Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2013 / Ĉu eŭropanoj lernu Esperanton por blogi?

Ĉu eŭropanoj lernu Esperanton por blogi?

de Redakcio Laste modifita: 2013-02-08 12:20
Diskuto de du pintaj anglalingvaj EU-blogantoj pri la tordiĝo en la debato, kiun kaŭzas la superrego de la angla lingvo kondukis al ekzota propono: esperantistoj kreu reton de blogoj pri EU-aferoj en Esperanto, kaj per pinta enhavo allogu la legantojn tien. Esperantistaj komentantoj trovas la ideon ne tute realisma.

Ronny Patz estas politika sciencisto, verkanta sian doktoran disertaĵon ĉe la Universitato de Potsdam. Li ankaŭ laboras en Bruselo ĉe la EU-oficejo de la kontraŭkoruptada organizaĵo Transparency International, kaj estas unu el la redaktoroj de la blogportalo Blogginportal.eu.

En sia unua blogaĵo de la jaro 2013 li daŭrigis diskuton komencitan de alia bloganto pri la problemoj kiujn kaŭzas la uzo de la angla kiel la ĉefa komuna lingvo en la blogado pri aferoj rilataj al Eŭropa Unio. La problemo laŭ li temas ne nur pri tio, ke alilingvaj blogantoj restas fermitaj en siaj naciaj spacoj, sed ankaŭ pri tio, ke en la anglalingva blogosfero tro superregas diskutoj specifaj al anglalingvaj landoj - kiam temas pri EU, ĉefe tiuj pri Britio.

— La angla kiel komuna lingvo estas malbona. Se ni sukcesus silentigi la ripetiĝantajn pribritiajn debatojn, la angla estus bonega ilo por pli tuteŭropaj debatoj. Sed dum ni ne povas silentigi la britan debaton, ni estas kondamnitaj (notu: tio estas troigo). Do, mia intenco por 2013 estas: laŭeble ignori la britajn debatojn, ne disvastigi tiutemajn blogaĵojn en Bloggingportal.eu, kaj anstataŭe ligi al aliaj debatoj.

La temon baldaŭ kaptis alia pinta bloganto, Mathew Lowry, kiu siatempe kreis la blogplatformon BlogActiv.eu, kaj kiu jam en 2009 sekvis debatojn pri la ebla uzo de Esperanto kiel komuna lingvo en EU-rondoj.

— Tiam la ĝenerala sento laŭ mia memoro estis, ke la esperantistoj havis tre bonajn argumentojn favore al Esperanto kiel potenciala komuna lingvo por la reta publika sfero de EU. La problemo estis, ke la angla kiel komuna lingvo havis, laŭ tiu trafa franca frazo ‘le mérite d’exister’ ("la meriton de ekzisto"), tiel ke Esperanto frontus malbonan cirklon kreitan de la reta efiko: "Kial mi lernu Esperanton por blogi pri Eŭropo? Neniu blogas pri Eŭropo en Esperanto, do mi havos nenion por legi. Kaj neniu kiu blogas pri Eŭropo parolas Esperanton, do ili ne povos legi miajn blogaĵojn!"

La solvo kiun Mathew Lowry nun proponas, estas ke la homoj kiuj jam scipovas Esperanton, la esperantistoj, kreu reton de esperantlingvaj blogoj pri EU-rilataj temoj, prefere almenaŭ unu blogon en ĉiu EU-lando. Tiaj blogoj laŭ li povus diskonigi la enlandajn politikajn debatojn al pli vastaj rondoj, kaj ili povus ankaŭ profiti unu de la alia, komparante paralelajn debatojn en ceteraj EU-landoj.

Blogo de Lowry

— Tia iniciato povus malbridi tiujn multajn debatojn, kiuj potenciale ekzistas, kiel multaj kredas, sed kiuj ne ricevas la bezonatan oksigenon, ĉar la koncernatoj ne povas aŭ ne volas blogi en la angla. Neanglalingvaj blogantoj dise en EU povus trovi pli vastajn publikojn. Metablogoj povus elfosi similecojn aŭ diferencojn inter naciaj debatoj. Vera konversacio povus esti kreita pri tio, kiel debatoj pri EU-politiko diversas dise en Eŭropo, verŝajne unuafoje.

