Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2013 / Kongresa temo: Ĉu nepoj nin benos?

Kongresa temo: Ĉu nepoj nin benos?

de Redakcio Laste modifita: 2013-12-08 16:52
Laŭ decido de la Estraro de UEA, la 99-a Universala Kongreso en Bonaero, Argentino, traktos la temon Ĉu la nepoj nin benos? Streboj al daŭripova estonteco. Interalie, tiu temo markos la finon de la Monda Jardeko de Edukado por Daŭripova Evoluo (2005-2014), sub aŭspicio de Unesko.

Ni esperantistoj ja laboras por 'la nepoj', t.e. por la venontaj generacioj, laŭ la vortoj de Zamenhof en 'La vojo', komentas d-ro Mark Fettes, la prezidanto de UEA. Sed niaj nepoj vivos en monda socio kiu devas solvi multe pli da problemoj, ol nur la lingvan. Esplori la ligojn inter tiuj streboj kaj la nia, tio estas la celo de la tema programo.

Kerne en la koncepto de daŭripova evoluo troviĝas la konservado de kultura kaj lingva diverseco, akompane al la biologia-ekologia diverseco. Tiu aspekto de la kongresa temo certe ricevos atenton en Bonaero, kie eblos kleriĝi pri streboj konservi indiĝenajn lingvojn, pri plurlingvaj lernejoj, kaj simile. Fettes tamen akcentas, ke la temo traktos pli vastan terenon.

Tradicie, oni parolas pri 'tri kolonoj' de daŭripova evoluo: la ekonomio, la socio, kaj la naturo. Ni zorgos, ke la temkunsidoj donu atenton al ĉiuj tiuj kampoj. Per tio ni celas ne nur klerigi nin pri aktualaj mondaj evoluoj kaj alternativoj, sed ankaŭ aktualigi nian idearon. El la kongresaj debatoj, laŭ mia espero, povus veni novaj respondoj al la demando: pro kio Esperanto?

[Gazetara komuniko de UEA]

arkivita en:
Michael Lennartz
Michael Lennartz diras:
2013-12-09 17:33
Ĉirkaŭ 95% el ĉiuj esperantistoj scias nenion pri ekonomio, nek interesiĝas pri la fluado de mono. Tial ne estas mirige, ke UEA pli malpli subite trovis sian ŝaton por la nov-religia slogano de »daŭripoveco«. La esperantistoj kompreneble ne laboras por siaj nepoj, ĉar ili ne laboras eĉ por si mem, do por la nuna E-movado. Daŭripoveco neniam havis kulturan aspekton krom en la kapoj de iuj ekstermondaj kultur-politikistoj kaj ventkapuloj - kulturo dependas de mono, vidu mian komencan frazon.
UEA ne trovis sian taskon en la nuntempo, kaj ĉiu babilado pri la estonteco estas vana kaj vanta.
Mi deziras UEA-n, kiu (a) prezentas lingvon, movadon kaj kulturon de Esperanto al la ekstera mondo kaj (b) organizas la kunlaboron de landaj asocioj kaj (c) kunordigadon de tutmovadaj projektoj.
Andreas J. Penk
Andreas J. Penk diras:
2013-12-10 02:34
Mi esperas, ke la maloptimisma prijuĝo de s-ro Lennartz koncerne la scion inter Esperantistoj almenaŭ iomete malĝustas. Mi esperas sur-baze de enketo inter la membroj de UEA el la jaro 1991: ĉirkaŭ 60% posedis edukon je universitata nivelo (Rasic: La Rondo Familia, paĝo 83).

Sed pri la - kiel s-ro Lennartz trafe skribas - "nov-religia slogano de daŭripoveco" (germane "Nachhaltigkeit") mi konsentas kun li: Nocio preskaŭ inflatie aplikata fare de Germanaj politikistoj kaj aliaj vendistoj. Daŭripoveco estas laŭmoda! Ĉu kaj nun ankaŭ ĉe UEA?

En la TTT-ejo de "Lexikon der Nachhaltigkeit" (Leksiko de Daŭripoveco) mi trovis jenan difinon: "Der Begriff der Nachhaltigkeit gilt seit mehreren Jahren als Leitbild für eine zukunftsfähige, nachhaltige Entwicklung der Menschheit." (La nocio daŭripoveco ekde kelkaj jaroj estas modelo por estontkapabla, daŭripoveco disvolviĝo de la homaro.) Difino de la nocio pere de la nocio mem!

