Fruaj lernantoj en pintaj postenoj
Dum la lastaj jaroj mi demandas min kiel plibonigi nian informadon kaj la surmerkatigon de Esperanto. Unu el la bazaj demandoj estas tiu pri la plej taŭga celgrupo. Kompreneble ni ŝatus, ke "ĉiu sciu pri Esperanto". Bedaŭrinde nura ekscio ne sufiĉas - necesas transdoni multajn informojn pri Esperanto, por ke la homoj povu vere fari bone bazitan decidon, ĉu eklerni nian lingvon.
Merkatikistoj ĝenerale rekomendas celi dek kontaktojn kun la plej multaj anoj de la celgrupo por atingi efikecan informadon. El tio sekvas, ke apero de artikolo jen en unu gazeto, jen en alia ne jam donas grandan rezulton. Pli efike estas elekti relative malgrandan celgrupon, kies anojn oni kapablas informi kaj reinformadi.
Tiu tasko estas (provizore) finita nur, kiam la plimulto de la celgrupaj anoj dekfoje ricevis informeton pri Esperanto - kaj sekve scias ekzemple, ke Esperanto estas rapide eklernebla lingvo hodiaŭ uzata en interreto, libroj, renkontiĝoj, muziko ktp. Mi skribas "provizore" finita, ĉar la anoj de celgrupoj kutime ŝanĝiĝas - se vi sukcesis informi ĉiujn studentojn en iu universitata instituto, post unu jaro tie estos novaj studentoj kaj jen indas daŭrigi la taskon... (Kiu cetere estos pli facila, ĉar la aliaj studentoj jam havas bazan scion kaj tio iom helpos en la tasko de informado.)
Oni povas eltrovi bonajn celgrupojn laŭ diversaj kriterioj. Unu el ili estas la lingvo-scio - ŝajnas ke plurlingvuloj multe pli emas aldone lerni Esperanton ol unulingvuloj. Alia estas la fako - ŝajnas ke inter matematikistoj, informadikistoj kaj studentoj/studintoj pri sociaj sciencoj troviĝas relative multaj parolantoj de Esperanto.
Sed eble eĉ pli grave estas trovi la ĝustan aĝogrupon. Almenaŭ indas demandi al si, en kiu aĝo la homoj kiuj poste iĝas aktivaj kontribuantoj al la komunumo efektive mem eklernas Esperanton.
Antaŭ multaj jaroj en la Aktoj de la Akademio de Esperanto 1968 - 1974 publikiĝis la naskiĝjaroj kaj la "jaroj de esperantistiĝo" de la tiamaj 40 akademianoj. Se oni el tio elkalkulas la proksimuman aĝon de eklerno (iom krude per simpla subtraho), oni konstatas, ke duono de la akademianoj eklernis Esperanton ĝis inkluzive la 17-a vivojaro; tio do estas la statistika mediano. Entute 27 el 40, do 68 %, eklernis Esperanton inter la 13-a kaj la 19-a vivojaro. Neniu el la tiamaj akademianoj eklernis Esperanton pli malfrue ol en la aĝo de 31 jaroj.
Pri la relative juna eklernaĝo de akademianoj miris sendepende unu de la alia Harri Laine kaj mi antaŭ jardekoj; dankon al li pro la disponigo de la precizaj datumoj. Li publikigis la rezulton en reteja komento en 2007.
Por kompari la tiaman situacion kun la aktuala, Libera Folio kolektis publike haveblajn informojn pri la nunaj akademianoj laŭ la stato de 2010 kaj provis ricevi kompletigajn respondojn rekte de la koncernaj personoj, kiam mankis publikaj informoj. Entute temas pri 44 homoj. Ni ĝis nun sukcesis havigi informojn pri la lernoaĝo de 42 el ili. Du el tiuj eklernis Esperanton denaske.
Duono eklernis Esperanton ĝis inkluzive la 19-a vivojaro, duono estis pli aĝa - jen la mediano. La mediano inter la nunaj akademianoj estas do iomete pli alta ol antaŭ 40 jaroj. La plej alta eklernaĝo ĉi-foje estas 41 jaroj - sed temas pri unu sola homo, Christer Kiselman. Neniu el la nunaj akademianoj eklernis pli maljune ol li.
