tamen interese estas observi vian pensmanieron. Vi ofte uzas argumentojn kiel stulta, bojado de hundo ktp. Nun via argumento estas verseto kontrau maljuneco kiun chiuj ghiaj malbonajhoj. Vi ne ofendis min char vi min tute ne konas. Tamen eble vi ofendis iunj e-agantonj char inter ili estas multaj maljunuloj. Vi malkashis vian "amikan" kultur- penslivelon. Kolero ne estas bona konsilanto.
 
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2012-01-16 08:46
Mi gxojas, ke plachas al vi miaj respondoj, kiuj montras mian amikan kultur-"penslivelon". Mi dankas al vi, ke vi trovas tiom da tempo kaj detale studas kion mi skribas.
Estus do tempo, ke eliru el la prozono, char por vivi kiel talpo estas por vi iomete tro frue. Vi povus anstatau skribi kun "stulta" Stanislavo oferi iom da tempo por ion kreativan.
Oni diras, pli sagha cedas, do mia respondo estas la lasta al Emerito. Mi volonte tamen diskutos kaj skribos tutan veron pri vi kaj via glora poresperanta kaj privata vivo, se vi elpashos kiel honora homo, kiu nenion havas por kashi.
Eduardo
Eduardo diras:
2012-01-18 14:12
Kara emeritino el Varsovio,
via argumentado estas ridinda kaj kompatinda.
Vidu: Kadre de la 125 jara Jubileo de Esperanto, de la iniciato de EDE-PL Prezidento de Pollando Bronisław Komorowski jam subskribis (antau kelkaj tagoj) la sekvontan, post Etsuo Miyoshi pasintjare altan shtatan ordenon por pola esperantisto (la Oficiran Krucon de la la Meritordeno de Respubliko Pollando pro la E-agado) kaj fine en januaro Vojevodo de Pomerio (guberniestro) dum la oficiala ceremonio en la Konferenc-salono de la Teutona Kastelo en Malborko honorigos nian samideanon !!!
Krome mi informas: Pasintjare aperis pli ol 20 gazet-artikoloj pri Esperanto au E-aranghoj en mia urbo Malborko kaj en tuta Pomerio, krome en la pola kaj en Esperanto aperis filmo de Malborka Televido pri E-arangho en la PARKO de la MONDO (la filmon rigardis pli ol 5000 homoj, ni scias tion char estas kalkulilo de la spektantoj de la reta televido). ANKAU APERIS TRE INTERESA TELEVIDA INTERVJUO PRI ESPERANTO KUN MEMBRO DE EUROPA PARLAMENTO (MEP) TADEUSZ CYMAŃSKI (LI LOGHAS EN MALBORKO) - SED RIMARKU UNUE NI DUFOJE RENKONTIGHS KUN MEP CYMAŃSKI POR INTERESIGI LIN PRI LA LINGVA PROBLEMO EN EU KAJ DONI AL LI IOM DA INFORMO PRI ESPERANTO KAJ POSTE NI KONVINKIS REDAKTORON DE LA MALBORKA TELEVIDO FARI LA INTERVJUON KUN MEP CYMAŃSKI. Krome ttt-ejoj de Pomeria Vojevodio, de Asocio de Kashuboj (duon-miliona minoritato en nia gdanska regiono), en la portaloj de la Urbo kaj de la Malborka Distrikto aperis ampleksaj informoj pri Esperanto kaj E-aranghoj, krome ankau informis pri tio Radio Gdansko kaj Radio Malborko - KAJ CHIO APERIS DANKE AL MIA AGADO, AU AGADO DE NIA ESPERANTISTA KLUBO "KASTELO" EN MALBORKO, AU ANKAU AGADO DE EDE-PL SED NUR EN NIA REGIONO (POMERIO). SUMA ELDONKVANTO DE TIUJ GAZETOJ ESTIS CHIRKAU 500.000 ekz. Ankau danke al streboj kaj korespondado reta de esperantisto de nia regiono Kazimiro Krzyżak (el Gdynia, Pomerio, ano de la Chefa Estraro EDE-PL) kun Ministro de Pola Prezidanteco ne EU Mikołaj Dowgielewicz (ni povas sendi la korespondadon al la interesitoj, kompreneble ghi estas en la pola) - danke al tiuj liaj kaj parte ankau miaj streboj aperis dufoje sur la ttt-ejo de Pola Prezidanteco informo pri Esperanto kaj Ludoviko Zamenhof en kelkaj lingvoj (la angla, la franca, la germana, la pola kaj ech en Esperanto!!!) EMERITINO el Varsovio montru al mi iun urbon au regionon pri tia reklamo de Esperanto - KAJ TIO EBLIS TUTE SENKOSTE !!! Pro mia E-agado en mia urbo mi pasintjare estis nomumita inter 20 da personoj de "Malborka Gazeto" en la plebiscito "MALBORKANO de DUDEKO DE JAROJ" KAJ INTER NOMUMITOJ ESTIS (nur loghantoj de Malborko) sed rimarku ke estis i.a.: unu MEP, unu ministrino de Pola Registaro, unu palamentanino, distrikestro, Prezidanto de Urba Konsilantaro, gajnintino de la Belec-konkurso de Pollando, la plej forta virino de la mondo ktp., ktp.
DO TIO PRUVAS, KE SEN MONO ONI POVAS ANKAU RELKAMI ESPERANTON EN GAZETOJ, EN TELEVIDO KAJ EN GRANDAJ TTT-EJOJ !!! Do jam estis granda ehho de la alvoko de s-ano Etsuo Miyoshi kaj fine de januaro denove dum la ceremonio en la Malborka Kastelo estos multaj pomeriaj mediatoj: televido, radio kaj gazetato, krome aperos la informoj sur la grandaj ttt-ejoj.
Vi skribis: <<Kaj mi ankau dubas, ke multaj e-organizoj en Pollando tuj elspezos sian monon por reklamartikoloj.>> Vi denove eraras - ONI POVAS FARI GRANDAN REKLAMON DE ESPERANTO EVIDENTE TUTE SEN MONO !!!

emerito
emerito diras:
2012-01-19 20:35
Unue - legante vian komenton mi havas impreson, ke vi skribas al iu persono, kiu vivas en via kapo (vershajne reale ankau). Eble vi traktas iun kiel granda malamiko kaj chiujn kontraulojn vi enjhetas al unu sako - kunigas kun unu persono. Mi ne estas -ino kaj ne estas el Varsovio. Mi ankau tute ne interesighas kiun vi havas en propra kapo. Tio chi estas via propra problemo.
Due - Via memlaudado similas al iu antaua teksto kiun skribis en LF eble antau unu jaro eksa prezidantino de PEA. Shi ankau preskau kopiis la numeron de pola Esperantisto por laudi sian agadon.
Nun mi ankau komprenas kial vi kaj via grupo ghojas pro tio, ke S-ro Miyoshi nuligis la subvencion Cigno kaj kreis premion pri reklamagado en europaj gazetoj. De via grupo eliras tiom da leteroj, alvokoj (ne gravas, chu senehhaj, chu valoraj), ke cetre vi trabatos chiujn kaj atingos la premion.
Vi aranghis ordenon por S-ro Miyoshi, nun eble vi ricevos lian premion.

Krome:
Vi skribis: <<Kaj mi ankau dubas, ke multaj e-organizoj en Pollando tuj elspezos sian monon por reklamartikoloj.>> Vi denove eraras - ONI POVAS FARI GRANDAN REKLAMON DE ESPERANTO EVIDENTE TUTE SEN MONO !!!

Mi tute ne eraris. Vi ja mem skribas, ke vi ankau faris chion SEN MONO.

