Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2013 / Esperanto-reklamo: 1,7 milion-foje dum jaro en Hungario

Esperanto-reklamo: 1,7 milion-foje dum jaro en Hungario

de Redakcio Laste modifita: 2013-01-08 20:59
[RET-INFO] Esperanto rapide mortus sen reklamo. Rezulte de pagata reklam-kampanjo de la "Esperanto-Centro Eventoj" en la pasinta jaro 2012 aperis Esperanto-reklamoj en la hungarlingva interreto pli ol 1,7 milion-foje.

Esperanto rapide mortus sen reklamo! En la hodiaŭa mondo nure la pozitivaj ecoj de la varoj - ankaŭ de Esperanto - ne sufiĉas por ke ili estu sukcesaj, oni devas konigi, reklami, "vendi" ilin en la merkato. Unu el la eblaj kaj efikaj kanaloj estas la reklamado en interreto. Bedaŭrinde malofte mi vidas Esperantajn reklamojn en la reto, kaj mi ne memoras, ankoraŭ ne legis raportojn pri tia agado.

Ĉe la Esperanto-Centro Eventoj jam de 2009 ni okupiĝas pri interreta reklamado, uzante ĉefe du servojn: AdWords de Google kaj alia hungara servo "Etarget", simila al AdWords. 

En la praktiko ĉiuj renkontiĝas kun la 2 ĉefaj reklamaj kanaloj de Google:

  • La unua el ili estas la dum-serĉaj reklamoj, kiam super aŭ apud la trafoj kun hela oranĝa fono aperas "sponsoritaj rezultoj", t.e. pagitaj reklamoj. Per tiu maniero oni povas aperigi sian retejan adreson en la unua paĝo de la Google-serĉoj, tiel altirante vizitantojn.

  • La alia kanalo estas reklamblokoj, kies enhavo rekte ligiĝas al la cetera enhavo de la koncerna retpaĝo. Per tiu vojo  ekzemple, se en la retpaĝa artikolo aperas la esprimo "internacia lingvo" aŭ ekz. "instruado de fremdaj lingvoj" - en la apuda reklambloko povas aperi reklamo pri Esperanto :-)

En la jaro 2012 ni elspezis 255.000 forintojn por interreta reklamado ĉe Google AdWords kaj 127.000 forintojn por Etarget, do sume 382.000 forintojn. Tiu sumo egalas al 2-3 monata averaĝa neta salajro en Hungario.

La elspezita sumo de 255.000 forintoj ĉe Google AdWords rezultis aperon de niaj reklamoj 1.776.000 foje, sekve de kio pli ol 15 mil homoj klakis sur ilin, kaj vizitis niajn retejojn www.eszperanto.hu kaj www.eszperanto-online.hu

La reklamkampanjo inkluzivis 5 ĉefajn projektojn, kaj estas geografie limigitaj al areo de Hungario. Tio signifas, ke ili ne videblas eksterlande, ili aperas nur por komputilaj uzantoj, situantaj en Hungario.

Esperanto estas bona afero! - 1,1 milionfoje

Nia plej granda projekto titoliĝas "Esperanto estas bona afero!" kaj tekstas: "www.eszperanto.hu - Lernolibroj, kursoj, lingvoekzameno - vojaĝado, eksterlandanoj, travivaĵoj, sukceso!" – Tiu ĉi reklamteksto en la pasinta jaro aperis 1.1 milion-foje, kaj 5933 homoj klakis por rekte ekscii pli en nia retejo.  (Oni konsciu, ke la ĉefa celo de tiu reklamkampanjo NE estas rekte inviti homojn, ĝia tasko per la ripeta aperigo estas pezigi, encerbigi la koncepton, ke "Esperanto estas bona afero!".)

Esperanto estas bona afero!Krom tiu supra reklamo ni havis ankaŭ aliajn projektojn, por reklami niajn lingvokursojn tradiciajn kaj interretajn. La supre indikitaj ciferoj montras la elspezojn ĉe Fondaĵo Esperanto, kaj ne inkluzivas tiujn de nia loka E-Asocio, nek de nia firmao Lingvo-Studio.

Kompreneble ne nur ni okupiĝas pri reklamado. Ekzistas pluraj hungariaj instruistoj kaj E-lernejoj kiuj per relative malgrandaj sumoj reklamadas siajn E-kursojn, sed laŭ mia scio neniuj aliaj elspezas por ĝenerala reklamado de Esperanto.

Ankaŭ en internacia nivelo mi ne ofte renkontiĝas kun Esperanto-reklamoj. Jes, oni renkontas reklamojn de Lernu – laŭ mia scio E@I ne pagas por tio, antaŭ multaj jaroj ili ricevis tiun reklameblon kiel senpaga donaco de tiutempa kampanjo de Google al senprofita agado – kaj nur foj-foje mi renkontiĝas kun hazardaj, kelktagaj provoj de Esperanto-societoj.

Mi ne scias, ĉu tiu nevideblo de Esperanto-reklamoj okazas pro ilia neekzisto, aŭ pro ilia geografia limigo. Volonte mi legus pri la spertoj de aliaj esperantistaj reklam-prizorgantoj.

Szilvási László

arkivita en:
cyrille hurstel
cyrille hurstel diras:
2013-01-08 22:56
Kaj ankaŭ nun venas reklamoj EN esperanto faritaj de denaskuloj por ĉiuj dormemuloj.
Spektu la filmeton tie ĉi http://blog-bilinguisme.fr/seul/projet-international/
dennis keefe
dennis keefe diras:
2013-01-09 09:13
La Reklamo-Modelo de Hungario, bonvolu mondskaligu ĝin.

