Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2013 / La zombia lingvo

La zombia lingvo

de Redakcio Laste modifita: 2013-05-13 19:19
Ĉu Esperanto estas zombia lingvo? Kial 90 procentoj de ĉio estas merdo? Kaj finfine, ĉu eblas ion fari pri tio? Jen pri kio ekcerbumis Jorge Camacho post la apero de sia nova poemaro, konstatante ke informo pri apero de libro aŭ pri baldaŭa rokkoncerto en Esperanto ĉiam surprizas normalulojn, kiuj kredis la lingvon delonge entombigita. Sed ankaŭ deinterne la movado povas aspekti zombia.
La zombia lingvo

Zombia esperantisto kantas. Foto: Wikimedia/Alterna2

Ni komencu klarigante la signifon de la vorto zombio laŭ la vikipedia artikolo pri ĝi: kadavro vekita per sorĉo al kvazaŭa vivo de sklava obeado al la volo de mastro; figure, homo aganta kvazaŭ meĥanike, sen propra volo.

Figure, do, nuntempe oni ofte parolas pri homoj zombie, senanime laborantaj en fabrikoj kaj oficejoj; pri homoj konsumantaj varojn, aĉetantaj kaj elspezantaj, aŭ televidantaj, kiel zombioj.

Kiel diris la hispana poeto, tradukisto kaj eseisto Jorge Riechmann en intervjuo, ekzistas ankaŭ “zombiaj konceptoj, kiuj ŝajnas vivaj, signifantaj la samon kiel antaŭ duona jarcento – sed ne estas tiel” (kaj tuj poste li menciis la koncepton progreso).

Nu, ankaŭ Esperanton oni povas rigardi zombiaĵo: la zombia lingvo.

Kiurilate zombia? Unue, multaj “normaluloj” surpriziĝas aŭdante pri publikigo de libro verkita en Esperanto (des pli se poemaro!) aŭ pri koncerto de rokmuzika E-bando; ili kredadis la lingvon, la aferon Esperanto morta, kaj jen tamen ĝi plu vivas, aŭ almenaŭ moviĝas simile al estulo vivanta, kiel filmaj zombioj faras.

Tia povus esti la deekstera zombieco (aŭ malzombieco) de nia lingvo.

Deinterne la situacio imageblas preskaŭ inverse. Esperanto kaj esperantismo estas lingvo, afero, movado de la deknaŭa kaj la dudeka jarcentoj. En la dudekunua, la ekstera vesto de la afero restas grandparte la sama, malgraŭ teknikaj novaĵoj kiel retpoŝto kaj la interreto: simboloj, flago, himnoj; Zamenhof-kulto; finvenkismo; landaj kaj internaciaj asocioj; naciaj kaj internaciaj kongresoj; la ĉiamaj diskuttemoj; neologismofobio ktp.

Ni esperantumas simile kiel antaŭ 50, 75 aŭ eĉ 100 jaroj, kredante nian aferon same reala kiel tiam, kvankam kerne ĝi jam mortis antaŭ tre longe, kaj nur niaj aktivaĵoj plu tenas ĝin viva, fikcie, inercie, zombie (sen)viva.

Ĉu tro pesimisma vidpunkto? Ni komparu Esperanton kun ĝia literatura kuzo sciencfikcio. Laŭ la tiel nomata leĝo de Sturgeon, 90% de la tiuĝenra literaturo estas merdo. Ĉi leĝo ricevis la nomon el tiu de la usona sciencfikcia verkisto Theodore Sturgeon, kiu tamen tuj aldonis ke, laŭ la samaj kriterioj, ankaŭ 90% de kino, de beletro aŭ de konsumvaroj estas merdo. Alivorte, ke sciencfikcio havas similan nivelon de kvalito kiel ĉiaj ceteraj, “normalaj” aferoj.

Simile ni povus diri ke, jes ja, Esperanto zombias, sed ke ankaŭ 90% de ĉio niamonda montriĝas kompareble zombia, aŭ eĉ pli! Ni pensu ekzemple pri la katolika eklezio, kun papoj kaj episkopoj travestiantaj sin kiel bizancajn imperiestrojn (ni prefere eĉ ne menciu la fosilian dogmaron kiun ili prezentas kiel sanktan veron).

Do kion ni faru? Mi mem ne scias, sed eble iuj aliaj povas proponi respondojn.

Jorge Camacho
arkivita en:
Stanislavo Belov
Stanislavo Belov diras:
2013-05-09 19:13
Trafa vorto - "zombia". Mi ofte renkontis nome tian reagon fare de konatoj, al mia esperantumado: "Ĉu Esperanto ankoraŭ vivas?" Multaj reprezentantoj de pli aĝaj generacioj konsideras ĝin malsukcesinta projekto. Gejunuloj ĝenerale tute (aŭ preskaŭ tute) ne scias pri ĝia ekzisto.
Tamen! Post aŭdi miajn rakontojn, ne propagandon, sed ordinaran rakonton de unu konato al la alia, pri miaj travivaĵoj en Esperantujo: uzado de Vikipedio, legado de libroj, korespondado kun alilandanoj, blogumado internacia, vojaĝoj eksterlandaj, komercaj projektoj, kunlaboro kun ĵurnalistoj tra la mondo, ktp, mokeman miron anstataŭas admiro. Almenaŭ du miaj konatinoj jam komencis lerni Esperanton nome pro tio - ne pro ĝia egaleco kaj beleco, sed pro reala utilo de la lingvo.
Do jen mia opinio. Esperanto malzombiiĝus, se esperantistoj mem ne plu konsiderus ĝin unika lingvo kiun oni lernas nur por poste paroli esperante pri Esperanto. Poeto poeziumu en Esperanto, komercisto aĉetu varojn, sciencisto priparolu problemojn kun fakuloj, politikisto batalu por sia ideo, iu ajn aranĝu siajn vojaĝojn, blogumu, babilu, societumu, amindumu. Oni faru ion ajn, sed PER Esperanto, ne nur (kvazaŭe) POR ĝi. Se ni eniros realan mondon, homoj ne plu kredos nin zombioj.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-05-09 19:37
La respondo al "kion fari?" estis jam centfoje kaj pli donita chi tie kaj aliloke. Do, mi ripetas ghin:

Resume: Esperanto povos havi iun shancon por pluvivi, se ghi forlasas la "verdan get(t)on" kaj kiam la "ekstera mondo" ghin komencos reale utiligi. En tiuj du kernaj punktoj trovighas la esenco, la recepto, la shlosilo, la vero. Kaj kiam la e-istoj forlasos la hximerajhojn, la fanfaronadon, la blufadon, la iluziojn kaj la idiotan propagandon, kiun la Eo-movado praktikas. Esperanto (eble) havos shancon komenci venki se ghi estos utiligata de iu Paulo Coelho, iu Edgar Hilsenrath, iu Olga Tokarczuk, iu Julia Kristeva, iu Slotterdijk, iu Umberto Eco (kio konas Esperanton), por mencii nur kelkajn hazardajn nomojn, au se almenau iliaj libroj aperas ankau en Eo kaj estas legataj de MILIONOJ da e-istoj (ne nur de kvin-ses), krome de iu Joachim Gauck, iu Bronislaw Komorowski (ambau devus koni Eon), iu papo Francisco, iu Ban Ki Moon, iu regho Juan Carlos de Hispanio, iuj prezidantoj kaj signifaj intelektuloj de iuj afrikaj, aziaj kaj latinamerikaj landoj, la parlamentanoj de Usono (eble de Hispanio kaj Japanio au Svislando sufichus por la komenco), la jhurnalistoj de Le Monde, Spiegel, Sydsvenska Dagbladet (nur 1 estas tro malmulte), Kansan Uutiset kaj Eesti Päevalaeht. Esperanto komencos esti pli vaste atentata kaj utiligata, almenau parte, kiam la plimulto de la beletra kaj faka literaturo aperas en tiu lingvo, kiam tiuj libroj estas venditaj en chiuj librovendejoj, se oni instruas tiun lingvon en multaj lernejoj. Ktp. ktp. Tio estus en princpo la komenco de la "fina venko", pri kiuj la e-istoj revas.

