Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2013 / Kial Esperanto interesu ĵurnalistojn?

Kial Esperanto interesu ĵurnalistojn?

de Redakcio Laste modifita: 2013-06-04 21:03
Ĉiuj scias, ke ĵurnalistoj kolektas, elfosas, prilaboras kaj publikigas novaĵojn kaj informojn por la ĝenerala publiko. Sed kio estas novaĵo, kaj ĝenerale, por kio la afero entute utilas, se la ĵurnalistoj ne volas rakonti pri Esperanto? Pri tio prelegis la redaktoro de Libera Folio en la Malferma tago den la Centra Oficejo. Ni publikigas prilaboritan version de la prelego.
Kial Esperanto interesu ĵurnalistojn?

"Esperanto estas rapida vojo al la ĉina"

En demokratia socio unu el la plej gravaj taskoj estas kontroli la potenculojn, informi la publikon, se tiuj misuzas sian pozicion, kaj ĝenerale montri mankojn kaj plibonigendaĵojn en la ĉirkaŭa mondo. En diktaturo kompreneble la tasko de obeema ĵurnalisto estas nur laŭdi la ekzistantan ordon. Sed feliĉe Esperantujo ja ne estas diktaturo.

Sed kio kaj kial povus igi nacilingvajn ĵurnalistojn, kiu unuavice klopodas plenumi tiujn taskojn, interesiĝi pri Esperanto? Mi demandis al kelkaj kolegoj en la redakcio de sveda ĵurnalo, kie mi laboras, kio povus igi ilin okupiĝi pri la temo. La respondoj estis sufiĉe pripensindaj, kaj parte surprizis ankaŭ min, kvankam mi ĝenerale scias, kion miaj kolegoj opinias interesa novaĵo.

La laboro de ĵurnalisto konsistas el tio, ke ni kolektas materialon el diversaj, laŭeble fidindaj kaj sendependaj fontoj, por trovi novaĵtemon kaj aliron, kiuj povus interesi la ĝeneralan publikon. Poste la ĵurnalistoj, sendepende de eksteraj influoj, verku artikolon, kiu estu interesa, sencohava kaj iel signifa por niaj legantoj.

Estas grave kompreni, ke la tasko de ĵurnalisto estas io tute alia ol la laboro de reklamisto ĉe komerca firmao aŭ tiu de informisto ĉe Esperanto-asocio. Ĵunalisto havas la devon esti kaj resti sendependa de la interesoj de siaj fontoj, kaj neniel havas la devon raporti pri okazaĵoj, kiujn li taksas neinteresaj aŭ nesignifaj por la legantoj.

Do, se ĵurnalisto raportu pri io rilata al Esperanto, tiu io devas esti interesa, signifa kaj aktuala. Prefere ĝi estu novaĵo. Sed kio do estas novaĵo, kaj kial esperantistoj malofte sukcesas proponi tiajn?

Por loka aŭ regiona gazeto povas validi ekzemple jenaj kriterioj, por ke oni konsideru ion atentinda novaĵo:

La afero devas esti:

  • freŝa kaj aktuala
  • tuŝi multajn homojn
  • signifa por la evoluo de la socio
  • neatendita
  • loka
  • ekskluziva por la gazeto

 

Trarigardo de arkivo de svedaj gazetoj montras, ke almenaŭ dum la unuaj tri monatoj de la jaro 2013 en Svedio tre malmultis okazaĵoj rilataj al Esperanto, kiuj plenumis tiujn kriteriojn - aŭ almenaŭ informoj pri tiaj okazaĵoj ne atingis la ĵurnalojn. La vorto "Esperanto" ja estis menciita entute pli ol centfoje en gazetartikoloj - sed preskaŭ ĉiuj mencioj temis pri fama restoracio en Stokholmo, kiu nomiĝas Esperanto, sed cetere havas nenian rilaton al la lingvo.

Se oni forprenas la artikolojn kiuj ankaŭ enhavas la vorton "restoracio", restas nur 33 trafoj. Kaj tamen estas inter tiuj ankoraŭ kelkaj artikoloj kiuj efektive temas pri la restoracio. El la ceteraj artikoloj unu temas pri centjariĝo de virino, kiu iam lernis Esperanton. Kelkaj estas leteroj de legantoj, kaj en kelkaj Esperanto estas menciita nur kiel metaforo. Plej amuza el laste menciitaj estas artikolo, kiu uzas la "malsukceson" de Esperanto kiel argumenton kontraŭ la enkonduko de nova, seksneŭtrala pronomo en la sveda lingvo, apud la kutimaj li kaj ŝi.

Krome aperis intervjuo kun la esperantisto Lars Forsman, kiu rakontas pri similaĵoj inter Esperanto kaj la ĉina, kaj el informa vidpunkto eble plej sukcese, en la komputila magazino PC för alla aperas mallonga informo pri Lernu.net. Do, sufiĉe magra rikolto, kaj la sola iel novaĵeca afero temis pri la centjariĝo de esperantisto.

Sed kio, krom la centjariĝoj de pliaj esperantistoj, do almenaŭ teorie povus interesi ĵurnalistojn, kiuj prijuĝas okazaĵojn laŭ la ordinaraj profesiaj kriterioj? Unu maniero ekscii ion pri tio estas fari enketon inter neesperantistaj ĵurnalistoj, kaj tion mi entreprenis – tamen en tre malgranda skalo, do la rezultoj absolute ne havas ian statistikan signifon, sed ja povas doni iom da materialo por pripensado.

EnketiloMi dissendis la retan enketilon al 12 elektitaj kolegoj, ĉiuj spertaj ĵurnalistoj, kiuj multajn jarojn laboras ĉe Sydsvenskan, duono viroj kaj duono virinoj. Mi dissendis ankaŭ unu memorigon. Respondis 8 personoj, kion oni povas konsideri relative bona rezulto. Laŭ la respondoj ŝajnas, ke multaj el la nunaj inform-stragegioj de la Esperanto-movado estas tute senperspektivaj, sed ke ekzistas aliaj eblaj aliroj, ĝis nun ne sufiĉe provitaj.

Por la Esperanto-movado estus granda sukceso, se nian kongreson denove vizitus la ĝenerala sekretario de Unesko, sed tia okazaĵo apenaŭ interesus la pridemanditajn ĵurnalistojn. Nur du el la ok respondintoj diris, ke la afero eventuale meritus artikolon.

— Ŝajnas kiel deviga rutinaĵo. Nenio frape eksterordinara, komentis unu respondinto.

Unu el tiuj, kiuj supozis ke la okazaĵo eventuale povus meriti mencion, klarigis jene:

— La persono en si mem devas esti interesa, kaj depende de tio, kion ŝli diras, ja povus iĝi artikolo. Se ŝli krome parolas en Esperanto, tio ja estas interesa kvazaŭtrarompo por Esperanto sur alta internacia nivelo.

Por esperantistoj eĉ duona favora vorto de iu gravulo estas granda afero – sed ne por ĵurnalistoj, kiuj scias, ke gravuloj ĉiutage faras paroladojn kaj dissendas bondezirojn. Ne eblas raportadi pri ĉiu paŝo de la ĝenerala sekretario de Unesko, tio simple ne estus interesa por la legantoj. Necesas, ke la okazaĵo enhavu ion rimarkindan. Se kongresano ĵetus kremtorton en la vizaĝon de la ĝenerala sekretario, ĉar tiu anstataŭ Esperanto parolis la anglan, la novaĵo certe disvastiĝus en la tuta mondo. Alia demando estas, ĉu tia publikeco estus favora al Esperanto.

Eĉ malpli interesa ol la ĝenerala sekretario de Unesko la ĵurnalistoj opinias lokan esperantiston, kiu veturos al la Universala kongreso. Neniu respondis, ke la temo verŝajne aŭ certe meritus artikolon.

— Ne, lokanoj veturas al plej diversaj konferencoj la tutan tempon, klarigis unu skeptikulo.

— Eventuale en loka paĝo. Sed tiam mi kredas, ke la persono kiu veturos, devas havi iun plian historieton por rakonti, skribis alia respondinto.

Iom surprize al mi, tute neinteresa por la ĵurnalistoj montriĝis ankaŭ hipoteza vjetnama esperantisto, kiu faros prelegon pri vjetnama metiaĵo en Esperanto, kun interpretado al la sveda. Mi pensis, ke la ŝanco aŭdi Esperanton efektive uzata povus allogi iom da atento, sed la lingvo mem montriĝis nesufiĉa logilo.

— La temo ŝajnas tro distanca kaj tro bagatela. Neniu ligo al miaj legantoj, klarigis unu skeptikulo.

