Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2012 / La Esperanto-klubo en Bilbao timas ”indjanan” atakon

La Esperanto-klubo en Bilbao timas ”indjanan” atakon

de Redakcio Laste modifita: 2012-10-07 14:51
La Esperanto-klubo en Bilbao, en norda Hispanio, en vendredo malakceptis la membriĝon de tri personoj, ligitaj kun la "Indjana" kooperativo de David de Ugarte, kiu volas fondi Esperanto-vilaĝon en la regiono. Tion asertas David de Ugarte en la blogo de la kooperativo. Malnovaj klubanoj opinias, ke la "eksteruloj" volas trudi al la klubo siajn proprajn projektojn, kiuj ne akordiĝas kun la prioritatoj de la klubo. Formala rifuzo de membriĝo laŭ la estraro de la klubo tamen ne okazis, "ĉar ne okazis formala peto pri membriĝo".

David de Ugarte estas la fondinto kaj teoriulo de hispania kiberpunka grupo, kiu jam antaŭ pluraj jaroj ekinteresiĝis pri Esperanto ene de sia filozofio pri egaleca interrilatado. El tiu grupo naskiĝis entrepreno pri teknologia konsultado kun la nomo Las Indias Electrónicas.

Ĉi-jare la grupo praktike ekuzis Esperanton, nomante sin "Indjanoj", kaj starigis planon pri turisma Esperanto-vilaĝo en la regiono proksima al Bilbao, kiel David de Ugarte lastatempe klarigis en intervjuo de Libera Folio. Antaŭ unu semajno li faris sukcesan Esperantlingvan prelegon pri siaj ideoj en la neesperantista aranĝo TEDx en Madrido, komparante Esperanton kun libera programaro. La prelego estis tekste tradukita sur granda ekrano, kaj ricevis fortajn aplaŭdojn de la ĉeestantoj.

Malpli sukcesa estis lia posta vizito kun du aliaj "indjanoj" al la multjara sidejo de Grupo Esperantista de Bilbao en la malnova parto de la urbo. Laŭ rakonto de David de Ugarte, reprezentantoj de la klubo tiam definitive rifuzis akcepti ilian peton pri membriĝo en la klubo.

- Ili malfermas la klubon nur du horojn en ĉiu semajno. Fakte ni ne nur volis membriĝi, ni ankaŭ portis bonan novaĵon. Kvin homoj retmesaĝis nin por lerni Esperanton... do, ni volis peti helpon de la klubanoj por organizi kurson dum kvar aŭ kvin tagoj, ĉar du el la lernontoj loĝas aliloke kaj devas vojaĝi centojn da kilometroj por partopreni.

La klubo laŭ David de Ugarte tamen tute ne interesiĝis pri la lernemuloj.

- Ili nur diris "ne" al la nia peto instrui Esperanton al la homoj kiuj retmesaĝis nin. Kiam ni demandis kial, ili nur diris ke ni povas instrui ilin en nia propra kooperativo.

Libera Folio: Kiel la klubo motivis la decidon ne akcepti vin kiel membrojn?

David de Ugarte

- Vere mi ne scias tion! Eduardo Larruy, la naŭdeknaŭjara parolanto de la estraro, diris, tre insulte, ke ni ne estas esperantistoj, ĉar ni havas "pli gravan celon". Li ne volis diri kiun "pli gravan celon" ni havas.

Laŭ David de Ugarte, post la sperto li jam tute ne deziras membriĝi al la Bilbaa klubo, nek al alia organizaĵo kiu funkcias kiel ŝlosita sekto. Plu protesti kontraŭ la decido laŭ li havus nenian sencon.

– Mi ne volas plilongigi tiun malagrablan aferon. Vere, ĝi estis tre terura sperto. Mi verkis afiŝon, ĉar publike rakonti estis tio kion mia honesteco diktis al mi: mi ne povas silentiĝi antaŭ perforto. Sed mi preferas daŭrigi mian agadon kaj labori kun miaj kunuloj por disvastigi Esperanton kaj ĝiajn valorojn, klarigas David de Ugarte.

Laŭ Manuel Ortega, alia "indjano" kiu ĉeestis la diskuton, la ĉefa motivo por la rifuzo estis la ekzisto de la "indjana" kooperativo, kiu havas pliajn celojn krom disvastigi Esperanton.