Fakte min malpli interesas la demando "kion fari?" sed multe pli la fenomeno, kial la supre menciitaj personoj ne reale apogas la ideon de "neutrala helplingvo" kaj ne utiligas Esperanton. (Prez. Komorowski disdonas medalojn al "elstaraj aktivuloj" ne char ili estas e-istoj kaj uzas Eon, sed char ili laudire faris ion utilan por Pollando).

Pluraj kauzoj de la malapogo, maladopto kaj malutiligo de Eo estis menciitaj en la dauro de la ekzisto de la planlingva movado. Sed eble ekzistas ankorau aliaj kauzoj, kiuj estas pli profundaj kaj nekonataj al la e-istoj.

S-ro Camacho eble ankorau ne legis la 13 hipotezojn de www.planlingvoj.ch, kiuj eble entenas kelkajn ideojn indajn je konsidero por eltiri iujn konkludojn por shanghi ion che Esperanto.
Jens Stengaard Larsen
Jens Stengaard Larsen diras:
2013-05-09 23:05
Atingi la finan domin..., ahem, venkon per plena koncentriĝo pri la ekstera ideo -- genie, kial neniu pensis pri tio antaŭe?
Troyus Elteni
Troyus Elteni diras:
2013-05-09 21:52
Mi diras, ke ni devas akcepti niajn Zombi-etiketo kaj akiri en Kontact kun nia interna Zombi! :-) Kiu zorgas se 90 procento de la mondo pensas ni estas urbaj legendoj! Pri la sama procento de personoj en la mondo ŝajnas nekapablaj homa kompato, kritika pensado, kaj inteligenta decidado lol!
Jens Stengaard Larsen
Jens Stengaard Larsen diras:
2013-05-09 23:13
Nu jes, se Esperanto estas zombia lingvo, kia scienco estas do lingvistiko? Ĉu en ĝi dum la lastaj cent jaroj okazis progresoj kiujn la ne-lingvista mondo trovis atentindaj?
Roĝer Borĝes
Roĝer Borĝes diras:
2013-05-09 23:55
Gratulon Jorge por alia mejloŝtona artikolo
José Antonio Vergara
José Antonio Vergara diras:
2013-05-10 08:01
Interesa artikolo. Mi tamen kredas ke la Esperanto-socio tute ne estas zombia , dum male eblas percepti diversajn signojn de vigla vivanteco en ĝia nuna ekzistado, eĉ kun instigaj simptomoj de kreskiĝopovo kaj kreemo, aparte en interreto.

Sed ja estas vere ke ankaŭ eblas facile rimarki kelkajn ritojn kaj ideologiajn trajtojn en la Esperanta medio, kiuj ja estas sufiĉe zombiaj. Inter ili, elstaras la menciita finvenkismo, kies sola paradoksa sukceso ĝuste konsistas je tio ke ĝi domaĝe projekcias sian palan lumon de kadavra rigideco, absurda megalomanio kaj do marĝeniga nekredindeco sur la tuton, bedaŭrinde. La publika bildo de Esperanto restas do, danke al la sensenca ripetado de la finvenkismaj sloganoj, tiu de fiaskinta projekto de socia inĝenierado, eble iom simila al la stalinisma distopio.

Fakte, mi eĉ kredas ke la starpunkto de la tradicia finvenkismo, nome ke la sola strebado morale enda daŭre restas konvinki la tutan mondon ke ĝi bezonas Esperanton, havas la misefikon starigi skizofrenian fendon inter kelkaj fosiliiĝintaj litanioj (zombiaj, laŭ la terminologio de Camacho) kaj la reala funkciado de Esperanto kiel vere vivanta interlingvo valora en si mem, kiu riĉigas kaj eĉ foje povas iom feliĉigi la unuopajn vivojn de ĝiaj uzantoj per diversaj regaloj, kiel ekz. amikiĝo al alilingvaj kunhomoj, instigo al kreado, diversspecaj spertoj en internacia medio, ktp.

En la lastaj du jaroj aŭ iom pli, mi verkis kelkajn modestajn intervenojn pri tio kion mi kredas esti la reale ekzistanta sinteno ĉe pluraj esperantuloj kiuj trankvile kaj gaje ĝuas sian Esperanton, kontribuas laŭ siaj inklinoj kaj preferoj al kelkaj el ĝiaj pluraj manifestiĝoj, kaj utiligas ĝin laŭ tre diversaj formoj.

Mi nomas tiun sintenon PLIVASTISMO, kiu temas laŭ mia opinio pri ideologia kadro alternativa tiel al la finvenkismo (t.e. la dogmo ke “Esperanto estu ĉies dua lingvo, la sole vere legitima internacia lingvo anstataŭ la angla”) kiel al la raŭmismo (t.e. la nenecese apartigisma, senbaza diagnozo ke ni estus “popolo” kun propra kulturo, ktp, kies paroksisman pinton atingis la delirado de Silfer).

Laŭ la plivastisma kompreno pri nia afero, la neatendita, mirinda efiko de la plurgeneracia Esperanta agado estas la akumuliĝinta kunkreado de nova, memstara socia fenomeno sur la lingva kampo de la homa realo. Kion do ni volas, favore al kio ni agadu kiel eble plej kunlabore, racie, teknologie kaj science ĝisdate? Nu, simple al tio ke ĉio ajn Esperanta estu ĉiam pli kaj pli vasta: jen la videbleco de Esperanto mem por ke la interesiĝuntoj pri ĝi havu la ŝancon trovu ĝin; jen la nombro mem de la esperantuloj; jen la kvalito de niaj kulturaj produktoj; jen la terenoj sur kiuj la lingvo estas uzata; jen la etnolingvoj en kiuj ekzistas materialoj por lerni la lingvon; jen la Vikipedio; ktp. La belo estas ke, dum ĉiu rajtas okupiĝi pri kio ajn (per/por/kun Esperanto), la suma rezulto de nia kolektiva ekzisto ja povus esti ke nia Esperanta mondo iĝas pli vasta, por la bono de ĉiuj. Sed eble mi mem estas zombio kiu rezonas pri la esenca valoro de la zombiado.
Jorge Camacho
Jorge Camacho diras:
2013-05-10 09:55
Mi tre shatas la respondon de José Antonio. Lau mi, la kerno de esperantismo estas tio kion tradicie oni nomis kosmopolitismo, mondcivitanismo, mondanismo. La diferenco estas ke, anstatau teoriumi pri tiuj konceptoj, esperantoparolantoj aplikas kaj praktikas ilin konkrete, konstante. Tio ne malhelpas ghuadon, sed ankau ne reduktas esperantismon al nure hobia nivelo.

Cetere, jen kelkaj ekideoj pri la temo komence de filmo chefe prezentanta mian novan poemaron "En la profundo": http://www.youtube.com/watch?v=G_kCIerU5w4
José Antonio Vergara
José Antonio Vergara diras:
2013-05-10 15:49
Ĝuste, la kosmopolitismo ĉiam estis kaj plu restas unu el la ĉefaj trajtoj de la reala vivo de Esperanto. Grava parto el ni, esperantuloj, konsistas je homoj kiuj ial sentas sin civitanoj de la mondo, interesas sin pri aliaj kulturoj kaj ties portantaj/kreantaj homoj, estas vojaĝemaj (jen fizike per la translokigo de la propra korpo, jen spirite per flugado de la menso, korespondado k.a.). Kaj tiel plu.

Iusence, la esperantuloj ĉiam avangarde, praktike kunkonstruis specon de desuba tutmondiĝo per sia intensa serĉado de translimaj kontaktoj kaj per sia kultura agado. Ne hazarde, ni havis nian SAT (tiam kiam ĝenerale la laborista kulturmovado estis forta), nian Edmond Privat, kaj daŭre havas niajn aktivulojn ĉe movadoj kiel la mondcivitanismo kaj la mondfederismo. Tragedie, la genocida diktaturo de Stalin ankaŭ masakris la gvidantojn de la sovetia E-movado akuzante ilin je “etburĝa kosmopolitismo”.

Tamen, estas paradokse ke, kiam en la nuno diversaj formoj de tutmondiĝo iĝis realo spertata preskaŭ ĉie (ankaŭ tragedie kaj terure maljuste, kiel en la ĵusa tragedia morto de bangladeŝaj laboristinoj kudrantaj vestaĵojn por la tutmonda merkato), Esperanto daŭre restas marĝena, dum eble estas tie en la mondo milionoj da “esperantistoj sen Esperanto”, laŭ la trafa diraĵo de Humphrey Tonkin.