La moderna reklamo-modelo uzata en Hungario, tre klare prezentita de Szilvási László, eble povas servi kiel kerno-rimedaro por la tutmondaj Esperantaj Movadoj, antaŭ ĉio, eble UEA. Tio almenaŭ estas mia provizora konkludo post legado kaj analizo de lia raporteto.

Mi gratulas la li pro lia lastjara reklama sukceso, proksimume 1.7 milionoj da vidigoj sur komputilo-ekranoj en Hungaro. Sekve, pli ol 15,000 surklakoj por informiĝi pli pri Esperanto. Poste, tutcerte estos pozitivaj merkatikaj rezultoj kiel homoj kiuj unuafoje eklernis pri la lingvo Esperanto; homoj kiuj pozitive ŝanĝos siajn opinion pri Esperanto; eĉ homoj kiuj eklernos Esperanton; kaj inter tiuj homoj, povas veni venontaj aĉetantoj de libroj, venontaj instruistoj, venontaj verkistoj, venonta prezidanto de loka klubo aŭ landa asocio. . . .

Sed mi volas ne nur gratuli al la Hungaroj pro tiu bona rezulto, mi volas danki al ili pro la tre malkaŝa maniero kundividi sufiĉe da detaloj por, ke ni aliaj povu provi similajn eksperimentojn aŭ agojn. Laŭ mi, estus bone se ĉiu lando bone informiĝu pri la agadmaniero de László.

Per tiaj labormetodoj estus bone pensi pri la vigligo de esperantaj lernocentroj kaj lerno-aranĝoj tra la tuta mondo: Gresillon en Francio, NASK, jarfinaj kursoj de Germanio, Koreio, ktp. Kaj ni ne forgesu Nepalon, inter aliaj.

Lernu, laŭ mia komprenu, jam utiligas tion por SES en Slovakio, sed ni devas rigardi la problemon multe pli mondskale. Ekzemple, rezignu pri la venigo de multaj homoj de Sudameriko por ĉeesti dek-tagan kurson en Eŭropo. Anstataŭ tio, utiligi la potencon de la senpagaj anoncoj ĉe Guglo por plifortigi lokajn, ĉeestajn kursojn en Sudameriko, en Centro-Ameriko, en Azio, Afriko kaj alie.

Ni lernu de la ekzemplo de Hungario: moderneco, efikeco, malkaŝeco, kundivideco kaj la kunligo de la virtuala mondo kun la fizika. Ek de nun, ni priatentu la problemon pli mondskale, ne landskale.

Dennis Keefe
Universitato de Nankino, Ĉinujo
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2013-01-09 11:57
La metodo ankoraŭ ne konvinkas min. Milionoj da vidigoj kaj 15,00 klakoj ne signifas, ke unu el ili komenkis praktiki Esperanton. De jaroj ni ricevas raportojn pri la "sukcesa" instruado de Esperanto, sed oni malmulte rimarkas de la centoj aŭ miloj da lernintoj.

Almenaŭ en Berlin dum la lastaj jaroj neniu alvenis. Mi ne kredas, ke la metodo atingi hazardan publikon povas esti la taŭga vojo por varbado. Esperanto havas specifajn trajtojn (internacieco, idealismo, intereso pri lingvoj kaj kulturoj, turismo) kaj estas multe pli efikaj, se oni direktas la varbadon al la specifaj kanaloj. Evidente pli ol 1,5 milionoj simple ignoris la varbadon. Kaj proksimume 1,7 milionoj minus 100 tute ne interesiĝas pri Esperanto.
Lu Wunsch-Rolshoven
Lu Wunsch-Rolshoven diras:
2013-01-10 14:55
En Berlino kelkaj homoj jes alvenis en Esperantujo dum la lastaj jaroj - sed eble ne al la tradicia Esperanto-Ligo.
Ferenc Harnyos
Ferenc Harnyos diras:
2013-01-09 13:17
Oni devas scii, ke en Hungario preskaŭ la tuto de la lernantoj lernas Esperanton por akiri sian altlernejan aŭ universitatan diplomon. Neniu (preskaŭ) lernas ĝin por Esperanto mem. Laŭ la Fremndlingva Kleriga Centro po 4000 - 5000 personoj trapasas lingvoekzamenon ĉiujare pri Esperanto. László Szilvási kaj multaj aliaj reklamas Esperanton precipe por akiri kursanojn. Ja ili gajnas multe da mono per la instruado de Esperanto.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-01-09 13:36
Denove iu stranga fantazia cifero, pri kiu oni ne scias, chu temas pri statistika blufo. Esperanto probable mortos ankau kun tia reklamo, kiu en interreto ne multe efikas. La reklamoj de Etuso Miyosho montris ghis nun nenian rezulton. La kernaj problemoj de Esperanto estas: 1. Ke ghi havas nenian (unuavice kulturan, intelektan, ekonomian) substancon por oferti, 2. Ghi ne estas propagandata de shtatoj kaj neregistaraj organizajhoj, 3. Nur relative malmultaj homoj parolas kaj utiligas ghin en la mondo, 4. Esperanto havas malaltan reputacion kaj prestighon, la antaujughoj pri ghi estas grandegaj, kaj la Eo-movado estas konsiderata kiel stranga sekto 5. Kiel vera universala lingvo estas nekontesteble konsiderata la angla lingvo, en kiu praktike okazas chiuj internaciaj kontaktoj. Se tiuj cirkonstanstancoj kaj obstakloj ne povos esti "rompitaj", Esperanto havos neniun shancon kaj estontecon kaj restos la organizajho de privataj adeptoj de ia realecfremda idealo (oni jam nun povas observi, ke UEA pli kaj pli degeneras al klubo de veteranoj, ekzemple dum la Malferma Tago de la CO, sed ankau dum UK ktp., kiu estas sub ka kontrolo de ia "interna koterio" /ech ne amikaro, char la anoj de tiu amikaro mem malshatas unu la aliajn, kiel Tonkin aludis en sia prelego dum la Malferma Tago/, kiu malhelpas chian progreson de Esperanto).
La tendencoj de la pasintaj dudek jaroj estis, ke la shtatoj ne plu subtenis Esperanton, kiel tio estis ankorau la kazo ghis 1989, cetere ne nur en la komunismaj landoj (sed ekzemple ankau en Svislando).
Lau mi, en Hungario la Esperanto-movado praktike mortis.
Prefere oni investu la monon en pli substancajn kaj utilajn projektojn ol en la financadon de reklamoj. Chiu centimo, euro au forinto, kiu eniras tian reklamon, estas perdita mono, kion oni devas nur bedauri (supozeble iu ruza individuo tamen profitas).
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-01-09 15:06
Se estas vere, kion rakontas Ferenc Harnyos, tiam la situacio por Esperanto en Hungario estas vere altgrade bizara, groteska kaj absurda. Tia lerneja sistemo estas simpla katastrofo kaj havas kompreneble nenian sencon, kie la studentoj lernas formale iun fakon por akiri la diplomon. Tio estas memtrompo, totale diskreditas Esperanton kaj nur nutras la iluziojn de la e-istoj, kiuj simple konfuzighas, se ili devas legi tian klarigon, kiun donas Ferenc Harnyos. Vershajne temas pri heredajho el la komunisma pasinteco, kaj iu(j) ruza(j) komercisto(j) daure profitas el ghi.
Estus interese audi la opinion de Szilvasi pri chi tio.
Pri chio cetera vd. mian alian pli gheneralan komenton pri tio.


