Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2013 / Esperanto kaj neperforto

Esperanto kaj neperforto

de Redakcio Laste modifita: 2013-02-03 10:58
La 30-a de januaro estas la Tago de Paco kaj Neperforto en la Lernejo. Okaze de tiu tago, la scienca revuo Global Education Magazine dediĉis tutan numeron al la temo, kaj interalie publikigis dulingvan artikolon, en la hispana kaj en Esperanto, pri Esperanto kaj neperforto. La artikolo estis verkita de la esperantisto Javier Alcalde, esploristo pri malarmado kaj sociaj movadoj en la Internacia Kataluna Instituto por Paco en Barcelono. Libera Folio republikigas la artikolon kun permeso de la aŭtoro.

En 1887 Ludoviko Lazaro Zamenhof prezentis sian proponon por internacia helpa lingvo. Ĉi juda okulkuracisto, edukita en la rusa, vivis en Bjalistoko (nun en Pollando), kie estis oftaj streĉiĝoj inter la diversaj etnaj grupoj vivantaj en la urbo. Lia lingvo estis popole konata per la nomo de Esperanto, la pseŭdonimo uzita de la aŭtoro ('tiu kiu havas esperon').

Ekde la komenco la celo estis, kaj estas, plifaciligi komunikadon kaj komprenon inter la popoloj per facila kaj neŭtrala lingvo (kiu apartenas al neniu). Laŭ popola diro, 'homoj kompreniĝas parolante' kaj Zamenhof kredis, ke tiel konfliktoj kaj militoj povus esti evitataj. Tiu ĉi celo estas konata kiel 'la interna ideo ' kaj eble tio ĉi estas kio malsamigas ĉi lingvon disde ceteraj planitaj lingvoj (hodiaŭ pli ol 1000!), kiuj neniam atingis la popularecon de Esperanto. Esperanto estas regula kaj intuicia lingvo, kun granda propedeŭtika valoro (lerni Esperanton faciligas la lernadon de fremdaj lingvoj).

125 jaroj post ĝia naskiĝo kaj sen ekonomia aŭ politika apogo, ĝi restas vivanta lingvo. Unuflanke, Esperantistoj distingiĝis pro sia defendo de lingvaj rajtoj, ekzemple, tradukante artaĵojn de minoritataj literaturoj. Ili ankaŭ kreis unikan kulturon, riĉa kaj diversa, ampleksanta la kvin kontinentojn. Ekzistas tre aktiva Esperanto-komunumoj en Francio, Germanio, Pollando, Hungario kaj Flandrio aŭ en Brazilo aŭ Ĉinio. Parte pro la Interreto, Esperanto vivas nuntempe duan junecon. Ĝi estas unu el la plej aktivaj lingvoj en la reto, kiel montras la kvanto (kaj kvalito) de artikoloj ĉe Vikipedio, ĝia ĉeesto en google tradukisto aŭ sennombraj portaloj por lerni la lingvon senpage, facile kaj rapide.

Ĝiaj uzantoj dividas la humanismon de Zamenhof kaj lian sindevontigon por neperforto, eksplicite rekonitan de pli ol 100 jaroj. Zamenhof plurfoje estis kandidato por la Nobel-pacpremio. En 1910 li komenciĝis kiel unu el la pelj firmaj, sed fine la premio estis donita al la International Peace Boureau. En 1915, malmulte antaŭ sia morto, la iniciatinto de Esperanto petis  en malfermita letero al diplomatoj, kiuj devos rekonstrui Eŭropon post la Granda Milito, la kreon de Unuiĝintaj Ŝtatoj de Eŭropo kaj ankaŭ la kreon de Eŭropa Kortumo; proponojn kiuj tiam ne estis majoritataj kaj kiuj nun ŝajnas evidentaj kaj eĉ nemalhaveblaj.

La etika kaj tutmonda projekto, en kiu Zamenhof inkluzivas Esperanton kiel baza ilo de komunikado ekestis do en kunteksto de imperiismaj luktoj kaj en foresto de monda registaro aŭ de institucioj pri rezolucio de konfliktoj inter nacioj. En ĉi tiu projekto estas ankaŭ serio da bazaj principoj kaj universalaj reguloj de konduto, kiuj povus esti konsiderataj kiel precedentoj de homaj rajtoj, kaj kiuj bone asociiĝas al neperforto de Tolstoj. Eble pro tio la rusa verkisto estis forta subtenanto de internacia helpa lingvo. Fakte, la Universala Esperanto-Asocio (UEA), estas unu el la unuaj organizoj, kiuj subtenis la celojn de la Unuiĝintaj Nacioj, aldonante punkton al sia statuto, kiu konstatas, ke respekto al homaj rajtoj estas esenca kondiĉo por ĝia laboro.

Aliflanke, la ligo de esperantistoj kun la aspiroj de libereco kaj egaleco inter la homoj kaj inter la popoloj estas profunda. Ekde ĉi tiu perspektivo ni povas mencii la aktivecojn per Esperanto, kiuj okazis dum la Hispana Interna Milito, inkludante gravan laboron de propagando, precipe el Katalunio kaj Valencio. Tiam oni eĉ pensis fari Esperanton lingvo de komuna interrilato inter la internacibrigadistoj, kaj en iuj kazoj ĉi tio estis farita. Tamen, praktikaj konsideroj kondukis al la organizado de homogenaj grupoj laŭ lingvo kaj fine al lernado de la hispana kiel maniero por integriĝi en la lando.

Konkrete en la kampo de paco, la Esperanto-movado faris gravan kontribuon al la idealo de neperforto: Mallonge, tra la bezono por praktika apliko de filozofio por paco, kiu historie trovis malfacile bildigi ideon tiel abstrakta kiel tiu de paco. En Esperanto, la serĉo de paco konstruiĝas per reciproka kaj egala interkompreno. Estas per komunikado, ke oni atingos la utopion fratigan de Esperanto.

Kiel meti tiujn idealojn en praktiko? Certe ekzistas inspiraj ekzemploj, kiel la japanaj kiuj unue tradukis al Esperanto la personajn spertojn de la tragedio de Hiroŝimo kaj Nagasako, kio faciligis, ke Esperantistoj el aliaj landoj tradukis ilin al lokaj lingvoj, ebligante ke internacia civila socio konsciiĝis de la suferado de la viktimoj de la atombomboj. Ankaŭ la agado de la esperantistoj de diversaj landoj post la Dua Mondmilito, kiuj sin kunordigis por gastigadi aŭstriajn infanojn, kiuj restis en situacio de malriĉeco kaj senhelpeco, montras la potencialon de la lingvo kaj ĝiajn valorojn.