Tia evoluo laŭ Mathew Lowry povus konduki al sciencaj esploroj, konferencoj, kaj kompreneble doni al Esperanto la atenton de la pli larĝa publiko.

En la diskuto kiu poste okazis kaj okazas en la blogo de Mathew Lowry oni atentigis, ke la kreo de tia bloga reto kun altkvalita enhavo postulus enorman kvanton da homaj rimedoj, kiujn la esperantistoj ne havas. Krome, eĉ se tia kvalita bloga reto per ia miraklo estus kreita, ĝi tamen ne allogus multan intereson, ĉar homoj simple ne pretas lerni novan lingvon por legi novajn enhavojn, skribis Rubén Fernández Asensio.

— Vidu, la katalunan parolas 10 milionoj da homoj kaj ĝi havas elstaran literaturon kun historio de preskaŭ 1.000 jaroj. Tamen la ekstera mondo apenaŭ entute rekonas tiun riĉaĵon. Mi renkontis tre malmultajn homojn kiuj lernis fremdan lingvon nur por aliri la enhavojn troveblajn en tiu lingvo. La escepto estas la angla, kiun ĉiuj studas (kaj foje eĉ lernas) pro senespera sento de devo.

Libera Folio turnis sin al Toño del Barrio, kies komentoj de antaŭ tri jaroj estis la semo, kiu nun kondukis al la propono de Mathew Lowry. Li ne opinias la ideon ege realisma.

— Fakte, eĉ la blogoj ne spertas bonan epokon nun, kiam homoj pli emas aliri sociajn retojn. Mi dubas ke la iniciato havus kontinuecon. Krome, mi supozas ke estas sensence ke blogantoj en iu lando reprezentus sian landon. Nu, mi certe esprimus miajn ideojn, ne tiujn de ĉiuj hispanianoj.

La plej riĉa el la malmultaj ekzistantaj esperantlingvaj blogoj pri EU-aferoj sendube estas tiu de Eŭropa Civitano, kies aŭtoro longe restis anonima. Li fondis la blogon antaŭ unu jaro, en januaro 2012, kaj tiam ne volis, ke lia persona fono influu la percepton pri la enhavo.

— Estas fakto, ke iom mi kaŝis min, ĉar mi ĉiam pensis, ke estas grava la informo kaj ne mia persono. Memkompreneble mia nomo ne estas sekreto: Mi estas István Juhász, 45-jara viro el Hungario. Mi laboras kiel edukanto en infanhejmo, kie ni zorgas kaj edukas mense handikapitajn infanojn, kiuj pro diversaj kialoj ne povas vivi en siaj familioj.

István Juhász opinias la ideon de Mathew Lowry principe interesa, sed ankaŭ li ne trovas ĝin tute realisma.

Eŭropa Civitano

— Unue, la establo kaj kunordigo de tiu reto de blogoj estus granda defio, ĉar la funkciigantoj de la diversaj esperantlingvaj retejoj kutime laboras senpage kaj tiu laboro bezonas sufiĉe multe da tempo kaj energio. Laŭ mia opinio estus relative malfacile trovi tiom da aktivuloj. Due, tiu reto postulus de la cetere ne tro aktivaj legantoj esplori 27 blogojn. Aliflanke, tiu reto de blogoj havus ne nur la taskon informi la legantojn kaj helpi la diskutojn, sed ankaŭ devus aktivigi la eŭropanojn kaj inter ili la esperantistaron, veki ilian interesiĝon. Ĉar nun la malaktiveco estas la plej granda problemo.

En la blogo Eŭropa Civitano, kiun István Juhász prizorgas sola, dum la pasinta jaro aperis 251 artikoloj, kaj ĝi laŭ li ricevas proksimume 350 vizitojn dum semajno.

— Povas esti, ke multaj esperantistoj simple ne scias pri la blogo.

Libera Folio: Kiel vi diskonigas viajn novajn blogaĵojn?