Cetere, chi tiu versio de Libera Folio estas teknika pli maltauga ol la malnova versio. Montrighis ekzemple, ke ne eblas komenti rekte iun komenton - la sistemo ne glutas la novan komenton. Pro tio mia komento pri la komento de F.H. trovighas chi tie. Ankau ne eblas doni titolon al la komento, krom se oni aldonas ghin en la teksto mem.
Redakcio
Redakcio diras:
2013-01-09 15:27
Ŝajnas al mi, ke mi bone sukcesas respondi al via komento. Se aliaj ne sukcesas, eble ili devus malplenigi la kaŝ-memoron de sia retumilo. Bonvolu raporti pri eventualaj retejaj problemoj per la kontaktformularo.
http://www.liberafolio.org/contact-info
Redakcio
Redakcio diras:
2013-01-09 19:53
Efektive estas problemo pri respondado al komentoj. Eĉ se administrantoj povas tion fari, ordinaraj uzantoj ne povas. Ni plu esploros.
Krizipo
Krizipo diras:
2013-01-09 22:27
Komentante vian komenton, mi sentas min tiom ordinara!
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-01-09 15:31
La nomo de la japana sinjoro kompreneble estas Etsuo Miyoshi. Mi pardonpetas pro la erara skribado.
Ferenc Harnyos
Ferenc Harnyos diras:
2013-01-09 16:19
En Hungario oni devas havi ŝtate rekonitan, mezgradan lingvo-ekzamenon pri iu fremdlingvo por akiri altlernejan aŭ universitatan diplomon. Ni, hungaroj tre malfacile lernas fremdajn lingvojn, pro tio multaj elektas Esperanton. Bedaŭrinde nur kelkaj estas movademaj, do la plimulto ne okupiĝas pri la lingvo post la sukcesa ekzameno. Kompreneble ekzistas ankaŭ avantaĝo, ja amase konatiĝas pri Esperanto, kiuj kiam ajn en la estonteco povos iĝi Esperanto-parolantoj. Konsidere al nombroj de la ekzamenitoj Esperanto havas la trian lokon – rekte post la angla kaj germana – ĉe Fremdlingva Kleriga Centro.
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2013-01-09 16:29
La kontribuoj de Ferenc Harnyos klare montras, ke la instuado de la lingvo Esperanto tute ne kreas Esperantistojn. Koran dankon por la klaraj vortoj. Bedaŭrinde ĉi tiu tendenco en la momento regas la Movadon.
Mi opinas, ke ni devas multe pli propagandi la ideologian fonon de Esperanto kaj krei amikojn de Esperanto, kiuj eĉ ne devas paroli la lingvon. Sed mi havas la impreson, ke mi estas sole sur la scenejo.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-01-09 18:13
Estas bedaurinde, ke oni ne povas utiligi tiujn ekzameno-esperantistojn por Eo kaj la movado. Sed tio estas pro la fakto, ke a) Esperanto havas nenian praktikan utilon en la vivo (krom hobio) kaj b) la Eo-movado havas nenion interesan por oferti al tiu publiko (krom tedaj kaj nauzaj klubkunvenoj kaj stranga publico), Tiu publiko ja supozeble ne konsistas nur el idiotoj. Resume dirite, en tiuj cirkonstancoj trovighas la tragiko, au tragedio de Esperanto. Nur se tio shanghighos, eble ekzistos reala perspektivo por Eo.