Tiu harstariga kontraŭdiro atribueblas al diversaj faktoroj, laŭ mia opinio. Unue, al la simpla fakto ke la kapablo de nia afero montri sin al la publiko kiel priatentinda kaj serioze konsiderinda iniciato restas tro limigita (pro niaj malmultnombreco, malforteco, manko de rimedoj, malgranda oferto, ktp). La homoj lernas sian anglan, eĉ je gravaj penoj kaj kostoj, ĉar la investo garantias aliron al enorme variaj produktoj kaj praktikaj ŝancoj.

Tio kondukas min al dua elemento. Por altigi la ŝancojn de iu ajn homo opinii Esperanton alpreninda kaj iĝi esperantulo, ŝli verŝajne devus posedi iun aŭ iujn el kelkaj kromaj, apartaj trajtoj. Inter ili, troveblas interesiĝo pri la lingva dimensio de la homa realo, iu etika emo al egaleco de la homaro aŭ konkreta solidareco aŭ amikiĝo al kunhomoj, interesiĝo pri logikaj sistemoj, eĉ iu personeca opoziciiĝemo al la establita, ktp. Ja ne temas pri reciproke ekskludaj trajtoj, sed ankaŭ neniu el ili estas deviga. Mi mem, ekz., estas kaj iomete lingvema, esence kosmopolita, kaj ano de la demokratia maldekstro kies ĉefaj principoj daŭre restas la triopo libereaco, egaleco, frateco.
  
Estas kvazaŭ mi naskiĝis por esti esperantulo, kaj do bonŝance mi hazarde trovis ĝin iam en mia junaĝo. Ekde tiam, Esperanto provizis al mi tiom da interesaj eĉ foje agrablaj spertoj, tiom da intelekta stimulo (sed ankaŭ la ŝancon renkonti diversspecajn strangulojn kaj malafablajn maniulojn, sed eble mi simple estas same stranga kaj mania), ke mi sentas la devon kontribui al ĝi, por pluvivigi ĝin kaj pligrandigi la ŝancojn ke aliaj homoj povus simile trovi ĝin.

Ĉar mi estas konvinkita ke Esperanto estas io vere bona. Ĝuste tie radikiĝas, laŭ mi, la etika dimensio: kiel mi ĵus babilis en Bostono kun miaj karaj amikoj Steve Brewer kaj Jacob Schwarz, ni volas plivastigi nian fenomenon por alporti ĝin al aliaj homoj kiuj ankaŭ povus riĉigi siajn vivojn danke al ĝi. Esperanto do tute ne estas apenaŭa hobio, sed vere profunde eĉ emocie homiga iniciato de kolektiva kunkonstruado. Pri tio temas la plivastismo.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-05-10 10:40
Vi forgesis, ke la e-istoj ne volas "Esperanton kiel duan lingvon por chiuj", sed la "finan venkon". Au chu tio estas la sama?

Ech en la Manifesto de Prago oni ne tute klare parolas pri la koncepto "Esperanto kiel dua lingvo", sed nebule aludas iun necertan "duan lingvon" en punkto 3, alineo enhave komplete nebula kaj malklara (kiel la cetera teksto de tiu stranga praga manifesto).

Mi ne komprenas, kio signifas "plivastismo", kaj vershajne neniu, krom kol. Vergara, komprenas kion ghi signifu. Lau mi ne necesas enkonduki tiajn strangajn nociojn, kiuj nebuligas kaj komplikas la diskuton.
José Antonio Vergara
José Antonio Vergara diras:
2013-05-10 17:23
Kara Andy,

Kion arde deziras aŭ deziris la finvenkistoj? Ion nebule nomitan la “fina venko”, dum mi dubas ĉu iu vere certas pri kio io tia temus. Ĉu ke Esperanto estu la oficiala lingvo de UN kaj ĝia sistema de organizaĵoj (Unesko, FAO, WHO, ktp)? Ĉu ke ĝi estu lerneje instruata kiel deviga lernobjekto al ĉiuj infanoj de la mondo? Ĉu ke ĝi iĝu la ĉefa lingvo de la komerca, scienca kaj diplomatia komunikadoj sur la internacia nivelo?

Kion strebas la plivastistoj? Nu, malpli ambicie ke la konsisto, esprimiĝoj kaj diverseco de la reale ekzistanta fenomeno Esperanto ĉiam iĝu pli vastaj, en ĉiuj imageblaj sencoj kaj direktoj. Jen pli da artaj verkoj disponeblaj (literatura, Kino, ktp), jen pli da utiligo de la lingvo por la plej variaj aspektoj de la homa kulturo, jen pli da ŝancoj renkonti aliajn homojn kiuj scipovas Esperanton, ktp.

Mi fakte kredas ke mi simple proponis nomon por sinteno jam de longe establiĝinta inter ni, per kiu la homoj trankvile elvivas sian esperantulecon tute indiferente al la falsa dilemo inter tiuj du same senutilaj polusoj “finvenkismo-raŭmismo”.

Mi supozas ke mi rajtas fari tion, Andy, malgraŭ via admono. Eble vi ne komprenas kion mi celas, sed aliaj homoj ja bone komprenis kaj eĉ konsentis al tiuj ideoj.

En La Ondo de Esperanto de decembro 2011 aperis artikolo kiun mi verkis sub la iom peza titolo ‘Esperanto estas multe pli valora ol speco de malangla aŭ identecofonto de supozata “popolo”’ (http://sezonoj.ru/2011/11/vergara/). Kelkaj homoj skribis aprobajn komentojn, dum la elstara usona E-intelektulo Ralph Dumain pozitive rimarkigis la proponon (http://gxirafo.blogspot.com[…]ergara-nek-finvenkismo.html).

Por resumi el tiu kaj aliaj disaj intervenoj: mia ĉefa problemo pri la finvenkismo estas tio ke ĝi reduktisme rigardas Esperanton nur kiel ankoraŭ neplenumitan promeson de iam oficiale alprenota "neŭtrala internacia lingvo", kiu nur tiam/tiel plenumos sian ekzistokialon. Ŝajnas al mi ke la ĉefa finvenkisto insistas ke la ĉefa ekzistokialo de Esperanto plu restas batali kontraŭ la uzado de nacia lingvo kiel internacia lingvo (“hieraŭ la franca, hodiaŭ la angla, morgaŭ la ĉina”). La sole inda motivo subteni Esperanton estus do la morala respondeco rezisti la potencorilatojn kiuj nun privilegias la anglan lingvon.

Ja tiu David-kontraŭ-Goliata, epopea sinteno estas forte alvoka, sed mi timas ke per tio la plej radikalaj finvenkistoj fakte ŝarĝas la porEsperantan agadon per absurde tropostula eksterproporciaĵo, kies sola efiko verŝajne estas ŝajnigi nin marĝenaj kontraŭemuloj, strangaj defendantoj de malvenkinta iluzio, ne plu sencohava. Se ni emfazas tiun bildon de heroa rezistmilito kiel ĉefan motivon por lerni Esperanton (ĉar ĝi estus la sole vere inda por plenumi la rolon de internacia lingvo, male al la uzurpanta angla) ni plu fremdigos la ceterajn homojn disde nia tamen ja liberiga kaj tre interesa fenomeno.

Esperanto ja estas ilo por ŝanĝ(et)i la mondon, sed eble ne tute precize laŭ tiu ekstreme ambicia programo, al kies venkoŝanco komplete mankas kredindeco. Multo estas jam atingita (eĉ se je modesta skalo), ke danke al Esperanto multe da bono okazis al konkretaj homoj en pluraj generacioj, tiel ke ĝi daŭre fascinas novulojn kaj trovas novajn terenojn.