— Pri la aperintaj notoj regule ricevas sciigon la retlisto de Eŭropaj Federistoj, kies membroj tre multe helpis kaj helpas min per konsiloj, rimarkoj, komentoj kaj entuziasmigo, sed ĉiam tiel, ke mi povas resti sendependa. Por iom da tempo mi sendis sciigon ankaŭ al la retlisto "Eŭropo", sed kelkaj membroj de tio, ĝentile tamen firma-voĉe komunikis, ke tiujn ili ne bezonas. Memkompreneble mi respektas la peton kaj ne sendas pliajn sciigojn. La blogo havas propran paĝon ankaŭ en Facebook, ligilon en la paĝo de Eŭropaj Federistoj kaj estis menciita en Eŭropa Bulteno (Eŭropa Esperanto Unio) kaj ja, en Libera Folio.

István Juhász supozas, ke lian blogon regule sekvas kvindeko da personoj, ĉar tiom da homoj aperas ĉiutage por legi la novan blogaĵon. Por ke la propono de Mathew Lowry havu ajnan perspektivon, necesus multoble pli granda legantaro. La demando estas, kiom da homoj efektive pretus lerni Esperanton nur por povi legi blogaĵojn pri EU-politiko - kaj kiom da esperantistoj pretus kaj kapablus blogi en maniero kiu logus publikon. La temon pripensas Harri Laine en komento al la blogaĵo de Mathew Lowry:

— Malfacilaj demandoj por maldensa diasporo de homoj, el kiuj la plej multaj tute ne interesiĝas pri eŭropa politiko, des malpli emas diskuti ĝin en neŭtrala, ĵurnalisma maniero. Ho ve. Sed ĝuste en tiu maniero aferoj naskiĝas: oni metas la akvosemon en la pumpilon, oni kreas la eksplodeman sojlan mason. Ne pensu, ke tuj ekestos kunordigita reto de blogoj. Pensu pri etaj anguloj. Pensu pri tio, kiel iuj lingvoj naskiĝis, kun nur unu aktiva parolanto. Sed ni bezonas ankaŭ talenton, ne nur entuziasmon.

arkivita en:
Sinjoro ENG
Sinjoro ENG diras:
2013-01-10 10:41
Saluton. Mi pensas, ke la sana lingvo de esperanto estas grava por konvinki la homojn pri esperanto http://www.mondeto.com/1/po[…]ranto-1-brain-building.html
cyrille hurstel
cyrille hurstel diras:
2013-01-10 21:50
Ĝis nun, mi preferas dediĉi mian tempon al blogo kiu provas montri kiel homoj atingas plurlingvecon (eĉ denaskan) PERE de Esperanto.
La koncepto de intervjuoj estas priskribita franclingve tie ĉi http://blog-bilinguisme.fr/tour-monde-bilingue/
Eble venos traduko al la angla tiun ĉi jaron.
Cyrille
Frank Merla
Frank Merla diras:
2013-01-10 22:28
Lu Wunsch-Rolshoven
Lu Wunsch-Rolshoven diras:
2013-01-11 09:48
Neeblo de la propono de Mathew

La nombra rilato inter la uzado de Esperanto kaj de la angla troviĝas tre proksimume ĉe 1:1000, vidu ĉe http://eo.wikipedia.org/wik[…]ra_rilato_Esperanto_-_angla . Tial unua takso pri la nombra rilato inter homoj interesitaj pri eŭropa politiko kaj krome parolantaj Esperanton aŭ la anglan estas simila. Se do Esperanto-parolantoj volus krei la blogaron proponitan de Mathew Lowry, unu Esperanto-blogemulo pri eŭropa politiko kontrastus kun mil blogemuloj en la angla lingvo. Eĉ se ni multege streĉus nin dum iom da tempo, ni ne atingus signife alian rilaton. Plej verŝajne do, kiel jam detaligis aliaj, tiu relative malgranda blogaro ne povos logi homojn al lernado de Esperanto; ili verŝajne maksimume uzos maŝintradukajn servojn por iom sekvi niajn tekstojn - sed tion ili povas fari jam nun pri la naciaj fontoj de la proponita blogaro.