Ne estas hazardo, ke Esperanto atingis sian plej altan nivelon de populareco kaj influo en la intermilita periodo, en kiu estis seriozaj provoj por uzi internacian helpan lingvon en la nova internacia politika arkitekturo, kiu ekaperis post la Granda Milito. Oni pensis tiam, ke la uzo de Esperanto en la Ligo de Nacioj (antaŭulo de UNO) faciligus komunikadon inter homoj tiel, ke povus esti evitata la Dua Mondmilito. Esperantistoj alvokis al starigo de novaj juraj kontroloj en la rilatoj inter ŝtatoj, kune kun spirito de reciproka kompreno.

En tiu momento, la faktoj ŝajnis konsenti kun ili. Kun dekoj da miloj da personoj lernante la universalan helpan lingvon, la espero de pli justa socio ŝajnis ebla. Ankaŭ en ĉi tiu epoko oni kreis la Katolikan Internacion, kiu uzis Esperanton en klopodo kunigi Katolikismon kaj pacismon.

Faciligante komunikadon inter homoj trans limoj, Esperanto malfaciligis la kontrolon de la informado en totalismaj reĝimoj. Pro tio, ĝi estis brutale persekutita en diktaturoj dum kaj post la Dua Mondmilito, kaj ankaŭ en aliaj landoj (ekz., en Usono dum la Macarthismo). En la koncentrejoj mortis judoj, ciganoj, gejoj ... kaj esperantistoj. En ĉi tiu periodo, oni dokumentis la ekziston de esperantistoj en la koncentrejoj, kiuj instruadis la lingvon; aliaj, kiuj kaŝis judojn; kaj aliaj kiuj estis savitaj, ĉar la soldato persekutante ilin rimarkas ke ambaŭ (persekutanto kaj persekutito) estas subtenantoj de ĉi tiu kaŭzo.

Similaj agadoj okazis en aliaj konfliktoj, kiel en la bosnia milito, kvankam en pli malgranda skalo. Ankaŭ konataj, estas la pontoj de paco inter la blokoj de Oriento kaj Okcidento, konstruitaj per Esperanto dum la Malvarma Milito. Plie, en malsamaj kuntekstoj Esperanto estis tre utila ilo por havigi vizion de historio, kiu povas esti uzata de pluraj nacioj kun konfliktantaj historiaj vidpunktoj.

Estas ĉi tiu lingvo, kiu naskis embrian esploradon pri paco, studantan la sociajn kaj ekonomiajn radikojn de konfliktoj. Fakte, multaj gravaj pacistoj de la lasta frujarcento estis ankaŭ esperantistoj. En tiu tempo, pacisto kaj esperantisto estis preskaŭ sinonimaj vortoj, kiel evidentiĝas en la aktiveco de intelektuloj kiel Edmond Privat (la amiko de Mahatma Gandhi kaj Romain Rolland), unu el la ĉefaj aktivuloj de la esperantismo post la morto de Zamenhof kaj neperforta pacisto, kiu kampanjis por sendependeco de Pollando, Barato kaj Alĝerio. Aliaj tre aktivaj pacistaj esperantistoj estis Albert Škarvan, Louis Couturat, Gaston Moch, Paul Berthelot, Jean Jaurès, Édouard Vaillant, Alfred Fried, Alfred Moscheles, Josef Metzger, Hector Hodler aŭ Julia Isbrücker. Rilate al la disvastigantoj de Esperanto en pli larĝaj sektoroj de pacismo, oni povas mencii Bertha von Suttner aŭ Romain Rolland, kvankam ĉi tiuj lastaj du ne parolis ĝin flue.

La kontribuo de Esperanto estas trans la interkompreno inter ŝtatoj, kaj celas pli la  pacan kunekzistadon de la popoloj, de la homoj. Tial, internaciaj institucioj kiel UNESKO alvokis al ĝia studado kaj instruado en lernejoj kaj universitatoj. UNESKO diras en sia enkonduko, ke paco komenciĝas en la mensoj de homoj. Kaj tie ĉi estas kie agas la propono verkita de Zamenhof. Preter la oficialaj kanaloj de komunikado kaj preter abstraktaj deklaroj de internacia kunlaboro, la trafo okazas per personaj kontaktoj.

Tiel, ni povas reliefigi la fratecon inter poloj kaj judoj dum la fruaj jaroj de la historio de Esperanto, senperfortan aktivismon kontraŭ japanaj koloniigoj en Koreio kaj Tajvano en la jaroj 1920 kaj 1930 aŭ la kunekzistadon inter judoj kaj araboj en Esperanto-organizo en Palestino dum la Brita mandato. En Ruando post la genocido de la jaroj 1990 ekzistas komunumoj kie, malgraŭ ke ili parolas la saman lingvon, ĝiaj membroj kelkfoje uzas Esperanton, ĉar tio ĉi ebligas esprimi libere kaj sen neceso utiligi la diversajn formojn, kiuj la loka lingvo rezervas al ĉiuj etnaj grupoj. Ankaŭ en landoj kiel Ĉinio, kie dekoj da lingvoj kunekzistas, Esperanto funkcias en iuj sociaj grupoj kiel pontolingvo, pli efika ol aliaj lokaj lingvoj, malfacile lerneblaj kaj ligitaj al sektoro de la loĝantaro kaj al rilatoj de povo.

Alia areo, kie la rilato inter Esperantismo kaj pacismo fruktiĝas estas esperanta literaturo. Inter la plej elstaraj ekzemploj, notindas la verkoj de aŭstralia Trevor Steele kaj hungara Gyula Baghy, kune kun aliaj kiel Kiel Akvo de l'Rivero de la franca Raymond Schwartz, La Granda Kaldrono de la skota John E. Francis, Kroata milita noktlibro de la kroata Spomenka Stimec aŭ la epopeo en verso Poemo de Utnoa de la kataluna Abel Montagut. Ankaŭ menciindaj estas membiografiaj tekstoj pri spertoj de milito, kiel Maskerado de Tivadar Soros, en kiu la patro de la fama financisto George Soros klarigas siajn spertojn kaj tiujn de sia familio dum la Dua Mondmilito. Tre rekomendita legado estas ankaŭ la taglibro de la esperanstisto Petr Ginz, originale skribita en la ĉeĥa kaj memorigante al la fama taglibro de Anne Frank.

