Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2013 / Kial ekzistas literaturo en Esperanto?

Kial ekzistas literaturo en Esperanto?

de Redakcio Laste modifita: 2013-05-28 06:21
”Laŭ mia vidpunkto, la literaturo vastigas nian realon, kreas paralelajn mondojn, distras, edukas, provokas nin, profundigas al ni la vivon. Se troviĝas en la mondo homoj, kiuj pasigas parton de sia vivo en iu difinita lingvo, ŝajnas al mi nature, ke estiĝu en tiu lingvo ankaŭ la vastigita realo de literaturo”, skribas Sten Johansson en la enkonduko de sia esearo ”Kroze – proze”

Kial ekzistas literaturo en la internacia lingvo Esperanto? Kian celon ĝi havas, kaj kian valoron?

Kiam Zamenhof kreis sian lingvon, beletraj tekstoj estis por li grava ilo por elprovi kaj pliriĉigi la lingvon. Novaj vortoj, novaj esprimoj, viglaj parolmanieroj, komplikaj frazaranĝoj, fakaj terminoj ktp ofte estiĝis dum verkado aŭ tradukado de literaturo. Eĉ hodiaŭ oni ofte aŭdas la opinion, ke la Esperanta literaturo gravas ĉefe por pliriĉigi kaj evoluigi la lingvon. Nu, aŭdigas ankaŭ mala ideo, laŭ kiu “la poetoj detruas la lingvon”.

Tamen, kian celon havas literaturo ĝenerale, en iu ajn lingvo?

Jen grandega demando, al kiu devas respondi ĉiu homo por si mem. Laŭ mia vidpunkto, la literaturo vastigas nian realon, kreas paralelajn mondojn, distras, edukas, provokas nin, profundigas al ni la vivon. Se troviĝas en la mondo homoj, kiuj pasigas parton de sia vivo en iu difinita lingvo, ŝajnas al mi nature, ke estiĝu en tiu lingvo ankaŭ la vastigita realo de literaturo.

Se zorge pensi pri la afero, la efektiva ekzisto de Esperanta literaturo tamen estas ja konsterna. Temas ne nur pri lingvo malgranda, pri lingvo kun mallonga historio, sed krome pri lingvo, kiu estas minoritata eĉ en preskaŭ ĉiu individuo, kiu ĝin uzas. Kiom ajn ni kunvenas, kongresas, klubvesperas, korespondas, interretumas, ni faras tion nur dum eta parto de nia tempo. Kaj multaj el ni faras tion nur balbute, kun malfacilo, ĉar temas pri lingvo lernita, aŭ eĉ lernata. Eĉ en familioj Esperantlingvaj, nacia lingvo kutime superregas. Malgraŭ tio, multaj homoj sentas aspiron esprimi en Esperanto sentojn, ideojn, rakontojn en beletra formo. Surprize kaj mirinde, ĉu ne? Se la nivelo de la kreataj verkoj ne ĉiam estas altega, ni nek hontu nek malesperu, konsiderante la malfavorajn cirkonstancojn.

En la komenca tempo de la lingvo ne ĉiuj esperantistoj konsentis pri la valoro de literaturo en Esperanto, kaj precipe ne pri la bezono de originala literaturo. Pluraj homoj antaŭvidis por la nova lingvo limigitan rolon de “helplingvo”, kaj rigardis kun suspektemo la ambiciojn de aliaj, kiuj ekuzis la lingvon por krei beletron. Tia kreado povis esti danĝera, laŭ iuj, ĉar ĝi minacis la simplecon de la lingvo, kaj krome riskis prezenti Esperanton kiel konkuranton de naciaj lingvoj.

Tia kritika sinteno tamen ne povis haltigi la strebadon de tiuj, kiuj pro diversaj motivoj volis verki beletre en Esperanto. Kaj efektive, la historio de Esperanto estas intime ligita kun ĝia literaturo. Jam ekde la komenco, eĉ antaŭ la publikigo de sia lingvoprojekto, Zamenhof elprovis ĝin per poemoj originalaj kaj tradukitaj, kaj ankaŭ per tradukado de prozo.

Laŭ konata kliŝo, verkado de poemoj en Esperanto sekvas tuj post la kurso por komencantoj. Kaj la tuta historio de la lingvo – ekde la unuaj jaroj ĝis hodiaŭ – vere plenas je poetoj pli aŭ malpli talentaj. En la frua epoko la poemoj de Zamenhof, Devjatnin, Hankel, Schulhof kaj multaj aliaj tre gravis, kaj por la lingva stabiliĝo, kaj por la evoluo de esperantista sento de komuneco. Temis grandparte pri patosa romantismo, kiu en naciaj lingvoj jam estis eksmoda.

En sekvaj jardekoj aperis poezio pli matura, ekzemple la socialisma poezio de Miĥalski, la parnasismo de Kalocsay, la postparnasismo de Auld kaj Boulton, aŭ la modernismo de Ragnarsson, Nervi, Camacho kaj aliaj. Post 1980 la originala poezio ekhavis novan ŝatatan branĉon el kantotekstoj de muzikgrupoj kiel Persone kaj kanzonistoj kiel Bronŝtejn.

La unua originala prozo de beletra karaktero aperis en junio 1891 en La Esperantisto eldonata en Nurembergo. Temis pri la rakonto Nur unu vorton! verkita de la germano Ludwig Emil Meier. Sekvis en julio 1892 la novelo En la tombo de la ruso Nikolaj Afrikanoviĉ Borovko. En 1896 Lingvo Internacia eldonata en Upsalo aranĝis literaturan konkurson, en kiu premiiĝis novelo de la polo Józef Waśniewski. Alia frua novelisto estis la svedo Otto Zeidlitz.

La verkado kaj publikigado de noveloj kaj rakontoj en Esperanto do tre baldaŭ postsekvis la poezian kreadon, kaj ĝi multe antaŭis la romanojn. Tio estas natura afero; mallongajn prozaĵojn oni povas publikigi en gazetoj, kaj ilia verkado ne signifas tro grandan fortostreĉon. Ankaŭ en la plua evoluo de originala literaturo noveloj ludis gravan rolon, eble pli gravan ol en kelkaj naciaj literaturoj, kie ofte romanoj – kaj eble dramoj – estis ĉefa motoro de la evoluo. La Esperanta beletro estas amatora afero, kreata de amatoroj, eldonata de amatoroj, kaj ĝiaj revuoj – kulturaj kaj movadaj – pli facile atingeblas ol ĝiaj libroservoj. Krome, la legantoj ne ĉiam regas la lingvon tiel bone, kiel la meza leganto de nacilingvaj verkoj. Do, multaj cirkonstancoj pli favoras mallongan prozon ol ampleksajn, kelkcentpaĝajn verkojn.