Daŭripoveco signifis origine, ke oni ne pli multajn arbojn faligas per hakado ol post-kreskas en la arbaro (Hans Carl von Carlowitz, 1713). Hodiaŭ la signifo de la nocio estas ege elblovita kaj nun sen klara signifo. Por Internacia Agrikultura Esperanto-Asocio (IAEA) kaj Asocio de Verdulaj Esperantistoj (AVE) do daŭripoveco eble estus ĝusta temo por-kongresa. Ĉu ankaŭ por la tuta UEA? ... Quo vadis? (Kien vi iras?)
Jens Stengaard Larsen
Jens Stengaard Larsen diras:
2013-12-10 12:06
Al mi ŝajnas ke la Dana Vikipedia artikolo (Bæredygtighed) havas modelan enkondukon pri la temo:

Daŭripoveco estas esprimo de la eluziĝo de la natura bazo fare de iu teknologio aŭ kulturo. Oni principe povas imagi ke ĉasista-kolektistaj kulturoj povas utiligi la naturon kun 100-procenta daŭripoveco. En la kontraŭa fino de la skalo troviĝas teknologioj kaj kulturoj kiuj tiagrade eluzas la naturon, ke ili devas ĉiam translokiĝi por trovi novajn resursojn. Kiel ekzemploj mencieblas or-minado (pere de hidrofluora acido [? - originale "flussyre"]) aŭ amasa turismo.

Daŭripovo estas ankaŭ multe pridisputata perspektivo ekonomia, socia, etika kaj ekologia. La intenco laŭ ĝi estas strukturi la civilizon kaj homan aktivecon tiamaniere ke oni unuflanke povos plenumi la nuntempajn bezonojn kaj disvolviĝemon de socio kaj civitanoj, sed aliflanke konservos la biodiversecon kaj la naturajn ekosistemojn. Celo de planado kaj agado devas esti pludaŭrigi tiujn idealojn ĝis ĉiam. Daŭripoveco do tuŝas ĉiujn nivelojn ekde la loka kvartalo ĝis la terglobo tutece.
Michael Lennartz
Michael Lennartz diras:
2013-12-10 17:34
Antaŭ tridek jaroj mi verkis por la TEJO-revuo "KONTAKTO". Tiam la revuo havis temon por ĉiu numero, kaj ni povis verki artikolojn ĝuste por la koncerna numero. Hodiaŭ la saman povus fari MONATO aŭ Esperanto-revuo (kiu sub la nova redaktoro malŝparas siajn fortojn por treege grava kaj nepra nova "dezajno").

Sed kiel kongresa temo de kultura kaj lingva asocio la "daŭripoveco" ne taŭgas - egale, kian "kulturan daŭripovecon" oni inventas. Se UEA tiel daŭrigas sian vojon, tiam Esperanto ne estos daŭropova. Ĝuste tio incitas min. Ni zorgu pri la disvastigo de Esperanto kaj ne pensu pri nehindeŭropaj lingvoj.

Por ĉiu esperantisto, kiun ni gajnas en la tria mondo (laŭ la modelo de sinjoro ENG), ni perdas en Eŭropo cent esperantistojn sole ĉar ili formortas pro aĝo. La sola daŭripoveco estas la morto.

Kaj iomete pensu, kiom da mono la triamondaj landoj ricevas el diversaj fontoj por la konservado de siaj kulturoj - kaj kiom la esperantistoj povas elspezi.

Cetere mi vivas en lando, kiu havas plurajn (ŝtate protektitajn) minoritatajn lingvojn, i. a. la danan, la suddanan (!) kaj la nordfrisan, do mi povus enmiksiĝi en la diskuton. Sed mi ne volas, ĉar MI scius, pri kio mi parolus.

Saluton Andreas, nu, mi ne skribis, ke la esperantistoj ne estas kleraj. Nur pri mono kaj ekonomia mastrumado 95% el ili malvolonte (kaj tute ne) okupiĝas. Mono kaj profitiga agado estas malpuraj aferoj, kiujn veraj (maldekstraj) esperantistoj ne tuŝas. Oni ne diskutu pri tio, oni ne legu financajn raportojn, oni ne faru demandojn pri monfluoj kaj oni kredu, ke la estroj faras ĉion bone.
Jens Stengaard Larsen
Jens Stengaard Larsen diras:
2013-12-10 19:22
Tion ĉi mi ne tute komprenas. Ĉu per la rimarkigo:

    Cetere mi vivas en lando, kiu havas plurajn (ŝtate protektitajn)
    minoritatajn lingvojn, i. a. la danan, la suddanan (!) kaj la
    nordfrisan, do mi povus enmiksiĝi en la diskuton. Sed mi ne
    volas, ĉar MI scius, pri kio mi parolus.