Pri la absurdaĵoj de la komplete degenerinta raŭmismo (= silferismo), mi simple referencas min al la lasta bombasta novaĵo en HeKo pri la kunsido en KCE de faka studgrupo (t.e., la ĉiamaj Giorgio Silfer, Perla Martinelli, Marie-France Conde Rey, Anna Bartek, Dieter Rooke) pri la muzika kulturo de “Esperantio” kiel elemento de la LingvoTesta Sistemo de la Esperanta Civito (LTSEC) [http://www.esperantio.net/index.php?id=2170]. La demandoj estas tre seriozaj: “Kiom konata devas esti nia muzika kulturo, laŭ la ses niveloj de LTSEC? Se inter la nepraj kantoj situas ‘La Espero’, ekde kiu nivelo ĝi estu parkere konenda de la ekzamenato?”.
No comments.
Eduardo Kozyra
Eduardo Kozyra diras:
2013-05-10 12:55
En la supra komento de Andreas Kuenzli oni povas leli jenon: <<Prez. Komorowski disdonas medalojn al "elstaraj aktivuloj" ne char ili estas e-istoj kaj uzas Eon, sed char ili laudire faris ion utilan por Pollando>>
 kaj faktoj estas tute aliaj, jen kion oni povas legi en E-Vikipedio pri Bronisław Komorowski en la chapitro Komorowski kaj Esperanto:
<<Okaze de la 125 jaroj de la lingvo Esperanto li dekrete atribuis altajn ŝtatajn ordenojn pro la E-agado kaj popularigado de pola kulturo en la mondo al jenaj elstaraj esperantistoj: Etsuo Miyoshi, Jozefo Golec, Eugen Macko, Jerzy Antoni Walaszek, Stanisław Rynduch, Ireneusz Wilczyński, Edward Jaśkiewicz, ...>>
Eduardo Kozyra
Eduardo Kozyra diras:
2013-05-10 12:57
ne "leli" sed "legi"
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-05-10 13:13
Ne kredu chion lauvorte kio estas skribita en Vikipedio!
Liveru la originalan kaj oficialan polan tekston de la koncerna dekreto kun la pravigo de la koncerna medalo-atribuo kaj mi eble kredos tiun chi version.

Kaj ankau bv. klarigi la konkretan meriton rilate "al la pularigado de la pola kulturo en la mondo", kiun tiuj Eo-medalo-portantoj, ekzemple E. Miyoshi, laudire faris.

Ke vi mem, kara Eduardo, neritas tian medalon, mi neniel dubas, char antau kelkaj jaroj, kiam mi havis la honoran esti via gasto, mi farighis surloke en Malbork atestanto de via grandioza Eo-agado kaj multe ghuis vian kompetentan prezentadon de la kastelo, kiun vi konas lau mia impreso tre bone. Vi do sendube meritus ankau unu specialan medalon por tio.
Michael Lennartz
Michael Lennartz diras:
2013-05-10 13:27
Nekredeble grava artikolo.
Pejno Simono
Pejno Simono diras:
2013-05-13 10:29
Mi samopinias. Ĝia gravo skuis jam la akson de la terglobo. Nun ni devos realjustigi ĉiujn niajn horloĝojn je kelkaj nanosekundoj. :)
Ferdinand Cesarano
Ferdinand Cesarano diras:
2013-05-10 18:16
La artikolo havas kiel sian temon deklaron troan. La vero estas tio, ke la interreto estas granda helpo por Esperanto; nia lingvo dum la interreta periodo pli viglas ol dum la antaŭaj jardekoj -- eĉ se ŝrumpas la organizoj kaj kluboj formalaj.

Ni konstatu ke Esperanto ne povas savi la mondon. Sed Esperanto ja povas servi la bezonojn kaj plenumi la dezirojn de la Esperantistaro.

Pro tio esence ĝustas la vidpunkto raŭmisma: ni estas simple lingva minoritato mem-elektita; ni estas popolo. Memoru ke ekzistas en la mondo multaj malgrandnombraj popoloj pri kiuj neniam aŭdis la ĝenerala socianoj; ni estas nur unu plia tia.

Tamen ĝustas ankaŭ la vidpunkto finvenkisma: ni estas popolo, sed ni estas popolo kiu invitas ĉiujn interesatojn aniĝi. Tiuj du vidpunktoj neniel estas senutilaj; ili fakte estas tre fortodonaj, kaj ankaŭ interharmoneblaj. Mi identiĝas kun ambaŭ.

P.S. - Montrata kun la artikolo estas bona bildo de Awa (Leena Peisa), la eksa klavaristo de la melodia rokmuzika grupo Lordi, kaj ekse ankaŭ de Dolchamar.
Jorge Camacho
Jorge Camacho diras:
2013-05-10 19:02
Responde al la revpensa aserto de Ferdinand ke "ni estas popolo": http://www.gutenberg.org/files/23586/23586-h/23586-h.htm

Kaj tute marĝena komento pri la vorto "finvenkismo": Ĉe Geschichte eines Deutschen. Die Erinnerungen 1914-1933 (Historio de germano. Memoraĵoj 1914-1933), de Sebastian Haffner, mi konstatis la probable vaste konatan fakton ke, laŭlonge de la t.n. unua mondmilito, en Germanujo oni atendis ne finan pacon sed ja finan venkon (cetere, lia analizo de kamaradeco en naziiga kampadejo pensigis min pri pluraj simile altiraj trajtoj de niaj samideaneco kaj samkongresaneco).
Jens Stengaard Larsen
Jens Stengaard Larsen diras:
2013-05-10 20:11
Estas tamen tiu grava diferenco inter Naziismo kaj Esperantismo ke la Esperantismo fajfas pri la raso de la Esperantistoj. Ne ĉiu ajn povas fariĝi superhomo konforme al Nazia ideologio, sed ĉiu ajn povas aliĝi al la Esperantista popolo (kiu estas superpopolo en tiu senco ke ĝi ampleksas la tutan homaron).

Sed se oni ne povas uzi Esperantismon por levi sin mem super aliajn naciojn aŭ rasojn, tiam oni ja devas uzi aliajn rangigojn. Ekzemple tiun gejfobion kiu insidas en la civita (mis)formo de feminismo. Ĉu vi rimarkis tion?

Jorge Camacho
Jorge Camacho diras:
2013-05-10 19:07
Mi provas legi nun la 13 "hipotezojn" de Künzli (ĉe http://www.planlingvoj.ch/1[…]EZOJ_PRI_ESPERANTO_2012.pdf). Iuj interesaj ideoj certe enestas, sed meze de peza teksto enhave kaj laŭkaraktere (eĉ se pretervole) tute zombia.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-05-11 13:15
Ne timu, mi ankorau aldonos kelkajn nuksojn por knaki (char la 13 hipotezoj estas nur mallonga resumo!).

Do, vivu la zombioj kaj plivastistoj (au plivastigistoj). Bedaurinde, mi ankorau ne komprenis pri kio temas.

Michael Lennartz
Michael Lennartz diras:
2013-05-11 14:46
Ĉu neniu komprenis la cinikecon de mia antaŭa komento? - Nu jes, ne mirinde.
Marcos Cramer
Marcos Cramer diras:
2013-05-11 22:30
José Antonio uzas la esprimon "finvenkismo" por idearo, al kiu laŭ mia sento apenaŭ iu aliĝas nuntempe, ankaŭ ne tiuj kiuj kutimas nomi sin finvenkistoj nuntempe (inter kiuj ankaŭ troviĝas mi). Por li, karakteriza por finvenkistoj estas ke por ili la celado al la fina venko estas la ĉefa (aŭ eĉ nura) motivo por fari ion por Esperanto. Kion mi kutime renkontas inter homoj kiuj nomas sin finvenkistoj (inkluzive de mi mem) estas ke la celado al esperata iama fina venko estas unu el pluraj motivoj por okupiĝi pri Esperanto, sed kutime tute ne la ĉefa. Kontraŭ tiu pli milda kaj nuntempe multege pli kutima formo de finvenkismo la kontraŭ-finvenkismaj argumentoj de José Antonio laŭ mi neniel efikas.

Mi povas tute bone kongruigi ĉi tiun mildan formon de finvenkismo kun lia plivastismo, kiu por mi estas tre alloga idearo: Lia plivastismo emfazas la multajn aliajn motivojn por okupiĝi pri Esperanto, kiuj laŭ mi ja estas en la sumo multe pli gravaj ol la esperata iama fina venko.
José Antonio Vergara
José Antonio Vergara diras:
2013-05-12 07:29
Jes ĝuste, kara Marcos, unu el la ĉefaj elementoj de tio kion mi nomas plivastismo estas la entuziasme celebra emfazo de la fakta plureco de la motivoj okupiĝi pri Esperanto. Tiu plureco fakte estas kerna trajto de nia komunumo jam de la komenco kaj estas bona en si mem, ĉar fonto de krea kunlaboremo kaj allogo por pliaj, diverstipaj homoj.