Eduardo
Eduardo diras:
2012-01-19 21:23
Unue - legante vian dementon mi ricevis de vi la jeson, char vi konas la polan lingvon, do vi mem daurigu tiun frazon: <<Trzykrotnie powtórzyła "Dementi, dementi, dementi" i dodała, że nic więcej w tej ...>>
Vi skribas: << De via grupo eliras tiom da leteroj, alvokoj (ne gravas, chu senehhaj, chu valoraj), ke cetre vi trabatos chiujn kaj atingos la premion.>>
Vi ne atente legis, mi skribis pri gazet-artikoloj kaj ne pri niaj leteroj:
<<Pasintjare aperis pli ol 20 gazet-artikoloj pri Esperanto au E-aranghoj en mia urbo Malborko kaj en tuta Pomerio, krome en la pola kaj en Esperanto aperis filmo de Malborka Televido pri E-arangho en la PARKO de la MONDO (la filmon rigardis pli ol 5000 homoj, ni scias tion char estas kalkulilo de la spektantoj de la reta televido). ANKAU APERIS TRE INTERESA TELEVIDA INTERVJUO PRI ESPERANTO KUN MEMBRO DE EUROPA PARLAMENTO (MEP) TADEUSZ CYMAŃSKI (LI LOGHAS EN MALBORKO) - SED RIMARKU UNUE NI DUFOJE RENKONTIGHS KUN MEP CYMAŃSKI POR INTERESIGI LIN PRI LA LINGVA PROBLEMO EN EU KAJ DONI AL LI IOM DA INFORMO PRI ESPERANTO KAJ POSTE NI KONVINKIS REDAKTORON DE LA MALBORKA TELEVIDO FARI LA INTERVJUON KUN MEP CYMAŃSKI. Krome ttt-ejoj de Pomeria Vojevodio, de Asocio de Kashuboj (duon-miliona minoritato en nia gdanska regiono), en la portaloj de la Urbo kaj de la Malborka Distrikto aperis ampleksaj informoj pri Esperanto kaj E-aranghoj, krome ankau informis pri tio Radio Gdansko kaj Radio Malborko - KAJ CHIO APERIS SEN ELSPEZITA MONO. SUMA ELDONKVANTO DE TIUJ GAZETOJ ESTIS CHIRKAU 500.000 ekz.>>
fjmoleon
fjmoleon diras:
2012-01-13 11:29
> Mi sentas, ke sekve de tiu senprecedenca agado, io okazos.

Hm... elspezi sian kapitalon, heredajhojn au simile pro "sento" ne shajnas tute prudenta ago.

Senprecedenca? Ja ekzistas la precedenco de la tutpaghaj reklamoj. Chu io okazIS?
fjmoleon
fjmoleon diras:
2012-01-13 14:43
> Mi sugestis al UEA aperigi tutpaĝe en la plej famaj ĵurnaloj en la 27 landoj de EU po unu fojon monate dum unu jaro - tiom da mono oni ja heredigis al UEA.

Chu vere? Ni faru kelkajn kalkulojn.

Lau la lasta bilanco (2010) UEA havis kapitalon de 1,2 milionoj da euroj. Por disjheti ghin plene por chiumonata reklamo en 27 landoj unu tutpagha reklamo povus averaghe kosti 1200000 / 27 / 12 = EUR 3703. Vershajne ech en la plej malrichaj EU-landoj tio ne sufichus.

Miyoshi diras en "Europa Bulteno" de EEU [http://www.europo.eu/eo/doc[…]filename=eb-111-12-2011.pdf], decembro 2011: "Mia unua reklamo [en Le Monde] kostis pli ol EUR 70000 kaj la prezo trionighis kondiche al 10-foja ripeto. La nuna UEA-havajho larghe sufichas por tio." Do, se unu anonco en "Le Monde" kostus EUR 23000, por unu jaro necesus 276 000. En grandaj EU-landoj kiel Britio, Germanio, Hispanio kaj Italio vershajne almenau same multe. La kapitalo de UEA do sufichus nur por 5 landoj kaj nenio restus por la aliaj 22.

Sekve La tuta kapitalo de UEA estus foruzita (forjhetita?) en unu jaro nur por reklamoj en nur 5 landoj. Se tio ebligus atingi la finan venkon, nu, bele investita mono. Sed permesu al mi iom dubi pri atingo de la fina venko pro kelkaj reklamoj en jhurnaloj - ech finan venketon mi ne antauvidas. UEA do chesus ekzisti por - nenio.

Ne povas ne mirigi, ke oni pretas pagi por reklamo 70000€ (au "nur" 23000€ che ripeto), dum la nuna subvencio por europaj asocioj estas 2000€ jare - kiun sumon fakte nur unu europa asocio ricevos. Mi konsilus rezigni pri kelkaj jhurnalreklamoj k pli malavare subvencii landan agadon.

Fine sed ne fone: en la artikolo en Europa Bulteno Miyoshi demandas: "Kion la Esperantistaro opinias?".

Mi shatas retorikajn demandojn.

simono
simono diras:
2012-01-13 15:33
Ne ĉiu varo vere sambone taŭgas por gazeta reklamado. Mi ne estas certa, ĉu Esperanto entute apartenas al la tielaj vendeblaĵoj.

Fakte, se mi sidus sur granda sako da mono, mi provizore plu atendus neniofare, ĝis iu prezentus vere bonan ideon kiel plej efike kaj samtempe plej monsumstreĉe antaŭenigi Esperanton.

La Japano certe pravas pri tio, ke Esperanto estus ideala solvo por Eŭropo. Sed kiel ni ĉiuj scias, ĝi tute ne konvenas al la hodiaŭa lingvopolitiko de EU. Supozeble li ne konscias pri tio.

Mi aldone tute honeste ne kredas, ke iuj politikaj problemoj de EU iel ajn rilatas al la manko de ĝenerala porĉiuj-a komuna lingvo. Se entute estas lingvokaŭzitaj problemoj, ili rilatas al la interkomunikiĝo inter la popolanoj kaj ne al la interkomunikiĝo inter la politikistoj ...

...aŭ entreprenestroj, aŭ sciencistoj, aŭ iuj aliaj elitanoj.

La solaj, kiuj vere ĉie videmas kaj vidadas lingvoproblemojn, jen la Esperantistoj.
fjmoleon
fjmoleon diras:
2012-01-13 15:45
> La solaj, kiuj vere ĉie videmas kaj vidadas lingvoproblemojn, jen la Esperantistoj.

Tiom eksterordinaraj ni ne estas: la "simplaj" enmigrintoj, ankau tiuj neparolantaj E-on, sentas proprahaute tre rekte la lingvajn problemojn.
simono
simono diras:
2012-01-14 20:13
Bone. Pri migrantoj vi memkompreneble pravas.

Sed kial migrantoj?

Fakte homoj plej ofte ne estas migremaj. Ili volas resti hejme, samvilaĝe, samparoĥe, samdistrikte, ktp. proksime al sia parencaro. Estus pli bone solvi kelkajn sociajn kaj ekonomiajn problemojn kaj maljustaĵojn, ol proponi lingvon, helpe de kiu oni povus pli bone fuĝi. :)
Esperantst
Esperantst diras:
2012-01-14 02:31
Jam je alia okazo mi komentis, ke laŭ mia opinio grandskala anoncado en EU ne taŭgas. Necesas unue ellaboro de taŭga strategio por informi pri Esperanto kaj krome estus bezonata plibonigo de nia infrastrukturo. Kio okazus se vere 500 homoj el ĉiu EU-landoj subite skribus al la landaj asocioj por peti informmaterialon kaj 5000 homoj provus trovi informojn rete. Plej verŝajne la interesitoj ofte ne ricevus respondon, la retpaĝserĉantoj venus al strangaj aŭ malaktualaj retpaĝoj aŭ entute ne trovus retpaĝon. Se en kelkaj landoj la koncernatoj ricevus respondon, la respondo verŝajne estus strange, malbone formulita aŭ psikologie maltaŭga. La plej entuziasmaj homoj eble petus Esperanto-kurson, sed ĉu niaj Esperanto-kursoj vere estas didaktike taŭgaj, bone strukturitaj kaj belaj? Rilate al UEA direndas, kaj mi bedaŭras diri tion, ke en la buĝeto apenaŭ estas rezervitaj rimedoj por Esperanto-informado kaj -instruado. UEA laŭ mia opinio ne havas la gvidan rolon por ellabori strategion kaj helpi al la landaj asocioj. Krome mankas efika uzo de la monrimedoj.
esperanto
esperanto diras:
2012-01-14 14:47
10 bazaj postuloj al la adreso de la Esperanto-movado
 
 
 1. Ideologia kaj “politika” reorientigo; “Purigo” de la movado de Eo-fremdaj tendencoj.
 
2. Nova strategia programo ghis 2015.
 
3. Reformo de la naciaj kaj internaciaj Eo-organizajhoj.
 
4. Generacia shanghigho.
 
5. Objektiva reprilaboro de la Eo-pasinteco kaj renovigo de la Eo-historiografio.
 
6. Honesta traktado de la biografio de L.L. Zamenhof en la kunteksto de lia judeco.
 
7. Esperantigo de la nacilingva faka kaj beletra literaturo, de la internaciaj nacilingvaj amaskomunikiloj.
 
8. Modernigo de la tuta Eo-instrumaterialo, pliprofesiigo de la Eo-instruado (inkluzive de interlingvistiko kaj esperantologio).
 
