Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2012 / Ne rusoj kun poloj, sed oficistoj kun eksoficistoj

Ne rusoj kun poloj, sed oficistoj kun eksoficistoj

de Redakcio Laste modifita: 2012-08-04 19:56
Dum la tradicia programero "Centra Oficejo respondas" en Hanojo oni povis ekhavi la impreson, ke kunvenis ne ordinaraj membroj de UEA kun siaj oficistoj, sed kolegoj kun ekskolegoj kaj gravuloj. Eksaj oficistoj, estraranoj nunaj kaj eksaj, komitatanoj nunaj kaj eksaj, ĉiuj ili tiom brulis pro emo fari siajn demandojn al la nunaj oficistoj de la Centra Oficejo, ke restis malmulte da tempo por la demandoj de ordinaraj, ne ege aktivaj esperantistoj. Kelkaj el ili anstataŭe jam post la programero kaptis la ĝeneralan direktoron, Osmo Buller, por private fari siajn demandojn.

Centra Oficejo respondis en salono Lapenna, same kiel pli frue la estraro, kaj same ĉeestis sesdeko da kongresanoj, preskaŭ plena salono. Osmo Buller enkondukis la kunvenon, parolante mallonge pri la graveco de membrovarbado. Laŭ li, ĉi-jare UEA ne atingos 5.000 individuajn membrojn.

- La membronombro falis, kaj eblas prognozi, ke fine de la jaro la membronombro estos 4.970, se nenio aparte pozitiva okazos. Bonan ekzemplon donis antaŭ du tagoj TEJO-anoj kaj membroj de Societo Zamenhof, membrigante junajn helpantojn de la kongreso. Per mono kolektita en la akcepto de Societo Zamenhof eblas membrigi kvindek junajn vjetnamajn esperantistojn.

Laŭ Osmo Buller la membronombro gravas ne nur por la bonfarto de UEA, sed ankaŭ pro tio, ke UEA reprezentas Esperanton ĉe mondaj forumoj, kaj eksteruloj juĝas la signifon de Esperanto laŭ la membronombro de UEA.

Hori Yasuo, eksa estrarano kaj nova honora membro de UEA, denove levis la demandon pri la malgrandeco de la lastatempaj kongresoj.

- Por varbi, la movado devas esti ĉarma. La Universala Kongreso estas la plej grava por nia movado. Eĉ en Bjalistoko estis malpli ol du mil partoprenantoj. Ĉu la Centra Oficejo bone analizas la nunan kongrezon? Sur pli de tiuj analizoj ni kreu pli bonan Universalan Kongreson. Nun tia klopodo mankas.

Eksa komitatano de UEA, vicprezidanto de Eŭropa Esperanto-Unio Flory Witdoeckt konstatis ke certe multaj esperantistoj volas malavare subteni Universalan Esperanto-Asocion, kaj proponis ke oni pli konsideru la allogecon kaj facilan alvetureblon de la kongresurbo por certigi ke la kongresoj iĝu grandaj.

Komitatano Francesco Maurelli atentigis la Konstantan Kongresan Sekretarion, ke mankis Esperanta ĉiĉeronado dum la antaŭkongresa ekskurso kiun li partoprenis, tiel ke li mem devis interpreti la anglalingvajn klarigojn de la ĉiĉerono al la ekskursantoj. Li ankaŭ malkontentis pro tio, ke daŭre nenio videbla okazas pri la renovigo de la retejo de UEA, kiun la komitato petis la estraron prioritati jam antaŭ unu jaro.

Pri la ekskursoj lin tuj subtenis eksestrarano Michela Lipari, kiu atentigis, ke homoj multe pli volonte aliĝos al antaŭkongresoj, ekskursoj kaj postkongresoj, se ili certos, ke efektive estos esperanta ĉiĉerono.

- Hieraŭ dum la ekskurso en la buso ne estis eĉ unu anglalingvano, kaj la ĉiĉerono parolis la anglan. Iu belgo fine helpis traduki al Esperanto. Se en la lando ne estas sufiĉe da spertaj esperantistoj, certe oni povas trovi junulojn kiuj volus esti ĉiĉeronoj. Alikaze homoj ne plu interesiĝos pri ekskursoj.

