Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2013 / TEJO pluvivas per mono el ŝparkonto

TEJO pluvivas per mono el ŝparkonto

de Redakcio Laste modifita: 2013-02-02 15:46
Pro ĉesigo de EU-subvencioj Tutmonda Esperantista Junulara Organizo finis la pasintan jaron kun deficito de 6.000 eŭroj. Tio tamen estas bagatela sumo kompare kun la buĝeto de la asocio por la venonta jaro. En 2013 la deficito de TEJO atingos 29.000 eŭrojn, kio egalas al pli ol 85 procentoj el la sumo de la buĝeto. La tutan sumon TEJO prenos el sia ŝparkapitalo.

La ekonomiaj problemoj de TEJO iĝis evidentaj en decembro, kiam la estraro de la asocio kunsidis en Roterdamo kaj ĉefe pritraktis la krizon kaŭzitan de la nuligo de administraj EU-subvencioj, celitaj por junularaj asocioj. La Eŭropa Komisiono nun konstatis, ke TEJO ne plu rajtas ricevi tiujn subvenciojn, ĉar ĝi ne estas sendependa, nurjunulara asocio, sed sekcio de la plenkreska UEA.

La EU-instancoj ŝajne ne intencas peti repagon de jam transdonitaj subvencioj, sed ĉar novaj elpagoj post la decido evidente jam ne okazos, la pasinta jaro finiĝis kun minuso de 6.000 eŭroj.

Eĉ pli malbone statas la aferoj en la nova jaro. La buĝeto de TEJO por la jaro 2013 antaŭvidas elspezojn de proksimume 34.000 eŭroj kaj enspezojn de proksimume 5.000 eŭroj. La diferenco, 29.000 eŭroj, estos prenita el la rezerva kapitalo de TEJO.

Ĉar TEJO estas parto de UEA, la suma havaĵo de TEJO legeblas en la bilanco de UEA, sub la iom enigma titolo "fondaĵo junularo". La lasta konsultebla bilanco de UEA estas tiu por la jaro 2011, aperinta en la junia revuo Esperanto pasintjare. Laŭ ĝi, la kapitalo de TEJO estis 157.077 eŭroj.

Se kompari la ciferojn, oni povas konstati, ke dum la lastaj jaroj la monrezervo de TEJO daŭre kreskis, de 110.673 eŭroj en la jaro 2008 ĝis 147.911 eŭroj en la jaro 2010. Laŭ la kasisto de TEJO, Nico Huurman, tiu kresko grandparte ŝuldiĝas ĝuste al la EU-subvencioj, kiujn TEJO nun ne povas ricevi.

Nico Huurman: — Dum la antaŭaj kelkaj jaroj, TEJO ricevis sufiĉe grandan subvencion de la Eŭropa Komisiono (programo Junularo en Agado) kaj aldone iom malpli grandan de la Eŭropa Junulara Fonduso. La laboro de la antaŭa kasisto, Sergeo, certigis ke dum la jaroj kun la subvencioj restis iom da mono por la rezervoj de TEJO (la mono kiu restis ne estis mono "el la subvencioj", tio estas kontraŭ la reguloj, sed la mono el niaj aliaj enspezoj).

Libera Folio: Unu grava prioritato de TEJO dum 2013 temas pri eldono de papera versio de Pasporta Servo. Estas buĝetitaj 2.000 eŭroj por presado kaj dissendado, do oni ja supozas ke la papera versio aperos ĉi-jare. Sed neniom estas buĝetita por prilaborado de la datenaro kaj retejo. Ĉu do oni daŭre supozas, ke troviĝos volontulaj fortoj por tiuj taskoj? Kiel progresas la serĉoj pri taŭgaj volontuloj?

Nico Huurman: — Fakte mi forgesis meti la sumon pri kiu decidis la komitato en majo 2012. Ĝi aprobis elspezi inter 500 kaj 1.000 eŭroj por prilaborado de la reta datenbazo kaj funkciigo de la retpaĝo. Mi korektos tion en la voĉdonota versio de la buĝeto. Por havi la laborfortojn por tiu laboro, ni klopodas aranĝi plentempan EVS-volontulon por PS. La akreditiĝpetojn por EVS ankaŭ verkis nia oficisto Manuela dum la antaŭaj monatoj.