PS La promesita rubiko "Atentigu min pri novaj komentoj retpoŝte" che mi ne funkcias.
Toño del Barrio
Toño del Barrio diras:
2013-01-09 18:15
La decido pri utiligo de reklamoj devas esti pesita pure simple laŭ kalkuloj de elspezoj kontraŭ profito, laŭ ajna profesieca decido. La Centro Eventoj sendube bone faris tiujn kalkulojn, kaj ĝi decidis ke meritas la penon tia investado. Mi tute aprobas ĝian decidon, kiu, el mia malproksima pritakso, havas sencon. Tial mi ne komprenas la kritikojn tie ĉi esprimatajn. Se via reklamado alportas profitojn, kial ne fari ĝin?
(kompreneble, la akuzoj pri blufo rilate al artikolo kiu donas klarajn ciferojn, nur pruvas ke iuj homoj konas tute neniom pri la vera mondo, kaj nur scias mem blufi kaj plendi sensence)

Samtempe, mi dubas ke tiu sperto estas eksportebla al aliaj lokoj, bedaŭrinde. Nome, mi supozas ke ĉiuj seriozaj retejoj pri Esperanto, kaj specife tiuj de la landaj asocioj, jam aperas en la unuaj pozicioj de Guglo kiam oni serĉas pri Esperanto. Elspezi por ke aperu reklamo pri Esperanto povas esti multekosta (des pli ke nun la grafika diferenco inter la pagitaj kaj ĝeneralaj reklamoj lastatempe fariĝis malpli granda ĉe tiu retejo), kaj ne alportus gravan avantaĝon.

Tio ne signifas ke ne indus tamen plu esplori la temon. Fakte, grava manko de Esperanto estas ĝuste la malĉeesto de tiaj komercaj iniciatoj.

Nur kiel ekzemplo: mi mem decidis antaŭ iom da tempo enmeti tiujn spacojn por reklamo en mia retejo. En la hispanlingva parto ja aperas komercajn informojn, ligitajn al la kunteksto (vidu ekzemple en la blogo: http://www.delbarrio.eu/blo/category/bitacora/ sub ĉiu artikolo), kaj fojfoje homoj klakas sur ĝin (eĉ se ne tre ofte :-)
Tamen, la sama spaco en la esperanta parto http://www.delbarrio.eu/blo/category/blogo/ nur malofte aperigas reklamojn, kaj la sistemo anstataŭigas ĝin per bildo (mi nun scivolas ĉu el Hungario oni ja vidas tiajn verajn reklamojn, kaj ankaŭ ĉu simile okazas en aliaj landoj). Mi persone ne vere bezonas tiujn reklamojn, sed mi opinias ke vera ekonomio, inkluzive de komerca reklamado, estus tre pozitiva por Esperanto.

Do, de tempo al tempo, klaku en la anoncojn aperantajn en la supo de la retejo de Lernu!. Multaj ne konscias ke tio ja helpas la projekton.
Szilvási László
Szilvási László diras:
2013-01-10 02:28
En via hispanlingva blogo mi trovis 3 funkciantajn reklamajn blokojn. Ili tamen ne ligiĝis al la enhavo de la blogo, verŝajne estas nemultaj anoncoj kun hispanaj ŝlosilvortoj celantaj Hungarion kiel cellandon.

En la Esperanta blogo anstataŭ reklamoj aperas nur bildoj. Eble ankaŭ ĝi estas pli-malpli komprenebla, ĉar Google ne povis (aŭ ne sukcesis) asigni iun reklamon al Esperanta teksto. La roboto ne komprenas la tekston, ne povas asigni al ĝi iun konkretan cellandon, kaj verŝajne la Esperantaj paĝoj ĝis nun ne donis sufiĉan kvanton da rekuplaj signoj por la matematika analizado :-(

Unuflanke ĝi estas malbona pro perdo de enspezo al vi, aliflanke ni povas ĝoji, ke Esperantaj tekstoj estas legeblaj kun malpli da ĝenaj altruditaj reklamaĵoj :-)
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-01-09 19:34
Pripensinte la tutan aferon, oni povas fari jenan konkludon:
Nek Szilvasi (kiu eventuale profitas) estas la problemo, nek la hungaraj studentoj, kiuj elektis Esperanton (char kelkaj el ili eble reale interesighas pri Eo), sed la problemo estas:
a) Esperanto mem kiu havas nenian praktikan utilon en la vivo (krom hobio);
b) la Esperanto-movado kiu havas nenion interesan por oferti al tiu publiko.
Kalle Kniivilä
Kalle Kniivilä diras:
2013-01-09 19:51
Tute sobraj konkludoj, sed eble iom drastaj. Verŝajne por partoj de la publiko la movado ja povas proponi ion interesan, ekzemple partoprenon en Junulara Esperanto-Semajno aŭ similaj aranĝoj. Kaj ian praktikan utilon oni ja povas de tempo al tempo havi ankaŭ de Esperanto.

Tiu praktika utilo iĝas pli granda, se pli da homoj lernas Esperanton, ĉu ne? Do, nepre utilas ke homoj lernu Esperanton, sendepende de tio, ĉu aŭ ne ili volas partopreni en la tradicia "movado" - kiu ne vere multe moviĝas.

Krome, se esperantistoj povas gajni monon instruante Esperanton, tio sendube neniel estas malpli aprobinda ol ke latinistoj povas gajni monon instruante latinon, ĉu? Kaj se efektive Esperanto havas la multe priparolatan propedeŭtikan (lernofaciligan) efikon, do la miloj kiuj lernis Esperanton en Hungario evidente havos utilon pri ĝi poste, lernante aliajn lingvojn, ĉu ne?
Szilvási László
Szilvási László diras:
2013-01-10 01:49
Pri la celgrupo de reklamoj

Mi bedaŭras, se mia vortumado estis neunusenca aŭ neklara, sed la spaco estis/-as tre malgranda por ekspliki kompleksan merkatikan koncepton. En la artikoleto mi nur volis signi, ke tamen ekzistas homoj, kiuj okupiĝas pri konscia reklamado de Esperanto.