— Jes, verŝajne, la loka metio eventuale povus esti la interesa afero. Aŭ eble se Vjetnamio estas lando, kie oni opinias Esperanton ŝlosilo por simpla komunikado trans landolimoj, opiniis unu el la du malpli skeptikaj respondintoj.

Nesurprize, iom pli interesa la pridemanditaj ĵurnalistoj opiniis hipotezan kazon de propono pri libervola instruado pri Esperanto, prezentita en la Eŭropa parlamento, kaj subtenata de Sveda Esperanto-Federacio.

— Jes, temas pri propono, kiu potenciale povus influi multajn. Eĉ se ĝi ne estos realigita, estas interese rakonti, ke la propono ekzistas, komentis unu respondinto.

Sed eĉ tia el esperantista vidpunkto tute mondoskua novaĵo apenaŭ trovus lokon sur la frontpaĝo:

— Se tia propono jam ekzistas kaj svedaj reprezentantoj de la Esperanto-asocio subtenas ĝin, ja povus iĝi kelkaj linioj en la gazeto, iom depende de tio, kia estas la konkurado pri novaĵoj en tiu tago, klarigis unu el la ĵurnalistoj.

Eĉ pli interesa la ĵurnalistoj opiniis novaĵon pri tio, ke la tradukservo de Google iĝis havebla en Esperanto, kaj ke Google dissendis gazetaran komunikon pri tio, ke Google kaj Esperanto havas komunan celon, nome helpi al homoj kompreni unu la alian.

Kvin el la ok respondintoj probable verkus artikolon pri tia temo, el ili unu eĉ tutcerte. La tri restintaj diris "probable ne", ĉar ili opiniis, ke la afero kaj precipe la gazetara komuniko tro aspektas kiel reklama truko de Google.

— Ŝajnas tro nekritike al la entrepreno Google simple transdoni ilian mesaĝon pri tio, kiel bonaj ili estas, klarigis unu.

— Novaĵeto. Estas interese, ke Google nun altigis la statuson de Esperanto. Sed efektive tio eble ne estas ege granda novaĵo. Se oni uzas la tradukservon oni ja same bone povas traduki al sia propra lingvo, kaj Esperanto havos malpli grandan rolon, skribis alia.

Indas rimarki, ke la novaĵo pri Google klare dividis la respondojn: neniu elektis la mezan, nenidiran variaĵon "eble". Supozeble ĉiuj respondintoj antaŭ ol decidi konscie prijuĝis la du kontraŭajn faktorojn: unuflanke temas pri neatendita okazaĵo ĉe la populara retejo Google, kiun la plej multaj legantoj vizitas ĉiutage – sed aliflanke temas pri novaĵo iniciatita de la grandfirmao Google, al kiu oni kompreneble sintenu kritike.

Iom interesa estas ankaŭ la fakto, ke almenaŭ laŭ supraĵa arkiva serĉo la novaĵo pri la enkonduko de Esperanto en la tradukilo de Google neniam aperis en la sveda presita gazetaro. La sola rilata mencio aperas poste, en interjvuo kun esperantisto, kiu preterpase mencias la fakton kiel pruvon pri la signifo de Esperanto. Evidente do la svedaj esperantistoj ne sukcesis en taŭga maniero informi la ĵurnalistojn pri tiu novaĵo, kiu supozeble povus generi plurajn artikolojn.

La absolute plej interesa el la proponitaj temoj laŭ la ĵurnalistoj estis la informo pri loka bando, kiu kantos en Esperanto en internacia kongreso. Kvin el sep respondintoj "kredeble" aŭ "certe" verkus artikolon pri la afero, la restintaj du "eble" verkus artikolon.

— Unika bando? Se ni antaŭe ne havis artikolon pri la bando ni nun kompreneble devos havi! respondis unu el la ĵurnalistoj.

Ankaŭ informo pri konata libro, kiu estis tradukita el la sveda al Esperanto de lokano, kaj poste eldonita en Novjorko, vekis iom da interesiĝo inter la ĵurnalistoj - klare pli ol ekzemple la ĝenerala sekretario de Unesko.

— Ŝajnas memklara temo por mallonga telefonintervjuo por la libropaĝo, respondis unu el la demanditoj.

Ĝenerale oni povas konkludi, ke la pridemanditaj ĵurnalistoj apenaŭ interesiĝas pri vjetnamaj manlaboraĵoj, solenaj deklaroj de gravuloj aŭ lokanoj kiuj veturas al kongresoj. Ili aliflanke ja interesiĝas pri politikaj proponoj kiuj povus influi la ĉiutagon de la legantoj, kaj pri konkretaj, neatenditaj okazaĵoj, prefere iel proksimaj al la legantoj. La kriterioj aplikataj al novaĵoj pri Esperanto ŝajnas esti precize la samaj kiel tiuj aplikataj al ĉiuj aliaj fenomenoj.

Do ne vere havas sencon dissendadi rutinajn, seninteresajn komunikojn pri kongresoj kaj solenaj deklaroj – kaj poste plendadi pri konspiro de kontraŭesperantaj ĵurnalistoj, kiuj tuj enrubujigas la deklarojn. Ja havas sencon fari per Esperanto ion konkretan, interesan kaj signifan, kaj je okazo rakonti pri tio ankaŭ al ĵurnalistoj. Se ni efektive havas ion interesan por rakonti, certe almenaŭ parto de la ĵurnalistoj pretos aŭdi tion.

Kalle Kniivilä
arkivita en:
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-06-02 22:17
Che mi la filmita prelego subite finighas kaj kabeas ie inter minuto ses kaj minuto sep.

La konkludoj kaj la prelego mem shajnas al mi banalaj kaj konfirmas tion, kion oni scias jam de longe. Do, mi vane atendis ion novan.
En tiu chi kunteksto mi deziras reatentigi pri jena artikolo, kiu estis skribita antau kelkaj jaroj surbaze de la svisa (ne sveda) sperto:
http://www.esperanto.de/ea/2008/ea2008_5_3.pdf
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2013-06-03 08:01
S-ro Künzli pravas, ke kelkaj konas la konkludojn de multaj jaroj. Sed la Esperanto-movado ne ĉesis enuigi ĵurnalistojn per gazetaraj informoj, kiuj evidente neniam estas uzataj.

En la gazatara kampanjo por la UK en Islando UEA komprenis almenŭ unu punkton: la lokigon de la informo. Sed la teksto ĝenerale ripetas la erarojn de la lastaj jardekoj.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-06-03 13:54
Tute prave. Kompreneble, tiu oficiala gazetara kampanjo estas fushajho kaj kondukos al nenio, kaj neniu utiligos ghin.

Krom kelkaj lokaj gazetoj, kiuj raportos pri la UK, malmultaj aliaj gazetoj raportas prie. Pasintjare mi kolektis tion, kio aperis pri la UK en interreto kaj trovis tion, kio estas prezentita sur www.planlingvoj.ch. Kio precipe shokis min estis la altgrada primitiveco de la enhavo de la artikoloj. Eble, en aliaj gazetoj aperis pli seriozaj artikoloj. Sed kion signifas "serioza" lige kun Esperanto? Plej ofte oni legas la kutiman stultan propagandon pri la plej facila lingvo de la mondo, la 16 reguloj, la paca kaj plej justa lingvo, Eo kiel la vera alternativo al la angla kaj simila fatraso. Kiu ankorau kredas tion en nia tempo mi ne scias. La e-istoj propagandas ion, kio ne ekzistas, sed nur hximeron.

En la svisa gazetaro siatempe aperis multaj artikoloj pri "Regho Parzival'", kiu multe propagandis kaj bruis pri Eo, je la granda chagreno de la "seriozaj" e-istoj. La gazetaro trovis tion interesa. Eble, iuj homoj lernis Esperanton. Dank al Parzival' en la urbo Bielo multaj homoj sciis pri la ekzisto de Eo. Analoga kuriozajho eble estis Jorgos en Francio.

Do, mi proponas, ke oni kolektu artikolojn, kiuj aperas en interreto kaj listigu kaj diskutu ilin en tiu chi rubriko.

Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-06-03 14:29
PS
Jen ekzemplo de "modela" (au "norma") artikolo pri Esperanto (en principo ghi ne estas malbona, kvankam ghi ne rezignas pri la kutima dubinda propaganda pri la facileco de la lingvo kaj la blufaj troigaj ciferoj):

http://www.nordbayern.de/nu[…]usik-1.848833?searched=true

La temoj, kiuj evidente interesis la jhurnmaliston, estis:
- Vizito de la partnera urbo fare de rumanaj e-istoj
- "Krio de morto" kiel nomo de pola Heavy-Metal-muzikgrupo
- Eo kiel "geedziga merkato"
- La Eo-grupo de Nurenbergo konsistas nur el deko da membroj.