La kritikoj pri anglalingvaj ekskursoj ricevis grandan aplaŭdon. Poste respondis Konstanta Kongresa Sekretario Clay Magalhães:

- Mi sincere pardonpetas pro tio, mi estas sufiĉe ŝokita pri tiu novaĵo. Evidente necesas havi bonan esperantan ĉiĉeronon. Mi parolis kun diversaj junaj esperantistoj, ili parolis bone, sed tiu kiun la Loka Kongresa Komitato elektis evidente estis unu el tiuj plej kapablaj. Mi garantias al vi ke la postkongresa ekskurso estos gvidata de plenkreska esperantisto el Vjetnamio.

Poste aperis la kutima demando pri tio, ĉu ne tamen la kongresejo estas tro luksa kaj kosta. Clay Magalhães konsentis ke la ejo diversmaniere povus esti pli oportuna, des pli ke salono Zamenhof troviĝas distance, en konstruaĵo de universitato, sed atentigis, ke tamen precipe en la vjetnama klimato nepras havi klimatizitan ejon, eĉ se ĝi estas pli kosta.

La iama Konstanta Kongresa Sekretario kaj iama estrarano de UEA Diccon Masterman levis la ŝatatan temon de Renato Corsetti kaj demandis, ĉu ne indus ke UEA havu sian sidejon en malpli kosta lando. Respondis Osmo Buller:

- Transloki la oficejon al alia lando estas temo kiun oni multfoje esploris, kaj la konkludo estis ke Roterdamo estas la plej bona loko. Transkoli la oficejon kien ajn estas enorma operacio kiu en si mem kostas amason da mono. Krome Nederlando havas gravajn avantaĝojn. Ĝi estas tre stabila lando kun solida ekonomio, investoj en havaĵoj tie estas multe pli sekuraj ol ili estus en lando kiu ne estas stabila. Krome ne estas garantio, ke en malmulte kosta lando UEA povus libere funkcii. Estas amaso da faktoroj, kiujn oni devas konsideri. La lasta kalkulo kiun ni faris pri tio estas relative freŝa.

Poste Diccon Masterman levis alian oftan temon, demandante ĉu ne eblus enkonduki malgrandan, simbolan kotizon por allogi pli da membroj, ĉar UEA tamen ne vivas nur per la kotizoj, sed grandparte per heredaĵoj kaj gajno de investoj. Respondis denove Osmo Buller:

- Estas bone ke kotizoj ne plu estas tiel superreganta parto. Ĝuste tio ebligas ke tamen la financoj de UEA daŭre estas en ekvilibro. Malmultekostan kotizon ni jam faris, kaj membroj kun Jarlibro povas legi la revuon rete. Mi nun estas esploranta ĉu doni la rajton ankaŭ al membroj kun Gvidlibro -  tiam la afero fariĝos jam ege malmultekosta. Sed tio ne havis pozitivan efikon al membrostatistiko.

Loes Demmendaal, estrarano de UEA pri financoj, atentigis, ke la kotizo por membroj kun Gvidlibro vere estas malalta:

- Por riĉaj landoj estas dek eŭroj jare, por ne riĉaj landoj kvin eŭroj jare. Do, relative simbola pago jam ekzistas. Ili ne povas ĝui rabaton por la kongreso sed ja povas ĝui servojn kiujn ni havas.

Osmo Buller poste revenis al la temo levita de Hori Yasuo, nome ĉu la Centra Oficejo bone analizis, kie la Universala Kongreso povus allogi la plej grandan partoprenantaron.

- Jes, tiun analizon oni faras daŭre, ĉiujare. La kongreso en Hanojo estas malgranda pro kialoj, kiuj ne plu validos por Rejkaviko. La kostoj veni al Hanojo estas altaj, Hanojo ne estas unu el tiuj grandaj turismaj centroj kien estas amaso da flugoj. Plia kialo estas la ĝenerala ekonomia krizo. Sed UEA devas esti universala, la kongreso devas iri de kontinento al kontinento, ankaŭ al landoj kie la partoprenantaro estas malalta. Nun 150 vjetnamaj esperantistoj havas unuafoje eblecon partopreni en Universala Kongreso.

Poste li respondis ankaŭ al Francisco Maurelli, kiu plendis pri la stagnado de la retejo.

- Maurelli diris ke devus esti pli precizaj limdatoj, ke mi devus ilin starigi. Por oficisto eblas starigi limdaton, ĉar oficistoj estas sub mia rego, sed volontuloj estas volontuloj. La respondeculo pri la retejo de UEA ricevas etan poŝmonon, sed tamen li estas volontulo. La volontuloj ne estas ĉe mi en la oficejo, ili povas malsaniĝi, ili povas havi familiajn problemojn… Mi mem estis malsana pasintjare kaj iuj aferoj eĉ nun ne estas faritaj kiujn mi devus fari tiam.