Iom post iom tamen estiĝis ankaŭ romanarto en la nova lingvo. Pri la apero de la unua romano verkita originale en Esperanto oni povas iom disputi. En 1906 aperis en Francio la libreto Urso de Henri Sentis, kiu en 83 paĝoj enhavis “romanon” kaj kelkajn poemojn. Pli bona kandidato tamen estas romano el 1907 de Henri Vallienne, Kastelo de Prelongo, kiu en pli ol 500 paĝoj prezentas tre viglan sed eksmodan melodramon.

Antaŭ 1920 aperis sep aŭ ok originalaj romanoj, inter 1920 kaj 1940 tridek unu. Inter tiuj fruaj romanoj oni trovas distraĵojn kaj romantikajn rakontojn, kiel ekzemple tiujn de H.J. Bulthuis, krome ideajn aŭ religiajn edifaĵojn, kiel tiujn de H.A. Luyken. Tamen aperis ankaŭ verkoj kun pli grava enhavo, kiel Viktimoj kaj Sur sanga tero de Baghy, Homoj sur la tero de Engholm kaj Metropoliteno de Varankin. Pli distran prozon kreis Jean Forge (Jan Fethke) en pluraj verkoj.

Inter 1945 kaj 1970 aperis nur dek kvin romanoj, sed ankaŭ inter ili troviĝas kelkaj gravaj verkoj, kiel Vojaĝo al Kazohinio de Szathmári kaj Kiel akvo de l’ rivero de Schwartz. Mi menciu ankaŭ la elstaran romanon Kredu min, sinjorino! de Cezaro Rossetti, kiu estas samtempe distra kaj serioza.

Post 1970 kreskis la eldonado, kaj post 1980 pli-malpli eksplodis la Esperanta romanarto, kun pli ol tridek romanoj publikigitaj en ĉiu jardeko. Precipe kreskis la nombro de krimromanoj, sed aperis ankaŭ romanoj historiaj, biografiaj, sociaj-politikaj, psikologiaj kaj aliaj. En ĉi tiu epoko ni trovas ankaŭ kelkajn aŭtorojn, de kiuj aperis po pluraj verkoj. La rekordon havas István Nemere kun siaj dek naŭ romanoj kaj tri novelaroj inter 1981 kaj 2009. Aliaj aŭtoroj de pluraj verkoj estas Lorjak (Jacques-Louis Mahé), karakterizata de tre specifa sprita stilo, Karolo Piĉ, kies lingvaĵo fifamas, John I. Francis, kies primilita romanego La granda kaldrono elstaras, Spomenka Štimec kun tre persona tono,  Trevor Steele, plej konata pro sia unua romano Sed nur fragmento, Manuel de Seabra, kiu verkas kaj nacilingve kaj Esperante, kaj Mikaelo Bronŝtejn, rekreinto de tute aparta Sovetia mondo en nia literaturo. El aŭtoroj de po unu aŭ du romanoj mencieblas Masao Miyamoto, verkinto de biografiaj romanoj, Sara Larbar (Lilia Ledon da Silva), denaskulino kun vertiĝa prozo, Blazio Vaha (Balázs Wacha) kun tute unika stilo, Eli Urbanová, poetino kiu kreis la unikan membiografion Hetajro dancas, kaj Anna Löwenstein, kreinto de historiaj romanoj. Pri verkintoj de krimromanoj mi ĉi tie ne parolas, ĉar ili aperas komplete en aparta eseo en la esearo Kroze – proze.

Oni jam diversloke publikigis listojn de plej valoraj originalaj verkoj. La plej konata listo estas la “Baza legolisto” de William Auld el 1988, ĝisdatigita en 1997. Ĝi enhavas 27 verkojn poeziajn kaj 32 prozajn, el kiuj 22 romanojn. Pluraj verkoj traktataj en Kroze – proze troviĝas en la listo de Auld.

Mi tamen kuraĝus diri – kvankam tio ja estas aserto kontestebla – ke la Esperantaj noveloj ne nur kvante sed ankaŭ kvalite superas la romanojn. Kiel jam dirite, krei romanon estas granda fortostreĉo, sed krome necesas kapablo kaj talento por starigi bonan romankonstruon. En Esperantaj romanoj oni ofte rimarkas, ke ĉio iras pli-malpli glate preskaŭ ĝis la fino, sed tie la aŭtoro ne tute sukcesis pri sia tasko. Aŭ la fino estas tro stumpa, kvazaŭ la fortoj elĉerpiĝis, aŭ ĝi plenas de koincidoj kaj rompoj de la ĝistiama realismo, kvazaŭ la aŭtoro malesperis kiel finfine nodi ĉiujn fadenojn. Kompreneble ankaŭ por verki bonan novelon necesas krea lerto, tamen oni pli facile supervidas kaj regas la verkon. Kaj en okazo de fiasko, ĉe novelo tio ne estas katastrofo – eblas simple komenci novan – dum fiaskinta romano povas kaŭzi aŭtoran traŭmaton.

La literaturo – kaj prozo kaj poezio – ĉiam estas kampo de formaj eksperimentoj. Tio validas pri la Esperanta beletro same kiel pri nacilingvaj. En Esperanto la eksperimentado koncernas ĉefe la lingvon, dum ni ankoraŭ grandparte atendas niajn novigantojn, se temas pri la maniero rakonti. Esperanta Joyce ankoraŭ ne aperis, nek Lobo Antunes. La legantoj tamen ofte plendas pri tiu lingva eksperimentemo; multaj el ili preferus legi verkojn en “normala Esperanto”. Ŝajnas al mi, ke la lingva eksperimentado okazas pli ofte en romanoj ol en noveloj, kvankam kompreneble troviĝas ankaŭ ekzemploj de la malo. Plej multe oni tamen ja eksperimentas en la poezio.

Tipa trajto de novelo estas la koncentriĝo je limigita temo, malmultaj aperantaj personoj, mallonga tempofluo. Ofte la eta formato signifas intensecon kaj densecon de la esprimrimedoj. Plej ofte temas pri prozo epika (rakonta) kaj sceniga, do same kiel en romano, tamen la denseco fojfoje donas al la stilo trajtojn certagrade lirikajn.