9. Plibonigo de la interretaj platformoj.
 
10. Malfermo al la “ekstera mondo” kaj reanalizado de la rilatoj kun registaroj kaj NROj.



La tasko de UEA estus okupighi pri tiuj punktoj. Sed kion faras UEA? La respondon vi mem trovos.

simono
simono diras:
2012-01-15 15:23
Pluraj de viaj strategieroj celas internen.

1 - Cetere, kion vi aludas per "Eo-fremdaj tendencoj"?

7 - "Esperatigo ... de la internaciaj nacilingvaj amaskomunikiloj". Tion mi taksas malfacila. Ni simple ne havas la rimedojn por tio.

Pri kelkaj eroj viaj, se ne UEA, almenaŭ CO jam okupiĝas.

Por sukcesi pri eroj 1 "reorientiĝo", 3 "organizaĵa reformo" kaj 4 "generaciŝanĝo" oni devus komisii la Francan Fremdulan Legion kun mitraloj konvinki iun kaj iun moŝtulon demisii. Se sen sukceso, nu, eble iomete abrupte enparadizigi la bonulon. Aliokaze ties naturvoja apud-Zamenhofa enparadiziĝo simple tro longe daŭros. :)

6 "Bibliografio de Z" - laŭ mi sen iu ajn vera efiko.

Eroj 2, 8, 9 kaj 10 estas fareblaj.


esperanto
esperanto diras:
2012-01-15 16:43
Miaj ideoj certe estas tre gheneralaj, ech iom abstraktaj kaj tro ambiciaj. Mi konscias pri tio. Sed oni ne forgesu: Se Esperanto volus farighi universala lingvo, au almenau esti aplikita kiel inter-lingvo au help-lingvo au kiel ajn oni nomu ghin en iom pli altgrada dimensio, ghi devas ludi analogan rolon kiel la angla, franca, germana, hispana, araba, china, rusa ktp. Shajnas al mi, ke mi ne devas ekspliki kion tio signifas. Sed Esperanto ludas ech ne la rolon de pli malgrandaj lingvoj kiel islanda, portugala, estona, taja, birma, laosa ktp. por nomi spontante nur kelkajn ekzemplojn.

Mi ne dubas, ke iuj Eo-organizajhoj au individuoj okupighas pri iuj aspektoj de mia postularo, sed tio okazas sur tre malalta nivelo, kaj konkretaj signifaj rezultoj ne estas videblaj.

Purigo de la Eo-fremdaj elementoj signifas, ke el la Eo-movado devus malaperi chiuj fenomenoj kaj tendencoj, kiuj havas nenion komunan kun la origina celaro de Eo: tio signifus en principo evito chiujn fluojn chefe religiajn kaj politikajn, de bahaismo ghis marksismo-komunismo kaj diversajm sektemajm ideojm reprezentitajm de diversaj individuoj, kiujn ili miksas kun Eo au reprezentas en la nomo de Eo. Kompreneble tio estas malfacila. En la Eo-movado ekzistas la libereco de la agado, opinio kaj ideado. Sed kiu iomete konas la historion de la Eo-movado, certe scias kaj komprenas kion mi celas diri. Nu, la marksismo-komunismo grandparte malaperis el la mondo, sed marksistoj-komunistoj restis en la Eo-movado, kiuj kvankam ne plu misias (kiel iu Blanke), tamen ankorau ekzistas kaj restas sur siaj fiksaj ideoj, de kiuj ili neniam emancipighis, kiujn ili neniam pretis shanghi au ech nur pridubi. Chiuj tiuj ideologiaj sintenoj esence influis la Eo-movadon. Ni pensu nur pri la amaseto da fakaj organizajhoj, de IKEL ghis la Civito, homoj kiuj en la nomo de Eo kriachas kontrau la usona imperiismo kaj franclingva koloniismo, kiuj utiligis Esperanton por siaj radikalaj konceptoj kaj, lau mi, diskreditis la neutralecon de Esperanto, detrunat ghian reputacion. Sed kial la samaj homoj neniam mencias la nacisocialismon kaj la komunismon, kiuj provis subfosi Esperanton? AU kial ili nur kritikas USonon, forgesante ke landoj kiel Ruslando kaj Chinio faras ech pli grandajn krimojn kontrau la homaj rajtoj? Kial ili tiom evidente evitas la judecon de Zamenhof? (ne por unuflanke kaj senkritike laudi la judecon kiel ion pli superan au simile, sed por sincere trakti la biografion de Z - temas nur pri tio). En mia Z-libro mi klarigis la hipotezon, ke sen judeco de Z Eo ne ekzistus. Chi tia hipotezo kauzis reakciajn recenzojn de lins kaj aliaj, kiuj ech ne reagis al tiuj hipotezoj, sed celis detrui la tutan verkon kiel fushan ktp. (kvankam ili povis surtabligi neniujn substancajn riprochojn kontrau mia libro).

Do, pri chiuj tiu(j) temo(j) mi povus longe skribi. Esence la socialdemokratio au la Maldekstro influis Esperanton - de Hodler, Privat ghis Lapenna Corsetti kaj Dasgupta - chiuj tiuj estis maldekstruloj diversspecaj - en ghi preskau tute mankis "burghaj" ideoj, pro tio la malamo de multaj e-istoj kontrau Usono, La Okcidento ktp. kaj la "amo" al Sovetunio, Chinio, Kubo, Vjetnamio ktp. estas klarigebla.

Nu, tiuj fluoj estis oportunaj antau 1989, i.a. pro tio Eo havis certan sukceson. Nun, post 1989, tiuj pensofluoj estas grandparte diskredititaj kaj ne plu aktualaj, sed e-istoj ne konfesas tion. Ja, oni kvazau kulpigas pro la mizero chion alian: de la angla lingvo ghis la la interreto, la disfalon de la kluboj, la mankanta idealismo ktp., kiel tion faras Tonkin, Corsetti kaj aliaj, lau ili vershajne kulpas entute la merkatekonomio au la ekscesa borsa spekulacio. Sed kial Tonkin loghas en Usono kaj Corsetti en Italio? Lins kaj Blanke en Germanio? Ktp. Kial ili ne vivas en Vjetnamio au Kubo, au Kambodgho au Angolo au diablo sciu kie. Antau la pordo de Italio trovighas Libio, antau la pordo de USono Venezuelo, Nikaragvo ktp. Kial tiuj personoj ne elmigris al tiuj landoj. Nu, kompreneble, la salajroj en Usono kaj Italio por universitata profesoro kaj bankdirektoro estis pli alta, same la promeso pri pensioj. Per tiu mono oni facile povas vojaghi kiel richa civitano de Britio al Kubo kaj Vjetnamio, fanfarone paroladi kaj esti aplaudata de la mizeraj triamondanoj, kiuj opinias, ke la savantoj au iuj tre signifaj mondaj personecoj vizitis ilin. Se oni konscias pri chiuj tiuj hipokritajhoj, oni ne nur harhirtighas, sed oni komencas vomegi.