Nu, mi devas akcepti la iom kontraŭdiran fakton ke mi mem sentas fortan, sufiĉe tradician inklinon al la idealisma motivo, kaj do rigardas mian propran esperantulecon kiel unu plian elementon de mia emocia kaj intelekta engaĝiĝo en la jarmildaŭra espero/strebado al pli paca, justa kaj egaleca mondo (la cinikuloj eventuale legantaj ĉi tion rajtas ridi). Tiusence, mi ne hontas agnoski ke por mi Esperanto estas speco de konkreta, etskala utopio al kiu mi klopodas kontribui ĉi tie kaj nun. Sed samtempe mi realisme konscias pri la apenaŭa, marĝena ekzisto de Esperanto, dum evitas naive atribui al ĝi ian ajn miraklan povon kuraci la vundojn de la homaro, nek al ĝia uzantaro ian esencan bonecon.

Dum mi bone komprenas mian ĉefan motivon kaj do povas eĉ ploreti foje dum la kantado de “La Espero” apud miaj kunhomoj, mi tamen ne opinias aliron tian pli legitima aŭ ĝusta ol aliaj. Kaj eble ĉi tie kuŝas la diferenco al la sinteno de iuj finvenkistoj, sufiĉe malpli mildaj ol vi, kara Marcos.

Mia ĉefa zorgo estas la maniero prezenti Esperanton al la ceteraj homoj por inviti ilin aliĝi al nia kunkonstrua iniciato. Tial mi opinias esti tute misgvidaj kaj fakte malutilaj kaj la insisto pri tio ke Esperanto devus ludi la rolon kiun nun la angla estus usurpinta kaj la groteske troigita bildo pri iu “diaspora popolo”.
Gary Mickle
Gary Mickle diras:
2013-05-12 08:31
Pri la plivastismo, kiel José klarigas ĝin, mi konsentas. Oni povas en tiu konekso kontrastigi du politikajn agaddirektojn: kontestan kaj antaŭfiguran. Tre koncize dirite: kontesta politiko agitas kontraŭ sociaj malbonoj kaj provas eldevigi ŝanĝojn per premo al la regantoj dum antaŭfigura politiko strebas, agante ĉe la socia bazo, “konstrui novan mondon en la ŝelo de la malnova”, “esti la ŝanĝo, kiun oni volas vidi en la mondo”. En la historio de Esperanto ambaŭ agaddirektoj ekzistis. La kontesta esperantismo, la finvenkisma, estas respektinda kiel provo korekti maljustaĵojn de la monda lingvosistemo. Sed la mondo evoluis tiel, ke ĝi finfine iĝis “senfina malvenko”. Sortoturno ŝanĝonta tion estas malfacile antaŭvidebla. Esperanton kiel esprimon de antaŭfigura politiko, kontraste, ni povas prezenti al la mondo memfide. Tio estas ideo jam longe ĉeesta inter esperantuloj. “Liberiga Stelo”, antaŭanto de SAT, jam en 1920 celis “kvazaŭ embrie funkciigi societon, kiel povos estonte funkcii la universala socio”. Ambicia celo, jes, sed efektive realigata de la Esperanto-komunumo. Uzantoj de la lingvo kreis dum jardekoj spacon, en kiu plej diversdevenaj homoj povas interagi relative egalece, spacon por partoprena kulturo, en kiu tre multaj aktivas kaj ne nur pasive konsumas.
Se paroli pri “zombia”, do eble nur rilate la movadon (en la strikta senco), ne rilate la komunumon de esperantuloj.
José Antonio Vergara
José Antonio Vergara diras:
2013-05-13 07:06
Dankon al Gary pro tiu ege interesa distingo inter la sintenoj kontesta kaj antaŭfigura kiel esprimoj de la politike konscia esperantismo.

Mi havas la impreson koncerne tiujn du kategoriojn ke ne tiom temus pri reciproke ekskludaj polusoj de memkompreno aŭ mempravigo flanke de la subtenantoj de Esperanto, kiom pri variaj emfazoj, stiloj argumenti kaj preferataj terenoj de agado.

Koncerne tion, mi ne laciĝas ripeti ke, laŭ mia opinio, la memstara eksperimento kolektiva sur la lingva kampo ekflorinta ĉirkaŭ Esperanto iĝis vivorajta en si mem, sendepende de iu ajn malverŝajne okazunta “fina venko”. Ĝi kapablas pozitive kapti la imagopovon de iuj homoj, kaj tiel ĝi iusence ja transformas la mondon, kompreneble ne laŭ la kataklisma espero je iu “granda tago” ekde kiam ĉio amase ŝanĝiĝos, sed laŭ la unuopaj manieroj de la homoj konkrete elvivi sian esperantulecon, en siaj unuopaj mondoj.

Tial ke la konsisto de ĝia partoprenantaro estas tre diversa, laŭ tuta gamo da motivoj aliĝi al ĝi, nia varbado devus do esti pli trafe atenta al tiu plureco, kun la celo serioze kreskigi la videblecon kaj allogecon de Esperanto ĉe specifaj celpublikoj. Mia kritiko al iuj radikalaj versioj de la finvenkismo simple emas atentigi pri la risko misprezenti Esperanton laŭ tute maltaŭga, limigita, sufiĉe reakcia bildo.

Amike,

José Antonio Vergara
Jorge Camacho
Jorge Camacho diras:
2013-05-12 08:39
Responde al Jens: Ne naziismon kun esperantismo mi komparis (estus sensence!), sed la senton de kampadeja kamaradeco priskribita de Haffner kun la laŭdire nekredeble alloga kaj altira "etoso" (nuntempe oni eble aldonus: mojosa) de niaj renkontiĝoj kaj kongresoj.

Kaj koncerne la gejofobion, kiun Jens mencias, mi ĝis nun ne konsciis pri ĝia ekzisto, kredeble ĉar mi ne kutimas legi iliajn misfeminismajn tekstojn (nur iam en HeKo ian bizaran defendon de la edzino de Mubarak). Tamen ĝi sonas kongrue kun la ceteraj deliroj de tiu kliko, jam menciitaj de diversaj homoj en ĉi diskutfadeno. Do, jen eble plia esplorinda temo, sed prefere fare de homo kun la bezonataj esploremo kaj verkemo.

Fine mi diru, ke ĉi "nekredeble grava artikolo" (dankon, Michael, pro viaj saĝaj vortoj) estas nur postpensoj komplemente al mia similtema poemo pasintjara: jorgecice.blogspot.com.es/2012/07/nefermita-poemo-pri-esperanto-kaj.html
… kaj ke ĝi almenaŭ sukcesis estigi debateton.

Iom similan enhavon mi trovis en la artikolo "Nu, kaj do?" de Sen Rodin, aperanta en lia samtitola kolekto de artikoloj kaj rakontoj: esperanto.net/literaturo/novel/novlibr/nukajdo.html

Kompare, la 13 "hipotezoj" de Künzli, kiujn mi tamen sukcesis finlegi, estas nedigestebla mikspoto de kelkaj atentindaj ideoj kun abundaj kaj insiste regurdataj taŭtologioj, ŝajnsilogismoj, rezonfetiĉoj kaj bizaraj ideologiaj obsedoj de la aŭtoro, spicitaj per grumbloj kaj plendetoj kvazaŭ de viktimo de onia nekompreno. Al tio oni aldonu, ke Künzli, unue, ne aplikas al si la kriteriojn kiujn li uzas por drasta kritikado de aliaj; kaj, due, ke finfine li tute ne klarigas honeste kial li mem, malgraŭ tiom da litanioj kontraŭ Esperanto kaj esperantismo, tamen plu tajpadas, retforumas kaj oscedigas per ĝi.
Jorge Camacho
Jorge Camacho diras:
2013-05-12 08:41
Sebastian Hartwig
Sebastian Hartwig diras:
2013-05-12 14:37
»Ni esperantumas simile kiel antaŭ 50, 75 aŭ eĉ 100 jaroj, kredante nian aferon same reala kiel tiam, kvankam kerne ĝi jam mortis antaŭ tre longe, kaj nur niaj aktivaĵoj plu tenas ĝin viva, fikcie, inercie, zombie (sen)viva.«

Tiun frazon mi ne komprenas. Kio mortis?