La situacio en Hungario vere iom diferencas de aliaj landoj. Por ricevi sian diplomon studentoj devas havi ankaŭ ŝtate rekonitan ekzamenon pri iu lingvo, kaj plej ofte ankaŭ Esperanto estas akceptata - sed pri la cetero pli oftas blufoj ol vero :-)

Hungario estas tre malgranda lando, kaj estas pravigebla la postulo por diplomitoj scii fremdajn lingvojn. Konforme al tio, 64 % de studentoj elektas la ekzamenon pri la angla lingvo, 26 % pri la germana lingvo, kaj ĉiuj aliaj uzataj 33 lingvoj devas kontentiĝi pri la restantaj 10 %-oj. En la tria loko vere staras Esperanto, sed ĝia proporcio estas nur 2,6 %, kaj montras forte malkreskan tendencon... - Vere, dum multaj jaroj oni kalkulis jare 4-6000 ekzamenojn, sed nur 39 % de ili estis sukcesa, do oni povas paroli nur entute pri 1,5-2,5 mil homoj jare. - La reala cifera statistiko estas sobriga...

Plejmulto de studentoj solvas sian lingvoekzamenan taskon sen apartaj problemoj, sed dum 10-12 jaroj ekestis tavolo kun 30-40.000 personoj, kiuj finis la universitaton sed pro manko de lingvoekzameno ne ricevas sian diplomon. Aparte multaj inter ili studas en vesperaj kaj korespondaj universitataj fakoj, apud taga laboro, havante familion kaj infanojn. Plej ofte tiuj ĉi homoj elektas Esperanton, kiu povas promesi elirvojon por ili. Laŭ statistiko de nia lingvolernejo la averaĝa aĝo de Esperanto-lernantoj en la jaro 2000 estis ĉ. 23-24 jaroj, tio daŭre kreskis, kaj nun estas 38-40 jaroj...

Videble do, Esperanto povas esti utila rimedo por multaj personoj. Ili povas ne nur ricevi sian diplomon, sed povas sperti sukceson ellerni la unuan fremdan lingvon...

Ĉu post la kursoj ili iĝas esperantistoj - tio dependas ĉefe de la movado mem, kaj ne de ili. Se la ofertoj de la movado kaj la gvidantoj de E-asocioj estas diletantaj, la kursanoj perdiĝas. Se oni ofertas al ili iun oportunan - ili same kaptos la okazon, kiel la malnovaj esperantistoj...
Szilvási László
Szilvási László diras:
2013-01-10 01:52
Fakaj demandoj pri reklamado

Mi revenas al fakaj demandoj pri reklamado. Kiel mi supre montris, estas nur malmultaj homoj kiuj elektas ne la anglan/germanan lingvon, sed ili mem ankoraŭ spontane ne elektas Esperanton. Por ke ili elektu Esperanton, komence oni devas informi ilin pri ĝia ekzisto, pri ĝiaj avantaĝoj, oni devas veki pozitivan sintenon ĉe ili, kaj nur poste estas senco proponi iun kurson por ili. - Tiu unuaŝtupa reklamo kostas monon, tempon, laboron, sed neniu lernus Esperanton, se ne scius pri ĝi kaj ne havus pri ĝi pozitivan sintenon...

En la origina artikolo mi parolis ĝuste pri tiu ĉi unua-/duaŝtupa reklamado, por kio AdWords estas aparte taŭga. Mi ne sufiĉe emfazis, ke tiu 1,7 milionoj da apero rilatas ne al serĉado de la vorto "Esperanto", sed NUR al apero de Esperanto-reklamo apud gazetartikoloj, en forumoj, kie oni parolas pri "fremdaj lingvoj, lingvoinstruado, diplomo kaj lingvoekzameno, internacia lingvo, personaj eksterlandaj kontaktoj", kaj simile. - En tiu lokoj gravas la kiel eble plej ofta apero de la slogano "Esperanto estas bona afero" - kiu enkapigas, sugestas, memorfiksas pozitivan bildon al la legantoj pri Esperanto. - Ĉi tie gravas tute ne la kvanto de klakoj, sed kvanto de apero de la sugesta slogano!

Iom flanka afero estas, ke la pozitiva rezulto de tiu reklamado ŝprucas ne nur al la reklamanto (kaj paganto), sed al ĉiuj E-instruistoj kaj lingvolernejoj en la tuta lando, ja pozitiva efiko de la reklamo iras al ĉiu leganto - sendepende de ilia loĝloko. Tiun ĉi reklamadon nun pagas nia E-Centro, sed profitas el ĝi ankaŭ Harnyos Ferenc, kiu mem estas instruisto kaj regule organizas E-kurson en sia urbo :-) Ĝuste tiu neebla adresigo de reklamefiko vekas la demandon, kiu okupiĝu pri la reklamado de la lingvo mem? Evidente devus fari ĝin la landa asocio, sed tio faras praktike nenion.

La ciferoj en la artikoloj estas tute korektaj, nur oni konsciu, ke temas pri la supra metodo de reklamado. En tiu ĉi artikolo mi ne parolis pri niaj 4 aliaj projektoj, ĉar analizado de iliaj ciferoj okazas laŭ tute alia reklama strategio.

Same mi ne parolis nun pri la reklam-metodoj kaj ciferoj de nia entrepreno pri la konkreta varbado de kursoj, ĉar tio jam estas komerca afero. Kelkajn informojn pri la agado de nia lernejo oni povas trovi ĉe www.esperanto.hu (kun E-teksto).