Mi esperis trovi raporton pri la jubilea Germana Esperanto-Kongreso, sed la datumbanko trovis jenan artikolon por la jaro 2013:
http://www.nordbayern.de/re[…]nen-1.2738095?searched=true

kie la moto nomighas "Danci estas Esperanto per la tuta korpo".

Estas konate, ke la gazetaro ofte uzas la nomon de Esperanto metafore. Chu tio estas avantagha au ne por Esperanto estas malfacile diri. Ofte la e-istoj kredas, ke la nura mencio de la vorto Esperanto jam sufichas por "rekonsciigi la mondon, ke Eo ekzistas".
 
Lu Wunsch-Rolshoven
Lu Wunsch-Rolshoven diras:
2013-06-03 14:50
La pridemandado estas interesa. Eble oni konsciu, ke Sydsvenskan estas gazeto kun eldonkvanto de ĉ. 130.000 ekzempleroj. Jam iom granda por multaj el la prezentitaj temoj. Pli malgrandaj gazetoj aŭ ankaŭ gazetpaĝoj por malpli da homoj estas ofte pli promeshava tereno.

Cetere oni eble dividu la temojn en du kategoriojn: Eventoj, kiujn oni iel mem kreas - ekzemple loka prelego pri la nova oferto de Google rilate al tradukado de Esperanto; malmultaj ĵurnalistoj rifuzos raporti pri tio aŭ almenaŭ anonci tion. Aliflanke estas eventoj, kiuj simple okazas, sed oni ne povas krei ilin por havi gazetarajn raportojn, ekzemple traduko de libro aŭ kreiĝo de muzika bando, kiu ludos dum UK; por ŝpari al si laboron pri tiaj temoj mi sugestas, ke oni antaŭe telefonu kun la redakcio, ĉu ili ŝatus havi tekston pri tio - se jes, oni verkos, se ne, oni ŝparos al si la laboron.

Iusence mi faras pli malpli oftan pridemandadon de ĵurnalistoj ekde ĉ. tridek jaroj - mi sendas al ĵurnalistoj gazetarajn komunikojn kun la subkomprenita demando "Ĉu vi ŝatus publikigi tion?" Multaj ĵurnalistoj jam ŝatis publikigi ion; pri aliaj temoj evidentiĝis, ke troviĝas neniu interesito. Plej facilaj temoj ĉiam estas internaciaj kunvenoj kun deko, kvindeko aŭ pli da homoj; se oni ĉefe prezentas tiun konkretan aplikadon de Esperanto, la artikolo estas preskaŭ certa.

Estas klare, ke la vojaĝo de Esperanto-parolanto al UK ne trovos lokon en multaj gazetoj - sed lokaj gazetoj en malgrandaj urboj de tempo al tempo jes publikigis ion tian; kutime kun prezento de la homo; kaj ĵurnalistoj estas lertaj - ili sukcesas elsuĉi ion interesan el preskaŭ ĉiu homo... Same mi sukcesis ekzemple publikigi artikolon pri la bicikla rondvojaĝo de Jorgos antaŭ multaj jaroj; aŭ pri vizito de du afrikanoj en Berlino.

Se oni volas scii, kion gazetoj fakte publikigas, oni povas vidi la (germanajn) ekzemplojn sur "Medienecho", https://www.esperanto.de/node/126 (ne ĉio estas publikigoj en gazetoj). Sur https://www.esperanto.de/PM kontraste troviĝas la gazetaraj komunikoj de la Germana Esperanto-Asocio (GEA; la paĝoj por 2012 kaj 2011 ŝajne ne estas atingeblaj); ŝajnas, ke oni ne trovas publikigojn de tiuj komunikoj inter la fakte publikigitaj artikoloj.

Post multaj jaroj de amaskomunikila agado mi havas la impreson, ke estas almenaŭ du skoloj de tia agado: Estas tiuj homoj, kiuj volas transdoni al ĵurnalistoj ĉefe informojn pri la reale ekzistanta Esperanto-uzado - kaj estas tiuj, kiuj volas nepre rakonti ion pri la bela estonteco kun Esperanto, pri la malbona reago de la ekstera mondo, pri tio ke pli frue Esperanto fartis pli bone, pri lingva justeco helpe de iama enkonduko de Esperanto ktp. Mi ne kredas, ke tio utilas al Esperanto. Kaj mi ne kredas, ke ambaŭ skoloj kunlaboru - estas laŭ mi pli saĝe fari du sendependajn agadojn por ne tro ĉagreniĝi pri la aliaj.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-06-03 15:42
Se mi devas legi, ke Zamenhof estis polo, kiel denove en tiu chi artikolo
http://www.dradio.de/[…]/

mi jam komprenis, ke la artikolo ne povas esti serioza.

La tuta afero iel faras al mi la impreson, kvazau oni celas subpremi la mencion pri la judeco de Zamenhof. Sed vershajne char dum 125 jaroj oni (t.e. la Eo-propagando) diris kaj skribis, ke Zamenhof estis polo, la homaro komencis kredi la fabelon. Bedaurinde, la jhurnalistoj ripetas chiam la samajn erarojn, pro kio certan parton de la jhurnalismo oni ne povas konsideri serioza (kvankam parto de la jhurnalistoj asertas, ke ili rakontas la veron). Bedaurinde, okazas ankau tio, ke jhurnalistoj simple reproduktas en la gazetoj, kion la e-istoj rakontas al ili.

Venis la tempo ghustigi la faktojn. Jam de jaroj mi klopodas klarigi al la publiko, kial Zamenhof povis esti nur judo kaj kial li neniel povis esti polo (ankau Zamenhof mem firme kontestis sian polecon, sed tiun chi fakton oni prisilentis en la Eo-movado). Bedaurinde sen ajna rezulto kaj efiko! Ech male, diversaj recenzantoj (precipe el Germanio!) rigide sabotas miajn tiutemajn klopodojn per strangaj reagoj kaj malicaj komentoj. Sed kion fari, se ech UEA prisilentas la judecon de Zamenhof kiel okazinte ekzemple en la bjalistoka kongresa rezolucio de la jubila jaro 2009!!!

Do, mi skribos al Deutschlandfunk kaj klarigos la aferon. Sed mi timas, ke mi faros tion tute vane kaj estas certa, ke venontfoje mi denove legos, ke Zamenhof estis polo.

Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-06-03 15:58
PS Kiel la vorto "Esperanto" estas utiligata" en Neue Zürcher Zeitung, unu el la plej seriozaj gazetoj de Europo, montras jenaj indikoj:

http://www.nzz.ch/search?fo[…]rderBy%5D=published_at+DESC

Pejno Simono
Pejno Simono diras:
2013-06-03 17:07
Rilate Germanujon mi dirus, ke estus bona strategio eĉ emfazegi la judecon de Zamenhofo.

Nome, la hodiaŭaj Germanoj sentas sin kulpaj pri la holokaŭsto farita de iliaj geavoj. Sekve, ili sentas sin devigataj - malgraŭ la eĉ ĝis hodiaŭ plu ekzistanta antisemitismo - tamen publikigi ĉion ajn, kio iel ajn rilatas pozitive al judoj. Do artikolo kun la titolo: "Jam antaŭ pli ol cent jaroj multlingva judo inventis plene novan lingvon" supozeble furorus.

Necesus nur eviti la vorton: "Polo" - sciu, ke laŭ la aktuala populara kliŝo Poloj translimen forŝtelas la aŭtojn de la Germanoj kaj aldone amase venas ĉi tien por akapari la laborpostenojn - kaj same klopodi preskaŭ plene eviti la vorton "Esperanto" - sciu, jen fiaska afero, kiu, konate, estas jam ekde jardekoj tiom morta, kiom la Paskinsula dido - kaj, aliflanke, sufiĉe ofte mencii la vorton "Judo" por plene sukcesi.

En Germanujo ĵurnalisto eble ne nepre proprakore dezirus publikigi tiaĵon, sed li certe sentus sin socie devigata publikigi ĝin. ;)
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-06-03 18:30
Mi ne tre bone komprenis la celon de viaj ambivalentaj aludoj kaj strangaj klarigo-provoj. Estas altgrade groteske kaj absurde pensi, ke oni evitu nomi Zamenhof polo pro tio, char la nuntempa klisho pri poloj estas metita en rilato kun la shtelado de autoj, por "protekti" Esperanton de superfluaj atribuoj, klishoj kaj subkomprenoj au de falsaj akuzoj. Sed supozeble, kaj espereble temis pri sherco.