Oni ofte parolas pri du malsamaj tradicioj en la novelarto: Unue la tradicia epika novelo, kie gravas ĉefe la dramaj okazaĵoj kaj la klara fino, kiu rivelas aŭ konkludas ion, kelkfoje en maniero sprita. Due la pli moderna lirika novelo, kiu scenigas kaj prilumas la kondiĉojn kaj konfliktojn internajn kaj eksterajn de homoj, sed kie ne tiel gravas dramaj okazaĵoj aŭ sprita fino. Iam oni mencias kiel korifeon de la unua speco Guy de Maupassant, de la dua Anton Ĉeĥov. Kompreneble, ĉe multaj verkoj oni trovas trajtojn de ambaŭ tradicioj.

La historio de la Esperanta novelarto do komenciĝis en la 1890-aj jaroj, apenaŭ kvar jarojn post la publika lanĉo de la lingvo. El fruaj novelistoj mi povas mencii Ivan Genadjeviĉ Ŝirjaev kaj Julio Baghy. Ili verkis plejparte novelojn de tradicia humanisma speco, eble eĉ romantikisma, kaj ĉe Baghy ofte kun granda porcio da humuro. Ambaŭ havis gravan signifon por la evoluo kaj stabiliĝo de Esperanta proza lingvaĵo de internacia stilo, sen personaj aŭ naciaj specifaĵoj.

En la 1930-aj jaroj du britoj portis la Esperantan novelarton al nova ŝtupo. Temas pri K.R.C. Sturmer kaj L.N.L. Newell. Ili sufiĉe bone reprezentas la du noveltradiciojn supre menciitajn, kun Newell kiel la “epika” kaj Sturmer kiel la “lirika” novelisto.

Samtempe, sed ankaŭ poste en la jaroj 40-aj kaj 50-aj, Raymond Schwartz kaj Ferenc Szilágyi, aktivis en pluraj ĝenroj, sed eble plej elstare sur la novela kampo. Schwartz estis prefere humuristo kaj Szilágyi psikologo, tamen la verkoj de ambaŭ baziĝas sur profunda humanismo prezentata per bela stilo.

Dum la dua mondmilito literaturo por la plimulto de esperantistoj ne estis unua prioritato, sed ankaŭ postmilite ĝi nur iom post iom reakiris signifon. Literaturaj revuoj ja estis fonditaj – Malgranda revuo, Norda Prismo, la nica literatura revuo – aŭ refonditaj – Literatura Mondo. Tamen tiuj revuoj unu post la alia mortis, kaj la beletra libroeldonado ne furoris. Se mencii kelkajn gravajn novelistojn el la jaroj 1960-aj kaj 70-aj, tiuj povus esti Marjorie Boulton, John I. Francis, Johan Hammond Rosbach kaj Lina Gabrielli. En la mezo de la 70-aj jaroj aktivis Endre Tóth, kies sola novelaro Lappar, la antikristo tamen aperis nur postmorte en 1982. Tiu volumo estas eble la plej valora verko de la originala Esperanta novelarto, tamen ĝi ne vekis tre grandan atenton.

En la 1980-aj jaroj la nombro de libroformaj novelaroj denove kreskis, kaj ĉefe dank’ al la literatura revuo “Fonto” aperinta de 1980 ĝis 2006, sed ankaŭ al Literatura Foiro aperanta de 1970 kaj al Monato aperanta de 1980, kreskis ankaŭ la ebloj publikigi kaj legi novelojn Esperantajn en la gazetaro. El novelistoj de la jaroj 80-aj kaj 90-aj oni povus mencii Spomenka Štimec, Julian Modest (Georgi Mihalkov), Serĝo Elgo (Georges Lagrange), Jorge Camacho, Lena Karpunina kaj multajn aliajn.

En Kroze – proze mi kolektis eseojn pri originala Esperanta literaturo, kaj pri verkado kaj legado de beletra prozo. Tri el la eseoj estas premiitaj en la Belartaj Konkursoj. Pluraj jam aperis en la revuoj Fonto, La Ondo de Esperanto kaj Beletra Almanako. Aliaj estas verkitaj por ĉi tiu esearo. La tekstoj ne celas doni plenan superrigardon pri la Esperanta literaturo. Ili simple prezentas mian personan imagon kaj interpreton de kelkaj prozaj verkoj kaj aŭtoroj, kiuj ŝajnas al mi interesaj, kaj krome de kelkaj aspektoj el la tekniko de rakonta prozo. Espereble ankaŭ la legantoj trovos en la kolekto erojn legindajn kaj pensigajn.¨

Sten Johansson

La verko Kroze — proze de Sten Johansson ĵus aperis ĉe Eldona Societo Esperanto en Svedio, kaj jam mendeblas ĉe la eldonisto. La enkonduka eseo aperas en Libera Folio kun la permeso de la aŭtoro kaj la eldonejo. Reprodukto aliloke malpermesita.

arkivita en:
Jens Stengaard Larsen
Jens Stengaard Larsen diras:
2013-05-27 14:45
"Kian celon havas literaturo ĝenerale, en iu ajn lingvo?"

Estus pli facile doni klaran respondon al tio, se oni scius kian celon havas iu ajn lingvo. Se oni ne trovos pli kontentigan klarigon, oni ja devas konkludi ke la celo de unu lingvo tutsimple estas diferenci al la aliaj lingvoj.
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2013-05-29 06:45
La eseo ne rekte traktas la temon, kial la literaturo de Esperanto ne estas interesa kaj pro tio ne vendebla.

La eseo malrekte donas la respondon: Ĝi listigas la nomojn de aŭtoroj sen indiko de la kvalito kaj de la temo. Ĉi tiun metodon aplikis Ivo Lapenna en "Esperanto en Perspektivo" por pruvi la altan kulturan valoron de Esperanto. Eble la kompilantoj mem rimarkis, ke la kvanto, la listigo de verkoj kaj aŭtoroj estas la sola, kiun ili sukcesus prezenti.

Se oni komparas la tekstojn el la frua periodo de Esperanto ĝis la Unua Mondmilito, oni tuj vidas la diferencon: La tekstoj estas viglaj, interesaj, aktualaj kaj proksime al la socia realeco. Eĉ la fakaj tekstoj estas ĝis hodiaŭ facile digesteblaj kaj ĝuaj.