La Esperanto-movado funkcias en merkataj cirkonstancoj, kaj mi daŭre asertas, ke por resti viva oni devas apliki profesiajn merkatajn kaj merkatikajn rimedojn - aŭ baldaŭ ni restos nur manpleno de maljunaj hobiistoj. :-(
Ferenc Harnyos
Ferenc Harnyos diras:
2013-01-10 09:23
Jes, prave, ankaŭ mi gvidas kursojn, se mi ne estas konvinkita pri tio, kiamaniere mi profitas pere de reklamado de Szilvási. Szilvási skribis: "Ili povas ne nur ricevi sian diplomon, sed povas sperti sukceson ellerni la unuan fremdan lingvon..." tio ne veras. Tiuj ekzamenitoj bedaŭrinde ne ellernas Esperanton, nur atingas malmultan nivelon por trapasi la mezgradan lingvoekzamenon. Tio veras, ke la asocioj devus prizorgi tiujn ekzamenitojn, sed la plimulton tute ne interesas Esperanto. Ili konsideras ĝin nur rimedo por akiri diplomon.
Sinjoro ENG
Sinjoro ENG diras:
2013-01-10 10:46
Pensu pri la sano aspekto de esperanto http://www.mondeto.com/1/po[…]ranto-1-brain-building.html
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-01-10 13:57
Post mia supra "fina konkludo", kiun Kalle bonvolis pritaksi drastaj (prave"! - mi chiam komentas draste)) kaj sobraj, aperis ankorau pluraj pensoj kaj demandoj, kiujn Szilvasi nun parte respondis.

Mi do volus precizigi kaj modifi mian "finan konkludon" jene:

Pripensinte la tutan aferon, oni povas fari jenan konkludon:
Nek Szilvasi (kiu eventuale profitas), nek la hungaraj studentoj, kiuj elektis Esperanton (char kelkaj el ili eble reale interesighas pri Eo), nek la reklamoj (kiuj povas esti merkatike utila rimedo), nek la hungara lerneja sistemo (kiu afable kaj unike provizas tian eblon lerni Eon) estas la problemo, sed la problemoj estas:
a) Esperanto mem kiun ne (au apenau) eblas utiligi ekster la Eo-movado kaj kiu do por la PROFESIA vivo havas nenian (au nur malgrandan) praktikan signifon;
b) La Esperanto-movado kiu havas nenion (au malmulton) interesan por oferti al tiu publiko (kompare kun la ofertoj de la naciaj lingvoj).
Se en Hungario Esperanto povas havi propedeutikan signifon por lerni aliajn fremdlingvon, tio certe estas pozitiva aspekto de la tuta entrepreno.

Nun, kial miaj eldiroj estas konsiderataj kiel drastaj kaj kial mi diras kaj opinias, ke la Eo-movado povas oferti nenion (au prefere: malmulton) interesan?
Kompreneble, novaj e-istoj povas partopreni en iuj junularaj au maljunularaj Eo-aranghoj iam ajn dum la jaro, kaj ech tie organizi iun programon au prelegon. Tio estas bela kaj bona, sed ne sufichas por la progresigo de Eo. Preskau chio en Esperanto estas hobia, libetempa, feria, turisma, amatora. Tio ne plu sufichas por lingvo, kiu deziras esti universale supera kaj utila. Nur malmultaj intelektaj kaj kulturaj valoroj estas kreitaj en Eo, kaj en teknologio kaj ekonomio ghi ludas preskau nenian rolon. Jen pri kio temas. Se Eo do volus ludi iun pli altnivelan kaj pli signifan rolon en la mondo, ghi devus provizi pli altnivelajn eblecojn. NE POR PASIGI LA LIBERTEMPON, SED POR UTILIGI ESPERANTON INTELEKTE, KULTURE, PROFESIE, EKONONOMIE, ktp. Pro tio mi titolis miajn 13 hipotezojn (kiujn oni trovas sur www.planlingvoj.ch) pri Eo per la titolo "La Eo-movado maltrafis la okazon levi Eon sur pli altan nivelon". Kion tio praktike signifas, mi detale klarigis (parte jes sufiche draste) en la unuopaj hipotezoj.

Lige kun la Eo-instruado en Hungario aperis che mi ankorau jenaj demandoj (kiuj parte eble jam estis responditaj en la supraj komentoj):
1. Kiu vera rilato ekzistas inter la menciitaj ciferoj?
2. Kiun karakteron/nivelon havas tiuj kursoj kaj ekzamenoj, kaj kiuj personoj starigas, okazigas kaj kontrolas ilin? Chu tiuj kursanoj kapablas (flue) paroli kaj skribi pli altnivelan tekston en Eo post la ekzameno?
3. Kion la hungaria Eo-movado faras por konservi la dauran interesighon che tiuj kursanoj kursanoj kaj ekzamenintoj?
4. Chu oni efektivigas enketojn inter tiuj kursanoj por esplori ekzemple demandojn kial ili elektis Eon, kion ili atendas de Eo, kion ili planas fari per Eo?
5. Kiuj estas tiuj kursanoj kaj kiujn fakajn interesojn ili havas?
6. Kial ili ne alighas al la Eo-movado?

Pri la plej lasta punkto ankorau jena rimarko: Lau mi ne estas nepre necese, au unua celo atendi, au atingi, ke tiuj kursanoj alighas al la Eo-movado. NI DEVAS PENSI EKSTERMOVADE - kaj lau modelo de Jerzy Leyk, kiun li starigis en la 80aj jaroj. Fakte, tiuj 4000 kursanoj (se vere estas tiom multaj - sed centoj kaj miloj da homoj rapide sumighas kaj kolektighas en certaj okazoj, do nenia senacio) estas iusence la "ne-esperantistoj", kiujn la Eo-movado dezirus rikolti. Sed mi ne komprenas, kial NENIU (lau Ferenc) el tiuj kursanoj alighas al la Eo-movado? Chu char en Hungario ghi praktike ne plu ekzitas? Chu char neniu emas fondi novan klubon? Chu char oni ne volas aktivighi en iu organizajho au movado kaj timas akcepti funkciojn, taskojn kaj respondecon? Mi ne povas kredi tión.