- La rifuzo okazis ne skribe, sed parole, kaj per multaj pretekstoj responde al niaj demandoj pri la ebloj membriĝi en la Klubo kaj komenci helpi. Foje oni petis nin ne iri al la klubo en la dato kaj horo dum kiuj teorie okazas la kutimaj klubaj kunvenoj - ĉar ili devis paroli pri aliaj aferoj, miras Manuel Ortega.

La Esperanto-klubo en Bilbao estis fondita en 1906 kaj havas propran sidejon en prestiĝa loko, en la malnova urbocentro. Tamen la klubo lastatempe ne tre aktivas. En la lasta ordinara kunsido ĉeestis kvin aŭ ses membroj, preskaŭ ĉiuj tre maljunaj, kaj ĉiam estas grandaj problemoj trovi homojn por la estraro.

Kelkaj en la klubo tial timas, ke organizita grupo de eksteruloj povus amase membriĝi por kaperi la klubon, klarigas klubano Joxemari Sarasua:

- Similaj precedencoj ekzistas, ekzemple en la andaluza urbo Malago, kun la Civito. La fakto, ke David de Ugarte kaj aliaj "indjanoj" havas fluajn rilatojn, almenaŭ ideologiajn, kun la Civito, kaj la komplimentoj, kiujn Silfer publike disŝutadas pri ili, ne helpas trankviligi pri iliaj intencoj.

David de Ugarte refutas la asertojn, ke lia grupo troviĝus en proksimaj rilatoj kun la Civito, ideologie aŭ alimaniere:

- Ĝi simple ne estas vero. Indjanoj antaŭ kelkaj jaroj akceptis s-ron Silfer kaj aŭskultis prelegon de li. Ni tute ne kundividis lian rigardon, kvankam la prelego estis bona kaj interesa. Manuel publikigis tiam tradukon de miaj konkludoj - originale verkitaj hispane - kiuj laŭ mi estis baze kundividitaj de ĉiuj indjanoj. Se vi legas la tekston, vi klare komprenas ke ni ne ŝatas la novnaciismon de la Civitanoj. Sed ni ne insultas ilin. Simple ili estas homoj kiuj pensas malsame ol ni. Pensi malsame ol ni ne estas peko, nek insulto, ĝi estas simple malkonsento.

Jesús M. Garcia Iturrioz, sekretario de la klubo en Bilbao, en ampleksa teksto sendita al Libera Folio, asertas ke la klubo efektive ne rifuzis la membriĝon de la "indjanoj", ĉar tiuj neniam faris formalan peton pri membriĝo. Laŭ li, la klubo ankaŭ neniam rifuzis instrui Esperanton.

Iturrioz

- Ni rifuzas ke nekonataj homoj, ne apartenantaj al nia asocianaro, eniru nian klubejon por organizi propran kurson, kun propraj instruistoj kaj eĉ propraj gelernantoj, li klarigas.

Pri la vizito de la tri "indjanoj" en la klubejo li prezentas sian version. Laŭ li, unu el la "indjanoj", Manuel Ortega, dum pluraj monatoj insiste petis la kunlaboron de la klubo en projekto por krei Esperanto-urbon en la regiono. La klubo sintenis skeptike, sed por studi la ideon tamen petis detalan skriban planon, kiu neniam estis liverita.

- Fine, post tiu preskaŭ 6-monata persekuto, la vendredon 21-an de septembro, post la 21-a h., prezentiĝas en la Grup-ejo Manuel kaj du aliaj homoj; pro la malfrua horo, tie troviĝas nur tri membroj de la Grupo; la kooperativanoj denove insistas pri organizo de intensiva E-kurso en nia ejo. La respondo estas ke, por tio, oni bezonas la aprobon de la estraro de la Grupo; tiam, ili diras ke estas pretaj fariĝi membroj de la asocio; la respondo estas sama: oni bezonas la aprobon de la estraro; en tiu momento ili foriris eĉ sen adiaŭo. Tiun saman nokton aperas la artikolo de David de Ugarte, klarigas Jesús M. Garcia Iturrioz

Laŭ li, pri la konflikto ĉefe kulpas la "indjanoj", kiuj malklare prezentis sian aferon kaj en ĝena maniero penis eniri la lokan grupon, samtempe asertante ke tiaj grupoj havas nenian rolon en la nuntempa mondo. Li tamen ne fermas la pordon por kunlaboro sur egaleca bazo:

- La Esperanto-Klubo de Bilbao estas preta al komuna kunlaborado, kiu respektu niajn reciprokajn opiniojn kaj ag-manierojn. Se en la tuta proceso okazis miskomprenoj, ni estas pretaj etendi nian manon por serena interŝanĝo de opinioj kaj projektoj sur la bazo de sincera kaj diferenco-supera dispozicio. Nia komuna celo ne estas batali internan, vanan kaj energi-komsuman militon, sed labori por la bono de nia komuna lingvo Esperanto.

