Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2013 / SAT pripensas liberigon de PIV

SAT pripensas liberigon de PIV

de Redakcio Laste modifita: 2013-08-24 00:27
La Plenum-Komitato de SAT studos, kiel kaj kiam en plej oportuna maniero malfermi la enhavon de Plena Ilustrita Vortaro por libera uzo. Tion decidis la kongreso de SAT en Madrido. La kongreson kun cento da partoprenantoj karakterizis abunda kultura programo, manĝo por ĉies gusto kaj fruktodona kontakto kun lokaj maldekstraj politikaj aktivuloj.
SAT pripensas liberigon de PIV

Koruso Solfónica prezentas.

Iom pli ol 100 membroj kaj nemembroj de SAT (Sennacieca Asocio Tutmonda) partoprenis ĝian 86-an Kongreson en Madrido, kiu okazis de la 28-a de julio ĝis la 4-a de aŭgusto sub la devizo "Esperanto: taŭga ilo por sociaj luktoj". La organizantoj estis plejmulte anoj de SATeH (SAT en Hispanio).

La kongresejo estis komforta studenta domo en la universitata kvartalo, kie oni loĝis, manĝis kaj disponis taŭge ekipitajn salonojn, eĉ klimatizitajn. Vegetaranoj kaj veganoj kontentis kaj instigis noti en la Gvidrezolucio, ke “ĉi-jare ĉiu kongresano povis manĝi laŭ propra dieto”.

Kongresanoj multe laŭdis la organizantojn, kiuj kaj ebligis kontaktojn kun lokaj maldekstraj neesperantistoj kaj prizorgis akuratan disvolviĝon de la kongreso, kies programeroj estis pli abundaj ol en kelkaj pasintaj jaroj. Sekvis tritaga postkongreso konsistanta el tuttagaj ekskursoj.

Grava parto de ĉiu SAT-kongreso estas la malfermaj tutmatenaj laborkunsidoj, kie oni traktas ĉiujn aferojn de la Asocio – ĉi-jare kvin. Apartajn kunsidojn havis la frakcioj ekologia, sennaciista, komunista, liberecana, la Vegetara Sekcio kaj la Poresperanta Fako.

Aparte riĉa estis la kultura flanko de la kongreso. Koncertis Jomo dum tuta vespero, kantis parto de la koruso Interkant', gvidata de Franjo Leveque, kaj unu el la altaj punktoj estis la apero de la indignula koruso Solfónica, kies scenejo estas plej ofte la stratoj kaj placoj. Miguel Fernández deklamis el sia nova libro Poezio: armilo ŝargita per futuro, kolekto de socie engaĝita, revolucia poezio ĵus eldonita de SATeH.

La kontaktiĝo kun hispaniaj politikaj aktivuloj okazis en pluraj aranĝoj. En podia diskuto de aktivuloj de la gazetoj Tierra y Libertad, Germinal, CNT, Estudios kaj de la traduk-reto Tlaxcala okazis opini-interŝanĝo pri "Esperanto ekster Esperantujo – Simpatio al Esperanto ĉe alternativaj komunikiloj".

Ĉi-konekse la kongresa Deklaracio notas la pretecon “en liberecanaj kaj aliaj maldekstraj medioj uzi Esperanton kiel identecan signon, interalie per situigo de la lingvo en kolofonoj kaj artikolresumoj, kaj ekuzo de la lingvo en plurlingvaj retejoj”. Dum unu ekskurso granda grupo de kongresanoj vizitis la anarki-sindikatistan sindikaton CNT. Du membroj de tiu senhierarkia, senfunkciula sindikato klarigis ĝian funkcimanieron.

Estis montrita la filmo Mondcivitanoj en ĉeesto de la reĝisorino Natalia Román kaj aktivulo de movado kontraŭ polica ĉikanado de senlegitimilaj enmigrintoj. La filmo montras kaj diversmaniere reflektas la situacion de enmigrintoj en Hispanio. Aperas en ĝi Pedro Sanz, aktivulo de SATeH, kiu prezentis la ideon de sennaciismo al la hispanlingva publiko.