(Cetere, centmiloj da germanoj invadas Svislandon por "akapari" la laborlokojn tie).

Multaj jhurnalistoj simple estas stultaj. Tio estas la chefa problemo.

Dennis Keefe
Dennis Keefe diras:
2013-06-03 17:44
Resumo, 135 vortoj. Komentado, 471 vortoj.

Resumo:

La artikolo de Kalle kaj la sekvaj komentoj estas utilaj. Speciale gravas, kiel Andreas mencias, la kolektado de sukcese aperintaj artikoloj. Profesiaj fakuloj pri Publikaj Rilatoj povas helpi al ni. UEA kaj la Estraro devas pripensi informadon kaj ghian mezuradon kiel kernan parton de iu ajn strategio. Ghis nun tion ili preskau tute NE faras, lau mi. La sukceso de Esperanto grandparte dependos de la kvanto kaj de la kvalito de artikoloj en la gazetaro kaj sur la Interreto. La enhavo de tiaj artikoloj probable ne estas tio kion la tradiciaj gvidantoj de la Esperanto-Movadoj pensas. Meritas profunde pripensi la ideojn de Kalle, Andreas, Roland, kaj Lu. La sukcesa informado de Esperanto devenos au de Esperantistoj, au de NE-Esperantistoj, au de ambau. Estas riske nur rigardi tian evoluon; prefere, ke ni AGU pli grandskale informade.

Komentado:

Mi plene konsentas kun la opinioj prezentitaj de chiuj kiuj komentis la artikolon de Kalle. Mi nur volas substreki la gravecon de tio, kion Andreas skribis pri la kolektado de artikoloj. Mi citas: “Do, mi proponas, ke oni kolektu artikolojn, kiuj aperas en interreto kaj listigu kaj diskutu ilin en tiu chi rubriko”. Al tio, mi aldonus, ke ni bezonas listigi chiujn fontojn de artikoloj kaj mencioj de Esperanto en la gazetaro. La memoro de la ghenerala publiko grandparte bazighas sur chio kion ili legas pri nia lingvo en jhurnaloj, revuoj kaj retinformoj.

Tiu listigo, tiu mezurado, lau mi, devas esti kerna parto de iu ajn strategio por la antauenigo de Esperanto. Diskutado de la artikolo meritas apartan ejon sur la Interreto, char de tiuj artikoloj devenos ideoj por ekaperigi aliajn artikolojn. Ni bezonas listigi la artikolojn, landon post lando, daton post dato; analizi tiujn artikolojn; kaj agi kaj reagi surbaze de tiuj artikoloj. Se ni ne faras tion, ni laboras iom blinde.

Mi rekomendus, ke tia laboro estu en la manoj de SUKCESAJ, profesiaj publik-rilatistoj se eblas al ni trovi tiajn homojn. Estas, mi kredas, multe da pensiitaj homoj kiuj antaue laboris en la fako Publikaj Rilatoj, kaj probable eblas trovi kelkajn kiuj volas helpi meritplenan Movadon kia la nia.

Lu scias, pro propra sperto, pri multaj manieroj ekaperigi artikolojn pri Esperanto. Kalle donas kelkajn nociojn, ege utilajn, sed en la vortoj de Kalle mankas la magio de lerta publik-rilatisto, kiu devas esti kapabla estigi la publikigon de centoj ech miloj da interesaj artikoloj pri Esperanto.

Mi kredas, ke eblas publikigi signife pli grandan kvanton da artikoloj pri Esperanto chiujare, sed mankas al ni, en Roterdamo, kaj en la Estraro de UEA, ia fokuso pri celstreba kaj profesia informado. Bedaurinde, char la nombro da homoj kiuj interesighos pri Esperanto probable estas funkcio de la kvanto de informado, de la kvanto da legantoj de tiuj artikoloj, kaj speciale de la KVALITO kaj KREIVECO de tiu informado al la ghenerala publiko.

Ni legu bone la komentojn de Kalle, Roland, Andreas kaj Lu, la ENHAVO de efika artikolo estas probable ne tio kion UEA kaj la tradicia Estraro de UEA kredas. La efikeco de la enhavo de iu ajn artikolo dependas antau chio de la pensmanieroj de la legantoj de tiuj artikoloj. Vi povas atingi kelkajn per la menso, sed ege gravas ankau atingi ilin per la koro.

Mi esperas, ke la venonta Strategio de UEA ekutiligos niajn opiniojn, kaj speciale niajn spertojn pri la sukcesa ekaperigado de utilaj artikoloj pri Esperanto. Nia celo devas esti artikoloj kiuj nombras ne dekoj, sed MILOJ. Sen granda multobligo de trafa informado, ni havas nenian esperon haltigi la malkreskon de Esperanto. Tiu informado povas deveni de Esperantistoj, au de ne-Esperantistoj, au de ambau, sed ghi nepre devas multoble kreski en la baldaua estonteco.

Amike,

Dennis Keefe
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-06-03 18:39
En tiu chi rilato estus interese scii, chu en Chinio aperas artikoloj pri Eo, kaj se jes, chu oni iel povus konatighi kun la enhavo de tiuj artikoloj.
Dennis Keefe
Dennis Keefe diras:
2013-06-04 18:39
Andreas, dankon pro via instigo informighi pri artikoloj en Chinio (2013-06-03 18:39), kiuj iel rilatas al Esperanto. Mi sendis mesaghon chi matene, kiu certe estos legata de homoj el chiuj el la chefaj organizoj kaj kluboj kaj asocioj en Chinio kiuj laboras por Esperanto.

Kutime, oficialaj organizoj en Chinio malrapide respondas al komentoj au petoj, sed ni povas tamen esperi iomete. Eble post unu au du semajnoj venos io. Mi provos ankau per aliaj kanaloj. Mi mem, kvankam mi uzas la chinan lingvon en mia chiutaga vivo chi tie, ne sufiche bone lertas por fari esploron mi mem.

Por bone esplori tiun temon pri Esperanto en la gazetaro, tamen, mi pensas, ke ni stumblos che multaj obstakloj. Unue, estas la china nomo mem de Esperanto. En Chinio, la chinaj Esperantistoj nomos la lingvon SHI JIE YU, kio egalvaloras al “Monda Lingvo”! Antauhierau mi manghis kun kelkaj studentoj, magistra nivelo, kaj ili pensis, ke tiu SHI JIE YU signifas la anglan!

Alia obstaklo estos la diferenco inter legokutimoj en Chinio kaj en okcidentaj landoj. En Nankino, mi faris tre simplan enketon antau kelkaj monatoj. Mi volis kalkuli kiom da homoj legis jhurnalojn au revuojn en la subtertrajno posttagmeze. El samplo de 600 nur 4 au 5 legis gazeton, kvankam preskau chiuj el tiuj 600 homoj sidis. Che kiosko en la homplenplenaj stacidomoj estas malofte vidi iun ajn acheti jhurnalon au revuon.

Eble ekzistas statistikoj pri legokutimoj en diversaj landoj. Se estas iu retejo sur la interreto, bonvolu indiki ghin. Tiaj statistikoj estas gravaj se oni volas kompari rezultojn inter landoj. Kompreneble, oni devas plivastigi la studon por ektaksi la informadon pri Esperanto en radio, televido, la interreto kaj tiel plu. Mi scias, ke Esperanto estis menciita en china televido kaj vidata tra la tuta lando pro Lingvaj Festivaloj, sed mi ne havas chemane la retadresojn de tiuj televidaj filmoj.

Mi esperas, ke mia komentado komencos helpi respondi al via demando pri la amaskomunikiloj kaj Esperanto en Chinio.

Amike,

Dennis
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-06-04 23:22
Kaj se SHI JIE YU oni malghuste prononcas, ghi eble signifas ion tute alian, chu ne!!!

Do, estus bone, se oni foje ricevus ampleksan sciencan analizon-raporton pri la situacio de Esperanto en Chinio por pritaksi, chu havas iun sencon agadi por, per kaj pri Esperanto en Chinio, kaj se jes, kial, kiucele kaj sur kiuj kampoj.