Nuntempe, en la konverĝo de malsamaj agendoj de sociaj movadoj, la pioniroj de Esperanto devus esti rekonitaj en la esenco de alimondisma neperforto promociita de aktivistoj por internacia solidareco. Se oni konsideras la problemon de la foresto de monda helpa lingvo kune kun aliaj sociaj aferoj, oni konkludas, ke la sorto de Esperanto estas ligita al la starigo de pli paca kaj justa internacia ordo. Mallonge, oni povas diskuti pri la farebleco de la lingva propono, sed la kontribuo de Esperanto al la teorio de neperforto estas nedubebla.

Javier Alcalde

Javier Alcalde estas doktoro en politika scienco de la Eŭropa Universitata Instituto en Florenco. Nuntempe esploristo pri temoj de malarmado kaj sociaj movadoj en la Internacia Kataluna Instituto por Paco en Barcelono. La artikolo origine aperis en Global Education Magazine kaj legeblas ĉi tie. La tuta numero legeblas kaj elŝuteblas ĉi tie.

 

Literaturo:

  • Alcalde, Javier (2013) “Pacifism”. En David A. Snow, Donatella Della Porta, Bert Klandermans, Doug McAdam (eds.) The Wiley-Blackwell Encyclopedia of Social and Political Movements. Blackwell Encyclopedias in Social Sciences.
  • Alòs, Hèctor (2012) “Els esperantistes catalans. Un col.lectiu pacifista en un món global”. ICIP Working Papers 2012/03. Barcelona: Institut Català Internacional per la Pau. Disponible en la kataluna kaj en la angla.
  • Del Barrio, Toño kaj Ulrich Lins (2010) “La utiligado de esperanto dum la hispana intercivitana milito”. En Hèctor Alòs kaj Francesc Poblet (eds.) Historio de Esperanto en la Kataluna Landaro. Barcelono: Kataluna Esperanto-Asocio. http://www.nodo50.org/esperanto/artik68.htm
  • Lins, Ulrich (2000) "The work of the Universal Esperanto Association for a more peaceful world". Esperanto Documents 45 A. Rotterdam: UEA. Disponebla angle kaj esperante.
  • Lins, Ulrich (1990) La danĝera lingvo. Studo pri la persekutoj kontraŭ esperanto. Dua Eldono. Mosva: Progreso.
  • Sikosek, Marcus Ziko (2003) Esperanto sen mitoj. Dua Eldono. Flandra Esperanto-Ligo.
arkivita en:
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-02-02 18:53
Gis nun mi ne legis pli naivan tekston pri tiu chi temo (krom tiun de Lins aperintan che UEA, sur kiu tiu chi teksto evidenta bazighas).
En miaj 13 hipotezoj mi klarigis, kial la Esperanto-movado faris neniun esencan kontribuon al la paco, homaj rajtoj ktp. (sed nur asertis tion kadre de la stulta propagando). Malgrau tio, napokapoj disvastigas tiun fatrason.

José Antonio Vergara
José Antonio Vergara diras:
2013-02-02 20:10
Mi tre bedauras ke tiu chi salutinda elpasho fakspecife prezenti Esperanton en neEsperanta medio, ricevis kiel unuan komenton en Libera Folio la chiaman, ekstreme negativan, tede unutonan amaron de Künzli. Eble jam tempo estas ke li plenumu sian ofte anoncitan kompletan retirighon, por ke li finfine liberighu de la terura krucumo havi ajnan kontakton al homoj lau li idiotaj, naivaj, neelteneblaj.
Dankon al Javier Alcalde kaj al Libera Folio por informi pri lia donaco de ghojo al ni, zombioj en la plej timindaj premsonghoj de K{unzli.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-02-02 23:32
Mi bedauras, ke per miaj elpashoj, komentoj, analizoj kaj kritikoj ghis nun mi ne sukcesis shanghi la pensmanieron de e-istoj.
Se mi estus psikologo au psikiatro mi eble komencus fake priskribi la sintenon kaj pensmanieron de e-istoj el psikopatologia vidpunkto (simile kiel Maaz faris pri la GDR-anoj au Gosman pri sovetianoj). Sed bedaurinde mi ne estas psikologo nek psikiatro, sed nur slavisto kaj historiisto.
Herman Deceuninck
Herman Deceuninck diras:
2013-02-03 00:38
Mi ne volas riproĉi iun ajn komentanton. Tion jam sufiĉe (tro) faras aliaj. Tamen ni fieru pri niaj prihomecaj celoj kiaj paca kunvivado, internacia amikeco kaj (lingvaj) homaj rajtoj. Vidu ekzemple suban tekston kopiitan el la socia reto Google+ :
NOVA MUZEO POR KE LA HOMARO NE NUR REMEMORU SED KOMPRENU LA MEKANISMOJN DE PERFORTO
Belgio, Mechelen, Kazerno Dossin.

Okaze de la ĵus pasinta tago de la rememoro (27/1) mi sciigas ke novspeca muzeo malfermis siajn pordojn : “Kazerno Dossin- monumento, muzeo kaj dokumenta centro” ne nur rilate al la nazia holokaŭsto kiu trafis precipe judojn kaj romaojn (ciganojn) el Belgio, sed ankaŭ rilate al la homaj rajtoj kun la celo pripensigi la vizitantojn pri konceptoj kiaj civilizacio, respektema kunvivado, antaŭjuĝoj kaj rasismo. Krom tio oni dediĉas atenton ankaŭ al la motivo de la agresantoj kaj al la reagoj de viktimoj kaj spektantoj. La rakonto pri la persekutadoj formas la malantaŭan motivon por radikale ripensi la ideon de konstanta ekspozicio kun atento al la kompleksaj mekanismoj kiuj situas je la bazo de popolmurdado kaj amasperforto.