 

arkivita en:
elektrolupo
elektrolupo diras:
2012-09-24 20:24
mi daŭre miras pri kiel mia kontaktemo kaj helpemo fariĝis antaŭ viaj okuloj persekuto kaj atako...mi vere kaj grave eraris havinte la ideon iri al la klubo kaj simple laboreme kaj kunlaboreme rakonti al vi niajn projektojn. Plej triste mi invitis kaj puŝis miajn karajn kunulojn al tiu ĉi perfida historio. Jen unu el miaj plej grandaj eraroj kredinte trovi fidemon kaj respekton simple ĉar ni kundividis Esperanton...mi esperas ion lerni el ĉi tia kaĉo http://kuriero.lasindias.com/[…]/

Manuel
Sebastiano
Sebastiano diras:
2012-09-24 23:47
Dankon al Libera Folio, ke ĝi prezentas ambaŭ flankojn, kiuj partoprenas en tiu afero. Esperantujo spertis jam multajn entuziasmulojn kun grandaj planoj kaj aplombaj paroloj. Kompare al starigo de tuta E-vilaĝo la fondo de E-a televida stacio ja ŝajnas preskaŭ ridinde facila.

Post kiam mi legis la prezenton de la sekretario de la Grupo Esperantista de Bilbao, la sinteno de la Bilbaanoj ŝajnas al mi sufiĉe saĝa.
Joxemari
Joxemari diras:
2012-09-25 00:30
Jes, revuloj. Tamen, vidite en perspektivo, probable ne malbon-intencaj. Nu, trista historio.
Joxemari
Joxemari diras:
2012-09-25 00:31
Jes, revuloj. Tamen, vidite en perspektivo, probable ne malbon-intencaj. Trista historio.
indjano
indjano diras:
2012-09-25 00:17
Post la malfermita debato en la blogo kaj ĉe libera folio, ni verkis aŭtokritiko kiu ni afiŝis hodiaŭ
http://kuriero.lasindias.com/[…]/
Klare, kaj sendependa de la miskompreno en la klarigo de niaj petoj al la klubanoj, la klubanoj estis pli kohera ol ni. Ili vere eraris timinta nian atakon, sed ni grave eraris postulinta la akceptado de la membriĝo kaj ne laborante samtavolane kiel ili oferis nin.
Sebastiano
Sebastiano diras:
2012-09-25 00:19
Kiel ili oferis vin? o_O
indjano
indjano diras:
2012-09-25 00:27
Post rifuzi nian membriĝon ili oferis nin retmesaĝi ilin oferanta ilin partopreni en konkretaj agadoj kiam ni faras ilin. Ne estis tre kunlaborema sinteno, sed estis la korekta sinteno.
Sebastiano
Sebastiano diras:
2012-09-25 00:31
Ne, ili tute ne oferis vin. Kaj jes, estis korekta sinteno, sed bedaurinde ili evidente ne sukcesis korekti vin.
Marcos
Marcos diras:
2012-09-25 10:12
Sebastiano, vi certe ne kontribuas al interkompreniĝo se vi daŭre en subtila maniero reagas al lingvaj eraroj de kundiskutanto, kiu klare ne povas el tiaj subtilaj komentoj eĉ diveni, ke ili temas pri lia lingvaĵo kaj ne pri la enhavo de liaj komentoj.

Nu jes, la leĝo de Tonjo...
Sebastiano
Sebastiano diras:
2012-09-25 00:39
Ford? BMW? Mercedes? Toyota? Volkswagen? ^^
redakcio
redakcio diras:
2012-09-25 10:34
Estas minimume malafable publike ironii pri lingvaj eraroj de komencantoj. Pli afable estus ĝentile atentigi pri la ĝustaj vortoj. Jen temas ja pri oftaj eraroj de latinidlingvanoj.

aŭtokritiko -> memkritiko

oferi nin -> proponi ke ni

Kalle Kniivilä
redaktoro de Libera Folio
Sebastiano
Sebastiano diras:
2012-09-25 12:46
Jes, vi pravas. Mi pardonpetas.
yves_bellefeuille
yves_bellefeuille diras:
2012-09-25 15:04
Kaj ankaŭ, kompreneble:

Indjano -> Indiano

Sed komencanto prefere ne mem instruu la lingvon.

