Vizaĝoj: Julio Mangada, la esperantista donkiĥoto
La vorto quijote (donkiĥoto) en ĝenerala senco akiris en Hispanio ambiguan signifon. Ĝi montras malavarajn idealistojn, kaj kelkfoje estas uzata kiam oni volas emfazi la supozate plej altajn ecojn de la nacia karaktero. Sed ne malofte ĝi enhavas kromsignifojn ne tiom pozitivajn: ian frenezecon, ian obstinon for el la ĝenerala fluo de la mondo. Ne mirinde do ke la vorto estas uzebla por substreki kaj pozitivajn kaj malajn trajtojn de la homo aŭ la kolektivo al kiu oni ĝin direktas. Tiu takso perfekte aplikeblas, en ambaŭ sencoj, al la figuro plej karakteriza de la hispania esperantista movado dum la komenco de la dudeka jarcento, Julio Mangada.
Julio Mangada Rösenorn estis ĉio kaj ĉie en la esperanta movado en Hispanio. Li fondis asociojn, redaktis kaj eldonis gazetojn, organizis kongresojn, gvidis kursojn, varbis gravulojn kaj ordinarulojn, propagandis diversmedie, akiris helpojn kaj subvenciojn, verkis kaj tradukis, kantis kaj prelegis, kaj eĉ havis tempon por kvereli kaj disputi pri la lingvo. Interalie, ĉar por li Esperanto estis ne nur lingvo, sed ĉefe filozofio, idealo, kiu bone kongruis kun lia framasonismo kaj lia strebo (teoria, ne ĉiam praktika) al universala frateco.
Mangada estis militisto, sekvante familian tradicion. Komence lia kariero estis tre tradicia el profesia vidpunkto, sed ne tiom ideologie. En tiu epoko komence de la dudeka jarcento, la armeo grandparte estis perdinta la liberalan karakteron kiu ĝin grave trajtis dum la antaŭa jarcento, kiam ĝi estis piliero kontraŭ la klerikaro kaj la malnova reĝimo. Iom post iom kreskis la konservativaj tendencoj, foje tre reakciaj, sed dum tiu procezo la streĉoj ene de la armitaj fortoj ne maloftis, kaj do restis spaco por tre diversaj homoj serĉantaj vojon al socia progreso en medio ankoraŭ sufiĉe fermita kaj malprogresa. Eble tio klarigas ke tiom da militistoj aktivis en la esperantista movado hispania en tiu periodo, kiu estis trajto ofte rimarkata de alilandanoj. Ankaŭ la framasonismo altiris gravajn kadrulojn de tiu socie kompleksa kolektivo.
Mangada estis ekzemplo de tiuj tendencoj, sed parte escepta pro sia politika radikaleco. Li fariĝis konata pro siaj ideoj unue inter siaj samprofesiuloj, sed baldaŭ ankaŭ en la ĝenerala publiko. Li suferis diversajn ĉikanojn en sia kariero pro siaj politikaj starpunktoj, komence negrave, sed jam en 1917 li estis arestita pro sia entuziasma defendo de socialista gvidanto, militjuĝata sekve al ĝenerala neleĝa striko kunvokita de la majoritataj sindikatoj.
Sed estis ĉefe dum la Respubliko, proklamita en 1931, ke floris la figuro de Mangada. Li fariĝis tre fama la sekvan jaron, pro neatendita incidento kun siaj superuloj, kiu montris la streĉojn kiujn la nova reĝimo okazigis inter la militistoj. Lia defendo de la nova reĝimo, pasia preter la prudento antaŭ pli povaj generaloj, donis al li tre grandan apogon inter respublikanoj kaj radikaluloj. En tiu incidento montriĝas tiu donkiĥota karaktero de Mangada, kiun ni antaŭe aludis: li neniel hezitis defendi siajn konvinkojn, sed en maniero tre ekzaltita. La aserto de la tiama ĉefministro, Manuel Azaña, en sia taglibro, ke "Mangada estas freneza", poste dispublikigita, montriĝas bona ekzemplo de la takso kiun la posta tempo konservis pri Mangada dum multaj jaroj.