Temas do pri novspeca muzeo ne nur kiel loko de memoro por tiuj kiuj deziras profondiĝi en la Shoah kaj aliaj genocidoj en la mondo, sed ankaŭ loko por edukado pri homaj rajtoj kaj la danĝeroj de nuntempaj mekanismoj de ekskludoj de popolgrupoj, maltoleremo kaj rasismo en la socio, diskriminacio pro etna deveno, konvinko, haŭtkoloro, sekso aŭ natura inklino. Laŭ la Eŭropa Kortumo por la homaj rajtoj ĉiuj homoj rajtas je libera opiniesprimo. Tamen libereco ne povas esti esprimata en formo de alvoko al malamo aŭ perforto vidalvid’ de personoj aŭ grupoj de homoj kiel glorado de la nazismo, antisemitismo, malamo kontraŭ enmigrintoj, ciganoj, islamfobio…

Pere de suba ligo (sur G+) eblas elŝuti powerpoint-prezentadon pri la holokaŭsto (Esperanto-traduko de Mikael Lineckij el Ukraino).
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2013-02-03 08:11
Estas ege bedaŭrinda, ke ĉi tiuj informoj ĉiam nur aperas POST la koncerna dato. La "Tago de Paco kaj Neperforto en la Lernejo" supozeble estas sufiĉe longe antaŭe konata kaj eble eĉ en ĉiu jaro okazas je la sama tago.

Kial ne eblas atentigi du, tri monatojn antaŭe pri la evento, pri planitaj kontribuoj kaj provizi bazan materialon. Mencio en gazetaro nur eblas, se la redaktejoj ricevas informon antaŭ la dato por verki aktualan tekston. Poste ne plu estas interesa.

Lokaj grupoj povus utiligi memortagojn por siaj propraj aktivecoj, ekzemple atentigi pri Esperanto en lernejoj aŭ ĉe junuloj.

Estas ĉiam konsilinda ligi Esperantajn aferojn kun pozitive rigardataj aktivecoj de renomaj institucioj anstataŭ elpensi proprajn temojn, kiu ne estas interesaj por ekstera publiko.

Mi esperas, ke alia gravaj datoj de ĉi tiu jaro estos pli bone antaŭpreparataj.

Barbara Pietrzak, Ĝhenerala Sekretario, estrarano pri informado de UEA antaŭ nelonge dissendis proponojn:

"Kutime jarkomence ni informas ankau pri mondaj eventoj kaj tagoj informtaugaj, memorigante iliajn datojn.

Ili estas: Tago de la Gepatra Lingvo ( 21.02), Semajno de Internacia Amikeco (la lasta plena de februaro), la mortodatreveno de d-ro Zamenhof (14.04), Gazetara Kampanjo ĉe UK (inter majo kaj oktobro), datreveno de la apero de la Unua Libro (26.07), Internacia Tago de Paco (21.09), Eŭropa Tago de Lingvoj (26.09), Ago-Tago (oktobro), Zamenhof-tago, i.a. kiel la Tago de E-libro (15.12).

Nunjare ni sugestas kroman daton, kiu en 2012 estis festata la unuan fojon. Temas pri Monda Tago de Radio pasonta la 13-an de februaro. Por la 90-jariĝinta en 2012 E-Radiofonio la pasintjara festado havis apartan emfazon. Nunjare ghi farighu la okazo rekoni la laboron de esperantistaj jhurnalistoj, radiolaborantoj kaj podkastuloj; ghi fariĝu la okazo informi la eksteran mondon pri la esperantlingva radiofonio kaj ĝiaj sukcesoj.

La proksimiĝanta februaro estas aparta por nia informa laboro pro la sekvanta la 21-an de februaro Tago de la Gepatra Lingvo (21.02) kaj disvolviĝonta dum la lasta semajno de februaro Semajno de Internacia Amikeco. Ĉi-okaze ni ne fermu nin en niaj vicoj, sed malfermu vaste pordojn de niaj kluboj ankaŭ por neesperantistaj partoprenantoj."

Mi aŭdacas dubi, ĉu ie eksistas konkretaj planoj por la "Monda Tago de Radio pasonta la 13-an de februaro" (statistikoj, retadresoj, ĉefaj agantoj).

Certe poste aperos iuj informoj, kiujn oni dezirus havi antaŭe por serioza preparo de gazetara informo.
Eugen Macko
Eugen Macko diras:
2013-02-03 10:37
Javier Alcalde prezentis frape la esencan historie politikajn karakterojn de esperanto por ekstera, ne-esperantista publiko, de kiu esperantistoj povas ankau multe lerni. Ke, esperanto ne estas nur lingvo, sed trovighas en socio-politika kunteksto de homaro. Grave estas por similaj tekstoj ke ili estus tradukitaj en naciaj lingvoj, ke esperanto elpashu el sia en si mem turniteco, kiu fakte kontraustaras sian karakteron.
Estas abomena legi jhus la unuan komenton de tiu amara malricha persono kiu tute ne komprenas la sencon de paco kaj neperforteco, pro sia olda pensmaniero el la pasintaj jarcentoj. Kion serchas tiu elefanto en porcelanvendejo, (t.e. en esperantujo)? Poste li skribis ke li "ne estas psikologo". Ne, sed li mem bezonus psikologon por sanighi de siaj neurozoj. Li ech ne estas historiisto, kiu li vershajne volas esti, char li ne komprenas la plej esencan de la historio, la tempon.

José Antonio Vergara
José Antonio Vergara diras:
2013-02-03 17:11
Andy, per viaj elpashoj, komentoj, analizoj kaj kritikoj vi ofte faris tre interesajn kaj atentindajn rimarkojn, stimulis viglajn diskutojn kaj kuraghe (ech senkompate krude) senvualigis plurajn el la multaj problemoj de Esperanto kiel iuspeca strebado. Ja vi estas unu el niaj plej elstaraj intelektuloj, kiu ekz. kiel serioza fakesploristo produktis vere valorajn kontribuajhojn, i.a. la mirindan Enciklopedion.
Se tamen via celo estas "shanghi la pensmanieron de e-istoj", ja temas pri tro ambicia projekto, kvazau temus pri speco de socia inghenierado. Mi petas konsideri la shancon iom moderi vian tonon kaj ne tro akre kritiki chion au chiun ajn, por ke via kontribuado estu pli serioze konsiderata, kiel via inteligento meritas.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-02-03 17:41
Ho kia duobla moralo! Senkulpighi au pardonpeti ne necesas. Decidu mem: Au akcepti min kiel "elstaran intelektulon" (mi ech ne havas tian ambicion) - au almenau kiel kritikanton - kaj "seriozan fakesploriston" (jes tion mi celas), au definitive pafi min sur la lunon, sendi min al la diablo au almenau, deziri ke mi malaperu en la piperlando au abskribi min kiel nest-malpuriganton.

