La zombia lingvo
Ni komencu klarigante la signifon de la vorto zombio laŭ la vikipedia artikolo pri ĝi: kadavro vekita per sorĉo al kvazaŭa vivo de sklava obeado al la volo de mastro; figure, homo aganta kvazaŭ meĥanike, sen propra volo.
Figure, do, nuntempe oni ofte parolas pri homoj zombie, senanime laborantaj en fabrikoj kaj oficejoj; pri homoj konsumantaj varojn, aĉetantaj kaj elspezantaj, aŭ televidantaj, kiel zombioj.
Kiel diris la hispana poeto, tradukisto kaj eseisto Jorge Riechmann en intervjuo, ekzistas ankaŭ “zombiaj konceptoj, kiuj ŝajnas vivaj, signifantaj la samon kiel antaŭ duona jarcento – sed ne estas tiel” (kaj tuj poste li menciis la koncepton progreso).
Nu, ankaŭ Esperanton oni povas rigardi zombiaĵo: la zombia lingvo.
Kiurilate zombia? Unue, multaj “normaluloj” surpriziĝas aŭdante pri publikigo de libro verkita en Esperanto (des pli se poemaro!) aŭ pri koncerto de rokmuzika E-bando; ili kredadis la lingvon, la aferon Esperanto morta, kaj jen tamen ĝi plu vivas, aŭ almenaŭ moviĝas simile al estulo vivanta, kiel filmaj zombioj faras.
Tia povus esti la deekstera zombieco (aŭ malzombieco) de nia lingvo.
Deinterne la situacio imageblas preskaŭ inverse. Esperanto kaj esperantismo estas lingvo, afero, movado de la deknaŭa kaj la dudeka jarcentoj. En la dudekunua, la ekstera vesto de la afero restas grandparte la sama, malgraŭ teknikaj novaĵoj kiel retpoŝto kaj la interreto: simboloj, flago, himnoj; Zamenhof-kulto; finvenkismo; landaj kaj internaciaj asocioj; naciaj kaj internaciaj kongresoj; la ĉiamaj diskuttemoj; neologismofobio ktp.
Ni esperantumas simile kiel antaŭ 50, 75 aŭ eĉ 100 jaroj, kredante nian aferon same reala kiel tiam, kvankam kerne ĝi jam mortis antaŭ tre longe, kaj nur niaj aktivaĵoj plu tenas ĝin viva, fikcie, inercie, zombie (sen)viva.
Ĉu tro pesimisma vidpunkto? Ni komparu Esperanton kun ĝia literatura kuzo sciencfikcio. Laŭ la tiel nomata leĝo de Sturgeon, 90% de la tiuĝenra literaturo estas merdo. Ĉi leĝo ricevis la nomon el tiu de la usona sciencfikcia verkisto Theodore Sturgeon, kiu tamen tuj aldonis ke, laŭ la samaj kriterioj, ankaŭ 90% de kino, de beletro aŭ de konsumvaroj estas merdo. Alivorte, ke sciencfikcio havas similan nivelon de kvalito kiel ĉiaj ceteraj, “normalaj” aferoj.
Simile ni povus diri ke, jes ja, Esperanto zombias, sed ke ankaŭ 90% de ĉio niamonda montriĝas kompareble zombia, aŭ eĉ pli! Ni pensu ekzemple pri la katolika eklezio, kun papoj kaj episkopoj travestiantaj sin kiel bizancajn imperiestrojn (ni prefere eĉ ne menciu la fosilian dogmaron kiun ili prezentas kiel sanktan veron).
Do kion ni faru? Mi mem ne scias, sed eble iuj aliaj povas proponi respondojn.
Tamen! Post aŭdi miajn rakontojn, ne propagandon, sed ordinaran rakonton de unu konato al la alia, pri miaj travivaĵoj en Esperantujo: uzado de Vikipedio, legado de libroj, korespondado kun alilandanoj, blogumado internacia, vojaĝoj eksterlandaj, komercaj projektoj, kunlaboro kun ĵurnalistoj tra la mondo, ktp, mokeman miron anstataŭas admiro. Almenaŭ du miaj konatinoj jam komencis lerni Esperanton nome pro tio - ne pro ĝia egaleco kaj beleco, sed pro reala utilo de la lingvo.
Do jen mia opinio. Esperanto malzombiiĝus, se esperantistoj mem ne plu konsiderus ĝin unika lingvo kiun oni lernas nur por poste paroli esperante pri Esperanto. Poeto poeziumu en Esperanto, komercisto aĉetu varojn, sciencisto priparolu problemojn kun fakuloj, politikisto batalu por sia ideo, iu ajn aranĝu siajn vojaĝojn, blogumu, babilu, societumu, amindumu. Oni faru ion ajn, sed PER Esperanto, ne nur (kvazaŭe) POR ĝi. Se ni eniros realan mondon, homoj ne plu kredos nin zombioj.