Li revenis al la armeo, sed post diversaj ĉikanoj, li retiriĝis kaj kreskigis sian politikan engaĝiĝon, kaj fariĝis sufiĉe konata figuro.
En julio 1936 la plej konservativaj militistoj organizas puĉon, kiu transformiĝas en internan militon, kaj tiam lia rolo kaj lia famo eĉ pli ekbrilis. Mangada tuj organizis taĉmentojn de milicianoj por kontraŭbatali la faŝistecajn trupojn alproksimiĝantajn al Madrido. Liaj unuaj venkoj, eĉ se el pure strategia vidpunkto ne tre signifaj, altigis la fidon de la trupoj lojalaj al la registaro, kaj do lia figuro estis ĝisĉiele laŭdata dum tiuj unuaj semajnoj, tiom ke liaj trupoj nomis lin generalo (kvankam oni oficiale rekonis lin nur kolonelo). Tamen, tiu famo ne daŭris multe pli ol dum la unuaj etapoj de la milito, kaj lia posta rolo estas malmulte atentinda, kongrue kun la firmigo de pli formala milito inter profesiaj armeoj, kun malpli da ĉefrolo de tiaj individuaj figuroj, kiajn Mangada reprezentis.
Kiam la milito finiĝis, li devis ekziliĝi. Pruvo de lia prestiĝo en nia movado estis ke ĝuste danke al la esperantista helpo li povis direktiĝi al Meksiko, kie li daŭrigis sian aktivadon, kaj kie li forpasis en 1946.
Mangada lernis Esperanton ĉirkaŭ 1906, sub la gvido de alia militisto, José Perogordo, tiam tre aktiva, kaj kiu poste batalis en la kontraŭa flanko dum la intercivitana milito. Mangada baldaŭ ligis sian esperantistecon al sia framasonismo, kaj kondukis sian aktivadon al tiu ĉi rondo, kune kun du kolegoj kiuj kreis nedisigeblan dum multaj jaroj skipon: la ankaŭ militisto Fernando Redondo, kaj la presisto Emilio González Linera. Tiu ĉi triopo decidis presi la broŝuron de Zamenhof "Homaranismo", kiam tiu ĉi trovis malhelpojn ĉe la ĝeneralaj gvidantoj de la movado, timantaj la fortan ideologiemon de la Majstro. Mangada tamen neniam dubis ke tiu interna ideo devas gvidi la propagandon por la lingvo.
Aliflanke, Mangada atentis la propagandon en ĉiuj medioj, kaj ne hezitis uzi siajn sociajn kontaktojn por varbi en oficialaj medioj. Li multe klopodis por la firmigo de centra asocio, prestiĝa kaj, eble paradokse se konsideri lian personan karakteron, tute neŭtrala kaj adaptita al la socia medio. Tio ofte provokis akrajn kverelojn kun aliaj kurentoj de la movado. La plej gravaj kontraŭmetis lin al la katalunistaj asocioj, kiuj preferis sendependajn aŭ maksimume konfederaciajn alirojn al la movado. Miaopinie, la kontraŭado de Mangada al tiaj sendependaj iniciatoj devenas el duobla impulso: lia jakobenisma vidpunkto pri la naciistaj konfliktoj, tute tipa ĉe la radikala militistaro, kaj lia konsidero ke ene de la esperantismo apenaŭ eblas spaco por dividoj aŭ ekstermovadaj celoj. En tiu defendo, lia aŭtoritatemo foje manifestiĝis en fimanovroj kontraŭ siaj kontraŭuloj.