Ghis nun mi havis la impreson, ankau surbaze de la longega sperto de la revuo EL POPOLA CHINIO, ke Chinio utiligis Esperanton chefe por la rozkolora politika propagando. La tempoj iom shanghighis, sed la rettelevidaj elsendoj de EPCH daure ne estas liberaj de tiu roza koloro. Eble estas iom malpli da tia propagando, sed aliflanke la raportado ne estas sufiche objektiva kaj tiklaj informoj shajne estas subpremitaj. La tuto faras la impreson de grandega naiva percepto de la aferoj en la mondo. Tio estas shajne ghenerala problemo de Chinio. Kvankam oni ne devas chiam vidi chion tra okcidentaj okuloj kaj okulvitroj, lau mi la Eo-movado ne devus toleri tiun tendencismon, se ghi mem volus esti serioze konsiderata.

Estus do grave kaj interese fari enketon inter chinaj e-istoj kun demandoj pri iliaj opinioj kaj percepto de Esperanto kaj de la Eo-movado (se entute ili havas opinion kaj kuraghas ilin esprimi).

Do, vi povas daurigi vian laboron tie kie vi jhus komencis ghin.

Pejno Simono
Pejno Simono diras:
2013-06-03 18:20
Ni estu honestaj. La homoj volas legi pri "sex and crime". Jen iomete nia problemo. Ĉi-rilate ni povas liveri tre malmulte, kvankam mi persone scias pri du raportindaj ĉi-epokaj kazoj, ambaŭspecaj. Tamen pri tiuj, supozeble, ni ĉiuj preferos silenti.

Fakte, se la enhavo de la antaŭnelonge aperinta libro "Toter Lehrer, guter Lehrer" ("Morta instruisto, bona instruisto") estus reala, ni ne plu devus iel ajn enzorgiĝi pri sufiĉe da reklamo pri Esperanto.

Mi supozas, ke la plejmulto, kion ni normalokaze povas liveri, estas iuj kuriozaĵoj, por la dimanĉaj felietonoj. Statas simple tiel, ke nek la lingvo Esperanto, nek la al tiu lingvo apartenantaj Esperantistoj estas, laŭ la sento de la ĝenerala novaĵkonsumantaro, iel ajn sensaciaj. Do ni ne havas iujn sensaciojn raportindajn. Raportistoj tamen serĉas ĝuste pri sensacioj.
Lu Wunsch-Rolshoven
Lu Wunsch-Rolshoven diras:
2013-06-04 23:09
Jes, homoj volas seksumadon kaj krimon - sed ili aĉetas ankaŭ gazetojn, en kiuj troviĝas nur unu aŭ du paĝoj kun tiaĵoj... Mi ekde 1980 sukcesis publikigi centojn da artikoloj pri Esperanto, en kiuj neniam estis io pri seksumado aŭ krimo. Necesas ekzemple simple informi, ke kunvenas cento da homoj el diversaj landoj, kiuj kune parolas Esperanton - kaj jam kutime venas ĵurnalistoj.

Legu en Medienecho, adreso supre, kion gazetoj, radio kaj televido publikigis pri Esperanto en Germanio. Estas sufiĉe multe. Povus esti pli - sed iu devas fari la komunikan laboron. GEA elspezas ĉ. 20.000 EUR jare por trejnado de instruantoj kaj por la GEA-oficejo - sed ŝajne neniom por amaskomunikilaj rilatoj. Eĉ pri la germanaj kongresoj kutime nur malmulto aŭ nenio aperas. Mi havas la impreson, ke al la respondeculoj la publikigo de raportoj pri Esperanto ne gravas...
José Antonio Vergara
José Antonio Vergara diras:
2013-06-03 18:59
Jen interesa esploro, i.a. ĉar ĝi permesas rekte scii la raportindeco-takson pri 8 tipe Esperantaj novaĵo-tipoj, flanke de profesiaj ĵurnalistoj sen aparta ligo al nia afero. Ni devus finlerni ke, verŝajne, nek niaj nerealismaj obsedoj, nek niaj tradiciaj trosimpligoj, nek niaj movadaj rutinaĵoj kapablas veki multe da atento.

Danke al la prelego, mi i.a. informiĝis pri la intervjuo al Lars Forman, unu el la malmultaj artikoloj pri Esperanto kiujn la verkinto trovis en la sveda gazetaro dum trimonata periodo (http://www.nwt.se/[…]/article1243239.ece?service=refresh). Jam la titolo ŝajnas al mi tuj alloga: “Esperanto estas rekta aliro al la ĉina”. La intervjuito proklamis neniun aliĝindan epopeon komplete renversi la mondon kun ĝia lingva maljusteco, nek alvokis la homojn ami unu la alian pere de iu benita mielolingvo, sed modere, kredinde rakontis pri kelkaj rimarkindaj trajtoj de Esperanto kiuj iel igas ĝin lernoponto inter la ĉina kaj la sveda lingvoj.

Eventuale, la jamnuna kaj eĉ pli, la estonta graveco de la ĉina lingvo en la monda lingvosistemo povus provizi neatenditajn ŝancojn plugi novan uzoterenon al nia Esperanto. Ĉu krom la iama broŝuro de Claude Piron, estas iuj aliaj esploroj komparantaj la ĉinan lingvon kaj Esperanton?

Ankaŭ estas atentinde ke la respondintaj ĵurnalistoj verkus artikolon pri Esperantlingva muzikbando kaj, eventuale, pri sveda libro tradukita al Esperanto kaj publikigota en Novjorko. Do, la plej raportindaj novaĵoj apartenas al faktospeco tamen reale ekzistanta!

Mi kredas ke nia plej valora kapitalo konsitas je la fakto ke Esperanto estas aparta lingvo vere funkcianta, kies uzantoj diversmaniere okupiĝas pri la lingva dimensio de nia komuna homeco. Tiurilate, la Lingvaj Festivaloj kapablas kapti la atenton de homoj kaj ĵurnalistoj (ekz. la tuj ĵusa en Sidnejo, organizita de la tieaj esperantuloj), kaj mi ofte pledis ke la UK enhavu ion tian kiel konstantan programeron malferman al la ĝeneralsa publiko. Tio utilus por montri ke ne ĉiuj esperantuloj estas stranguloj, sed ke ĉefe ĉe ni regas aktiva okupiĝo pri la fenomeno lingvo.

Ni fakte bezonegas objektivajn kaj rigore faritajn enketojn kaj alispecajn esplorojn pri la publika bildo de Esperanto kaj ĝia eventuala rimarkindeco EN LA NUNA TEMPO.
Istvan Ertl
Istvan Ertl diras:
2013-06-03 22:32
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-06-04 01:16
Tiu chemizo kaj la mesagho kiun ghi peras estas eble amuza gago de simpatia Eo-humuristo. Persone, mi ne kredas, ke estas utile intermiksi Esperanton kun (kontrau-)rasismo, paco, neperforto, interpopola amikeco, homaj rajtoj kaj simile. Despli ke la esperantistoj chiukaze ne kapablas substance kontribui al tiuj temoj (ech la afero pri interpopola amikeco per Eo estas dubinda). Per similaj konotacioj oni nur faras Esperanton kaj la e-istojn ech pli stranga(j) kaj ridinda(j) ol ghi (ili) jam estas. Per similaj chemizoj (au afishoj) oni alproksimighas ne nur al problemplenaj ideoj politikaj kaj ideologiaj kaj al la kurioza propagando de tipoj kiel Parzival' kaj Jorgos kaj similaj. Tion oni nepre evitu, despli, ke "la mondo" ne konsideras la Eo-movadon unuavice pacmovado, movado por homaj rajtoj au kontrau-rasismo.

Prefere Eo estu "neutrala" komunikilo sen ajna ideologia konotacio kun la supraj temoj. Shajnas al mi, ke tio estis eraro. Sed mi timas, ke la rekomenco por Esperanto ne plu eblas, char Esperanto estas iusence jam diskreditita, precipe post la periodo de marksismo, socialismo kaj komunismo. Sed ja shajnas, ke la plimulto de e-istoj (chefe maldekstraj sed ne nur) subtenas la "simbiozon" inter Esperanto kaj tiuj ideologioj. Sed ili neniam vere demandis sin, chu tio havas iun sencon. La malghusta vojo, lau mi.

Istvan Ertl
Istvan Ertl diras:
2013-06-04 23:57
La artikolo prezentas min, ne Esperanton. (Tio ke ghi grandparte temas pri Esperanto, estas char mi mem grandparte temas pri Esperanto.)
amike
Istvan Ertl
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2013-06-04 10:07
Bedaŭrinde s-ro Künzli propagandas la kutiman, sed fuŝan koncepton de la "neŭtraleco" de la lingvo. Neŭtraleco signifas, ke ĉiu rajtas uzi la lingvon por siaj celoj. Tio evidente signifas, ke unuopa parolanto aŭ grupo rajtas uzi la lingvon por siaj ideologiaj celoj.