Multaj kampoj sen 'diabla cirklo'

Mathew (kaj Esperanto-komentantoj) cetere parolas pri 'diabla cirklo' rilate al Esperanto. Tio laŭ mi tre dependas de la kampo de uzado. Koncerne individuajn rilatojn inter homoj el diversaj landoj kaj koncerne internaciajn renkontiĝojn la Esperanto-komunumo jam delonge estas ekster la nivelo de diabla cirklo: Se homo ŝatas ĝuste tion, kion ofertas la Esperanto-mondo tiuterene, tiu povas eklerni kaj ekuzi Esperanton sen ajna plia kondiĉo. La limiga faktoro tiurilate troviĝas ĉe la informado pri Esperanto: Supozeble malpli ol 10 % de la 14-jaraj gimnazianoj kaj malpli ol triono de la studentoj scias sufiĉe multe pri Esperanto por fari bone bazitan decidon, ĉu lerni aŭ ne. La spertoj montras, ke post vere bona informado ĉ. 1 % de gimnazianoj kaj studentoj ekinteresiĝas pri Esperanto. Sekve laŭ mi tie kuŝas pli fekunda laborkampo por la plua disvastigo de Esperanto.

EU-komisiona misprezento: Esperanto kiel "sola tut-eŭropa lingvo"

Rilate al Eŭropo mi havas la impreson, ke indas korekti misajn konceptojn pri Esperanto. La Eŭropa Komisiono, departamento pri multlingveco, ne laciĝas paroli pri Esperanto kun la priskribo "kiel sola tut-eŭropa lingvo", http://ec.europa.eu/languages/orphans/faq_en.htm#15 ; kp. ankaŭ "sola komuna lingvo", http://eur-lex.europa.eu/Le[…]C:2006:324:0068:0073:EN:PDF , kie oni faras kontraston al multlingvismo. Tia prezento de Esperanto forte kontrastas kun la skribaj demandoj pri Esperanto en la Eŭropa Parlamento, kp. ekz. Dupuis ("posta lernado de lingvoj parolataj en EU"), http://eur-lex.europa.eu/Le[…]=CELEX:91998E001453:EN:HTML , aŭ Cushnahan ("unu el la laborlingvoj"), http://eur-lex.europa.eu/Le[…]=CELEX:91999E002376:EN:HTML . Tute same ekzemple la du lastaj deklaroj de Germana Esperanto-Asocio akcentas la lingvolernadon ("Sonnenberger Leitsätze" (2012), https://www.esperanto.de/node/116 . "Ni subtenas la multlingvecon." Kaj "Thesen zur EU-Sprachenfrage" (1995), http://esperanto.de/node/98 . "La sciado de pluraj fremdlingvoj estas dezirinda." Ankaŭ laŭ la teksto de EsperantoLand, "Esperanto en EU", http://www.esperantoland.org/[…]/EsperantoEnEU_EoLd_versio2011_05_22.pdf , Esperanton oni nur "pli ofte proponu kiel elekteblan fakon en lernejoj kaj universitatoj en EU".

La misprezento de Esperanto flanke de EU-komisionaj rondoj portas siajn fruktojn kontraŭ Esperanto. La bloganto Ronny Patz skribis kontrastigante Esperanton kaj plurlingvecon: "Turning the discussion to whether we need Esperanto or not isn’t really helpful. Multi- and Plurilingualism aren’t going to go away in Europe – and that is great." (Turni la diskuton al tio, ĉu ni bezonas Esperanton aŭ ne ne estas vere helpa. Mult- kaj plurlingvismo ne foriros en Eŭropo - kaj tio estas grandioza.) http://polscieu.ideasoneurope.eu/[…]/#comment-73214
Fabrício Valle
Fabrício Valle diras:
2013-01-11 15:24
La ideo krei blogojn pri EU-aferoj ne estas tute ne realisma, ecx male. Kadre la jxus lancxita Reto Nova, unu el la Esperanto-movadidoj proponitaj estas gxuste Esperanto-landologio, kies celo estas ne nur flegi la kreadon de blogoj, sed multo pli ol tio, la kreadon de bone strukturitaj pensorganizoj (angle: think tank). La celaro de tiuj pensorganizoj estos provizi la homajn kaj financajn rimedojn por ne nur kreado de blogoj, retejoj ktp, sed ankaux por organizado de seminarioj perinterretaj kaj cxeestaj,kongresoj, eldonado de libroj, brosxuroj, gazetoj. Tiuj pensorganizoj povas esti nove fonditaj aux jam funkciantaj Esperanto-organizoj adaptitaj al la taskaro. Ekzemple, landaj asocioj de UEA povas preni la mision farigxi pensorganizo pri siaj landoj. Tiel, Brazila Esperanto-Ligo, Esperanto Ligo por Norda Ameriko, Rusia Esperano Unio kaj ceteraj, farigxos pensorganizoj respektive pri Brazilo, Usono, Rusio ktp. Venis la horo por adopto de Esperanto kiel laborlingvo. Cxiu Esperanto-organizo eleku nicxon, faka Esperanto-movadido el Reto Nova, kaj eklaboru. Esperanto-landologio estas unu el tiuj fakaj movadidoj kiuj atendas la iniciaton de la esperantistaro. Se vi interesigxas pri tio, aligxu al labori-retonove+subscribe@googlegroups.com
Kalle Kniivilä
Kalle Kniivilä diras:
2013-01-11 15:41
Tute bone - sed ĉu vi jam demandis ekzemple al Rusia Esperanto-Unio, ĉu ĝi volas iĝi "pensorganizo pri Rusio"? Ĉar antaŭ ol vi demandis kaj ricevis la sendube entuziasmajn respondojn, vi ne povas certe scii, ke via plano efektive estas realisma.

