Kial ekzistas literaturo en Esperanto?
Kial ekzistas literaturo en la internacia lingvo Esperanto? Kian celon ĝi havas, kaj kian valoron?
Kiam Zamenhof kreis sian lingvon, beletraj tekstoj estis por li grava ilo por elprovi kaj pliriĉigi la lingvon. Novaj vortoj, novaj esprimoj, viglaj parolmanieroj, komplikaj frazaranĝoj, fakaj terminoj ktp ofte estiĝis dum verkado aŭ tradukado de literaturo. Eĉ hodiaŭ oni ofte aŭdas la opinion, ke la Esperanta literaturo gravas ĉefe por pliriĉigi kaj evoluigi la lingvon. Nu, aŭdigas ankaŭ mala ideo, laŭ kiu “la poetoj detruas la lingvon”.
Tamen, kian celon havas literaturo ĝenerale, en iu ajn lingvo?
Jen grandega demando, al kiu devas respondi ĉiu homo por si mem. Laŭ mia vidpunkto, la literaturo vastigas nian realon, kreas paralelajn mondojn, distras, edukas, provokas nin, profundigas al ni la vivon. Se troviĝas en la mondo homoj, kiuj pasigas parton de sia vivo en iu difinita lingvo, ŝajnas al mi nature, ke estiĝu en tiu lingvo ankaŭ la vastigita realo de literaturo.
Se zorge pensi pri la afero, la efektiva ekzisto de Esperanta literaturo tamen estas ja konsterna. Temas ne nur pri lingvo malgranda, pri lingvo kun mallonga historio, sed krome pri lingvo, kiu estas minoritata eĉ en preskaŭ ĉiu individuo, kiu ĝin uzas. Kiom ajn ni kunvenas, kongresas, klubvesperas, korespondas, interretumas, ni faras tion nur dum eta parto de nia tempo. Kaj multaj el ni faras tion nur balbute, kun malfacilo, ĉar temas pri lingvo lernita, aŭ eĉ lernata. Eĉ en familioj Esperantlingvaj, nacia lingvo kutime superregas. Malgraŭ tio, multaj homoj sentas aspiron esprimi en Esperanto sentojn, ideojn, rakontojn en beletra formo. Surprize kaj mirinde, ĉu ne? Se la nivelo de la kreataj verkoj ne ĉiam estas altega, ni nek hontu nek malesperu, konsiderante la malfavorajn cirkonstancojn.
En la komenca tempo de la lingvo ne ĉiuj esperantistoj konsentis pri la valoro de literaturo en Esperanto, kaj precipe ne pri la bezono de originala literaturo. Pluraj homoj antaŭvidis por la nova lingvo limigitan rolon de “helplingvo”, kaj rigardis kun suspektemo la ambiciojn de aliaj, kiuj ekuzis la lingvon por krei beletron. Tia kreado povis esti danĝera, laŭ iuj, ĉar ĝi minacis la simplecon de la lingvo, kaj krome riskis prezenti Esperanton kiel konkuranton de naciaj lingvoj.
Tia kritika sinteno tamen ne povis haltigi la strebadon de tiuj, kiuj pro diversaj motivoj volis verki beletre en Esperanto. Kaj efektive, la historio de Esperanto estas intime ligita kun ĝia literaturo. Jam ekde la komenco, eĉ antaŭ la publikigo de sia lingvoprojekto, Zamenhof elprovis ĝin per poemoj originalaj kaj tradukitaj, kaj ankaŭ per tradukado de prozo.
Laŭ konata kliŝo, verkado de poemoj en Esperanto sekvas tuj post la kurso por komencantoj. Kaj la tuta historio de la lingvo – ekde la unuaj jaroj ĝis hodiaŭ – vere plenas je poetoj pli aŭ malpli talentaj. En la frua epoko la poemoj de Zamenhof, Devjatnin, Hankel, Schulhof kaj multaj aliaj tre gravis, kaj por la lingva stabiliĝo, kaj por la evoluo de esperantista sento de komuneco. Temis grandparte pri patosa romantismo, kiu en naciaj lingvoj jam estis eksmoda.
En sekvaj jardekoj aperis poezio pli matura, ekzemple la socialisma poezio de Miĥalski, la parnasismo de Kalocsay, la postparnasismo de Auld kaj Boulton, aŭ la modernismo de Ragnarsson, Nervi, Camacho kaj aliaj. Post 1980 la originala poezio ekhavis novan ŝatatan branĉon el kantotekstoj de muzikgrupoj kiel Persone kaj kanzonistoj kiel Bronŝtejn.