Mangada estis senlaca en sia laboremo. Li redaktis gazetojn eĉ dum sia deĵoro dum la milito kiun la hispaniaj trupoj gvidis en norda Maroko. Li tradukis kaj eĉ originale verkis. Tiu faceto de lia personeco estis konata kaj foje aludata en historiaj verkoj. Ankaŭ en antologiaj kaj priliteraturaj verkoj aperas lia nomo, sed li mem konsciis pri sia manko de literatura genio, kaj liaj tekstoj estas nun plejparte forgesindaj. Probable li vekis sufiĉe ampleksan simpation, kaj oni do pardonis liajn mankojn, des pli ke lia ĉefa verko Amelia kaj Marina. Amatora poezio estas dediĉita al la memoro de liaj du filinoj, ambaŭ frue mortintaj en tragikaj cirkonstancoj.
Mangada estis homo kiu vekis ekstremajn reagojn. Li estis forte malamata inter siaj politikaj kontraŭuloj, kaj do ne mirindas ke lia bildo dum la diktatura epoko en Hispanio estis jen de forgeso, jen de akra kontraŭstaro, miksita kun malestimo.
Inter liaj partianoj la bildo estas evidente pli pozitiva, sed oni ofte povas diveni ian mokemon, tian kiun oni dediĉas al la donkiĥotoj. Kun la paso de la tempo, tio kondukis al mistaksado en la ĝenerala bibliografio, en kiu oni emis atribui al li ĉefe frenezecajn trajtojn, eĉ koste de la pli nuancita bildo kiun ĝenerale montris liaj samtempuloj. Tion mi mem antaŭnelonge provis kontraŭbatali, aŭ almenaŭ nuanci, en la portreto kiun mi verkis por komuna libro pri respublikanaj militistoj, kiun la Ministerio de Defendo de Hispanio eldonis antaŭ kelkaj semajnoj, kaj pri kiu mi rakontis en mia persona blogo.
Tiu bildo iamaniere influis dum iom da tempo la ĝeneralan bildon de Esperanto mem en Hispanio. Ĉiuj sciis ke Mangada estis fervora esperantisto, kaj tiun cirkonstancon oni ofte mencias en tekstoj kaj taksoj pri li. Li iamaniere estis la antonomazia hispania esperantisto. Tio do kaŭzas ke kiam nia lingvo estas menciata konekse kun aliaj nekutimaj trajtoj de Mangada (spiritismo, naturismo, radikalismo), la lingvo montriĝas en ne tre luma maniero.
Foje en Esperantujo ni atribuas al ni mem la bildon de “verdaj donkiĥotoj”, laŭ la samnoma verko de Julio Baghy. Ne ĉiam estas evidente ke tio havas nepre pozitivajn nuancojn. Eĉ ne en Hispanio.
José Antonio del Barrio
Bibliografio
- José Antonio del Barrio: Julio Mangada Rosenörn, la antonomazia esperantisto, prelego dum la Hispana Kongreso de Esperanto de la jaro 2003 (Valencio)
- Jukio Hirai (Dil Avia): "Hispana, Kataluna, Mangada – verkoj de Dil Avia", eldonejo Riveroj, Osaka, 2003.
- Antonio Marco Botella: "Vivo kaj verkaro de Julio Mangada Rosenörn, 1877-1946", en: "Klaro kaj elasto. Fest-libro por la 80-a naskiĝtago de Fernando de Diego", eldono de Irmi kaj Reinhard HAUPENTHAL, Schliengen 2003, p. 243-271
- José Antonio del Barrio kaj Ulrich Lins "La utiligado de Esperanto dum la hispana intercivitana milito", komuniko prezentita en la Kongreso pri Hispana Intercivitana Milito (Madrido, 27-29 novembro, 2006).
- Javier García Hernández (kunordiganto): "25 militares de la República", Ministerio de Defensa, Subdirección General de Publicaciones, Madrido, 2011, 900 p. José Antonio del Barrio: "Julio Mangada Rosenörn. Coronel", p 587-610
El: Historio de Esperanto en la Kataluna Landaro http://esperanto.cat/web/Historio-de-esperanto-en-la?lang=eo