Provnumero de MONATO elŝuteblas dum 10 tagoj
MONATO estas unu el la plej prestiĝaj Esperanto-magazinoj, aperanta ankaŭ en
papera versio. Pro teknikaj problemoj en la presejo la februara numero de la
magazino atingos la legantojn iom malfrue. Por rekompenci la abonantojn, la
eldonejo ebligas senpagan kaj liberan elŝuton de la februara
numero.
Ankaŭ neabonantoj povas kapti la okazon por konatiĝi kun MONATO per
senpaga elŝuteblo dum dek tagoj:
- la pdf-versio estas havebla ĉe
la adreso:
https://dl.dropbox.com/u/6142658/monato201302.pdf
- kaj la dosierformo ePub ĉe:
https://dl.dropbox.com/u/6142658/monato201302.epub
La pdf-versio estas rekomendita
por tablo- kaj teko-komputiloj; la epub-versio estas oportuna por legado en
librolegiloj kaj lertaj telefonoj.
Post la provado informoj pri la
magazino kaj abonado estas troveblaj ĉe: http://www.esperanto.be/fel/mon/
La supraj ligiloj validos dum 10
tagoj.