Salutis la kongreson homoj kaj grupoj, kun kiuj SAT-anoj havas rilaton: interalie la poeto kaj aktivulo en la Unuiĝinta Maldekstro (Izquierda Unida) Luis Garcia Montero, la distrikta federacio de Bais Llobrega de CGT, la Komisiono pri internacia solidareco de la Industriaj Laboristoj de la Mondo (IWW), la Laborista kunordigantaro (COS) kaj Alan Woods de la Internacia Marksisma Tendenco (IMT).  Dum la kongreso Tonyo del Barrio prelegis pri Esperanto kaj SAT por eksteraj vizitantoj.

La laborkunsidoj devis dediĉi multe da tempo al du malsufiĉoj en la aktuala SAT-agado. Unue, la neregula aperado de Sennaciulo evidentigas, ke necesas fortikigi la redaktan skipon kaj aktivigi pli da verkemuloj en la membraro. Dum la kongreso oni faris kelkajn paŝojn tiudirekte – kaj oni vidos dum la venonta jaro, ĉu ili sufiĉis.

Due, oni devis konstati, ke lamas precipe (sed ne nur) la anglalingva informado pri Esperanto kaj SAT. Pri nacilingva informado okupiĝas kaj SAT mem kaj ĝiaj LEA-oj (kontrakte kunligitaj lingvoregionaj resp. landaj asocioj). Malvigliĝis SATEB, la brita LEA.

La kongreso rezoluciis, ke la Plenum-Komitato estigu “la teknikan bazon de retpaĝaro celanta informi ne-esperantistojn pri SAT, komencante laŭeble per informado en la angla”. Kvankam la LEA-oj ne estas "filioj" de SAT kaj mem havas la finan decidrajton, kongresanoj sugestis pristudi la eblon rekonstitui kelkajn el ili laŭ la lingvoregiona principo. Tio koncernas precipe la britan SATEB kaj la hispanian SATeH, nun landaj asocioj, sed potenciale agadpovaj en la tutaj mondregionoj anglalingva kaj hispanlingva. Tio restas ne ĝisfine eldiskutita.

La agado de Eldona Fako Kooperativa de SAT (SAT-EFK) povas pli kontentigi. Aperis finfine, kvankam kun ĝena malfruo, la longe atendita filmo Esperanto de Dominique Gautier, kiun SAT-EFK financis. Kongresanoj spektis ĝin apreze kaj planis ĝian disvastigon. Montrinda estas nova bildrakontaro de Serĝo Sir': BoRoKo – Bildaj Resumoj de Klasikaĵoj, volumo de bildstrie rerakontitaj klasikaj verkoj. Ambaŭ vendiĝis en la libroservo kune kun pluraj aliaj novaj eldonaĵoj de SAT-EFK.

La kongreso dum sia fina laborkunsido rezoluciis ankaŭ, ke “la PK [Plenum-Komitato] studu kiel oportune liberigi la datumojn de PIV, kiam la kondiĉoj permesos”, kaj ke “la PK kontraktu kun la redaktantoj de PV por ĝia papera eldono kiel eble plej baldaŭ”.

La debato pri la maniero kaj grado de tiu “liberigo” tamen ĵus komenciĝis. Pli frue aperis la ideo pri plena “liberigo” de la datumoj, sed ankaŭ ekzistas la ideo pri konservo de la kopirajto kaj malmultekostaj PIV-eldonoj en ne-riĉaj mondopartoj. Pro tempomanko diskuto pri la respektivaj meritoj de la du vidpunktoj ne okazis dum la kunsido, sed ĉiuj konsentis pri la formulo, laŭ kiu la Plenum-Komitato studu la demandon.

Raportis Gary Mickle
arkivita en:
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-08-18 20:44
Tiu ideo pri la "liberigo" de PIV venas tro malfrue. Oni devintus "liberigi" ghin en la krea fazo de la Eo-movado, kiu okazis antau 1989. Krom e-istoj pri Eo neniu pl interesghas en la mond, kaj la kvereloj inter e-istoj pro lekskaj kaj terminaj diskutoj estis tio grandaj kaj tiom senlimaj, ke eble la 3a Mondmilito eksplodus pr la kvereloj de la e-istoj.

La kvazau revolucia pasho estis la enretigo de PIV. Ghin mi uzas tre ofte, anstatau konsulti la pezan libron, kaj mi estas tre dankema al tiuj, kj realigis tiun retprojekton, kiuj devas esti konsiderataj kiel unu el la plej utilaj, apud la librokatalogo de UEA kaj TROVANTO (inkluzive de la enretigitaj gazetoj de Vieno).

