Reto kaj papero sukcese kunvivas en Kaliningrado
Libera Folio: En la pasinta Zamenhofa tago unujariĝis la retejo La Balta Ondo. Kiucele ĝi estis lanĉita? Ja la eldonejo Sezonoj kaj la revuo La Ondo de Esperanto jam dum pli ol dek jaroj havas alian retejon?
Aleksandr Korĵenkov: Efektive, La Ondo de Esperanto kaj Sezonoj starigis sian unuan retejon antaŭ 15 jaroj, kaj dum la lastaj naŭ jaroj nia retejo funkcias ĉe Esperanto.org. Nuntempe tie estas pli ol kvar mil dokumentoj tekstaj kaj grafikaj, inkluzive de pli ol cent numeroj de La Ondo de Esperanto, centoj da recenzoj, beletraĵoj, diverstemaj artikoloj k.a.
Sed la tempo postulas, ke apud la esence arkiva retejo, funkciu ankaŭ blogeca novaĵretejo kun la eblo komenti. Ĉar tio ne estis teĥnike ebla ĉe Esperanto.org, antaŭ unu jaro ni fondis la novaĵretejon La Balta Ondo.
En nia malnova novaĵrubriko estis nur informoj pri Esperantaj aferoj, ĉefe ligitaj kun La Ondo, Sezonoj kaj Radio Esperanto. Sed la temaro de La Balta Ondo estas pli vasta. Krom informoj pri nia agado kaj raportoj el Esperantujo, en ĝi estas ankaŭ aliaj temoj, kiuj koncernas nian Baltan regionon, Ruslandon kaj la mondon ĝenerale. Ekzemple, lastatempe enretiĝis artikoloj pri la plej popularaj nomoj en Moskvo, pri rilatoj de litovoj al la rusa kaj pola minoritatoj en Litovio, pri la Ruslanda censo, pri la rezulto de la parlamentaj elektoj en Ruslando, pri la pokapa malneta enlanda produkto en la ekssovetiaj landoj (la plej alta en Estonio) ktp. Neniu el ĉi tiuj tekstoj aperis en La Ondo de Esperanto, kaj tiusence nia novaĵretejo efektive prezentas tute novajn informojn, kvankam, nature, plej multas Esperanto-novaĵoj.
Dum 2010 (inkluzive de la aŭtuna testa periodo, kiam la retejo ne estis publika) enretiĝis 24 artikoloj, dum la 2011a jaro aldoniĝis 158 artikoloj, kaj en la unuaj tagoj de la 2012a jaro aperis pliaj 9 artikoloj, kaj do je la hodiaŭ tago (la 15a de januaro) en La Balta Ondo estis 191 artikoloj kaj 10 konstantaj paĝoj (Fotokonkurso, Kiosko k. a.). La artikoloj estas distribuitaj laŭ 14 kategorioj, kaj ili estas markitaj per 410 etikedoj.
Libera Folio: Ĉu la nova retejo populariĝas?
Aleksandr Korĵenkov: La Balta Ondo estas sufiĉe nova retejo, kaj dume ĝi ne estas vaste vizitata, ni havas nur ĉirkaŭ 150 realajn vizitojn tage – multe pli ofte, malgraŭ kontraŭrobotaj filtroj, vizitas nin robotoj, kaj ĉiun tagon mi komencas per forigo de la spuroj de iliaj trud-vizitoj, kiuj kompreneble ŝveligus la statistikon, sed fuŝus la realan popularecon de la apartaj artikoloj kaj de la vizitantaj landoj ktp.
Je la nuna momento la plej multe legita estas artikoleto pri la aŭtuna incendio ĉe Vinilkosmo (987 legoj), sekvas ĝin la artikolo de Grigorij Arosev “Kio estas la reala trezoro de REU?” (688 legoj), diskutartikolo “Ĉu malesperi?” de Trevor Steele (624), kaj intervjuo kun Giorgio Silfer (603). La artikoleto pri la Ruslanda censo estis legita 549 fojojn, kaj la prelegoteksto pri la jubileo de La Ondo de Esperanto – 468-foje.
Je la novjara nokto ni fiksis la statistikon, kaj vi povas legi ĝin pli detale ĉi tie.
Libera Folio: Grandega parto el la materialo de La Ondo de Esperanto estas libere alirebla por ĉiuj, ne nur abonantoj. Kiel tio akordiĝas kun la fakto, ke temas pri komerca entrepreno, kiu devas travivi per abonpagoj?
Aleksandr Korĵenkov: Ekde 1998 la tuta materialo de La Ondo estis plene kaj senpage publikigata rete en la hiperteksta prezentomaniero html. Tiutempe pluraj legantoj preferis legi ĝin rete sen aboni. Pro tio ekde 2005, en la reta versio de La Ondo aperas nur la plej grava materialo, kaj en 2007 komencis aperi pdf-versio de La Ondo, abonebla kontraŭ ĉ. triono de la baza tarifo.
Libera Folio: Ĉu la populareco de viaj retaj servoj altiĝis kiel sekvo de pli oftaj kaj pli ampleksaj ĝisdatigoj?
Aleksandr Korĵenkov: Se temas pri la revuo, jes. La reta abonantaro de La Ondo konstante kreskas. En la 2007a jaro ni havis nur 19 ret-abonojn, sed en la 2011a jam 95 personoj ricevadis nian gazeton elektronike.
Libera Folio: Vi havas ankaŭ retradian elsendon. Kion ĝi enhavas kaj kiom da regulaj aŭskultantoj ĝi havas? Ĉu vi kunlaboras kun la elsendoj de Muzaiko?