- Jes, mi imagis tion, komentas Christer Kiselman mem.
Li tamen aldonas, ke eĉ se li eklernis Esperanton en tute plenkreska aĝo, lia ĝenerala interesiĝo pri lingvoj vekiĝis tre frue, kaj dum la lernejaj jaroj estis fortigita de elstaraj instruistoj pri lingvoj.
- Alia grava fakto estas ke mi vivis po unu jaron en Usono kaj Francio kaj iom spertis la sorton de enmigrintoj. Notu ke mi estis elektita membro de AdE nur 9 jarojn post mia eklerno. Verŝajne ne multaj estis elektitaj post tiom mallonga tempo.
Pli tipa kazo inter la nunaj akademianoj estas Katalin Kováts, kiu laŭ sia propra rakonto aŭdis pri Esperanto unuafoje jam en la aĝo de ses aŭ sep jaroj.
- Mi aldonu ke mi kreskis kiel minoritata hungara infano en slovaka vilaĝo, en Hungario. Estis eble kvin hungaraj familioj inter ducent slovakaj, do mi spertis lingvajn problemojn. Mi fakte ekstudis Esperanton en kurso en la Pedagogia Altlernejo en Szombathely, kiam mi studis la rusan. Verŝajne por akiri la simpation de nia profesoro Blazio Wacha, mi aliĝis al lia frumatena Esperanto-kurso, kiun mi tamen pro la tro frua komenchoro eltenis nur dum unu semajno.
La eklernaĝo por Katalin Kováts en nia statistiko do povus esti pli malalta, sed ni elektis noti la aĝon 24. Jen kiel ŝi mem rakontas pri sia definitiva eklerno:
- Kiam mi estis 24, kaj graveda kun mia unua filo, mi kuŝis en hospitalo dum sep monatoj. En la lasta monato mi ekmemoris mian promeson lerni Esperanton, donitan al Blazio. Mia edzo aĉetis kaj kunportis al mi la libron "30 nap alatt eszperantóul" (En tridek tagoj esperante), verkitan de Jozefo Horváth. Post du monatoj mi jam instruis Esperanton en la baza lernejo, kie mi instruis ankaŭ la rusan. Ekde tiam mi neniam forlasis la lingvon.
En ambaŭ enketoj pri akademianoj oni havas la impreson, ke estas pluraj pintoj: Unue la aĝoj de 12-13 ĝis 16-17 jaroj (en ĉiu jaro ĉ. 2 ĝis 5 eklernantoj). Poste nur 1 aŭ 2 homoj eklernis kiel 18-jarulo, sed 4 respektive 5 kiel 19-jarulo. La postaj jaroj estas malfortaj (neniu aŭ unu eklernanto) kaj ŝajnas, ke estas plia pinteto ĉirkaŭ la 25-a vivojaro. Eble tio estas hazardo, sed eble ĝi spegulas la kutiman edukadon: Antaŭ la abiturienta ekzameno oni ne emas lerni novan lingvon, sed tuj poste jes. Kaj eble en simila maniero baldaŭ post la universitataj studoj oni pli facile pretas ekokupiĝi pri Esperanto.
Mi revenis al tiu konstato pri akademianoj antaŭnelonge, ĉar mi faris propran enketon ĉe Facebook pri la eklerno-aĝo de Esperanto-parolantoj. Intertempe pli ol 300 homoj respondis, el kiuj duono eklernis ĝis inkluzive la 18-a vivojaro (do la mediano). Plia triono eklernis inter 19 kaj 29 jaroj kaj nur unu sesono ekde 30 jaroj. Kompreneble la rezulto estas influita de la fakto, ke multaj Facebook-anoj estas relative junaj - sed tie estas ankaŭ multaj homoj de 50 aŭ 60 jaroj, kiuj eklernis frue, kiel eblas vidi, ĉar la enketo ne estas anonima.