La plej lasta frazo de la supra rapporto, ke tiu diskuto pri "ligerigo" estis nur teoria palavro, kaj ke nenio konkreta okazos chirilate, char neniu volas, kaj neniu povas okupighi pri tiu chi demando (krom eble la Akademi de Eo, kiu restos pasiva chirilate).

La chefa demando (por mi) estas, kiam SAT sin malfondos, pro superflueco, hstoria kaj Esperanto-movada.

Richard Schneller
Richard Schneller diras:
2013-08-19 11:56
A. Kuenzli: «La chefa demando (por mi) estas, kiam SAT sin malfondos, pro superflueco, hstoria kaj Esperanto-movada.»

Via deziro pri malfondo de SAT estas neglektebla, ĉar vi jam enterigis Esperanton, UEA kaj la landajn asociojn ktp. Vi bone ludas vian rolon de tombofosisto, dum aliaj aktivuloj praktikas «la arton kunlabori». Ĉiuj sociaj tavoloj povas libere uzi Esperanton por siaj celoj. En via medio de altklasaj intelektuloj SAT efektive ne estas bezonata. Por ni popolanoj SAT estas taŭga rimedo de kleriĝo laŭ sennacieca vidpunkto.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-08-19 13:48
Anstatau skribi groteskajn stultajhojn, vi povus almenau korekti la tajperaron, recitante iun frazon skribitan de mi (kiel mi kutimas fari en retpostajhoj de aliaj, se mi rimarkas tajperaron, respondante al tiu retmesagho). Sed via SAT-klereco estas vershajne tiom altnivela, ke probable vi ech ne rimarkis tiun tajperaron.
Richard Schneller
Richard Schneller diras:
2013-08-19 14:52
Via stulta egocentra komento ne meritas respondon.
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2013-08-18 21:02
Kiel mi konas la profesian agadon de SAT rilate datumprilaboro, la "liberigo" supezeble konsistas el la skanitaj paĝoj de la presita libro en formato jpg (100 dpi). La ideo surbaze de datumbazo eldoni malgrasigitajn versiojn de PIV, ekzemple sen bibliaj nomoj kaj antikvaj dioj, nekonataj birdoj ktp. SAT neniam traktis. Aŭ reciproke biblian vortaron, kiu ne enhavas la reston. Aux nur fundamentaj aux la plej ofte uzataj vortoj.

La "liberigo" povus veki nekonatan kreemon, kiun SAT ĝis nun sukcesas bloki.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-08-18 22:37
La plej necesa kaj utila laboro chirkau PIV estus, lau mi, la jena, duobla:

a) Prilaborado, renovigo kaj aktualigo de la difinoj
b) larghigo de la vorttrezoro kaj kompletigo per neologismoj.

Tio devus esti unuavice la tasko de la Akademio de Esperanto kaj de la fakuloj pri leksikologio kaj terminologio, kun inkluzivado de la aktivaj Esperanto-verkistoj kaj lingve kompetentaj movadaj aktivuloj, plus inkluzivado de iuj eksteraj nacilingvaj konsilantoj.

La fundamentaj dokumentoj por tiu renoviga laboro devus esti, krom la pli modernaj vortaroj (kiel Krause, Buske 2007), la skribaj (kaj parolaj) materialoj de la pasintaj 50 jaroj, precipe de la literaturo kaj publico aperinta post la apero de PIV I (1970). En tio devus esti korektitaj la multnombraj francismoj.

La inkluzivado de ajnaj nekompetentaj amatoroj kaj sektemaj pseudofakuloj en tiun FAKAN laboron devus esti evitita, char la supre aludita "nekonata kreemo" kondukus nur al kaosaj kaj nedevigaj diskutoj kaj al la blokado de konkretaj taugaj solvoj.

En la historio de la Eo-movado ofte montrighis, ke plej fruktodona kaj bonkvalita estis la laboro de unuopaj fervoraj (kaj kompetentaj) personoj. Sed char chiuj aferoj farighis tro ampleksaj, tiu unusoleca laboro de individuoj ne plu povas konduki al plenkontentigaj solvoj kaj devas esti anstatauigita per laboro en (internaciaj) teamoj kaj konsilioj, kiel tio okazas en la nacilingvaj sciencaj kaj fakaj medioj.