Yves Bellefeuille
madridano
madridano diras:
2012-09-25 17:51
Pri la komento de Yves Bellefeuille oni devas precizigi ke la movado gvidata far S-ro Ugarte memvole decidis adopti la nomon "Indjana". Do, tute ne temas pri lingva eraro de komencanto.
elektrolupo
elektrolupo diras:
2012-09-25 18:04
pri nia ekuzo kaj prefero por la vorto indjano eblas detale informiĝi ĉe http://kuriero.lasindias.com/ni-estas-indjanoj-ne-indianoj/
yves_bellefeuille
yves_bellefeuille diras:
2012-09-25 18:47
El pure lingva vidpunkto, kaj tute sendepende de iu ajn ideologio, fari distingon inter vortoj kiuj tiom similas kiel "Indianoj" kaj "Indjanoj" estas tre maloportune.

Yves Bellefeuille
vallef
vallef diras:
2012-09-26 16:46
La kerno de tiu afero estas ke tradiciaj esperantistoj miskomprenas la veran rolon de Esperanto en la nuntempo: esti ĉies laborlingvo. Iam en 1887 estis nur unu esperantisto (Zamenhof) kaj oni bezonis movadon kiel la tradician esperanto-movadon, ĉar tiam Esperanto estis nur projekto kaj oni bezonis movadon por vivantigi ĝin. La Esperanto-movado brile vivantigis Esperanton: oni kreis literaturon, kulturon, transnacian kaj viglan komunumon. Nu, la historia misio de la Esperanto-movado estis brile plenumita. Vivu la Esperanto-movado! Vivu!
Jen tamen la plenumo de la misio alportis "problemegon": post 100 jaroj da strebado por fari el Esperanton vivantan lingvon, la tradiciaj esperantistoj ankoraŭ ne akceptas, malkonscie kaj ofte konscie, ke la tradicia misio devas esti nun anstataŭigata per aliaj diversaj misioj. Atentu pri la nuanco: ne per nur unu nova misio, sed per pluraj misioj, disdividitaj laŭ segmentoj.
La ora ŝlosilo de tiuj novaj misioj: Esperanto estu laborlingvo...kaj tio postulas diversecon je startpunktojn, laborpremisojn, strategiojn ktp.
La fakto estas, ke por la tradiciuloj Esperanto ofte rolas kiel amata ĉevaleto. Kompreneble, esti amata ĉevaleto en la fazo de la historia misio de la Esperanto movado estis bona afero, ĉar la celo estis Esperanto por Esperanto, vivantigi Esperanton. Nun ni estas en tute nova fazo por Esperanto, nome, la fazo de aplikado de Esperanto sur diversaj kampoj, ĉu kun profitaj celoj, ĉu kun ne-profitaj celoj.
La problemego por la tradiciuloj estas ke disvolvi aplikadaĵojn per Esperanto-laborligvon ne estas facila afero. Ne sufiĉas malfermi asocio dum 2 horoj semajne kaj organizi rendevuon por praktiki Esperanton. Oni bezonas planadon, profesiecon, ŝvitigan laboron, fakajn konojn kaj certe monon, monon kaj monon. Pli facilas daŭre agadi kiel ĉiam: ni lernu Esperanton kaj atendu sidantaj la finan venkon, dum ni kunsidas unu fojo semajne aŭ eĉ nur unu fojo monate.
Aliflanke, lastatempe aperis tendencoj en la movado, kiuj volas ĝuste fari ion utilan per Esperanto. Mi citas la Indjanan Kooperativan Grupon en Hispanio kaj la organizo kiun mi prezidas en Brazilo, Intraespo - Monda Organizo por la Disvolvado de la Esperantista Ekonomio, kiu agadas kadre de Esperanta Reto, malferma kaj distribuita reto, kiun ni provas evoluigi en Brazilo kaj kiu baldaŭ estos prezentita internacie (pri tio atendu novaĵojn).
Nu, la novatipaj esperantistoj, la laborlingvuloj, esperas ricevi de la tradiciaj esperantistoj apogon, konsideron, respekton, amikecon kaj eĉ kunlaboremon. Sed, la tradiciuloj sentas sin minacataj, ĉar ili sentas sin ne preparitaj por la peza laboro de la laborlingva Esperanto.
Estas pli facile, por ekzemplo, kritiki la ideon fari el Biskajo Esperanto-urbo ol engaĝi en la laboron. La fakto estas ke disvolvi aplikaĵojn per Esperanto postulas la adopton de nova sinteno,de novaj paradigmoj kaj de novaj laborpremisoj, kiujn la tradicia movado ne volas aŭ ne kapablas adopti.
Tiu kiu vivas (la tradicia movado) ne volas morti, malgraŭ la stagnado, kaj tiu kiu ĵus naskiĝis kaj ankoraŭ ne estas la reganta tendenco (la movado por laborlingvo), volas roli avangarde, kaj tio kaŭzas la konfiktojn, kiel tiun de la rizufo de la Esperanto-klubo en Bilbao akcepti indjanojn kiel membrojn, ĉar ili estas minaco al centjara tradicio labori por vivantigi Esperanton....dum Esperanto ne plu bezonas tian movadon, ĉar ĝi jam estas vivanta lingvo kaj nun bezonas movadojn por disvolvi aplikaĵojn (multe pli malfacila laboro, kiu tro laborigos la adeptojn de Esperanto kiel amata ĉevaleto). Resume: ne plu vivantigo de Esperanto sed ties ekspansio per aplikado. La tradicia movado ne estas preparita por tiom giganta laboro, kaj do estas tre natura konsekvenco la aperado je diversaj iniciatoj ekster la tradicia movado, kiu simple devas akcepti la novan kuntekston kaj adaptiĝi al ĝi. Aŭ adaptiĝi aŭ anakronisme kaj vane rezisti al la kreskanta forto de la novaj tendencoj.
