Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2013 / Eksa Eŭropa Unio iam parolis Esperanton

Eksa Eŭropa Unio iam parolis Esperanton

de Redakcio Laste modifita: 2013-06-16 13:47
Domo de eŭropa historio en ekzilo. Tiel, en Esperanto, kaj kun esperantlingvaj klarigoj, nomiĝas eksterordinara ekspozicio, ĝuste nun okazanta en Bruselo. La kreinto de la aranĝo, kiu ricevis multe da internacia atento, elektis uzi Esperanton pro ĝia simbola signifo.

En la imagita estonteco, priskribata de la ekspozicio, Eŭropa Unio estos disfalinta ĉirkaŭ la jaro 2018, sekve de financa krizo kaj de kreskantaj naciismaj sentoj.

La ekspozicio ŝajnigas okazi en la jaro 2063, kaj rakontas pri la pasinteco antaŭ duona jarcento, kiam eŭropanoj ankoraŭ uzis komunan valuton, limoj inter naciaj ŝtatoj estis neakraj, kaj la koro de la kontinento troviĝis en Bruselo, ne en Varsovio.

Eksponaĵoj montras statistikojn pri la kresko de subteno al naciismaj partioj diversloke en Eŭropo, de Ora Tagiĝo en Grekio ĝis Flandra Intereso en Belgio, la imagitan postan kreiĝon de novaj naciaj ŝtatoj en Eŭropo kaj la disfalon de la unio.

La klarigoj de la ekspozicio estas en grandparte tute komprenebla Esperanto, kun tradukoj en la franca, la nederlanda kaj la angla. La elekto de Esperanto kiel la ĉefa lingvo de la aranĝo estas rimarkinda, konsidere ke la aŭtoro de la ekspozicio, la teatristoThomas Bellinck, ne estas esperantisto kaj tute ne scias la lingvon.

Li elektis uzi Esperanton kiel parton de la artaĵo, ĉar laŭ li Esperanto por averaĝa civitano de Eŭropa Unio estas "iom kiel EU mem"  - iom konata, sed samtempe io fremda. Ĝuste tiun senton de duonkonateco-duonfremdeco li volis krei ĉe la vizitantoj, interalie per la lingvoelekto.

Eksa Eŭropa Unio iam parolis EsperantonLa ekspozicio estis malfermita en la eŭropa tago, la 9-an de majo, ne malproksime de la ĉefaj administraj konstruaĵoj de Eŭropa Unio en la centro de Bruselo. La morna bildo de estonteco, en kiu la nuna Eŭropa Unio ne plu ekzistas krom kiel malklara memoro de iama, malsukcesinta utopia projekto, laŭ la aŭtoro de la ekspozicio estas celita kiel memorigo pri tio, kio povus realiĝi en la plej malbona okazo.

En intervjuo de la elstara usona reta kaj papera periodaĵo Foreign Policy, Thomas Bellinck rakontas pri la jaroj tuj antaŭ la komenciĝo de la unua mondmilito, kiam multaj eŭropanoj supozis, ke milito en la kontinento ne plu eblos, pro la proksimaj ekonomiaj kontaktoj kaj pro la parencaj ligoj inter la nobeloj en la diversaj landoj.

— Timigas min pensi, ke ni revenis al la punkto, kiam ni ne plu konsideras la eblecon de milito en Eŭropo, li diras al Foreign Policy.

Seán Ó Riain estas unu el la esperantistoj kiuj kaptis la okazon vidi la ekspozicion. Li rekomendas al ĉiuj fari la samon, antaŭ ol la ekspozicio fermiĝos vendrede la 14-an de junio:

– Valoras viziti la ekspozicion, pro la nekutime grava uzo de Esperanto fare de neesperantisto, kaj por pli profunde kompremi la gravecon de eŭropa integriĝo.  Tio aparte gravas por la generacioj kiuj havas neniun rektan sperton de milito en Eŭropo, kaj kiuj pro tio eble emas forgesi ke la homa naturo ne profunde ŝanĝiĝis, per ia miraklo, en 1945.

La retejo de la ekspozicio - en la franca, nederlanda kaj angla, sed ne en Esperanto

arkivita en:
Ferdinand Cesarano
Ferdinand Cesarano diras:
2013-06-10 19:33
La elekto de la jaro 2063 estas signifo-plena por la adeptoj de Star Trek. Je tiu jaro, Zephram Cochran unuafoje sukcese uzos la kurban pelilon. Tiu ago kondukos la homaron al alianco kun la vulkanoj; kaj tio fine kaŭzos la fondiĝon de la Federacio.