Sed mi vetas, ke tio neniam okazos.

La represado de malnovaj aferoj estas nur perdo de tempo kaj mono kaj havas lau mi neniun sencon.

Kiel antaue dirite, la enretigo de PIV estis giganta progreso kaj ege utila kaj dankinda laboro. Bedaurinde, en la retujo de UEA kaj aliaj Eo-asocioj oni nenie vidas retligojn al tiuj kaj similaj bonegaj retpaghoj en Esperanto, kio montras, ke tiuj asocioj havas nenian intereson pri tiaj projektoj.
Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón diras:
2013-08-18 23:06
AK, majo 2011: "En la nuna fazo de Eo, la enretigo de PIV, Bildvortaro ktp. ktp. havas neniun sencon, char la reala bezono por tio praktike ne ekzistas. Do, vanaj klopodoj, perdita mono." / "la seriozaj Eo-verkantoj chiukaze posedas PIVon kaj supozeble ne bezonos retan version."

AK, aŭgusto 2013: "La kvazau revolucia pasho estis la enretigo de PIV. Ghin mi uzas tre ofte, anstatau konsulti la pezan libron, kaj mi estas tre dankema al tiuj, kj realigis tiun retprojekton, kiuj devas esti konsiderataj kiel unu el la plej utilaj" / " la enretigo de PIV estis giganta progreso kaj ege utila kaj dankinda laboro".

Foje bonvenus sobreco kaj modero pri tro rapida kritikado. Oni ankaŭ ne forgesu, ke la reto ne forgesas.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-08-19 14:12
Bone ke vi retrovis tiun citajhon.

Je via seniluziigho, mi devas respondi, ke mia opinio esprimita en majo 2011 en prncipo ne perdis sian validecon kaj ne shanghighis (nur modifighis, lau la dua chi-suba alineo), char en principo daure sufichas la printa eldono, kiu restis identa kun la reta eldono (kio estas la chefa manko de la retprojekto). Lau tiu chi vidpunkto, la senco kaj utilo de la enretigo de PIV estas limigita.

Sed char la projekto intertempe estis sukcese realigita, kvankam la reta eldono estas identa kun la printa, kaj povas esti konsiderata kiel utila kromservo (chefe pro la fakto, ke oni ne plu devas uzi pezegan libron kaj tuj havas PIVon antau la ekrano), mi entuziasme bonvenigis kaj laudis ghin, ankau pro tio, ke la projekto estis kompetente kaj profesiece efektivigita kio jes mirigis min.

Chi tiu reta versio povus signifi novan motivacion por prilabori PIVon lau la de mi faritaj sugestoj. Sed mi dubas, ke tio iam ajn okazos, char tio signifus alian dimension, nome ne pure teknikan, sed KONSTANTE intelektan, sciencan kaj krean.

Lau mia supozo, pli malpli chiuj, kiuj aktive uzas kaj verkas en Eo, probable posedas la printan eldonon, de kiu kiel konate ekzistas du eldonoj. Vershajne relative malmultaj e-istoj uzas regule PIVon, char ili nek verkas nek celas au strebas al lauPIVa uzado de la lingvo. Pro to ili ofte erare kaj fushae uzas la lingvon, sed por utiligi seneraran uzadon de Eo neeviteble necesas konsulti PIV. Aliflanke, por babili nur pri stultajhoj kaj banalajhoj (kio estas grandparte la kazuo en Esperanto) korekta kaj klera lingvouzado en Eo ne estas postulata, por tamen kompreni unu la aliajn.

Sed se mi devas legi sube la plendon, ke iu sentas sin ghenata, ke li devas ensaluti en vortaro.net, kio estas tre facila kaj formala afero, mi vere demandas min, chu tiuj esperantistoj ne havas aliajn problemojn kaj ideojn ol kritiki tiun banalajhon. Estu felichaj, ke la reta PIVo estas senpage utiligebla. Imagu la kriadon de la e-istoj, se ghi estus pagenda! Chu iu ajn e-isto (krom mi!) publike dankis pro la farita laboro? Mi ne memoras.