Nu, kion fari? Nenion speciale. La aferoj marŝos laŭ la ritmo de la historio, tre dialektike, kiel ĉiam kaj ĉie okazis. Tiel marŝas la homaro.
Esperantst
Esperantst diras:
2012-10-04 02:41
Mi dankas pro via komento, kiun mi trovas tre interesa. Multajn pensojn mi tute dividas. Certe la tradiciaj strukturoj neniam estis tiom malmulte bezonataj kiel nun. Ĉu mi bone komprenas, ke vi tamen ne celas forigon de la tradicia movado, sed nur ĝian metarmorfozon? Se estas tiel mi parte konsentas. La Esperanto-asocioj laboru pli sur la kampo de aplikado. Tio tamen laŭ mi ne signifas, ke oni tute forgesu pri la aliaj celoj. Sendube Lernu.net, kiun kreis Esperantic Studies Foundation kaj E@I en la nuntempo multege kontribuas al pliaj Esperanto-lernantoj, kvankam tiu projekto ne rekte rilatas al aplikado de Esperanto. La novbakitaj Esperanto-parolantoj tamen poste trovu aplik-eblecojn. En tiu senco la tradicia Esperanto-movado devus certe kunordigi pli multe kaj subteni bonajn projektojn sur la kampo de Esperanto-aplikado. Mi ankaŭ konsentas kun viaj aliaj rimarkoj, ke por havi bonajn projektojn sur la kampo "aplikado" oni certe bezonas planadon, profesiecon, ŝvitigan laboron, fakajn konojn kaj monon (ĉiujn aferojn oni tamen ankaŭ bezonas en la tradiciaj laborkampoj).
vallef
vallef diras:
2012-10-05 16:53
Jes, metaformozo. Sed tio ne okazos facile kaj senkonflikte. Fakte, tio jam okazas... kaj al ni restas aliĝi al la memvivanta metamorfozo kaj akceli ĝin aŭ rezisti.
Pri aplikado: en nia konstruata reto, Esperanta Reto, ni dividis la agad-kampojn je tri niveloj:
1- Ekonomia Esperantismo: kampo de profitaj celoj, de la entreprenoj de la esperantista ekonomio. Intraespo - Monda Organizo por la Disvolvado de la Esperantista Ekonomio rolos ĉi-kampe, kiel organizo kun tre detala strategio por atingi la celon disvoli la esperantistan ekonomion;
2- Sociala Esperanto-Entreprenismo: ĉi tie rolos ne-registraj organizoj laborantaj por la Objektivoj de la Jarmilo, de UN;
3- Esperanto-Movado: metamorfozita Esperanto-Movado, kie la instruado de Esperanto estos ligita al instruado de fremdaj lingvoj. Ne plu nur predikado de la propeŭdetika valoro de Esperanto, sed aplikado de tio pere de komunumaj lingvo-lernejoj. Ĉiuj lokaj Esperanto-asocioj agantaj sub la premisoj kaj paradigmoj de Esperanta-Reto estos lingvo-lernejoj, kaj Esperanto rolos kiel propedeŭtika lingvo. Surbaze de tio ni organizos, por ekzemplo, projektojn por internacia interŝanĝo de instruistoj. Ĉu via loka asocio volas instrui la portugalan lingvon, ĉu la norvegan, ĉu la hindan, ĉu la hispanan? Devos esti instruistoj kiuj parolos tiujn lingvojn denaske kaj ankaŭ Esperanton. Do via loka klubo havos internacian instruiston kaj de Esperanto kaj de iu nacia lingvo. Ĉu oni ne parolas tro pri lingva demokratio? Kial ne praktiki lingvan demokration? Ĉu temas pri malfacile konkretigebla ideo? Jes. Facile estas pseŭdo-labori nur en la diskonigado kaj instruado de Esperanto laŭ la tradiciaj manieroj, tio estos, tro amatore kaj amato-ĉevalete.
Ni ne proponas magian formulon por Esperanto. Ni proponas ŝvitigan laboron kun kunordigo de internaciaj fortoj. Ni ja havas internacian lingvon! Kial ne laborigi tiujn kiuj volas labori sub novaj premisoj?
La problemo estas ke ni ne havas internacian reton de interkunlaborado. Ni havas internancian lingvon, sed ni ni kapablas uzi ĝin en la praktiko. Unu el la motivoj estas la kadukiĝinta piramida modelo. Tiu modelo utilis por la unuaj 100 jaroj sed nun ne plu. Ni nun bezonas malfermitan kaj distribuitan reton. Nia Esperanta-Reto estas provo.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2012-10-04 07:47
Kiu komencis havi aliajn ideojn, provi aliajn vojojn, tiu renkontis similajn obstaklojn.
Por multaj anakronistoj, Esperanto estas iu amata chevaleto, iu snkta ideo por adori ghin en katakomboj.
Ili kvazau ne rimarkis, ke la mondo shanghighas kaj estas bezonataj aliaj metodoj de la agado, ke oni devas shanghi chevalan veturilon al mekanika, de skribmashino al komputila, de persona kunveno al skajpa.....