Oni povas bedaŭri aŭ ne, ke dum la lastaj 100 jaroj la utiligo de Esperanto per rasistoj, militaristoj, aŭ - kiel oni diris komence de la 20-a jarcento- ŝovinistoj estis relative malofta, tamen ne nula.

Certe la intereso pri lingvo, kiu deziras ligi la tutan mondon, allogas certan specon da homoj. Estas pli racie prezenti sin al ĉi tiu grupo, kiu okupiĝas pri paco, toleremo, interkompreniĝo, tutmondiĝo, kontraŭrasismo ktp. anstataŭ insisti pri "neŭtraleco" kaj varbi inter hungaraj faŝistoj aux svisaj bankistoj ekzemple.

El pure varba vidpunkto estas pli ekonomie, sin turni al celgrupo, kiu estas preta akcepti la informon, ĉar ĝi kongruas kun propraj ideoj. Estas malruze varbi por viando inter vegetaranoj.

Oni povas lamenti pri la simbiozo de Esperanto kun certaj ideologio, kiujn kelkaj malŝatas. Sed por mi ĉi tio simbiozo estis kialo por lerni Esperanton. Kaj ne nur por mi!
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-06-04 14:42
Ne, "neutraleco" de Eo ne signifas, ke ciu rajtas uzi la lingvon por siaj celoj, sed signifas, ke Eo kiel planlingvo estas "etne neutrala" kompare kun etnaj lingvoj.

Sed jen vidu, ni jam havas diversajn eblajn komprenojn kaj interpretojn pri "neutraleco" de Eo. Krom la klasika, kiun mi jhus menciis, ankau tiu de s-ro Schnell kaj mian alian komprenon pri "neutraleco" rilate al politikaj kaj ideologiaj programoj. Eble ekzistas aliaj. Ke lingvo ne povas esti neutrala kaj ke en lingvistiko la koncepto pri neutraleco en tiu senco ne ekzistas, estas jam eksplikite en la 13 hipotezoj de www.planlingvoj.ch (la nova doktrino!!!). Do, la e-istoj inventis ion novan (kial ne). Plan- au interlingvistiko estus povinta farighi grandioza nova scienco, sed ghi estis fushita de la interlingvistoj mem, pro ties sektema sinteno kaj konduto.

Vi eraras ankau rilate vian duan punkto. En Sovetunio de la 20aj kaj 30aj jaroj Esperanto estis misuzita de stalinistoj (chirkau Drezen), en Okcidento ghi estis misuzita de SAT. Kaj post la milito ghi estis en ech multe pli granddimensia formo misuzita de la istoj de la Malvara Milito, precipe en la t.n. socialismaj landoj, kie Esperanto estis komplete uzurpita kaj misuzita por la shtata propagando, parte kun shtata aprobo kaj subteno (en diversaj gradoj precipe en PL, HU, BG, DDR, YU, SU). Se vi ne vidas tion, vi estas kompleta blinda. Ghis hodiau multaj e-istoj nostalgias pri tiu shtata aprobo kaj subteno, ne konsciante pri la alta prezo, kiun tio havis samtempe por Eo kaj la tiea Eo-movado, kiu estis komplete subjugita de la komunismaj reghimoj. (Shajnas, ke mi estas la sola, kiu avertas pri tio).

Ankorau nun, Esperanto estas misuzita de la shtata propagando, ekzemple en Chinio kaj Kubo.

Jes, povas esti, ke Esperanton subtenis kaj lernis multaj, kiuj apogis ghian "pacan ideon". Chi tiu ideo venis el la homaranismo kaj la t.n. "interna ideo" de Eo, kaj el la diversaj pacverkajhoj de Zamenhof (kiujn oni komencas remalkovri nur nun). Pri la homaranismo la e-istoj rezignis (oni povas bone kompreni kial kaj vershajne ili ankau pravis), sed daurigis la "pacideon" de Eo, kiu ekzistis en pli forta grado ol che Ido, Occidental, Interlingua ktp., al kiuj mankis la allogo, kiun Eo posedis. Kaj la pacideo de Eo estis adoptita de plej diversaj aliaj ideologioj - de framasonismo kaj liberpensado ghis katolikismo, bahaismo kaj anarkiismo kaj komunismo, ech islamo (pere de la traduko de la Korano), kaj vegetaranismo. Tiuj ideologioj konsiderinde helpis la disvastighon de Esperanto. Cetere, mi ankau kredas, ke tiu "pacideo" helpis al Esperanto ekzisti, prosperi kaj disvastighi, sub diversaj kondichoj. Sed hodiau mi venis al la konkludo kaj kredas, ke tiu pacideo ne plu estas aktuala lige kun Esperanto. La kialojn mi jam aludis kaj klarigis en antauaj mesaghoj kaj en la 13 hipotezoj de www.planlingvoj.ch. Hodiau, post la fino de la Malvarma Milito, en kiu precipe la komunistoj detruis ghin, la pacideo estas grandparte diskreditita, kaj post la fino de la "grandaj ideologioj" ankau Esperanto kiel ideologio de la paco preskau neniun rolon plu ludas. Eble en tiu chi punkto konsistas la tragiko de Eo.

Chu la pacmovado vere defendas la pacon mi ne scias, kaj dubas. Restas do la religioj, precipe kristanaj, kiuj kun la nova papo shajne ricevis novan pushon. Do, Esperanto eble bezonus novan papon! Kun la nunaj gvidantoj de la Eo-movado oni faras nenian politikon, sed nur kondukas Esperanton pli rapide en la abismon.
  
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2013-06-04 17:25
S-ro Künzli vivas en la pasinteco kaj estas devagata reiri al superfluaj institucioj, kiel religioj, papoj kaj gvidantoj.

Hodiaŭ ni komprenas la mondon kiel reton de samrajtaj nodoj, kiuj havas, povas krei aŭ nuligi ligojn kun aliaj nodoj. La komunumo de Esperanto-parolantoj konsistas el multaj de ĉi tiuj nodoj, kelkaj kun, kelkaj sen kontakto al la ekstera mondo.

La pacmovado de la pacaj pioniroj ĉiam ekzistis kaj ekzistas ĝis hodiaŭ. Ekzemple ĉiam gravis la rajto rifuzi la militservon kiel baza homa rajto. Tion la socialismaj ŝtatoj ne laŭte volis propagandi, sed ankaŭ Svislando havas siajn problemojn kun tiu ĉi rajto. Iam Esperanto eĉ estis ligilo inter militrifuzantoj kun ligoj al naciaj grupoj.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-06-04 20:56
Ho kia senlima sensencajho!

Mi observas kun miro, ke s-ro Schnell komencas iracie ataki min, dum s-ro Keefe komencas rimarki miajn demandojn kaj racie respondi al miaj mesaghhoj. Kia interesa metamorfozigho de la fenomenoj!!!

Mi havas neniun malfacilon klarigi la problemojn de Svislando. Sed mi timas, ke neniu inter e-istoj interesighas pri tiu chi temo.

Eble la komunistoj celis propagandi la homojn rajtojn kaj "la bonon en la homo", kiam ili sendis ilin milionope en la koncentrejojn de Sovetunio! Rakontu tiujn fabelojn al via surda kaj blinda avino! Legu ekzemple la memuarojn de Evgenija Ginzburg kaj vi eble komprenos pli bone kion la komunistoj celis (sed sincere dirite, mi dubas, ke tipoj kiel vi komprenos ion ajn).

Antau nelonge ultrakomunistoj (La Nigra Bloko) demonstraciis en Berno kaj detruis amason da vitrinoj kaj aliaj objektoj en la malnova urbo. Sur chiujn murojn ili shmiris komunismajn sloganojn. La damagho estas chirkau duonmiliono da frankoj. Hodiau la komunismaj turkoj kaj kurdoj manifestaciis en Berno kaj portis komunismajn flagojn. Al naivaj homoj tiu plachas. Estas tre bedaurinde, ke oni ne povas malpermesi tiujn fifarojn. Berno havas rugh-verdan registaron - nun ghi ricevas la kvitancon por sia "tolerema" politiko. Mankas nur e-istoj en tiu registaro. Kandidatighu! Mi estas preskau certa, ke oni elektos vin.

Pejno Simono
Pejno Simono diras:
2013-06-04 11:48
Sed jen jam la problemo. Koncentriĝi pri la celgrupo plej akceptema estas alparoli ĝuste tiujn homojn, do la pacamajn, la toleremajn, la kontraŭrasismaj, ktp. kiuj ne disponas pri la potenco en la mondo. Tiel vidate, estus eble pli senchave tamen alparoli la supre menciatajn Svisajn bankistojn.