Mi ne povas vidi malmoderan tonon en mia supra kritiko. Mi nur asertis, ke la Eo-movado lau mi faris neniun esencan kontribuon al neperforto, paco, homaj rajtoj, kaj ke la artikolo de tiu hispano (au kataluno) estas tro naiva, tro rozkolora, kaj traktas la aferojn komplete senkritike. (Vershajne li ne konas bone la aferojn).

Mi sufiche studis la historion de la Eo-movado por veni al tiu konkludo, kiun mi cetere "vendas" kiel hipotezon en miaj 13 hipotezoj okaze de la 125-jarigho de la Eo-movado.

Male, la Esperanto-movado (pli malpli silente) apogis nacisocialismon (1933) kaj la komunismon (ekde 1917 gis 1989 kaj ankau post tiu dato). Se la Eo-movado komencos alpreni vidpunktojn kontrau la lezado de homaj rajtoj, mi komencos pli serioze konsideri la statutojn de Eo-organizajhoj.

Mi estas preskau certa, ke se Pinochet estus subteninta Eon, la Eo-movado estus vershajne festinta tion kiel gravan eventon. Tio jam okazis en la kazo de Mau Zedong, Tito, parte Stalin kaj Hitler kaj aliaj diktatoroj, kies pugojn la e-istoj lekis. Chu oni jam forgesis tion?

Simple proklami, kiel la Eo-movado kutimas fari, ke "ni estas por lingvaj homaj rajtoj" kaj simile, ne sufichas, kara Jose Antonio. Tion mi nomas ech ne duoblan moralon, sed altgradan hipokritecon. Kaj la pli inteligentaj homoj, kiuj propagandas tiun fatrason, perfekte scias tion (nu kelkaj estas ankorau tro blindaj). Do, eble tiun problemon oni devus foje trakti en "scienca" au jhurnalisma artikolo. Tio estus pli honesta antau la historio. Kompreneble, tio estus pli malalgrabla historio ol la eterna fabelo pri la "neperforta" kaj humanisma rolo de Esperanto, KIU EKZISTAS FAKTE NUR EN LA TEORIO kaj devas esti konsdierata kiel ILUZIO. Comprendes?

 
Eugen Macko
Eugen Macko diras:
2013-02-03 23:40
Por ke iu shanghu la pensmanieron de iu ajn, devas mem esti kapabla shanghi la propran. Jes, esperantistoj plejofte uzas la pensmanieron de la pasinteco, sed en esperanto mem estas trovebla jam ekde la komenco tiu pensado kiu estighis en nia estanteco realnecesa (ne nur ideo). La idealismo ne estas la mizero nur de esperantistoj, sed de nia kelkmiljara europa pensmaniero. Tio ne estas simple per kontrauajhoj shanghebla. Ni jam havis en la historio sufiche da revolucioj, kiuj esence nenion shanghis, turnighis nur la flankon.
La nova pensado elgvidas el tiu malfelicha dialektiko. Tiu procezo jam komencis en la historio, ankau se multe da idealistoj ghis nun ne komprenas tion, ech tion ne, kio jam okazas antau siaj okuloj.
Ekz. chi tie en Munkeno kunvenis en lastaj tagoj gravaj politikistoj, paroli pri la „sekureco“. Sed ili komprenis fakte nur tion kion ili devis kompreni . La plejmulto de ili ne kapablas pripensi la procezon, sed devas esti ekzistencie devigita por fari la necesan.
Se ni komparas esperantistojn kun tiuj precipe nacie limigitajn politikistojn, povas ekshajni la kvalito kiun la esperantistoj jam de la komenco kunportas en esperantisteco, per siaj „inter-ecoj“ kie ili trovighas inter-nacie. Sed ni ne atendu de ili miraklojn. Tiu maniero bezonas sian tempon, ne estas devigebla. Antaupensanto de la nova pensado diris: Serioze preni la tempon. Senperforte, pace, lasi evoluighi, disvolvighi el la estanto la realecon. Kaj en esperanto ekzistas tiu disvolvenda estanto.

Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-02-04 00:35
Povas esti, ke ni parolas pri diversaj aferoj. Unuavice mi ne kritikas la idealismon de la e-istoj, sed la lau mi stultan propandismon de la Eo-movado, kiu shajne kondukis Esperanton en la dilemon kaj sakstraton.

Pro tio necesas iom shanghi la pensmanieron de la e-istoj. Sed dum 125 ili kredis kaj rakontis la samajn fabelojn. Se oni ne atentigas ilin, ke ili shanghu sian pensmanieron, ili plu marshos en la abismon, rekte kaj nedeflankighante. Neniu en la mondo ankorau serioze konsideras Esperanton kaj e-istojn, inter alie char ili rakontas enormajn stultajhojn, kiujn mi nomas propaganda fatraso kaj ideologia balasto. Al tiu ideologia balasto apartenas la fabeloj pri paco, humanismo, neperforto, interfratigho, internacia amikeco ktp. ktp.

José Antonio Vergara
José Antonio Vergara diras:
2013-02-04 02:46
Responde al Andy: mi ne vere komprenas vian aludon al "duobla moralo" reage al mia milda alvoko, sed fakte tio pensigas min ke kiel publika homo en Esperantujo vi kondutas iel simile al D-ro Jekyll kaj S-ro Hyde, char dum viaj verkoj (ekz. eseoj en Spegulo) estas stile kaj idee elegantaj, kun interesaj analizoj, viaj komentoj en Libera Folio tro ofte estas nenecese malafablaj, mirinde agresemaj, vere malagrablaj. Do, subtila intelektulo unuflanke, malghentila, grumblema trolo aliflanke.