Cetere, lau mi, kaj la merkatekonomio kaj la borsa spekulado havas nenion komunan kun Esperanto. La merkatekonomio ekzistis jam antau 1989, sed kulpis la e-istoj, kiuj ne sciis kiel utiligi tiun merkatekonomion por siaj propraj celoj. Mi pensas unuavice pri Germanio, Francio, Italio, kie ja la Eo-movado iomete ekzistis kaj ludis rolon, sed probable nek pro la merkatekonomio nek pro la komunismo, sed ghi estis movado, kiu iom furoris laj prosperis antau kaj post la dua mondmilito, chefe dank al kelkaj tre aktivaj kaj publike efikaj personecoj kiel Privat kaj Lapenna kaj kelkaj aliaj tre originalaj kaj popularaj intelektuloj kaj kultur-kreantoj kiel Baghy, Kalocsay, Regulo Perez, Waringhien, Auld, Boulton ktp. Certe tiam la homaro estis allogita de la ideo de internacia neutrala planlingvo, dum hodiau tiu ideo apenau plu ludas rolon, nek en la richaj industriaj landoj de la Okcidento, nek en iuj triamondaj landoj, nek en ankorau-komunismaj landoj. Interesa paralelo, chu ne? Sed iuj e-sitoj vershajne dirus, ke la okcidenta kapitalismo venkis ech en ankorau-komunismaj kaj en triamondaj landoj - - do oni kulpigas ghin. Sed nek la e-istoj nek Andy Künzli povas scii, chu tio estas la vero.

Certe, la situacio kaj evoluo de la Eo-movado dependis de la etoso kaj de la eblecoj de la koncerna epoko. Esperanto estis unu el la malmultaj aktivaj NROj - hodiau ekzistas kelkmil NROj, inter kiuj Eo estas nur unu. Do, la konkureco estas grandega. Esperanto furoris en la orienta bloko, char al la movado alighis homoj, kiuj ne volis aparteni al la KP, kiuj vidis en Eo fenestron al la Okcidento kaj char la shtata propagando ruze utiligis Eon, ktp. Tio certe radiis al la okcidentaj landoj, kie oni rakontis kaj skribis, ke Eo estas populara en la orienta bloko.
Hodiau oni havas tute alian publikan situcion en la mondo ol ankorau en la 60aj au 80aj jaroj (kiam estis malfacile trovi kaj ricevi iun /Sciencan/ libron, kiun oni trovas hodiau en interreto en 1 minuto) - tio koncernas la informan situacion ghenerale.

Certe, la problemoj kaj interesighoj de la homoj shanghighis. Dum ghis 1989 parto de la homaro trovighas ankorau en la morta komunisma prizono, post 1989 la homaro devis rearanghi sian vivon, kaj en Chinio milionoj da homoj komencis movighi por plibonigi sian vivon. Tempo aj intereso por ideo kiel Eo ne restis - oni kvazau forgesis ghin.

Chio estas lau mi tre kompleksa - kaj ne sufichas kulpigi nur la anglan lingvon, la interreton, la mankantan idealismon ktp. Precipe la chi-lasta argumento estas kompleta falsa. Milionoj, ech miliardoj da homoj aplikas chiutage idealismon por krei ion novan dum sia laboro. Mi memoras la pioniran tempon de la interreto en la 90aj jaroj, de kiu ankau mi mem estis trafita kaj kaptita - la homoj investis milojn da honoroficaj horoj por eltrovi aferojn interretajn - tiu estis ekstrema idealismo, ne komparebla kun la hobia idealismo de la e-istoj. Hodiau, chiuj volas ricevi bona postenon por ricevi altan salajron. Svislando estas tia ekzemplo - kaj lau mi ghi farighis negativca ekzemplo, char miloj da monavidaj homoj provas gajni monon en Svislando pere de plej diversah - kaj ofte dubindaj - manieroj, kiujn mi mem, kiu estis edukita kiel morale altnivela sviso, ne plu provas aprobi.

Nuntempe, chio estas pli anonima, chiuj niaj brilaj Eo-intelektuloj forpasis au ne plu aktivas, la individuigita kaj "demokratiigita" amaskulturo furoras. Vi devas nur jheti rigardon en la TV kaj vi komprenas kio estas populara en la kulturo. Terure. Kia primitiva suprajhismo.
Esperanto ne sukcesis "esperantigi" la mondan kulturon, pro tio mi metis la punkton 7.

Do, Eo estas tragika kazo. Sed ne chiuj kialoj de ghia degenero estas al mi konataj au klaraj. Certe, Eo chiam estis iluzio, kaj ne estas chefe la angla lingvo, kiu kulpas. Ial la homaro ne decidis lerni neutralan internacian planlingvon. Tio shajnas esti stranga afero, precipe el la vidpunktoj de esperantistoj kaj pledantoj de tiu ideo.

Ktp.
Mi atendas tiajn diskutojn en Lib. Folio kaj UEA.
 
simono
simono diras:
2012-01-15 19:15
Interesa legaĵo.

Iomete kontraŭe al via proponita ne-kromaktivada sen-deflankiĝa pura por-Esperanta Esperantumado mi memoras la eldiron de iu maljuna klubestro. Li asertis, E-grupo sukcesas kaj sanas nur, se ĝi havas kiel temon Esperanton plus io ajn. Eo sola ne sufiĉus. Do E-fervojistoj, E-radiamatoroj, E-ŝakludantoj, E-maldekstrularo, E-katolikoj, ... E-io-ajn. En mia tre malmulte da kluba kaj renkontiĝa sperto mi inklinus eĉ konfirmi tion. La grupoj, kiuj almenaŭ surface ŝajnis funkcii, ĉiam havis ion komunan aparte de la lingvo mem.

Aliflanke, por mi tio estis ĉiam io suspektinda - simple pro tio, ke Esperanto tute ne estas necesa por ekzemple ŝakludi. Eo necesus nur en internacia medio kaj plej ofte en kluboj temas pri nacia aŭ eĉ ege pli loka, nur regioneta afero. Estis ĉiam malfacile konvinki iujn klubanojn, ke oni entute parolu Esperanton. Ili ofte argumentis, ke ili pretus paroli Esperanton nur se iu ĉeestus, kiu ne parolas la lokan nacian lingvon.

Ke klubaj aktivadoj ofte pli rilatas al turismemo ol al Esperanto, estas certe ne ove freŝa konstato.

Mi mem tre interesiĝas pri la lingvo mem kaj mi volonte uzas ĝin.

Kial ĝi ne sukcesas? Ankaŭ mi cerbumas pri tio, jam dum jaroj. Certe jen la stranguloj - sed aliaj societoj havas same siajn strangulojn. Certe oni kverelas. Sed ne malpli en aliaj societoj. Certe iuj estroj estas idiotoj, kiuj ĉiutage strategie cerbrompe kaj apenaŭ imageble stultumas. Sed aliloke ankaŭ. Certe iuj volas nur postenojn por ŝajnigi sian propran gravecon - sed aliloke ankaŭ. Certe iuj kolektas personajn adeptojn, antaŭ kiuj ili povas brili. Sed denove, aliloke same ne malpli.

Alivorte multe da tio, kion ni sufiĉe akre kaj tre regule kritikas, estas simple homaj karakteraj trajtoj tiaj, kiaj tiuj videbliĝas en preskaŭ ĉiu societo aŭ alispeca homgrupo.

Tio signifas, ke ĉio ĉi ne estas la tialo, kial Esperanto nek disvastiĝas tra, nek graviĝas por la mondo.

Eble la problemo estas, ke la tuta afero estas nur hobia. Ne estas iu firmao aŭ entrepreno kun amaso da mono malantaŭ la afero. Aliflanke, ekzistas deradikaj movadoj, kiuj malrapide sukcesiĝis kaj fine iugrade sukcesis - ekzemple la tutaj hodiaŭaj ekologiaj organizaĵoj - ekz Verduloj, Verdpaco.

