OSIEK-premio al Ertl por traduko de ”Sensorteco”
Kiel kutime, ĉiu membro de OSIEK rajtis dum jaro fari du proponojn pri premiota verko. La kvin plej oftaj proponoj estis: Dek tagoj de Kapitano Postnikov, de Mikaelo Bronŝtejn; Sensorteco, en traduko de István Ertl; Gramatiko de Esperanto, de Miroslav Malovec; Ordeno de verda plumo de Josip Pleadin kaj Nu, kaj do? de Sen Rodin.
Komence de la OSIEK-konferenco en Svitavy, Ĉeĥio, okazis prezento de tiuj kvin verkoj, farita de Anne Jausions, prezidanto de OSIEK. Dum la konferenca semajno ĉiu povis konsulti la kvin verkojn en la konferenca salono. Fine, dum la ĝenerala asembleo la 20-an de julio, la ĉeestantaj membroj de OSIEK voĉdonis sekrete por elekti la premiotan aŭtoron. Okazis du balotoj, la dua inter Ordeno de verda plumo kaj Sensorteco.
Libera Folio: Kiu estis via unua reago, kiam vi pere de Libera Folio eksciis pri la premio?
István Ertl: — Pro la fidinda fonto, mi supozis ke mi povas kredi la informon, eĉ se ankoraŭ ne oficialan...
— Kvankam mi kompreneble sciis ke jam de kelkaj jaroj mia traduko de Sensorteco aperadis en la listo de OSIEK-premieblaĵoj, mi estis sufiĉe surprizita ke oni konsideris mian laborrezulton premiinda. Ĝi ja konkursis konkurence kun imponaj intelektaj plenumoj.
Kiel longe vi laboris pri la traduko? Kiajn malfacilaĵojn vi spertis, kaj ĉu vi kontentas pri la rezulto?
— Temis ja pri defia tasko, pro la aparta stilo de la romano. Iom tikle estis trovi la ĝustan tonon de la mio rakontanta, juna adoleskulo parolanta nemature, malcerte, sub influo de multo lernita, aŭdita, akumuliĝinta el eksteraj influoj. Mi tradukadis dum postlaborejaj kaj semajnfinaj horoj, ene de kelkaj monatoj. Feliĉe, la verko ampleksas nur ducenton da paĝoj. Mi profite uzis konsilojn kaj konsultiĝon de amikoj kiel Eldad Salzmann, la karmemora Josi Ŝemer kaj aliaj, ekzemple por jidaj kaj hebreaj vortoj en la verko.
— Pri ajna traduko oni ĉiam povas diri ke ĝi neniam pretas, ĉiam eblus re-trakti kaj plibonigi. Sed post la apero de la verko mi neniam relegis la tekston, kaj do mi povas aserti nur ke en 2003 mi kontentis pri ĝi.
Ĉu vi komparis tradukojn de la verko en aliaj lingvoj? Ĉu vi trovis en ili inspiron por via laboro, aŭ male trovis ilin nekontentigaj?
— Jes, preparante min al la tasko mi legis la tradukojn francan, germanan kaj nederlandan. Ĉi-lasta estas malsukcesa, ĉar la tradukinto kvazaŭ korektas la neperfektan stilon de la protagonisto. La franca kaj germana tradukoj estas, male, tre bonaj. Tamen, neniu traduko povis doni rektan helpon, ĉar necesis ja trovi senperan ligon inter la hungara kaj Esperanto. Fakte, mi timis ke la legantoj ne komprenos kial la Esperanta teksto de la traduko sonas ofte malglate, mallerte - ĉu klaros por ili ke temas pri klopodo speguli la originalon? Sed mi fakte subtaksis la verdan publikon, kiel poste montris recenzoj kaj aliaj eĥoj.
— Anekdote, mi persone konas la mongoliginton de Sensorteco, kiu rakontis al mi ke lia lektoro/cenzoro havis du obĵetojn al lia traduko: la titolo devus esti duvorta, kiel en la rusa(!), kaj la fino devus esti ŝanĝita, pli optimismen. Mi, bonŝance, ne frontis tiajn problemojn.
Ĉu vi uzos la premian monon por doni al la esperantistoj ion novan ĝuindan, ekzemple daŭrigon de La Postdomo?
— Por verki aŭ traduki ion mi bezonus ne monon, sed tempon, kaj tion eĉ OSIEK ne povas donaci.
— Dirindas ke mi faris la tradukon siatempe pro eksplicita invito, fakte mendo, fare de la mecenatino Lin Nagy, kiu pagis min bone por la tasko. Estas, do, iasence malmorale ricevi monon duan fojon post unufoja laboro, kaj des pli mi intencas investi la plej grandan parton de la premio en ion indan - eble simple en reeldonon de Sensorteco, ĉar laŭ mia scio ĝi elĉerpiĝis en la libroservoj. Tamen, se iu leganto de ĉi tiu intervjuo dementos tion, mi ĝojos.
Ĉu ekster Esperantujo oni rimarkis la aperon de la traduko?
— Siatempe, ĝi, kaj la traduko al la romaa lingvo, ricevis sufiĉe da publikeco en Hungario, mi eĉ aperis kun Lin Nagy en televida intervjuo, akompane al televida reklamo pagita de ŝi, kaj la libro estis aĉetebla ankaŭ en iuj "normalaj" librovendejoj.
Ĉerpaĵo el la traduko legeblas en la retejo de la Ondo de Esperanto. Samloke aperas ankaŭ artikolo de Alen Kris pri la verko.