»nur niaj aktivaĵoj plu tenas ĝin viva« -- Jes, kompreneble. Esperanto 'vivas' per sia aplikado. Kio estas malbona pri tio?
Jorge Camacho
Jorge Camacho diras:
2013-05-13 09:06
Gary skribis: <<Se paroli pri “zombia”, do eble nur rilate la movadon (en la strikta senco), ne rilate la komunumon de esperantuloj.>>

Nu, multaj el ni eklernis Esperanton en nia adolesko. Min sorchis kaj envultis la lingvo mem, sed ankau "konvinkis" kaj katenis la argumentoj de la E-propagando, kiujn niaj propagandistoj daure plu ripetadas, kaj pri granda parto el kiuj ni ne plu kredas. Nu, ni ne plu estas la tiamaj adoleskantoj, kaj kredeble niaj motivoj por lerni la lingvon ne plu estas vivaj -- tamen ni plu ankau kiel individuoj esperantumas inercie, "zombie". Tion mi celas. Kaj al tio mi provis respondi per mia longa poemo.

Nun mi ekpensas, ke Esperanto funkcias che ni kiel kontentigilo. Kontentigilo de animaj / spiritaj / psikaj bezonoj. Ekzemple, de la bezono aktivi por pli bona / pli justa mondo. Sed ghi fakte estas nur surogato de vera aktivado tiucela. Kaj tiel plu. Iuj homoj atingas per Esperanto plej privatan kontentigon de aliaj bezonoj (la bezono esti admirata / aplaudata / honorata ktp), kaj kiel rezulton ni havas katalogon da deliroj indaj je aparta kagho en menagherio.

Do, responde al Sebastian: per ripetado de agoj ni tenas kvazau viva strukturon jam de longe grandparte mortan, senenhavan.

Al similaj konkludoj mi venis en la jaro 2001 (oni legu mian poemon "Trapezoj", aperantan en la poemaroj "Celakantoj" kaj "Saturno"), kaj logika sekvo estis mia tiama decido ne plu ani en la Akademio de Esperanto. Shajnas ke mi ne solvis definitive la aferon, char la demando pri la kialoj de tiom daura kaj densa esperantumado nun refoje prezentighas al mi.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-05-13 18:56
"per ripetado de agoj ni tenas kvazau viva strukturon jam de longe grandparte mortan, senenhavan."

Chi tio estas la ghusta resuma priskribo, kompreno kaj analizo de la problemo kaj situacio, en kiu Eo trovighas. Bedaurinde, la oficiala Eo-movado ne kuraghas publike konfesi tiun veron.
Jorge Camacho
Jorge Camacho diras:
2013-05-13 10:26
"Trapezoj"

Dudek jarojn mi dediĉis
al la kvadraturo de unu cirklo,
absorbite,
pende de trapezo.

De nun, ni ludu per fraktaloj,
kun la fajro,
kun miraĝoj alitipaj.

Ekzemple, ni desegnu arabeskojn.



[el http://esperanto.net/[…]/celakantrecav.html]
Jorge Camacho
Jorge Camacho diras:
2013-05-14 09:59
Mi skribis ke esperantumado estas nur surogato de vera aktivado por pli bona au pli justa mondo. Krom sporadaj atingoj konkretaj (iama helpado al orfoj de la unua mondmilito; iama sendado de okulvitroj al iuj afrikaj landoj ks), la nuntempaj rezultoj de esperantumado ne kompareblas kun la rezultoj de agado en kampanjoj de NRGoj (neregistaraj organizoj) kiel Greenpeace, Amnestio Internacia, au de aliaj organizoj kiel Wikileaks, Femen, Anonimous ktp.

Do temas pri aktivado grandparte senefika kaj, feliche, ankau nenoca (sen efiko kaj sen nocivo eksteren, sed jes ja internen, al la E-mondeto mem). Aktivi en Esperantujo estas agado _placebe kontentiga_ por la psiko de individuo teorie ema al pli justa mondo.

Tamen ni ne forgesu ke la praktika aktivado konsistas el ofta uzado de internacia lingvo, el konstanta rilatado kun alinacianoj ktp. Do ni tamen iel realigas la utopion de kosmopolitismo, mondicivitanismo au mondanismo -- jen nia evidenta, kaj eble sola, kontribuo.
Edmund GRIMLEY EVANS
Edmund GRIMLEY EVANS diras:
2013-05-14 10:41
Via rezonado estas tute fuŝa, laŭ mi. Unue vi pretendas, ke "esperantumado" estas "vera aktivado", nur se ĝi rekte helpas al neesperantistoj. Poste vi konkludas, ke Esperanto estas agado "placebe kontentiga". Fakte, Esperanto povas radikale ŝanĝi la vivon kaj pensmanieron de homo, kiu lernas kaj praktikas ĝin. Tial, doni al iu homo la ŝancon lerni Esperanton povas esti pli granda kontribuo al ties vivo ol doni al tiu homo senpagajn okulvitrojn.

Vi pravas, ke la agado ne kompareblas kun Greenpeace, ktp. Ne faru do tiun stultan komparon, sed juĝu la Esperanto-movadon laŭ ĝiaj efektivaj celoj. Disdoni okulvitrojn ne estas la ĉefa celo de Esperanto.
Jorge Camacho
Jorge Camacho diras:
2013-05-14 11:13
Dankon al Edmund pro la epiteto "stulta". Do kio estas la chefa celo de Esperanto kaj kiel ni kontribuas al ghi? La neekzistanta "monda lingvoproblemo" estas nur falsa celo, kaj ni atingas solvon de personaj lingvoproblemoj nur je tre eta skalo, je persona nivelo. Chiuj aliaj celoj kaj argumentoj de nia propagando estas grandparte blufo.

Kial vi mem entute okupighas pri Esperanto? Kion efektivan vi atingis en, ni diru, 30 jarojn da esperantumado? Eble nur verki kaj au traduki kelkajn centojn da paghoj por la jamaj esperantuloj. Ne trompu vin mem per viaj trafaj kaj malfushaj rezonoj: ni plu esperantumas inercie, kaj pri tio la E-moneto esence stagnas kaj lamas.
Edmund GRIMLEY EVANS
Edmund GRIMLEY EVANS diras:
2013-05-14 12:41
La ĉefa celo de Esperanto estas faciligi internacian komunikadon. Esperantistoj ne devas kontribui al tiu celo; ili povas simple profiti de ĝi. Tamen, se oni propagandas Esperanton, tiam oni ja kontribuas, ĉar oni helpas al aliaj homoj internacie komuniki per Esperanto.

Kompreneble la skalo estas tre eta, ĝis nun. Sed tio ne senvalidigas la aferon. Homoj okupiĝas pri indaj aferoj kun skalo eĉ pli eta, ekzemple kampanjo por konservi la karakteron de iu malnova konstruaĵo en iu vilaĝo, aŭ por plibonigi la bibliotekon de la vilaĝa lernejo. Tamen, Esperanto povus servi por multe pli da homoj ol hodiaŭ. Ĝia skalo povus kreski.

Ĉu "monda lingvoproblemo" ekzistas aŭ ne ekzistas, tio tute dependas de tio, kiel oni difinas ĝin. Mi konstatas ekzemple, ke preskaŭ ĉiuj internaciaj novaĵoj estas perataj de anglalingvaj novaĵagentejoj, tiel ke homoj ricevas malekvilibran bildon pri la mondo. Tio estas problemo, laŭ mi, kaj ĝi ne estas tute senrilata al "lingvo". Ne nur esperantistoj interesiĝas pri "lingva imperiismo". (Kaj kompreneble ne ĉiuj kredas je ĝi, aŭ konsideras ĝin kiel ion malbonan.)

Hodiaŭ mi okupiĝas pri Esperanto, ĉefe ĉar ĝi estas parto de mi, mia identeco, mia memo. Mi parolas ĝin kun miaj filinoj, ekzemple. Sen Esperanto mi estus alia homo, fremda al la nuna "mi".