Fine Osmo Buller ankoraŭfoje revenis al la temo, per kiu li malfermis la kunsidon:

- Mi volas alvoki vin varbi membrojn al UEA, ke ni superu la membronombron kvin mil, kiu estas pli bona ol nombro, kiu komenciĝas per kvar. UEA reprezentas esperantistojn ĉe UN kaj ĉe Unesko. Ni klopodu montri, ke ni havas multe da forto malantaŭ ni.

 

Laŭ informoj de Jukka Pietiläinen kaj aliaj ĉeestintoj

arkivita en: ,
Sebastiano
Sebastiano diras:
2012-08-03 10:58
La artikolo estas interesa kaj mi ghuis la legadon. Mi iom bedauras, ke neniuj vjetnamaj e-istoj aperis en la raportoj pri "Estraro respondis" kaj "CO respondis".


Nur peteton mi havas: Eble la redakcio povus korekti la chi-foje iom multajn tajperaretojn.

Surpli => Sur pli
granan => grandan
kunj => kun
vjetnamio => Vjetnamio
lasta kalkuloj kiun => ... kalkulo ...
amao => amaso
ke devus => ke devus esti/ekzisti
strarigi => starigi
havi havi => havi
redakcio
redakcio diras:
2012-08-03 11:39
Dankon pro la atentigoj. La kutima provlegisto de Libera Folio ferias, dum la redaktoro male tre intense laboras, redaktante svedan gazeton. Tamen mi provos laŭeble baldaŭ korekti tiujn kaj aliajn erarojn.

Kalle Kniivilä
redaktoro de Libera Folio
Tonyo
Tonyo diras:
2012-08-03 18:03
Kiel mi jam komentis en interna forumo de la asocio, UEA devus pli atenti siajn retejon kaj aliajn forumojn. Ne estas afero nur renovigi la aspekton: simple atenti la enhavon jam faras diferencon. Estas nekredeble ke la retejo de UEA montris neniun informon en la ĉefpaĝo pri la datreveno de Esperanto, kaj ke nun aperas tro malmulte pri la UK. Kiel oni povas varbi junulojn al la asocio kaj al la kongreso, kiam ili ne povas informiĝi pri ambaŭ en ties naturaj medioj? Tio devas esti nepra prioritato por venonta estrarperiodo.
Kirill
Kirill diras:
2012-08-05 12:20
Ŝanjas, ke diskutoj, ligitaj kun la nuna kongreso, tre deflankiĝis de demando, kiu aspektas plej grava kaj kerna: kion oni faru por funkciado de la movado estu pli efika? Se ni ne respondos ĉi tiun demandon, aliaj, inklude tiujn pro roloj de konkretaj personoj, ne donos multon da utilo.

Miaopinie, unu el ĉefaj problemoj de la nuna Esperanto-movado estas, ke ni ne havas objektivajn kaj mezureblajn kriteriojn, laŭ kiuj oni povus taksi sukceson de agado. Ja se oni ne povas kontroli efikecon de laboro, ĝi tre facile povas degeneri al sensencaĵo.

Mi pensas, ke plej taŭgaj kriterioj por tio estas kvanto, kvalito kaj akirebleco de informo, kiun oni povas ricevi en Esperanto. Esperanto estas ilo por efika komunikado kaj interŝanĝo de informo, tamen ĝuste sur ĉi tiu tereno ĝi nuntempe funkcias tute malkontentige. Rezulte, homoj, kiuj elspezis siajn tempon kaj forton por lerni Esperanton, ne povas ricevi de ĝi utilon, kiun oni povus ricevi okaze de pli efika agado de la movado.

Konkreta ekzemplo: mi komunikis skajpe kun unu Esperantisto el Burundo, kaj li informis min, ke tie oni ne povas mendi alilandajn E-librojn, oni ricevas ilin nur dank' al bonfaraj akcioj. Ĉu oni ne atentu ĉi tiun problemon? Ĉu ne estas enda afero, ke Esperanto-parolantoj en Burundo, Nepalo, Vjetnamio aŭ ie ajn en la mondo povu ricevi kiel eble plej multan utilon per sia kono de la lingvo? Ni pretendas, ke ni povas helpi la tutan homaron, sed ankoraŭ ni montriĝas ne kapablaj helpi eĉ al niaj proksimuloj.