Sed moki lau la stilo de Moleon ili tuj kapablas.
 
Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón diras:
2013-08-19 14:32
> Sed moki lau la stilo de Moleon ili tuj kapablas.

Ne miskomprenu: ne temis pri moko sed pri provo evidentigi vian tujan, sencerban kritikemon, kiu koncernas ne nur la retan PIV sed chiun sciigon pri chiu ajn agado. Mi esperas, ke tiu klara ekzemplo igos vin estontce rekonsideri viajn tujajn kritikojn pri chio ajn: ja povos okazi io simila.

Sed mi konscias, kiom vana estas mia espero.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-08-19 14:46
Jes, tute vana, vi pravas. Bedaurinde, de vi mi ankorau neniam legis iun "kuncerban" kritikon.
Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón diras:
2013-08-19 18:59
Tio kompreneble ŝuldiĝas al tio, ke mi estas senlima idioto. Sed ĝuste ĉar mi konscias pri tiu mia manko, mi tre retenas min de kritikado.

Pli danĝeraj estas tiuj, kiuj estas same senlimaj idiotoj, sed ne konscias pri tiu sia eco.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-08-19 19:17
Mi ne vidas la bezonon por daurigi tiun chi diskuton, kaj mi ankau ne plu utiligis la vorton "idioto". Mi pensas, ke mi klare esprimis min rilate al plej diversaj aferoj kaj temoj, esperantaj kaj ne-esperantaj, en sufiche klara lingvajho (kaj ne en Volapük, Ido au alia planlingvo), ech evitante nekutimajn neologismojn, al kiuj la e-istoj alergie reagas. Se oni miskomprenas kion mi skribis, oni malbone komprenas Esperanton. Se vi ne povas distingi inter diversaj aferoj, kiujn mi menciis kaj klarigis, tiam tio ne estas mia problemo, au kulpo. Caramba.
Cyril Brosch
Cyril Brosch diras:
2013-08-19 11:18
Kia ajn la liberigo de PIV aspektos, mi esperas, ke ĝi ne estos dua ReVo, sed restos profesie farita kaj fidinda fonto por la lingvouzo.
Pro tio la enretigo estis bonega kaj nepra paŝo, ĉar precipe junaj lernantoj estas tro ŝparemaj kaj pigraj uzi la presitan PIV apud la ĉiam havebla kaj tial alloga, sed miaopinie nepreferinda ReVo.
David R.
David R. diras:
2013-08-19 11:51
Edmund GRIMLEY EVANS
Edmund GRIMLEY EVANS diras:
2013-08-19 11:59
PIV jam estas enretigita: vortaro.net. Estus utile forigi la ĝenan bezonon registri sin kaj saluti. Tiel oni ankaŭ ebligus oportunajn ligojn al difinoj en PIV. Se oni plene liberigus la enhavon, ReVo povus kopii la enhavon kaj poste redakti ĝin - por plibonigi ĝin aŭ malplibonigi ĝin, depende de ĉies propra vidpunkto. Eble plej grave estus permesi senŝanĝajn kopiojn de la datenaro. Tio supozeble ebligus la kreadon de diversaj versioj por poŝtelefonoj, legoplatoj kaj aliaj aparatoj, funkciantaj sen retkonekto.
Edmund GRIMLEY EVANS
Edmund GRIMLEY EVANS diras:
2013-08-19 14:57
Ĉu iu povas informi, kiom da ekzempleroj de PIV vendiĝis?
Antanas Grincevičius
Antanas Grincevičius diras:
2013-08-19 15:17
Enretigo de PIV estas tre grava kaj tre bezonata afero. Cetere, kiel ankaŭ enretigo de ajna vortaro. Mi ne konsentas kun tiuj, kiuj opinias, ke enretigo de "paperaj" vortaroj estas superflua.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-08-19 16:03
Superflua estas, en principo, la enretigo de malnovaj kaj malaktualaj aferoj, kiujn oni volas utiigi kiel aktualajn, se ili ne estas enretigitaj kiel historiaj dokumentoj (kiel ekzemple la Eo-gazetoj en Vieno, kiu estas alia mirinda kaj kvazau revolucia projekto, kiun UEA prisilentus, se mi ne estus verkinta prian artikolon antau kelkaj jaroj por la revuo Esperanto). Jen la diferencoj. Sed se la Eo-movado havas nenion alian ol malnovajn aferojn, ghi do ne povas enretigi ion alian ol tiujn kaj ni daure dependas de aferoj malnovaj kaj stagnantaj. Tio estas la chefa problemo de Eo kaj de la enretigo de Eo-aferoj.

