Kverelo pri genocido minacas Mezorientan kunvenon
Esperantistaj mezorientaj kunvenoj okazas ekde la jaro 2008, kaj ilian organizadon en la praktiko kunordigas Renato Corsetti, sekretario de la komisiono de UEA pri agado en Meza oriento kaj norda Afriko.
La unua Mezorienta kunveno okazis en Jordanio. En 2009 kaj 2010 la aranĝon gastigis Turkio, kaj en 2011 ĝi devus unuafoje esti organizata en Irano. Tamen la kunveno estis lastmomente nuligita pro nestabileco de la situacio en la regiono.
En 2012 la aranĝo denove okazis en Turkio, kaj fine de marto 2013 ĝi laŭplane devus unuafoje kunveni en Erevano, la ĉefurbo de Armenio. Tamen komence de decembro la prezidanto de Armenia Esperantista Unuiĝo, Susanna Baghdasaryan, anoncis la nuligon de la aranĝo kaj sian propran demision, ĉar ŝi ne povis interkonsenti kun Renato Corsetti pri la proponita programo de la kunveno.
Lige kun sia demisio ŝi kontaktis Liberan Folion kaj mallonge klarigis sian decidon:
— Mi kontaktas vin ĉar okazas multaj problemoj kun Renato Corsetti rilate al nia proponita programo por la kunveno, kaj post intensa korespondado mi decidis ne okazigi ĝin, ĉar li ne ŝatis kaj forigis multe el ĝi sen nia konsento. Mi korespondos ankaŭ kun UEA kun la celo provi ĉesigi la aranĝon en Armenio.
Responde al demandoj de Libera Folio Renato Corsetti kaj la nova estraro de Armenia Esperantista Unuiĝo tiam asertis, ke la aranĝo okazos laŭplane. Sekve Libera Folio ne raportis pri la ŝajne sensignifa konflikto.
La supozebla ĉefa kialo de la konflikto iĝis publika nur la 23-an de februaro, kiam Golos Armenii, gazeto de rusiaj armenoj, aperigis intervjuon de la eksprezidanto de AEU, Susanna Baghdasaryan, en kiu ŝi klarigis la esencon de la konflikto. Laŭ ŝi, Renato Corsetti postulis, ke en la oficiala programo de la kongreso ne estu vizito al la muzeo kaj monumento de la genocido de armenoj en Turkio, ĉar tio povus esti malagrabla al iuj partoprenantoj.
La gazeto titolas sian artikolon "Ne eblas permesi Esperanto-konferencon de Mezorientaj landoj en Armenio", kaj donas ampleksan lokon al la argumentoj de Susanna Baghdasaryan:
— Mi memorigis al Corsetti, ke dum la periodo de la Genocido, kaj ankaŭ poste, multaj esperantistoj el la tuta mondo kore partoprenis en la sorto de armenoj, kiuj suferis je la manoj de la turkaj ekzekutistoj, helpis al ili kaj subtenis. Honoron kaj laŭdon al ili! Sed kiel ili komprenus tiun hontindan historion, kiu bedaŭrinde okazas en niaj tagoj? Ke vizito en la Muzeo de la Genocido, referenco al la por armenoj tragikaj paĝoj de la historio, kiu estas ankaŭ historio de Turkio, estu forstrekita surbaze de tio, ke tio estus malagrabla al la gepatroj de turkaj infanoj kiuj venas al Armenio. Vidu, ili estos nekontentaj, kaj tial neniu el la partoprenantoj de la kunveno vizitu la Muzeon de Genocido? Ĉu oni povus akcepti tian cinikecon, kun klara provo ofendi la honoron kaj valoron de la nacio?! Kiu povus pensi, ke simila afero povus okazi flanke de socia organizaĵo, kiu tenas sin flanke de politiko, kies celo estas ĝuste la solidarigo de la homoj, ilia proksimigo unu al la alia helpe de la lingvo?
La gazeto citas la novan lokan organizanton de la kunveno, Karine Arakeljan, kiu diras, ke efektive en la programo de la kunveno ne estas vizito al la muzeo, sed ke dezirantoj kompreneble povas viziti ĝin memstare.
Sed se mankas la vizito al la muzeo, la kunveno prefere tute ne okazu, konkludas la gazeto:
Laŭ nia opinio, ne povas esti ajna dubo pri tio, ke la koncerna kunveno en ĉi tiaj cirkonstancoj ne devas okazi en Armenio. Oni ne povas permesi ofendon al sia valoro kaj honoro, ne eblas ŝajnigi, ke pluvas, kiam oni kraĉas sur onian vizaĝon, estas hontinde iĝi la fifama kvina kolono interŝanĝe kontraŭ tre dubindaj dividendoj. Oni devas honti…
Tamen en la oficiala programo de la kunveno, kiu legeblas en la vikio de UEA, la vizito al la muzeo de genocido estas notita. Ĝi laŭplane okazos lunde la 1-an de aprilo je la 14-a horo.
Libera Folio sukcesis kontakti la vicprezidanton de Armenia Esperantista Unuiĝo, Meri Tiracujan, kiu okupiĝas pri la organizado de la kunveno. Ŝi tre bedaŭris ekscii, ke interna konflikto de la armenia Esperanto-movado nun disvastiĝas internacie kaj ankaŭ en nacilingva medio.
Meri Tiracujan: — Ni sciis, ke nia eksprezidantino komencis ĉion faraĉi, por detrui la Esperantan movadon en Armenio. La kaŭzo estas ŝia nereelekto. Ni ne volis skribi al la internacia Esperanto-movado pri tio, sed ni provis solvi la problemon en nia lando. Bedaŭrinde ŝi komencis ŝian agadaĉon uzante la nacian demandon, kiu en Armenio estas tre diskutebla. Kompreneble, ke ni ĉiuj volas vivi en paco kaj amikeco kun ĉiuj. Historiajn eventojn neniu forgesas, sed uzi naciajn sentojn de la popolo por siaj propraj celoj estas malbonega ago. Ni ĉiuj faros ĉion, por ke la konferenco okazu.
Libera Folio: Ĉu la konflikto ricevis atenton en aliaj nacilingvaj amaskomunikiloj, krom tiu ŝajne ne ege influa ruslingva gazeto de rusiaj armenoj?
Meri Tiracujan: — Ni ankoraŭ ne scias, mi ĵus eksciis pri tiu ĉi artikolo. Estas terure por nia Esperanto-agado. Mi timas, ke ĝi ricevos atenton, ĉar en nia lando tiu ĉi nacia demando estas tre diskutata.
Responde al nova demando de Libera Folio, Renato Corsetti sendis kopion de letero, kiun li adresis al la gazeto Golos Armenii. En ĝi li atentigas, ke la priparolita vizito al la muzeo kaj monumento de la genocido ja estas en la programo de la kunveno.
"Per prenado de frazoj ekster la kunteksto de la diskutado dum oni parolas pri la estonta programo oni povas ŝajnigi multon, sed la realo estas pli obstina. Esperante vidi vian belan landon baldaŭ kaj invitante reprezentantojn de via ĵurnalo partopreni kaj raporti, mi salutas vin tre amike", li finas sian leteron.
Al Libera Folio li pretas doni nur la jenan unufrazan komenton:
— Mi preferas ne eniri la malsimplan situacion ĉirkaŭ la lastaj elektoj de la estraro de la armena asocio.
Robert, el Francio