Mi havas la impreson, ke tio ne plu ekzistas aŭ ne plu estas la celo de la aŭtoroj. Literaturo en Esperanto devas esti serioza kaj komplika por esti valora. Aŭ ĝi estas malsprita, maleleganta kaj tedigas antstataŭ instigi. Nome la resto de la revuoj, kiuj travivis, aspektas tiel.

La plej taŭga priskribo de Esperanto-literaturo estas germane "verbissen", sed mi ne scias rektan tradukon. Oni streĉe volas atingi ion, sed la kapabloj mankas. La aŭtoro ne plu havas distancon al sia temo kaj taksas ironion kiel atako al la granda celo.

La legeblaj tekstoj reprezentas la sintenon de centoblepli grandan nombron de Esperantistoj. La fakto, ke ili mem ne pretas legi kaj aĉeti ĉi tiujn produktojn estas indiko, ke temas pri memdetrua evoluo. Eble la ĉefa kialo de la malsano entute.
Michael Lennartz
Michael Lennartz diras:
2013-05-29 09:43
Mi povas nur konsenti kun Roland. Listo sen konsidero pri kvalito.

Pri la artikolo de Sten:
Min gxenas frazo kiel ekz. "El aŭtoroj de po unu aŭ du romanoj mencieblas...", kvazaux estas malbona afero verki nur unu romanon. Ekzistas verkistoj (ne en Esperantujo, kompreneble), kiuj estigxis mondfamaj pro unusola romano.

"Post 1970 kreskis la eldonado, kaj post 1980 pli-malpli eksplodis la Esperanta romanarto, kun pli ol tridek romanoj publikigitaj en ĉiu jardeko." Interesa kaj grava estus eseo pri la demando, kial tiu eksplodo forvaporigxis senefike. Krome mi povas fari alian kalkulon: Tridek romanoj dum unu jardeko signifas meznombre po tri romanoj en cxiu jaro. Cxu tio estas fieriga fakto?
Cyril Brosch
Cyril Brosch diras:
2013-05-29 11:06
Dependas de la komparo.

Miaopinie estus nejuste kompari E-on, kiu eble havas inter 50 mil kaj 300 mil parolantojn kun akceptebla nivelo, kun ŝtata lingvo parolata de milionoj kiel la angla, germana, ĉeĥa, aŭ eĉ kun la malta (330 mil parolantoj, sed ŝtata kaj EU-a lingvo). Estas kompreneble, ke la E-a literaturo kompare kun ili kvante kaj kvalite nenion signifas.

Sed kiel aspektas en komparo kun malgrandaj lingvoj kun skriba tradicio kiel la ladina aŭ soraba (po 30 mil) ĝis la friula (600 mil)? Malmulton oni trovas pri ili en la Reto, sed ŝajnas al mi, ke la literatura produktado de E-o nemalbone aspektas apdu iliaj.
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2013-05-29 12:24
Eble mi eraras, sed la meniitaj lingvoj ne pretendas esti mondlingvo kun alta kultura valoro. Tri romanoj jare vere ne estas impona rezulto, sed ebla la merkato ne pretas akcepti pli.

Eldonejoj kaj libroservoj sidas sur nevendeblaj libroj, kiuj estas fiksita kapitalo. En cxi tiu situacio ne eblas eldoni pliajn verkojn.
Cyril Brosch
Cyril Brosch diras:
2013-05-29 12:50
Ne estas verŝajne, ke granda elcentaĵo de la nuntempaj E-aj beletraĵoj* estas skribita nur por substreki la mondlingvan pretendon, do la komparo restas miaopinie tute valida.

*Se mi bone memoras, tio estas ĉefa kialo por Vallienne verki la du unuajn E-an romanojn, sed kiu hodiaŭ havus tian entuziasmon?
Jens Stengaard Larsen
Jens Stengaard Larsen diras:
2013-05-30 14:30
Ĉu ne estas rasisma la ideo ke malsamaj lingvoj povas havi malsaman kulturan valoron?
Sten Johansson
Sten Johansson diras:
2013-05-29 21:09
La teksto reproduktita de Libera Folio estas enkonduko, kiun la eldonejo petis min aldoni, por ke aperu antaŭ la esearo ia ĝenerala superrigardo. Por ekscii, kiel mi taksas la kvaliton de diversaj verkoj, necesus legi la eseojn mem. Nu, mi verkis eseojn ĉefe pri aŭtoroj kaj verkoj, kiujn mi persone trovas interesaj kaj relative bonaj, kompare kun la ĝenerale modesta nivelo de la Esperanta literaturo. Malgraŭ tio, mi ne eldiras nur pozitivajn juĝojn, bonvolu kredi min.

Ne estas strange, ke la kvalita nivelo de la Esperanta literaturo ĝenerale modestas. Ĝi estas eta lingvo sen stabila socia bazo. Kiel mi skribas en la enkonduko: ”Temas ne nur pri lingvo malgranda, pri lingvo kun mallonga historio, sed krome pri lingvo, kiu estas minoritata eĉ en preskaŭ ĉiu individuo, kiu ĝin uzas. Kiom ajn ni kunvenas, kongresas, klubvesperas, korespondas, interretumas, ni faras tion nur dum eta parto de nia tempo. Kaj multaj el ni faras tion nur balbute, kun malfacilo, ĉar temas pri lingvo lernita, aŭ eĉ lernata. Eĉ en familioj Esperantlingvaj, nacia lingvo kutime superregas.” Efektive, laŭ mia opinio, pli mirindas la fakto, ke ekzistas ia ajn literaturo en tiu lingvo, ol la fakto ke ĝi ne produktas majstroverkojn.

La komento de Michael ”kvazaŭ estas malbona afero verki nur unu romanon” por mi estas tute konsterna. Ĉu mi vere tion supozigis? Kelkfoje komuna lingvo evidente ne sufiĉas por interkompreniĝi…
Jorge Camacho
Jorge Camacho diras:
2013-09-27 09:14
Char che http://www.liberafolio.org/[…]vado-mi-ne-plu-okupigas201d nun legeblas "Komentado malŝaltita", mi konigas chi tie la Enkondukon de Boulton, recenzon de Dasgupta kaj atentigon pri "Pretertempe" (Aldo de' Giorgi, 1982):

http://esperanto.net/literaturo/poem/libr/pretertemp.html

Kiel pritraktos chi poemaron la kunautoroj Minnaja kaj Ari/Silfer? Au chu ili ignoros ghin plene, malgrau la vortoj de i.a. Boulton?