Sed eble la afero estas ne alispeca ol ĉe iuj muzikaj grupoj. Iuj furoras, iuj, eĉ pli bonaj, tute ne. Ŝajnas, ke la hazardo ne superaveraĝe benas nin.
Eduardo
Eduardo diras:
2012-01-19 12:21

Kara F.J.Moleón,
vi skribis: <<Hm... elspezi sian kapitalon, heredajhojn au simile pro "sento" ne shajnas tute prudenta ago.>>
Sube mi respondas al vi, ke sen elspezi sian kapitalon, heredahjhon eblas reklami Esperanton kaj evidente tute senpage !!!. Mi kiel ano EDE-PL en Malborko (Pomerio, t.e. Norda Pollando, Gdanska Regiono) kaj alia ano de EDE-PL el Gdinio (Gdynia estas apuda de Gdansko, urbo kun pli ol 200 mil enloghantoj) kaj anoj de E-rondo "Kastelo" en Malborko faris jenon:

Kadre de la 125 jara Jubileo de Esperanto, de la iniciato de EDE-PL, Prezidento de Pollando Bronisław Komorowski jam subskribis (la 14-an de januaro 2012) la sekvontan, char post Etsuo Miyoshi pasintjare (ankau de la iniciativo de EDE-PL) altan shtatan ordenon por pola esperantisto (la Oficiran Krucon de la Renaskigho de Pollando kaj bv. rimarki ke ankau same kiel s-ano Etsuo Miyoshi pro la E-agado) kaj fine en januaro Vojevodo de Pomerio (guberniestro) dum la oficiala ceremonio en la Konferenc-salono de la Teutona Kastelo en Malborko honorigos nian samideanon !!!
Krome mi informas: Pasintjare aperis pli ol 20 gazet-artikoloj pri Esperanto au E-aranghoj en mia urbo Malborko kaj en tuta Pomerio, krome en la pola kaj en Esperanto aperis filmo de Malborka Televido pri E-arangho en la PARKO de la MONDO (la filmon rigardis pli ol 5000 homoj, ni scias tion char estas kalkulilo de la spektantoj de la reta televido). ANKAU APERIS TRE INTERESA TELEVIDA INTERVJUO PRI ESPERANTO KUN MEMBRO DE EUROPA PARLAMENTO (MEP) TADEUSZ CYMAŃSKI (LI LOGHAS EN MALBORKO) - SED RIMARKU UNUE NI DUFOJE RENKONTIGHS KUN MEP CYMAŃSKI POR INTERESIGI LIN PRI LA LINGVA PROBLEMO EN EU KAJ DONI AL LI IOM DA INFORMO PRI ESPERANTO KAJ POSTE NI KONVINKIS REDAKTORON DE LA MALBORKA TELEVIDO FARI LA INTERVJUON KUN MEP CYMAŃSKI. Krome ttt-ejoj de Pomeria Vojevodio, de Asocio de Kashuboj (duon-miliona minoritato en nia gdanska regiono), en la portaloj de la Urbo kaj de la Malborka Distrikto aperis ampleksaj informoj pri Esperanto kaj E-aranghoj, krome ankau informis pri tio Radio Gdansko kaj Radio Malborko - KAJ CHIO APERIS DANKE AL MIA AGADO, AU AGADO DE NIA ESPERANTISTA KLUBO "KASTELO" EN MALBORKO, AU ANKAU AGADO DE EDE-PL SED NUR EN NIA REGIONO (POMERIO). SUMA ELDONKVANTO DE TIUJ GAZETOJ ESTIS CHIRKAU 500.000 ekz. Ankau danke al streboj kaj korespondado reta de esperantisto de nia regiono Kazimiro Krzyżak (el Gdynia, Pomerio, ano de la Chefa Estraro EDE-PL) kun Ministro de Pola Prezidanteco ne EU Mikołaj Dowgielewicz (ni povas sendi la korespondadon al la interesitoj, kompreneble ghi estas en la pola) - danke al tiuj liaj kaj parte ankau miaj streboj aperis dufoje sur la ttt-ejo de Pola Prezidanteco informo pri Esperanto kaj Ludoviko Zamenhof en kelkaj lingvoj (la angla, la franca, la germana, la pola kaj ech en Esperanto!!!).
 KARA MOLEÓN - montru al mi iun urbon au regionon pri tia reklamo de Esperanto - KAJ TIO EBLIS TUTE SENKOSTE !!! Pro mia E-agado en mia urbo mi pasintjare estis nomumita inter 20 da personoj de "Malborka Gazeto" en la plebiscito "MALBORKANO de DUDEKO DE JAROJ" KAJ INTER NOMUMITOJ ESTIS (nur loghantoj de Malborko), sed rimarku, ke estis inter la nomumitoj i.a.: unu MEP, unu ministrino de Pola Registaro, unu palamentanino, distrikestro, Prezidanto de Urba Konsilantaro, gajnintino de la Belec-konkurso de Pollando, la plej forta virino de la mondo ktp., ktp.
DO TIO PRUVAS, KE SEN MONO ONI POVAS ANKAU RELKAMI ESPERANTON EN GAZETOJ, EN TELEVIDO KAJ EN GRANDAJ TTT-EJOJ !!! Do jam estis granda ehho de la alvoko de s-ano Etsuo Miyoshi kaj fine de januaro denove dum la ceremonio en la Malborka Kastelo estos multaj pomeriaj mediatoj: televido, radio kaj gazetato, krome aperos la informoj sur la grandaj ttt-ejoj.
KONKLUDE: ONI POVAS FARI GRANDAN REKLAMON DE ESPERANTO EVIDENTE TUTE SEN MONO !!!

fjmoleon
fjmoleon diras:
2012-01-19 17:32
Mi ne argumentis, ke nur per foruzo de la propra kapitalo eblas reklami por Esperanto. Mi diris, ke la sugesto foruzi la tutan UEA-kapitalon pro nura "sento" ne shajnas tute prudenta.
aldone
aldone diras:
2012-01-13 12:14
Ĉu la sumo de 2000 eŭroj kiel premio estas korekta aŭ ĉu tio estas tajperaro? Mi ne volas diri ke tiu sumo estas ridinde malalta, ĉar eĉ ne indas ridi pri ĝi. La eŭropaj E-asocioj dum jardekoj kolektis sufiĉe da kapitalo kiun ili pro manko de sukcespromesa koncepto preferas konservi en banko anstataŭ elspezi ĝin por kampanjo kiu nur povas esti "bato en akvon".

Ĉiuj forĵetu sian kapitalon por eble ricevi premion de 2000 eŭroj!

Tio certe ne funkcios. Indas forgesi la tutan proponon. Ĝi estas senvalora.
edmundo
edmundo diras:
2012-01-13 12:49
Supozeble estas "200.000" enoj (tajperaro en la artikolo), kaj "2.000 eŭroj" estas ĝuste.

Ne necesas forĵeti kapitalon. Ekzistas aliaj manieroj informi ol pagitaj reklamoj, kaj la artikolo mencias ĝuste "gazetarajn artikolojn".
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2012-01-13 15:06
Kara Antono,

eble por vi la sumo estas ridinde malalta, sed por nia agado ghi jam multon signifus. Oni povas per malmulta elspezo ofte akiri multon.

Krome nenio staras survoje, ke vi premiu per pli granda sumo. Chiu povas iniciati propran premion kun propra celo. Mi mem elspezas por Esperanto chirkau 1/3 de miaj elspezoj. Se chiuj elspezus nur 1/10 ni estus richaj kaj povus fari diversajn projektojn.

Certe, ke kelkaj asocioj pli bone gardas sian komasitan monon en bankoj, sed neniu povas ordoni, ke ili elspezu,kvankam ni chiuj en Jubilea Jaro povus esti iom pli donacemaj. Se ni nenion akiros en la venontaj jaroj, ni povos pri E-sukceso ech chesi revi, char baldau ni devos lerni la chinan.
fjmoleon
fjmoleon diras:
2012-01-13 15:28
> Krome nenio staras survoje, ke vi premiu per pli granda sumo.

Jes, jes, ni jam lernis, ke ne eblas kritiki ion sen samtempe pentofare krei fondajhon, prefere propramone k prefere pli bonhavan ol la kritikita.
aldone
aldone diras:
2012-01-13 15:48
Dum la pasinta jaro mi eĉ ne unu cendon elspezis por Esperanto kaj tamen mi faras ion valoran por nia afero. Pli gravas la ideoj, la spertoj kaj la engaĝiĝo ol la mono.