Analizante la situacionm, mi ekkomprenis, ke la mondo kaj politika situacio shanghighis kaj ni bezonas novajn vojojn ne dertuante jam ekzistantajn. Bedaure, kiu tion jam provis, spertis kiel granda obstaklo kaj stultajho ekzistas en nia movado. Multaj ektimis, ke oni volas forrabi al ili la amatan chevaleton, ke oni makuligos la "sanktan ideon" provante iri alian vojon.("Chiuj vojoj gvidas al Romo").
 
Kun tiuj gvidantoj, agantoj mi multe diskutis, provante akiri ilian racion kaj provis klarigi, ke Esperanto perdighos, se ne povos adaptighi por novaj situacioj. Tion , ni precipe travivis kun gvidantoj de mortanta UEA kaj precipe kun PEA. Intertempe pravighis miaj timoj kaj PEA disfalis, kion persone mi, kiel ghia dumviva membro, tre bedauras. Estas konata onidiro, ke por Esperanto venku, oni unue devus venki esperantistojn! Au, ke plej grandaj malamikoj de Esperanto estas esperantistoj mem.

Do, karaj, ne sufichas nur preghi en iu klubejo, katakomboj pri sankta nia afero, sed ghin praktiki en la vivo kaj ghin praktikigi. Neniam bakisto estos sukcesa, se bakos panon por si mem! Esperanto estos por nenio, se ne estos por chio! Ni devas kunlabori kun chiuj kiuj favorus la evoluon kaj antau chio kun politikistoj, kiu povus shanghi la leghojn. Ankau, se per Esperanto sukcesos ion akiri sindikatoj, diversaj grupoj, asocioj, tiam estos Esperanto sukcesa. Ni agu por, sed ankau per Esperanto.
vallef
vallef diras:
2012-10-05 17:07
Mi plene konsentas ke ni bezonas novajn vojojn ne detruante jam ekzistantajn. Tamen, se la ekzistantaj ne bonas por adopto de novaj laborpremisoj, nova strategio, novaj celoj... kion fari?
Oni iru antaŭen laŭ novaj vojoj... kaj se neniam bakisto estos sukcesa, se bakos panon por si mem, ni per Esperanto/laborlingvo baku panon por la mondo.

jxajroad
jxajroad diras:
2012-09-26 23:36
Atentu vi sinjoroj! Ĉu mi korekte legis? "Eduardo Larruy, la naŭdeknaŭjara parolanto de la estraro"? Ĉu oni ne eraris? Ĉu vere 99 jaraĝa? Ĉu ne estas 19?