Esperanto-Ligo por Norda Ameriko cetere delonge ne ekzistas.
Fabrício Valle
Fabrício Valle diras:
2013-01-11 19:00
Kara Kalle,
ne, mi ne demandis. Mi nur ekzemplis per tiuj organizoj. Vere, mi pli kredas pri nove fonditaj organizoj. Mi persone laboros por brazila pensorganizo. Ĉu iu(j) rusoj, usonano(j) ktp pretos same labori tiucele, nur la tempo diros. Esperanto de 125 jaroj iras laŭ la sama pado... Ni opinias, ke venis la horo iri iomete ankaŭ laŭ novaj padoj. Ni proponas ideojn, sed oni ne povas postuli ke ni faru la tutan laboron sole. Ni ja faros la parton kiu koncernas nin kaj kiu ni kapablas plenumi. Se vi bone legos la Fundamenta Principaro de Reto Nova, vi komprenos pli bone, ke ni estas movado por evoluigo de laboro per Esperanto per nova reto kaj novaj strategioj. La fakto estas, ke venas la horo por plena disvolvado de aplikadoj per Esperanto. Kiel? Ni proponas strategion kaj tre konkrete laboras sub la Fundamenta Principaro de Reto Nova sed kompreneble oni rajtas trovi niajn ideojn ne realismaj, dum ankoraŭ la afero estas ankoraŭ ne funde bakita. Nenio nova sub la suno! Mi lasas al vi demandoj: kiu estas la rolo de internacia lingvo Esperanto en la nuntempa mondo? Kiel rolu la Esperanto-organizoj? Ĉu same kiel en la zamenhof tempoj? Estas multe pli da demandoj ol tiuj en la aero kaj ni klopodas respondi ili laŭ nia kapablo kompreni la tutan aferon. Se estas homoj k
tiuj ŝatas niajn konkretajn respondojn al ili, tiuj homoj adoptu ilin. Se ne...estas akcepteble ke oni trovu malsamajn respondojn.
Fabrício Valle
Fabrício Valle diras:
2013-01-11 19:29
Pri realismaj planoj: ĉu estas realisma plano, ke homo sole lanĉis planitan lingvon kiel internacian komunikilon kaj ĉu same realismas ke multe da homoj tra la tuta mondo lernas tiun lingvon kaj laboras por kaj per ĝi, kaj eĉ kreas gazetojn per ĝi?
Ĉu estas realisma plano voli ke Esperanto fariĝu dua lingvo por ĉiu popolo? Ĉu estas realisma plano investi mian tempon en la legado folio en Esperanto en interreto? Ĉu estas realisma plano fordoni tempo kaj energion por idealo kia tiu pri neŭtrala internacia lingvo? Ĉu ni, kiel esperantistoj, estas realismaj homoj? Ĉu estas realisma plano klopodi organizi fakajn Esperanto-landologiajn pensorganizojn?
Estas multe da demandoj pri tio kio estas realisma aŭ ne. La fakto estas, ke grandaj projektoj aperas kiel realismaj en la unua momento. Se oni persistas, iom post iom oni povas venki la skeptikismon per konkretaj rezultoj. Kiu kuraĝas nun aserti, ke post nur 10 jaroj ankoraŭ estos neniu pensorganizo bone funkcianta en Esperanto? Ĉu oni realisme povas aserti ke post nur 10 jaroj UEA havos pli ol 50 mil membrojn?
Ni fakte estas antaŭ multe da demandoj kaj neniu certecon, neniu “vero” pri la estonteco. Tiukunteskte, estas nur du eblaj vojoj: atendi sidante la veno de la respondoj aŭ provi respondi ilin per laboro dum la pasado de la tempo. Pri niaj ideoj kaj projektoj, ni garantias plenan klopodadon dum la venontaj jaroj, kaj ne nur 10 venontaj jaroj. Tia estas nia maniero pritrakti la malcertecon!
LaPingvino
LaPingvino diras:
2013-01-11 20:40
Kial ne simple blogi dulingve aŭ plurlingve, kun helpilo por aŭtomate tradukigi al ĉies lingvo (nun ke Google Translate tion permesas)?

