Sten Johansson: ”Pri la movado mi ne plu okupiĝas”
Libera Folio: En la enkonduka teksto de la esearo vi starigas demandon: kial ekzistas literaturo en Esperanto, kian celon ĝi havas kaj kian valoron. Ĉu eblas respondi al tiu demando pli mallonge ol per tuta esearo? Kial vi mem okupiĝas pri Esperanta literaturo?
Sten Johansson: — Nu, pli longe eĉ pli facilus… Laŭ mia vidpunkto, la literaturo vastigas nian realon, kreas paralelajn mondojn, distras, edukas, provokas nin, profundigas al ni la vivon. Mi verkas, ĉar mi scivolas; verkado estas ia esplorado. Kio okazus, se… Kion mi farus, se mi… ktp. Pli-malpli la samon eblas diri pri legado de literaturo. Mi verkas svede kaj Esperante, ĉar tiuj estas miaj du lingvoj. La Esperanta literaturo iom suferas de tio, ke oni pli multe emfazas ĝian lingvan flankon ol ĝian literaturan valoron. Tion mi ŝatus ŝanĝi, se mi povus.
Esperantlingvaj verkistoj ĉiam vivas ĉefe en alilingva realeco, kaj precipe en pli fruaj epokoj kun tre limigita kontakto kun siaj kolegoj kaj siaj potencialaj legantoj. Ĉu tamen la esperantlingva literaturo formas koheran tuton, aŭ ĉu ĝi konsistas nur el fragmentoj? Kiel laŭ vi ŝanĝiĝis la situacio kun la evoluo de interreto?
— Jen demando por literaturscienca disertacio. Evidentas, ke parto estas fragmentoj, sed ĉu tio estas grava problemo? Laŭ mi, ĉiu verko estas parto de la monda literaturo, kaj samtempe tute persona kreaĵo de la aŭtoro. Krom tio, kelkaj estas parto ankaŭ de nacia literaturo, de aparta ĝenro, de skolo, aŭ de alia subgrupo de verkoj. La Esperanta literaturo estas unu tia subgrupo, sed ĝi ne tre koheras, pro naturaj kialoj. Aliflanke, ĉu naciaj literaturoj pli koheras? La malkohereco ne ĝenas min, sed kompreneble mi tre ĝojus, se la kvalito de la verkoj estus pli alta. Interreto sendube ege kreskigis la ĉiutagan uzadon de Esperanto, sed mi ne scias, kiel ĝi devus influi la literaturon. Nu, tamen jes, ĝi ja faciligas distribuadon, ne nur de literaturo, sed de ĉio. Mi tamen dubas, ĉu tio signifas plian koherecon, kaj same, ĉu tio estus dezirinda.
En la teksto pri Ivan Ŝirjaev vi konstatas, ke li tute ne estis tiel izolita de la ĝeneralaj fluoj de la Esperanta literatura kaj lingva evoluo, kiel supozis iuj pli fruaj esplorintoj. Tamen, lia ĉefverko estis eldonita nur sesdek jarojn post lia morto. Kion laŭ vi eblus fari, por ke la pintaj verkoj de la Esperanta literaturo iĝu pli vaste, kaj pli ĝustatempe, konataj inter la potencialaj legantoj?
— Nu, en la kazo de Ŝirjaev, kredeble necesus nuligi la oktobran revolucion, forigi la stalinismon en Sovetunio kaj la naziismon en centra Eŭropo, kaj malokazigi la duan mondmiliton. Ĝenerale, kion fari? Homoj, kiujn interesas literaturo, legu la Esperantajn verkojn, prijuĝu ilin, parolu kaj skribu pri ili. Jen kion mi klopodas fari. De homoj, kiujn ne interesas literaturo, ne eblas atendi grandan helpon. Kelkaj el ili ja tamen verkos, eldonos ktp, kaj tio estas tute en ordo, kvankam ili ne ĉiam sukcesas distingi valoraĵon disde rubo. Se oni fajfus pri kopirajtoj kaj eldonejoj, eblus publikigi pli multe Interrete, kaj iuj homoj efektive faras tion. Sed ne ĉiam facilas trovi la tekstojn. Ekzemple, La granda kaldrono de John Francis, pri kiu temas unu eseo en Kroze – proze, jam de jardekoj estas neakirebla, kaj mi sukcesis legi ĝin nur dank’ al tio, ke vi, Kalle, antaŭ kelkaj jaroj pruntis al mi vian ekzempleron. Do, tiel vi kontribuis al la esearo!
Pluraj el la eseoj en la kolekto jam pli frue aperis aliloke, ĉefe en Beletra Almanako. Ĉu la libro havas alian celgrupon ol Beletra Almanako?