Kaj por mendi (8,70€): http://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=1787

Markos Kramer
Markos Kramer diras:
2013-05-29 22:55
Sten skribis:

> La komento de Michael ”kvazaŭ estas malbona afero verki nur unu romanon” por
> mi estas tute konsterna. Ĉu mi vere tion supozigis? Kelkfoje komuna lingvo
> evidente ne sufiĉas por interkompreniĝi…

Laŭ mi vi tion tute ne supozigis. Mi ankaŭ tre miris pri tiu interpreto de Michael.
Eugen Macko
Eugen Macko diras:
2013-05-30 23:19
Jes, povas esti, antau chio distras, eble ankau edukas, sed chiam restas la demando kiel kaj al kio, char ofte disedukas. Jes, provoki tre bone povas. Sed, chu ghi vastigas nian realon? Jes, ghi konstruas paralelan mondon, sed reala mondo ekzistas nur unu. Ghuste per tio estas la reala mondo ghenita, char akcelas nur ideojn kaj fantaziojn. Precipe la klasikaj naciaj romanoj kaj poezioj, eltiras la legantojn el la realeco kaj enlulighas en iu nereala mondo, post kiam ili ne plu kapablas sintrovighi ghuste en la nuna realeco, jes, nuntempe en la internacia realeco.
Sten Johansson
Sten Johansson diras:
2013-05-31 11:17
Eugen, via komento estas tre interesa, kaj vi tuŝas malnovan diskuttemon. Ĉu legado de beletro signifas fuĝon de l' realo aŭ pliriĉigon de l' vivo? Kredeble ĝi povas esti ambaŭ, same kiel aliaj agadoj, kiel ĝuado de alispeca kulturo, interparolado kun alia homo, pensado, revado ktp. Mi tamen volus emfazi la krean signifon de literaturo. La leganto, simile kiel la verkanto, kvankam kutime en malpli alta grado, kunkreas la verkon. Tio donas okazon mediti pri la vivo, la socio, aliaj homoj ktp, ekzerci sian kapablon je empatio. En plej bona okazo, literaturo laŭ mi helpas nin vivi la vivon pli bone. Tamen oni eble ne postulu tro multe de ĉiu ripozlegado de leĝera distraĵo.
Pejno Simono
Pejno Simono diras:
2013-05-31 13:42
Mi kredas, ke literaturo estas same kiel multaj aferoj. Ekz. kiel tranĉilo. Per ĝi oni povas mortpiki alian homon por ŝteli ties monon, per ĝi oni povas mortpiki apron por nutri siajn familianojn. Do ankaŭ literaturo povas esti ĉia - ĝentila, malĝentila, rasisma, kontraŭrasisma, religia, ateisma, sensenca, senchava, dekstrema, maldekstrema, ... La termino "literaturo" mem estas miaopinie plene neŭtrala. Neniom alia ol kiel la termino "lingvo".
Lee Alexander Miller
Lee Alexander Miller diras:
2013-05-31 16:13
Sed Simono . . . kio estas lingvo?
Pejno Simono
Pejno Simono diras:
2013-06-01 09:55
Eble oni simple konstatu, ke kie ekzistas lingvo kaj skribado, ekzistas ankaŭ literaturo. Ĝi ne bezonas estkialon.

Kaj rigarde al ties agantoj, same kiel oni ne devas difini motivojn por paroli kaj aŭskulti, ne necesas difini motivojn por skribi kaj legi. Literaturo estas simpla eksterpolado de buŝa komunikado.

Rilate Esperanton Z iam parolis pri "interkomunikiĝa skriba lingvo". Ergo, okaze de Esperanto la skribado venas range antaŭ la parolado. Do kredi devi liveri iujn precizajn motivojn por produkti Esperantlingvajn literaturaĵojn estas ĉi-ĉirkaŭaĵe preskaŭ absurde, ĉu ne?
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2013-06-01 13:24
Mi dubas, ĉu oni povas tiel vaste rigardi literaturon. La listo de komercisto pri siaj varoj aŭ de bienposedanto pri sia grundo ne estas literaturo. Nek la Jarlibro de UEA, nek la katalogo de la libroservo estas literaturo, kvankam enestas mencio de literaturo.

Literaturo devas esprimi la sentojn, emociojn, pensojn kaj opiniojn de la aŭtoro. En la granda literaturo de la naciaj lingvoj la legantoj kutime rekonas siajn proprajn sentojn, emociojn, pensojn kaj opiniojn, kiujn ili ne kapablas esprimi. La nacia literaturo ĉiam estas reago al la evoluo de la socio.

Eble la literaturo en Esperanto ne estas akceptata, ĉar ĉi tiu rilate mankas?

Se oni volas verki literaturon por Esperantistoj oni devus trakti la krizon de la estraro kaj komitato de UEA, la intrigoj en SAT (laŭ John Grisham), la provo de la Civito akiri la regnon de la mondo (laŭ Dan Brown) aŭ la tragika amo de tejo-aktivulo als mortmalsana ino, kiun li renkontis dum IJK (laŭ Erich Segal).

Eĉ simpla raporto pri vojaĝo povas esti literaturo. Bona ekzemplo estas Jules Aizière en "La Revuo" de 1912 sur paĝo 57. Li priskribas karavanon de Lyon al la kongreso en Krakovo. Malgraŭ la aĝo estas vigla, interesa kaj instrua ĝis hodiaŭ.

Mi citis en mia blogo, kie troviĝas la ligoj al la fonto:

http://zamenhof.blog.de/2013/03/30/karawanen-15694187/
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-06-01 18:06
Estas chiam denove giganta shoko observi kiamaniere e-istoj diskutas pri literaturo - nome sovaghe kaj ekster chia literaturscienca kadro. Sed tiel ili praktike diskutas ankau pri chio alia rilate Eon.

Iam estis iu Auld, iu Haupenthal, iu Benczik, kiuj pli malpli kompetente analizis Eo-literaturon kaj Eo-autorojn. Shajnas ke tiuj tempoj jam delonge pasis. Bedaurinde, la Eo-propagando kaj idiota Eo-aktivismo subfosis chiujn seriozajn klopodojn. Tio estis unu el la kialoj kial diversaj fakuloj distancighis de la Eo-movado.


Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-10-10 13:39
Kaze ke iuj e-istoj komencos fanfaroni, ke la kanadanino Alice Munro gajnis la chi-jaran nobelpremion pri literaturo, notu, ke
a) ghis nun la Esperanta Vikipedio ne rimaris shin;
b) nenio el shia verkaro aperis libroforme en Eo, almenau lau la katalogo de la UEA-libroservo kaj de TROVANTO.