Certe interesa estas la proksimuma divido laŭ unuopaj jaroj: Ĝis nun entute 110 homoj informis pri eklerno inter 14 kaj 18 jaroj, do mezume 22 en ĉiu jaro. Inter 19 kaj 29 jaroj eklernis 107 homoj, do ĉ. 10 en ĉiu jaro, signife malpli. Inter 30 kaj 49 jaroj eklernis 46 homoj, nur 2 en ĉiu jaro. 8 homoj informis, ke ili eklernis inter 8 kaj 11 jaroj (ĉ. 2 en ĉiu jaro) kaj 22 komunikis, ke ili estis sub 13 jaroj (oni rajtis mem aldoni elekteblecon...). Partoprenis 17 denaskuloj, do ĉ. 5 %, kio estas eble pli ol oni ĝenerale supozas.
La Facebook-enketo kompreneble povas servi nur kiel indiko pri tendenco. La enketo pri la akademianoj tamen kondukas nin al la jenaj provizoraj supozoj (certe plustudindaj): La ŝanco krei bonegan parolanton de Esperanto estas du- ĝis kvaroble pli granda, se oni varbas inter junuloj de 12 - 19, ol se oni varbas inter junaj plenkreskuloj de 20 - 29 jaroj. La ŝanco ĉe varbado inter homoj de 20 ĝis 25 jaroj estas proksimume duoble pli granda ol inter homoj de 26 ĝis 29 jaroj. Super 30 jaroj oni havas tre malgrandan ŝancon.
En la diskuto de la temaro Harri Laine aldonis (en la retlisto "esphist") ke laŭ lia supozo "la statistiko diras ion signifan pri la aĝo, en kiu oni emocie forte ligiĝas al la lingvo. En certaj fruaj jaroj naskiĝas la ĝisostuloj." Kaj li daŭrigas pri nia informado: "Kion konjekti, por nia praktiko? Ni klopodu plej intense trovi tiaaĝulojn por niaj kursoj, kaj nia informado estu alloga precipe al ili, ĉu ne?"
Tion mi plene subtenas. Verŝajne indas ekinformi jam al la 12-jaruloj aŭ pli frue. (Du el la akademianoj eklernis jam kiel 10-jaruloj.) Ĉiukaze la homoj inter 12 kaj 19 jaroj estas "celgrupo numero unu". Kaj verŝajne la junuloj inter 20 kaj 25 aŭ 30 jaroj, ĉefe studentoj, estas la due plej grava laŭaĝa celgrupo.
Ankaŭ Martin Schäffer, ĝenerala sekretario de Germana Esperanto-Asocio (GEA) kaj prezidanto de 'Esperanto Internacia' opinias, ke "ĉefa sociologia celgrupo estas la aĝogrupo 12 - 25. Estas malverŝajne konvinki maljunulojn pri Esperanto." Li tamen atentigas, ke en GEA estas "sufiĉe multaj homoj, kiuj lernas Esperanton post la 30-a vivojaro kaj fariĝas membroj de GEA", specife homoj ekde 50 jaroj. Ankaŭ Renato Corsetti, prezidanto de Itala Esperanto-Federacio, atentigas, ke "en italaj lokaj grupoj estas almenaŭ duono", kiuj lernis en aĝo de proksimume 60 jaroj.
Estas interese kompari la suprajn nombrojn kun la eklernaĝo de aliaj Esperanto-aktivuloj. Hèctor Alòs i Font en 2007 publikigis enketon inter 98 katalunaj Esperanto-parolantoj. 19 % el ili estas funkciuloj. El ili 58 % eklernis Esperanton inter 15 kaj 19 jaroj, nur 16 % ekde 30 jaroj; la mediano ĉe ili estas ĉ. 18 jaroj. La mediano ĉe la homoj kun malalta, meza kaj alta lingvonivelo estas inter 19 kaj 22 jaroj. Kontraste, ĉe tiuj kun tre malalta nivelo la mediano estas signife pli alta, ĉ. 30 jaroj. Homoj, kiuj eklernis ĝis 1988 kaj do parolis la lingvon dum almenaŭ dudeko da jaroj, havas medianan eklernoaĝon de 21 jaroj.