Aleksandr Korĵenkov: Radio Esperanto aperas malofte kaj neregule, nur kelkfoje en la jaro. Kutime, ĝi enhavas enkondukon, Kaliningradan felietonon de Halina Gorecka pri iu socia aŭ kultura temo, prezenton de La Ondo de Esperanto, literaturan programeron, artikolojn el La Ondo, anoncojn, muzikon… Laŭ la aktuala statistiko niajn 29 programojn oni elŝutis entute 74 mil 462 fojojn, averaĝe pli ol 2500 aŭskultoj por ĉiu programero. Kompreneble, la plej ofte aŭskultita estis la unua sonprogramo – 5.199 fojojn, dum la plej lasta estis elŝutita nur 923 fojojn.
Iom mirinde, ĉu ne, estas, ke nia radio, al kiu ni donas malpli ol 1% de la tempo, kiun ni dediĉas al la revuo, kaj kiu aperas lam-ritme, estas nia plej populara reta oferto! Pli populara ne nur ol la revuo, kio estas komprenebla, ĉar la revuo estas pagenda, sed eĉ pli populara ol niaj senpage elŝuteblaj libroj, kiuj, cetere, postulas multe pli da laboro ol la podkastoj.
Pri Muzaiko mi scias preskaŭ nenion, krom ke ĝi estas multe pli interesa kaj profesia projekto ol nia tre modesta kaj amatora podkasto.
Libera Folio: Vi menciis elektronikajn librojn, rakontu pli pri tiu flanko de via reta agado!
Aleksandr Korĵenkov: De tempo al tempo ni enretigas ilin en nia elŝutejo. Tie nun estas naŭ senpagaj e-libroj, unu aĉetebla e-libro (elŝutebla por konatiĝo kiel provlibro), kaj du numeroj de La Ondo de Esperanto. La uzataj dosierformoj (prezentomanieroj, formatoj) estas pdf kaj epub. La plej populara estas tiu, kiu estis plej frue enretigita: La pika damo de Puŝkin – oni elŝutis 1305 pdf-versiojn kaj 725 epub-versiojn, entute pli ol 2000. Certe, la papera eldono neniam havus tiom da legantoj.
Libera Folio: Kiel evoluas viaj pagataj servoj, kiom da abonantoj vi havas, kaj kiom necesas por sekurigi la pluekzistadon de La Ondo?
Aleksandr Korĵenkov: Mi jam respondis pri la statistiko, sed vidu la tutan tabelon, kiu montras, ke ĉiu sesa Ondo-abono estas elektronika.
Por ke La Ondo plu aperu, necesas ke ĝia profito superu la produktokostojn (presado, poŝto, reklamo, aparatoj ktp) kaj donu al nia familio profiton por minimuma vivteno. Dum dudek jaroj tio funkciis, ankaŭ danke al nia libroeldonado, kiu estas, apud la gazeto, la dua piedo de nia entrepreno. Tio plu funkcias, malgraŭ tio, ke la vivokostoj en Ruslando kreskas pli rapide ol niaj enspezoj. Tiusence 500 pagantaj abonantoj permesos al ni ne morti pro malsato aŭ neeblo pagi la akvon, gason ktp.
Multe pli grava por la pluekzistado (se uzi vian vorton) de La Ondo estas nia sano: dum la pli-ol-unujara periodo da necerteco, kiun ni devis travivi pro la operacio de Halina en Moskvo, ni ege malfacile sukcesis teni la eldonritmon de la revuo – por tio ni, en niaj mizeraj kondiĉoj, devis plene rezigni la libroeldonadon, tute ĉesigi nian partoprenon en la esperantista vivo, preskaŭ silentigi nian radion ktp. Feliĉe, la operacio estis sukcesa, kaj tiu deprima periodo jam estas pasinta, kaj nun, denove en Kaliningrado, ni komencas reveni al la “provizore frostigitaj” eldon-projektoj.
Libera Folio: Ĉu vi ne timas, ke viaj propraj senpagaj retaj servoj malpliigas la emon de esperantistoj pagi por abonoj?
Aleksandr Korĵenkov: Vidu, mi jam diris, ke iam la tuta revuo estis senpage legebla en la publika retejo, kaj tiuepoke nur kelkaj dekoj da abonantoj rezignis la paperan gazeton, kaj iuj el ili poste iĝis elektronikaj abonantoj. Eĉ male, mi kredas, ke la disponigo de ĉirkaŭ duono da Ondaj artikoloj en la reto popularigas la gazeton.
Kaj, pli grave, ĝi donas la eblecon legi la plej interesan materialon – interalie ĉiujn beletraĵojn kaj recenzojn – al tiuj, kiuj ne havas liberan monon por aboni ĝin. Temas, ekzemple, pri Ĉinio kaj Ukrainio, kiuj staras alte en nia novaĵ-reteja statistiko, kaj tre malalte en la statistiko de la abonantoj de La Ondo. Ni mem ĝuis kortuŝe grandan financan kaj moralan subtenon de la esperantistaro dum la tempo de nia kriza stato, kaj ni simple ne kapablas ĉesigi nian helpon al tiuj, kiuj bezonas bonkvalitajn artikolojn, interesajn beletraĵojn, e-librojn, sonprogramojn, eĉ se danke al tiu “politiko” iuj el la pagipovaj klientoj rezignas abonojn kaj aĉetojn kaj kontentiĝas nur pri senpagaj retaj servoj.
* http://esperanto.org/Ondo/Ondo/196-lode.htm#Silfer