La pruvon vi vidos sub
http://aldone.de/retradio
punktor
punktor diras:
2012-01-13 17:20
Vi skribis, ke "La eŭropaj E-asocioj dum jardekoj kolektis sufiĉe da kapitalo kiun ili pro manko de sukcespromesa koncepto preferas konservi en banko... ". Kaj de kie, estimata sinjoro, venas Via scio ? Evidente Vi havas nenian informon, kiom AEF ricevas pro membro-kotizoj kaj kiom ni elspezas por informado, kiom ni el propra posxo pagas. Mi jam estis esperanta, ke Vi l o n g e post Via malglora, detrua agado en la Austria movado ("negxo de la pasinta jaro"), rezignis pri malsincera kaj senbaza kritikado de landaj asocioj kaj okupigxadas pri vere valoraj aferoj, nome la retsonajxoj, sed sxajne mi eraris: Vi ne sukcesas cxesi la kritikadon kontrau homoj kiuj kapablas labori komune kaj pace. Lasu la grupojn fari sian agadon kaj faru Vi Vian. Kaj se Vi volas vere en sincera maniero plibonigadi ian E-o-asocion, bv. membrigxu.
simono
simono diras:
2012-01-13 18:40
Se jen la normala stilo de la Aŭstra E-movado, oni plej bone ege evitu ĝin. Kaj same evidente, oni kontribuu ne eĉ solan cendon al ĝi.

Cetere, kial vi ne ligas al la kunmanuskriptaj retsonaĵoj de Anton en via preskaŭ nur Germanlingva retejo http://esperanto.at ? Ĉu Aŭstroj ne lernu la lingvon kaj prefere nur kotizu?

esperanto
esperanto diras:
2012-01-13 19:02
Persono kiu vidas la videon sur la hejmpagho de esperanto.at kaj ne scias pri kio temas, povus pensi, ke temas pri afrika sekto (lau iu filmo de James Bond) au kreola dialekto de Haitio au simile.

Ghuste tiajn ekstremajn infanecajn kretenajhojn oni prefere evitu, se oni volus atingi, ke Esperanto farighu serioze konsiderebla kiel universala lingvo. Sed bedaurinde e-istoj fushas chion, kaj ili ankau esperas vane sub tiaj kondichoj.

Sed kiel oni povas legi en tiu chi forumo, oni tute ne celas Esperanton kiel seriozan aferon.

La analoga vero validas en la kazo de la bizaraj reklamajhoj de la malavara japano, pri kiu chefe temas sur tiu chi pagho. Oni povas nur bedauri chiun euron au centimon, kiun tiu naiva sinjoro jhetas tra la fenestro. Estas mono, kiu mankas por aliaj, eble pli saghaj projektoj.

Do, pri chio tio inkluzive de la stulta kaj teda diskutado en tiu chi forumo oni povas esti nur profunde konsternita.
Licxjo
Licxjo diras:
2012-01-13 19:31
Interese, kiom forte rolas la franca "r" en la kanto . . . ĉe retejo de germanlingva asocio. Amuze.

Pri "Esperanto kiel serioza afero", estas malfacile diri. Mia propra sinteno estas ke Esperanto estas interesa (eĉ interesega) lingva hobio. Ĝi ne estas la celo de mia vivo, ĝi ne estas la solvo por ĉiuj mondaj problemoj, ĝi ne estas religio. Multaj homoj okupiĝas pri plej diversaj hobioj. Por mi, mia Esperanto-hobio donas al mi amikojn, novajn spertojn, plurajn informojn, kaj sciojn pri vivo en aliaj kulturoj kaj lokoj. Tio por mi sufiĉas. Mi ne volus esti unu el tiuj martiroj kiuj mortis pro Esperanto en Germanujo, Rusujo, aŭ Japanujo, kc.

Sed tamen, Esperanto ja ŝanĝis mian vivon. Ĝenerale pozitive, malgraŭ kelkaj strangaj spertoj.

Lee
esperanto
esperanto diras:
2012-01-14 15:44
Mi diru tiel, por diri chi-rilate ankau ion pli malpli pozitivan, au agnoskan (au objektivan):
La kanto en si mem ne estas tiom malbona, ech placha kaj profesiece realigita, sed ghi tamen KOMPLETE RIDINDIGAS Esperanton. Tio estas la kerna problemo, kiun ankau iu Vinilkosmo ne komprenas. La laudindaj afrikanojn en Kongo, kiuj kantas kaj ludas ghin, ni lasu en paco, char ili nek kulpas, nek respondecas, vershajne nek ion ajn komprenas pri Eo.
umatthias
umatthias diras:
2012-01-14 22:29
La kanto de Konga Espero estas tre bela kaj bone montras la internaciecon de Esperanto. Ne estas kaŭzo por paroli pri "ekstremaj infanecaj kretenajhoj".
esperanto
esperanto diras:
2012-01-16 13:19
Mi konfesas, ke tiu esprimo povas esti iom tro kurda por certaj gustoj, au por la delikata e-ista animo, kiu estas religiema kaj eltenas nenian kritikon. Sed se vi analizas la enhavon de la kanto (kiu kiel kanto estas tute en ordo), ankau vi devos veni al la sama konkludo.

Resume:
chiuspecaj agadoj de la e-istoj kiel la afrika varb-kanto, la reklamoj de Etsuo, lernu.net kaj aliaj similaj primitivaj inform- kaj varb-klopodoj estas tute vanaj, same la instruado de la usonano sur la china insulo kaj aliaj samtipaj (pseudo)agadoj.

Esperanto atingos signifon nur, se ghi estas serioze aplikata en scienco kaj literaturo (tradukado), klerigado (universitatoj - kiel oficiala fako), jhurnalismo kaj publicistiko, kulturo (kion ajn tio signifu), eble politiko, kaj aliaj sociaj branchoj.

Per viaj agadoj eble kelkaj homoj lernos Eon pro scivolemo, sed tio estas nur guto sur la varmegan shtonon, kiel diras germanlingvanoj.

Se Esperanto ludu(s) ian rolon, ghi ludos ghin NE pro la volo de la e-istoj, kiuj propagandas tiun lingvon, sed pro la volo de la popoloj kaj politikistoj, kiuj decidus enkonduki tiun lingvon. Sed la chi-rilata volo de la chi-lastaj tute mankas, do la afero restos reduktita al hobia, libertempa, amatora niveloj. Cetere ankau en la komunismaj landoj, kie Eo laudire furoris, ghi ne esence superis tiun nivelon, kaj la instrzado esence restuis fakultativa.

Alia problemo estas, ke e-istoj totale supertaksas la signifon de sia afero.

Do, chiujn tiujn problemojn kaj demandojn oni devus diskuti en la "jubilea" jaro - pro tio mi diris, ke ekzistas nenio por jubilei. Jubilei oni povis en 2009, kiam estis la Zamenhof-jaro, sed kiel primitive tiu jaro estis festita, oni ankorau memoras. Bedaurinde, e-istoj evitas chiajn tiajn tiklajn diskutojn kaj preferas ludi kiel infanoj en la sablokestoj kaj perdi la tempon pro stultaj (fakte kretenaj) diskutoj kaj prelegoj (chefe en UK kaj en la Landaj Asocioj kaj lokaj grupoj). Tiom longe do ke tio ne shanghighos, la situacio de Esperanto restos la same mizera.
esperanto
esperanto diras:
2012-01-16 13:21
kruda, ne kurda, kompreneble :-)
otbuller
otbuller diras:
2012-01-16 17:12
La vortumo de Andy Kuenzli, "stultaj (fakte kretenaj) diskutoj kaj prelegoj (chefe en UK kaj en la Landaj Asocioj kaj lokaj grupoj)", estas tro forta, aparte se temas pri UK. Diskutoj kaj prelegoj estas ofte stultaj ankaŭ en la akademia mondo, sed en UK ili tamen havas taŭgan, ofte eĉ altan nivelon. Ekzemple en la Internacia Kongresa Universitato en Kopenhago okazis tute altnivelaj prelegoj -- kiel pinto tiu de la mondfama astronomo prof. Erik Hoeg pri la historia evoluo de la scienco. Mi povis sekvi nur parton, sed laŭ seriozaj ĉeestintoj tute indaj kontribuoj estis ankaŭ en la Esperantologia Konferenco, Terminologia Forumo kaj Kleriga Lundo. Neglatan nivelon en UK-oj emas havi la prelegoj pri la kongresa lando, kun parolantoj, kiuj ne ĉiam estas fakuloj. En Kopenhago kontribuis tamen ankaŭ tre prestiĝa fakulo, la eksa prezidanto de la supera kortumo Sven Ziegler, kiu prelegis pri la dana jura sistemo.