Sed kiel dirite, mi bonvenigas la enretigon de PIV chefe pro praktikaj kialoj, por ne plu devi utiligi la pezan libran eldonon ke por havi la materialon antau la ekrano. Tio ege faciligas la laboron, ne pli, kvankam oni povas dubi pri la senco enretigi malnovajn aferojn. Kaj kiel dirite, la enretigo de tiaj malnovaj aferoj eventuale donas novan shancon kaj motivacion renovigi la materialon. Ke tio okazos kun PIV, estas, pro pluraj supozataj kauzoj, tre malvershajne (krom iuj sufiche sensignifaj detaloj, kiujn la Akademio oficiale aldonas kaj kiujn la Eo-uzantaro apenau atentas).

La sama problemo koncernas ankau aiajn verkojn kiel la "Enciklopedion de Esperanto" de 1933/34, kiun oni enretigis 1:1 en Vikipedio. Au "Esperanto en perspektivoj" (1974), kiun oni enretigis kiel pdf-dokumento. La chefa malavantagho de tia enretigo estas, ke elektronike oni povas trovi pli rapide iun serchatan informon. Alian utilon tio ne havas, char temas pri malnovaj aferoj, kiuj oni ne plu devus utiligi, ekzemple por la propagando, sed kiujn oni pvas sendi en la muzeon. Chiuj tiuj malnovaj verkoj devus esti radikale prilaboritaj, renovigitaj kaj aktualigitaj. Pro tiu terura stagnado ech suferas ekzemple la tuta Eo-informado, Eo-instruado kaj eo-varbado, ki bazighas sur malnovaj informoj kaj scioj (kiuj parte ankorau validas). Kaj mi rimarkis, ke tuj aperas kontraustaro flanke de malnovaj konservativaj e-istoj, kiuj malshatas kaj sabotas chiujn provojn pli objektive ol antaue retrakti la aferojn kun novaj klarigoprovoj kaj interpretoj, kaj liberigi la Eo-historiografion de ideologia kaj sektema traktado, de hagiografo, fabeloj kaj duonveroj.

Nuntempe, mi vidas en la Eo-movado, krom tre raraj esceptoj, neniun pretecon, intereson, klopodon kaj volon renovigi la malnovajn aferojn, al kiuj oni alkutimighis kaj kiujn la e-istoj kredas kaj blinde adoras kaj defendas kiel sanktajhon. Lau Mario Pei, stagnado de la laboro povas konduki al morto (de la lingvo, se ghi ne plu estas uzata de sufiche multaj homoj, kaj se tuj hompoj ne sufiche flegas ghin).

La interlingvistikaj aferoj estis akaparitaj de certaj grupoj, kiuj rigide defendas siajn interesojn kaj kampojn kaj malfacile allasas kaj adoptas novajn fortojn, krom se ili blinde obeas al ili kiel shafoj, reproduktas kaj citas iliajn aferojn, al kiuj ili senlme referencas, kaj - lej grave - evitas chian kritikan traktadon de la aferoj (kaj personoj). Tiu chi situacio estas observebla en la Eo-movadoj de principe chiuj landoj. Se ne okazos drasta renovigho, oni povos, post 10-20 jaroj, eble jam pli frue, forgesi Eon kaj konsideri la Eo-movadon kiel eksan fenomenon, simile al Volapük, Ido, Occidental, Interlingua ktp., kiuj jam pli frue kaj pli rapide estingighis, char ili havis malpli da adeptoj ol la Eo-movado.

Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-08-20 14:17
Cetere, kunvenon kun 100 partoprenantoj oni ne plu povas nomi kongreso.

Mi memoras, ke en la Malferma Tago de UEA, kie mi prelegis antau kelkaj jaroj, venis 120 personoj. Kaj en iu jubilea arangho de Svisa E-Societo, kiun mi partoprenis kaj prelegis, antau kelkaj jaroj aperis ankau proksimume tiu kvanto da partoprenantoj. Neniu parolis pri "kongreso" (kvankam che la e-istoj ekzistas tia tendenco nomi chiun ajn Eo-kunvenon kongreso).