La unua originala prozo de beletra karaktero aperis en junio 1891 en La Esperantisto eldonata en Nurembergo. Temis pri la rakonto Nur unu vorton! verkita de la germano Ludwig Emil Meier. Sekvis en julio 1892 la novelo En la tombo de la ruso Nikolaj Afrikanoviĉ Borovko. En 1896 Lingvo Internacia eldonata en Upsalo aranĝis literaturan konkurson, en kiu premiiĝis novelo de la polo Józef Waśniewski. Alia frua novelisto estis la svedo Otto Zeidlitz.
La verkado kaj publikigado de noveloj kaj rakontoj en Esperanto do tre baldaŭ postsekvis la poezian kreadon, kaj ĝi multe antaŭis la romanojn. Tio estas natura afero; mallongajn prozaĵojn oni povas publikigi en gazetoj, kaj ilia verkado ne signifas tro grandan fortostreĉon. Ankaŭ en la plua evoluo de originala literaturo noveloj ludis gravan rolon, eble pli gravan ol en kelkaj naciaj literaturoj, kie ofte romanoj – kaj eble dramoj – estis ĉefa motoro de la evoluo. La Esperanta beletro estas amatora afero, kreata de amatoroj, eldonata de amatoroj, kaj ĝiaj revuoj – kulturaj kaj movadaj – pli facile atingeblas ol ĝiaj libroservoj. Krome, la legantoj ne ĉiam regas la lingvon tiel bone, kiel la meza leganto de nacilingvaj verkoj. Do, multaj cirkonstancoj pli favoras mallongan prozon ol ampleksajn, kelkcentpaĝajn verkojn.
Iom post iom tamen estiĝis ankaŭ romanarto en la nova lingvo. Pri la apero de la unua romano verkita originale en Esperanto oni povas iom disputi. En 1906 aperis en Francio la libreto Urso de Henri Sentis, kiu en 83 paĝoj enhavis “romanon” kaj kelkajn poemojn. Pli bona kandidato tamen estas romano el 1907 de Henri Vallienne, Kastelo de Prelongo, kiu en pli ol 500 paĝoj prezentas tre viglan sed eksmodan melodramon.
Antaŭ 1920 aperis sep aŭ ok originalaj romanoj, inter 1920 kaj 1940 tridek unu. Inter tiuj fruaj romanoj oni trovas distraĵojn kaj romantikajn rakontojn, kiel ekzemple tiujn de H.J. Bulthuis, krome ideajn aŭ religiajn edifaĵojn, kiel tiujn de H.A. Luyken. Tamen aperis ankaŭ verkoj kun pli grava enhavo, kiel Viktimoj kaj Sur sanga tero de Baghy, Homoj sur la tero de Engholm kaj Metropoliteno de Varankin. Pli distran prozon kreis Jean Forge (Jan Fethke) en pluraj verkoj.
Inter 1945 kaj 1970 aperis nur dek kvin romanoj, sed ankaŭ inter ili troviĝas kelkaj gravaj verkoj, kiel Vojaĝo al Kazohinio de Szathmári kaj Kiel akvo de l’ rivero de Schwartz. Mi menciu ankaŭ la elstaran romanon Kredu min, sinjorino! de Cezaro Rossetti, kiu estas samtempe distra kaj serioza.
Post 1970 kreskis la eldonado, kaj post 1980 pli-malpli eksplodis la Esperanta romanarto, kun pli ol tridek romanoj publikigitaj en ĉiu jardeko. Precipe kreskis la nombro de krimromanoj, sed aperis ankaŭ romanoj historiaj, biografiaj, sociaj-politikaj, psikologiaj kaj aliaj. En ĉi tiu epoko ni trovas ankaŭ kelkajn aŭtorojn, de kiuj aperis po pluraj verkoj. La rekordon havas István Nemere kun siaj dek naŭ romanoj kaj tri novelaroj inter 1981 kaj 2009. Aliaj aŭtoroj de pluraj verkoj estas Lorjak (Jacques-Louis Mahé), karakterizata de tre specifa sprita stilo, Karolo Piĉ, kies lingvaĵo fifamas, John I. Francis, kies primilita romanego La granda kaldrono elstaras, Spomenka Štimec kun tre persona tono, Trevor Steele, plej konata pro sia unua romano Sed nur fragmento, Manuel de Seabra, kiu verkas kaj nacilingve kaj Esperante, kaj Mikaelo Bronŝtejn, rekreinto de tute aparta Sovetia mondo en nia literaturo. El aŭtoroj de po unu aŭ du romanoj mencieblas Masao Miyamoto, verkinto de biografiaj romanoj, Sara Larbar (Lilia Ledon da Silva), denaskulino kun vertiĝa prozo, Blazio Vaha (Balázs Wacha) kun tute unika stilo, Eli Urbanová, poetino kiu kreis la unikan membiografion Hetajro dancas, kaj Anna Löwenstein, kreinto de historiaj romanoj. Pri verkintoj de krimromanoj mi ĉi tie ne parolas, ĉar ili aperas komplete en aparta eseo en la esearo Kroze – proze.