Tio do estos bona jaro el kiu rigardi antaŭen al la Eŭropa Unio!
Neceseco
Neceseco diras:
2013-06-10 19:52
Ĝi ne bone montras Esperanton, aparigi ĝin kiel ion faŝisman lingvon trudita sur la popoloj laŭ mi; kiu estas la ekzakta malo de ĝia vera esenco.

Ĉiumaniere bona por ni, nuntempe kio gravas estas igi ĝin konata.
Ferdinand Cesarano
Ferdinand Cesarano diras:
2013-06-10 20:04
Mi celis skribi "rigardi malantaŭen al la Eŭropa Unio", el la vidpunkto de la jaro 2063. (Konfuzas min tiu vojaĝado tra la tempo!)
Marek Blahuš
Marek Blahuš diras:
2013-06-10 22:52
Dankon al Kalle pro la artikolo. Mi notu, ke estis unue Miroslav Malovec, de kiu mi aŭdis la 27-an de majo pri Esperanto en tiu projekto, kiam pri ĝi raportis Ĉeĥa Televido, kiu momente aperigis kelkajn el la paneloj, sed tute sen mencii Esperanton.

Verŝajne regos malsamaj opinioj pri la rolo de Esperanto en tiu ĉi ekspozicio inter esperantistoj. Mi, kiu ĝenerale ŝatas, kiam Esperanto aperas ie ajn publike, ĉar per tio ĝi memorigas pri si mem tiel ke ĉiu kiu volas pri ĝi aŭdi havas la ŝancon mem decidi kion fari pri tiu informo plu, pensas, ke tiu projekto estas pozitiva reklamo por Esperanto. Nome, celo de la ekspozicio estas aludi la problemojn de Eŭropa Unio (pro kiuj ĝi, hipoteze, fiaskis), kaj ĝi faras tion vere profunde, kiam ĝi unu grandan problemon - tiun de komunikado - aludas jam per elekto de la ekspozicia lingvo mem. Sed ankaŭ la alia celo, la arta efiko, priskribita en tiu ĉi artikolo, plaĉas al mi kaj pozitivas laŭ mi (Esperanto io komuna, konata sed fremda samtempe - tio efektive spegulas la hodiaŭan realaĵon).
Ed Robertson
Ed Robertson diras:
2013-06-10 23:03
Tamen la ekspozicio erare sugestas, ke Skotlando alighis al la EU en *2017*. La referendumo okazis en septembro 2014, estis kompreneble amasa subteno por sendependigho, kaj Skotlando, estante jam en la EU, kaj malkiel la cetero de la Unuighinta Reghlando, estante jam entuziasma parto de la EU, bezonis tre mallongajn diskutadon kaj intertraktadon kun la ceteraj landoj de EU, kaj farighis membron tuj kiam ghi sendependighis en marto de *2016*.
Eduardo Kozyra
Eduardo Kozyra diras:
2013-06-11 05:31
Bravo Marko Blahuš, mi samopinias kaj mi tute konsentas kun via frazo: "... projekto estas pozitiva reklamo por Esperanto." Bonvolu rimarki ke neesperantisto Thomas Bellinck kuraĝis tuŝi la temon Esperanto tie en Bruselo aludante la problemojn de nuna Eŭropa Unio.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-06-11 14:56
Feliche, Svislando ne estas membro de EU, tiel ke chilande neniu sentas la bezonon raporti pri tiu strangajho. En 2063, Europo probable estos parto de Chinio kaj la komuna europa lingvo estos la china... :-(
Stanislaw Rynduch
Stanislaw Rynduch diras:
2013-06-12 09:04
Thomas Bellinck ne estas profeto.
Ofte pacifisto rememoras pri milito dezirante pacon.S-ro Bellinck ne estas profeto, sed simple alludante pri pereo de europa tuteco atentigas pri ekzistantaj problemoj, interalie pri la lingva problemo. Ni ne devas jam akordigxi pri fino de EU, sed gxuste plifortigi klopodojn por gxin efektivigi.
De la tempoj kiam estis faritaj provoj kunigxi en nia kontinento estis garantiita paca kunekzisto kaj sxajnas al mi, ke antaux cxio tio estas plej grava.En nuna mondo unu sola lando malbone povas ekzisti kaj tial ni devus en Euxropo ne nur kunvivu sed por sukcese kontrauxstari interancian konkurencon nepre komune mastrumi...
La ekspozicio certe al multaj, kiuj ankoraux ne vidis kiel aspektas Esperanto nun povis konvinkigxi, ke gxi estas gxeerale facile komprenebla, kiun oni povas serioze pritrakti.
Mi opinias, ke Thomas Bellinck faris gxustan, racian pasxon kaj ni povas nur esti al li dankema.