Kio indikas, ke en Eo oni komplete malinteresighas pri tiu mondfama autorino kaj shia verkaro. Chu eble char shi estas anglalingva???

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón diras:
2013-10-10 15:00
Estas miloj kaj miloj da verkistoj, ankau mondfamaj, pri kiu esperantistoj "malinteresighas". Ni estas eta movado kun apenaua manpleno da tradukokapablaj homoj kaj kun apenauaj libro-achetantoj (kaj multegaj el ni povas legi verkon en la originala lingvo au en jam ekzistanta traduko, oni ne bezonas atendi esperantigon), estas do ridinde atendi, ke ni tradukos chiun libron kaj autoron de la mondo.

Estus tiom bele, se vi finfine silentus kaj chesus elvershi viajn galajn idiotajhojn pri chio ajn, ech antauvide pri l' dirotajhoj. Chu vi ne rimarkas, ke Libera Folio fakte ighas Kunzlia Folio? Kaj ne pro tio, ke nur vi havas interesajhojn au saghajhojn por diri, sed pro tio, ke vi estas la sola, kiu opinias CHIUN sian unuopan penson (kaj nur sian penson) inda je surekranigo. Inda? Ech: surekranigi ghin shajnas via morala kaj neevitebla devo favore al la homaro.

Bv. shpari al mi vian absurdan reagon al chi tiu komento, mi jam perfekte konas la enhavon.
Jens Stengaard Larsen
Jens Stengaard Larsen diras:
2013-10-10 15:50
Oni povas aldoni ke la tuta ideo de tia premio kiel la litetatura de Nobel estas atentigi pri ne sufiĉe atentataj aŭtoroj -- kio siavice garantias ke Esperanto-tradukoj ĝuste de Nobel-premiitoj estas malpli bezonataj... sed aliflanke ne signifas ke mi devas malaprezi mian posedon de ekzemplero de "Sensorteco" de Nobelpremiito Imre Kertész en la traduko de István Ertl.

Cetere iu (eble leganto de LibFol) antaŭ du kaj kvarona horoj publikigis ĝermon pri Alice Munro en la Esperanta Vikipedio. Tia ankoraŭ mankas en la Dana, kaj ekzemple en la Kroata listo de literaturaj Nobelpremiitoj ŝi ankaŭ mankas ĝis nun (10-10-2003 15:49).
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-10-10 17:15
Ho, supre mi legas iun malnovan komenton de mi, kiu neniel perdis sian validecon.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-10-10 19:12
Do, se oni povas legi la originalojn, kial en tiu kazo Esperanto necesas? Chu por babili idiotajhojn che la kafoklacho au por diskuti la statutojn de iu Eo-asocio (kion cetere oni kutime faras pli bone nacilingve)? Absurda komento, chu ne? (kiun jes oni povus shpari - sed vidu ankorau malsupre).

Do, se vi povas nomi 10 KREDINDAJN argumentojn kial utiligi Eon, tiam mi eble pretos daurigi la diskuton kun vi.

(Ghuste la plimulto de la nacilingvaj libroj devus ekziti en Eo, se Eo volus ludi ian rolon. Sed kvankam mi predikas tian neceson jam de jaroj, mi ricevas chiam nur stultajn kontrau-atakojn de "e-istoj").

Jens Stengaard Larsen
Jens Stengaard Larsen diras:
2013-10-11 11:08
Mi ne diskutas argumentojn kial entute utiligi Esperanton krom en nacia lingvo. Se homoj jam utiligas la lingvon, mi devas respekti iliajn motivojn por tio, eĉ se tiuj motivoj ne ŝajnas kredindaj al mi. La lingvo estas individua fenomeno. La kialoj ke unu homo elektas lerni kaj praktiki iun idiomon tute ne bezonas simili al tio kio instigas alian.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-10-11 15:18
Do, la vikipediistoj rapide aldonis la Eo-version pri Alice Munro.

Kompreneble tiu "klopodo" neniel povas esti konteniga. En Esperanto mi ne shatas legi banalan remachajhon de iu(j) nacilingva(j) versio(j), sed minimume pli substancan recenzadon kaj analizadon de shia verkaro. La nuna prezento en Eo aspektas kiel plumpa propagandajho kun la celo montri, ke Eo ekzistas. Krom tio, la mencio, ke "Per siaj noveloj ŝi plene troviĝas en la anglosaksa tradicio" (prenita el la germana versio) sonas kiel flanka bato de e-istoj kontrau shia angleco.

Mi dubas, ke la (anonimaj) Eo-vikipediistoj konas au legis shiajn rakontojn. Kaj certe la kanada prezidanto de UEA dormis, kiam Munro ricevis la nobelpremion.

Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-10-10 18:54
Anstatau konstante palavri stultajhojn, okupighu finfin pri seriozaj temoj, ekzemple pri la nova Hitler-biografio de Volker Ullrich (ne de Ulrich Lins, kiu bagateligis en siaj libroj kaj artikoloj la nacisocialismon, tiel ke lia versio de la historio estis akceptebla ech por la GDRanoj, kiuj mem kashis en sia shtato milojn da malnovaj nazioj, kiuj tie ech ludis gravan rolon).

http://www.derbund.ch/[…]/18619205

(Sed ankau tiun chi libron la e-istoj ignoros).
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-10-11 17:06
Ankau chi tiuj Vikipediaj artikoloj ne ekzistas en Eo, kvankam OPCW ricevis la nobelpremion pri paco:

http://en.wikipedia.org/wik[…]ibition_of_Chemical_Weapons
kaj
http://en.wikipedia.org/wiki/Ahmet_Üzümcü