... vi volas diri ke daŭripoveco estas temo kiu povas tuŝi naciajn lingvojn, sed ne la internacian?
Michael Lennartz
Michael Lennartz diras:
2013-12-11 09:57
Daŭripoveco tute ne tuŝas lingvojn. Lingvoj formortas, ĉar ne ekzistas homoj, kiuj ne parolas ilin, nek homoj, kiuj havas politikan intereso, ke la lingvo plu ekzistu. Sed kiel mi jam skribis: Tio estas temo por sciencistoj kaj por revuoj, ne por la kongreso de UEA. Vd.: http://esperanto-sh.blogspot.de/[…]/la-nordfrisa-lingvo.html
Jens Stengaard Larsen
Jens Stengaard Larsen diras:
2013-12-11 17:39
Se oni volas limigi la diskutantaron al tiuj kiuj vere scias ion pri lingvo (kaj ne nur scias lingvon), tiam ĝi estos treege malgranda -- multe pli malgranda ol se diskutu nur tiuj kiuj havas klaran ideon pri daŭripoveco. Se oni opinias ke daŭripoveco ne povas fariĝi sufiĉe klara nocio, oni eble prefere disputu pri tio en nacilingva kadro, sed kio malbona rezultas se kelkaj kongresanoj en Bonaero provos fari paroladojn pri tiu temo? Por la granda plimulto la kongresa temo ja ĉiuokaze nur validas kiel pretekston por havi kongreson. Ne necesas ke ĉiuj konsentu pri la graveco de la temo, sufiĉas ke ĝi estu moda en la mondo kaj serioza laŭ ne tute neglektinda nombro da Esperantistoj.
Michael Lennartz
Michael Lennartz diras:
2013-12-11 10:17
Tio estas la centro de mia opinio: Neniu scias, kion signifas, kion ampleksas "daŭripoveco", ĉiu enmetas alian enhavon tute laŭ propra gusto. Tial mi asertas, ke ĝi estas religia slogano. Ĉiu asertas, ke la alia agas nedaŭripova por vesti la alian per mantelo de malboneco. Ĉiu asertas, ke li mem (kaj nur li mem) agas daŭripove, kaj nur li mem vere scias, kio estas daŭripova, ĉar nur li mem estas bona homo. Mi estas la sanktulo, vi estas herezulo. Aŭ male.

Aliflanke daŭripoveco estas neebla en mondo, kiu ĉiam ŝanĝiĝas. La klimato ŝanĝiĝas (el si mem, ne pro la homo), la naturo ŝanĝiĝas (ankaŭ el si mem), la homa ŝanĝiĝas (el si mem), kaj kiel vi volas fari ion "daŭripova" en mondo, kiu ŝanĝiĝadas? Homoj volas "daŭripove" generi elektron el vento, sed tiucele ili unue devas ŝanĝi la naturon.
Sten Johansson
Sten Johansson diras:
2013-12-12 13:00
Male; nur tio, kio daŭre ŝanĝiĝas, povas daŭri :-)
Michael Lennartz
Michael Lennartz diras:
2013-12-12 13:52
Do ni trovas veran daŭripovon en la ĉiama ŝanĝiĝo.

Tamen ni eble revenu al a demando, ĉu lingva kaj kultura asocio kiel UEA okazigu kongreson pri tiu temo. Kompreneble ĝi povas fari tion, sed mi persone kredas, ke por UEA ekzistas pli gravaj temoj.
Istvan Ertl
Istvan Ertl diras:
2013-12-12 22:29
Hazarde la Civito trovis citinda el Europa Bulteno ghuste la samon kiel Libera Folio: http://www.esperantio.net/index.php?id=2309
Istvan Ertl
Istvan Ertl diras:
2013-12-12 22:32
Daŭripoveco povas havi tute klaran sencon, depende de la fako kaj kunteksto (kiel estis en la kazo de forstoscienco). Ekz. tekstoj de la Europa Revizora Kortumo nomas daŭripovaj tiajn rezultojn de projektoj kiuj same plu funkcias kaj efikas ankau post la fino de la projektoperiodo.
Eugen Macko
Eugen Macko diras:
2014-01-12 23:15
Jes, dauripoveco, estas dense ligita kun ekologio kaj en pasinteco oni komprenis sub ekologio prefere nur la naturekologion, precipe post la etabligho de verdaj partioj. Sed la komprenemo de la nocio, post lastatempaj sciencaj spertoj plivastighis. Montrighis, ke la naturo bezonas la diverzecon por resti dauripova, t.e. ekzistenta, se ni volas pluekzisti. Paralele al tiu ekkono montrighis ankau, ke la homo havas apud la naturo ankau sian kulturan (spiritan) chirkauajhon, sen kiu ghi ankau ne povas travivi. Nun, tiun problemon okupighas la „kulturekologio“. Nova scienco, sed jam komencis montri la unuaj esploroj ke, kulturdiverseco (t.e. la lingva), same necesas kiel la natura. Nun, el tiu perspektivo jam alie aspektas de la UEA lanchita temo.