En la raportado pri UK-oj valoraj programeroj ofte ne estas sufiĉe elstarigataj. Tio precipe validas pri landaj kaj lokaj gazetoj, sed preteratentoj povas okazi ankaŭ en "Esperanto", kies malfeliĉan forgeson pri la prelego de Ziegler oni jam prave kritikis. Ĉar pro mia laboro mi povas sekvi praktike ĉiujn E-gazetojn kaj funde konas la fenomenon UK, mi pensas, ke la efektiva enhavo de UK-oj estas multe malpli stulta ol oni povus konkludi surbaze de la raportado pri ili. Kiel malplistultigi la raportadon, jen la demando.
esperanto
esperanto diras:
2012-01-16 18:23
Povas esti, ke en IKU okazas altnivelaj prelegoj kaj ke la situacio iomete plibonighis lastatempe.

Rigardinte la liston de tmoj kaj nomojn de prelegantoj, min tute persone multaj temoj kaj prelegantoj simple ne interesas, pro tio mi ne partoprenas en IKU, kaj krom tio mi ne eltenas la ofte fushan lingvan prononcon de certaj prelegantoj, char miaj oreloj komencas dolori. Sed tio ja estas mia propra problemo kaj neniel signifas, ke aliaj homoj pensu same kiel mi.

Se mi kritikis la "stultajn" paroladojn kaj malaltan nivelon dum UK, mi celis kritiki chefe diversajn aranghojn, kunvenojn de fakaj organizajhoj kaj prelegojn, kiujn oni devus simple malpermesi, tiom malaltnivelaj ili estis.

Anstatu iuj duonidiotaj raportoj, mi apogus la ideon aperigi la prelegojn de IKU en la revuo Esperanto, anstatu en iuj duonfushaj eldonajhoj de Amri Wandel.

Lige kun la negativaj recenzoj kontrau mia Z-libro en la revuo Esperanto kaj LPLP mi demisiis kiel fakdelegito de UEA, sed restis IM. Sed mi demisiis ankau pro tio, char de 30 jaroj mi neniam ricevis iun ajn saghan mesaghon de iu ajn esperantisto, kiu interesighus pri miaj fakoj (slavistiko, interlingvistiko, informatiko).
esperanto
esperanto diras:
2012-01-16 22:23
Iom stranga reago au vidpunkto. Mi ne kapablas malkovri ligon inter miaj intervenoj(opinioj/ideoj/kritikoj kaj tiu komento de Camacho. Vershajne ni estas homoj de du diversaj planedoj, kvankam ambau parolas kaj komprenas Eon. Kvankam ankau Camacho en la pasinteco akre kritikadis la Eo-movadon, ech multe pli akre (kaj nihilisme) ol mi mem.
Kompare kun Camacho kaj chiuj aliaj, mi publikigis ampleksan proponaron kiel plibonigi la Eo-movadon, sed mi konstatas, ke oni rikoltas nur cinikan mokon.
simono
simono diras:
2012-01-15 08:33
Mi vidadis la vidaĵon du fojojn.

La sono estas muzike sendube sufiĉe profesia kaj plaĉa, tamen la bildsekvo jam malpli profesia kaj malpli plaĉa - parte eĉ iomete strangula. La teksto de la kanto kaj la mesaĝo de la tuta video estas memkompreneble tiom terure bebeca kaj naiva, ke oni apenaŭ eltenas ĝin.

Se temus pri la kreaĵo de iuj genaŭjaruloj mi memkompreneble tute ne kritikus ĝin. Sed tiel ĝi apartenas centelcente en la fieraĵaro de nia strangula frakcio.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2012-01-13 19:17
Karaj samideanoj, kiuj ne havas saman ideon!
Kiel ni semu amikecon, se chiam tuj iu devas boji kiel hundo, se sur ghian teritorio fremda venas. Chu ne estas pli bone provi iun laudi, kompreni, doni amikan vorton?
De psikologia vidpunkto rigardante, oni devus konstati, ke ni esperantistoj plej ofte estas kun si, kin sia vivo kaj sukcesoj malkontentaj, pro tio iom agresan, mordemaj, frustritaj.
Certe ne chiu estas kontenta en sia vivo, sed oni devas chiam rigardi malsupren. Estas multaj kiuj estus plej felichaj, se ili havus kion ni havas.
Krome felicho estas kontenti kion ni havas kaj ne kion ni havus.

Aldone, mi nur volas de mia flanko diri, ke mi opinias, ke skribante en nacia lingvo estas pli utila por konverti novajn - neesperantistojn. Esperantistojn ni jam ne devas konvinki. Ni devas agi por esperantistoj kaj por neesperantistoj.
esperanto
esperanto diras:
2012-01-13 19:38
Kaze ke vi reagis al mia interveno, mi repliku jene (kaj ghenerale):
Esperanto ne interesas min el la vidpunkto de "lingvo de amikeco kaj paco" (oni vidis kien tio kondukas) - tio estas nur preteksto kaj pura hipokritajho (por plachi al diablo scias kiu - komunistoj au ???). Kaj temas ankau ne pri laudado - ni ne plu loghas en GDR au Sovetunio, kie oni devas konstante laudi kaj aprobi chiun idioton kaj chiun idiotajhon.

Se Esperanto min iel interesus, ghi interesus min nur kiel medio por labori profesie, fake kaj science. Sed ghuste tiuj kampoj estas en la Eo-movado nuntempe plej neglektataj, malgrau la (abunda) mono de diversaj individuoj, organizajhoj kaj fondajhoj, kiuj elspezas ghin por plej dubindaj celoj.

Chia kretena propagandado kaj naiva agado, kiel ghi okazas en la Eo-movado je 90% de la kazoj, ne (plu) interesas min, char ghi KONDUKAS AL NENIO, kiel montris la pasintaj 125 jaroj. Eble dum la komunisma tempo ghi konkudis ien, jes en la abismon kaj sakstraton... do temis nur pri fatala iluzio. La chefaj protagonistoj (kaj kulpuloj) de tiu periodo hodiau silentas (kaj estas elektitaj honoraj membroj).

Sed komprenigi chion tion al e-istoj, ech austraj, svisaj kaj aliaj, kiuj ne vivis sub la komunismo, estas preskau ne eble kaj vane. Ju pli multe oni klarigas al ili, despli stulte ili reagas.

Do, se oni volus atingi ion novan pere de Esperanto, oni devus radikale distancighi de la ghisnunaj praktikoj kaj strategioj kaj meti la aferon sur tute alian podion. Sed legante Liberan Folion, revuon Esperanto kaj ceterajn Eo-revuojn, kaj observante la diversajn Eo-aranghojn, mi pli kaj pli perdas la iluzion, ke mi ankorau travivos la "venkon" de Eo sub aliaj premisoj.

Chi tiun komenton vi povas konsideri kiel mian kontribuon al la 125a jubileo. Lau mi ekzistas nenio por jubilei.
Eduardo
Eduardo diras:
2012-01-13 22:00
Andreas, chu vi konas aliajn vortojn krom "hipokritajho", "idioto", "kretena","naiva"...?
vi skribas: <<Chi tiun komenton vi povas konsideri kiel mian kontribuon al la 125a jubileo. Lau mi ekzistas nenio por jubilei.>>
Via kontribuo estas ne por "jubileo" sed por "pereo" kaj se lau vi ekzistas nenio por "jubilei" do restas nur por vi "kabei".
Se mi bone memoras vi ech promesis tion de la 1a de januaro 2012.
simono
simono diras:
2012-01-15 07:52
"Se Esperanto min iel interesus, ghi interesus min nur kiel medio por labori profesie, fake kaj science."