Pli altan eklernoaĝon raportas Frank Stocker el germana enketo en 1992; en sia sociologia verko pri la esperantistoj, La rondo familia, Nikola Rašić prezentas la rezulton de Stocker, ke "averaĝa membro de GEA lernis Esperanton en la aĝo de 32 jaroj" (p. 94). Laŭ esploro en Finnlando el 1983 la eklernaĝa mediano tie estas ĉ. 36 jaroj, iom pli alta ĉe bonedukitaj personoj (37 jaroj) kaj iom malpli alta ĉe elementa eduknivelo (34 jaroj; p. 63).
Oni povas supozi, ke same kiel ĉe akademianoj kaj katalunoj, ankaŭ en aliaj grupoj la estraranoj kaj funkciuloj de Esperanto-asocioj, la organizantoj de Esperanto-kursoj kaj renkontiĝoj, la redaktoroj de gazetoj kaj la verkantoj de libroj, la muzikistoj kaj tiel plu eklernis Esperanton tre grandparte antaŭ la 30-a vivojaro. Certe kun esceptoj - sed kun relative malmultaj.
Sendube estas pluraj kaŭzoj por tio. Unu supozeble estas, ke lingvolernado bezonas tempon - se oni frue komencas, oni perfektiĝas pli frue kaj kapablas ekaktivi. Eblas esprimi tion ankaŭ jene: Varbi junulojn signifas levi longperspektive la lingvan nivelon de Esperantujo. Kaj la nivelon de aktiveco.
Alia ebla kaŭzo estas ke ĝuste en la aĝo de 12 ĝis 18 jaroj oni ekkonatiĝas kun la ekstera mondo, eliras el la limoj de familio kaj lernejo. Esperanto helpas iri eĉ ĝis foraj landoj kaj homoj. Kaj tion en momento, kiam aliaj fremdlingvoj ne jam povas plenumi tiun funkcion, ĉar oni bezonas pluroble tiom da tempo por eklerni ilin, do daŭras plurajn jarojn ĝis uzebla nivelo. Iusence Esperanto pro tio ofte estas kvazaŭ senkonkurenca oferto por junuloj de ĉ. 12 ĝis 15 jaroj. Oni povas supozi, ke la ligiĝo al Esperanto fariĝas tre forta, ĉar ĝuste Esperanto estis la ilo por konatiĝi kun aliaj landoj, kulturoj kaj la homoj tie - kaj ĉar kreiĝis personaj amikoj kaj bonaj konatoj.
Tria kaŭzo eble estas, ke homoj formas siajn bazajn konvinkojn plej ofte ĝis la dudekkvina aŭ trideka vivojaro. Se ĝis tiam Esperanto ne logis ilin, ili ankaŭ poste kutime ne ŝanĝos sian opinion kaj ne lernos.
En respondo al demando de Libera Folio, akademiano Katalin Kováts, kiu mem havis la unuan kontakton kun Esperanto jam en la aĝo de ses aŭ sep jaroj, tamen esprimis dubon pri la decida signifo de la aĝo de eklerno:
- Mi ne certas pri la graveco de la aĝo, multe pli kredas en tio, ke influa estas la momento, la cirkonstanco kaj la unuaj impresoj kaj homoj, kiuj peras al ni Esperanton. Tial gravus ke la informado pri Esperanto okazu inde, bele, agrable, ne altrude, por ke ĝi lasu tre pozitivajn memoraĵojn, kiuj iam, en la taŭga momento, ekaktivigas en la homo la deziron, gvidas al decido kaj ekstudo.
Lu Wunsch-Rolshoven
(La artikolo aperas ankaŭ ĉe Esperantoland.org)
http://youtu.be/kniln-sGf-Y?t=1h12m15s
Tio iom kongruas ankaŭ kun mia opinio, kiun mi esprimis iomete antaŭe dum tiu sama debato, ke homoj kutime venas al Esperanto pro ideaj aŭ raciaj kialoj, sed restas aŭ foriras pro emociaj. En adoleskeco kaj frua juneco, ambaŭ fenomenoj verŝajne pli fortas.