Vi kompreneble pravas je via kritiko kontrau la banala ech danghere memridindiga troigado en la E-propagando, sed mi opinias maljusta kaj eksterproporcia la violentan kulpigon kiun vi senkompate direktas kontrau la esperantulojn pro la margheneco kaj manko de influo de la fenomeno Esperanto en la mondo. Mi ja agnoskas ke vi estas profesia historiisto, sed mi impreso estas ke la homoj strebintaj favore al Esperanto faris chion kion ili povis, per siaj tre limigitaj rimedoj en ofte malfavoraj kondichoj.
Kaj ja la idealoj de paco kaj interpopola komprenigho estis ofta motivo en la ekzisto de Esperanto. Ekz. la faktoj kiujn Javier Alcalde menciis en sia artikolo ja okazis, chu ne? Do, mi tre aprezas la fakton ke li kiel fakulo de la kampo Pacaj Studoj kaptis la okazon informi pri Esperanto emfazante tiun aspekton interesan por la leguntoj de sia artikolo.
Kirill Ŝvedov
Kirill Ŝvedov diras:
2013-02-04 08:08
José Antonio Vergara diras:

"Mia impreso estas ke la homoj strebintaj favore al Esperanto faris chion kion ili povis, per siaj tre limigitaj rimedoj en ofte malfavoraj kondichoj".

Tio dependas, miaopinie, de tempo pri kiu vi parolas. Dun la atanua historio de la E-movado, antau komenco de la 21-a jarcento, niaj ebloj, jes, estis tre limigitaj, kaj kun plej forta penado ni ne povus atingi ion esence pli grandan, ol ni atingis. Tamen ghuste hodiau ebloj por enpraktikigi kaj disvastigi Eon nekredeble ekkreskis kompare kun antauaj tempoj. Se la pioniroj de la E-movado estus trafintaj nian epokon, ili estus ekster si pro ghojo.

Kaj en tiuj chi novaj kondichoj ni faras tute ne chion, kion ni povas. Fakte, ni faras ech ne nun procenton da tio, kion eblas kaj endas fari. Mi pensas, ke la plej granda problemo de la hodiaua Esperantistaro estas ghuste en tio.

Vi prave skribas, ke "la idealoj de paco kaj interpopola komprenigho estis ofta motivo en la ekzisto de Esperanto". Tamen chu idealo valoras multe, se ghi montrighas senforta? Se ni vere estas motivitaj de chi tiuj idealoj, ni _serioze_agu por realigi ilin, kio ne okazas, kiel mi skribis supre. Se ne, por kio do mencii ilin vane?
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2013-02-04 10:11
Kara Kiril, evidente vi estas pli juna kaj ne multe scias pri la vera historio de Esperanto. Mi ne parolas pri la t.n. oficiala historio, kiun vi povas trovi en la Esperanto-literaturo, kiu temas pri organizoj kaj agopretaj viroj.

Se vi studas la fontojn, ekzemple la revuoj, kiuj nun estas atingeblaj dank'al la Auxstra Nacia Biblioteko, vi ricevos alian bildon.

Esperanto cxiam estis pli forta ol hodiaux. La mizero komencigxis ne pro la fasxistoj kaj komunistoj, kiuj malpermesis Esperanton, sed per la agodo de Ivo Lapenna.

Antaux lia periodo Esperantistoj estis aktivaj en la plej diversaj sociaj kampoj kaj flegis kontaktojn al la ekstera mondo. Esperanto estis akceptata kiel parto de la ordinara vivo kaj povis profiti de cxi tiuj kontaktoj.

Lapenna sukcesis komplete sxangxi tion kaj direkti Esperanton en la angulon de neglekto. Restis kelkaj formalaj atingajxoj, ekzemple la "konsultaj rilatoj al UNESKO", kiu ne havas praktikan valoron por la ordinara Esperantisto.

Mi komencis analizi la problemon cxi tie

http://www.ipernity.com/blog/87320/396004

kaj tuj ricevis proteston de Birthe Lapenna pro "fifamigo" de la granda idolo. Eble nova generacio sukcesos sxovi Esperanton reen en la socion.

Eugen Macko
Eugen Macko diras:
2013-02-04 11:28
Jes, mi kritikas la idealismon, sed ne nur de esperantistoj, sed mi alighas al la filozofia ekkono de nova tempo kaj al la kritiko de nia eurpa idealismo kun la aristotela logiko, kiu estis suficha en la sklaveco, sed jam tiam komencis nova pensado, kiu montrighis unue en nia estanteco realnecesa.
Ne sufichas nur dialektike kritiki la „ideologian balaston de paco, humanismo, neperforto, interfratigho, iternacieca amikeco, ktp.“ Kio venas poste, se chio tio estos neata? Ni jam scias, char ni spertis enla historio – la fashismo. Kaj kio poste? -ni jam ankau tion spertis, ne solvis la problemojn, faris nur pli komplika ankau nian pensmanieron.
Chiuj tiuj nocioj apartenas al la karaktero de esperanto jam ekde la komenco, sed ili ne estis ekkoneblaj en la bruo de dialektika persvadarto, en siaj estrealecoj. Ili jam chiam efikis en chiu internacia esperantorenkontigho kaj che la okupighoj de esperantiste pensantoj, sed estis superkovritaj chiam de iu ideologio. Ili neniam, (kiel ekz. ghis nun en la EU) havis la liberecon plenpensi la okazadojn esence pri tiu pensmaniero.
Esperanto trasavis en si mem, tiujn nociojn en la tempesto de historio kaj nun ni havas la shancon dialogike elvolvigi siajn nesesan realecon en la nuntempo.


  


Kirill Ŝvedov
Kirill Ŝvedov diras:
2013-02-04 11:30
 Roland Schnell diras:

"Se vi studas la fontojn, ekzemple la revuoj, kiuj nun estas atingeblaj dank'al la Auxstra Nacia Biblioteko, vi ricevos alian bildon."