Jen ofte unu el la ĉeftezoj de Andreo. Pri tio li plene pravas. Esperanto valoras nenion, se ĝi ne kondukas al artaj kaj sciencaj valoraĵoj. Nur tiam oni havus aŭtentan kialon lerni la lingvon.

Tamen aliflanke, la praktiko montras la neatingeblecon de ĝuste tiu ĉi celo. Mi prenu kiel ekzemplon la Vikion.

Vikio vere utilas nur, se ĝi traktas praktike ĉiujn temojn. Vere utila estas la Angla Vikio. Tamen tiun kvaliton - kvankam ne perfekta - ni neniam ajn povos atingi. Istoj por la Angla Vikio estas dekmiloj kaj dekmiloj. Por la Esperanta Vikio nur dekoj kaj dekoj.

Do la nura atingebla celo estus en-Viki-igi "niajn temojn" - do ĉion pri Esperanto kaj Esperantujo, do temojn, kiuj en la aliaj Vikioj fakte malĉeestas. Por fari multe pli ol tion, simple tro ege mankas al ni la rimedoj.

Evidente, jen iomete sobriga konkludo. Ĝi speciale al mi persone ege ne plaĉas, ĉar Esperantujo kaj Esperantismo neniam estis miaj plej favoraj temoj.

Aldone mi, tute aparte de tiuj ĉi pripensoj, ne plu ekkonas la valoron de la enmetado en Esperanto de ĉio, kio jam ĉeestas en la Angla aŭ aliaj nacilingvaj Vikioj.

Mi simile neniam ajn vidis la valoron traduki ekz la Biblion Esperanten. Oni povas legi ĝin - mi ne, ĝi tute ne interesas min - en ĉiu ajn lingvo. Do neniam ajn necesis nepre havi aldonan Esperantan version.

Ĉiuokaze, mi mem fronte al la amaso da mankantaj temoj en la E-Vikio plene rezignas eĉ nur klopodeti ŝtopi la truojn. Fakte ne estas truoj. Temas pri vasta vakuo. Eĉ se mi laborus tagnokte por la cetero de mia vivo ĉi-cele, mi kompare al la Angla Vikio ne atingus iun ajn menciindan postlasaĵon.

Ke estas nun pli ol 150 mil artikoloj en la E-versio estas memkompreneble vere - mi citu Antreon :) - ege granda blufo. Sufiĉas fari nur kelkajn alklakojn sur la "hazarda" butono por ekkoni tion.

Alivorte, ne nur estas tiel, ke la fein-legenda fina venko ne estas atingebla, ankaŭ almenaŭ unu specifa tre senchava paŝo ĉi-direkte ne estas atingebla. Kaj tiu konkludo ŝajnas al mi hodiaŭ eĉ pli validi, ol en nia eble pli glora estinteco.

Simile nereala estas la kredo, ke oni povus iel oficiale enkondukigi Esperanton en la EU. Tia strebo estus rekte kontraŭ ties statutoj. Do domaĝe pri la mono por tio, eĉ se ĝi ne rekte damaĝas.
pistike65
pistike65 diras:
2012-01-15 14:00
> Mi simile neniam ajn vidis la valoron traduki ekz la Biblion Esperanten. Oni povas legi ĝin - mi ne, ĝi tute ne interesas min - en ĉiu ajn lingvo. Do neniam ajn necesis nepre havi aldonan Esperantan version.

La utilo estas evidenta. Bibliaj citajhoj, esprimoj, aludoj tiagrade traas la kulturon, kaj do la lingvojn, de Europo, ke en 1887 ne eblus lanchi shancohavan "universalan" (= europan, tiutempe) lingvon sen rapide posedi Esperantajn ekvivalentojn de chio biblie fiksita.

Bonshance do, almenau chi-kampe nia terminaro estas tute stabila, neniu bezonas elpensi alternativojn al "propeka kapro" au "elacheti".

amike
Istvan Ertl
simono
simono diras:
2012-01-15 14:22
Ho jes, jen motivo. Vi pravas.

Sed aliflanke, traduki tutan Biblion nur por havi stablian formon de iu kaj iu citaĵo. Ĉu vere?

Sed eble jen speco de unua testo por ĉiu ajn lingvo, eĉ pli por planita lingvo. Post tiu venu supozeble ĉiuj verkoj plume de Gojto ;) kaj Ŝekspiro. France mi ne certus, kion elekti.

Sed vi pravas. La tradukado de Biblio estas sendube speco de lingva lak-musa testo.
punktor
punktor diras:
2012-01-13 19:39
Vi, estimata s-ro Pejno Simono, skribis:
 >>Se jen la normala stilo de la Aŭstra E-movado, ...<< Bonvole ne forgesu, ke s-ro O. atakis LA-ojn kaj riprocxis tro malplenan kapon por havi ideojn, sed sen ia konkreta scio. Kial LA silentu, se gxi estas atakita senbaze? Ne estas la unua fojo, ke s-ro O. ofendas kaj volas damagxi reputacion de asocio. Mi ege altestimas sian retsonajxojn, sed pro tio mi ne havas la devon glutu cxion.
Kaj >>en via preskaŭ nur Germanlingva retejo http://esperanto.at ? Ĉu Aŭstroj ne lernu la lingvon kaj prefere nur kotizu?<<
La celo de la retejo estas informi germanlingvanojn; por lernado ekzistas jam multaj pli bonaj, internaciaj servoj, kiel ekz. LERNU au FACILA VENTO, kiujn ni subtenadas lau niaj modestaj rimedoj. Cxiu laboru lau siaj inklinoj kaj ne kulpigu aliajn pro ia "ne-atengita fina venko" au pro asertita fusxado.
simono
simono diras:
2012-01-14 20:02
Mi tute ne kontestas, ke jen bona ideo varbi en Aŭstrujo Aŭstre kaj ne Esperante. Sed se ne estus iu angulo pri skoltoj, ne estus eĉ nur sola vorto en Esperanto en via retejo. Se mi estus interesiĝonto, mi dezirus almenaŭ vidi kelkajn propoziciojn en Esperanto, simple por ricevi plej unuan impreson. Jam pro tio estus bona ideo afiŝi kelkajn tekstojn paralele - do Germana teksto apud Esperanta egalaĵo.

Kaj se vi ege estimas la sonaĵojn - kaj ili estas vere bonegaj - specife por progresintoj pro la akompanaj manuskriptoj - kial vi ne ligas al ili?

Do mi proponas, ke vi ligu.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2012-01-14 20:19
Vidu estimata, estas diversaj opinioj. Mi opinias, ke estas bone en la germana, char neesperantistoj povas legi kaj informigxi. Certe Uwe donas montrilojn kie oni povas pluen lerni, informighi, legi en Esperanto. Certe estas pluraj paghoj
en Esperanto, do devus sifichi.

Krome mi pensas, ke ni lasu al gvidanto plenan liberecon kiel li gvidu.
Chiu gvidu lau propra ideo. Se al ni ne plachas, ni gvidu propran kaj montru, ke ni povas pli bone, pli sukcese.
aldone
aldone diras:
2012-01-13 19:58
Mi bedaŭras la kalumnion kontraŭ mi de s-ro Stecher. Mi tute ne volas ĝeni la pacan kunlaboron de esperantistoj de AEF en Vieno kaj aliloke. Mi eĉ ĝojus se mi povus rimarki ian agadon.

Mi ne sentas devon membriĝi en tiu asocio kaj pagi membrokotizon. Mi estas memstara esperantisto kiu mem serĉas la homojn kun kiuj eblas bone kunlabori. Kaj tio bonege funkcias. Por Esperanto pli gravas internacia kunlaboro ol nacia agado. Internacia kunlaboro kontentigas, Esperanto ja estis kreita por tiu celo.