Kion mi atingis en 25 jaroj de esperantumado? Mi ne komprenas la demandon. Kion mi devus atingi? Kio estas "esperantumado"? Mi scias, ke mi lernis multajn aferojn per Esperanto. Eble mi transdonis iujn sciojn; estas eble, ke aliaj homoj lernis de mi, same kiel mi lernis de ili.

Verŝajne vi intencis tajpi: "ni plu esperantumas inercie, kaj pro tio la Esperanto-mondeto esence stagnas kaj lamas". Mi ne kredas tion, sed mi ankaŭ ne vere komprenas ĝin. Eble vi asertas esence nur jenon: la Esperanto-movado estas laŭ vi tro konservativa. Povas esti, sed la Esperanto-movado estas tre malstrikta reĝimo: ĉiu povas paroli kaj agi laŭ propra prefero. Plendi pri konservativeco ne ŝajnas al mi tre utila iniciato.
José Antonio Vergara
José Antonio Vergara diras:
2013-05-14 21:24
Mi plene konsentas al la sinteno esprimita de Edmund. Esperanto vere kaj tre kontentige permesas al konkretaj individuoj aktive partopreni aŭ mem iniciati interhomajn fluojn de komunikado kaj interkonatiĝo en la nuna, neideala mondo. Ĝi eĉ povas utili kontraŭ la pasivigo, vivomalpleneco kaj izoliĝo disde aliaj homoj, trajtoj kiuj amase esprimiĝas en niaj modernaj, konsumad-orientitaj socioj.

Tial, multaj el ni elvivas nian esperantulecon kiel kernan elementon de nia persona identeco, ĝuste tiel kiel Edmund prave emfazas, dum eĉ kelkaj el ni klopodas kontribui al la prestiĝo, plifirmigo aŭ pluvivigo de la tuta afero, i.a. per partopreno en aŭ subteno al iu(j) el la diversaj organizaj strukturoj kaj ties agado.

Laŭ mia opinio, estante mem plene konvinkita ke Esperanto estas bona kaj aliĝinda kiel socia fenomeno, ĝi povus esti multe pli granda kaj tiel multe pli interesa, plureca, bunta kaj do alloga, je ĉies profito. Por tio, por taŭge inviti tiajn homojn kies personaj trajtoj permesus al ili interesiĝi pri io tia kia Esperanto, mi kredas ke nepra paŝo estas agnoski ke la tradicia celo verŝajne ne plu kapablas elvoki konsenton aŭ la emon lerni la lingvon.

La fakto estas, laŭ mia diagnozo, ke pri tiu ĉi kerna aspekto regas tamen granda indiferenteco. La homoj esperantumas tute senatente al la ĉefa ideologia demando. Kaj do la risko estas ke, pro tiu ideologia vakuo, oni emas reklame ripeti ne plu sencohavajn sloganojn, dum la reala stato de la afero estas komplete for de la celo supozate alstrebata. Kaj do, tial venas iom skuaj senvualigoj de la kontraŭdiro, foje amaraj kaj denuncaj (Künzli), foje simple cinikaj (Camacho).
Sebastian Hartwig
Sebastian Hartwig diras:
2013-05-14 23:22
Edmundo skribis: »Hodiaŭ mi okupiĝas pri Esperanto, ĉefe ĉar ĝi estas parto de mi, mia identeco, mia memo. … Sen Esperanto mi estus alia homo, fremda al la nuna "mi".«

Ekzakte tiel. Mi ne »per ripetado de agoj tenas kvazaŭ viva strukturon jam de longe grandparte mortan, senenhavan«, sed mi uzas la lingvon. Mi utiligas la strukturon, kiun ofertas la loka E-asocio, same kiel tiun, kiun ofertas Libera Folio ktp. por uzi la lingvon. Mi ne faras tion por plibonigi la mondon aŭ por atingi iun celon de la homaro, sed simple ĉar Esperanto estas de jardekoj parto de mi kaj de mia historio.

Kaj la tradicia E-a propagando ne estas komplete malĝusta: E-o estis por mi unu efektiva rimedo por ekhavi rektan, personan kontakton al homoj el tre diversaj mondopartoj kaj socioj, kun tre diversaj fonoj.
Redakcio
Redakcio diras:
2013-05-14 11:19
Por ke funkciu respondado al komentoj, necesas ke vi eniru viajn personajn preferojn ĉe

http://www.liberafolio.org/@@user-preferences

kaj tie elektu la redaktilon "TinyMCE". Poste vi povos ne nur komenci novajn fadenojn, sed ankaŭ respondi al pli fruaj komentoj.

Temas pri bedaŭrinda cimo en la nova komentosistemo, kiun ni ĝis nun ne sukcesis solvi en alia maniero.
Jorge Camacho
Jorge Camacho diras:
2013-05-14 12:39
Edmund skribis: "Fakte, Esperanto povas radikale ŝanĝi la vivon kaj pensmanieron de homo, kiu lernas kaj praktikas ĝin. Tial, doni al iu homo la ŝancon lerni Esperanton povas esti pli granda kontribuo al ties vivo ol doni al tiu homo senpagajn okulvitrojn."

Tio estas grandparte mito. Lernado de ajna lingvo same povas radikale ŝanĝi la vivon kaj pensmanieron de homo (mi diras tion proprasperte pri la finna, ekzemple). Sed, krome, lernado de Esperanto antau 20 au 30 jaroj neniel garantias konstantan evoulon de la pensmaniero ghis inkluzive en la nuntempon. Multaj el ni re-machas kaj re-machas la chiamajn argumentojn, al oni kaj al ni mem (en la formo de raciecigo). Tre granda parto de chies tempoj kaj energioj konsumighas en la konservado de la fosiliaj organizaj strukturoj (asocioj; kongresoj; manifestoj) sen atento al kerna renovigo, rejunigo de nia mesagho au eventuala kontribuo. Kiu, lau mia kompreno, povas esti ne la hhimeraj E-popolismo au E-europismo, sed nur (n)ia nuntempa varianto de kosmopolitismo.
Edmund GRIMLEY EVANS
Edmund GRIMLEY EVANS diras:
2013-05-14 13:11
Unue vi asertas, ke estas "mito", ke "Esperanto povas radikale ŝanĝi la vivon kaj pensmanieron de homo", kaj tuj poste vi asertas, ke "ajna lingvo same povas radikale ŝanĝi la vivon kaj pensmanieron de homo". Ĉu vi konstatas ian etan kontraŭdiron en tio?

Vi pravas, ke "lernado de Esperanto antau 20 au 30 jaroj neniel garantias konstantan evoluon de la pensmaniero". Eblas ankaŭ kunzliiĝi. Sed la dioj vin gardu kontraŭ tio!

Sed serioze, vi pravas, ke necesas rejunigi la mesaĝon. Mi ofte vidis misajn provojn propagandi Esperanton per antikvaj sloganoj apenaŭ kompreneblaj por la hodiaŭa publiko. Sed la Esperanto-asocioj ofte estas konservindaj almenaŭ pro sia financa kapitalo, kaj estas danĝere subite ŝanĝi la karakteron de kongreso, ĉar oni riskas perdi la malnovan publikon sen gajni novan.

Kiel oni reklamu kosmopolitismon? Indas pripensi ...
Jorge Camacho
Jorge Camacho diras:
2013-05-14 13:20
Estas nenia kontraudiro en miaj asertoj. "Esperanto _povas_ radikale ŝanĝi la vivon kaj pensmanieron de homo" nur en certaj okazoj, ne de ajna homo, same kiel ghenerale lernado de fremdaj lingvoj (en lernejo ktp) havas apenauan efikon tiurilate. En esceptaj okazoj, jes ja -- same pri Esperanto kiel pri la finna, la angla au la china.

Ni tamen emas _kredi_ (kaj tion laute dispropagandas), ke lernado de Esperanto povas efiki tiel chiam. Tio ne estas fakto, sed mito, revpensado. Kaj per tiu kredo ni kontentigas iun psikan bezoneton. Kaj anime ni ekfartas iom pli bone. Jen la placeba efiko de Esperanto kiel kontentigilo. Niaj asocioj, kongresoj kaj formoj havas, cetere, same au ech pli da "durkapuloj" ol la "normala mondo". (Cetere, Edmund, bv apliki al vi mem tion pri la risko kunzliighi au pejnighi: via maniero forinsulti argumentojn ekodoras je tiaj sintenoj).