Oni povas simple fari Eŭropan blogon tiel, permesante kunblogadon de multaj!
Harri Laine
Harri Laine diras:
2013-01-11 20:47
Pri "reto nova" mi trovis en la reala reto nur fermitajn, aliĝo-invitajn pordojn ĉe FC kaj G, kaj nelegeblan (parte eĉ teknike nelegeblan, mi provis kaj per Firefox kaj Chrome) "Fundamentan Principaron" en Ipernity.

Verŝajne la "reto nova" estas rea provo kuiri supon el esperantistoj en ties propra suko kaj teni ilin nevideblaj al la ekstera mondo. Eble estas bone tiel.

La propono de Mathew Lowry estis sur nivelo nekredeble pli brila, ĉar li evidente supozis, ke almenaŭ teorie ni povus havi interesan blogaron en la reala mondo. Sed, kiel li mem konfesis ("in fact, I really doubt it will happen") lia propono estis nur malserioza ĝentilaspekta proponeto.
Kalle Kniivilä
Kalle Kniivilä diras:
2013-01-11 22:05
LaPingvino: Ĉu vi provis? Ĉu kun sukceso?

Mi blogas sufiĉe multe pri Rusio, nuntempe ĉefe svede, foje ankaŭ finne. La svedaj blogaĵoj ofte furoras, almenaŭ inter specialistoj. De tempo al tempo mi aperigis blogaĵojn en Esperanto, sed ili ne ricevis multajn vizitojn aŭ komentojn, do mi pli-malpli ĉesis fari tion.

http://www.kniivila.net/lingvo/esperante/

La aŭtomataj tradukoj iugrade helpas kompreni, pri kio temas diversaj tekstoj. Ili apenaŭ sufiĉas por kompreni nuancojn, aŭ entute certiĝi, kion volas diri la aŭtoro. Por konvikiĝi pri tio, provu fari Google-tradukon de ĉi tiu artikolo al ajna lingvo.
LaPingvino
LaPingvino diras:
2013-01-11 23:31
Mi plaĉe legis la Esperantaĵojn en via blogo, tamen kompreneble dependas de ĉu mi renkontas ilin.

La aŭtomataj tradukoj kompreneble ne estas perfektaj, sed ili povas funkcii kiel eliro se oni ne sukcesas kompreni la alian lingvon, por tamen kunbabili (iom kiel la unuatempaj ŝlosiloj). Oni povas ankaŭ ekzemple instigi al rapida tradukado de la artikolo en la komentoj (aŭ permesi aldonon de tiaj tradukoj al la artikolo, tiel fariĝas precipe teĥnika demando). Alia afero estas ke tio povas instigi al pli facila verkado de artikoloj por ke ĝi bone tradukiĝu... Mi ne volas ke oni dependu de aŭtomataj tradukoj, sed simple havi ilin por la kazoj kie interlingvo parolata de ambaŭ nehaveblas. Kaj se ĉiam estas versio en nacilingvo kaj Esperanto verŝajne oni rapide vidas pli da kialo por lerni iom pli da Esperanto.
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2013-01-12 09:52
Eble la Esperantistaj kontribuoj en blogoj estus pli atente rigardataj, se ili enhavus utilan informon, kiuj la legantoj alimaniere ne povas facile akiri.

Mi sekvas diversajn diskutojn, precipe en Ipernity, kaj konstatis, ke Esperantistoj ĉiam relative frue atingas lingvan problemon. Nun ili povas energie diskuti.