Se ni alparolas nur homojn kiel ni mem, ni plu restos sensignifaj. Same sensignifaj kiel la tuta sciencistaro. Mi menciu nur la klimatŝanĝan problemon, kiu por science pensantaj homoj estas intertempe plene klare, kontraste al amaso de idiotaj politikistoj, kiuj preferas ignori la tuto,n aŭ eĉ aroge propagandas la malon, dum tio fie ridindigante la avertintajn sciencistojn.

Fakto estas, ke la Esperantistoj havas jam longan tradicion de alparolado de homoj iugrade similaj al si mem. Mi ne povas vidi ĉe tio, ke ni ĉi-metode rikoltis iujn vere mezureblajn progresojn.

Vere estas, memkompreneble, ke oni ankaŭ malŝparis kaj plu malŝparas multe da energio propagandante en malĝustajn direktojn. Sed malgraŭ tio, ne estas tiel, ke oni neniam propagandis en iuj esperdonaj direktoj, eĉ publikrilate perfekte.

Laŭ mia ĉirkaŭ 60-jara observado de Esperanto, la "fina venko" neniam ajn, aŭ almenaŭ ne en iu antaŭvidebla estonto, okazos. Mi eĉ diremus, ke neniuspeca venko okazos.

La evidente vere taŭgega rolo por Esperanto en la mondo, estus kiel interlingvo por EU. Sed ĝuste tiun evidentan lokon la Esperantistoj ne sukcesis kapti. Se oni ne sukcesas eĉ nur pri tiu vere evidenta, apenaŭ pretervideble taŭga apliko de Esperanto, oni povos forgesi ĉion alian.
Lu Wunsch-Rolshoven
Lu Wunsch-Rolshoven diras:
2013-06-05 00:08
Kara Simono,

la celgrupoj plej akceptemaj estas laŭ la aĝo la junuloj, ĉefe inter 12/14 kaj 25/30 jaroj, vidu interalie https://www.facebook.com/questions/338102372907455/ . Laŭ la fakoj estas lingvistoj (kaj lingvemuloj) unuflanke kaj inĝenieroj, matematikistoj, informadikistoj, fizikistoj aliflanke, https://www.facebook.com/questions/474102999307391/ Kompreneble indas ankaŭ alparoli pacamajn, toleremajn, kontraŭrasismajn homojn - sed eble oni celas tiujn aŭtomate per zorga informo pri la ecoj de Esperanto. Ĉiukaze la ŝancoj estas malgrandaj, se la pacamuloj ktp. jam atingis certan aĝon...

La disvastiĝo de novaj aferoj ne funkcias per tio, ke oni unue alparolas la potenculojn de la mondo. Laŭ la modelo kaj ĉiuj spertoj ĝuste estas tre malverŝajne, ke tiuj unue lernas Esperanton. Unue devas lerni la "pioniroj", homoj senpotencaj, iom ekster la socio, iom strangaj... http://eo.wikipedia.org/wiki/Difuzo_de_novaj_aferoj . Nur post tiuj venas la potenculoj; ni devas unue proksimume dekobligi nian parolantaron (de 0,1 % de la angla-parolantoj al 1 % de ili), antaŭ ol havi ŝancon ĉe iom potencaj homoj.

Nia informa laboro ĉe la fruktodonaj celgrupoj estas terure nesufiĉa. Pro diversaj enketoj mi supozas, ke inter 14-jaraj gimnazianoj nur ĉ. 10 % havas iom da scio, kio estas Esperanto, kaj inter studentoj ĉ. 50 %. Se ni volas grandigi la parolantaron, ni devas informadi ĉefe en tiuj du celgrupoj (kaj ne revi pri potenculoj). Aliflanke dirite: Niaj ŝancoj en tiuj celgrupoj estas brilaj: Se ni sukcesos informi dekoble pli vaste, ni supozeble kolektos dekoble pli da lernantoj.

Vi tute pravas, ke "ne estas tiel, ke oni neniam propagandis en iuj esperdonaj direktoj, eĉ publikrilate perfekte." Ekzemple en la okdekaj jaroj Germana Esperanto-Junularo atingis multajn publikigojn en la amaskomunikiloj. Sekvo estis ekzemple, ke la Internacia Seminario kreskis de ĉ. 150 al ĉ. 350 homoj. (Plia sekvo estis, ke GEJ liveris ĉiujare ĉ. 20 pliaĝiĝintojn, kiuj alvenis ĉe la plenkreskula GEA; hodiaŭ estas eble tri homoj jare.)

Poste la elano malaperis, estis malpli da komunikado, do malpli da informitoj kaj malpli da lernantoj... Estas simple tiel, ke serioza disvastigado de Esperanto enhavas multajn taskojn, kiuj tre similas al vera laboro - kaj por tio troviĝas nesufiĉa nombro de homoj en tiuj asocioj, kiuj baziĝas je volontula laboro. Tial mi opinias iom simile al vi, ke la "fina venko" neniam ajn, aŭ almenaŭ ne en iu antaŭvidebla estonto, okazos - sed mi aldonas: se ni plu fidos nur al la tradiciaj asocioj de Esperanto. Ili ne sukcesis pasintece kaj ne sukcesos estontece, la strukturoj ne estas adaptitaj al tiu tasko. Se iu kredas, ke ili tamen donas bonan bazon por agado, mi respondas, ke laŭ mi nur malverŝajne troviĝos homoj pli kapablaj ol centoj da altedukitaj Esperanto-funkciuloj, kiuj ofte jes bone sukcesis en siaj profesioj, sed ne multon atingis en la tradiciaj asocioj...

En la plua kreado de novaj strukturoj kaj en ilia elformiĝo mi vidas la defion por la nuna generacio de Esperanto-aktivuloj. Indas konstati, ke la Esperanto-progreso dum la pasintaj kvar jardekoj okazis pere de strukturoj ekster la tradiciaj asocioj - nome en kampoj kiel muziko, denaskuloj, novaj renkontiĝoj, interlingvistiko kaj esperantologio, ekstereŭropo, interreto. Estas la aldono de ĉio ĉi, kiu metis la bazon, ke hodiaŭ oni multe pli uzas Esperanton ol antaŭ kelkaj jardekoj (tiam facile pasis monato, dum kiu mi ne uzis Esperanton, hodiaŭ maloftege plena tago). Tio, kio ankoraŭ mankas, estas la kreiĝo de efikaj strukturoj por la surmerkatigo de Esperanto - simile kiel homoj entuziasmegas komune aldoni tekstojn al vikipedio aŭ Tatoeba necesus ekzemple trovi homojn, kiuj entuziasmegas komune aperigi artikolojn pri Esperanto en gazetoj k.a. Sed mi certas, ke ankaŭ tiun problemon ni solvos.
Eugen Macko
Eugen Macko diras:
2013-06-05 11:25
Neniu novo, kiel Kuenzli kritikas. Sed oni ne povas riprochi al jhurnalistoj ke ili ne skribas pri esperanto. Pli bone ne skribi ol ripeti jam konatajn antaujughojn. Enketi jhurnalistoj en nur unu lando montras nur la opinion loke. Jam estus pri interesa, se la enketoj okazus samtempe en diversaj landoj kaj tiuj povus esti kompareblaj. La esploro de Kuenzli 2008 estas tempe forshovita, sed tamen oni trovas interesajn similajn opiniojn kun la enketo de Kniivila. Se tiuj estus en 10 au ech pli da aliaj landoj dokumentitaj, ricevus la esploro pli da dirfortecon por reala uzo.
Estas pli bone se jhurnalistoj mem ne skribas la propran opinion pri esperanto, sufichas se ili nur raportas. De ili ne estas atendebla la scio en tiu sfero. Sufichas jam la nescio de autoritataj personoj, kiuj ofte nur ripetas publike la ghenerale konatajn antaujughojn, sen detale kaj profunde informighi pri la afero.
Por esti kvalifika kritiki kaj jughi pri esperanto, oni devas kelkajn ne chiutagajn kriteriojn plenigi. Tiu persono devas paroli minimume 3 nacian lingvon (pli bone ech pli) kaj havi ankau vivsperton en minimume 3 diversaj kulturoj. Post tiam komencas la ebla evoluo al konscia kompreno de la „Inter-eco“.
Ech ne sufichas la kvalifikeco de iu klasika lingvisto, au konata specialisto de nur iu nacia lingvo. Inverse, la specializado ech povas gheni superrigardan komprenon. En la scienca mondo jam longe ne sufichas esti doktoro de unu fakulteto, devas esti ech pli da. (Ekz. la nobelpremiitoj estas ankau chiam ofte kelkaj personoj, kiuj kunlaboris el diversaj sciencaj branchoj)
Kaj la esperantistoj? Ankau se multe de ni tiujn kriteriojn ne sufichas, ni trovighas jam en la medio de inter-naci-eco kiu, helpas lerni, atingi pli gheneralan inter-econ, en kiu fakte nuntempe movighas la reala mondo. Tiel eblas pli bone alkutimighi, kompreni kaj konscie aparteni al la vivmedio de la nuntempo.
Oni ofte kritikas la esperantistan diletantismon. Sed, fakte chiu inter-scio komencas kun diletismo. Se la specialisto forlasas sian fakon, char en la profundeco jam nenio novo estas trovebla, shili komencas dileti en aliaj sciencoj kie shili trovas ofte fekundajn kunligitecojn, el kiu ekestas iu realnovo, el la sekreto de la nekonato, (ne el la nenio) el la unu-kun-ali-ligit-eco, kiel funkcias kaj kreighas (ne iu ideala) la reala mondo.
Mi mem jam kelkfoje rifuzis kritikajn rimarkojn, de klasikaj lingvistoj, profesoroj, en Germanio kaj Hungario, post ilia nekvalifike meznivela, ghenerala, sed science ne profundita opinio, en jhurnaloj kaj radioelsedoj pri esperanto.
 Kaj la profesoroj de la klasike naciaj universitatoj ech ne estas chiuj tiel stultaj kiel ili ofte shajnas. Post ioma parolado kun kelkaj, (chiukaze nur kiuj jam havis ioman internacian sperton) mi sukcesis veki intereson pri inter-eco kaj internacie lingva demokrateco.