Do, char mi ne konas la sulrokan realecon, estas malfacile imagi kio okazas kaj kio chion to signifas. Restas do nur aro da demandoj kaj demandosignoj.

PS Estus pli bone, se la fenestro por skribi komenton, estus iom pli grandformata (kiel antaue).
Redakcio
Redakcio diras:
2013-01-10 14:15
Vi povas facile grandigi la fenestreton, tirante la suban dekstran angulon. Sed la malgrandeco estas aludo, ke oni ne verku romanojn ĉi tie...
Dennis Keefe
Dennis Keefe diras:
2013-01-11 09:05
Oni povas paroli longan tempon pri la efikeco au ne efikeco de reklamado. Antau eble 30 jaroj en Francio, iu bonkora Esperantisto pagis plenpaghan reklamon pri Esperanto en tutlanda revuo, kaj respondis al tiu reklamo, kiu kostis en hodiauaj euroj eble 10 mil eurojn, nur 2 homoj, unu el kiu estis la bofrato de la anoncinto! Mi ne certas pri la detaloj de tiu rakonto, kiun George Lagrange, iun posttagmezon en Gresillon rakontis al mi, tamen Esperantaj provoj kaj malsukcesoj estis sufiche ofte en la TRADICIA mondo de reklamado.

La afero de Hungario ne estas tia. Ghi NE estas naiva provo de iu Esperantisto kiu ne havas scion pri komerco kaj merkatiko; la hungara reklamo estas bazita sur longdaura sperto, kaj lau mi, bona kono de kio kaj kia estas Merkatiko. Ghi ankau bazighas sur tre simalaj, sukcesaj, spertoj de multaj aliaj firmaoj kaj organizoj kiuj jam bone profitas de Google Ads, kaj de similaj reklamaj metodoj.

Mi pensas, ke la Esperantistoj nun konkrete iom post iom malkovras metodon kiu povas aplikighi al la informo-problemo de Esperanto. Nia kanalo por atingi nian publikon estos grandparte la Interreto. Informado per Interreto ne estos mirakla solvo; ghi ne donos maturajn fruktojn tuj. Ni devas lerni kaj lerni pli. Andreas diros, ke tio estas eteta pasheto, kiu ne valoras la penon. Eble. Sed mi ne havas monon; vi ne havas monon. Ni faros tion kion NI povas. Ni ankau povas nur atendi miraklojn, sed tio povas daure iomete pli da tempo, chu ne?

Kaj mi esperas, ke neniu pensos, ke mono estas la solvo por sukcesa informado. Multe da kampanjoj, profesiaj kampanjoj de reklamado, per budgheto de dek milionoj da euroj ghis 100 milionoj, NE sukcesis, kaj faris la kontrauon de tio kion la organizoj celis.

Roland Schnell ne vidas rezultojn en Berlino. Lu konstatas, ke estas rezultoj, sed li ne detale klarigas kiajn (Liaj aldonaj komentoj pri tio kaj pri la ghenerala temo bonvenas!). Roland proponas, ke ni koncentrighu pri la celgrupo nomata “Amikoj de Esperanto”. Li timas, ke li estas sole sur tiu scenejo. Li ne estas. Mi ankau pensas tion, sed mi ankau kredas, kiel profesiulo pri merkatiko, ke tia celgrupo bezonas alian mesaghon en aliaj komunik-kanoloj, kaj ke tiu mesagho plej fruktodone devenos de iu vigligita, vekighinta UEA. Mi diru, ke estas multaj celgrupoj, kaj chiu individua celgrupo bezonas legi lertan mesaghon pri Esperanto verkita, ne de merkatikistoj, kvankam ili povas helpi, sed de lertaj, profesiaj homoj de Publikaj Rilataj.

Tonyo del Barrio havas tre bonan eksperimentan aliron al la temo. Mi vizitis lian blogon, kaj konstatis tion kion li diris. László simile faris kaj tre trafe prikomentis la situacion. Mi pensas, ke Tonjo konsentos kun László pli se li pli detale legos la priskribon de la kampanjo en Hungario: la anoncoj en tiu lando estis metitaj kiam la retumanto serchis pri ne esperantaj, sed lingve-rilataj aferoj. Studinda afero.

Ferenc Harnyos aldonis valorajn detalojn pri la konkreta lerna kaj diploma situacioj en Hungario, kaj László aldonis pliajn plenumajn detalojn por multe pli bone kompreni la situacion tie. Tamen, mi pensas, ke tio estas alia temo, kaj ghi meritas komentadon eble en alia momento. Mi volonte legos pli profundan komentadon pri tia situacio, char mi pensas, ke ghi estos valora kaj por strategio kaj por eksterhungaria informado kaj varbado.

Restas unu afero en mia menso. Esperantistoj en Hungario, kaj eble en aliaj landoj, ankorau ne trovis manieron havi SENPAGAJN anoncojn kiel tiujn de Lernu.net. La homo kiu malkovras la sistemon por ricevi senpagajn anoncojn por chiu esperanto-landa asocio, estos en mia koro la venonta Esperantisto de la Jaro. Tia scio, tia kono, tia rimedo estas je la plej alta strategia valoro. Kompreneble, ni devas ankau prepari allogajn retejojn por la alklakado de venontaj retvizitantoj. Ni devas havi detalan planon por pli profesie kaj alloge varbi kaj bonvenigi novajn Esperantistojn. Nia bonveniga sistemo ne estas, ni diru ghentile, la plej alloga. Kontraue, la sistemoj en multaj landoj ofte forpushas nov-interesitajn homojn.