Eĉ kiam mi proponis la internacian jaron de kvinoo, kiun la Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj deklaris por 2013, mi tuj spertis tion. Oni komencas kvereli pri la vorto "Kvinoo", kiu troviĝas kaj en vikipedio kaj en PIV. Kelkaj simple uzas alian vorton, ago, kiu ne faciligas la laboron de serĉmaŝinoj. Aliaj protestas, ke "Kvinoo" estas ofendo kontraŭ la indiĝenaj popoloj.

Pri la fakaj proponoj ne estas granda reago. Ekzemple proponi la temon por publika prelego de la loka klubo kaj inviti taŭgajn celgrupojn, ekzemple vegetaranojn.

Hieraŭ mi kunportis memproduktitaj kuketoj al nia kutima kunveno en la restoracio "Arema" en Berlin. Kelkaj jam konis mian dolĉan varianton, kiun mi produktis por la Zamenhof-festo. Nun mi prezentis la spican varianton.

La praktika sperto pri afero el la reala mondo estis tre bone akceptata. Oni sufice longe diskutis pri kvinoo, la produktado, la kuirarto. Mi ĉiam alportas ujon kun la nekuiritaj semoj, kiuj estas facile aĉeteblaj.

La oficiala prelego okazos la 28-an en Danziger Straße 50 en Berlin-Prenzlauer Berg. La dato troviĝas en la oficiala Kalendaro pri mediaj aferoj en Berlin:

http://www.umweltkalender-berlin.de/angebote/details/15763

Cetere Johano Pachter, kiu kiel kutime venis tro malfrue, tuj demandis: "Kie estas la kvinoo", sed oni devas diri, ke ekzistis, sed nun estas en la stomakoj de la ĉeestantoj.

Johano Pachter organizis la prezenton de mia filmeto dum JES.

http://www.youtube.com/watch?v=BOaxD2-n9eA

Kopiante la ligilon mi konstatis, ke estis 175 personoj, kiuj rigardis.
Eduardo Kozyra
Eduardo Kozyra diras:
2013-01-12 12:28
Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2013 / Ĉu eŭropanoj lernu Esperanton por blogi?
Info
InformoBonvenon! Vi sukcese salutis.
Ĉar eĉ NOVA PIV 2005 ne enhavas la terminon "blogo' mi sube aldonas ĝin el mia ESP-ANG-POLA vortaro:
blog/o (= reta taglibro, retotaglibro) blog, weblog (web log) (subst.) komp. blog, sieciowy dziennik (pamiętnik) ~i blog (verbo) komp. blogować ~ero, ~aĵo blog wpis ~anto, ~ulo (= verkanto de retotaglibroj) blogger (subst.) komp. bloger
Jairo Augusto dos Santos
Jairo Augusto dos Santos diras:
2013-01-12 15:13
La granda problemo, kiun mi vidas tie ĉi estas tiun kiun li komentas pri la maldensa diasporo de esperantistoj.

Sed mem tiel, jam estas pli bone pravigata, ke ne gravas la kvanton sed gravas la _kvalito_ de la unio! Hitler jam pruvis tiun en la nazia Germanujo. Imagu ni tiun relative malgranda grupo faris marŝante je ansera marŝo kaj farante la tero tremi.

Tiun kiun ni devas fari estas la samo sed _pozitive_. Ni ne marŝos batante sur la brusto nome de superiora raso, kiun ne ekzistas. Ni devos marŝi por la konceptoj de Frateco, Egaleco kaj Libereco. La uzo de angla lingvo ne eblas tiun sed Eo, jes!

Se ni agas sinergie kaj organizate ni estos multe pli fortaj ol ĉiuj miljaraj ekzistantaj naciaj kulturoj.