Sinjoroj estu ni seriozaj. Miaj respektoj al tiaj noblaj aĝuloj sed ĉu oni sincere kredas, ke ia asocio povos daŭrigi en manoj de tiel aĝaj homoj? Mia Dio tuj ĝi malaperos, oni devas esti simple pacienca.

Kompreneble la aĝuloj estas grandaj valoroj al nia esperanta kulturo, ili estas niaj "senatanoj" sed la veraj laboristoj de asocioj devas esti junuloj. Ili estos preparataj por kompreni la grandan globan ondon kiu Eo devos partopreni kaj orgojle gvidi.

Ne permesu ni, ke la mensa maljuneco stagnu nian movadon. Malfermu ni la pordoj al diversaj malsampensuloj kiuj pensos per nia lingvo. Certe Eo enhavos malbonuloj kaj bonuloj sed ĉiuj devas uzi nian lingvon. Helpu ni krei la vojojn kaj profitu ni la fruktojn de ili.
belmiro
belmiro diras:
2012-09-29 00:07
Jes! Tio de la “senatanoj” jukis min sed ne pro tio ke mi estas sepdekjaraĝa. Tio kiu fakte kaŭzis tian malagrablan impreson estas mia sento ke grupo de elstaraj esperantistoj ne sufiĉe valoras la laboron de la aliaj kaj tion ili diras en malafabla maniero.
Tonyo
Tonyo diras:
2012-09-30 12:47
Bv. ne fali en antaŭjuĝojn nek en simpligojn. Eduardo Larrouy estas ja veterano, sed plenenergia kaj klarmensa, kies junecan spiriton plejmulto el ni envius. Certe ne pri mensa maljuneco, kio ajn tio estu, oni povas lin kulpigi.
Se vi volas vidi kiel li aspektas, vidu http://www.ipernity.com/[…]/270430 (foto de la lasta hispana kongreso, okazinta sufiĉe for el Bilbao)

Kaj la nuna prezidanto de la grupo estas tridekjara.
Se io min speciale ĉagrenas el la tuta afero estas tiu misreprezentado, en kiu oni provas utiligi la bildon de veterano, esperantista de pli ol 80 jaroj, kiu meritas nur admiron.
Cindio
Cindio diras:
2012-10-04 14:45
Mi legas indignon kaj arogantecon ambaŭflanke en la reagoj. La tradiciaj movadanoj ŝajnas kredi ke ili posedas la lingvon, la novalvenintoj ne komprenas kial iliaj grandiozaj planoj ne estas varme kaj tuje brakumitaj.
Mi abomenas la mankon de respekto al maturaj homoj - kiuj fakte, havas la necesajn spertojn por saĝe efektivigi planojn. Junuloj havas la entuziasmon, prave, sed tiu entuziasmo estas kombinita kun hastemo.
Efika agado bezonas kaj la maturajn mensojn kaj la energion de la junuloj.
Sed ĉiu fiere flamis kaj pretendis posedon de io -- "Jen, nian e-klubon ni defendos kontraŭ hipioj!"
"Jen, ni estas portantoj de la Nova Vojo, flankenpaŝu, vi malaktualaj maljunaj movadanoj."
Forgesu la fieron.
Licxjo
Licxjo diras:
2012-10-06 17:20
Cindy--jen via komento elstaras kiel eble la plej saĝa kaj atentinda en la tuta serio ĝis nun!
Stanislav
Stanislav diras:
2012-10-06 21:04
Mi konsentas. En la rusa estas proverbo: "Vivu pace, sed dise". Do ĉiu iru propran vojon, pace kaj kunlabore. Gejunuloj palpu novajn padojn, maljunuloj daŭrigu la jam provitajn. Sed kunlaboro nepras, ĉar Esperantujo estas vasta, sed ankoraŭ tre maldense loĝata.