Oni jam diversloke publikigis listojn de plej valoraj originalaj verkoj. La plej konata listo estas la “Baza legolisto” de William Auld el 1988, ĝisdatigita en 1997. Ĝi enhavas 27 verkojn poeziajn kaj 32 prozajn, el kiuj 22 romanojn. Pluraj verkoj traktataj en Kroze – proze troviĝas en la listo de Auld.
Mi tamen kuraĝus diri – kvankam tio ja estas aserto kontestebla – ke la Esperantaj noveloj ne nur kvante sed ankaŭ kvalite superas la romanojn. Kiel jam dirite, krei romanon estas granda fortostreĉo, sed krome necesas kapablo kaj talento por starigi bonan romankonstruon. En Esperantaj romanoj oni ofte rimarkas, ke ĉio iras pli-malpli glate preskaŭ ĝis la fino, sed tie la aŭtoro ne tute sukcesis pri sia tasko. Aŭ la fino estas tro stumpa, kvazaŭ la fortoj elĉerpiĝis, aŭ ĝi plenas de koincidoj kaj rompoj de la ĝistiama realismo, kvazaŭ la aŭtoro malesperis kiel finfine nodi ĉiujn fadenojn. Kompreneble ankaŭ por verki bonan novelon necesas krea lerto, tamen oni pli facile supervidas kaj regas la verkon. Kaj en okazo de fiasko, ĉe novelo tio ne estas katastrofo – eblas simple komenci novan – dum fiaskinta romano povas kaŭzi aŭtoran traŭmaton.
La literaturo – kaj prozo kaj poezio – ĉiam estas kampo de formaj eksperimentoj. Tio validas pri la Esperanta beletro same kiel pri nacilingvaj. En Esperanto la eksperimentado koncernas ĉefe la lingvon, dum ni ankoraŭ grandparte atendas niajn novigantojn, se temas pri la maniero rakonti. Esperanta Joyce ankoraŭ ne aperis, nek Lobo Antunes. La legantoj tamen ofte plendas pri tiu lingva eksperimentemo; multaj el ili preferus legi verkojn en “normala Esperanto”. Ŝajnas al mi, ke la lingva eksperimentado okazas pli ofte en romanoj ol en noveloj, kvankam kompreneble troviĝas ankaŭ ekzemploj de la malo. Plej multe oni tamen ja eksperimentas en la poezio.
Tipa trajto de novelo estas la koncentriĝo je limigita temo, malmultaj aperantaj personoj, mallonga tempofluo. Ofte la eta formato signifas intensecon kaj densecon de la esprimrimedoj. Plej ofte temas pri prozo epika (rakonta) kaj sceniga, do same kiel en romano, tamen la denseco fojfoje donas al la stilo trajtojn certagrade lirikajn.
Oni ofte parolas pri du malsamaj tradicioj en la novelarto: Unue la tradicia epika novelo, kie gravas ĉefe la dramaj okazaĵoj kaj la klara fino, kiu rivelas aŭ konkludas ion, kelkfoje en maniero sprita. Due la pli moderna lirika novelo, kiu scenigas kaj prilumas la kondiĉojn kaj konfliktojn internajn kaj eksterajn de homoj, sed kie ne tiel gravas dramaj okazaĵoj aŭ sprita fino. Iam oni mencias kiel korifeon de la unua speco Guy de Maupassant, de la dua Anton Ĉeĥov. Kompreneble, ĉe multaj verkoj oni trovas trajtojn de ambaŭ tradicioj.