Mi legis la observojn de Lu Wunsch-Rolshoven kaj mi devas respekti lian opinion ĉar li estas krom alia, tre racia homo. Sed ni devas rigardi lian komenton kiel obstakloj kiujn ni devas superi, ne kiel nevenkeblaj malpermesoj. Vere la eŭropa multlingvismo povas esti la apogo al nia lingvo.
Istvan Ertl
Istvan Ertl diras:
2013-01-13 15:30
Jen ekzemplo de artikolo kiu (se la esperantista autoro, chefkolumnisto de hungara taggazeto, verkus ghin en Esperanto) povus interesi ajnan leganton en Francio, pri la hodiauaj protestoj kontrau la legho "nupto por chiuj":
http://nol.hu/velemeny/20130112-a_tunteto_mult
amike
Istvan Ertl
Kalle Kniivilä
Kalle Kniivilä diras:
2013-01-13 15:36
Ĝi povus interesi ankaŭ min, sed bedaŭrinde la Google-traduko estas nekomprenebla:

La protestantoj lasta
Se ĉio estus tiel ŝajnis al esti la lasta semajno egybekelhettek legtürelmetlenebb gaja e en Francio. Francois Hollande promesis en la kampanjo, ke la institucio de geedzeco por gajaj fari disponebla. Li gajnis la elekton, estis enskribitaj en la beko, la Kabineto koincidis en la Parlamento, kaj estus devinta, eniros en la unua de januaro.

(ktp ktp)

Ĉu la ĉefkolumnisto ne permesus, ke vi traduku ĝin, kaj aperigu en iu taŭga loko? Ĉu Eŭropa Civitano ne volus ĝin aperigi?
Istvan Ertl
Istvan Ertl diras:
2013-01-13 18:37
Google Translate estas iom malpli fusha en la direkto anglen, sed elhungarigo efektive restas por ghi dura nukso.
Mi supozas ke riceveblus permeso por aperigo de Espa versio, sed mi ne (tuj) havus tempon por tio.
Provizore ni esperu ke ghi trafos en la morgauan gazetaran revuon trilingvan de
http://www.eurotopics.net ...
amike
Istvan Ertl
Petro CHIBLEUR
Petro CHIBLEUR diras:
2013-01-14 12:11
Mi estas nova en tiu diskutejo. Verŝajne, la uzantoj povas facile skribi per Esperantaj literoj. Ĉu iu inter la legantoj povas konfirmi tion al mi per respondo al mia komento? Dankon.
Gabriele Corsetti
Gabriele Corsetti diras:
2013-01-22 09:23
Kiel kutime, kelkaj el la Esperantistoj kiuj komentis sub la blogajxo de Ronny Patz lasis komentojn kiuj donis la impreson ke ili estas fanatikuloj aux ekster la mondo.

Jen unu ekzemplo:
"For any of the EU-debates you guys prefer (“membership yes/no”, “federalism yes/no”, “directly elected president yes/no” etc.) to take place, first you have to go through this one: “neutral common language yes/no”. Any attempt to build an European citizenry while bypassing this stage is much more utopian and doomed to fail than Esperanto."
(mi ne tradukas. Se vi ne komprenas la Anglan, uzu googletranslate).

Cxu tiu komento ne estas iom ekster-monda? Cxu vere oni ne povas debati pri tiuj aliaj gravegaj temoj sen unue debati pri la problemo de "neutrala komuna lingva"? Kvankam neniu en Euxropo ecx interesigxas pri tiu problemo (aux konscias ke gxi ekzistas) krom Esperantistoj mem.

Por debati kun ne-Esperantistoj, unue oni devas kompreni kiom Esperanto estas malgrava kaj malgranda en la nuntempa mondo.
Istvan Ertl
Istvan Ertl diras:
2013-01-22 23:42
Harri Laine atentigis pri artikolo, itale kaj angle
http://www.chefuturo.it/[…]/
http://www.wired.com/[…]/
en kiu la autoro alvokas al regula anglalingva sciigado pri Italio, tial ke la mondo, tro fokusita anglalingve, ne povas sufiche aliri informojn pri la medio de mezgrandaj entreprenoj italaj.
amike
Istvan Ertl
Edmund GRIMLEY EVANS
Edmund GRIMLEY EVANS diras:
2013-01-23 12:04
Vi troigas. Ekzistas ja neesperantistoj, kiuj interesiĝas pri lingvopolitiko kaj la manko de komuna lingvo en EU. Cetere, mi konsilas al vi ne kunzliĝi tro frue en via kariero. Restas ankoraŭ tempo por esti malbonhumora grizulo. Aŭ ĉu okazis eraro en la servilo, kaj la supran komenton efektive verkis Andy Künzli?
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2013-01-23 13:26
Kiel vi difinas ĉi tion neologismon? kunzliĝi