Bonaj ideoj de chiuj komentantoj, tamen, por la realigo, la konkreta realigo de iu plano, ni devas pensi pri TEAMOJ de homoj, kiuj respondecas pri projektoj kaj kiuj reale starigos tiujn projektojn. La artikolo de Stephen Brewer, kaj lia kreado de www.prilabori.org povas helpi tiurilate. Sed ankau mi dirus, ke bona teamo NE estas sincera mi kaj bonkora vi kaj laborema li kaj fidinda shi, se nek ni nek ili povas, kapablas, fakas kaj talentas. Alivorte: Volas plus volas plus volas ne donus rezulton se la membroj de iu teamo ne 1) kapablas 2) havas malsamajn sed bezonatajn talentojn kaj 3) sufiche bone, ne perfekte, kunlaboras kaj strebas al atingo de la celo. Sed, mi devojighas de la temo. Ni reparolu pri Google Ads!

Amike,

Dennis Keefe
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-01-11 13:33
Reklamado havas sian logikon. Kaj mi ankorau ne komprenis la interrilaton inter la ciferoj menciitaj. Konkrete: Chu tiuj 4000 lernantoj, kiuj estis menciitaj de Ferenc, estas la rekta rezulto de la 1,7 milionoj da vizitoj de tiu reklamo. Au chu ion mi ne komprenis?

De s-ro Keefe mi atendus konkretajn informojn pri la praktikaj spertoj de la reklamado de Chinio, ekzemple. Jam plurfoje mi invitis lin raporti pri la situacio de la Eo-movado en Chinio, sed mi ne memoras, ke iam ajn mi legis ion ajn pri tio (krom pri iuj abstraktaj teorioj en La Ondo de Esperanto, kiujn li tradukis de iu angla au usona autoro). Lau mi li tro shvebas en la chielo de la revoj, sed aliflanke li ja devus vivi en la brutala realeco de Chinio (au chu li vivas tie nur en la eburturo de iu universitato, sen ajna kontakt kiun la "ekstera mondo". Tio ne interesas min. Mi ne komprenis, kian laboron s-ro Keefe faras, kun kiaj chinaj e-istoj li kunlaboras, kiuj estas la rezultoj de lia poresperanta laboro ktp. Kiom da e-istoj ekzistas en Chinio, kie ili vivas kaj kion ili konkrete faras? Kia estas la lingvonivelo. Ktp. ktp. (En Libera Folio mi starigis centojn da konkretaj demandoj, sed ghis nun neniu bonvolis konkrete respondi. Plej ofte mi rikoltis nur mokon, kontraustaron kaj



, au feran silentadon.) Krom propragando, el Chinio preskau ne atingas nin utilaj informoj. La teorion öpri reklamado kaj diversaj aliaj merkatikaj temoj ni chiuj studis kaj konas, sed ni shatus konatighi kun praktikaj spertoj en diversaj landoj.
Edmund GRIMLEY EVANS
Edmund GRIMLEY EVANS diras:
2013-01-11 14:32
Ankaŭ mi ŝatas konkretajn respondojn, sed ne ĉiun demandon eblas konkrete respondi. Ekzemple, neniu povos konkrete respondi al "Kiom da e-istoj ekzistas en Chinio, kie ili vivas kaj kion ili konkrete faras?". Mi eĉ ne scias, kiom da esperantistoj ekzistas en mia eta urbo! Tamen, vi pravas, ke oni povus raporti pri siaj praktikaj spertoj.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-01-11 14:53
Do, komencu esplori anstatau simple diri "tio ne eblas". Kompreneble tio eblas. Demandu iujn e-istojn kaj ili tuj povos helpi al vi.

En la kazo de Chinio, kie mankas libera informado kaj suficha transpartenteco, kaj kie (lau miaj spertoj) e-istoj apenau respondas al privataj mesaghoj, kiujn oni sendas al ili (same en Vjetnamio kaj aliaj aziaj landoj), tio eble estas iom pli malfacila tasko. Sed ankau en Chinio oni faras statistikojn kiel en chiuj aliaj landoj de la mondo.

La Jarlibro de UEA indikas 1000 esperantistojn por Chinio. Indus kontroli tiun ciferon, kiu vershajne estas nur ia formala fikcia cifero kiel siatempe en la kazo de la socialismaj landoj, por montri, ke oni havas tiom kaj tiom da membroj kaj por posedi la necesan kvanton da komitatanoj ktp. Sed kie estas tiuj 1000 membroj de la china asocio? Chu ili entute ekzistas?

Novaj esploroj pri la china Eo-movado eble helpus forigi mitojn kaj legendojn kaj falsajn imagojn, kiujn oni havas pri tiuj movado, kaj lando.

S-ro Keefe estas kunlaborant de universitato, do devus esti sciencisto kun suficha kono kiel oni faras tiajn esplorojn en Chinio, malgrau chiaj eventualaj obstakloj.
Ivano Kossey
Ivano Kossey diras:
2013-01-19 19:02
Tiu cxi artikolo agrable surprizigis min. Reklamo ja estas grava flanko de Esperanto-movado. Laux mia en Hungario mankas lernejaj instruistoj de Esperanto. Okazis, ke la lernejestro volis lanĉi esperanto-instruadon, sed ne trovis instruiston. Se mi eraras, bonvolu korektu min.
Ĉu rajtas instrui Esperanton instruisto de ajna fremdlingvo, kiu havas E-ekzamenon B2 aŭ C1? En Hungario ekde 2008 oni ne preparas E-instruistojn en universitatoj/altlernejoj, tial esperantistoj mem devas zorgi pri rekontingentigo de instruistoj. Ĉu Vi havas kursojn por tiu kategorio?