La historio de la Esperanta novelarto do komenciĝis en la 1890-aj jaroj, apenaŭ kvar jarojn post la publika lanĉo de la lingvo. El fruaj novelistoj mi povas mencii Ivan Genadjeviĉ Ŝirjaev kaj Julio Baghy. Ili verkis plejparte novelojn de tradicia humanisma speco, eble eĉ romantikisma, kaj ĉe Baghy ofte kun granda porcio da humuro. Ambaŭ havis gravan signifon por la evoluo kaj stabiliĝo de Esperanta proza lingvaĵo de internacia stilo, sen personaj aŭ naciaj specifaĵoj.
En la 1930-aj jaroj du britoj portis la Esperantan novelarton al nova ŝtupo. Temas pri K.R.C. Sturmer kaj L.N.L. Newell. Ili sufiĉe bone reprezentas la du noveltradiciojn supre menciitajn, kun Newell kiel la “epika” kaj Sturmer kiel la “lirika” novelisto.
Samtempe, sed ankaŭ poste en la jaroj 40-aj kaj 50-aj, Raymond Schwartz kaj Ferenc Szilágyi, aktivis en pluraj ĝenroj, sed eble plej elstare sur la novela kampo. Schwartz estis prefere humuristo kaj Szilágyi psikologo, tamen la verkoj de ambaŭ baziĝas sur profunda humanismo prezentata per bela stilo.
Dum la dua mondmilito literaturo por la plimulto de esperantistoj ne estis unua prioritato, sed ankaŭ postmilite ĝi nur iom post iom reakiris signifon. Literaturaj revuoj ja estis fonditaj – Malgranda revuo, Norda Prismo, la nica literatura revuo – aŭ refonditaj – Literatura Mondo. Tamen tiuj revuoj unu post la alia mortis, kaj la beletra libroeldonado ne furoris. Se mencii kelkajn gravajn novelistojn el la jaroj 1960-aj kaj 70-aj, tiuj povus esti Marjorie Boulton, John I. Francis, Johan Hammond Rosbach kaj Lina Gabrielli. En la mezo de la 70-aj jaroj aktivis Endre Tóth, kies sola novelaro Lappar, la antikristo tamen aperis nur postmorte en 1982. Tiu volumo estas eble la plej valora verko de la originala Esperanta novelarto, tamen ĝi ne vekis tre grandan atenton.
En la 1980-aj jaroj la nombro de libroformaj novelaroj denove kreskis, kaj ĉefe dank’ al la literatura revuo “Fonto” aperinta de 1980 ĝis 2006, sed ankaŭ al Literatura Foiro aperanta de 1970 kaj al Monato aperanta de 1980, kreskis ankaŭ la ebloj publikigi kaj legi novelojn Esperantajn en la gazetaro. El novelistoj de la jaroj 80-aj kaj 90-aj oni povus mencii Spomenka Štimec, Julian Modest (Georgi Mihalkov), Serĝo Elgo (Georges Lagrange), Jorge Camacho, Lena Karpunina kaj multajn aliajn.
En Kroze – proze mi kolektis eseojn pri originala Esperanta literaturo, kaj pri verkado kaj legado de beletra prozo. Tri el la eseoj estas premiitaj en la Belartaj Konkursoj. Pluraj jam aperis en la revuoj Fonto, La Ondo de Esperanto kaj Beletra Almanako. Aliaj estas verkitaj por ĉi tiu esearo. La tekstoj ne celas doni plenan superrigardon pri la Esperanta literaturo. Ili simple prezentas mian personan imagon kaj interpreton de kelkaj prozaj verkoj kaj aŭtoroj, kiuj ŝajnas al mi interesaj, kaj krome de kelkaj aspektoj el la tekniko de rakonta prozo. Espereble ankaŭ la legantoj trovos en la kolekto erojn legindajn kaj pensigajn.¨
Sten Johansson
La verko Kroze — proze de Sten Johansson ĵus aperis ĉe Eldona Societo Esperanto en Svedio, kaj jam mendeblas ĉe la eldonisto. La enkonduka eseo aperas en Libera Folio kun la permeso de la aŭtoro kaj la eldonejo. Reprodukto aliloke malpermesita.
Estus pli facile doni klaran respondon al tio, se oni scius kian celon havas iu ajn lingvo. Se oni ne trovos pli kontentigan klarigon, oni ja devas konkludi ke la celo de unu lingvo tutsimple estas diferenci al la aliaj lingvoj.