Kiel Kniivila skribis, chu jhurnalistoj volas aperigi iun atikolon dependas grandperte de tio, „ku“ skribis, au kiu diris la enhavon. Sed por esperanto mem gravas „kio“ estis skribita,dirita. Se iu ripetas konatajn antaujughoj, pli malutilas ol utilas. Pro tio, la supren proponata analizo de enhavoj povus esti tre utila, se sur tiu venus ghustaj reagoj.
Ju pli estas iu persono konata, au havas autoritaton per shilia posteno, des pli estas la kritiko publike pozitiva au negativa. Sed, jam iu alta pozicio, au titolo, ne signifas en si mem, ke la aganto kapablas havi adekvatan scion, au ankau nur opinion pri la afero pri kiu parolas.
La hodiaua mondo suferas sub sopiro al populareco kaj nun en la tempo de interreto sub mondkonateco. La intelektuloj tutmonde jam ion audis pri esperanto, char tio apartenas ankau al ghenerala klereco. Sed pli da scio necesas jam pli da klopodon, al kiu plejmulte de ili ne plu havas sufiche da tempon.
Tiu socipsika malsano povus esti por esperanto ech stimula, se la reago estas ghusta. La plejmulto ankau de intelektuloj restas en superaj gheneralaj opinioj kaj tiel ili ech esprimighas por montri sian mondturnitecon. Al konkretaj esprimighoj en la publikeco devas veni konkretaj reagoj t.e. ghustigoj en la publikeco.
Kion sukceson havos la repliko, dependas de la eduk-kaj spert-nivelo de la agantoj. En tiu temo povas kompetente kunparoli nur personoj kun parolpovo de minimume 3 naciaj lingvoj (pli estas pli bone) kaj vivspertoj en 3 kulturoj. Post tiam komencas la ebla evoluo al konscia kompreno de la „Inter-eco“, kiu necesas sur tiu tereno.
Ech ne sufichas la kvalifikeco de iu klasika lingvisto, au konata specialisto de nur iu nacia lingvo. Inverse, la specializado ech povas gheni superrigardan komprenon. En la scienca mondo jam longe ne sufichas esti doktoro nur de unu fakulteto. (Ekz. la nobelpremiitoj estas ankau chiam ofte kelkaj personoj, kiuj kunlaboris el diversaj sciencaj branchoj)
Kaj la esperantistoj? Ankau se multe de ni tiujn kriteriojn ne sufichas, ni trovighas jam en la medio de inter-naci-eco kiu, helpas lerni, atingi pli gheneralan inter-econ, en kiu fakte nuntempe movighas la reala mondo. Tiel eblas pli bone alkutimighi, kompreni kaj konscie aparteni al la vivmedio de la nuntempo.
Oni ofte kritikas la esperantistan diletantismon. Sed, fakte chiu inter-scio komencas kun diletismo. Se la specialisto forlasas sian fakon, char en la profundeco jam nenio novo estas trovebla, shili komencas dileti en aliaj sciencoj kie shili trovas ofte fekundajn kunligitecojn, el kiu ekestas iu realnovo, el la sekreto de la nekonato, (ne el la nenio) el la unu-kun-ali-ligit-eco, kiel funkcias kaj kreighas (ne iu ideala) la reala mondo.
En la nuna tempo de publikaj medioj suferas ech la seriozeco de la scienco. Profesoroj, sciencistoj mem volas esti konataj ka popularaj, sekve ili kelkfoje esprimighas pli aferoj kie ili ne plu estas kompetentaj. Char chiu ne povas estighi Nobelperemiito. Prof. Selten iam diris; antaue lia nobelpremio, neniu volis ion havi de li, neniu jhurnalisto volis lin intervjui. Post la nobelperemio, li preskau ne povis sin defendi de la shtormo de jhurnalistoj.

Eugen Macko
Eugen Macko diras:
2013-06-05 11:37
Pardonu!
Mi reskribis mian hierau skribitan tekston, kiun mi ne volis publikighi, sed erare mi enmetis ankau la hierauan. Bonvolu ne legi la unuan parton. La dua estas prilaborita. Sed kun tiun komputeran teknikon mi ne konas, au eble ech ne eblas denove elpreni kio estas jam ene?
Saluton, Eugeno
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-06-05 14:13
Per la aldonighu de s-ro (pardonu, d-ro) Macko al la diskuto, la ghenerala konfuzo atingis pli grandan dimension. Oni vershajne preskau frenezighus, se oni devus legi chion tion, despli nesciante kiu versio vere validas.
Pejno Simono
Pejno Simono diras:
2013-06-06 11:16
Mi legis multe ĉi-fadene pri publikrilatoj kaj pri tio, kio eble interesos ĵurnalistojn kaj kio ne. Sed ĉu ne jen "meti la ĉaron antaŭ la ĉevalo"?

La unua demando ne estas "Kiel ni mem reklamu aŭ reklamigu aliajn por ni?", la unua demando estu "Kial reklami?". Alivorte, kion ni volas atingi per reklamado. Sen scii tion, ne valoras eĉ nur furzeti reklamdirekte.

Tute evidente ĉiu ajn reklamo devas esti alĝustigata al nia celo. Kaj jen la problemo. Kiun celon ni havas?

Kaj imagu nur! Eĉ se iam ajn, iel ajn, iu ajn reklamo, eble sen nia agado, rekte furorus kaj sekve pelis milojn kaj milojn da interesatoj en la brakojn de niaj organizaĵetoj, ĉu ni povus adekvate bonvenigi ilin kaj transformi ilin ĉiujn en fervorajn Esperantoparolantojn? Ĉu ni havus sufiĉe da risurcoj?

Ĉiuokaze, unue oni difinu la celon. Nur poste la vojon al la celo.
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2013-06-06 11:50
Bela metodo por komplete konfuzigi la diskuton. Mia celo estas altigi la nombron de Esperanto-parolantoj, sed mi ne plu opias, ke ĉiuj aliaj havas la saman celon. Subcelo estas, ke la ontaj Esperanto-parolantoj estu interesaj kaj povas nutri min per informoj, kiujn mi ne povas ricevi alimaniere.
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2013-06-06 11:51
Pardonu. Mi ne opias (neologismo) sed opinias!
Pejno Simono
Pejno Simono diras:
2013-06-06 12:39
Sed mia atentigo estas plene valida. Vere ne havas sencon reklami ne havante klaran celon. La vere kerna demando estas - "Kion ni volas atingi?"

Tja. Kiom da Esperantistoj, tiom da celoj, ĉu ne? Do ne riproĉu al mi voli konfuzi iujn, ili ĉiuj estis tute sen mia diskutero jam antaŭe plene konfuzitaj. :)
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-06-28 12:57
Chi tiu enketo estas lau mi pli interesa, kaj ghi povus interesi ankau jhurnalistojn:

http://www.planlingvoj.ch/Enketo2013_erarojEsperanto.pdf