Do, ni konsentas pri tio ke necesas rejunigi la mesaghon. Kaj vi tuj aldonas: "oni riskas perdi la malnovan publikon" ktp. Do oni nenion faras. Kaj chio restas sama. Kaj perdighas kaj la nova publiko kaj (danke al biologia kadukigho) ankau la olda.
Edmund GRIMLEY EVANS
Edmund GRIMLEY EVANS diras:
2013-05-14 15:48
Vi komencis ataki pajlohomojn, do eble mi ne respondu plu, speciale ĉar, laŭ suba mesaĝo, Andreas Kuenzli ĵus bonvenigis vin en sian skolon!
Jens Stengaard Larsen
Jens Stengaard Larsen diras:
2013-05-14 18:10
Nu, la kerno de la problemo ja estas ke la moderna mondo postulas sciencon, sed neniu scias aŭ volas scii ion ajn sciencan pri lingvo. Oni povas tute libere aserti ke Esperanto ne taŭgas kiel internacia lingvo ĉar ĝi estas tro Eŭropa, kaj samtempe opinii Interlinguan pli bona, ĉar ĝi estas “natura“. Oni povas tute nei la eblecon de internacia lingvo principe, kaj samtempe proponi kiel fari unu. Oni povas libere antaŭvidi neeviteblan disdialektiĝon de Esperanto kaj samtempe bedaŭri la nunan tutmondan malaperadon de minoritataj lingvoj. Oni vere povas kredigi _ĉion ajn_ pri lingvo, nek la logiko nek la fantazio metas iajn ajn limojn.

Tial mi rifuzas esti ĉu optimisto, ĉu pesimisto koncerne Esperanton aŭ alian lingvon. Mi nur havas la timeman espereton ke la Esperantistoj povus helpi fari el la lingvistiko respektindan okupon, ĉar ili estas la sola grupo kiu havas ian realan intereson bloki la malprogreson kiu konstante minacas tiun sciencon.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-05-14 14:50
Mi konstatas kun kreskanta kontentigho, ke kol. Camacho pli kaj pli movighas en la direkto de la argumentado, kiun ankau mi reprezentas, dum la ceteraj restas daure blindaj kaj surdaj, chu kun au sen okulvitroj.

Mi estas certa, ke chiuj raciaj homoj pli malpli frue alvenos al la samaj konkludoj, kiel ili estas fiksitaj en la 13 hipotezoj de www.planlingvoj.ch, ech se ili formulas siajn konkludojn per iom aliaj esprimoj.

La ghusta kompreno pri la problemaro de Esperanto povas esti la unua pasho al la resanigho kaj savado de Esperanto kiel interesa fenomeno, pri kiu indas okupighi. Sed unue la "movado" devas esti purigita de chiuj negativaj elementoj kaj tendencoj.
Eugen Macko
Eugen Macko diras:
2013-05-21 20:28
Origine mi volis skribi pri la 90%-a merdo en esperantio, kiu trovighas en bona socia kuneco kun la literatura merdo de la cetera mondo.
Sed legante la komentojn altrudighis min la demando: Kion atendas tiuj chiuj frustitaj homoj de esperanto? Kial tiu defetismo? Kial tiuj kabeismaj sentoj? Se iu ion tute alian atendis de esperanto ol sili ricevis, pro tio ne shuldas esperanto, ech ne la movado, sed ili mem kaj la propra stulteco.
Esperanto ne estas tie por esprimi la proprajn subjektivajn dolorojn, por tio bonvolu uzi chiu la propran nacian lingvon. Esp. havas tute alian taskon ol literaturumi kaj poeziumi. Esperanto estas lingvo de la pensado. Kaj ghi tre bone taugas por pripensi kaj pridiskuti gravajn kaj grandajn problemojn de la homaro, inter-ece kaj demokratie.
Se iu ne kontentas kun esperanto, bonvolu lasi ghin. Kial ofte tiuj ech malamikaj sintenoj? Kelkfoje mi devas kredi, la plejgrandaj kontrauuloj estas ene de esperantujo mem. Kelkaj kredas koni tiun lingvon kaj ili perverse ghojas kritiki kaj per tio atingi iun subjektivan altighon. Chu tiuj malrichaj, eble psike malsanaj homoj bezonas tion?
La literaturaj kaj poeziaj troigoj sufichas jam en naciaj lingvoj. Lernu, kaj legu diversjn naciajn lingvojn kaj metite unu apud la alia vi spertos la troigon de chiu nacia literaturo, precipe de la poezio. Char tion kion la pensado ne plu povas klerigi, venas la poezio kaj solvas chion problemon per nebulado. Tre bone, ghoju chiu popolo por si mem siajn literaturon, sed bonvolu lasu esperanton libera de tiuj subjektivaj valoroj.
La mondo ne bezonas la memkompaton kaj la esprimon de memdoloro kaj ghojon pri la ploro. Inverse, la mondo bezonas konstruktivan kunlaboron por solvi tiujn problemojn kiuj ni minimume chi tie kaj nun povas.


Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón diras:
2013-05-22 00:03
Oni povas kaj literaturumi kaj solvi mondajn problemojn. Ne temas pri aŭ-aŭa elekto.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-05-21 23:03
Ho, mia dio, kia interesa leciono!

Eugen Macko
Eugen Macko diras:
2013-05-22 12:29
Tre bone Francisco Javier Moleon, faru tion, sed poste ne plendu, ke vi havas nur kelkdekajn legantojn. Simila plendo estas audebla che tradukantoj de verkoj el malgrandaj popoloj. Ili faras grandan laboron, sed la ehoo estas neatenta. Sed sufichas jam ankau, se la tradukisto plibonigas sian scion de esparanto kaj de sia denaska lingvo. Esperanto ne estas por tio, ke ghi konigu mondvaste la nacian literaturon kaj kulturon. Ghi jes estas por la defendo de la kultura diverzeco kaj la malgrandaj lingvoj, sed ne tutmondigi iun ajn, ghi volas ghuste tion malebligi. Kaj se ni pli profunde pritraktas la aferon, neniu tradukado povas esti literare kaj ech ne poezie, perfekta. Se iu intersighas, pro iu ajn kialo, por la kulturo kaj literaturo, ech de iu malgranda popolo, bonvolu lerni ech tiun lingvon. Se mi prenas nur kiel ekzemplo, la malgrandan popolon de hungaroj, oni povas trovi che ili, grandajn kaj gravajn verkojn. Mi ekzemple lernis la germanan por povi legi Hegel. Unue mi legis ghin en la serba. Sed poste kiam mi komprenis lin origine, mi ech tute shanghis mian opinion pri li kaj lia filozofio.
Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón diras:
2013-05-22 19:55
> poste ne plendu, ke vi havas nur kelkdekajn legantojn.

Ne mi plendis.

> Esperanto ne estas por tio, ke ghi konigu mondvaste la nacian literaturon kaj kulturon

Tio estas via respektinde subjektiva opinio. Nenio malhelpas E-on ludi ankaŭ tiun rolon. Aŭ ajnan rolon. Ĉu tiuj kaj aliaj roloj tamen estas indaj kaj endaj, tio estas alia afero. Sed tio kompreneble estas mia subjektiva opinio.

> Se iu intersighas, pro iu ajn kialo, por la kulturo kaj literaturo, ech de iu malgranda popolo, bonvolu lerni ech tiun lingvon.

Tiu estas bona konsilo, kaj realigebla, se oni aparte interesiĝas pri unusola kulturo. Se oni interesiĝas pri pluraj aŭ multaj, unu vivo ne donas sufiĉe da jaroj por lerni ĉiujn lingvojn. Sed denove: jen nur mia subjektiva opinio.
Jorge Camacho
Jorge Camacho diras:
2016-08-30 09:07
Ampleksigita, ali-titola versio de chi eseo publikighis en Beletra Almanako 19, Februaro 2014. Nun ghi legeblas en mia blogo (kun kelkaj aldonetoj) che http://jorgecice.blogspot.com.es/[…]/motivoj-por-ne-kabei.html