Jes, tion mi scias. En unu anglalingva (sic!) revuo komence de la 1910-aj jaroj estis artikoleto pri Esperanto, en kiu oni esprimis certecon ke se tiutempaj tendencoj pludauros, en publikaj lokoj de europaj landoj baldau aperados signoj "Chi tie oni parolas Esperante" (same kiel nuntempaj "Chi tie estas senpaga Wi-Fi"). Jes, antaue Esperanto aspektis pli serioza kaj impona. Parte tion kauzis ke fruaj E-istoj ankorau ne perdis la originalan energion kaj strebon realigi sian celon, grandparte, tamen, tio okazis, lau mia opinio, char ebloj por "ne-Esperanta" agado en similaj areoj ankau estis malpli grandaj, do Esperanto estis pli forta relative. Sed hodiau agado en Esperanto progresas kaj modernighas multe malpli rapide, ol simila en la "ekstera" mondo. Ghuste la Interreto montas tion -- Esperantistoj en ghi aspektas malpli energiaj kaj kreemaj ol "ordinaraj" retaj aktivuloj.
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2013-02-04 12:19
Kara Kirill

La Esperantistoj havas la multajn eblecojn esti videblaj kiel Wi-Fi. Ekzemple mi provis konvinki afrikajn amikojn starigi telefonejojn sub la titolo "Esperanto" en foraj vilaĝoj, kie oni povas akiri telefonon. Antaŭ kelkaj jaroj propraj telefonoj ne estis pageblaj por ordinaraj homoj. Oni povas facile komuniki, ke "Esperanto" estas la drato al la tuta mondo.

Bedaŭrinde misgvidata de fervoraj (eŭropaj) Esperantistoj en afriko oni provas unue instrui Esperanton kaj la afero malrapide progresas. La lernanoj ne havas praktikan utilon de la kroma lingvo. Sufiĉe ofte ili jam parolas diversajn lingvojn. Tio, kiun la instruistoj rigardas kiel kulturo de Esperanto, ne estas alloga por ili.

Pro la disvastigo de la sendraftaj telefonoj en afriko la ideo hodiaŭ ne plu utilas, sed mi timas, ke kiel kutime, iu Esperantisto tamen venas kun prokrasto de 20 jaroj.

La demando estas, kiel oni povas instali Esperanton ligita kun utila servo. Pasporta Servo estis bela ideo, sed intertempe "Couch Surfing" transprenis la unuan pozicion. Supozeble pro la amatoreca agado de la organizantoj de Pasporta Servo, kiuj ĝis nun provas ekskludi la eksteran mondon. Oni povas multlingve informi pri la fakto, ke ekzistas tranoktebleco en certa regiono kaj nur per Esperanto oni povas utiligi. Sed aktuale eĉ Esperantistoj ne ekscias sen aliĝo, kie estas Pasporta Servano.

Pasporta Servo estas unu el multaj ekzemploj, per kiuj Esperantistoj vole nevole metas altajn sojlojn antaŭ la eniro al la paradizo. Eĉ la retpaĝoj estas plenaj de ne necesaj barieroj. Mi ne miras, ke eĉ interesitaj homoj lasas la fingron de la afero.
Kirill Ŝvedov
Kirill Ŝvedov diras:
2013-02-04 12:48
Roland Schnell diras:

"La demando estas, kiel oni povas instali Esperanton ligita kun utila servo."

Mi opinias, ke plej bona vojo fari tion estas multlingvaj projektoj, kiuj uzas Esperanton kiel pontolingvon. Ili povas utili ne nur por tiuj, kiuj posedas Esperanton, sed por multe pli vasta auditorio.
Jens Stengaard Larsen
Jens Stengaard Larsen diras:
2013-02-04 15:24
La problemo ne estas la teorioj kiujn la Esperantistoj mem faras pri Esperanto, sed male la foresto de ĝenerale aprobata teorio pri la homa lingvo. Se la Esperantomovado malfruas 20 jarojn, tiam la lingvistiko malfruas 120 jarojn. En tiu situacio neniu rajtas plendi ke la Esperantistoj turnas sin al dezirpensado, blinda fido, reciproka akuzado pri perfido, deprimita memriproĉado, grandiozaj iluzioj kaj rezigno. Ĉio tio estas multe pli valora, kuraĝiga kaj unueca ol tio kion la scienca komunumo aktuale kapablas oferti.

Ĉar kion ĝi fakte ofertas? La movado por internacia, neŭtrala lingvo solvis sian taskon: Se tia lingvo entute estas ebla, ĝi estas Esperanto; tio estas certa almenaŭ depost la Ido-krizo. Sed ĉu la lingvistiko solvis sian taskon? Ĉu ekzistas vaste akceptita teorio pri la fenomeno de la homa lingvo, per kiu oni povas certigi sin ke Esperanto havas sencon, kaj se jes, kian? Tute ne. Se oni komparas la lingvistan profesion kun la internacilingva movado, tiam estas kvazaŭ tie Volapuko ankoraŭ havas konsiderindan movadon, Esperanto kaj Interlingvao estas pli-malpli same disvastiĝintaj kaj ĉiun duan jaron aperas nova Ido aŭ Bolak kaj sukcese postulas atenton.

En tia situacio magio estas multe pli fidinda ol scienco. Krom, kompreneble, se oni insistas studi la historion kaj aktualan evoluon de la lingvistiko, provante ion lerni el tio, kvankam estas vera ĝangalo. La plej multaj Esperantistoj estas sufiĉe saĝaj por ne iri en la ĝangalon kaj perdiĝi en ĝi. Ekzemple, naive oni povus atendi ke la plej multaj Esperantistoj havus opinion pri tio, kio estas la plej grava progreso en la lingvistiko de la lastaj 50 jaroj, sed efektive la nura ideo ke lingvoscienco entute kapablas progresi ne estas tre disvastiĝinta. Tute male, la plej multaj Esperantistoj inklinas kredi ke ekzistas progreso en la homa lingvo mem - kvankam tio estas politike tabua en preskaŭ la tuta lingvistaro kaj ankaŭ science anatemata de granda parto. La lingvistiko ne posedas instituciojn kapablajn klerigi la Esperantistojn (kaj entute la vastan publikon) al pli ĝustaj ideoj, kaj la malprestiĝo de la lingvistiko kontaĝas la Esperantomovadon kiam ĝi provas pravigi sin per sciencaj argumentoj.

Ĉu do ne estas tute klare ke en tiuj landoj de la tero, kie scienco socie pli gravas ol magio, granda prospero de la Esperantomovado aktuale estas ne nur tre neverŝajna, sed eĉ ne tre dezirinda?
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-02-04 21:27
Al Jose Antonio pri "duobla moralo":
Ekzistas diversaj formoj de "duobla moralo" (mi povus nomi ankorau kelkajn ekzemplojn, kiujn mi observis en la Eo-movado, sed mi nun rezignas).