Malgrau la tradicio, nomi tian kunvenon kongreso, ghi ne plu meritas esti nomita tiel, char tio estas blufo.

Kvankam kelkaj programeroj, prelegoj kaj ekskursoj eble estis interesaj, la tempo por SAT nerevokeble pasis. La sama elchfrpighy danghero povos minaci ankau UEA-n, se la membronombro daure shrumpos de jaro al jaro, pro manko de novaj alighintoj, kaj pro manko de novaj e-istoj entute.

Che la junularaj Eo-aranghoj mi havas la impreson, ke tie la nemalmultaj gejunuloj, kiuj partoprenas tiujn aranghojn (ekz. IJK), malaperas de la movado same rapide kiel ili aperis. Grave estus, se novaj "stabilaj" junaj homoj transprenus la gvidon de la Eo-organizajhoj, por anstataui la eterne samajn aktivulojn, kiuj kvazau naskighis kiel e-istoj kaj kiuj mortos kiel e-istoj.

Richard Schneller
Richard Schneller diras:
2013-08-20 17:58
A. Kuenzli: «Mi memoras, ke en la Malferma Tago de UEA, kie mi prelegis antau kelkaj jaroj, venis 120 personoj. Kaj en iu jubilea arangho de Svisa E-Societo, kiun mi partoprenis kaj prelegis...»

Tiam vi verŝajne... eble... faris ion utilan, sed nuntempe vi senĉese nur kritikas la aktivulojn kaj volas maldemokrate ordoni al la Esperanto-asocioj, kion ili faru, dum vi mem eksiĝis el ĉiuj asocioj kaj nomas vin eks-esperantisto. Ĉu vi ne konsciiĝas pri via ridinda konduto kaj subfosa agado?
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-08-20 15:49
La filmo publikigta chi tie
http://satesperanto.org/-2013-86-madrido-.html
kiu vekas la impreson, ke iuj strangaj sektuloj festivalas en senespera debilejo, trafe montras unu fojon pli, ke la esperantistoj ankorau ne komprenis, ke similaj prezentajhoj povas ekstere nur plene ridindigi Esperanton.

Vershajne oni povus verki cent librojn, kiuj kritikas tiujn aferojn, sed nenio shanghighus, char la trajtoj de la Eo-movado kaj de Eo-kongresoj restus la samaj. Kaj ju pli ofte oni kritikas tiujn trajtojn, kiuj kondukis al la preskau totala ruinigo de Esperanto, la e-istoj ech des pli fanatike daurigas sian tipan manieron kongresi kaj agadi. Do, krom che e-istoj mem, la Eo-movado ne povas esti konsiderata kiel serioza movado, sed ghi estas la movado por certa homtipo (perfekte montrita en tiu chi filmeto), kies moderna scienca difino estas sociologie ankorau liverota (sed shajnas, ke neniu kapablas, au kuraghas tion fari).

Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2013-08-20 19:32
Koran dankon al s-ro Künzli por la informo pri la filmo de la SAT-kongreso. Evidente ne estas profesia filmo, sed la verko de amatoroj por amikoj. Certe la ĉeestintoj ĝojas respriri la etoson.

Por la aliaj estas la modesta investo de kelkaj minutoj por scii, kie oni definitive NE intencas partopreni. La filmo estas sincera, pli sincera ol fotoj.

Supozeble neniu aŭdacus montri la filmeton ekster la cirkloj de SAT. Do la risko estas kalkulebla.