Se TEJO ne plu ricevos EU-subvenciojn, la asocio devos rapide repensi siajn elspezojn, ĉar se la elspezoj restos sur la nuna nivelo, la tuta financa rezervo estos formanĝita dum kvin jaroj, kaj poste restos nur truo en la poŝo. Unu el la plej grandaj elspezoj de TEJO estas la salajro de la oficisto, kiu laŭplane okupiĝu pri trovado de novaj subvencioj.

Tamen tiu laboro ne estis plene sukcesa: post kiam TEJO aldone al la kutima volontulo ekhavis propran oficiston, ne nur ne aperis novaj subvencioj, sed eĉ malaperis la malnovaj.

Libera Folio: Ĉu do vere estas pravigite elspezi tiom da mono (10.600 eŭrojn jare) el jam grave deficita buĝeto por oficisto?

Nico Huurman: — Tio estas prava demando. En 2012 multe de la labortempo de la oficisto estis forsuĉita pro la komplika komunikado pri la antaŭaj subvencioj. Pro tiu laboro ni evitis la kazon ke ni devus repagi la subvencion por 2010 kaj la unuan parton pri 2011 kaj ni tamen ricevos la duan parton de la subvencio por 2011. La labortempo de la oficisto ankaŭ estis forsuĉita pro nestabila situacio de nia volontulo dum fino de 2011 kaj komenco de 2012. Nun ni havas jam stabilan kaj bone laborantan volontulon, do restas pli da tempo por la ĉefa tasko de la oficisto. Se dum 2013 la situacio rilate al subvenciaj enspezoj ne pliboniĝos kaj ni ekantaŭvidas saman deficiton por 2014, ni devos rekonsideri la valoron de elspezoj de duontempe dungita oficisto.
arkivita en:
zlatko tišljar
zlatko tišljar diras:
2013-01-28 17:06
Ŝajnas ke la sorto de TEJO estas vere senperspektiva. Ne nur ke ĝi ne kapablas sendependiĝi kaj transpreni sian sorton en siajn manojn, sed ĝi ankaŭ sub la aŭspicio de UEA ne kapablas gvidi sian kason kaj agadon.
Iam TEJO estis la centra forto de la Movado. Dum jardekoj mi mem sendadis grandajn grupojn de junaj esperantistoj el Kroatio al TEJO-kongresoj kiuj estis bonege organizitaj kaj allogaj por gejunuloj. TEJO-kongresoj variis inter 300 kaj 1000 partoprenantoj. Nun TEJO-kongresoj iĝis sensignifaj konferencetoj pri kiuj eĉ la junularo ne plu scias. Kial TEJO ne povus organizi almenaŭ allogan kongreson? SES ja prosperas, oni planas novajn SESojn en Azio kaj Ameriko, venas daŭre pli da homoj, ĉefe gejunuloj (ĉiam pli ol 300 personoj). Sekve ne temas pri krizo de junulara agado ĝenerale, sed pri krizo de TEJO.
Lu Wunsch-Rolshoven
Lu Wunsch-Rolshoven diras:
2013-01-28 23:22
Neniu grava krizo de TEJO videbla

La TEJO-kongresoj (IJK-oj) dum la lastaj dek jaroj havis 300 ĝis 500 partoprenantojn, kiam ili estis en Eŭropo, http://eo.wikipedia.org/wik[…]Disnunaj_kaj_planitaj_IJK-j
Mi ne nomus tion "sensignifaj konferencetoj"...

Kontraste SES-oj havis 190 kaj 250 partoprenantojn en la du lastaj jaroj, http://eo.wikipedia.org/wik[…]isnunaj_kaj_planitaj_SES-oj . Venas al SES homoj de ĉiuj aĝoj, ne nur junuloj.