— Eble pli grandan… Tamen, laŭ mi estas oportune kolekti similtemajn verkojn, kiuj jam aperis dise, kune kun novverkitaj, kaj krome en formo espereble iom daŭre restanta sur librobretoj – kun aŭ sen polvo. Mi aldonu, ke la volumo enhavas, krom eseoj pri Esperantaj verkoj kaj aŭtoroj, ankaŭ kvar eseojn pri verkado kaj legado de rakonta prozo ĝenerale, kun abundaj ekzemploj el la literaturo monda kaj Esperanta.
Laŭ informoj en la libro, vi lernis Esperanton meze de la 1960-aj jaroj, kabeis meze de la 1970-aj, kaj revenis al Esperanto per verkado meze de la 1980-aj jaroj. Kial vi siatempe perdis la interesiĝon pri Esperanto? Kio logis vin reen? Kaj kiel vi sintenas al la organizita movado kaj ĝiaj celoj?
— Kiel junulo mi elreviĝis pri la movado, interalie ĉar tiam pli logis min movadoj sociaj kaj politikaj. Ĉar la lingvo estis intime ligita al la movado, mi ĉesis uzi ĝin. Post jardeko mi tamen rekomencis uzi Esperanton kun retrovita plumamiko, Paulo Sérgio Viana en Brazilo, kiu instigis min unue al tradukado, poste al verkado. Do, pri ĉio posta kulpas la amiko Paulo…
— Pri la movado mi ne plu okupiĝas. Se homoj volas lerni Esperanton, ŝajnas normale, ke la jamaj uzantoj helpu ilin. Pri aliaj celoj mi ne havas opinion.
“Laŭ mia vidpunkto, la literaturo vastigas nian realon, kreas paralelajn mondojn, distras, edukas, provokas nin, profundigas al ni la vivon”
Tiu konciza klarigo pri la utilo aŭ rolo de la literaturo ŝajnas tre klara kaj kontentiga al mi, ulo komplete laika pri tio sed foja ĝuanto de produktoj kontribuitaj de tiu krea kapablo de la homa menso. Laŭ mia persona sperto, en la difino iom mankus eksplicita mencio al la emociiga, sentiga efiko de iuj verkoj, kio tamen estas eble implica kiel unu el la aspektoj de la vivoprofundigado. Ekz. pluraj kreitaĵoj el la poetarto de Pablo Neruda estas vere fundamentaj en miaj vivo kaj mondpercepto kiel sudamerikano kaj obstina esperanto je iuj (mildaj) emancipaj utopioj.
“Se troviĝas en la mondo homoj, kiuj pasigas parton de sia vivo en iu difinita lingvo, ŝajnas al mi nature, ke estiĝu en tiu lingvo ankaŭ la vastigita realo de literaturo”
Dankon pro tiu bele simpla pravigo de tio kion mi arde defendas, nome ke Esperanto estas jamnuna elemento de la homa realo (inkluzive la fikcian, kreitan realon), interesa kaj ekzistinda pro si mem.
Jes ja, bonŝance, la historia kurso de Esperanto neatendite kondukis al momento kiam ĝia ekzistorajto iĝis sendependa. Por trankvile elvivi aŭ pravigi sian esperantulecon, ĝiaj uzantoj ne plu bezonas la peradon de aŭ subordigon al altruditaj roloj de sia lingvo, jen kiel imagita, iam finvenkonta solvo de la “lingva problemo”, jen kiel identecofonto de iu aparta “popolo”... La fakto estas ke ĉiu ajn rajtas uzi tiun lingvon por ĉio ajn homa. Ĝi ĉefe estas lingvo, tute speciala laŭ diversaj kriterioj sed samtempe tute normala.
Krome, tial ke Esperanto estas spertata de multaj el ĝiaj uzantoj kie io tre bona, vivoriĉiga, diversmaniere kontribua al ni kiel homoj (do, mem homiga), estas normala la deziro ke ĉio rilata al ĝi iĝu pli vasta, inkluzive ĝian literaturon. Tio kondukas min al la tria diraĵo de Sten Johansson, ĉi-okaze en la akompana intervjuo:
“Pri la movado mi ne plu okupiĝas. Se homoj volas lerni Esperanton, ŝajnas normale, ke la jamaj uzantoj helpu ilin. Pri aliaj celoj mi ne havas opinion.”
Nu, faciligi al aliaj homoj eltrovi kaj lerni Esperanton, krei literaturajn verkojn en ĝi, fari al si reton de diverslandaj amikoj, ankaŭ estas tute ĝustaj manieroj movi Esperanton. Movado estas termino tre larĝa: ĉiu faru per, por, kun Esperanto laŭ sia inklino, ĉar ĉiel ajn la tuto plivastiĝos.
Mi forte defendas tiun liberecon, sed samtempe klopodas kontribui al la kompreno ke plej gravas tamen prioritatigi kaj ĉiel ajn subteni la okupiĝon pri la kerna faktoro de pluvivado, t.e.la nombro (kaj intelekta nivelo) de ĝia uzantaro.