Tio pruvas, ke la Eo-movado komplete malinteresighas pri chi tiu temo.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-10-11 17:14
Ankau chi tiuj koncernaj artikoloj ne havas Esperanto-version, kvankam tiuj personoj ricevis la nobelpremiojn por kemio kaj fiziko en 2013

http://de.wikipedia.org/wiki/Martin_Karplus
http://de.wikipedia.org/wiki/Michael_Levitt
http://de.wikipedia.org/wiki/Arieh_Warshel
http://de.wikipedia.org/wiki/Peter_Higgs
http://de.wikipedia.org/wiki/François_Englert

kio pruvas, ke la Eo-movado komplete malinteresighas pri chi tiuj personoj kaj temo.
Eduardo Kozyra
Eduardo Kozyra diras:
2013-10-11 19:30
Andreo, ankau en la germana versio de Vikipedio ĝis la 9-a de oktobro ne estis artikoloj ekz. pri Michael Levitt kaj pri Arieh Warshel kaj pri Martin Karplus aperis kelkaj monatoj antaŭ kiam li ricevis la nobelpremion. Rimarku, ke germanaj vikipediistoj ankaŭ tute ne interesiĝis pri la du menciitaj sciencistoj antaŭ la 9a de okt. 2013 (sciu, ke la germana Vikipedio estas dua la plej granda Vikipedio post la angla, kaj E-Vikipedio estas eble la 30a - tamen nun E-vikipediistoj kompreneble devas aperigi la artikolojn pri la novaj nobelpremiitoj).
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-10-11 21:31
Tio ne estas argumento. Esperanto ambicias esti universala, dum la germana ne (plu) havas tian ambicion. Esperanto devus okupighi pli pri kio okazas en la mondo kaj ne nur en la Eo-vomado. Pri tio temas. Temas pri principo, kaj chu en Esperanto oni donas atenton al certaj kategorioj de temoj au chu oni ignoras ilin. Eo-vikipediistoj ambicias esperantigi la tutan Vikipedion, sed ili ne sukcesas.

Kiel ajn, sufichus en Vikipedio publikigi la artikolojn en la UN-lingvoj, kiuj estas universalaj. Chiuj aliaj lingvoj estas balasto, kaj Esperanto estas superflua. La Eo-artikoloj estas nek substancaj nek aktualaj nek fidindaj nek sciencaj. Mi persone utiligas chiam nur la plej detalajn versiojn, kaj tiuj estas tre malofte en Eo. Esperanton oni aldonis nur pro reklamaj celoj por montri, ke tiu lingvo ekzistas, sed seriozajn intencoj la Eo-vikipediistoj tute ne havas.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-10-11 22:16
nkau tio mankas en la Eo-Vikipedio
http://de.wikipedia.org/[…]/Swetlana_Alexandrowna_Alexijewitsch
kvankam en tuta (au almenau duono de) Europo oni parolas pri ghi.
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2013-10-12 10:49
Kara amiko

Se vi havas la impreson, ke iu mankas en Vikipedio, vi rajtas aldoni. Vi nur devas superi la burokratan limon de tri kompletaj frazoj.

La mankoj de Vikipedio, nome rilate la historio de Esperanto, estas plorindaj. Bedaŭrinde la koncernaj fakuloj rifuzas la kunlaboron. Vikipedio estus tro malserioza. Plia pruvo por la tute ne necesa distanco de kelkaj esperantistoj de la socia evoluo. Oni preferas kaŝe, sed altnivelo, eldoni.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-10-12 13:39
Ĝuste pro la kialo menciita en via dua alineo mi fajfas pri kunlaboro kun Vikipedio kie diversaj fuŝuloj poste ankaŭ ŝanĝos kion vi aldonis ktp.

Mi opinias, ke tiu Vikipedio en la nuna formo ne povos esti tiel daŭrigita, se ĝi volas esti serioze konsiderata ankaŭ de fakuloj kaj sciencistoj (ĉar scioj ja baziĝas sur seriozaj informoj), kaj ne nur de tiaj, sed ankaŭ de seriozaj amatoroj kaj ĝeneralaj interesitoj, kiuj volas fidinde kaj malsupraĵe informiĝi pri certaj temoj kaj utiligi la informojn en siaj propraj verkaĵoj. Ĉar Vikipedio havas tro malbonan reputacion, seriozaj esploristoj simple hezitas indiki Vikipedion kiel fonton, krom en iuj esceptoj, kiujn mi jam antaŭe menciis (ekzemple en la kazo de malofta temo aŭ kiam iu informo apenaŭ alireblas alimaniere).

Ankaŭ la strebado traduki la tuton al dekoj da lingvoj havas neniun sencon. Kiel oni vidas, ĉiukaze ne ĉio simultane tradukiĝas kaj ne en la sama amplekso. Do, la vikipedia laboro ne estas efika. Kiel Vikipedia prezentas sin precipe rilate la la neĉefaj lingvoj, aspektas kiel ludejo por infanoj aŭ lingvo-interesitoj. Krom tio ĝi estas kaosa kaj ofte ideologie tendenca, laŭ lingvo, krom tio ofte tro propagandeca, unuflanka kaj fakto-prisilenta (tio validas precipe rilate la parton en Eo pri la historio de la Eo-movado, sed ne nur). En multaj kazoj la artikoloj ankaŭ ne plu estas plue prilaborataj kaj aktualigataj, precipe en la Eo-parto.

Pro tio mi pledas, ke la ĉefa parto de Vikipedio kaj la serioza laboro koncentriĝu al kelkaj ĉefaj lingvoj (la UN-lingvoj), el tiuj ĉefe la angla. Landaj kaj naciaj temoj povu esti prilaborataj en landaj kaj naciaj lingvoj. La Eo-parto koncentriĝu pri Eo-temoj (ne havas sencon, se ekzemple iu Didi Weidmann esperantigas ĉion pri Svislando, kreante dubindan tradukon kaj terurajn terminajn kripligojn, kiuj estas nek laŭ-PIV-aj, nek laŭ-AdE-aj). Krom tio, kiel oni vidis en la kazo de la artikoloj pri la nobelpremiitoj, gravaj partoj mankas en Eo. Kaj arbitre produktitajn banalajn supraĵajn Eo-resumojn de la nacilingvaj versioj neniu bezonas. Tio estas, laŭ mi, neserioza laboro, kiu havas nenian sencon kaj estas vana elspezo de energio, kiun oni investu por pli utilaj taskoj. Ŝajnas, ke la Vikipedia parto (precipe la angla) kreskas pli kaj pli - do la Eo-vikipediistoj neniel havas la resursojn postkuri tiun evoluon por esperantigi la nacilingvan Vikipedion, kun la sekvo, ke en la Eo-parto ekzistas gigantaj truoj.

Oni povas esperi almenaŭ, ke la vikipediistoj mem multe kleriĝis per sia laboro, kio certe estus pozitiva sekvo de la tuta agado, sed oni dezirus, ke pli da sciencaj fakuloj kreus la substancan enhavon de tia platformo.

Se iu ajn povas aldoni ion ajn nature ĉiam ekzistos la problemo de la subjektiveco, despli se la projekto estas internacia kaj libera (ruso kaj ĉino verkas laŭ aliaj vidpunktoj ol franco, germano kaj usonano - aŭ sviso).

Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2013-10-13 11:01
S-ro Künzli esprimas la tipaj antaŭjuĝpojn akirantajn post mallonga persona sperto.

Vikipedio havas altan reputacion. Intertempe sciencistoj kutime plej unue rigardas, kion Vikipedio prezentas kaj tie ofte trovas utilajn ligojn al la originala literaturo. Bedaŭrinde tio ne funkcias kontentige, se oni serĉas ion pri Esperanto.

Kompreneble Vikipedio havas mankon. Sed la plej granda manko estas, ke mankas kleraj kunlaborantoj. Foje ili sentas sin forpuŝata de iu "idioto" kiu provas "korekti" artikolon.

La plej ruza metodo estas ne tuj krei novajn artikolojn, sed plibonigi la ekzitantajn. La aldono de pliaj detaloj, fotoj aŭ literaturo estas volonte akceptata.

Estas la aroganteco de kelkaj "sciencistoj", kiuj ne pretas akcepti la kontrolon de nekonataj personoj sen videblaj sciencaj meritoj. Sciencistoj, kiuj ne pretas kunlabori en Vikipedio ankaŭ persone havas malfacilan personencon kaj ne povas interagi kun aliaj personoj.

Ne estas speciala problemo de Vikipedio, sed problemo de personoj, kiuj fieras pri sian "sciencan verkon"

Grava tasko de spertuloj pri iu temo estus la pli bona strukturigo de la informoj, ekzemple per kategorioj kaj kolektoj de kategorioj. Cetere vasta ludkampo por terminologio.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-10-13 12:59
Kion vi skribas estas kompleta stultajho. Neniel temas pri antaujughoj. Vikipedio havas EKSTREME malbonan reputacion en la scienca mondo. Praktike neniu serioza sciencisto citas el Vikipedio, se ne absolute necese (se li ne trovis iun raran informon aliloke, kiu estas citebla el Vikipedio, kion ankau mi faras de tempo al tempo).
Eduardo Kozyra
Eduardo Kozyra diras:
2013-10-12 14:40
Kara Andreo, por traduki la aktualajn temojn por artikoloj en E-Vikipedio oni bezonas pli da terminoj kiujn vi ne trovos en NOVA PIV 2005 aŭ an eliaj vortaroj (ofte eldonitaj antaŭ jardekoj). Ekzemple tiujn terminojn vi ne trovos en PIV-o kaj dormanta AdE ankaŭ ne helpas solvi la problemon al E-vikipediistoj:
abiotrofio, ablefario, Abrakso, aceno, adrenergia, agenezio, agonisto, aikido, alkaptonurio, androjdo, anergio, animacio, apleto, Arhuzo, areolo, aronio, astrocito, atelektazio, atopio, bajpaso, bastonsako, Benguela, bigoso, bistroo, blogo, borio, botokso, Brajtono, breco, bugio, burĥo, cedio, cefalofo, celiaka, celiakio, celostato, ciberspaco, cukinio, ĉagro, ĉakro, ĉiĉo, ĉimarono, ĉipo, dagobo, Dagono, dajakoj, darmstatio, Daŝbogo, Dejmoso, dekupaĝo, deltaplano, demoskopio, derbio, devanagaro, diaklazo, Dobruĝo, dolbio, dolerito, domajno, dompti, domro, droneo, drongo, drumlino, dubnio, dulio, efendio, elemio, elando, endometro, epikardio, erarpepo, eritrasmo, eskimohundo, fenestraĵo, fengŝuo, flipo, fisuro, foliumilo, gaspaĉo, gejfobio, gio, grafeno, Guglo, Ĝavo, hadrono, hasio, hematomo, histogramo, hobito, Holodomoro, Ĥanuko, idiolekto, ifono, ikebano, I-Kvo, impalo, intifado, iPodo, izopleto, jetio, kaĉuĉo, kalkeo, kanasto, kendo, kinuo, kislevo, klinĉo, kmero, kodumulo, kongao, kopernikio, kosmodromo, kraktiko, kvado, kvaŝiorkoro, lambado, lazanjo, leŭkopenio, leŭkoplakio, likida, limnologio, Linukso, lobio, locio, lodeno, logopedio, logotipo, lotofagoj, maj-eŭtiko, majŝo, Makintoŝo, mambao, mandalo, margarito, marleno, mejtnerio, micvo, miensimbolo, mikvo, miomo, mohikanoj, mojosa, monocito, morinelo, mucinoj, nagano, naŭatloj, navahoj, negrito, neĝtabulo, neogeno, neokomio, nomao, nuklido, nultrumo, ofsajdo, okronozo, olifanto, ombudsmano, opuza, orĝado, origamo, orikso, ostjakoj, ovamboj, Padanio, pajso, palingenezo, paparaco, paragogo, parulio, pasakaljo, pasodoblo, pavoro, pejsmejkro, pelelo, pelilo, pelito, pengo, petikoto, piafo, Piastoj, pjaso, pompono, podkasto, Podlaĥio, Podolio, pojntero, polaboj, policitemio, portfolio, porzano, postero, preamblo, precipitinoj, prinio, priodonto, procio, punko, rago, ratatujo, receptoro, reflacio, rengao, rentgenio, resolucio, retikulocito, rialo, riletoj, ritualo, rokabilo, rokforto, ruterfordio, salso, scientologio, seborgio, sekeloj, serotonino, sgrafito, sikozo, Skajpo, soteriologio, soulo, spamo, spiso, splanknoptozo, stevio, stolemo, sudoko, sugio, sumoo, tabo, tangao, tarpano, telomero, teleregilo, tiramiso, tofuo, Tokipono, tokororo, trenco, triatlono, tugriko, Tŭitero, ununpentio, vaĝrajano, vegano, vernisaĝo, Vindozo, viŝsigno, vitrofibro, vuvuzelo, zapado, zombio.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-10-12 15:08
Jes, kompreneble. Pro tio AdE, kiu devus krei kaj oficialigi novajn terminologiojn kaj la novan Dudenon de Esperanto, povas esti konsiderata kiel sensignifa klubeto de chiam samaj mediokraj ludantoj, kiuj okupighas nur pri malnovaj "polvaj" problemoj, pri kiuj jam delonge neniu plu interesighas, anstatau lingve progresigi Esperanton. La ekzemplo de AdE perfekte montras kiel malseriozaj Esperanto, la e-istoj kaj la Eo-movado estas.