En tiuj nombroj mi ne vidas ian krizon de TEJO. Ke okazas problemoj pri Pasporta Servo aŭ pri subvenciaj reguloj - nu, tiaĵoj okazas de tempo al tempo. Neniu kaŭzo por maltrankviliĝi. Supozeble la nunaj TEJO-estraranoj kaj ceteraj aktivuloj sukcesos trovi vojon, neniu dubo.

Tutcerte oni povas bedaŭri, ke la aferoj entute ne iras pli bone ol ili iras. Nu, neniam TEJO estis organizaĵo por la disvastigo de Esperanto - ne nun kaj ne pli frue; estas organizaĵo por kunigi Esperanto-parolantojn en renkontiĝoj, vojaĝoj, gazetoj ktp. La disvastigo de Esperanto ĉiam dependis de unuopuloj kaj de etaj organizaĵoj - sufiĉe multaj - kaj plu dependas de ili.
Joan Català
Joan Català diras:
2013-01-29 00:08
Laŭ mia malgranda sperto en TEJO, dum du jaroj en 2005, la organizo ne rekompencas nek investas en interesaj projektoj kaj interesaj profesiuloj. Mia ekzemplo: Pasporta Servo 2.0, programita de mi nun estas en la sama situacio ol antaŭ kvar jaroj, kaj mi modeste pensas ke tio ne estas bona strategio por iu tutonda organizo.
Mi multe valoras la laboron de la organizo, tamen oni devas ankaŭ praktiki la memkritikon por kreski kaj evolui.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-01-30 16:26
TEJO chiam trovighis en la krizo ekde kiam mi konas ghin, sed en la 80aj jaroj, kiam mi agadis en TEJO, mi havis la impreson, ke ghi estis pli stabila kaj pli populara ol nun. Vershajne char TEJO profitis de la ghenerala publika populareco de Esperanto en la mondo, kiu nuntempe grandparte ne plu ekzistas (krom che la malgranda publiko, kiu partoprenas Eo-aranghojn).

Sed ion mi ne komprenas: En IJK partopropenas averaghe inter 100 kaj 200 homoj, do sufiche granda publiko. Estas strange, ke neniu au nur malmultaj interesighas pri TEJO-laboro. Chu tie kunvenas chefe someraj turistoj (kiel jes mi ricevis la impreson en IJK Sarajevo en 2006, kaj ech ne chiuj estas junuloj) sen ajna intereso pri Esperanto mem kiel lingva kaj movada faktoroj (au dimensioj) lau tradicia kompreno? Nur por turismaj celoj oni vere ne bezonas Eon.

Bedaurinde oni likvidis la paperan eldonon de "Tejo tutmonde!" Mi dubas, ke la interreta versio povas efike anstataui ghin. Shajne mankas taugaj redaktoroj kaj shajne mankas legopubliko. Komrpeneble, sen tiuj du elementoj ne eblas kaj ne havas produkti revuon.

Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2013-01-30 17:17
Mi ne estas certa, ĉu tejo estas necesa por eldoni pasportan servon. Jes, ni bezonus retbazitan tranokt- kaj vizitservon. Do la kombinon de pasporta servo kaj la eksa projekto "amikeca reto" de SAT. Ligita kun wikitravel, kie en la Esperanto troviĝas nur grandaj nigraj truoj, eĉ kie informo estas urĝe bezonata.
http://wikitravel.org/eo/Islando
Suficxus tie indiki, ke pasporta servano estas en la urbo kaj organizi per kategoriojn.
Martin Schäffer
Martin Schäffer diras:
2013-01-30 20:50
Mi pensas, ke Pasporta Servo daŭre taŭgas. Krome estus bone denove havi presitan PS. Surprizo estas por mi, ke vi proponas retbazitan tranokt- kaj vizitservon. Ĉu www.adresaro.org ne plaĉas al vi aŭ ĉu vi neniam aŭdis pri ĝi. En Esperanto aktuell kaj revuo Esperanto aperis artikoloj.