Vi ghuste konstatis: En iuj Eo-revuoj (ne nur Spegulo, sed ankau La Gazeto, La Ondo de Eo, Esperanto k.a.) mi aperigis "seriozajn" artikolojn, dum Liberan Folion mi utiligis kelkfoje por iom da polemiko kaj akra kritiko. Eble ankau tion oni povas nomi "duobla moralo".

Char mi ghenerale konsideras vin, kara Jose Antonio, sufiche honesta kaj sincera persono (kvankam shajne ideologie blinda), mi retiras mian imputon pri "duobla moralo" rilate al vi, char vian sintenon en la supra kazo oni ne vere povas nomi "duobla moralo".
José Antonio Vergara
José Antonio Vergara diras:
2013-02-05 03:49
Dankon, Andy. Vi povas do facile diveni, kiun el vi du mi preferas...
José Antonio Vergara
José Antonio Vergara diras:
2013-02-05 04:55
Al Kirill Ŝvedov:
Mi shatas vian entuziasmon kaj dividas vian kritikon pri tio ke la nuna esperantularo ne plene sed apenau utiligas la eblojn nuntempe provizitajn ekz. de la novaj komunikteknologioj kiel interreto por vivantigi Esperanton (kvankam ja estas bonegaj tiucelaj iniciatoj, kiel la modela lernu.net kaj Libera Folio mem).

Oni ne forgesu tamen ke Esperanto kiel kolektiva iniciato atingas la nunon kun serioza malforteco, grava socia marghenigho kaj profunda konfuzigho pri ties celo mem post siaj unuaj 125 jaroj. Oni do ne povas atendi tro multe, almenau ankorau ne.

La ghisnuna historio de nia afero plejparte okazis dum imprese strecha kaj konvulsia periodo de la homa historio, kun tri grandaj mondmilitoj (inkluzive de la malvarma) plus aliaj regionaj, totalismaj diktaturoj malferme violentaj au silente subpremaj, forta ideologia konkurencado inter neakordigeblaj politikaj kaj ekonomiaj sistemoj, ktp. La antauaj generacioj de homoj subtenintaj Esperanton klopodis diversmaniere alfronti tiujn kompleksajn procezojn, kreeme adapti la Esperantan agadon al ofte malfacilaj kondichoj, au lojali rezisti la batojn, persekutojn au ech la harstarigan indiferentecon de la neEsperanta parto... Foje la efiko de tiuj malsimilaj fenomenoj shajnis esti iomete promesvekaj al Esperanto, sed plej ofte okazis la malo. Krom tio, la plej grava neatendita afero kiu chefe konspiras kontrau la "originala energio" je kiu vi sopiras, estas tio ke la tradicia ekologia nicho kiun oni kredis rezervita por Esperanto, fakte ighis pli kaj pli okupata de la usonangla lingvo, lau procezo aparte rapida dum la lastaj 25 jaroj au iom pli.

Esperanto perdis do sian iaman altirecon kiel avangarda novigo solvonta la "mondan lingvoproblemon". Anstataue, ghi ighis pli kaj pli rutina afero ekster la chefaj fluoj de la socio, ech se kun tre interesaj kulturaj kaj alispecaj atingoj ofte valoraj kaj tre aprezataj de la koncernitoj, sed tamen lau tre malvasta skalo.

La rimarkinda vivopovo de la tuta afero, malgrau historio de malvenkoj kaj seniluziighoj, estas tamen ghia chefa potenco, lau mi. Esperanto estas valora afero en si mem kiel esprimo de la homa inventemo kaj kulturkreemo. Do ne senpaciencighu, kara Kirill. Nia ankoraua malforteco estas la rezulto de tiu longa historio, sed la nunaj kondichoj shajnas iom pli favoraj por igi ghin pli vasta, kondiche ke ni agu realisme, nemensoge, respektante chies liberecon uzi Esperanton lauplache, aprezante la diversecon de la multaj manieroj esperantumi.


Kirill Ŝvedov
Kirill Ŝvedov diras:
2013-02-05 20:30
José Antonio Vergara diras:

"Mi shatas vian entuziasmon kaj dividas vian kritikon pri tio ke la nuna esperantularo ne plene sed apenau utiligas la eblojn nuntempe provizitajn ekz. de la novaj komunikteknologioj kiel interreto por vivantigi Esperanton (kvankam ja estas bonegaj tiucelaj iniciatoj, kiel la modela lernu.net kaj Libera Folio mem).

Oni ne forgesu tamen ke Esperanto kiel kolektiva iniciato atingas la nunon kun serioza malforteco, grava socia marghenigho kaj profunda konfuzigho pri ties celo mem post siaj unuaj 125 jaroj. Oni do ne povas atendi tro multe, almenau ankorau ne."

Mi konsentas kaj tute ne emas iel ajn kulpigi la antaŭajn generaciojn de Esperantistoj. Tamen hodiaŭa problemo, laŭ mia opinio, estas, ke tre rapide vastiĝas krevo inter tio, kio estas farebla kaj farenda kaj tio, kion ni faras reale. Ni ĉiuj memoras la eventojn el la mezo de la 2000-aj jaroj, ligitajn kun la projekto de Internacia Televido de Flavio Rebelo -- kiajn esperojn ĝi promesis kaj kiel ĝi fine falis sub ŝarĝo de problemoj, unuavice de la financa. Tamen nune oni povas krei televidkanalon en Esperanto, elspezinte eĉ ne unu moneron! En mia projekto Audvide.blogspot.com mi celas ĝuste demonsti, ke hodiaŭ oni kapablas fari multon eĉ sen ekstera apogo. Se mi kapablas fari tion, kial ne kapablas tion dekoj kaj centoj da aliaj Esperantistoj?
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-08-27 01:02
La kontrau-argumenta teksto al la artikolo de Javier Alcalde

estis publikigita chi tie:

http://www.planlingvoj.ch/Salutmesagho_Islando_UK2013.pdf
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-10-06 15:55
Jen malpli mitologia kaj sektema (au hagiografia) analizo pri la rilatoj inter Esperanto kaj la pacdemando, analizo kiu lasas la preghejon en la vilagho, char ghi bazghas sur realaj fontoj, malgrau ilia shajna arkaikeco kaj la (eble iom ridinda) idealismo de iliaj autoroj:

http://www.planlingvoj.ch/Hodler_Novajvojoj_neu.pdf