Sed la proplemo, kiun alludas s-ro Künzli torturas min delonge: Kial Esperantistoj aperas sekteme kaj freneze, kiam aperas multoble. En malgrandaj kvantoj ili estas elteneblaj kaj interesaj, foje eĉ amindaj. Tial mi provis eviti kunvenojn de pli ol 10 partoprenantoj. Sed ankoraŭ ekzistas la deziro esti inter amaso. Tial oni devas elteni kongresojn kaj similajn filmetojn.
Richard Schneller
Richard Schneller diras:
2013-08-21 08:40
Sciu ke tiu amatora filmeto iom amuza estas nur enkonduko al 19 aliaj pli seriozaj eroj, interalie prelegoj de Jorge Camacho kaj Miguel Fernandez:
http://www.youtube.com/user/SATeHejo
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-08-21 13:44
Mi iomete trarigardis tiujn filmojn. Feliche, per la kursoro oni povas en interreto rapide trarigardi la aferojn. Sed tuj komprenante pri kio temas, mi malfeliche ne havas la paciencon ghisfine rigardi kaj auskulti tiajn prelegojn.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-08-20 22:11
Ne dankinde, sed fakte ne temas unuavice pri problemo de amatoreco, sed pri la maniero de la preferata elekto de prezentindaj eroj kaj pri la intencita sinprezentado al la propra komunumo mem, sed ankau al la ekstera publiko, au simile. Do, temas unuavice pri la mesagho, kiun oni volas dissendi pri si mem. El la vidpunkto la filmo estis en ordo, sed la enhavo estis merdo (nature nur lau mia opinio), kvankam la produktantoj de tiu filmo vershajne opiniis, ke tiuj prezentitaj spektakloj estis ege interesaj, amuzaj ktp. kaj pro tio montrindaj. Jen la diferencoj. Se la filmo aperas en la interreto, chiu de ekstera mondando povas vidi ghin kaj mem konstati, chu temas pri strangajho au interesa afero. Mi ne ekskludas la eblon, ke iuj homoj povas senti sin allogitaj de tia agado kaj programo, kaj pro tio ech decidi lerni Eon. Sed, kiel konate, tio ne solvas la kernan problemon de Esperanto (sed tio jam estas tro intelekte pensata). Grandparto de la agado de la Eo-movado konsistas, krom el dubinda propagando, el (parte iom stulteta) libertempa amuzado, kaj shajnas, ke ghuste pro tio la Eo-movado ankorau ekzistas.

La problemo, kiun Roland tushas en la plej lasta alineo, estas absolute celrafa, kerna kaj esenca.

La kontraudiroj inter "individuo(j)" kaj "amaso" certe estas studinda fenomeno, kiu estas en principo konata. En la Eo-movado mi konstatis, ke la "amaso" ofte ne ghenas publike brui (kiel ekzemple certaj naciismemaj katalunaj grupoj au ne-eistaj germanaj turistoj en eksterlando), sed kiel individuoj e-istoj ofte hezitas kaj ech timas evidentigi sin kiel e-istoj, inter ne-e-istoj.

David R.
David R. diras:
2013-08-21 06:20
sinjoro kuenzli, mi atendas vian filmeton nesektecan, nerindindan, perfektan.
Mi atendas vian plilaúdindan laboron ol SATa. Eble nur temos pri kompilaĵo de amaraj nefruktodonaj komentoj ĉi tie.
Felicx
Felicx diras:
2013-08-22 22:41
La artikolo bedaŭrinde ne mencias la rilatajn klopodojn de Melanie Maradan, Chuck Smith kaj mi, konvinki SAT pri liberigo de la reta PIV. En novembro 2012, ni sendis leteron rete kaj papere al SAT, kiun vi povas legi je https://docs.google.com/[…]/edit?usp=sharing

En aprilo 2013, ni ricevis oficiale aprobitan respondon de SAT al la letero, kiu tamen ne respondas multajn centrajn demandojn el nia letero.

Ĉiukaze mi ĝojas, ke SAT intencas liberigi la retan PIV kaj scivolemas pri la progreso de la projekto, samtempe esperante, ke SAT akceptos la helpon de eksteruloj kaj kaze de duboj aŭ demandoj sin direktas al ili.
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2013-08-23 08:01
Estas malfacile komprenebla, kial personoj, kiuj loĝas en Berlin, ne serĉis la senperan kontakton al estrano de SAT, kiu ankaŭ vivas en Berlin (Gary Mickle). Oni preferas perdi tempon per interŝanĝo de formalaj mesaĝoj. Mi povas malkaŝi, ke mi vidis ĉe alia berlinano tre interesajn rezultojn el la prilaboro de la datumoj de PIV, kiujn li faris por privataj celoj.

Ĉar SAT sidas kiel kokino sur ovo rilate PIV la esperantologa komunumo ne povas profiti de la rezultoj.

Kiel kutime la stagnado de Esperanto basiĝas sur konkretaj personoj.